Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XVI. Forrabo

Dum tagmanĝo ĉirkaŭ la domo fariĝis io eksterordinara.

Kiam krepuskiĝis, novaj opriĉnikoj po unu aperis apud la ĝardena palisaro, apud la muro, ĉirkaŭanta la korton, kaj fine en la korto mem. La servistoj de Morozov nenion rimarkis. Ĉe la nokto la domo estis de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de opriĉnikoj.

Ĉevalservisto de Vjàzemskij eliris el la domo, kvazaŭ por trinkigi ĉevalojn. Sed antaŭ la ĉevalejo li ĉirkaŭrigardis, iris al la pordego kaj ekfajfis siamaniere. Iu ŝteliris renkonte al li.

—Ĉu vi ĉiuj venis?—demandis la ĉevalservisto.

—Ĉiuj,—respondis la alia.

—Kiom da viroj?

—Kvindek!

—Bone, atendu la signalon!

—Ĉu baldaŭ? Oni enuas.

—Mi ne scias. Kiam la princo ordonos. Aŭskultu, Ĥomjàk, la princo malpermesas bruligi aŭ prirabi la domon.

—Malpermesas? Li ne estas mia mastro, jes!

—Ne, ne, Ĥomjàk, Skuratov sendis vin hodiaŭ, por ke vi obeu al la ordonoj de l’ princo.

—Bone. Al li mi servos, sed nur al li, ne al bojaro Morozov. Mi helpos al la princo forrabi la bojarinon, kaj poste mi mem scias, kion fari!

—Nu, Ĥomjàk, estu singarda, la princo ne ŝatas ŝercojn!

—Kion vi diras?—respondis Ĥomjàk kun malbona rideto.—La princo havas sian intereson, mi la mian. Se mi volas diboĉi, tio estas mia afero.

Dum ĉi tiu interparolado ĉe la pordego, Morozov eniris en la ĉambron de Heleno.

La bojarino ankoraŭ ne dormis, sed jam demetis de l’ kapo la kokoŝnikon [24]. Ŝiaj densaj longaj haroj libere pendis sur la blankaj ŝultroj, la ljetnikon [23] ŝi duone malbutonumis. Heleno estis senvestiĝonta, sed ŝi klinis la kapon al la ŝultro kaj enpensiĝis. Ŝiaj pensoj vagadis en pasinteco. Ŝi rememorigis al si sian konatiĝon kun Serèbrjanij, siajn tiamajn esperojn, la malesperon, la edziĝoproponon de Morozov kaj ĵuron al li. La imago pentris al ŝi, kiel ŝi, laŭ kutimo de orfinoj, dum Radunica [67] vizitis la tombon de sia patrino, metis sub la kruco vazon de ruĝe kolorigitaj ovoj, pense deziris al ŝi bonan Paskon kaj petis ŝian benon por edziniĝo kun Morozov. Tiam ŝi kredis, ke ŝi venkos la unuan amon, ŝi kredis, ke ŝi estos feliĉa kun Morozov. Kaj nun... Heleno ekmemoris la ceremonion de kisado kaj frostotremis. La edzo eniris nerimarkita de ŝi kaj haltis ĉe la sojlo. Lia vizaĝo estis severa kaj malĝoja. Iom da tempo li silente observis Helenon. Ŝi estis ankoraŭ tiel juna, tiel naiva, tiel nesperta en trompado, ke Morozov eksentis nevolan kompaton.

—Heleno!—li diris: kial vi konfuziĝis dum la ceremonio?

Heleno ektremis kaj turnis al la edzo okulojn, plenajn je teruro. Ŝi havis deziron fali al liaj piedoj kaj konfesi la tutan veron, sed, esperante, ke li ankoraŭ ne suspektas la princon Serèbrjanij, ŝi ne volis veki venĝsenton de l’ edzo.

—Kial vi konfuziĝis?—ripetis Morozov.

—Mi estis malsaneta...—ekmurmuretis Heleno.

—Jes, vi estis malsaneta, nur ne korpe, sed anime: en via koro troviĝas via malsano. Vi pereigos vian animon, Heleno!

La bojarino tremadis.

—Kiam hodiaŭ matene Vjàzemskij kun siaj opriĉnikoj venis en nian domon, mi estis leganta la Sanktan Skribon. Ĉu vi scias, kio estas dirita en la Sankta Skribo pri malfidelaj edzinoj?

—Mia Dio!—ekĝemis Heleno.

—Mi estis leganta,—daŭrigis Morozov,—pri puno pro adulteco...

—Mia Dio!—petegis la bojarino: estu kompatema, Druĵino Andrèeviĉ, indulgu min, mi ne estas tiel kulpa, kiel vi supozas... Mi ne estis al vi malfidela...

Morozov severe sulkigis la brovojn.

—Ne mensogu, Heleno. Ne faru artifikojn. Ne pligrandigu vian kulpon per mensogaj paroloj! Vi ne estis al mi malfidela, ĉar por fariĝi malfidela oni devis kelke da tempo esti fidela, kaj vi neniam estis fidela al mi...

—Druĵino Andrèeviĉ, kompatu min!

—Jes! Vi neniam estis fidela al mi! Dum nia edziĝceremonio vi, kisante la krucon, ĵurante al mi, vi amis alian... Jes, alian!—li daŭrigis, plilaŭtigante la voĉon.

—Mia Dio, mia Dio!—ekmurmuretis Heleno kaj kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj.

—Heleno, ho, Heleno! Kial vi ne antaŭsciigis min, ke vi amis lin?

Heleno ploris kaj nenion respondis.

—Kiam mi ekvidis en preĝejo vin, malfeliĉan orfinon, kiun oni intencis perforte edzinigi kun Vjàzemskij, mi decidis savi vin, por ke vi ne havu malamatan edzon, sed certe mi bezonis vian ĵuron, ke vi ne malhonoros miajn grizajn harojn. Kial vi donis al mi la ĵuron? Kial vi ne konfesis ĉion? Viaj paroloj, Heleno, estis al mi, sed via koro, viaj pensoj—al alia! Se mi scius pri via amo, ĉu mi prenus vin! Mi kaŝus vin en iu izolita kampardomo, malproksime de Moskvo, aŭ en iu monaĥejo, sed mi ne edziĝus kun vi, je Dio, ne! Pli bone estus forlasi la mondon, ol havi la edzon, kiun oni ne amas. Kial do vi ne estis forkurinta en monaĥejon? Ne, vi vin kaŝis post mia nomo, kvazaŭ post ŝtona muro, kaj poste vi mokis min kune kun via amanto! Vi opiniis: Morozov estas malforta, facile estas lin trompi!

—Ne, ne, sinjoro mia!—ekploregis Heleno kaj ekgenuis: neniam mi pensis tiel, neniam! Kaj li estis tiam en Litovujo!

Ĉe la vorto "li" la okuloj de l’ bojaro ekbrilegis, sed li ekposedis sin kaj maldolĉe ekridetis.

—Jes! Vi konfesis vian reciprokan amon ne tiutempe, sed pli malfrue, kiam li revenis Moskvon. Vi min trompis nokte, ĉe la ĝardena palisaro, la saman vesperon, kiam mi lin akceptis kaj karesis kvazaŭ propran filon. Diru, Heleno, ĉu vere vi esperis, ke mi ne malkovros vian projekton, ke mi igos min trompi, ke mi ne povas puni la malfidelan edzinon kaj mian malamikon, ŝian deloginton? Ĉu li vere esperis, tiu suĉulo, ke lia abomena ago ne alportos al li malfeliĉon? Ĉu li ne estis leganta en la libro de Levito [68]: "Se viro delogos ies virinon, li mortu same kiel ŝi!"

Heleno terurigite ekrigardis la edzon. En liaj okuloj brilis malvarma decido.

—Druĵino Andrèeviĉ!—ŝi diris plena je angoro: kion vi intencas fari?

La bojaro elprenis de sub la vesto longan pafilon.

—Kion vi faras?—ekkriis la bojarino, postenirante.

Morozov ekridetis.

—Ne timu por vi mem!—li diris malvarmtone: vin mi ne mortigos. Prenu kandelon, iru antaŭ mi!

Li ankoraŭ unu fojon reviziis la pafilon kaj sin direktis al la pordo. Heleno ne moviĝis. Morozov ŝin rigardis.

—Lumigu al mi!—li ripetis ordontone.

En la sama momento en la korto aŭdiĝis bruado. Pli ol unu voĉo parolis samtempe. La servistoj de Morozov vokis unu la alian. La bojaro komencis aŭskulti. La bruado kreskis. Ŝajnis, multe da viroj penas penetri en la vestiblon. Eksonis pafo.

Heleno tuj prezentis al si, ke Serèbrjanij estas mortigita laŭ ordono de Morozov. Kolero revenigis ŝiajn fortojn.

—Bojaro!—ŝi ekkriis, kaj ŝia rigardo flamis: min mortigu, min! Mi sola estas kulpa!

Sed Morozov ne atentis eĉ ŝiajn parolojn. Li atente aŭskultis, klininte la kapon, kaj lia vizaĝo montris miregon.

—Mortigu min!—petegis Heleno en malespero: mi ne volas, mi ne povas lin postvivi! Mortigu min! Mi vin trompis, mi poste vin mokis! Min mortigu!

Morozov ekrigardis Helenon, kaj certe ne facile estus diveni, ĉu kompato aŭ kolero superis en lia rigardo.

—Druĵino Andrèeviĉ!—ekaŭdiĝis voĉo de malsupre.—Perfido! Perfido! La opriĉnikoj volas forrabi vian edzinon! Gardu vin, Druĵino Andrèeviĉ!

Tio estis la voĉo de Serèbrjanij. Ekkoninte lin, Heleno kun neesprimebla ĝojo sin ĵetis al la pordo. Morozov forpuŝis ŝin, enŝovis la riglilon kaj enmetis la feran hokegon de la pordo.

Rapidaj paŝoj ekaŭdiĝis sur la ŝtuparo, poste tintado de sabroj, malbenoj, batalado, laŭtaj krioj kaj falo...

La pordo ekkrakis sub la batoj.

—Bojaro,—kriis Vjàzemskij: malfermu, aŭ mi dispecigos vian tutan domon!

—Mi ne kredas, via princa moŝto!—respondis Morozov dignoplene.—Ne estas ankoraŭ vidite en Rusujo, ke gasto malhonoru la mastron, ke gasto perforte eniru en la ĉambron de edzino de l’ mastro. Ebriiga estis mia mieltrinkaĵo, via kapo iom turniĝis, iru, via princa moŝto, dormu bone, morgaŭ ĉio estos forgesita. Kaj mi ne forgesos, ke vi estas mia gasto!

—Malfermu!—ripetis Vjàzemskij, krakigante la pordon.

—Afonasjo Ivànoviĉ! ekmemoru, kiu vi estas! Ekmemoru, ke vi ne estas rabisto, sed princo kaj bojaro!

—Mi estas opriĉniko, ĉu vi aŭdas, bojaro, opriĉniko! Mi havas nenian honoron! Mi ekamis vian edzinon, ĉu vi aŭdas, bojaro? Mi nenion timas, la tutan Moskvon mi bruligos, sed Heleno estos mia!

Subite la ĉambro hele lumiĝis. Morozov ekvidis tra la fenestro, ke brulis tegmentoj de liaj apuddomaj konstruaĵoj. Samtempe la pordo, skuata per novaj fortaj ekbatoj, falis krakante, kaj ĉe la sojlo aperis Vjàzemskij, lumigita de fajro, kun rompita sabro en la mano.

Lia blanka atlasa kaftano estis disŝirita kaj sangkovrita. Videble, ne sen batalo li atingis la bojarinan ĉambron.

Morozov ekpafis lin preskaŭ korpotuŝe, sed la pafo malsukcesis: la kuglo trafis la pordan foston, la princo sin ĵetis sur Morozov’n. Ne longe daŭris la interbatalo. Post forta ekbato per sabra tenilo Morozov falis surdorsen. Vjàzemskij kuris al Heleno, sed apenaŭ liaj sangokovritaj manoj ŝin tuŝis, ŝi ekkriis, plena je malespero, kaj svenis. La princo prenis ŝin en siajn brakojn kaj malsuprenkuris la ŝtuparon, balaante la ŝtupojn per ŝiaj libere pendantaj haroj.

Ĉe la pordego estis preparitaj ĉevaloj. La princo svinge surĉevaliĝis kun duonemorta bojarino, ekgalopis, kaj post li ekgalopis liaj servistoj, tintante batalilojn.

Teruro regis en la domo de Morozov. La flamo ekkaptis ĉiujn mastrumajn konstruaĵojn. Servistoj kriis, falante sub la batoj de l’ opriĉnikoj. Ĉambristinoj ploregante kuris tien kaj reen. La kamaradoj de Ĥomjàk rabis la domon, elsaltis eksteren, amasigante multvaloran vazaron, monon kaj riĉan vestaron, ĉion kune. Sur la korto, super amaso da arĝento kaj oro, staris Ĥomjàk en sia ruĝa kaftano kaj laŭte vokis, surdigante la kriojn, la bruon kaj la krakadon de fajro:

—He, he, gaje, gajege! Kia festeno!—kaj li frotis la manojn.

—Ĥomjàk!—ekkriis iu opriĉniko: la servistoj forportis Morozov’n en boato. Ĉu revenigi ilin aŭ ne?

—Diablo ilin prenu! Lasu ĉion! He, he! ĉiuj eliru, por ne sufokiĝi!

—Ĥomjàk,—demandis alia opriĉniko: kion fari kun Serèbrjanij?

—Ne tuŝu lin! Ke oni bone lin gardu! Ni lin kun honoro veturigos en la antaŭurbon. Vi ĉiuj vidis, kiel li ekfrapis nian princon Afonasjon Ivànoviĉ, kiel li batadis per sia sabro la niajn?

—Jes, ni ĉiuj vidis!

—Kaj vi ĵure atestos ĉi tion antaŭ la caro?

—Jes, jes, ni ĵuros, ni ĉiuj ĵuros!

—Ne forgesu tion! Hodiaŭ neniu lin ofendu, sed, kiam ni estos hejme, tiam Maluto rememorigos al li sian survangon, kaj mi—miajn vipbatojn!

Longtempe ankoraŭ bruis kaj rabis la opriĉnikoj. Sed kiam ili estis for kun ĉevaloj, ŝarĝitaj de peza akiraĵo, longe ankoraŭ estis vidata ĉielruĝo super la loko, kie antaŭ nelonge staris la domo de Druĵino Andrèeviĉ, kaj Moskvo-rivero ĝis mateno ruligis fajrajn ondojn kvazaŭ fanditan oron.

________________________________

Piednotoj

[67] Printempa pormortinta festo de l’ antaŭkristaneca epoko. La idolistoj kredis, ke la animoj de l’ mortintoj leviĝas dum tiu festo el la tomboj, por partopreni la festenon de l’ vivantaj parencoj sur iliaj tomboj. Nuntempe simila kutimo restis ĉe la popolo, kiel travivitaĵo: marde en la semajno de St. Tomaso (la sekvanta post la Paska semajno) parencoj de l’ mortintoj kunvenas en tombejo, alportante kolorigitajn ovojn kaj alian porpaskan manĝaĵon, kaj manĝas sur la tomboj.

[68] Biblio.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"