Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XVIII. La malnova konatulo
La sekvintan tagon post la ruinigo de la domo de Morozov, maljuna rajdanto sur nigra ĉevalo malrapide trotis en densa arbaro. De tempo al tempo li demetis sian ĉapon kaj ion aŭskultis.
—Nu, Galka, ne ronku!—li diris al sia ĉevalo, karesante ĝian kolon. Jen kia besto: nenion mi aŭdas pro ĝi! Stranga afero, mi ne povas rekoni la lokon! Ĉie tilioj kaj avelujoj, kaj tiam ŝajne, kiam ni nokte tie ĉi rajdis, odoris koniferoj.
Kaj li daŭrigis sian vojaĝon.
—Atendu, Galka!—li diris subite, haltigante la ĉevalon: jen mi ree, ŝajne, aŭdas ion! Staru do trankvile, ne faru bruon! Jes, mi vere aŭdas! Tio ne estas jam bruo de folioj, sed mueleja rado. Jen kie ĝi estas, la muelejo! Mi fine ĝin trovis kaj plu ne perdos!
Kaj Miĥeiĉ, por ree ne perdi la vojon, ekgalopis laŭ direkto de l’ bruado.
—Dank’ al Dio!—li ekkriis, kiam li ekvidis inter la arboj la muelejon muskokovritan kun ĝia turniĝanta rado.—Ne facile estis ĝin trovi, mi bone laciĝis: jen bruis antaŭe, jen—malantaŭe, ne eble estis ion distingi! Nu, fine mi vidas la muelejon! Pasintan fojon, kiam la rabistoj montris al ni la vojon, ni venis de tiu flanko, mi kaj la bojaro. Ne, mi ne bone komprenas. Tiam la rado estis dekstre kaj nun—maldekstre, tiam la fenestroj de l’ ĉambro rigardis sur la muelejon, kaj nun—sur la arbaron, kaj la pordo estas flanke! Fi, malbenita sorĉisto! Jen kiel li ensorĉas kaj trompas la homojn! Tial mi erarvagis la tutan tagon ĉirkaŭ la sama loko, ne povante ĝin trovi. Je neniu prezo mi venus ĉi tien, se nur mi ne bezonus helpon por mia kara bojaro!
Miĥeiĉ deĉevaliĝis, alligis sian ĉevalon al arbo, iom timeme proksimiĝis al muelejo kaj ekfrapis la pordon.
—Mastro, he, mastro!
Neniu respondo.
—He, he, mastro, eliru!
Ĉio silentis en la muelejo, nur la muelŝtonoj sonoris kaj la dentradaro frapadis.
Miĥeiĉ provis puŝi la pordon: ĝi estis ŝlosita.
—Jen, grizhara diablo, ĉu li dormas aŭ sin kaŝas?—pensis Miĥeiĉ kaj el ĉiuj siaj fortoj ekfrapis la pordon.
Neniu respondo! Miĥeiĉ ekkoleris.
—He, vi, maljunulaĉo!—li ekkriis: eliru do, aŭ mi ĉion bruligos!
Ekaŭdiĝis tusado kaj tra malgranda fenestreto super la pordo aperis blanka barbo kaj sulkoplena vizaĝo kun helgrizaj okuloj.
Ekvidinte la mueliston, Miĥeiĉ iom hontis.
—Bonan tagon, mastro!—li diris afable.
—Dio vin gardu!—respondis la muelisto: kion vi bezonas, bonulo?
—Ĉu vi min ne rekonas, mastro? Iam mi pasigis la nokton ĉe vi kun mia bojaro.
—Kun princo Serèbrjanij? Jes, jes, nun mi rekonas. Nu, karulo, kio okazis?
—Kial do vi, mastro, sidas tie kvazaŭ gufo en kava arbo? Eliru aŭ enirigu min, ne estas oportune interparoli tiel!
—Atendu, karulo, tuj mi enŝutos grajnon kaj mi venos, tuj, karulo!
—Jes,—pensis Miĥeiĉ: mi volonte vidus, kiun grajnon la diabla baptano enŝutas tien! Certe, li pulvorigas hebreajn ostojn en sia muelilo, preparante farunon por sorĉistinoj! Kiu povus veturigi grenon ĉi tien? Tute sovaĝa loko, kaj eĉ ĉiuj radsignoj estas kovritaj de herbaĵo!
—Jen mi estas, karulo, bonan tagon, karulo!—diris la muelisto, zorge fermante post si la pordon.
—Fine vi venis. Malviglulo vi!
—Kion fari, karulo! Mi ja loĝas izola, en arbaro. Ne eble estas malfermi al ĉiu pasanto, povas okazi malfeliĉo: ekzistas homoj kaj homoj, mi ja ne povas scii antaŭe, ĉu iu panon portas sub la vesto, aŭ ŝtonon por min mortigi.
—Jen, malbona fungaĉo!—pensis Miĥeiĉ: li nur ŝajnigas, ke li timas rabistojn, kaj estas dubeble, ĉu li ne estas baptano de ĉiu arbara koboldo!
—Nu, karulo, kion vi volas de mi? Bonvolu paroli, mi aŭskultas!
—Jen, kia malfeliĉo okazis, mastro: malbenitaj opriĉnikoj kaptis mian mastron kaj ŝlosis lin en la grandan malliberejon de l’ antaŭurbo: li sidas nun, malfeliĉulo, en malliberejo kaj ĉagrenas. Kaj pro kio oni lin kaptis, Dio scias, nenion malbonan li faris antaŭ la caro aŭ antaŭ Sinjoro Dio; li nur defendis pravan aferon, li batalis pro bojaro Morozov kaj pro lia bojarino, kiam la opriĉnikoj per trompo penetris en la domon kaj dum festeno forbruligis la domon de l’ bojaro!
La okuloj de l’ muelisto prenis strangan esprimon.
—Ho, ho, ho!—li ĝemis: malbona afero, malbonega, malbonega afero, karulo! Ne bone estas al via princo sidi en malliberejo, pli malbone estas al bojaro Morozov sen lia juna edzino, ankoraŭ pli malbone estas al princo Vjàzemskij pro la fremda edzino.
Miĥeiĉ miris.
—Kial vi scias, ke Vjàzemskij forrabis la edzinon de Morozov? Mi ja nenion diris al vi!
—He, he, karulo, ne tion nur mi scias, kion mi diras! Foje malproksime eksonas la frapo, sed la eĥo aŭdiĝas ĉi tie; foje malplialtiĝas akvo sub mia rado, do devis esti senpluveco cent verstojn de ĉi tie, kaj ĉie estos malbonega rikolto. Ĉion mi, maljunulo, devas observi kaj pripensi!
—Nu, bone, mastro, ĉu vi povas elpensi rimedon por helpi al la bojaro? Mi pripensis tion kaj tion ĉi, sed nenion mi povis elpensi. Tiam mi venis al vi, ke vi donu konsilon, bonulo! Mi ja bone memoras: tiu bravulo, kiu nin akompanis tiam ĝis al vi, parolis: se vi min bezonos, iru al la muelisto, demandu lin, kie estas Ivaĉjo Ringo, kaj mi volonte servos al la bojaro, mi eĉ mortos por li, se estos bezono! Tial mi nun venis al vi, mastro: estu bona, bonvolu instrui min, kiamaniere oni povas savi la bojaron. Se vi helpos al li, la princo bone vin rekompencos, kaj mi ankaŭ estos via servisto dum mia tuta vivo!
—Ke li pereu, sorĉisto,—diris Miĥeiĉ al si mem: jen antaŭ kiu mi devas humiliĝi!
—Bone, karulo, oni nepre devas peni forigi la malfeliĉon. Malbonaj estas la cirkonstancoj, sed el grandega flamo oni ankaŭ elprenas poton per forna forko, kaj el sub muelŝtono okaze elglitas grajneto nemuelita. Ĉio okazas, malsaman sorton havas la homoj!
—Certe, certe, mastro: okazas, onidire, ke koko metas ovojn kaj skarabo mortigas per kornoj kvazaŭ bovo; verdire, ĉio okazas, kaj nun vi instruu min, kion mi devas fari, instruu, karulo, mi vin tre petas!
La muelisto mallevis la kapon kaj kvazaŭ aŭskultis la bruon de l’ rado.
Pasis kelkaj minutoj. La maljunulo skuis la kapon kaj komencis paroli, ne atentante la gaston:
—"Turniĝas rado, turniĝas. Kio estis supre, estos malsupre; kio estis malsupre, estos supre; jen aŭdiĝas ie preĝeja sonorado, ne sciate estas, ĉu pro enterigo, ĉu pro edziĝo; kiun oni enterigas, kiun oni edzigas, ne eble estas ekscii pro bruo de l’ akvo, pro granda fumo".
—"De malproksime alflugas korvoj, vokas unuj la aliajn por riĉa festeno, kaj kiun ili manĝos, kies okulojn ili forpinĉos, ili ne scias, ili nur alflugas kaj kriegas! Akrigita jam estas la hakilo, vestita jam la ekzekutisto, sur kverkligna eŝafodo fluos riveroj da varma sango, kapoj falos de ies ŝultroj, sed nekonate estas, kies kapoj".
Miĥeiĉ ektimis.
—Kion vi parolas, avĉjo, kvazaŭ vi priploras iun mortinton?
La muelisto, ŝajne, ne aŭdis, kion diris Miĥeiĉ. Li ĉiam ion balbutis nekompreneblan. Liaj lipoj moviĝis senhalte, liaj grizaj okuloj rigardis malklare, kvazaŭ nenion vidante.
—Avĉjo, he, avĉjo!—kaj Miĥeiĉ tiris lin je maniko.
—Nu?—respondis la muelisto kaj sin turnis al Miĥeiĉ, kvazaŭ li ĵus lin rimarkas.
—Kion vi balbutas, avĉjo?
—He, karulo! Multon oni aŭdas, ne ĉion oni eldiras. Nu, iru tuj ĉi tiun vojeton, preter la pino. Iru ĉiam rekten, vi vidos multajn vojojn, dekstre kaj maldekstre, sed vi ĉiam iru rekten; post ĉirkaŭ kvin verstoj vi vidos dometon flanke de la vojo, tie vi neniun trafos. Atendu ĝis nokto, venos bonaj viroj, ili pli multe diros al vi. Kaj kiam vi estos revenanta, venu al mi, vi havos ion fari: venis fajrobirdo en kaptilon, ĝin vi redonos al reĝo Dalmato kaj ricevos duonon da pago, mi—la alian.
Kaj ne atendante lian respondon, la muelisto foriris kaj fermis post si la pordon.
—Avĉjo!—kriis Miĥeiĉ al li: avĉjo, klarigu pli bone al mi, pri kiuj viroj vi parolas, pri kiu fajrobirdo?
Sed la muelisto plu ne aperis, kaj, kiom ajn Miĥeiĉ aŭskultis, li nenion ekaŭdis krom bruado de akvo kaj frapado de radoj.
—Jen, sorĉisto!—pensis Miĥeiĉ: kien li sendas min? Kvin verstojn de ĉi tie staras dometo, tie atendu ĝis nokto, kaj tiam, diablo scias, kiu venos kaj pli multon diros? Volonte mi vin mem sendus tien, maljunulaĉo! Se mi ne bezonus vin por la bojaro, vi ekscius bone, kiu estas Miĥeiĉ! Fi, maljunulaĉo! Tamen, Galka, nenio estas farebla, mi devas serĉi la diablan dometon!
Kaj Miĥeiĉ surĉevaliĝis kaj ektrotis laŭ la direkto, montrita de la muelisto.