Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XV. Ceremonio de kisado

Estas jam tempo, ke ni revenu al Morozov. La konfuziĝo de Heleno en la ĉeesto de Serèbrjanij ne evitis la traigajn okulojn de l’ bojaro. Verdire, komence li opiniis, ke la kaŭzo estis ŝia renkontiĝo kun Vjàzemskij, sed baldaŭ nova suspekto naskiĝis en lia animo.

Adiaŭinte la princon en la vestiblo, Morozov revenis en la ĉambron. Liaj densaj brovoj estis minace kuntiritaj, profundaj sulkoj kovris la frunton, li sufokiĝis pro varmego.

—Heleno nun dormas!—li pensis: ŝi ne atendas min, mi iros promeni en la ĝardeno; eble, mia kapo refreŝiĝos!

Li eliris. En la ĝardeno regis mallumo. Ĉe la palisaro li rimarkis blankan kaftanon. Li haltis. Subite amaj paroloj frapis lian aŭdon. La maljunulo ekkonis la voĉon de sia edzino. Trans la palisaro konturiĝis malklara figuro de rajdanto. La nekonatulo kliniĝis al Heleno kaj parolis ion al ŝi. Morozov apenaŭ spiris, sed atako de vento ekmovigis la suprojn de l’ arboj kaj forportis la vortojn kaj la voĉon de l’ viro. Kiu li estis? Ĉu Vjàzemskij per sia persisteco sukcesis akiri la koron de Heleno? Enigma estas virina koro! Hodiaŭ ŝi amas tiun, kiun hieraŭ ŝi malamegis! Aŭ eble la princo Serèbrjanij havis rendevuon kun lia edzino ĉi tie? Kiu scias? Eble, la princo, kiun li ĵus akceptis kvazaŭ sian propran filon, la saman tagon faris al li, plej bona amiko de lia patro, plej kruelan ofendon, al li, kiu estis preta riski sian propran vivon, nur por kaŝi la princon Serèbjanij de l’ kolero de l’ caro!

—Ne,—pensis la bojaro: tio ne estas Serèbrjanij, tio estas iu opriĉniko, nova favorato de l’ caro! Ĉu por la unua fojo ili senhonorigas altrangulon? Kaj mia edzino, jen estas serpento! Ĉu mi ŝin ne amis? Ĉu mi ŝin ne gardis, kvazaŭ mian propran filinon? Kaj ĉu ne memvole ŝi edziniĝis kun mi? Kiel ŝi min estis dankanta, ruzulino! Ŝi, kiu sankte promesis al mi fidelecon! Ne, ne fidu, Druĵino, al virina fideleco! Alta palisaro, kverkligna pordego kaj fera seruro—jen kio gardos virinan fidelecon! Vi iom rapidis, Druĵino Andrèeviĉ, enmaniginte vian honoron al la virino! Ekflamis, maljunulo, via ardanta koro! Vin trompis nun via juna edzino, vin mokos nun ĉiu en Moskvo!

Tiel parolis al si Morozov, multege suferante. Li volis sin ĵeti antaŭen. Sed la rajdanto forgalopos, kaj la bojaro ne ekscios, kiu estas lia malamiko. Li preferis atendi.

La vento seninterrompe bruadis dum la tuta vespero, kaj la luno restis kovrita de nuboj. Morozov ne rekonis la rajdiston, nek lian voĉon. Li nur aŭdis, ke la bojarino diris al li plorante:

—Mi vin amas pli ol la vivon, pli ol la sunon. Mi neniun amis krom vi kaj neniun amos, ne povas ami!

Baldaŭ Heleno preterpaŝis antaŭ Morozov, ne rimarkinte lin. Malrapide sekvis ŝin la bojaro.

La sekvintan tagon li ne rimarkigis al ŝi siajn suspektojn. Kiel antaŭe, li estis afabla kun ŝi. Nur iatempe, nerimarkite de ŝi, la bojaro sulkigis la brovojn kaj minace rigardis ŝin. Terura sento posedis la bojaron en tiuj momentoj! Li meditis, kiamaniere li povus elserĉi sian malamikon.

Pasis kvar tagoj. Morozov sidis en sia ĉambro ĉe la kverkligna tablo. Antaŭ li kuŝis malfermita libro, velurbindita, kun arĝentaj bukoj. Sed la bojaro ne legis. Liaj okuloj glitis super la multkoloraj titoloj kaj la implikitaj desegnaĵoj de l’ paĝo, sed lia imago vagadis inter la ĉambro de lia edzino kaj la palisaro de l’ ĝardeno.

La pasintan tagon Serèbrjanij revenis el la antaŭurbo kaj laŭ sia promeso vizitis Morozov’n. Heleno ŝajnigis malsanon kaj restis en sia ĉambro. Morozov neniel ŝanĝis sian konduton rilate al Serèbrjanij. Sed dum li lin gratulis okaze de lia feliĉa reveno, dum li fervore regalis la karan gaston, li ĉiam penis diveni la esprimon de lia vizaĝo, li ĉiam penis trovi postsignojn de perfido. Serèbrjanij estis enpensema, sed simplanima kaj sincera kiel antaŭe. Nenion povis ekscii Morozov.

Jen pri kio li pensis nun, sidante super la malfermita libro!

Lian meditadon interrompis la enirinta servisto, kiu, ekvidinte la zorgoplenan vizaĝon de Morozov, haltis respektplene. La bojaro per rigardo demandis lin.

—Via bojara moŝto!—diris la servisto: alvenas la caraj homoj. Antaŭe rajdas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Ili jam estas proksime, ĉu vi ordonos, ke ni renkontu ilin?

Samtempe aŭdiĝis sonoj de tintilo, batata de antaŭeniranta servisto, kiu havis oficon dispeli la popolon en la stratoj kaj fari vojon al sia mastro.

—Vjàzemskij venas al mi?—diris Morozov.—Ĉu li freneziĝis? Kredeble, li preterrajdos. Iru al la pordego kaj atendu, kaj se li turnos la ĉevalon ĉi tien, diru al li, ke mia domo ne estas drinkejo, ke mi ne konas la opriĉnikojn, ke mi ne volas ilin koni. Iru!

La servisto hezitis.

—Kio ankoraŭ?—demandis la bojaro.

—Via bojara moŝto, bonvolu puni min, sed... mi ne diros tion al Vjàzemskij.

—Iru!—ekkoleris Morozov, piedfrapante.

—Via bojara moŝto!—diris la enkuranta dvoreckij [41]. Princo Vjàzemskij kun opriĉnikoj estas proksime de nia pordego. La princo diras, ke li estas sendita de lia cara moŝto!

—De lia cara moŝto? Ĉu vere, li diras,—de lia cara moŝto? Larĝe malfermu la pordegon! Donu al mi oran pladon kun pano kaj salo! Ĉiuj miaj homoj venu renkonten al la senditoj de lia cara moŝto!

Dume la sonoj de l’ tintilo pli kaj pli alproksimiĝis. Ĉirkaŭ dudek rajdistoj kaj antaŭ ili la princo Vjàzemskij, sur bonstatura arĝentornamita ĉevalo, paŝe eniris en la korton. La princo surhavis blankan atlasan kaftanon kun malalta kolumo; la nudan kolon ornamis riĉa perla ĉirkaŭkolo. Perlaj ĉirkaŭmanoj subtenis super manradikoj la larĝajn manikojn de l’ kaftano, malzorgete zonita per ruĝa silka zono kun ora franĝo je la ekstremaĵoj; broditaj gantoj pendis ĉe la zono. Velura ruĝa pantalono faris larĝajn faldojn super la grandaj flavaj marokenaj perlobroditaj botoj, dense falditaj supre kaj provizitaj per grandaj kalkanumoj kun arĝentaj hufetoj. Super la kaftano la princo surhavis silkan malpezan orkoloran somerveston kun duobla diamanta agrafo ĉe la brusto, sur la kapo—blankan orŝtofan ĉapon kun fleksebla diamanta plumo, kiu balanciĝis je ĉiu lia movo, reflektante la sunradiojn. Nigraj bukloj de l’ princo, pendantaj el sub la ĉapo, kuniĝis kun lia mallonga krispa barbeto. La lipharoj faris super lia buŝo ne nigran strion, sed apenaŭ videblan nuancon. Lia staturo estis alta kaj gracia, lia aspekto—juna kaj gaja.

Laŭ kutimo de tiu epoko, malantaŭ la princo liaj piedirantaj ĉevalservistoj kondukis je bridoj ses ĉevalojn tute vestitajn por rajdado: unu—nigran, alian—flavruĝan kun pli hela kol- kaj dorshararo, ankoraŭ unu—fergrizan kaj tri—tute blankajn. Sur la kapoj de l’ ĉevaloj balanciĝis multkoloraj plumoj, de sur iliaj dorsoj pendis bestaj feloj aŭ orŝtofaj kovriloj, ornamitaj per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉiuj ses sonoradis dum irado per multaj arĝentaj sonoriletoj aŭ per oraj truitaj globetoj, agorde sonantaj kaj pendantaj per longaj tufoj ĉe ambaŭ oreloj.

Ĉe la apero de Druĵino Andrèeviĉ, Vjàzemskij kaj ĉiu opriĉnikoj deĉevaliĝis.

Morozov kun ora plado en la manoj malrapide iris renkonten al ili, lin sekvis liaj bojaraj servistoj de ĉiuj rangoj.

—Via princa moŝto,—eldiris Morozov,—vi estas sendito de lia cara moŝto. Mi rapidas akcepti vin kaj la viajn kun pano kaj salo!

Kaj la longaj grizaj haroj de l’ maljunulo kovris lian vizaĝon, kiam li faris profundan saluton al la alvenintoj.

—Via bojara moŝto!—respondis Vjàzemskij: la granda caro ordonis diri al vi sian caran volon. Druĵino Andrèeviĉ, la granda caro Ivano Vasìljeviĉ de l’ tuta Rusujo bonvolas demeti de vi sian koleron, forpreni sian caran malfavoron, bonvolas pardoni al vi ĉiujn viajn kulpojn, por ke vi, bojaro Druĵino, estu kiel antaŭe en favoro de lia cara moŝto, ke vi daŭre servu al lia cara moŝto!

Fininte la paroladon, Vjàzemskij metis unu manon post la zonon, per alia karesis sian barbon, prenis dignoplenan mienon kaj, observante la bojaron per siaj aglaj okuloj, atendis lian respondon.

En la komenco de lia parolado Morozov ekgenuis. Nun la servistoj helpis al li leviĝi. Li estis pala.

—Sankta Triunuo kaj la Moskvaj sanktuloj benu nian grandan caron!—li diris per tremanta voĉo.—Dio malavarega, Dio bonkora plilongigu liajn tagojn por eterne! Vin mi ne atendis, princo, sed vi estas sendito de mia caro, bonvolu eniri! Bonvolu eniri, sinjoroj opriĉnikoj! Estu la bonvenantoj! Kaj mi tuj iros diri dankan preĝon, kaj poste ni festenos kune ĝis malfrua nokto!

La opriĉnikoj eniris.

Morozov vokis serviston.

—Surĉevaliĝu tuj, galopu al princo Serèbrjanij, salutu lin kaj diru al li, ke mi lin invitas festeni ĉe mi la hodiaŭan tagon. Diru, ke la granda caro sendis al mi feliĉon, bonvolis demeti de mi sian caran malfavoron!

Poste Morozov kondukis la gastojn en la domon kaj mem iris trans la korto en sian hejman preĝejon, kun ĉiuj siaj multenombraj servistoj. En la domo restis nur unu dvoreckij kaj tiom da servistoj, kiom da ili bezonis la gastoj.

Oni alportis ĉiuspecajn almanĝaĵojn kaj vinojn, sed la tagmanĝo devis esti pli malfrue.

Baldaŭ alveturis Serèbrjanij, ankaŭ akompanata de multaj servistoj, ĉar, laŭ tiama kutimo, en gravaj okazoj ne konvenis al bojaro veturadi sola aŭ kun malmultenombra sekvantaro.

La tablo jam estis preta en la granda manĝoĉambro, la servistoj okupis siajn lokojn, ĉiuj atendis la mastron.

Fininte la preĝon, Druĵino Andrèeviĉ eniris en la ĉambron en riĉa orŝtofa kaftano, kun zibelfela ĉapo en la manoj. Liaj grizaj bukloj estis bele tonditaj, lia barbo zorge kombita. Li salutis la gastojn, la gastoj salutis lin, kaj ĉiuj altabliĝis.

Komenciĝis honora festeno, eksonoris pokaloj kaj kruĉoj, kaj samtempe eksonoris io, nekunigebla kun la ĝojplena festeno, eksonoris bataliloj, kaŝitaj sub la vestoj de l’ opriĉnikoj.

Sed Morozov ne aŭdis la minacantajn sonojn. Aliaj pensoj priokupadis lin. Interna sento diris al Morozov, ke lia nokta ofendinto sidas ĉe lia tablo, kaj la bojaro primeditis rimedon, kiel lin malkovri. La rimedo ŝajnis esti certa.

Jam multajn pokalojn malplenigis la gastoj, ili tostis la grandan caron, ŝian carinan moŝton, ĉiujn carajn parencojn; poste ĉefepiskopon kaj la tutan rusan pastraron; princon Vjàzemskij, princon Serèbrjanij, fine la afablan mastron kaj ĉiun gaston aparte. Kiam la tostoj estis elĉerpitaj, Vjàzemskij leviĝis kaj proponis tosti la junan bojarinon, ilian mastrinon.

Ĉi tio estis antaŭvidita de Morozov.

—Karaj gastoj,—li diris: ne bone estas tosti la mastrinon en ŝia foresto! Iru,—li diris al servistoj: iru kaj petu ŝian bojarinan moŝton, ke ŝi bonvolu veni kaj regali la karajn gastojn!

—Bone, bone!—bruege jesis la gastoj: sen mastrino la mieltrinkaĵo ne estas dolĉa!

Post iom da tempo venis Heleno en riĉa sarafano [48], akompanata de du siaj ĉambristinoj; ŝi tenis en la manoj oran pleton kun unu sola pokalo. La gastoj leviĝis. La dvoreckij enverŝis en pokalon vinon ĝis la rando. Heleno ektuŝetis la vinon per lipoj kaj aliradis ĉiun gaston laŭvice, salutante ĉiun kaj proponante trinki el pokalo. La dvoreckij sekvis ŝin kaj plenigis la pokalon, kiam ĝi estis malplenigata.

Kiam Heleno finis la regaladon, Morozov, kiu la tutan tempon fikse ŝin observis, sin turnis al la gastoj.

—Miaj karaj gastoj, nun, plenumante rusan antikvan kutimon, mi proponas al vi, ke vi bonvolu honori mian hejmon, laŭdi mian mastrumaĵon, ke vi bonvolu, karaj gastoj, kisi mian edzinon! Heleno, prenu la honoran lokon kaj redonu al ĉiu gasto, laŭvice, lian kison!

La gastoj dankis la mastron. Heleno tremante okupis honoran lokon ĉe la forno kaj mallevis la okulojn.

—Via princa moŝto, aliru!—diris Morozov al Vjàzemskij.

—Ne, ne, plenumu la kutimon!—ekkriis la gastoj: unue la mastro mem devas kisi la edzinon! Faru laŭkutime, kiel faris niaj praavoj!

—Bone, estu laŭkutime!—konsentis Morozov kaj, alirinte Helenon, li salutis ŝin ĝisteren. Kiam ili interŝanĝis la kisojn, la lipoj de Heleno brulis kvazaŭ fajro; kiel glacio estis la malvarmaj lipoj de Druĵino Andrèeviĉ.

Post la edzo aliris Helenon princo Vjàzemskij. Morozov atente observis.

La okuloj de Afonasjo Ivànoviĉ brilegis kvazaŭ du karboj, sed la vizaĝo de Heleno restis senmova. En ĉeesto de l’ edzo kaj de Serèbrjanij ŝi ne timis la arogantan princon.

—Iu alia!—pensis Morozov.

Vjàzemskij salutis ĝisteren kaj kisis Helenon, sed ĉar lia kisado daŭris pli longan tempon, ol estis bezonate, ŝi deturnis sin kun rimarkebla malkontento.

—Ne, ne, iu alia!—ripetis Morozov al si mem.

Post la princo aliradis laŭvice ĉiuj opriĉnikoj. Ĉiu faris ĝisteran saluton kaj kisis Helenon; sed Druĵino Andrèeviĉ nenion povis rimarki sur la vizaĝo de sia edzino, krom maltrankvilo. Kelkfoje ŝiaj longaj okulharoj leviĝis, kaj ŝia rigardo ŝajne kun timo serĉis iun inter la gastoj.

Subite teruro ekposedis Helenon. Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de l’ edzo kaj per sia virina koro ŝi divenis liajn pensojn. Sub ĉi tiu peza, senmova rigardo estis por ŝi neeble kisi Serèbrjanij’n kaj ne aperigi sian amon al li. Ĉiuj cirkonstancoj de ilia interparolado ĉe la palisaro de l’ ĝardeno tuj renaskiĝis en ŝia memoro. Ŝia nuna stato kaj la antaŭatendata kiso ŝajnis al ŝi Dia puno por tiu krima renkontiĝo, por tiama krima kiso. Morta malvarmo trakuris ŝiajn membrojn.

—Mi malsanetas...—ŝi murmuris: permesu al mi foriri, Druĵino Andrèeviĉ!

—Restu, Heleno,—trankvile diris Morozov: atendu, nun vi ne povas foriri, ĉi tio estas neeblaĵo, oni devas fini la ceremonion!

Kaj li trapikis la edzinon per inkvizitora rigardo.

—La piedoj ne subtenas min!—diris Heleno.

—Kion vi diras?—demandis Morozov, kvazaŭ ne bone aŭdinte: vi malsaniĝis pro haladzo? Ne gravaĵo! Bonvolu, sinjoroj, aliru, ne atentu ŝiajn parolojn! Ŝi ankoraŭ estas infano, tro hontema, kaj por la unua fojo ŝi faras la ceremonion. Krom tio haladzo! Karaj gastoj, bonvolu aliri!

—Kie do estas la princo Serèbrjanij?—pensis Morozov, trarigardante la vicojn de l’ gastoj.

Princo Nikito Romànoviĉ staris flanke. Li bone vidis eksterordinaran, atentplenan rigardon de Morozov por la edzino kaj ĉiu aliranta gasto. En ŝia vizaĝo li tralegis timon kaj maltrankvilon. Serèbrjanij, viro decidema, kiam lia konscienco lin ne riproĉis, nuntempe ne sciis, kion fari. Li timis, ke, alirinte Helenon, li nur pligrandigos ŝian konfuziĝon, kaj samtempe li timis veki suspekton ĉe la edzo, se li ne aliros. Se li nur povus diri al ŝi unu kuraĝigan vorton! Sed Heleno estis ĉirkaŭata de gastoj, la edzo fikse ŝin rigardis; Serèbrjanij devis preni ian decidon.

Li aliris, falis teren, sed li ne sciis, ĉu pli bone estus rigardi ŝin aŭ eviti ŝian rigardon. Ĉi tiu hezitado lin denuncis. Siaflanke Heleno ne eltenis la turmenton, kiun destinis al ŝi Morozov.

Heleno estis trompanta la edzon ne pro frivoleco, ne pro malbona koro. Ŝi lin trompis, ĉar ŝi mem trompiĝis, opiniante, ke estos eble por ŝi ekami Druĵinon. Kiam ŝi, ĉe la palisaro de l’ ĝardeno, konfesis al Serèbrjanij sian amon, la vortoj eliĝis malgraŭvole el ŝia buŝo, ŝi ne serĉis la esprimojn, kaj se en tiu momento ŝi ekvidus post si la edzon, ŝi tuj sincere ĉion al li konfesus. Sed spite sia pasia imago, ŝi estis virino timema. Post la nokta rendevuo kun Serèbrjanij riproĉoj de konscienco ĉiam turmentadis ŝin. Krom tio, ŝin multe priokupis la malfeliĉa sorto de Serèbrjanij. Ŝian koron disŝiris diversaj sentoj: ŝi havis grandan deziron fali teren antaŭ la edzo kaj peti lian pardonon kaj konsilon; sed ŝi timis lian koleron, ŝi timis pro Nikito Romànoviĉ.

Ĉi tiu batalado, ĉi tiuj turmentoj, la timego, kiun ŝi sentis antaŭ la edzo, ĉiam bona kaj karesa sed nekortuŝebla en ĉio, kio rilatas lian honoron, ĉio ĉi subfosis ŝiajn fortojn. Kiam Serèbrjanij ektuŝetis per la lipoj ŝian buŝon, ŝi ektremis kvazaŭ en febro, ŝiaj genuoj fleksiĝis, kaj ŝi ekkriis preskaŭ senkonscie:

—Sankta Dipatrino, indulgu min!

Morozov subtenis Helenon.

—He!—li diris: jen estas virina saneco! Laŭvide tiel sana, forta, kaj iom da haladzo jam tute ŝin senfortigas! Nu, bone, ĉio pasos! Aliru, karaj gastoj, aliru!

La voĉo kaj la sintenado de Morozov neniel ŝanĝiĝis. Li ŝajnis same trankvila, same afabla kaj gastama, kiel antaŭe.

Serèbrjanij ne sciis, ĉu la bojaro ekkonis lian sekreton, aŭ ne.

Kiam la ceremonio finiĝis, kaj Heleno, subtenata de la ĉambristinoj, foriris en sian ĉambron, la gastoj, invititaj de Morozov, ree altabliĝis. Druĵino Andrèeviĉ ĉiujn regalis kaj gastigis kun antaŭa fervoro kaj ne forgesis eĉ plej malgrandan devon, kies plenumado donis al la mastro de tiama epoko famon de gastamulo.

Jam vesperiĝis. La vino varmegigis la opriĉnikojn, kaj strangaj vortoj aŭdiĝis iafoje en la interparolado de l’ opriĉnikoj.

—Via princa moŝto!—diris unu el ili sin klinante al Vjàzemskij: estas jam tempo!

—Silentu!—murmuretis Vjàzemskij: la maljunulo ekaŭdos!

—Se li eĉ ekaŭdos, li ne komprenos!—laŭte daŭrigis la opriĉniko kun obstineco de ebriulo.

—Silentu!—insistis Vjàzemskij.

—Mi diras al vi, princo, jam estas tempo! Je Dio, estas tempo! Mi tuj donos signon!

Kaj la opriĉniko provis leviĝi.

La princo per forta mano residigis lin.

—Ĉesu!—li diris al li en la orelon: alie mi trapikos vin per ĉi tiu tranĉilo!

—Ho, vi eĉ minacas!—ekkriis la opriĉniko, tuj leviĝante, jen kia vi estas! Mi ĉiam diras, ke vi ne estas fidinda! Fremdulo! Se mi povus, mi tuj ĉiujn princojn kaj bojarojn, ĉiujn, kiuj formanĝas nian salajron... Atendu, princo, ni ekvidos ankoraŭ, kiu venkos! Demetu la kirason! Prenu sabron! Ni rigardu, kiu el ni venkos!..

Ĉi tiuj vortoj estis diritaj per ebria tono, meze de komuna interparolado kaj bruado; sed kelkajn el ili aŭdis Serèbrjanij kaj fariĝis atenta. Morozov nenion aŭdis. Li nur rimarkis, ke inter la gastoj komenciĝas malpaco.

—Karaj gastoj!—li diris, leviĝante: estas jam nokto ekstere! ĉu ne venis tempo por ripozi? Por ĉiu el vi estas preparita mola kusenego, lanugaj kusenoj!

La opriĉnikoj ĉiuj leviĝis, dankis la mastron, salutis lin kaj iris en la dormoĉambrojn.

Serèbrjanij ankaŭ volis foriri.

Morozov haltigis lin.

—Via princa moŝto!—li murmuretis: atendu min ĉi tie!

Kaj Druĵino Andrèeviĉ iris en la ĉambron de sia edzino.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"