Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXVII. Basmanov
La homoj de Basmanov kaj la rabistoj ĉirkaŭis princon Serèbrjanij.
La tataroj estis plene venkitaj, multaj kaptitaj, aliaj forkurintaj. Por Maksimo oni elfosis tombon kaj oni lin enterigis kun honoro. Dume Basmanov ordonis starigi ĉe la bordo de la rivero sian persan tendon, kaj lia dvoreckij [41], unu el la ĉefmilitistoj de la taĉmento, venis anonci al Serèbrjanij, ke la bojaro lin salutas kaj petas lin veni tagmanĝi kune.
Kuŝante sur silkaj kusenoj, Basmanov, jam kombita kaj parfumita, rigardis en spegulon, kiun tenis antaŭ li, starante surgenue, lia juna ĉevalservisto. La vizaĝo de Basmanov aperigis strangan miksaĵon el ruzeco, ambicio, dorlotita volupteco kaj senzorga braveco; kaj tra tiuj diversaj sentoj tralumis malkonfido, kiu estis kutima por ĉiu opriĉniko ĉe la vido de l’ bojaro de zemŝĉino. Supozante, ke Serèbrjanij devis lin malestimi, li, eĉ plenumante la devon de gastiganto, jam primeditis la planon, kiel sin venĝi al la gasto, se li aperigos sian malestimon. Ĉu la eniro de la princo Basmanov salutis lin per kapmovo, sed ne leviĝis.
—Vi estas vundita, Teodoro Alekséeviĉ?—naive demandis Serèbrjanij.
—Ne,—respondis Basmanov, akceptante tiujn vortojn kiel mokon kaj intence kontraŭmetante senhontecon: ne, vundita mi ne estas, nur iom laca, kaj mia vizaĝo estas ŝajne sunbrunigita. Kiel vi opinias, princo,—aldonis li, ĉiam rigardante en spegulon kaj ordigante siajn perlajn orelringojn: kiel vi opinias, ĉu baldaŭ malaperos ĉi tiu sunbrunaĵo?
Serèbrjanij ne sciis, kion respondi.
—Domaĝe estas,—daŭrigis Basmanov,—hodiaŭ ni ne povas preni banon: ĝis mia bieno restas ĉirkaŭ 30 verstoj, kaj morgaŭ, princo, mi vin invitas, tie mi regalos vin pli bone ol hodiaŭ, mi montros al vi mian ĥorrondon,—ĉarmajn knabinojn kaj tute freŝajn junulojn, ne pli aĝajn ol dudekjaraj!
Basmanov intence kartavis parolante.
—Dankon, bojaro, mi rapidas en la antaŭurbon,—seke respondis la princo.
—En la antaŭurbon? Vi, ŝajne, estas forkurinta el tiea malliberejo?
—Mi ne estas forkurinta, bojaro, oni min perforte forkondukis. Ĉar mi donis ĵuron al nia caro, mi ne rajtis forkuri kaj nuntempe mi ree min donos al lia volo!
—Do, vi deziras esti pendigita? Liberulo iras, kien li deziras! Sed vidu, mi vere ne scias, ĉu mi devas reveni?
—Kial do ne, bojaro?
—Aŭskultu!—respondis Basmanov, kvazaŭ ĉagrenita, aŭ eble volante ricevi la konfidon de Serèbrjanij: tutkore mi servas al la caro, korpon kaj animon mi donas al la caro, kaj jen la caro starigas super mi iun Godunòv’n.
—Ŝajnas al mi, vi ĝuas la caran favoron.
—Favoron! Ĝis nun li eĉ ne konsentas, ke mi fariĝu okolniĉij [16]. Kaj ĉu li havas serviston pli fidelan ol mi? Lia Godunòv ne servas tiel, kiel mi. Li estas homo singarda, li penas, ke la bojaroj de zemŝĉino ne havu pri li malbonan opinion.—"He, Boriso, iru en malliberejon juĝe esplori la bojaron!"—Bone, via cara moŝto, mi tuj iras, sed la bojaro povos min trompi, mi ne estas sperta en similaj aferoj, ordonu, ke Maluto iru kune!—"He, Boriso, vidu, tie ĉe la tablo sidas bojaro, kiu malmulte drinkas! Iru, donu al li vinon, ĉu vi komprenas?"—Mi komprenas, via cara moŝto, sed li min jam suspektas, prefere sendu Teodoron Basmanov!—Kaj Teodoro ne rifuzas, li iras ĉien, kien oni lin sendas. Se la caro okulsignos, mi venenos mian propran fraton, ne demandinte eĉ pri la kaŭzo. Vi ne forgesis, princo, kiel mi alportis al vi pokalon da vino, senditan de la caro mem? Je Dio, mi certa estis, ke la pokalo enhavas venenon, je Dio, princo!
Serèbrjanij ridetis.
—Kie ankaŭ li trovos serviston pli belan ol mi?—daŭrigis Basmanov, fariĝante pli kaj pli aroganta.—Ĉu vi iam vidis brovojn, similajn je la miaj? Veraj zibelaj brovoj! Kaj miaj haroj? Ektuŝu, princo, mi vin petas, vera silko, ĉu ne vere?
Abomenon montris la vizaĝo de Serèbrjanij. Basmanov ĝin bone rimarkis kaj daŭrigis, por inciteti la gaston:
—Kaj miaj manoj, rigardu, princo, ĉu ili ne estas manoj de juna knabino? Certe, hodiaŭ mi faris kelkajn kalojn. Tia estas mia karaktero, mi neniam ŝparas miajn fortojn!
—Bojaro!—ekkriis la princo, ne povante plu deteni sian indignon: se estas vere, kion oni rakontas pri vi...
—Kion oni rakontas pri mi?—demandis Basmanov, ruze fermetante la okulojn.
—Sufiĉas tio, kion vi mem rakontas pri vi! Sed oni ankaŭ rakontas, ke vi dancas antaŭ la caro en ljetniko [23] kvazaŭ knabino!
Basmanov ruĝiĝis, sed lia kutima senhonteco devis helpi al li.
—Nu bone,—li diris kun senzorga gesto: kaj se efektive mi dancas?
—Tiam adiaŭ,—diris Serèbrjanij: mi hontas ne nur tagmanĝi kun vi, sed eĉ rigardi vin!
—Bone!—ekkriis Basmanov.—Lia ŝajniga senzorgeco malaperis, liaj okuloj brilis kaj li jam ne kartavis:—bone, ke vi fine eldiris ĉion! Mi scias, kion vi ĉiuj pensas pri mi! Sed sciu, ke mi kraĉas sur vian opinion!
La brovoj de l’ princo sulkiĝis, kaj li jam volis kapti sian sabron, sed, ekmemorinte, kun kiu li parolas, li nur levis la ŝultrojn.
—Por kio vi kaptas la sabron?—daŭrigis Basmanov.—Min vi ne timigos. Se mi ankaŭ prenos mian sabron, oni vidos, kiu el ni venkos.
—Adiaŭ!—diris Serèbrjanij kaj levis la kurtenon de l’ tendo por foriri.
—Aŭskultu!—ekkriis Basmanov, kaptante la baskon de lia kaftano: se iu alia min same ekrigardus, mi ne pardonus al li, je Dio, ne pardonus, sed kun vi, princo, mi ne volas malpaciĝi: tiel bonege vi batas la tatarojn.
—Vi ne malpli bonege ilin batas,—bonkore diris la princo, haltante ĉe la eniro kaj ekmemorante, kiel batalis Basmanov.—Por kio vi nun babilas sensencaĵon kvazaŭ vera virinaĉo?
La vizaĝo de Basmanov ree fariĝis senzorga.
—Ne koleru, princo! Ne ĉiam mi estis tia; sed, vivante ĉe la kortego, oni kontraŭvole fariĝas tia.
—Peko ĝi estas, Teodoro Aleksèeviĉ! Kiam mi vidas vin surĉevale, kun sabro en la mano mi sentas ĝojon en la animo. Hodiaŭ vi montris grandegan bravecon. Lasu viajn virinaĉajn kutimojn, tondigu la longajn harojn, iru pentofari Kievon aŭ monaĥejon de Solovki kaj revenu Moskvon kiel bona kristano! [88]
—Nu, ne koleru, ne koleru, Nikito Romànoviĉ! Altabliĝu, mi petas, ni manĝu kune. Mi ja ne estas hundo! Ekzistas homoj pli malbonaj, ĉu ne? Kaj ne ĉio estas vero, kion oni diras pri mi: ne ĉiu raporto estas vera vorto! Iafoje mi kolerante intence rakontas pri mi mem tion, kio tute ne okazis.
Serèbrjanij estis ĝojigita, ke li povas bone klarigi al si la konduton de Basmanov.
—Do ne estas vere, ke vi dancis, vestita per ljetniko?
—Ree tiu ljetniko! Ĉu mi ĝin surmetas laŭvole? Ĉu vi ne konas la caron? Kaj mi tute ne deziras fariĝi sanktulo! En la antaŭurbo, kompreneble, mi fastas por plaĉi al la caro, mi vizitas ĉiujn noktajn diservojn, ĉiumerkrede kaj ĉiuvendrede mi faras po cent ĝisteraj salutoj, mirinde estas, ke mia frunto ĝis nun ne estas rompita! Se vi tutajn semajnojn devas surhavi monaĥan veston, vi ankaŭ volonte anstataŭus ĝin eĉ per ljetniko, ĉu ne?
—Ne, ne! Mi preferus eŝafodon!—ekkriis Serèbrjanij.
—Jes?—moke diris Basmanov kaj, malice ekrigardinte la princon, li daŭrigis konfideme:—ĉu vi opinias, princo, ke al mi estas agrable, ke pro cara kaprico oni jam komencis min nomi Teodora [89] anstataŭ Teodoro? Kaj kiun profiton mi havas el tio? Neniun profiton, nur honton! Antaŭ nelonge mi rajdas tra Dorogomila antaŭurbo, kaj vilaĝanaĉoj montras min per fingroj kaj mokas: "jen rajdas Teodora de la caro!" Mi volis ilin puni, sed ili forkuris. Tiam mi iras al la caro kaj rakontas al li ĉion, petante lin: "malpermesu, ke oni min moku, jen iu en Dorogomila antaŭurbo jam nomis min Teodora!"—"Kiu li estas?"—"Se mi scius, kiu li estas, mi ne venus vin tedi, mi mem lin mortigus!"—"Nu, Teodĉjo,—li diris,—prenu el mia trezorejo kvardek zibelojn por fari taliveston!"—"Por kio mi bezonas taliveston? Certe, vi ne donacos taliveston al Godunòv, ĉu mi estas malpli bona, ol li?"—"Kion do vi volas, ke mi donacu al vi?"—"Faru min via okolniĉij [16], por ke oni ĉesu min moki!"—"Ne, Teodĉjo, okolniĉij vi ne estos: vi estas mia amuzanto, kaj Godunòv—mia konsilanto, por vi mi havas monon, por Godunòv—honoron. Kaj la Dorogomilan antaŭurbon, kie oni vin nomis Teodora, mi ordonos enskribi en opriĉninon!" Vi aŭdas, amuzanto? Sed de kiam ni forlasis Moskvon, ni tute ne amuziĝis. Ni nur fastas kaj preĝas. Min tedis tia vivmaniero, kaj mi elpetis, ke la caro permesu al mi viziti miajn bienojn. Sed tie mi ankaŭ enuis: ne eble estas ĉiutage ĉasi leporojn aŭ koturnojn! Tial mi ekĝojis, eksciinte pri la tataroj. Ĉu ne bone ni ilin atakis, je Dio, bonege! Multe da kaptitoj ni venigos Moskvon! Ĝustokaze, princo, ĉu vi bone scias arkpafi?
—Kial vi demandas?
—Jen kial! Post tagmanĝo ni alligos tataron je cent paŝoj kaj faros provon: kiu la unua trapafos lian koron? Nepre la koron, ne aliloken! Kiam li mortos, ni alligos alian!
La serenaj trajtoj de Serèbrjanij malheliĝis.
—Ne, bojaro,—li respondis: mi ne arkpafas kunligitan homon.
—Ne? Tiuokaze ni ordonos al li kuri antaŭ ni: kiu el ni trafos lin kurantan? Ĉu vi deziras?
—Ne, lasu, bojaro, mi ne deziras kaj al vi mi ankaŭ ne permesos. Dank’ al Dio, ĉi tie ni ne estas en Aleksandra antaŭurbo!
—Vi ne permesos?—ekkriis Basmanov, kaj ree liaj okuloj ekbrulis. Sed kredeble li ne havis intencon malpaciĝi kun Serèbrjanij, tial li subite ĝoje diris:
—He, he, princo, ĉu vi ne komprenas, ke mi ŝercas kun vi? Pri la ljetniko vi ankaŭ ne kredu! Jam duonon da horo mi ridas kaj ŝercas, kaj vi ĉion, kion mi babilas, akceptas kiel veron? Ho, princo, por mi la antaŭurbaj kutimoj estas ankoraŭ pli abomenaj, ol por vi! Ĉu vi opinias, ke mi havas bonajn rilatojn kun Grjaznòj, kun Vjàzemskij, kun Maluto? Je Dio, por mi ili estas kvazaŭ katarakto en okulo! Aŭskultu, princo,—daŭrigis li flateme: aŭskultu do! Se mi revenos antaŭurbon pli frue, ol vi, mi elpetos por vi pardonon de la caro, sed kiam vi ree estos en favoro, tiam vi ankaŭ devas helpi al mi. Se vi nur aludos al la caro pri Vjàzemskij, poste pri Maluto kaj pri aliaj, vi ekvidos, ke baldaŭ ni ambaŭ fariĝos liaj solaj konfidatoj! Kaj kion rakonti al li pri ĉiu el ili, tion mi bone scias, sed estus pli efike, se la caro tion aŭdos de iu alia, krom mi! Mi instruos vin, kion vi devas rakonti al la caro, kaj poste vi mem min dankos por tio!
Strange sin sentis Serèbrjanij apud Basmanov. La braveco de l’ bojaro kaj la duone konfesita bedaŭro pri lia hontinda vivmaniero allogis la princon. Li eĉ estis preta kredi, ke Basmanov efektive ŝercis aŭ pro ĉagreno sin mem kalumniis. Sed la lasta propono, kiu videble enhavis nenion ŝercan, estis por li abomena.
—Nu?—demandis Basmanov, arogante lin rigardante: ĉu vi deziras dividi kun mi la caran favoron? Kial vi silentas, princo? Eble vi ne konfidas al mi?
—Teodoro Aleksèeviĉ!—respondis Serèbrjanij, pensante esti kiel eble plej ĝentila por sia gastiganto: tio, kion vi proponas, estas,—kiel mi diros? tio estas...
—Nu?—demandis Basmanov.
—Tio estas hontindaĵo!—diris fine Serèbrjanij, opiniante, ke per sia mola tono li malakrigis la esprimon.
—Hontindaĵo?—ripetis Basmanov, kaŝante sian koleron sub aspekto de miro: ŝajne, vi forgesis, pri kiu mi parolis, princo? Ĉu vi simpatias kun Vjàzemskij aŭ kun Maluto?
—Fulmotondron Dio sendu sur ilin kaj sur la tutan opriĉninon!—ekkriis Serèbrjanij: se la caro permesos al mi paroli, mi malkaŝe rakontos pri ili ĉion, kion mi scias kaj kion mi pensas, sed aludi ion pri ili aŭ pri iu ajn mi ne povas, ne, ne povas, des malpli laŭ via deziro...
Malbonan rigardon ĵetis sur lin Basmanov.
—Do vi ne deziras, ke mi dividu kun vi la caran favoron?
—Ne, bojaro!—diris Serèbrjanij.
Basmanov klinis la kapon, prenis ĝin per ambaŭ manplatoj kaj komencis balanciĝi.
—Ho ve, orfo mi estas, orfo malfeliĉa!—li kvazaŭ plorkantis: orfo mizera! De kiam la caro ĉesis min ami, ĉiu volas min ofendi! Neniu karesas, neniu konsolas, ĉiu min nur mallaŭdas. Ho ve, kia malĝoja vivo! Kiel tedis min ĉi tiu hunda vivo! Pli bone estus, ke mi min pendigu sur mia zono!
Serèbrjanij miregante rigardis Basmanov’n, kiu longe plendis kaj ploregis, kvazaŭ virinaĉo dum enterigo [90], kaj de tempo al tempo ĵetis arogantajn rigardojn al la princo por observi la impreson.
—Fi!—fine diris Serèbrjanij kaj volis eliri, sed Basmanov ree kaptis lin je la basko.
—He, he!—li ekkriis,—kantistoj!
Eniris kelkaj viroj, kiuj sendube jam atendis ekstere. Ili malhelpis la princon eliri.
—Karuloj!—sin turnis al ili Basmanov per plenda voĉo.—Kantu malgajaĵon, por ke la animo plendu, ploru kaj forlasu la korpon...
La kantistoj komencis longan, malĝojan kanton, similan al enteriga kanto, kaj Basmanov la tutan tempon balanciĝis kaj ripetis:
—Pli malrapide, pli plende! Ankoraŭ pli plende, miaj amikoj! Enterigu vian bojaron, jen kiel, jen kiel! Bone! Bonege! Kial do la animo ne forlasas la korpon? Aŭ deziras la sorto, ke mi ankoraŭ suferu en la mondo? Se la sorto tiel decidis, oni devas obei! Se mi devas vivi, mi vivos! Danckanton!—li subite ekkriis, kaj la kantistoj, jam alkutimintaj al liaj kapricoj, komencis danckanton.
—Pli rapide!—komandis Basmanov, prenis du arĝentajn vazojn kaj kunfrapadis ilin.—Karuloj, pli rapide! Pli rapide, diabloj! Kanajloj, friponoj! Rapide!
La tuta eksteraĵo de Basmanov ŝanĝiĝis. Nenio virinsimila restis en lia vizaĝo. Serèbrjanij rekonis la bravulon, kiu matene batalis en plej danĝeraj lokoj kaj pelis arojn da tataroj antaŭ si.
—Jen kio plaĉas al mi!—ekkriis Serèbrjanij kun laŭdanta kapmovo.
Basmanov gaje lin ekrigardis.
—Kaj vi ree ekkredis al mi, princo? Vi kredis, ke mi vere ploris? He, he, princo, kiel facile estas vin trompi! Nu, ni kunfrapu la pokalojn por nia konatiĝo! Se ni kune vivos, vi vidos, ke mi ne estas tia, kia mi ŝajnas!
La senzorga gajeco bone impresis la princon, li volonte prenis la pokalon el la mano de Basmanov.
—Kiu povas vin kompreni, Teodoro Aleksèeviĉ? Neniam mi vidis iun, similan al vi. Eble, efektive, vi estas pli bona, ol vi ŝajnas esti. Mi ne scias, kion mi devas pensi pri vi, sed Dio nin kunigis en batalo, tial—estu sana, bojaro!
Kaj li trinkis la pokalon ĝis la fundo.
—Bone, princo, bone, mia kara! Je Dio, mi vin amas. Ankoraŭ unu pokalon, kaj pereu ĉiuj tataroj, kiuj restas en Ruslando!
Serèbrjanij ne facile fariĝis ebria, sed hodiaŭ post la dua pokalo liaj pensoj iom konfuziĝis. Eble la vino estis tro forta, aŭ Basmanov alŝutigis ion en lian pokalon, sed la princo sentis kapturniĝon, li nenion vidis antaŭ si, li nur aŭdis gajegan kanton kaj ankaŭ la ordonantan voĉon de Basmanov:
—Pli rapide, karuloj! Pli rapide! Ĉu vi dormas? Kiun vi enterigas, kanajloj?
Kiam Serèbrjanij rekonsciiĝis, la kantado ankoraŭ daŭris, sed li jam ne staris, sed duonkuŝis sur la persaj kusenoj, kaj Basmanov kun helpo de sia ĉevalservisto penis vesti lin per virina ljetniko.
—Surmetu vian kaftanon, princo!—li diris: jam fariĝas malvarmete!
En la sama momento la kantistoj, fininte la kanton, iom haltis por ripozi.
Punktoj flugis en okuloj de Serèbrjanij, liaj pensoj ankoraŭ ne estis tute klaraj, kaj li surmetus virinan veston anstataŭ sia kaftano, sed subite meze de silento aŭdiĝis kvazaŭ tirata ĝemblekado.
—Kiu blekas?—kolere demandis Basmanov.
—Hundo sur la tombo de Skuratov,—respondis la servisto, elrigardinte el la tendo.
—Donu al mi pafarkon kaj sagon, mi lernigos ĝin ĝembleki, kiam mi regalas la gaston!
Sed ĉe la nomo de Skuratov Serèbrjanij tute malebriiĝis.
—Atendu, bojaro!—li diris, leviĝante: ne tuŝu la hundon, ĝi estas Bujano de Maksimo, ĝi vokas min al la tombo de mia frato! Tro longe mi festenis kun vi, adiaŭ, mi devas for!
—Vi forgesis vian kaftanon, princo!
—Ne por mi ĝi estas kudrita,—respondis Serèbrjanij, ekkoninte, kiun veston Basmanov tenas antaŭ li: surmetu ĝin mem kaj portu, kiel vi portis ĝis nun.
Kaj, ne atendante la respondon, li kraĉis kaj eliris.
Post li aŭdiĝis malbenoj, insultoj, blasfemoj! Sed, ne atentante ilin plu, la princo iris al la tombo de Maksimo, falis teren kaj preĝis por sia mortinta frato, kaj poste li, akompanata de Bujano, revenis al la rabistoj, kiuj, gvidataj de Ringo, jam aranĝis sian tendaron ĉirkaŭ ekbruligitaj fajroj.
___________________________
Piednotoj
[88] Laŭ la kredo de l’ epoko, post maskiĝado, kiel peka ago, oni devas esti purigata per preĝoj kaj pento.
[89] Virina nomo.
[90] Antikva kutimo: dum enterigo virinoj, aŭ apartenantaj al parencaro de l’ mortinto, aŭ eĉ dungataj, devas ploregi kaj plorkanti, memorigante ĉiujn ecojn de l’ mortinto.