Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXIII. La vojo

Pace kaj unutone pasis la vivo en la monaĥejo.

Dum libertempo monaĥoj ŝirkolektis herbojn kaj preparis sanigajn miksaĵojn. Aliaj pentris, eltranĉis el cipresligno krucojn kaj sanktajn figurojn, kolorigis kaj origis lignajn vazojn.

Maksimo ekamis la bonajn monaĥojn. Tute nerimarkite pasis lia tempo. Sed post unu semajno li tamen decidis forveturi. Ankoraŭ en la antaŭurbo Maksimo estis aŭdinta pri novaj atakoj de tataroj kontraŭ Rjazanlando kaj tiam li estis dezirinta militiri kontraŭ la malamikoj kun Rjazana armeo. Kiam li sciigis ĉi tion al la abato, la maljunulo ĉagreniĝis:

—Por kio vi forveturas, filo?—li diris.—Ni ĉiuj vin amas, ni estas alkutimintaj al vi. Eble, Dia beno vin vizitos, kaj vi restos ĉe ni por ĉiam! Ne, Maksimo, ne forlasu nin.

—Estas neeble, patro! Jam de longe mia sorto vokas min en malproksimon! Jam de longe mi aŭdas fajfadon de tatara pafarko, iafoje eĉ ŝajnas al mi, kvazaŭ sago preterflugas super mia kapo. Jen kio forlogas min!

La abato plu ne detenis Maksimon, li aranĝis porvojaĝan diservon por li, benis la junulon, kaj la tuta frataro malĝoje adiaŭis lin.

Kaj denove Maksimo galopas meze de verda arbaro! Kiel antaŭe, Bujano saltas antaŭ la ĉevalo kaj gaje rigardas sian mastron. Subite la hundo ekbojis kaj sin ĵetis antaŭen. Maksimo jam ekkaptis sian sabron, atendante nebonan renkontiĝon, sed el post la vojkurbiĝo ekaperis rajdanto en flava kaftano kun nigra dukapa aglo, brodita surbruste.

La rajdanto trotis, gaje fajfante kaj tenante sur multkolora ganto blankan falkon en kapuĉo kaj kun malgrandaj sonoriletoj.

Maksimo rekonis la caran falkgardiston.

—Trifono!—li vokis lin.

—Maksimo Gregòrjeviĉ!—gaje ekkriis Trifono:—bonan tagon! Kiel vi fartas? Jen kie vi estas! Kaj ni en la antaŭurbo supozis, ke vi forveturis ien malproksimen! Kiel multe koleris via patro! Dio gardu! Terure estis vidi! Kaj multon ankoraŭ oni rakontas pri via patro, pri la kronprinco kaj pri princo Serèbrjanij! Ni ne scias, al kiu kredi. Nu, dank’ al Dio, vi revenas, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kiel multe ĝojos via patrino!

Maksimo estis tre malkontenta pri ĉi tiu renkonto. Sed Trifono estis bona homo kaj sciis silenti, kiam ĝi estis necesa. Maksimo demandis lin, de kiam li forestas el la antaŭurbo?

—Jam de ĉirkaŭ unu semajno. Dum la cara ĉaso Adrahàn forflugis!—respondis Trifono, montrante sian falkon.—Cetere vi nenion scias, Maksimo Gregòrjeviĉ? Multe mi timis, kiam la caro koleris kontraŭ mi! Kompatis min Dio Favorkora kaj la sankta martiro Trifono, mia patrono: miraklo okazis!
La servisto demetis la ĉapon kaj faris signon de kruco.

—Aŭskultu, Maksimo Gregòrjeviĉ! Antaŭ unu semajno la caro aranĝis perfalkan ĉason! Du fojojn li sendadis Adrahàn’n, sed la trian fojon Adrahàn kvazaŭ freneziĝis, komencis frapi la falkojn, faligis Smiŝljaj’n kaj Kruĵòk’n kaj mem forflugis. Antaŭ ol oni havis tempon kalkuli ĝis deko, ĝi jam malaperis el niaj okuloj. Mi ekgalopis post ĝi, sed vane. Ĝi tute malaperis. La ĉeffalkgardisto sciigis al la caro la malaperon de Adrahàn. La caro min vokis kaj severe ordonis trovi la falkon kaj promesis min rekompenci, se mi ĝin trovos, kaj forhaki mian kapon, se mi ne trovos. Kion fari? Lia cara moŝto ne ŝatas ŝercojn. Mi ekgalopis, mi dum ses tagoj vane penadis trovi Adrahàn’n, mi jam sentis ĉirkaŭ la kolo, ke baldaŭ mi restos sen kapo... Mi ekploris, longe ploris kaj fine ekdormis en arbaro. En sonĝo mi vidas strangan brilon en la arbaro kaj aŭdas sonon de sonoriletoj.—Sonoriletoj de Adrahàn!—mi diris al mi mem. Jen mi vidas blankan ĉevalon kun juna rajdanto, tute radianta, kaj en lia mano—mian Adrahàn’n—"Trifono!" diris la rajdanto: "ĉi tie ne serĉu Adrahàn’n. Leviĝu, iru al Moskvo, trovu lokon, nomatan Làzarevo, tie sur pino sidas via Adrahàn". Mi vekiĝis kaj tuj komprenis, ke la rajdanto estis neniu alia ol la sankta martiro Trifono. Mi galopis al Moskvo. Kaj ĉu vi volas kredi, Maksimo Gregòrjeviĉ? Veninte en Làzarevon, mi vidas: staras granda pino kaj sur la branĉo sidas Adrahàn, kiel estis dirinta mia patrono!

La voĉo de l’ falkgardisto tremis, grandaj larmaj gutoj ruliĝis el liaj okuloj.

—Maksimo Gregòrjeviĉ,—aldonis li, viŝante la larmojn: se mi eĉ perdos mian tutan havon, se mi eĉ mem fariĝos sklavo, tamen mi nepre konstruos preĝejeton de Sankta Trifono. Tie mi konstruos, kie mi trovis la falkon. Kaj en la preĝejeto estos pentraĵo de la sanktulo, tia, kiel mi lin sonĝis: sur blanka ĉevalo, kun alte levita brako kaj kun blanka falko sur la mano. Mi ordonos al miaj filoj kaj nepoj honori la sanktan Trifonon, preĝi al li, starigi por li kolorajn kandelojn, ĉar li ne deziris min pereigi, ĉar li savis min de l’ eŝafodo. Jen, rigardu,—li daŭrigis, montrante la falkon: jen Adrahàn, tute sana! Nu, atendu, mi demetos vian kapuĉeton! Kial vi krias? Vi volas flugi? Ne, karulo, atendu! Vi sufiĉe estis fluganta, nun mi vin ne ellasos!

Kaj Trifono incitetis la falkon per fingro.

—Jen, kia malbonulo! Kaptas la fingron! Kiel ĝi krias! Almenaŭ verston de ĉi tie oni povas ĝin aŭdi!
La rakonto de Trifono kortuŝis Maksimon.

—Prenu ankaŭ mian donacon!—li diris, ĵetante plenmanon da oraj moneroj en la ĉapon de Trifono.—Jen mia tuta mono; mi ĝin ne bezonas, kaj vi multon ankoraŭ bezonas da mono por konstrui la preĝejeton!

—Dio benu vin, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kun via mono mi konstruos ne nur preĝejeton, sed grandan preĝejon. Kiam mi estos en la antaŭurbo, mi preĝos por vi kaj prenos hostion por via sano. Eterne mi estos via servisto, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ordonu, kion vi volas!

—Aŭskultu, Trifono. Faru al mi ne tro malfacilan servon! Kiam vi venos en la antaŭurbon, al neniu rakontu, ke vi min estas renkontinta. Kaj post tri tagoj iru al mia patrino kaj diru al ŝi, kaj nur al ŝi sola, tiel ke neniu aŭdu, ke ŝia filo, dank’ al Dio, estas sana kaj sendas al ŝi saluton.

—Nenion plu, Maksimo Gregòrjeviĉ?

—Aŭskultu ankoraŭ, Trifono! Mi forveturas malproksimen. Eble, mi ne baldaŭ revenos. Se vi povas, venu de tempo al tempo al mia patrino kaj diru al ŝi ĉiun fojon: "mi aŭdis, ke via filo, dank’ al Dio, estas sana,—vi ne ploru pri li!" Se ŝi demandos, de kiu vi aŭdis tion, vi respondu:—mi aŭdis de Moskvaj homoj, kaj ili aŭdis de aliaj homoj,—kaj kiu estas la homoj, ne rakontu, por ke oni min ne trovu, por ke nur sciu la kara panjo, ke mi estas sana!

—Maksimo Gregòrjeviĉ, ĉu vi ne revenos la antaŭurbon?

—Dio scias! Sed vi al neniu rakontu, ke vi min estis vidinta!

—Fidu al mi, Maksimo Gregòrjeviĉ: mi al neniu rakontos. Sed se vi forveturas malproksimen, mi ne prenos vian monon. Dio punos min!

—Por kio mi bezonas la monon? Ĉu ne ekzistas bonaj kristanoj?

—Ne, ne, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi ne povas preni! Se vi estus revenanta hejmen, ĝi estus alia afero. Por kio do mi prirabos vin, kvazaŭ apudvoja rabisto? Ne, ne, se vi eĉ min mortigos, mi ne prenos!

Maksimo levis la ŝultrojn kaj prenis el la ĉapo kelkajn ormonerojn.

—Se vi ne prenos,—li diris:—prenos iu alia, sed mi ĝin ne bezonas!

Li adiaŭis Trifonon kaj ekgalopis.

La suno jam subiris. La longaj ombroj de l’ arboj fariĝis ĉiam pli longaj kaj kovris la kampojn. Apud Maksimo rajdis lia propra ombro, kvazaŭ malluma grandegulo. Ĝi jen kuris sur la herbo, jen rampis sur la arbojn. Bujano montriĝis kvazaŭ sorĉa besto. Iom post iom la ombroj de Bujano, de la ĉevalo kaj de Maksimo malaperis sur la herbo kaj sur la arboj; venis krepusko; nebulo kuŝiĝis tien kaj ĉi tien; vesperaj skaraboj leviĝis super la tero kaj zumante flugadis en aero. La luno aperis el super la arbaro; sur la mallumiĝanta ĉielo steloj ekbrilis; antaŭe kuŝis senlima, kvazaŭ arĝenta kampo.

Ho, mia patrolando! Pli ol unu fojon ankaŭ mi vespere aŭ nokte trarajdis vian dezerton! Kviete paŝis la ĉevalo, ripozante post la taga varmego kun ĝiaj tabanoj; varmeta ventodisportis odoron de floroj, de freŝa fojno, kaj tiel dolĉe estis al mi, tiel malĝoje, tiel multe mi pensis pri la pasinta tempo, tiel multe mi revis pri la estonteco! Bone, bonege ĝi estas rajdi vespere tra dezertaj lokoj, tra arbaroj, tra kampoj,—malrapide rajdi, malstreĉante la kondukilojn kaj pensoplene rigardante la stelojn...

Jam pli ol unu horon rajdis Maksimo... Subite Bujano levis la buŝegon kaj komencis svingi per la vosto. La vento alportis odoron de fumo. Maksimo ekmemoris, ke estas tempo serĉi rifuĝejon por pasigi la nokton, kaj rapidigis sian ĉevalon. Baldaŭ li ekvidis mizeran dometon tute kurbiĝintan. La kamentubo forestis, la fumo eliris rekte el la tegmento. En malgranda fenestro briletis fajro. Interne iu kantis unutone. Maksimo alproksimiĝis al fenestro. Li ekvidis en la dometo ĉiujn apartenaĵojn de malriĉa familio. Brulanta keno lumigis la kuirejan ilaron, ĉio estis malnova, malbona. De super la plafono pendis fleksebla stango, sur kies ekstremaĵo balanciĝis lulilo. Virino ĉirkaŭ tridekjara, pala, malsana, balancis lulilon kaj mallaŭte kantis. Apude sidis viro kun maldensa barbo, plektante bastŝuon. Du malgrandaj infanoj rampis ĉe iliaj piedoj.

Ekŝajnis al Maksimo, ke en sia kanto la virino nomas lian patron. Komence li pensis, ke li eraris, sed baldaŭ li tute klare ekaŭdis la nomon de Maluto Skuratov. Plena je miro, li komencis aŭskulti.

Dormu, dormu, mia kara,Dume daŭras malĝojego,Malfeliĉo nia daŭras,Dormu, dormu, infaneto,Dormu!Baldaŭ ĉesos nia malfeliĉo,Baldaŭ igos Car’ forhaki al la hundo,Al malbona hund’ Skuratov lian kapon.Dormu, dormu, infaneto,Dormu!

La tuta sango de Maksimo alfluis al lia koro. Li desaltis de la ĉevalo kaj alligis ĝin al plektobaro.

La virino daŭrigis:

Ĉar Maluto hundo malbonegaLi sufokis sanktan la Filipon,La maljunan nian episkopon [82].Dormu, dormu, infaneto,Dormu!

Maksimo ne povis plu elteni kaj puŝis la pordon per piedo.

Vidante la riĉajn vestojn kaj la oran sabron de l’ opriĉniko, la gemastroj ektimis.

—Kiu vi estas?—demandis Maksimo.

—Via moŝto!—balbutis la vilaĝano tremante kaj salutante: ne koleru, via moŝto! Mi estas Fedoto, kaj mian edzinon, jen ŝin, ne koleru, via moŝto! oni ŝin nomas Mario.

—Per kio vi vivas, bonaj homoj?

—Ni senŝeligas tiliojn kaj plektas bastŝuojn; ankaŭ ni faras kriblilojn kaj ĉion ni vendas al pretervojaĝantaj komercistoj.

—Kredeble, ne multe da vojaĝantoj estas tie ĉi?

—Malmulte, via moŝto, tute malmulte! Iafoje ni nenion havas eĉ por manĝi. Oni povas morti ĉi tie pro malsato kaj malvarmo. Ĉevalon ni ne havas por vendi la produktaĵojn en la urbo: antaŭ pli ol unu jaro lupoj ĝin formanĝis.

Maksimo rigardis la mizerulojn kun kompato kaj elŝutis sian tutan monon sur la tablon.

—Dio helpu vin, bonaj homoj!—li diris kaj volis eliri.

La geedzoj falis teren antaŭ la gasto.

—Diru, karulo, kiu vi estas? Por kiu ni preĝos Dion?

—Preĝu ne por mi, preĝu por Maluto Skuratov. Diru, mi petas, ĉu estas proksime de ĉi tie la vojo al Rjazanjo?

—Jen ĝi estas, la vojo al Rjazanjo, karulo nia, falko nia kara. Nia dometo staras ĉe la vojkruciĝo: rekte estas vojo al Muromo, maldekstre—al Vladimiro kaj dekstre—al Rjazanjo. Sed ne risku vojaĝi nun, karulo, la tempo estas malbonega: multe oni rabas ĉi tie. Hieraŭ oni prirabis grandan veturilaron, ŝarĝitan per vino. Kaj krom tio, mi aŭdis, ree ekaperis tataroj. Dormu ĉe ni la nokton, karulo, patro nia, falketo kara nia. Dio gardu vin, ĉu oni scias, kie okazos malfeliĉo?

Sed Maksimo ne volis resti en la domo, kie antaŭ nelonge estis malbenata lia patro. Li esperis trovi alian lokon por pasigi la nokton.

—Karulo!—kriis al li la gevilaĝanoj, kiam li jam ree trotis laŭlonge de la vojo: revenu, karulo, kredu al ni, estas danĝere! Vi povas perei nokte sur tiu vojo!

Sed Maksimo ne obeis, li trotis kaj trotis. Post duono da horo subite Bujano sin ĵetis al malluma arbetaro kaj komencis boji tiel furioze, tiel persiste, kvazaŭ ĝi flaris kaŝitan malamikon. Vane penis Maksimo per fajfo ĝin revoki. Bujano bojis al la arbetaro, revenis al Maksimo kun starigita harego kaj ree sin ĵetis al la arbetaro.

Tio tedis Maksimon. Li eligis la sabron kaj ekrajdis al la arbetaro. Kelkaj viroj kun levitaj bastonegoj elsaltis renkonte al li, kaj iu per raŭka voĉo ordonis:

—For de la ĉevalo!

—Jen, ricevu!—respondis Maksimo, ekfrapante la plej proksime starantan viron.

La rabisto ekŝanceliĝis.

Maksimo estis fraponta la duan fojon, sed lia sabro kunpuŝiĝis kun levita bastonego de alia rabisto kaj disrompiĝis.

—He, he, rigardu lian ilaron! Li estas opriĉniko. Prenu lin vivantan!—ekkriis la sama voĉo.

—Jes, sendube, opriĉniko!—ekkrietis la alia,—jen estos amuziĝo por ni ĉiuj, kamaradoj!

—Vi, Ĥlopko, ĉiam ŝatas amuziĝon.

Kaj sammomente ĉiuj sin ĵetis al Maksimo kaj forprenis lin de sur la ĉevalo.

_________________________

Piednoto

[82] Historia fakto.

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj