Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XIX. Rusa homo ne forgesas bonaĵon

Estis jam malfrue, kiam Miĥeiĉ ekvidis flanke de la vojo fumnigrigitan malaltan dometon, similan pli je duoneputra fungo, ol je homa loĝejo. La suno jam estis subirinta. Strioj de nebulo rampis super la alta herbaĵo, kovranta la malgrandan arbaran herbejon. Estis malvarmete kaj malseke. La birdoj ne pepadis plu, nur de tempo al tempo unu aŭ alia duondorme komencis iun kanteton kaj ne fininte ree ekdormis. Iom post iom ili ĉiuj eksilentis, kaj meze de komuna silento apenaŭ estis aŭdebla murmuro de rivereto kaj iafoje zumado de vesperaj skaraboj.

—Jen kien ni venis, Galka!—diris Miĥeiĉ, rigardante ĉion ĉirkaŭe: certe, neniu homo vivanta estas ĉi tie! Nu bone, mi atendos, mi ekvidos, kiu venos, kiun konsilon oni al mi donos! Sed se venos iu el tiaj, kiun... fi, fi! Gardu nin Dio! Certe mi havus neniun aferon kun la muelisto, se mi ne bezonus lian helpon por la bojaro!

Miĥeiĉ deĉevaliĝis, demetis la bridon de sia Galka, metis ŝnuron ĉirkaŭ ĝiaj postaj piedoj kaj lasis ĝin sin paŝti.

—Manĝu herbon, manĝu!—li diris: kaj mi eniros la dometon, se la pordo ne estas fermita, kaj mi serĉos ion por manĝi. Kvankam nebone estas manĝi ĉe sorĉisto, sed malsato ankaŭ ne estas frato!—Li ekpuŝis per la piedo la malaltan kriplan pordon; strange eksonis en ĉi tiu senhoma loko ĝia daŭra grincado, preskaŭ simila je homa plorado. Kiam fine ĝi plene malfermiĝis kaj ekfrapis la muron, Miĥeiĉ kliniĝis kaj eniris. Lin ekkaptis mallumo kaj odoro de fumo. Palpante ĉirkaŭe, li trovis sur la tablo pecon da nigra pano kaj komencis avide manĝi ĝin. Poste li alproksimiĝis al forno, ekpalpis en la cindro varmegajn karbojn, kun peno disblovis ilin, ricevis fajron kaj ekflamigis la kenon, kiu kuŝis sur benko. Inter la forno kaj la muro troviĝis larĝa ligna benko, tiel nomata "polati" [70]. Tie kuŝis diversspecaj vestoj, interalie orŝtofa kaftano, kvazaŭ bojara. Plej multe altiris la atenton de Miĥeiĉ sankta pentraĵo, tute kovrita de fulgo kaj staranta sur ia fosto. La sankta pentraĵo restarigis por li la reputacion de l’ nekonataj mastroj.

Miĥeiĉ faris kelkajn signojn de kruco, estingis la kenon, kuŝiĝis sur "polati", ĝemkrakis kelke da fojoj kaj tuj bone ekdormis. Li dormis dolĉan dormon, kiam subita pugnobato faligis lin teren.

—Kiu venis?—ekkriis Miĥeiĉ, jam kuŝante surtere: kiu kuraĝas min bati? Gardu vin...

Antaŭ li staris viro kun senordigitaj haroj, kun larĝa tranĉilo ĉe la zono, kaj pretiĝis regali lin per nova pugnobato.

—Ne tuŝu lin!—diris alia fortika, tute juna viro kun lanugo super la lipo.—Ĉu li ion faris al vi? Nu? Kaj li forigis la kamaradon per ekmovo de ŝultro, kaj li mem atente observis Miĥeiĉ’n kun larĝe malfermitaj okuloj.

—Grizharulo!—li diris kun respektplena miro.

—Kial vi vin miksas en mian aferon, he, vi, foko?—insultis lin la unua: ĉu li estas via patro aŭ parenco?

—Maljunulo! Grizhara, sekve maljuna! Nu, lasu do, mi jam diris al vi, aŭ mi ekkoleros.

Laŭta rido eksplodis inter la rabistoj, kiuj amase eniris dometon.

—He, Ĥlopko,—diris unu el ili: gardu vin! Se Dmiĉjo ekkoleros, nebone vi vin sentos! Ne provu lin eksciti!

—Iru li al arbara koboldo!—insultis Ĥlopko, deirante: en arbaro ni loĝas, urson ni nutras!

Aliaj bravuloj, ĉiuj armitaj, ĉirkaŭis Miĥeiĉ’n kaj rigardis lin ne tro afable.

—De kie vi venis?—demandis lin unu el ili, fikse rigardante lin.

Sed Miĥeiĉ jam kuraĝiĝis.

—He, he!—li pensis: ili estas ja la rabistoj mem!

—Bonan vesperon, bonuloj! Kie estas tiu, kiun oni nomas Ivaĉjo Ringo?

—Ha, li bezonas nian hetmanon? Kial vi tion ne diris pli antaŭe, vi ne ricevus pugnobaton!

—Jen venas la hetmano!—aldonis la alia, montrante Ringon, kiu ĵus eniris, akompanata de l’ maljuna Vulturo.

—Hetmano, he, hetmano!—kriis la rabistoj: jen homo, kiu volas vin vidi!

Ringo aliris kaj tuj rekonis la gaston.

—Ha, vi estas, kamarado?—li diris: estu la bonveninta! Nu, rakontu, kiel fartas lia princa moŝto de post la tago, kiam ni kune estis batintaj la opriĉnikojn de Maluto? Bonege ni ilin regalis apud Malbenita Ŝlimakvo! Domaĝe estas, ke Maluto mem elglitis el niaj manoj kaj ke tiu nia mallertulo, Dmiĉjo, forglitigis Ĥomjàk’n. Ne bone ili sin sentus en miaj manoj! Sendube la granda caro multe ĝojis, revidinte la kronprincon? Bonege li, certe, rekompencis la princon Serèbrjanij?

—Jes, karulo!—respondis Miĥeiĉ: la caro Ivano Vasìljeviĉ, donu Dio al li sanon, estis favora al mia mastro. Sed ne plaĉis la princo al liaj opriĉnikoj. Verdire, kiel ili povus ŝati nin, malbenitoj? Komence ni ilin vipbatis en Medvedevka, poste Maluto ricevis bonan survangon apud Malbenita Ŝlimakvo, kaj hieraŭ en Moskvo mia bojaro mortigis multe da ili. Sed la malbenitoj, kiuj estis pli multenombraj, renversis lin kaj veturigis lin ŝnurligitan en la antaŭurbon. Jen kio estas malbona: Maluto, tiu hundo, kalumnios lin antaŭ la caro, li nepre venĝos al la princo la survangon!

—Jes!—diris Ringo, sidiĝante surbenken: sekve la caro ne pendigis Maluton? Kial do ne? Nu, tio nin ne koncernas, tia estas lia cara volo! Diru, kion nun vi intencas fari?

—Kara Ivano, pardonu, mi ne konas vian patronomon...

—Por kio? Ivaĉjo—tute simple!

—Nu, bone, kara Ivaĉjo, mi mem nun ne scias, kion fari. Donu konsilon! Du saĝoj valoras pli ol unu! [71] Ankaŭ la muelisto sendis min al vi. Iru,—li diris, al la hetmano, li helpos: mi bone vidas, laŭ miaj antaŭsignoj, ke en ĉi tiu afero li havos sukceson kaj grandan profiton! Iru al la hetmano!

—Jes? Ĉu vere? Li sendis vin al mi?

—Jes, jes, tute vere. Iru,—li diris, al la hetmano, salutu lin de mi, diru, ke li nepre devas savi la princon; mi ja bone vidas, ke li havos sian profiton, miaj antaŭsignoj ne trompas... Kio ajn estus, li nepre liberigu la bojaron, kaj mi ne forgesos tiun lian servon,—tiel li diris.—Sed se li ne savos la princon, estos grandega malfeliĉo por li, t. e. por vi, hetmano... malsano lin konsumos kaj pereigos, kvazaŭ herban trunketon!..

—Vere?—demandis Ringo, mallevinte la kapon kaj kvazaŭ enpensiĝinte:—ĉu vere li diris, malsano konsumos?

—Jes, karulo, li diris ankaŭ, ke viaj piedoj kaj brakoj fariĝos senfortaj, ke sur via kapo aperos tia abomenaĵo, Dio vin gardu!

Ringo levis la kapon kaj atente rigardis Miĥeiĉ’n.

—Kaj nenion plu diris la muelisto?

—Kiel ne?—daŭrigis la maljunulo, ĵetinte flankan rigardon sur la grandan poton da varmega brasika supo, kiun la rabistoj ĵus metis sur la tablon.—Ankoraŭ li parolis: diru al la hetmano, ke li vin bone gastigu, kvazaŭ min mem. Sed plej grave estas,—li diris,—ke li savu la princon. Jen, karulo, kion diris la muelisto!

Kaj Miĥeiĉ observis, kiel impresis la hetmanon liaj paroloj.

Sed Ringo ekrigardis lin ankoraŭ pli fikse kaj subite eksplodis per laŭta, gajega rido.

—He, vi, maljunulo! Ĉu vere la muelisto diris al vi, ke mi pereos, se mi ne penos savi la princon?

—Jes, jes, karulo,—respondis Miĥeiĉ, iom konfuzita: li diris, ke viaj piedoj kaj brakoj...

—Kia ruzulo!—interrompis lin Ringo, bonkore ekfrapante lin je ŝultro kaj ĉiam gaje ridante: por kio vi min, maljunulo, volas superruzi?

—Nu, altabliĝu, bonulo,—li aldonis, alirante kun li la tablon: bonan apetiton! Prenu kuleron, kaj ni vespermanĝu kune; kaj se estos eble helpi al la princo, mi volonte tion faros sen viaj elpensaĵoj. Nur kiamaniere aranĝi la aferon? Kiajn rimedojn trovi? La princo sidas en malliberejo?

—Jes, jes, karulo!

—En la sama, kiu troviĝas sur la placo, apud la domo de Maluto?

—Kredeble. Plej fortika malliberejo!

—Kaj la ŝlosiloj de l’ malliberejo troviĝas ĉe Maluto?

—Jes, kiam ni estis en la antaŭurbo, okaze mi vidis, ke vespere li ĉiam vizitis malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron. Ŝlosilojn li ĉiam kunhavis. Sed antaŭ la nokto li ilin alportis ĉiam al la caro, kaj la caro, onidire, havas ilin sub sia kuseno.

—Jen kio!—diris Ringo, manĝante la supon: kia diablo povas helpi al via bojaro? Nu, diru, kia diablo?

—Kion mi diros? Mi vidas, ke neeble estas ion fari! Jes, karulo,—diris Miĥeiĉ kaj ĵetis la kuleron.—Tiuokaze mi ankaŭ ne volas plu vivi. Mi tuj iros al mia mastro, kaj ni mortos kune, kaj mi servos al li en la estonta mondo, se mi ne povis servi ĉi tie.

—Ne, ne, atendu iomete, vi havos ankoraŭ tempon priplori la mortinton! Eble, via princo ne estas en malliberejo. Tiam pro kio plori? Sed se li vere sidas en malliberejo, tiamni pripensu... Mi bone konas la antaŭurbon: en la pasinta monato mi tie estis kun dresita urso. La palacon mi ankaŭ konas, ĉion mi bone observis pro ĉiu okazo: eble, mi pensis, mi iam bezonos! Atendu, mi iomete pripensos!

Kaj Ringo meditis iom da tempo.

—Bone, mi trovis la rimedon!—li ekkriis kaj salte leviĝis.—Vulturo! Nin ambaŭ la princo savis el mortdanĝero, nun ni iru savi lin, venis nia tempo. Ĉu vi volas iri kun mi al nefacila ago?

La maljuna rabisto sulkigis la brovojn kaj skuis siajn grizajn buklojn.

—Nu, Vulturo, ĉu vi ne volas?

—Vi, hetmano, ŝajne, freneziĝis? Ĉu vi ne aŭdis, kie sidas la princo? Ĉu vi ne aŭdis, ke la ŝlosiloj tage estas ĉe Maluto kaj nokte sub la cara kuseno? Kio estas farebla? La vipo ne disrompas hakildorson! [72] Pereis la princo, ne eble estas al li helpi. Ĉu pro tio ni ankaŭ devas perei? Ĉu li fartos pli bone, kiam oni nin senhaŭtigos?

—Vi estas prava, Vulturo, sed ne forgesu la rusan proverbon: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas! Se tiam la princo nin ne estus savinta, kie nun ni estus? Ni pendus ie sur betulo, balancataj de vento. Kaj nun kiel li devas suferi, malfeliĉa princo! Certe li pensas: tiam mi helpis al bonaj homoj, nun ili venos helpi al mi! Sed se ni ne venos al li, li havos la rajton nin malbeni, irante al eŝafodo: fi!—li diros, malbonaj homaĉoj, rabistoj, ŝtelistoj, ili forgesis mian servon! Ili scias nur verŝi sangon de senkulpuloj, sed savi bonan kristanon ili ne volas! Ne, li diros, mi ne petos Dion por ili! Ke ili pereu en ĉi tiu mondo, same kiel en la estonta! Jen kion diros la princo!

Vulturo ankoraŭ pli multe sulkigis la brovojn. Internan bataladon rebriligis en si lia severega vizaĝo. Estis videble, ke Ringo komprenis ektuŝi vivajn kordojn en lia malmoligita koro. Sed ne longe daŭris la batalado. La maljunulo eksvingis la manon.

—Ne, hetmano!—li diris: sensencaĵon vi elpensis, ĉiu por si mem estas la plej kara!

—Nu, bone!—diris Ringo.—Ni atendu ĝis mateno, eble ni trovos iun alian rimedon. Venos mateno, venos konsilo! Kaj nun, kamaradoj, estas jam tempo iri dormi. Kiu povas, preĝu Dion, kiu ne povas, kuŝiĝu!

Kaj la hetmano ĵetis flankan rigardon sur Vulturon. Kredeble, li konis ion, ĉar Vulturo ektremetis kaj, por ke neniu tion rimarku, komencis laŭte oscedi kaj eĉ kanteti.

La rabistoj leviĝis. Kelkaj tuj kuŝiĝis sur "polati", aliaj longe ankoraŭ preĝis antaŭ la sankta pentraĵo. Dmiĉjo ankaŭ fervore sin signis kruce kaj frunte batis la teron: se liaj vestoj kaj lia armaĵo ne aperigus lian metion, neniu, vidante lian bonkoran mienon, rekonus en li rabiston. Ne tia estis la maljuna Vulturo. Kiam ĉiuj jam kuŝis, Miĥeiĉ ekvidis ĉe malforta estingiĝanta flamo, ke la maljunulo leviĝis de l’ benko kaj iris al la sankta pentraĵo. Li faris kelkajn signojn de kruco, ion balbutante, kaj baldaŭ diris kolertone:

—Ne, mi ree ne povas preĝi! Mi opiniis, ke hodiaŭ ĝi estos pli facile!

Longe Miĥeiĉ estis aŭdanta, kiel Vulturo sendorme sin turnadis de flanko al flanko, ion murmurante por si mem. Antaŭ tagiĝo la rabisto vekis la hetmanon.

—Hetmano, he, hetmano!

—Nu, karulo?

—Mi konsentas, mi iros kun vi, kien vi volas!

—Kial do?

—Mi ne povas dormi. Pli ol unu nokton mi maldormas!

—Ĉu vi definitive decidis?

—Jes, se mi promesas al vi, mi ne perfidos!

—Bone, Vulturo, dankon! Nun ni bezonas ankoraŭ ne pli multe ol unu kamaradon! Ĉu baldaŭ tagiĝos?

—Jes, jam ekkantas birdetoj.

—Do, estas tempo leviĝi, sufiĉe oni dormis. Dmiĉjo,—vokis Ringo, puŝante la junulon.

—Nu?—demandis li, malfermante la okulojn.

—Ĉu vi volas iri kun ni?

—Kien?

—Ĉu ne estas egale? Mi vin demandas, ĉu vi volas iri kun mi kaj kun maljuna Vulturo?

—Kial ne?—respondis Dmiĉjo, oscedante, kaj liaj piedoj ekaperis de super la "polati".

—Jen kial mi amas la junulon! Iru, kien oni vokas kaj ne demandu: kien? Se oni dispecigos al vi la kapon, tio ne rilatas vin, tio estas nia zorgo, kaj vi devas nur obei. Nun gardu vin: kiu sin jungis, tiu sin dungis. Kiu reiros, estos nomata kankro!

—Mi ne estos nomata,—respondis Dmiĉjo kaj komencis ĉirkaŭvolvi la piedojn per ĉifonoj.

La rabistoj leviĝis kaj sin vestis.

Kia estis la elpensaĵo de Ringo kaj ĉu li sukcesis en ĝia plenumado, tion ni ekscios el la sekvontaj ĉapitroj.

_____________________________

Piednotoj

[70] Oni konstruas "polati"n tute supre sub la plafono, tiel ke ĝi pli similas je larĝa breto ol je benko. Ĉe rusaj vilaĝanoj "polati" anstataŭas liton, kaj sur ĝi preskaŭ ĉiuj anoj de familio trovas lokon por pasigi la nokton.

[71] Rusa proverbo.

[72] Rusa proverbo.

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj