Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XIV. Survango
Dume Maluto kun Ĥomjàk, akompanataj de dudek opriĉnikoj, sin direktis kun sia kaptito al Malbenita Ŝlimakvo, Serèbrjanij sidis ĉe Godunòv antaŭ kovrita tablo kun du pokaloj da vino.
—Diru, mi petas, Boriso Teodòroviĉ,—demandis la princo: kio fariĝis la lastan nokton al la caro? Kial la tuta antaŭurbo leviĝis noktomeze? Ĉu ofte ĝi okazas ĉe vi?
Godunòv levis la ŝultrojn.
—La granda caro,—li respondis,—ofte ploras nokte pri siaj malamikoj, preĝas por iliaj animoj. Ne estas mirinde, ke li nin kunvokis noktomeze por preĝi. Vi scias, en la dua letero de Bazilo la Granda al Gregoro Nazianzin staras la vortoj: "kio por unuj estas mateno, tio estas noktomezo por homo pia kaj preĝanta". Meze de nokta silento, kiam nek okuloj, nek oreloj donas danĝerajn impresojn, tiam decas al la homo resti en la ĉeesto de Dio!
—Boriso Teodòroviĉ! Antaŭe mi ankaŭ estis vidinta, kiel preĝis la caro, sed ĝi okazis ne tiel, kiel nun. Nuntempe ĉio fariĝas alimaniere. Kaj la opriĉninon mi tute ne povas kompreni. Ne monaĥoj estas viaj opriĉnikoj, sed veraj rabistoj. Ne multe da tagoj mi vivas en Moskvo, sed mi jam aŭdis, mi vidis tiom da teruraĵoj, ke ne facile estus kredi... Eble, oni ensorĉis la caron. Boriso Teodòroviĉ, vi estas intima kun la caro, la caro amas vin,—se vi dirus al li pri opriĉnino?
Godunòv ekridetis pro la naiveco de l’ princo.
—La caro estas al ĉiuj favora,—li diris kun ŝajniga humileco: kaj mi ne estas inda je lia favoro. Ne konvenas al mi juĝi pri la caraj aferoj aŭ instrui la caron! Sed la opriĉnino ne estas malfacile komprenebla. La tuta Rusujo apartenas al la caro, ni ĉiuj estas liaj sklavoj: kion prenas la caro por si mem, tio estos lia, kion li bonvolas lasi al ni, tio estas nia; kiun li ne volas havi apud si, tiu restas en lia sekvantaro; kiujn li ne volas alproksimigi, tiuj restas malproksime. Jen kio estas la opriĉnino!
—Ne, Boriso Teodòroviĉ, kiam vi tion rakontas, ĉio ŝajnas esti bona, sed en realeco ĉio estas tute alia. La opriĉnikoj pereigas kaj detruas la zemŝĉinon pli multe ol la tataroj. Ekzistas neniu juĝo kontraŭ ili. La tuta lando pereas pro ili. Vi diru pri tio al la caro! Al vi li kredos!
—Princo Nikito Romànoviĉ, multe da malbono ekzistas en la mondo! Ne pro tio homoj pereigas homojn, ke unuj estas opriĉnikoj kaj aliaj bojaroj, sed pro tio, ke ili ĉiuj estas homoj! Se mi eĉ dirus al la caro, kio sekvos? Ĉiuj ekkoleros kontraŭ mi kaj la caro ankaŭ!...
—Bone! Li ekkoleru, sed vi do faris laŭ konscienco, vi diris al li la veron!
—Nikito Romànoviĉ! Ne multe da tempo oni bezonas por diri la veron, sed oni devas scii ĝin elparoli. Se mi kontraŭdirus al la caro, jam de longe mi ne estus ĉi tie, kaj se mi ĉi tie ne estus, kiu hieraŭ estus savinta vin, princo!
—Vi estas prava, Boriso Teodòroviĉ, donu Dio sanon al vi! Sen vi mi nun ne ekzistus plu!
Godunòv pensis, ke li estis konvinkinta la princon.
—Jen, Nikito Romànoviĉ!—li daŭrigis: bone ĝi estas defendi la veron, sed unu sola soldato ne povas esti hetmano... Kion vi farus, ekzemple, se en via ĉeesto kvardek rabistoj atakus senkulpulon?
—Kion mi farus? Mi tuj min ĵetus kun sabro en la mano al ili ĉiuj kaj mi ilin batus ĝis kiam mi estus mortigita!...
Godunòv ekrigardis lin mirigite.
—Kaj post kiam vi mortigus kvin, eble dek rabistojn, vi nepre estus mortigita kaj la restintaj rabistoj mortigus la senkulpulon. Ne, princo! Ĉu ne estus pli bone ne sin enmiksi, sed, kiam ili estos senvestigantaj la mortigitan, tiam krii al ili, ke Stepĉjo prenas pli multe ol Miĉjo, kaj ili tranĉos la gorĝojn unuj al aliaj!
Ne plaĉis ĉi tiu ekzemplo al Serèbrjanij. Godunòv rimarkis ĝin kaj ŝanĝis la temon.
—Rigardu, princo!—diris li rigardante tra fenestro:—kiu tie galopas tiel rapidege? Ŝajne, via ĉevalservisto?
—Mi dubas!—respondis Serèbrjanij:—li forrajdis hodiaŭ matene al malproksima pilgrimado!
Sed tio estis Miĥeiĉ, pala, sur neselita ĉevalo. Ŝajne, li prenis la unuan ĉevalon, kiun li trafis, kaj nun li, spite kutimoj, enrajdis en la korton, rekte al la fenestroj.
—Kara princo!—li kriis jam de malproksime: vi sidas, manĝas kaj trinkas kaj ne scias, kio okazis! Mi ĵus renkontis Maluton Skuratov kun Ĥomjàk, ambaŭ surĉevale, kaj inter ili—kun ligitaj brakoj,—ĉu vi scias, kiu?—la kronprinco mem, jes, la kronprinco! Sur lian kapon ili metis nigran kapuĉon, sed la vento forlevis la kapuĉon, kaj tial mi rekonis la kronprincon! Li ekrigardis min, kvazaŭ petante pri helpo, kaj Maluto algalopis kaj surŝovis la kapuĉon ĝis la mentono!
Serèbrjanij salte leviĝis.
—Vi aŭdas, vi aŭdas, Boriso Teodòroviĉ?—li ekkriis, brilante per okuloj.—Ĉu nun oni povas atendi ĝis kiam la rabistoj intermalpaciĝos?—Kaj li sin ĵetis eksteren.
—Ĉevalon!—li ordonis, prenante la bridon el la manoj de Miĥeiĉ.
—La ĉevalo ne konvenas por vi, karulo,—kriis Miĥeiĉ,—malbona ĉevalaĉo, eĉ ne selita, ĉu eble estas kun tiu ĉevalo iri al la caro?
Sed la princo jam rajdis, certe, ne al la caro, sed al persekuto de Maluto...
________________________________________
Forgesis Serèbrjanij, ke li ne kunhavas sabron, nek pafilon, ke li sidas sur maljuna ĉevalo! Siatempe la ĉevalo estis bonega: pli ol dudek jarojn ĝi bone servis en milito, sed ne ricevis ĝi ripozon por siaj maljunaj jaroj, nuntempe ĝi servis kiel akvoportisto, ricevante nur putran fojnon kaj bastonbatojn. Sed hodiaŭ ĝi eksentis sur sia dorso lertan rajdiston, kaj ĝi ekmemoris pri siaj iamaj tagoj, kiam ĝi surportadis heroojn dum militiroj, kiam ĝi estis nutrata per plej bona aveno... Kaj ĝi plenblovigas siajn ruĝajn naztruojn, etendas la kolon kaj galopas, streĉante siajn ĉiujn fortojn por atingi Maluton Skuratov.
Maluto rajdas kaj rajdas en densa arbaro kun siaj opriĉnikoj. Li rapidigas ilin por atingi Malbenitan Ŝlimakvon, ordigante la kapuĉon sur la kapo de l’ kronprinco, por ke ne sciu la opriĉnikoj, kiun ili akompanas al la morto. Se ili konus la kaptiton, ili rifuzus helpi al Maluto, eble ĉiuj forkurus. Ĝis nun ili kredas, ke simplulo rajdas inter Maluto kaj Ĥomjàk, ili ne povas nur kompreni, por kio oni decidis lin ekzekuti tiel malproksime.
Maluto rapidigas la opriĉnikojn, Maluto koleras kontraŭ la ĉevaloj, li vipas la ĉevalojn senkompate.
—La caro eble ŝanĝos sian intencon, la caro eble sendos post ni por nin revenigi!
Galopas la maljuna Maluto en densa arbaro, birdoj scivole rigardas post li, etendante la koletojn, nigraj korvoj flugas super li, jam proksime estas la Malbenita Ŝlimakvo.
—He!—diras Maluto al Ĥomjàk:—ŝajnas al mi, mi aŭdas ĉevalan piedfrapadon post ni!
—Ne!—respondis Ĥomjàk:—vi aŭdas piedfrapadon de niaj propraj ĉevaloj.
Pli kaj pli rapidigas Maluto la opriĉnikojn, pli kaj pli ofte ili vipas siajn ĉevalojn.
—He!—diras Maluto al Ĥomjàk:—ŝajnas al mi, mi aŭdas kriojn post ni!
—Ne!—respondis Ĥomjàk:—vi aŭdas la eĥon de niaj propraj voĉoj!
Multe koleras Maluto kontraŭ la ĉevaloj...
—Ĉu oni ne persekutas nin?
Subite Maluto aŭdas post si la voĉon:
—Haltu, Gregoro Lukìĉ!
Serèbrjanij estis post lia dorso. Bone servis al la bojaro lia maljuna ĉevalo!
—Haltu, Maluto!—ripetis la princo kaj, streĉinte ĉiujn siajn fortojn, li donis al li survangon.
Forta estis la ekfrapo de Nikito Romànoviĉ! Ĝia sono ektondris kvazaŭ pafo: ekbruis la arbaro, ekfalis la folioj; arbaraj bestoj flugkuris en densejon; strigoj kun larĝe malfermitaj okuloj elflugis el siaj kavernoj, kaj kamparanoj, kiuj tre malproksime de tie estis senŝeligantaj la tiliojn, rigardis unuj la aliajn kaj parolis:
—Kia krakado! Ĉu ne rompiĝis la maljuna kverko super la Malbenita Ŝlimakvo?
Maluto falis el la selo. Malfeliĉa maljuna ĉevalo de Serèbrjanij faletis, renversiĝis kaj mortis.
—Maluto!—ekkriis la princo, tuj leviĝante: ne taŭgan pecon vi volis engluti! La peco vin sufokos! Kaj, elingiginte la sabron de Maluto, li eksvingis ĝin por dehaki lian kapon.
Sammomente alia sabro ekfajfis super la kapo de Serèbrjanij. Mateo Ĥomjàk venis helpi al sia mastro. Batalo ekbolis inter Ĥomjàk kaj la princo. Aliaj opriĉnikoj kun nudaj sabroj ankaŭ atakis la princon, kiun defendis nur la altaj arboj kaj la densega arbetaro.
—Certe, mi pereos,—li pensis dum batalo,—kaj ne savos mi la kronprincon! Se mi povus elteni nur duonon da horo, eble alvenus iu ajn helpo!
Apenaŭ li ĝin ekpensis, akra ekfajfo eksonis en la arbaro, poste laŭtaj krioj.
La opriĉniko, kiu jam levis la sabron super la princo, falis kun dishakita kapo, kaj super lia kadavro jam staris Ivaĉjo Ringo, svingante sian sangkovritan ĉekanon. Samtempe rabistoj, simile je aro da lupoj, sin ĵetis sur la opriĉnikojn de Maluto, kaj komenciĝis manbatalo! Maluto volonte mem atakus la malamikojn, sed en la densejo li ne havis sufiĉe da loko. Multaj opriĉnikoj jam kuŝis mortigitaj, sed aliaj baldaŭ retrovis la fortojn, kriadis: "ha, ha, hurà!" kaj piedpremadis la rabistojn per siaj ĉevaloj. Eĉ Ringo, ricevinte vundon de l’ brako, ne tiel fervore batis per sia ĉekano. Sed subite nova ekfajfo ekaŭdiĝis en la arbaro.
—Vigle tenu vin, bravuloj!—ekkriis Ringo: la avo Vulturo venas helpi nin!
Kaj li ankoraŭ ne finis siajn vortojn, kiam Vulturo kun sia taĉmento atakis la opriĉnikojn, kaj ree ekbolis granda, kruelega manbatalo!
En densa arbaro la rajdantoj sentis sin ne tiel oportune, kiel la infanterianoj. La ĉevaloj stariĝis sur postajn piedojn, falis sur la dorson, premante la rajdantojn. Malespero ekkaptis la opriĉnikojn. La sabro de Ĥomjàk fajfis kiel vento, kvazaŭ fulmoj brilis super lia kapo.
Subite io nova okazis en komuna tumulto. La forta Dmiĉjo, dispuŝante la batalantojn, ekcelis Ĥomjàk’n, renversante ĉiujn senescepte, la siajn same kiel la fremdajn. Dmiĉjo ekkonis tiun, kiu estis rabinta lian fianĉinon. Tenante sian pezan bastonegon per ambaŭ manoj, li ekfrapis per ĝi sian malamikon. Ĥomjàk deflankiĝis, la ekfrapo trafis la kapon de l’ ĉevalo, la besto falis morta, la bastonego rompiĝis.
—Atendu, atendu!—diris Dmiĉjo, sin ĵetante sur Ĥomjàk: nun vi ne foriros!
La batalo estis finita. Forestis la malamikoj: ĉiuj opriĉnikoj falis mortaj, nur Maluto forgalopis sur sia rapidega ĉevalo.
La rabistoj ankaŭ perdis multe da siaj.
—Jen, via bojara moŝto!—diris Ringo al princo Serèbrjanij, forviŝante la ŝviton de sur sia vizaĝo.—Jen kie ni ree renkontiĝis!
La princo, ĉe la apero de la rabistoj, sin ĵetis al la kronprinco kaj prenis lian ĉevalon flanken. La kronprinco estis alligita al la selo. Serèbrjanij per sabro distranĉis la ŝnurojn, helpis al la kronprinco deĉevaliĝi kaj demetis la tukon de antaŭ lia buŝo. Dum la batalo Serèbrjanij staris antaŭ la kronprinco, protektante lin.
—Via kronprinca moŝto!—li diris, vidante, ke la rabistoj jam prirabas la mortigitajn kaj kaptas la forkurantajn ĉevalojn:—la batalo estas finita, ĉiuj viaj malamikoj mortis, nur Maluto forkuris, sed, ŝajnas al mi, ne multon li ankaŭ gajnis, ĉar sendube la caro juĝe esploros la kazon!
Ĉe la nomo de kronprinco Ringo posteniris.
—Ĉu vere?—li demandis: tio estas la kronprinco mem? La filo de l’ caro? Jen kiun defendi mi havis la feliĉon! Jen kiun la hundoj venigis tien ĉi kunligitan!—Kaj la hetmano falis al la piedoj de Ivano Ivànoviĉ.
La sciigo rapide disvastiĝis inter la rabistoj. Ĉiuj lasis la mortigitajn kaj venis saluti la caran filon.
—Dankon al vi, bonuloj!—li diris afable, sen sia kutima fiereco: kiu ajn vi estu, dankon al vi!
—Ne dankinde, via kronprinca moŝto—respondis Ringo: se mi scius, kio minacas al vi, mi kunprenus ne kvardek, sed ducent bravulojn, kaj ne forkurus de ni tiu Skuratov. Ni nepre kaptus lin vivantan kaj tuj pendigus lin en via ĉeesto! Cetere, ŝajne, restis ĉe ni lia ĉevalservisto, ankaŭ mia malnova konatulo; se la fiŝoj mankas, oni kontentiĝas per kraboj [65].—He, bravulo, ĉu vi tenas Ĥomjàk’n?
—Jes!—respondis Dmiĉjo, kuŝante surventre kaj ne ellasante sian viktimon.
—Ellasu lin, ne timu, nun li ne forkuros. Nu, bravuloj, faru fajron por esplorado, alportu ŝnuregon kaj vergojn!
Dmiĉjo leviĝis. El sub li leviĝis forta altkreska junulo; kiam li turnis la vizaĝon al la rabistoj, ĉiuj ekkriis mirigitaj:
—Ĥlopko! Li estas Ĥlopko! Ĥlopkon li premadis anstataŭ opriĉnikon!
Dmiĉjo rigardis ĉirkaŭen kun malfermegita buŝo.
Ĥlopko apenaŭ spiris.
—Jen kiun mi kaptis!—fine eldiris Dmiĉjo.—Kial do vi ne parolis?
—Ĉu eble estis paroli, kiam vi premadis mian gorĝon?
—Kiel do vi trafis sub min?
—Kiel, kiel? Vi, urso, ekfrapis la ĉevalon je la kapo, kaj la rajdanto falis sur min, kaj tuj vi, anstataŭ lin, min ekkaptis kaj eksufokis!
—Jen kio!—malrapide diris Dmiĉjo, gratante al si la nukon.
La rabistoj ekridegis. La kronprinco ankaŭ ridetis. Ĥomjàk’n oni ne povis trovi.
—Ne venis ankoraŭ lia tempo,—diris Ringo,—domaĝe, tre domaĝe! Nu, eble Dio donos, mi havos lin ankoraŭ en la manoj! Kaj nun permesu, via kronprinca moŝto, ke mi vin akompanu kun miaj bravuloj ĝis la ŝoseo! Hontinde estas por mi, via kronprinca moŝto! Ne konvenus al mi, malaltrangulo, eĉ paroli kun via kronprinca moŝto, sed kion fari? sen mia helpo vi ne eliros de ĉi tie!
—Nu, kamaradoj,—daŭrigis Ringo: venu akompani lian kronprincan moŝton! Vi, bojaro,—li diris al Serèbrjanij, montrante sian ĉevalon:—surĉevaliĝu, mi prenos alian ĉevalon. Vi, Vulturo, povas piediri kaj Dmiĉjo tiom pli!
—Por kio?—diris Dmiĉjo, ekkaptis la kolharojn de iu ĉevalo, preskaŭ faliginte ĝin:—mi ankaŭ povas rajdi!
Li levis la piedon al piedingo, sed, ĉar li ne povis trovi ĝin per la piedo, li surventre kuŝiĝis sur la dorson de l’ ĉevalo, tiamaniere tragalopis kelkajn paŝojn kaj nur poste trafis en la selon.
—He, he!—li ekkriis, balancante per la piedoj kaj levante la kubutojn.
La kronprinco direktis la ĉevalon hejmen, antaŭ- kaj postirata de la tuta bando.
Kiam fine oni venis en la kamparon kaj ekvidis de malproksime tegmentojn de l’ antaŭurbo, Ringo haltis.
—Via kronprinca moŝto,—li diris, saltante for de la ĉevalo: jen estas via vojo, jen la antaŭurbo! Ne konvenas, ke mi restu plue kun via kronprinca moŝto. Krome, mi rimarkas tie polvon super la vojo: kredeble, militistoj! Adiaŭ, via kronprinca moŝto! Ne koleru: neceseco nin kunigis!
—Atendu, bravulo!—diris la kronprinco, kiu, sentante sin en sendanĝereco, reprenis siajn antaŭajn manierojn:—atendu, bravulo! Diru antaŭe, al kiu bojara familio vi apartenas, kial vi portas orkovritan kaftanon?
—Via kronprinca moŝto,—modeste respondis Ringo: ekzistas ĉi tie multe da tiaj bojaroj senfamiliaj, multe da princoj sennomaj! Ni surhavas tion, kion sendas al ni Dio!
—Ĉu vi ne scias!—severtone daŭrigis la kronprinco,—ke por tiaj princoj, kiel vi, estas starigita alta konstruaĵo sur la placo? Vi mem ne estas inda ĉi tiun kaftanon! Se vi ne estus farinta al mi la hodiaŭan servon, mi ordonus al tiuj militistoj kapti vin ĉiujn kaj venigi en la antaŭurbon. Sed pro hodiaŭa via faro mi pardonas al vi la antaŭan rabadon kaj mi defendos vin antaŭ mia patro, se vi volas nun peti lian pardonon!
—Dankon por viaj afablaj paroloj, via kronprinca moŝto, grandan dankon, sed ne venis ankoraŭ tempo, ke mi petu pardonon de la caro! Grandegaj estas miaj pekoj antaŭ Dio, multenombraj miaj kulpoj antaŭ la caro; ne povas min pardoni lia cara moŝto, kaj se eĉ li min pardonus, mi ne povas nun forlasi miajn kamaradojn!
—Kion mi aŭdas?—miris la kronprinco: vi ne volas lasi vian rabistan vivmanieron, kiam mi mem promesas al vi mian protekton kaj helpon! Certe, rabado estas pli profita, ol honesta laborado?
Ringo karesis sian nigran barbon kaj ruze ridetante aperigis du vicojn da ebenaj blankaj dentoj, pro kio lia sunbruligita vizaĝo ekŝajnis ankoraŭ pli bruna.
—Via kronprinca moŝto!—li diris: por tio vivas ezoko en la maro, ke karaso ne dormetu [66]. Mi ne estas alkutiminta al militista ofico nek al komercista afero. Adiaŭ, via kronprinca moŝto: la polvo tie alproksimiĝas, ni devas foriri: fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon, kaj ni, rabistoj, sendanĝeran rifuĝejon.
Kaj Ringo malaperis inter la arbetaro. Ĉiuj rabistoj ankaŭ malaperis en la arbaro, kaj la kronprinco kun princo Serèbrjanij ekgalopis al la antaŭurbo, kaj baldaŭ ili renkontis taĉmenton de rajdistoj, kondukatan de Boriso Godunòv...
________________________________________
Kiamaniere Maluto sukcesis klarigi sian kalumnion kaj ree ricevi la caran favoron, ni ne scias. Eble Ivano, kiam lia ekscitita koro kvietiĝis, aljuĝis la agon de sia favorato al trompita fervorego, eble li parte konservis siajn suspektojn kontraŭ sia filo. Ĉiuokaze Skuratov ne nur ne perdis la caran favoron, sed de nun fariĝis ankoraŭ pli kara al Ivano. Ĝis tiam Rusujo malamegis Maluton, de nun ekmalamegis lin la kronprinco. La caro estis la sola apogilo de Maluto. Komuna malamego kontraŭ Maluto atestis al Ivano pri lia fideleco. Aludo kontraŭ Basmanov ankaŭ ne restis sen sekvo. En la koro de Ivano restis grajno de suspekto, kaj kvankam ĝi ne enradikiĝis, sed ĝi multe plimalgrandigis lian favoron al Basmanov, ĉar neniam la caro pardonis al tiu, kiu iam igis lin tremi, se eĉ li mem siatempe vidus sian eraron.
___________________________
Piednotoj
[65] Rusa proverbo.
[66] Rusa proverbo.