Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXIV. Ribelo de la rabistoj

Unu verston kaj duonon de la loko, kie estis atakita Maksimo, aroj da armitaj viroj sidis ĉirkaŭ malfermitaj bareloj da vino. Pokaloj kaj bastaj ĉerpiloj estis transdonataj de unu al alia. Lignofajroj lumigis maldelikatajn vizaĝojn, longe ne kombitajn barbojn kaj ĉiuspecajn vestojn. Tie estis niaj konatuloj: Anĉjo, Vasĉjo, la flavruĝa kantisto; forestis nur la maljuna Vulturo. Pli ol unu fojon la rabistoj rememoris lin dum festeno!

—Ha!—parolis iu: kio estas nun al nia kara Vulturo?

—Kio estas? Konata afero,—respondis alia: oni turmentegas lin per tiu aŭ alia maniero...

—Mi estas certa, li ne perfidos, ne, ne perfidos: nenion oni ekscios de li.

—Certe ne, ne tia homo! Li ne perfidos, se eĉ oni lin dispecigos!

—Kompatinda nia grizbarbulo! Mi ne komprenas la hetmanon: kiel li mem povis forkuri, lasinte al ili la maljunulon?

—Jes, ĉu Ringo estas hetmano? Ĉu hetmano tiel faras, kiel li: pereigi la kamaradon por savi ian princon?

—Onidire, la princo estas lia amiko. Jen ili ree sidas kune en la tendo! Silentu pri la princo; se la hetmano aŭdos, gardu vin Dio!

—Ĉu mi timas, he? Li aŭdu! Mi diros al li rekte en la okulojn, ke li ne estas vera hetmano. Vulturo—jen kiu estus vera hetmano! La maljunulo malhelpis Ringon kvazaŭ katarakto en okulo, tial li intence lin pereigis!

—Verŝajne, bravuloj, li efektive intence perfidis Vulturon!

Malklara murmureto trakuris la rabistaron.

—Intence, sendube, intence!—parolis multaj el la aro.

—Kiu estas tiu princo?—demandis iu.—Por kio li kuntrenas lin? Ĉu la hetmano esperas ricevi reaĉetpagon por li?

—Ne, kian reaĉetpagon!—respondis la flavruĝa kantisto.—La princon ofendis nia caro, volis lin ekzekuti, do la princo forkuris de la caro al ni; li diris: mi mem alkondukos vin, karuloj, en la antaŭurbon, mi bone scias, kie kuŝas la cara trezoro. Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigos,—tiel li diris, la princo!—kaj la trezoron ni forportos kaj interdividos.

—Jen kio! Do kial li ne kondukas nin? Jam tri tagojn ni restas ĉi tie senutile!

—Kial? Tute simple, ĉar la hetmano estas vera virinaĉo!

—Ne, ne, ne mensogu, Ringo ne estas virinaĉo.

—Se ne virinaĉo, tiam io pli malbona...

—Kredeble, li nin trompas.

—Ŝajne,—aldonis ankoraŭ iu: li volas la caran trezoron proprigi al si mem, kaj ni restos sen ĉio...

—Jes, jes, Ringo volas perfidi nin, same kiel li perfidis Vulturon!

—Nu, ni ne estas trompeblaj senpune!

—Kaj rigardu, li ja ne volas liberigi la maljunulon!

—Lasu lin! Al la diablo! Ni mem liberigos Vulturon!

—Sen lia helpo ni prenos la caran trezoron: la princo devas nin konduki!

—Nun ni havas ĝustan tempon: la caro estas en pilgrimado, en la antaŭurbo ne restis eĉ duono da opriĉnikoj.

—Ni forbruligos la antaŭurbon!

—Ni mortigos ĉiujn opriĉnikojn!

—For Ringon! La princo nin konduku!

—La princo nin konduku, la princo!—aŭdiĝis de ĉiuflanke.

Simile je tondro ruliĝis ĉi tiuj vortoj de grupo al grupo, atingis la plej malproksimajn fajrujojn, kaj ĉio leviĝis, ĉio ekbolis, kaj ĉiuj ĉirkaŭis la tendon, kie la princo Serèbrjanij kun Ringo vivege interparolis.

—Ĉu vi volas aŭ ne,—parolis la hetmano: ĉu vi koleras aŭ ne,—mi vin ne lasos. Ne pro tio mi vin savis el malliberejo, ke vi metu vian kapon sur eŝafodon.

—Nur mi mem povas decidi tion!—respondis la princo nekontente.—Por kio vi min savis el malliberejo, se mi nun ree estas en malliberejo?

—Kara princo, la tempoj aliiĝas! La caro povas alipensi, la caro povas morti,—ĉio povas okazi,—tiam iru al ĉiuj kvar flankoj! Kion fari?—li aldonis, vidante, ke la princo ĉiam pli kaj pli koleras:—kredeble la sorto al vi destinis vivi ankoraŭ iom da tempo en nia mondo. Vi estas homo tre obstina, sed mi ankaŭ ne cedos ĉi-tiun fojon, jes, kara princo!

En la sama momento la voĉoj de la rabistoj ekaŭdiĝis apud ilia tendo.

—En la antaŭurbon, en la antaŭurbon! kriegis ebriaj rabistoj.

—Ni sendos ruĝan anseron [83] al la antaŭurbo!

—Ni sendos la tutan aron da anseroj!

—Ni iru liberigi Vulturon!

—Ni liberigu la avon!

—Ni prenu barelojn da vino el subteraĵo!

—Ni prenu la oron!

—Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigu!

—Ĉiujn loĝantojn de l’ antaŭurbo!

—Kie estas la princo? Li nin konduku!

—Li konduku, li konduku!..

—Se li ne volas, pendigu lin sur tremolon!

—Sur tremolon, sur tremolon...

—Kaj ankaŭ Ringon! Ringon sur tremolon!

Ringo salte leviĝis.

—Jen kion ili entreprenas!—li ekkriis:—mi de longe aŭdas tumulton, sed mi ne sciis la kaŭzon. Eĉ diablo nun ilin ne haltigos. Nu, kara princo, nenio estas farebla, vi venkis: mi plu ne detenos vin, liberulo iras, kien li deziras! Eliru al ili, diru, ke vi konsentas konduki ilin en la antaŭurbon!

La princo ekflamis.

—Mi... ilin konduki en la antaŭurbon?—li diris.—Prefere mi estos dispecigita de ili.

—Nu, princo, ŝajnigu vian konsenton. Vi vidas, ili estas ebriaj, morgaŭ oni povos paroli kun ili!

—Princo!—kriegis la aro: oni vin vokas, eliru!

—Eliru do, princo!—insistis Ringo: estos pli malbone, se ili venos en la tendon!

—Bone!—diris la princo, elirante el la tendo: ni rigardu, kiel ili min devigos konduki ilin en la antaŭurbon.

—Ha, ha!—kriegis la rabistoj: li venas, venas!

—Konduku nin en la antaŭurbon!

—Estu nia hetmano, alie ni pendigos vin!

—Jes, jes,—estu hetmano!

—Ni salutas vin!—vokis aliaj; estu hetmano, alie vi estos pendigita!

—Pendigita, je Dio, pendigita!

Ringo, kiu konis la flameman karakteron de l’ princo, ankaŭ eliris.

—Kion vi faras, kamaradoj?—li sin turnis al la aro: ŝajne, vi perdis la saĝon? La princo alkondukos vin, kien vi volas, morgaŭ frumatene alkondukos, kaj nun donu al lia moŝto ripozon, kaj vi ankaŭ kuŝiĝu, sufiĉe jam vi amuziĝis!

—Kial vi nin admonas?—kriis iuj: ĉu vi estas nia hetmano?

—Vi aŭdas, kamaradoj? Li ne volas cedi la hetmanan rangon!

—Sur tremolon!

—Sur tremolon! Tuj sur tremolon!

Ringo vidis sin ĉirkaŭita de malamikoj.

—He, vi, malsaĝuloj, malsaĝuloj!—li ekkriis.—Ĉu mi ŝatas vian hetmanan rangon? Elektu, kiun vi deziras, kaj mi mem rifuzas, jes, rifuzas. Kaj mi kraĉas sur vin, fi, fi...

—Bone!—kriis iu.

—Bonege li parolas!—aldonis alia.

—Jes, mi kraĉas sur vin!—daŭrigis Ringo.—Ĉu mi ne trovos tiajn, kiel vi? Kia honoro—esti via hetmano! Se mi deziros, mi iros al Volgo, kaj tie mi havos multe da pli bonaj kamaradoj!

—Ne, karulo, lasu ĉi tiujn parolojn! Ni permesos al vi nenien iri, ĉar vi vendos nin same, kiel vi vendis Vulturon!

—Ni ne permesos, restu kun ni, obeu al la nova hetmano.

Sovaĝaj krioj surdigis la voĉon de Ringo.

Rabisto altkreska aliris la princon Serèbrjanij kun pokalo en la mano.

—Patro!—li diris, frapante lin per sia grandega mano je la ŝultro:—vi nun vendis vian kapon, vi fariĝis nia parenco, do ni trinku kune, kaj ni kisu unu la alian!

Dio scias, kion farus la princo! Eble, li faligus la pokalon kaj la ebriigita aro lin dispecigus... Sed, feliĉe, nova kriado atentigis ĉiujn.

—Rigardu, rigardu!—eksonis en la aro: oni kaptis opriĉnikon! Opriĉnikon! Rigardu, rigardu!

El la arbaro venis kelkaj viroj en disŝiritaj vestoj kun bastonegoj surŝultre. Ili kondukis la kunligitan Maksimon. La rabisto, kiun li estis vundinta per sabrobato, rajdis lian ĉevalon. Antaŭe iris Ĥlopko, fajfante kaj dancante. La vundita Rujano sin trenis malantaŭe.

Ĥlopko kantis, kunfrapadis la manojn, falis surdorsen kaj ruliĝis kvazaŭ ringego.

Lin ekvidinte, la flavruĝa kantisto ne povis sin deteni, ekkaptis balalajkon [37] kaj ankaŭ ekdancis antaŭ Maksimo.

—Jen, diabloj,—diris Ringo al Serèbrjanij.—Vi tuj vidos, ili ne simple mortigos la opriĉnikon, ili lin turmentegos ĝis la morto. Mi konas ilin ambaŭ: se ili sin enmiksis en la aferon, atendu nenion bonan por la junulo!

Efektive, la kapto de l’ opriĉniko estis vera festo por la tuta bando. Ili volis venĝi al la kaptito ĉion, kion ili elsuferis de liaj kamaradoj.

Kelkaj viroj kun bestaj vizaĝoj tuj komencis prepari ĉion por lia ekzekuto.

Kvar stangojn oni enbatis en la teron, al ili oni fiksis horizontalajn bastonojn, kaj oni komencis brulruĝigi najlojn.

Maksimo tute trankvile observis ĉi tion. Li ne timis turmentegon kaj morton; nur tio malĝojigis lin, ke li devis morti sen glavo, kun ŝnurligitaj brakoj, ke li ne aŭdos antaŭ la morto militkriojn, nek blekojn de ĉevaloj, nenion, krom vulgaraj kantoj kaj ebria ridego de siaj turmentantoj...

—La koro trompis min!—li pensis: mi ne atendis por mi tian morton. Estu la volo Dia!

Subite li ekvidis la princon Serèbrjanij, rekonis lin kaj volis iri al li. Sed la flavruĝa kantisto ekkaptis lin je kolumo.

—La lito estas preta!—li diris: demetu la kaftanon kaj enlitiĝu!

—Malligu miajn brakojn!—petis Maksimo: mi ne povas fari signon de kruco.

Ĥlopko distranĉis la ŝnuron sur liaj brakoj.

—Preĝu, sed ne tro longe!—li ordonis, kaj kiam Maksimo finis la preĝon, Ĥlopko kaj la flavruĝulo deŝiris de li la vestojn kaj komencis jam alligi liajn brakojn kaj krurojn al la stangoj.

Tiam la princo Serèbrjanij elpaŝis antaŭen.

—Kamaradoj!—li ekkriis per la voĉo, uzata dum militservo: aŭskultu!

Kaj liaj laŭtaj vortoj eksonoris en la aro kaj malgraŭ la bruego estis aŭdataj de plej malproksime starantaj rabistoj.

—Aŭskultu!—daŭrigis la princo.—Ĉu vi deziras ĉiuj, ke mi estu via estro? Eble, kelkaj el vi tion ne deziras?

—He, he,—aŭdiĝis ies voĉo: kredeble, vi jam volas rifuzi?

—Princo, ne ŝercu kun ni!

—Foje elektita, estu hetmano!

—Akceptu la honoron dume oni vin ne pendigis.

—Donu al mi hetmanan ĉekanon!—diris Serèbrjanij.

—Bone!—ekkriis la rabistoj: jen kio estas bona!

Oni donis al la princo la ĉekanon de Ringo.

La princo venis rekte al la flavruĝa kantisto.

—Malligu la opriĉnikon!—ordonis li per severega voĉo.

La flavruĝulo ekrigardis lin grandmire.

—Malligu tuj!—ripetis Serèbrjanij per la sama voĉo.

—Jen, kion vi volas!—respondis la ruĝulo: eble, vi estas lia kunulo? Nu, nu, ekpalpu, ĉu via propra kapo bone sidas sur la ŝultroj?

—Kanajlo!—ekkriis la princo: ne kuraĝu disputi, kiam la hetmano ordonas!

Kaj, svinginte sian ĉekanon, li dishakis lian kranion.

La flavruĝulo falis teren senviva.

Ĉi tiu ago konfuzis la rabistojn. La princo uzis tiun tempon.

—Malligu, vi!—sin turnis li al Ĥlopko, levante la ĉekanon super lia kapo.

Ĥlopko ekrigardis lian vizaĝon kaj rapide malligis la opriĉnikon.

—Kamaradoj!—daŭrigis la princo: jena junulo ne apartenas al tiuj, kiuj vin ofendas; mi konas lin; li estas malamiko de opriĉnikoj, same kiel mi kaj vi. Gardu vin Dio, se vi per unu fingro tuŝos lin! Kaj nun ne perdu la tempon, prenu batalilojn, viciĝu laŭ centoj, mi alkondukos vin!

La firma voĉo de l’ princo, lia hetmana sintenado kaj la neatendita decidemo forte impresis la rabistojn.

—He, he!—interparolis ili: li ne ŝercas!

—Vera hetmano!

—Kun li oni devas esti singarda! Kun li oni multe ne parolos! Jen kiel rapide li finis kun nia kantisto!
Tiel interparoladis la rabistoj, kaj neniu plu kuraĝis frapi la hetmanon je ŝultro aŭ kisi lin.

—Bone, bonege, via princa moŝto!—ekmurmuretis Ringo, kun granda respekto lin rigardante:—jen kiel bone vi ilin kvietigis! Nur ne lasu al ili la tempon por pripensi, iru kun ili al la antaŭurbo, kaj tie vi jam vidos, kion fari!

Malfacila estis la situacio de Serèbrjanij. Fariĝinte hetmano, li savis Maksimon kaj gajnis la tempon; sed ĉio tuj estus perdita, se li rifuzus konduki la sovaĝan bandon. La princo sin turnis al Dio kaj tute sin donis al Lia volo.

La rabistoj, sin preparante al forveturo, konstatis, ke forestas iu Teodoro Poddubnij, kiu matene estis foririnta kun taĉmento kaj ĝis nun ne revenis.

—Jen Teodoro!—diris iu: jen li iras kun la kamaradoj!

Poddubnij estis maldika viro kun difektita okulo kaj kun multe da cikatroj sur la vizaĝo.

Lia kaftano estis disŝirita. Li iris kun peno, trenante la piedojn, kiel homo treege laca.

—Nu?—demandis lin iu rabisto.

—Ree vi estas venkitaj?—demandis alia.

—Estas iu alia venkita!—respondis Poddubnij, sidiĝante apud la fajro: sed ne ni! Jes, kamaradoj, multe da pekoj mi havis en la koro, sed hodiaŭ la duonon mi forigis!

—Kiamaniere?

Poddubnij sin turnis al siaj taĉmentanoj.

—Kie estas la kaptito?

Oni alkondukis ŝnurligitan viron en striita kaftano kaj en alta ĉapo kun levitaj randoj. La kunpremita nazo, la elstarantaj vangostoj kaj la mallarĝaj okuloj atestis pri lia nerusa origino.

Unu el la kamaradoj de Poddubnij alportis ponardegon, sagujon kaj saadakon, apartenantajn al la kaptito.

—Tataro?—ekkriis la rabistoj.

—Jes, kamaradoj! Kaj kia tataro! Apenaŭ ni sukcesis lin superforti, tia fortegulo! Se Dmiĉjo ne helpus, li nepre forkurus de ni!

—Rakontu, rakontu!—petis la rabistoj.

—Aŭskultu, kamaradoj! Matene ni estis sur Rjazana vojo, ni renkontis komerciston, haltigis lin, traserĉis lin, kaj li diris al ni: "nenion vi trovos en miaj poŝoj! Mi iras el Rjazanjo, tie svarmas tataroj sur ĉiuj vojoj, ili min prirabis ĝisfunde,—Moskvon mi venos tute sen mono!"

—Jen, kanajloj!—ekkriis unu el la aro.

—Kion vi faris al la komercisto?—demandis la alia.

—Ni donis al li monon, por ke li povu daŭrigi la vojon, kaj lasis lin,—respondis Poddubnij.—Poste ni renkontis ankaŭ vilaĝanon, kiu rakontis, ke hieraŭ tataroj atakis vilaĝon kaj forbruligis ĝin. Baldaŭ ni ree ekvidis virojn kun virinoj kaj infanoj, ĉiuj ploregis kaj ĝemkriis: "nian vilaĝon forbruligis tataroj, la preĝejon oni prirabis, la sanktajn pentraĵojn ili dispecigis, el pastra vestaro ili faris ĉevalkovrilojn"...

—Ha, malbenitaj hundoj!—ekkriis la rabistoj: kiel ilin portas la tero, la malbenitojn!

—La pastron,—daŭrigis Poddubnij,—ili alligis al ĉevala vosto...

—La pastron? Kiel fulmotondro ilin ne frapas, kanajlojn!

—Dio scias!

—Ĉu mankas fortoj al rusoj por neniigi tatarojn malbenitajn?

—Jes, jes, mankas fortoj! Ĉiuj regimentoj estas forpermesitaj, kion povas fari vilaĝanoj, virinoj kaj maljunuloj? Kaj la malpiuloj profitas la foreston de la militistoj, ili scias, ke ilin neniu atakos...

—Ho, se mi nur povus montri al ili!...

—Kaj mi ankaŭ!

—Kie vi trovis la kaptiton?

—Jen kiamaniere! Mi ekaŭdis ĉevalan piedfrapadon survoje. Mi diras al la kamaradoj: "ni kaŝu nin en la arbetaro, ni rigardu, kiu preterrajdos". Ni nin kaŝis kaj ekvidis: rajdas ĉirkaŭ tridek viroj, ĉiuj kun la samaj ĉapoj, kun ponardegoj, kun pafarkoj kaj sagujoj. "Kamaradoj!" mi murmuretis: "tio estas ili, la tataroj! Domaĝe, ke ni estas malmultenombraj, alie ni povus ataki ilin!" Subite unu rajdanto perdis sian sakon. Li haltis, deĉevaliĝis por preni la sakon, dume liaj kunuloj jam estis malproksime. "Kamaradoj!" mi proponis: "se ni lin atakus! Nu, karuloj, ĉiuj kune sekvu min!" Kaj ni nin ĵetis sur la tataron. Sed vane! Li nur levis la ŝultrojn, kaj faligis nin ĉiujn. Ni ree atakis lin, li ree faligis nin kaj ekkaptis la ponardegon. Tiam Dmiĉjo ekiris antaŭen: "deflankiĝu, kamaradoj!" li ekkriis:—"ne malhelpu min!" Ni liberigis por li la lokon, li forprenis de la tataro lian ponardegon, ekkaptis lin je la kolumo kaj ĵetis lin teren. Tiam mi metis la ganton inter liaj dentoj kaj kunligis lin, kvazaŭ ŝafon.

—Bravulo nia Dmiĉjo!—diris la rabistoj.

—Jes, li certe povus bovon faligi je la kornoj!—rimarkis Poddubnij.

—He, Dmiĉjo?—demandis lin iu: ĉu vi faligus bovon?

—Kial ne?—respondis Dmiĉjo kaj iris flanken, ne volante daŭrigi la interparoladon.

—Kio estas en la sako de l’ tataro?—demandis Ĥlopko.

—Jen, rigardu, kamaradoj!

Poddubnij malligis la sakon kaj montris pecon da pastra vesto, multekostan ujon por Sankta Sakramento, oran krucon kaj aliajn apartenaĵojn de diservo.

—Hundo!—ekkriis ĉiuj kune: li prirabis preĝejon!

Serèbrjanij utiligis la indignon de l’ rabistoj.

—Kamaradoj!—li ekkriis: vi vidas, kiamaniere la malpiaj tataroj insultas nian ortodoksan religion! Vi vidas, ili deziras pereigi la sanktan Ruslandon! Kamaradoj, ĉu ni ankaŭ fariĝis malpiuloj? Ĉu ni permesos insulti la sanktajn pentraĵojn? Ĉu ni permesos al tataroj bruligi rusajn vilaĝojn kaj mortigi niajn kunfratojn?

Surda murmuro aŭdiĝis en la vicoj.

—Kamaradoj!—daŭrigis Serèbrjanij: kiu el ni estas senpeka? Nun ni repurigos niajn animojn, ni meritos pardonon de Dio, ni ĉiuj iru ataki la malamikojn de Ruslando kaj de la sankta religio!

La parolado de l’ princo forte impresis la rabistaron; pli ol unu malmoliĝinta koro ektremis, en ĉiuj harkovritaj brustoj naskiĝis amo al la patrolando. La maljunuloj balancis la kapojn, la junuloj rigardis unu la alian. Laŭtaj ekkrioj aŭdiĝis en la komuna tumulto.

—Jes!—diris unu: ĉu eble estas permesi al tataroj insulti niajn preĝejojn?

—Ne, ne eble, ne eble!—ripetis la alia.

—Du mortojn ni ne havos, de unu ni nin ne savos!—aldonis la tria: plibone estas morti dum milito, ol sur pendigilo!

—Vere!—jesis la maljuna rabisto: bonega estas morto dummilita!

—Nu, estu, kio estos!—ekkriis unu juna bravulo: mi ne scias, kion faros la aliaj, sed mi atakos la tatarojn!

—Mi ankaŭ! mi ankaŭ! kaj mi, mi ankaŭ!—ekkriis multaj.

—Oni rakontas pri vi, kamaradoj,—daŭrigis Serèbrjanij,—ke vi forgesis Dion, ke vi perdis konsciencon kaj animon. Nun estas por vi bela okazo montri al la homoj, ke oni mensogas pri vi, ke vi havas konsciencon, animon! Montru, ke nun, kiam venis la tempo defendi la sanktan religion kaj nian karan patrolandon, vi ĝin defendos ne malpli bone, ol la caraj militistoj, la caraj opriĉnikoj!

—Ni defendos, ni defendos!—ekkriis ĉiuj unuanime.

—Ni ne permesos al malpiuloj moki la sanktan Ruslandon.

—Ni atakos la tatarojn!

—Konduku nin, hetmano, kaj ni atakos la malpiulojn!

—Konduku nin, konduku! Ni defendos la sanktan religion!

—Kamaradoj!—diris la princo: se ni venkos la tatarojn, se nia caro vidos, ke ni ne estas malpli bonaj, ol liaj opriĉnikoj, li pardonos al ni niajn krimojn, li diros: mi ne bezonas plu miajn opriĉnikojn, krom ili ne mankas al mi bonegaj servistoj!

—Li diru!—ekkriis multaj voĉoj: ni estas pretaj servi al li per niaj kapoj!

—Ĉu mi laŭvole fariĝis rabisto?—diris unu.

—Kaj mi ankaŭ ne!—aldonis iu alia.

—Ni mortu, se estos bezone, por kara Ruslando!—ekkriis la princo.

—Ni mortu!—ripetis la rabistaro.

—Nu, kamaradoj!—daŭrigis Serèbrjanij: se ni deziras ataki la malamikojn de Ruslando, oni devas trinki la sanon de nia rusa caro!

—Ni trinku!

—Prenu ĉiuj viajn pokalojn, kaj al mi donu la mian!

Oni alportis al la princo pokalon, plenan je vino. Ĉiuj rabistoj ankaŭ plenigis la siajn.

—Estu sana nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ de la tuta Ruslando!—tostis Serèbrjanij.

—Estu sana la caro!—ripetadis la rabistoj.

—Estu feliĉa nia Ruslando!—daŭrigis Serèbrjanij.

—Estu feliĉa, estu feliĉa!—ripetadis la rabistoj.

—Pereu ĉiuj malamikoj de sankta Ruslando kaj de nia kara ortodoksa religio!—daŭrigis la princo.

—Pereu la tataroj! Pereu ĉiuj malamikoj de rusa religio!—kriadis la rabistoj.

—Konduku nin, ke ni ataku la tatarojn! Kie ili estas, la malpiuloj, kiuj forbruligas niajn preĝejojn?

—Konduku, konduku nin!—aŭdiĝis ĉie la sama voko.

—En fajron la tataron!—ekkriis iu.

—En fajron! En flamon la kaptiton!—subtenis la aliaj.

—Atendu, kamaradoj!—diris Serèbrjanij: antaŭe ni eldemandu lin! Respondu,—diris la princo, sin turnante al la kaptito: ĉu estas multe da viaj? Kie vi havas la tendaron?

La tataro faris signon, ke li ne komprenas.

—Atendu, princo,—diris Poddubnij: ni tuj malligos lian langon! He, Ĥlopko, donu fajron! Bonege! Ĉu vi nun scias paroli?

—Jes, jes, moŝto!—ekkriis la brulvundita tataro.

—Ĉu estas multe da viaj?

—Multege, multege, moŝto!

—Kiom!

—Dek mil, moŝto: hodiaŭ dek mil, morgaŭ cent mil.

—Do vi estis nur antaŭgvardio? Kiu vin kondukas?

—La ĥano!

—La ĥano mem?

—Ne la ĥano mem. La ĥano morgaŭ venos; hodiaŭ princo Ŝiĥmàt Ŝirinskij.

—Kie estas lia tendaro?

La tataro ree montris geste, ke li ne komprenas.

—He, Ĥlopko, fajron!—ordonis Poddubnij.

—Proksime la tendaro, moŝto, proksime!—tuj respondis la tataro: ne pli multe ol dek verstojn de ĉi tie.

—Montru la vojon!—ordonis la princo.

—Ne eble, moŝto! Ne estas eble nun vidi la vojon. Morgaŭ mi montros, moŝto!

Poddubnij metis la brulantan torĉon al la kunligitaj manoj de l’ kaptito.

—Ĉu vi trovos la vojon?

—Mi trovos, moŝto, mi trovos.

—Bone!—diris Serèbrjanij.—Nun manĝu, kamaradoj, donu ankaŭ al la tataro manĝi, kaj ni tuj ekvojiru! Ni montru al la malamikoj, kion valoras la rusa forto!

_________________________

Piednoto

[83] Aŭ «ruĝan kokon», t. e. ni ekbruligos.

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj