Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXVIII. La disiĝo
Apenaŭ tagiĝis, kiam Ringo jam vekis la rabistojn.
—Kamaradoj!—li diris al ili: venis tempo, ke ni disiĝu! Adiaŭ, kamaradoj! Mi ree iras al Volgo. Pardonu, se mi iun el vi ofendis!
Kaj li profunde kliniĝis antaŭ la kamaradoj.
—Hetmano!—ekkriis la rabistaro, kvazaŭ unu homo: ne forlasu nin! Kien ni iros sen vi?
—Iru kun lia princa moŝto, karuloj! Per via hieraŭa heroaĵo vi meritas pardonon, kaj vi povos reveni hejmen, la princo certe vin ne forlasos.
—Bravuloj,—diris Serèbrjanij: mi promesis al la caro, ke mi ne estos evitanta lian juĝon. Vi scias, ke el la malliberejo mi foriris ne propravole. Nun mi devas plenumi mian promeson, kaj iri al la caro. Ĉu vi volas kune?
—Sed se li nin ne pardonos?—demandis kelkaj.
—Tio estos Dia volo, mi ne deziras vin trompi. Eble li pardonos, eble ne. Pripensu, priparolu ĉion kaj respondu al mi, kiu iros kun mi, kiu restos.
La rabistoj interŝanĝis rigardojn, deiris flanken kaj interkonsiliĝis. Post iom da tempo ili revenis al Serèbrjanij.
—Ni ĉiuj iros kun vi, princo, se nur la hetmano iros kune!
—Ne, karuloj,—respondis Ringo: min ne petu. Se vi ne sekvos la princon, tute egale—niaj vojoj estas malsamaj. Sufiĉe da tempo mi restis ĉi tie, mi devas reveni hejmen. Krom tio, ni iomete malpaciĝis, kaj disŝiritan ŝnuron, kiel ajn oni penus, oni ne kunligos sen nodo! Iru kun la princo, karuloj, aŭ elektu alian hetmanon, sed mi konsilas al vi iri kun la princo: mi estas certa, ke post via venko la caro pardonos vin kaj lin ankaŭ.
La rabistoj ankoraŭ interkonsiliĝis iomete, kaj baldaŭ poste ili dupartiĝis. La plej granda grupo aliris la princon.
—Konduku nin!—ili diris: trafu nin la sama sorto, kiel vin!
—Kaj la ceteraj?—demandis Serèbrjanij.
—Ili elektis kiel hetmanon Ĥlopkon, sed ni lin ne deziras.
—Tie restis ĉiuj malpli bonaj homoj,—murmuretis Ringo al la princo: ili hieraŭ ne tiel bone batalis, kiel la viaj.
—Kaj vi, Ringo,—ree demandis la princo: vi definitive forlasas nin?
—Jes, princo, mi ne estas kiel la aliaj. Miajn krimojn la caro ne povas pardoni al mi. Krom tio, mi enuas sen Jermako Timofèeviĉ: kiom da jaroj mi jam lin ne vidis! Adiaŭ, princo, ne koleru kontraŭ mi!
Serèbrjanij forte premis la manon de Ringo kaj ĉirkaŭbrakis lin.
—Adiaŭ, hetmano,—li diris: mi tre bedaŭras, ke vi nin forlasas kaj iras al Volgo; ne tia vivmaniero decas al vi!
—Kiu scias, princo?—respondis Ringo, kaj lia rigardo fariĝis stranga:—Dio estas favorkora, eble mi ŝanĝos la vivmanieron!
La rabistoj sin preparadis al foriro.
Kiam la suno leviĝis, ĉe la bordo de la rivero jam forestis la taĉmento de Basmanov: la bojaro ekvojiris ankoraŭ nokte por pli frue alporti al la caro sciigon pri la venko.
Adiaŭante la kamaradojn, Ringo ekvidis apud si Dmiĉjo’n.
—Adiaŭ, malsaĝuleto!—li diris gaje: hieraŭ vi servis al la caro kiel kvar viroj, certe, li bone vin rekompencos.
Sed Dmiĉjo, kvazaŭ ne komprenante, gratis al si la nukon.
—Nu, Dmiĉjo, kion vi diros?—demandis Ringo.
—Nenion,—ne tuj respondis Dmiĉjo, gratante per unu mano la nukon, per alia la lumbon.
—Nenion? Nu, bone!—kaj Ringo jam deiris de li, kiam Dmiĉjo fine diris malrapide:
—Hetmano, ha, hetmano!
—Kion vi bezonas?
—Mi ne volas iri en la antaŭurbon.
—Kien do vi volas iri?
—Kun vi mi volas.
—Neeble: mi iras al Volgo.
—Mi ankaŭ al Volgo!
—Iru kun la aliaj, kun la princo!
Dmiĉjo, kvazaŭ konfuzita, observis la bastŝuon de sia elstarigita piedo.
—Eble vi timas la opriĉnikojn?—moke demandis Ringo.
Dmiĉjo ĉiam gratis jen la nukon, jen la dorson aŭ la flankojn kaj nenion respondis.
—Ĉu vi ilin ne vidis?—daŭrigis Ringo: ili ja ne formanĝos vin?
—Mian fianĉinon ili prenis,—diris Dmiĉjo kvazaŭ ne volonte.
Ringo ekridis.
—Kia venĝemulo! Vi ne volas havi rilatojn kun ili? Nu, iru kun Ĥlopko!
—Mi ne volas!—decideme diris Dmiĉjo:—kun vi mi iros al Volgo.
—Mi ne tuj iros al Volgo!
—Mi ankaŭ ne tuj.
—Kien do vi nun iros?
—Kun vi.
—Nu, ne facile oni sin deŝiras de li. Sciu, ke mi antaŭe ankaŭ devas viziti la antaŭurbon.
—Por kio?—demandis Dmiĉjo kaj per grandaj okuloj ekrigardis la hetmanon.
—Por kio, por kio!—ripetis Ringo malpacience: por tio, ke antaŭ unu jaro mi tie krevigis nuksojn kaj forgesis preni la ŝelon.
Dmiĉjo ekrigardis lin kun miro, sed li tuj ekridetis, plilarĝigante la buŝon ĝis oreloj, dume lia sulkigita vizaĝo montris plej ruzan esprimon, kvazaŭ li deziris diri: ne tiel facile estas min superruzi! mi tre bone komprenas, ke vi iras en la antaŭurbon ne por preni la nuksajn ŝelojn, sed por io tute alia. Tamen li nenion diris kaj nur ripetis ridetante:
—Mi ankaŭ iras kun vi antaŭurbon.
—Kion fari kun la malsaĝulo?—diris Ringo, levante la ŝultrojn: neeble estas liberiĝi de li. Nu, bone, iru kun mi, malsaĝulo, sed ne koleru, se vi estos pendigita!
—Oni min pendigu!—apatie diris Dmiĉjo.
—Bonege, karulo! Jen kial mi vin amas! Nu, rapide diru adiaŭ al la kamaradoj, kaj ni iru!
—La apatia vizaĝo de Dmiĉjo ne vigliĝis: li tuj mallerte aliris al la kamaradoj kaj kisis ĉiun el ili po tri fojoj, ne atentante, ĉu ili volas aŭ ne, kaptante iun je la ŝultroj, alian je la kapo.
—Hetmano!—diris Serèbrjanij: do, ni iras la saman vojon?
—Ne, bojaro. Kie mi iros, tie vi ne rajdos. En la antaŭurbo mi estos pli frue, ol vi, kaj se vi min renkontos, ne rekonu min; tamen ni ne povas renkontiĝi: mi estos for antaŭ ol vi alvenos; mi havas nur iujn aferojn tie.
Serèbrjanij divenis, ke Ringo havis ion kaŝitan aŭ enfositan en la ĉirkaŭaĵo de l’ antaŭurbo, kaj li plu ne insistis.
Baldaŭ du taĉmentoj ekmoviĝis en du malsamaj direktoj.
La pli granda iris kun Serèbrjanij laŭlonge de la apudrivera herbkampo, kovrita per postsignoj de hieraŭa batalo; post ĝi treniĝis Bujano kun mallevita kapo kaj pendanta vosto. Ĝi de tempo al tempo aliris la princon, plende blekis kaj sin turnis posten al la hieraŭ elfosita tombo, ĝis kiam fine la altaj kanoj kaŝis ĉi tiun tombon de la okuloj.
Alia pli malgranda taĉmento sekvis Ĥlopkon. Ringo ekiris aliflanken, kaj lin sekvis Dmiĉjo, malrapide kaj mallerte movante la piedojn.
Senhomiĝis la vastaj stepoj, kaj ekregis la antaŭa silento, kvazaŭ hieraŭ tie ne estis tumulto de batalo! Nur tie kaj ĉi tie paŝtis sin la forgesitaj tataraj ĉevaloj, kaj en la bruligita herbo kuŝis disĵetitaj bataliloj. Super la florantaj bordoj de la rivero alaŭdoj laŭte kantis en la ĉiela bluaĵo, aliaj malgrandaj birdetoj pepis kaj flirtis en la kanoj aŭ kantante ripozis sur la sagoj, kiuj dum batalo enŝoviĝis en la teron kaj nun staris inter la marĉaj floroj, similante je floroj, de longe ĉi tie kreskantaj.