Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XVII. Ensorĉado de sango
La najbaroj, eksciinte pri la atako do opriĉnikoj kaj vidante brulantan domon de Morozov, rapide fermis siajn pordegojn kaj estingis la lumon.
—Dio, kompatu nin,—parolis tiuj, antaŭ kies domoj pretergalopis Vjàzemskij: forportu la malfeliĉon! —Kaj ili signadis sin kruce.
Kaj kiam la ĉevala piedfrapado kaj sonado de kirasoj ne estis plu aŭdeblaj en malplenaj stratoj, la loĝantoj parolis: Dankon al Dio! Malfeliĉo pasis!—Kaj ili ree signis sin kruce.
Dume la princo ĉiam galopis kaj galopis kaj multe postrestigis siajn servistojn. Li intencis antaŭ tagiĝo atingi la vilaĝon, kie lin atendis freŝaj ĉevaloj, por veturigi Helenon en sian Rjazanan bienon. Sed antaŭ ol la princo faris kvin verstojn, li komprenis, ke li elvojiĝis.
Samtempe li eksentis, ke la vundoj, kiujn li komence tute ne atentis, nun kaŭzas al li neelporteblan doloron.
—Via bojarina moŝto!—li diris, haltigante la ĉevalon: miaj servistoj postrestas... ni devas atendi!
Heleno iom post iom rekonsciiĝis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis unue malproksiman ĉielruĝon, poste arbaron kaj la vojon, poste ŝi komprenis, ke ŝi kuŝas sur dorso de l’ ĉevalo kaj ke fortaj brakoj ŝin tenas. Iom post iom ŝi komencis rememori la okazintaĵojn de l’ tago, ŝi rekonis Vjàzemskij’n kaj ekkriis pro teruro.
—Via bojarina moŝto,—diris la princo kun maldolĉa rideto: mi vin terurigas? Vi malbenas min? Ne min malbenu, Heleno Dmìtrievna, malbenu vian sorton! Vane vi penis mineviti! Se decidos la sorto, helpos neniu forto. Videble, la fatalo volis, ke vi apartenu al mi, jes, al mi, bojarino mia kara!
—Princo!—ekmurmuretis Heleno, tremante pro teruro: se vi ne havas konsciencon, rememoru vian bojaran honoron, rememoru la honton...
—Mi havas nek honoron, nek honton! Ĉion, ĉion mi fordonis por vin havi, Heleno Dmìtrievna!
—Princo, ekmemoru pri la Dia juĝo, ne pereigu vian animon!
—Tro malfrue, mia bojarino! Mi jam pereigis mian animon! Ĉu povas savi la animon tiu, kiu tiamaniere pagas por gastameco, kiel mi ĵus tion faris? Ne, via bojarina moŝto! En hodiaŭa nokto mi perdis por ĉiam mian animon! Hieraŭ ankoraŭ estis tempo, hodiaŭ forestas iu ajn espero por mi, ne ekzistas eĉ pardono por mi en miaj krimoj! Kaj mi ne bezonas paradizan feliĉegon sen vi, Heleno...
Vjàzemskij fariĝis pli kaj pli malforta. Li vidis sian malfortiĝon kaj vane li sin kuraĝigis. Deliro malklarigis lian prudenton.
—Heleno!—li parolis,—mi mortas pro sangelfluo, la servistoj estas malproksime... neniu helpo ĉi tie: eble baldaŭ mi iros en eternan flamon... Do ekamu min, ekamu por la sola lasta horo... ke mi havu por kio fordoni mian animon al la diablo! Heleno!—li daŭrigis, kunigante la lastajn fortojn: ekamu min, trezoro de mia koro, pereigintino de mia animo!
La princo volis ŝin ĉirkaŭpreni per siaj sangkovritaj brakoj, sed la fortoj lasis lin, la kondukiloj elglitis el liaj manoj, li ŝanceliĝis kaj falis teren.
Heleno, por ne fali, ekkaptis kolharojn de l’ ĉevalo. Sentante plimalgrandigitan ŝarĝon, la ĉevalo ekgalopis pli rapide. Heleno, por ĝin haltigi, ekkaptis la kondukilon, sed la ĉevalo deflankiĝis kaj galope forportis la bojarinon en arbaron. Longan tempon ĝi galopadis tra malluma arbaro. Komence Heleno penis haltigi la ĉevalon, sed baldaŭ ŝiaj brakoj laciĝis, kaj ŝi, tenante ĉevalajn kolharojn, rezignacie sin donis al Dia volo. La ĉevalo galopis senhalte. Branĉoj alkroĉiĝis al ŝiaj vestoj, vipis ŝian vizaĝon. Kiam ŝi pretergalopis kampojn lunlumigitajn, ŝajnis al ŝi, ke en blanka nebulo moviĝas nimfoj, kiuj allogas, allogas ŝin... De malproksime aŭdiĝis unutona bruado, ripetata de eĥo. Ĉu arbara koboldo ridegis, ĉu io alia bruis, sed la sonoj fariĝis pli kaj pli laŭtaj; la koro de Heleno preskaŭ haltis pro teruro, kaj ŝi pli kaj pli firme alkroĉiĝis al la ĉevalaj kolharoj. Kvazaŭ intence, la ĉevalo celis tien, kie aŭdiĝis la bruado. Jen ekbrilis fajreto, jen arĝenta fantomo eksvingis flugilojn... Subite la ĉevalo haltis, kaj Heleno svenis. Ŝi falis sur molan herbaĵon. Agrabla freŝeco ĉirkaŭis ŝin. La aero estis saturita de arbara parfumo, la bruado daŭris, sed plu ne estis teruriga. Ĝi enlulis kaj endormigis Helenon kvazaŭ malnova kanto... Kun peno ŝi malfermis la okulojn. Granda rado de akva muelejo turniĝis antaŭ ŝi kaj malproksimen disŝprucis akvon. Lumigitaj de lunradioj la ŝprucetoj rememorigis al ŝi juvelojn, per kiuj ŝiaj ĉambristinoj ŝin ornamis en la tago, kiam alvenis Serèbrjanij.
—Ĉu ĝi estas mia ĝardeno?—pensis Heleno.—Vere, mi ree estas ĉe mi! Knabinoj! Pranjo! Dunjo! Kie vi estas?
Sed anstataŭ freŝaj knabinaj vizaĝoj super ŝi kliniĝis sulkoriĉa vizaĝo de maljunulo; neĝblanka barbo preskaŭ tuŝetis ŝian nazon.
—Jen, kiel bone Dio vin gardas!—diris la nekonata maljunulo, scivole rigardante la trajtojn de la bela vizaĝo: se la ĉevalo sin direktus iom pli maldekstren, ĝi trafus en marĉon; certe, la ĉevalo alkutimis—li diris al si mem,—ĝi bone konas la lokon: Dio scias, kiom da fojoj ĝi estis ĉe mi!
La apero de l’ maljunulo komence ektimigis Helenon: ŝi ekmemoris rakontojn pri arbaraj koboldoj, strange impresis ŝin la sulkigita vizaĝo kaj la blanka barbo de l’ maljunulo, sed io bonkora aŭdiĝis en lia voĉo. Heleno, subite ŝanĝinte la sentojn, sin ĵetis al liaj piedoj.
—Avĉjo, avĉjo!—ŝi ekkriis: defendu min, kaŝu min, kara avĉjo!
La muelisto tuj komprenis la cirkonstancojn. La ĉevalo, kiu alportis Helenon, apartenis al Vjàzemskij. Sendube, tio estis bojarino Morozova, la sama, kiun li penadis alsorĉigi al la princo. Li ŝin neniam vidis, sed multe aŭdis pri ŝi de Vjàzemskij. Ŝi ne amis la princon, kaj nun ŝi petis pri helpo, sekve, ŝi iamaniere sukcesis sin forsavi de l’ princo, uzinte lian ĉevalon. La maljunulo rapide ĉion kunigis en sia kapo.
—Dio gardu vin, via bojarina moŝto! Kiamaniere mi povas vin savi? Forta estas la princo Afonasjo Ivànoviĉ, longajn brakojn li havas, li pereigos min, maljunulon!
Heleno terurigite ekrigardis la mueliston.
—Vi scias,—ŝi demandis,—de kie vi scias, kiu mi estas?
—Multon mi scias, kara Heleno Dmìtrievna! Multon dum mia longa vivo rakontis al mi akvo kaj arbaro! Mi multon scias, sed ne ĉion mi povas sciigi.
—Avĉjo, se vi ĉion scias, vi devas ankaŭ scii, ke Vjàzemskij ne povas vin pereigi, ke li nun kuŝas survoje kaj mortas pro vundoj. Lin mi ne timas, avĉjo, mi timas liajn servistojn kaj la opriĉnikojn. Pro Sankta Virgulino, avĉjo, kaŝu min!
—Ho, ho, ho!—profunde ekspiris la muelisto.—Afonasjo Ivànoviĉ kuŝas survoje, sed li ne mortas. Ne pro vundoj li mortos, ne tion destinis al li la sorto. Leviĝos la princo, algalopos ĉi tien, demandos: kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? Kion mi diros al li? Li ne estas homo, kiun oni povus trompi. Li min tuj dispecigos!
—Avĉjo, jen mia ĉirkaŭkolo! Prenu! Multon ankoraŭ mi donos al vi, se vi min savos!
La okuloj de l’ muelisto ekbrilis. Li prenis la perlan ĉirkaŭkolon el la manoj de Heleno kaj admiris ĝin ĉe lunradioj.
—Kara mia cignino, bela bojarina moŝto!—li diris kontenta: benu vin Dio malavarega kaj la Moskvaj sanktuloj! Ne facile estas forkaŝi vin de la princaj servistoj, se ili venos ĉi tien! Sed mi penos helpi al vi, malgardante mian propran kapon... Dio gardu nin ambaŭ!
La maljunulo ne finis ankoraŭ ĉi tiujn parolojn, kiam en arbaro aŭdiĝis ĉevala piedfrapado.
—Ili venas, ili venas!—ekkriis Heleno: ne perfidu min, avĉjo kara!
—Bone, bone, karulino, iru post mi!
La muelisto rapide enkondukis Helenon en sian muelejon.
—Kaŝu vin ĉi tie, post la sakoj,—li diris, ŝlosis la pordon kaj kuris al la ĉevalo.
—Ha, mia Dio, kie do mi kaŝos la ĉevalon, por ke ili ĝin ne ekvidu!
Li prenis la ĉevalon je la brido kaj alligis ĝin apud la abelujoj, kiuj troviĝis malantaŭ la muelejo.
Dume la ĉevala piedfrapado kaj la voĉoj pli kaj pli proksime aŭdiĝis. La muelisto foriris en sian ĉambron kaj estingis la kenon.
Baldaŭ antaŭ la muelejo aperis servistoj de Vjàzemskij. Du servistoj piedirante portis la senkonscian princon sur portilo, plektita el branĉoj. Ĉiuj haltis ĉe la muelejo.
—Ĉu ni venis ĝustan lokon?—demandis la estro.
—La ĉevalo iris tien ĉi!—respondis la alia. Postsignojn mi vidis. Tie ĉi loĝas la sorĉisto. Eble, li helpos al la princo!
—Kuŝigu lian princan moŝton teren, nur singarde! Nu, ĉu la sango ĉiam fluas?
—Jes, respondis la servistoj: dumvoje la princo iom rekonsciiĝis kaj ree svenis. Se la muelisto ne ĉesigos la sangadon, pereos nia princo! Kie do li estas, malbenita sorĉisto? Voku lin!
La opriĉnikoj ekfrapis la pordon de la muelejo. Longe ili frapis kaj vokis, ne ricevante respondon. Fine en la ĉambro aŭdiĝis tusado, kaj la kapo de l’ muelisto aperis en la fenestreto.
—Kiun venigis Dio tiel malfrue?—demandis la maljunulo, tusante tiel forte, kvazaŭ li volus eltusi sian internon.
—Eliru, sorĉisto, venu rapide kaj ĉesigu la sangadon! La bojaro Vjàzemskij mortas pro sabraj vundoj!
—Kiu bojaro?—ree demandis la muelisto, ŝajnigante surdecon.
—Nu, nu, sentaŭgulo! Li ankoraŭ demandas: kiu? Rompu la pordon, he, servistoj!
—Atendu, atendu, karuloj! Mi mem malfermos, por kio rompi la pordon? Mi tuj eliros!
—Ha, fine li ekaŭdis, surdulaĉo!
—Ne koleru, sinjoro,—diris la muelisto, elirante: pardonu, mi estas iom surda, iafoje mi ne tuj komprenas, kion oni diras! Krom tio, mi devas konfesi: kiam vi, karuloj, komencis frapegi la pordon kaj la murojn, mi ektimis, pensante, ke venis rabistoj. Dio nin gardu! Ĉi tie, en arbaro, ili ja havas siajn rifuĝejojn, jes, karuloj. Ĉiam mi devas timi, loĝante en arbaro, ĉiam ili povas veni!...
—Nu, ne babilu. Iru tuj, rigardu, kia sangado! Ĉu vi povas ĉesigi?
—Mi tuj rigardos, karuloj, tuj! He, he, malbona afero! Kiu ekfrapis lin tiel terure? Se li frapus iomete pli malsupren, la tempio estus dishakita! Nu, bone, Dio gardis lin! Kaj, jen, ankoraŭ vundo. La ŝultro estas vundita preskaŭ ĝis la osto! Jes, jes, karuloj, bone la homo scias manumi la sabron, he, bonege!
—Ĉu estas eble ĉesigi la sangadon, maljunulo?
—Malfacile, karulo, tre malfacile. La sabro estis ensorĉita!
—Ensorĉita! Ĉu vi aŭdas, kamaradoj, mi tion supozis, ensorĉita! Alie, kiamaniere li povis sola mortigi sep virojn?
—Jen kio!—interparolis la opriĉnikoj: certe ensorĉita, per alia Serèbrjanij ne povus mortigi sep virojn!
La muelisto aŭskultis kaj bone kunigis ĉion.
—Kia sangado!—li daŭrigis: kiamaniere ĝin ĉesigi? Se la sabro ne estus ensorĉita, mi povus helpi, sed nun... verdire ekzistas rimedo, sed mi timas... kiam mi eldiros la sorĉaĵon, eble mi mutiĝos...
—Ne gravaĵo! Diru, sorĉisto!
—Ne gravaĵo? Por vi certe negravaĵo! Sed por mi?
—He!—diris la opriĉniko al unu servisto: donu la monujon de Morozov, plenan je oraj moneroj. Jen, maljunulo, prenu plenmanon da dukatoj! Se vi ĉesigos la sangadon, vi ricevos la duan plenmanon, se ne—mi mortigos vin...
—Dankon, karulo, dankon! Ke Dio vin rekompencu kaj liaj sanktuloj! Nu, karuloj, mi penos helpi al la bojaro, spite la danĝero, kiu min minacas. Flanken iru, karuloj, en via ĉeesto nenio sukcesos!
La opriĉnikoj iris flanken. La muelisto kliniĝis super Vjàzemskij, reviziis liajn vundojn, faris bandaĝon, legis "Patro nia", metis la manon sur la kapon de la princo kaj ekmurmuretis: "Rajdis maljuna viro sur bruna ĉevalo, rajdis tra kamparo, tra densa arbaro. Ci, kara sango, sango en karno, ĉesu, ĉesu, haltu, revenu! Maljuna homo cin nun fermas, cin varme pacigas. Same kiel forestas akvo por lia ĉevalo, same forestu ci, kara sango! Tero lanuga, tero mola, ĉiuj estas parencoj, okazu laŭ mia volo! Estu mia vorto forta!"
Dum la maljunulo murmuretis la sorĉaĵon, la sangado pli kaj pli malmultiĝis, kaj ĉe liaj lastaj vortoj ĝi tute ĉesis. Vjàzemskij ekspiris, sed ne malfermis la okulojn.
—Venu, karuloj,—vokis la muelisto: venu sentime, ĉesis la sangado, la princo ankoraŭ vivos, sed malbone fariĝas al mi, jes, mi sentas, la lango rigidiĝas!
—La opriĉnikoj ĉirkaŭis la princon. La luno lumigis lian mortpalan vizaĝon, la sangado tute forestis.
—Efektive, la sango ne fluas plu! Jen, maljunulaĉo, li scias sian fakon!
—Nu, ricevu viajn dukatojn!—diris la estro de l’ opriĉnikoj. Sed aŭskultu, maljunulo! Laŭ postsignoj ni scias, ke per ĉi tiu vojo forkuris la ĉevalo de l’ princo, eble kun bojarino surdorse. Se vi ilin vidis, diru!
Muelisto faris grandajn okulojn, kvazaŭ li nenion komprenis.
—Ĉu vi vidis la ĉevalon kun bojarino?
La maljunulo iom ŝanceliĝis, pripensante, ĉu pli bone estos diri, ĉu ne. Sed en unu momento li faris jenan kalkulon:
—Se Vjàzemskij estus sana, tiam estus tre danĝere penadi kaŝi la bojarinon de li, sed estus multe pli profitdone, se li perfidus ŝin. Sed ĉu Vjàzemskij resaniĝos ĉu ne, tio ankoraŭ estis tute nekonate. Kaj la bojaro Morozov nepre rekompencos pri la servo. Krom tio, la princo Serèbrjanij kredeble multe amas la bojarinon, se li pro ŝi tiel kruele vundis la princon! Sekve—pensis la muelisto,—Vjàzemskij nuntempe min ne ofendos, Serèbrjanij kaj Morozov dankos min, se mi savos la bojarinon.
Tiu kalkulo lin tute decidigis.
—Ne, ne, karuloj, nenion mi vidis, nenion mi aŭdis!—li diris: mi eĉ ne komprenas, pri kiu ĉevalo, pri kiu bojarino vi parolas?
—He, ne mensogu, maljunulo!
—Estu mi malbenita! Ke mi ne eniru la Regnon Dian! Ke fulmotondro min tuj mortigu, se mi ion ajn scias pri ĉevalo aŭ pri bojarino!
—Nu, donu kenon, mi rigardos, ĉu ni trovos postsignojn sur la sablo!
—Ne penvaloras, sinjoro,—respondis la alia opriĉniko.—Se eĉ estis postsignoj, niaj ĉevaloj jam ilin ĉiujn malaperigis. Nun neeble estas ion rimarki!
—Nu, bone. Maljunulo, malfermu la pordon, ni kuŝigos la princon en la ĉambro!
—Tuj, tuj, karuloj. Maljuna mi estas, karuloj, alie mi kurus en la vilaĝan gastejon kaj alportus por vi bragon [7] kaj vinon.
—Ĉu vi ne havas vinon aŭ bragon?
—Ne, karuloj. Por kio mi havus? Mi havas nek vinon, nek manĝaĵon, nek nutraĵon por viaj ĉevaloj. En la gastejo, sendube, ĉio estas. La tiea vino taŭgus por la cara tablo. Ĉe mi estos por vi, karuloj, tro malmulte da loko! Kaj kion vi manĝos? Certe, militistoj vi estas, karuloj, kaj militistoj povas ankaŭ sen vespermanĝo iri dormi! La ĉevaloj povas manĝi herbon... Sed jen kio! La herbo ĉe ni havas strangan econ: iafoje ĉevalo, manĝinte ĝin, tuj malsaniĝas, fariĝas dikventra kvazaŭ monto... Kelkaj jam mortis pro tio...
—Diablo vin prenu, maljunulaĉo! Ĉu vi volas, ke ankaŭ niaj ĉevaloj mortu?
—Dio gardu vin, karuloj! La ĉevalojn oni povas ja tiel alligi, ke ili ne povu atingi la herbon: ne estas grave, se ili ne manĝos unu nokton! Kaj vin, karuloj, mi kore invitas, faru honoron al mia hejmo! Certe, mi havas nek fojnon, nek pajlon, nuda planko. Ĉi tie ne estas gastejo, kaj ne forgesu, karuloj, legi preĝon antaŭdorman, por ke vi ne havu noktan teruron... la loko ne estas sankta...
—He, vi, diabla baptopatro! Pereu vi kune kun via ĉambraĉo! Kion vi proponas al ni! Ne, kamaradoj, ni iru en la gastejon! Ĉu proksime estas de vi la gastejo, he, maljunulo?
—Tute proksime, karuloj, tute proksime! Iru ĉi tiun vojeton: kiam vi ekvidos larĝan vojon, turnu vin maldekstren kaj post ĉirkaŭ unu versto vi ekvidos la gastejon!
—Ni iru!—decidis la opriĉnikoj.
Vjàzemskij ankoraŭ estis senkonscia. La servistoj relevis la portilon kaj singarde ĝin portis. La opriĉnikoj surĉevaliĝis kaj ektrotis poste.
Apenaŭ la aro foriris, kaj neniu homa voĉo jam estis aŭdata en la arbaro, la maljunulo malŝlosis la pordon de la muelejo.
—Via bojarina moŝto! Ili estas for!—li diris.—Venu en mian ĉambron. Ha, vi, mia karulino, kiel vi vin kaŝis? Venu en la ĉambron, mia cignino, tie vi pli bone vin sentos!
Li sternis multe da freŝa musko en la angulo de l’ ĉambro, ekbruligis kenon kaj alportis al Heleno lignan vazon kun mielĉelaro kaj pecon da nigra pano.
—Manĝu, manĝu kaj estu sana, kara bojarino!—li diris, profunde ŝin salutante: mi tuj alportos al vi vinon!
Kaj el la muelejo li alportis grandan botelon kaj argilan kruĉon.
—Je via sano, via bojarina moŝto!
La maljunulo, kiel mastro, eltrinkis la unuan kruĉon. La vino lin gajigis.
—Trinku, via bojarina moŝto!—li diris: nun vi timu neniun! Ili serĉas gastejon! Ĉu ili trovos, ĉu ne trovos ĝin, ĉiuokaze ili ne revenos: la vojo ne estas bone montrita, he, he! Kial vi ne gustumas vinon, via bojarina moŝto? Cetere atendu, ne bona estas ĉi tiu vino! Ne trinku! Mi tuj donos al vi alian!
La muelisto ree kuris al la muelejo kaj ĉi tiun fojon alportis alian vinon kaj arĝentan pokalon.
—Jen, vino!—li diris, enverŝante.—Je via sano, via bojarina moŝto! Ĉi tiun vinon same kiel la pokalon donacis al mi bona viro, oni nomas lin Ringo... he, he! Tie ĉi en arbaro estas multe da tiaj bonaj viroj, ĉiuj estas miaj amikoj! Manĝu, via bojarina moŝto! Kial vi ne manĝas la mielon? Mia mielĉelaro estas perfektega. Tian mielon vi nenie trovos. Kial? Ĉar mi bone scias, kiamaniere oni devas eduki la abelojn. Mi ne faras, kiel aliaj. Ĉiun someron mi ĵetas plej bonan abelujon en marĉaĵon por la nikso,—jes, jes, ke manĝu li, avĉjo, ke li manĝu! He, he! Pro tio li gardas mian abelejon, jes, jes, via bojarina moŝto! Vi ja scias, sen li la homo tute ne havus abelojn. Foje la nikso mortlacigis sian ĉevalon kaj ĵetis ĝin en marĉaĵon, pro tio devenis abeloj... Kaj fiŝistoj per siaj retoj eltiris abelojn anstataŭ fiŝojn... He, via bojarina moŝto, kiel malmulte vi manĝas kaj trinkas! Nu, atendu, mi tuj igos vin trinki vinon! Aŭskultu, mia kara! He, he! Je la sano de—he, he! de la princo... ne de tiu, sed de la princo Serèbrjanij! Donu Dio al li sanon, bonege li vundis la princon Vjàzemskij! Kaj Druĵino Andrèeviĉ? He, he, kara mia bojarino, je lia sano! Loĝu ĉe mi kelkajn tagojn tute kaŝita kaj poste iru, kien vi volas, ĉu al Druĵino, ĉu al Serèbrjanij, por mi ĝi estas tute egala. Je via sano...
Ekdoloris la koro de Heleno ĉe la lastaj paroloj de l’ muelisto. Li ŝajnis esti konanta ĉiujn ŝiajn plej sekretajn pensojn: kvazaŭ li legis en ŝia koro. La keno, enŝovita en la muron, hele lumigis lian sulkigitan vizaĝon; liaj grizaj okuloj malklariĝis pro ebrieco, sed ŝajnis trapiki Helenon. Ŝi ree eksentis teruron kaj komencis laŭte preĝi.
—He, he!—diris la muelisto: preĝu, preĝu, via bojarina moŝto, mi tion ne timas... la preĝo ne timigas min, la incensoj ankaŭ ne... mi mem scias preĝi... mi ne estas... min konas nikso, min konas... arbara koboldo... kaj nimfoj... kaj sorĉistinoj, kaj kikimoroj [69]... min ĉiuj... ĉiuj konas, min, min... Ĉu vi volas, ke mi ilin voku?.. Ŝikalu, likalu!
—Mia Dio!—murmuretis Heleno.
—Ŝikalu, likalu! Nu? Ili ne venas? Atendu, mi tuj ilin venigos! Bdu, bdu!
La maljunulo leviĝis kaj, ŝanceliĝante kaj dancante, eliris el la ĉambro. Heleno, tute terurita, ŝlosis la pordon post li. Longe la muelisto parolis kun si mem.
—Min ĉiuj konas!—li ripetis per fanfarona kaj jam neklara voĉo,—arbara koboldo... kaj nikso... kaj nimfoj kaj kikimoroj... mi ne estas iu tia... min ĉiuj konas... Bdu, bdu!
Estis aŭdeble, kiel la maljunulo dancis kaj piedfrapis. Poste lia voĉo malfortiĝis, li kuŝiĝis teren kaj baldaŭ aŭdiĝis lia ronkado, kiu la tutan nokton akompanis la bruon de la granda mueleja rado.
______________________________
Piednoto
[69] "Kikimora"—mitologia estaĵo, kiun la popolo prezentas al si kiel idon aŭ malbelan malgrandegulon kun kapo ne pli granda ol fingringo kaj la korpo simila je pajla trunketo. Laŭ popola kredo "kikimora" fariĝis infano, mortinta nebaptite, precipe antaŭtempe naskita, abortulo, ankaŭ kriplulo senbraka, senpieda, infano malbenita de gepatroj, sekve propraĵo de diablo. "Kikimora", kiel estaĵo porhejma, tedas la loĝantojn per senĉesa klopodado, bruado k.t.p. Nokte ĝi atakas la dormantojn, kvazaŭ sufokante ilin (france "cauchemar"). Tiu ĉi kredo apartenas al kulto de l’ animoj de mortintaj praavoj.