Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XI. Nokta procesio

Dum Maluto parolis kun la filo, la caro preĝis. Ŝvito jam gutis de sur lia vizaĝo; la bluaj makuloj sur lia alta frunto, postsignoj de multaj antaŭaj dumpreĝaj ĝisteraj salutoj, ree plividebliĝis, ĉar multe da tiaj salutoj li hodiaŭ ree faris; subite li aŭdis en la ĉambro iun brueton, rigardis posten kaj ekvidis sian nutristinon Onùfrievna.

Tre maljuna estis lia nutristino. Ŝi servis en la cara palaco jam de longe. Granda princo Bazilo Ivànoviĉ, patro de Ivano, prenis ŝin kiel servistinon por sia edzino Heleno Glìnskaja; ŝi ĉeestis ĉe naskiĝo de Ivano Vasìljeviĉ; la mortanta patro benis lin, infanon, en la brakoj de Onùfrievna. Oni rakontis pri Onùfrievna, ke ŝi multon scias, kion neniu eĉ suspektas. Dum infanjaroj de l’ caro Ivano liaj parencoj, bojaroj Glìnskij’j timis ŝin; aliaj bojaraj familioj, Ŝujskij’j kaj Belskij’j ĉiam penis akiri ŝian favoron.

Multon misteran divenis Onùfrievna per sorĉarto kaj neniam ŝi eraris. Dum plej glora epoko de princo Telepnèv,—kiam Ivano estis kvarjara,—ŝi antaŭdiris al la princo permalsatan morton. Ĉi tio efektiviĝis. Multaj jaroj pasis de tiam, sed ĝis nun la maljunuloj rememoras tiun antaŭdiron.

Nuntempe Onùfrievna, maljunulino preskaŭ centjara, estis duone kurbigita; la haŭto de ŝia vizaĝo havis tiom multe da sulkoj, ke ĝi similis je arba ŝelo, kaj same kiel la ŝelon kovras maldensa musko, ŝian mentonon kovris grizaj harflokoj. Jam de longe ŝi perdis ĉiujn dentojn, la okuloj ŝajne nenion povis vidi, la kapo konvulsie balanciĝis.

Onùfrievna sin apogis sur bastono. Longe ŝi staris kaj rigardis Ivanon, movante siajn flavajn lipojn, kvazaŭ ŝi ion maĉadis aŭ murmuradis.

—Nu!—ŝi fine diris per raŭka, tremetanta voĉo: vi preĝas, karulo? Preĝu, preĝu, Ivano Vasìljeviĉ! Multe da preĝado vi ankoraŭ bezonas! Se vi havus nur pasintajn pekojn, Dio kompatema certe pardonus vin! Sed vi ĉiutage faras novajn pekojn, ĉiutage vi pekas eĉ pli ol unu fojon!

—Ĉesu, Onùfrievna!—diris la caro, sin levante: vi mem ne scias, kion vi parolas.

—Mi ne scias? Ĉu mi estas freneza? Ne, ne!

Kaj la senvivaj okuloj de l’ maljunulino tuj ekbrilis.

—Kion vi faris hodiaŭ dum tagmanĝo? Pro kio vi venenis la bojaron? Vi estas supozanta, ke mi nenion scias? Jes? Ne sulkigu la brovojn! Atendu, Ivano: venos la horo de via morto, atendu! Tiam alkroĉiĝos al vi ĉiuj viaj pekoj, kvazaŭ mil miloj da pudoj [54], ili fortrenos vin ĝis sur la fundon de l’ infero, kaj tie la diabloj per hokegoj turmentos vin!

La maljunulino ree komencis maĉadi, plena je indigno. Fervora preĝado estis preparinta la caron al pieco. La ekscitita imago jam pli ol unu fojon montris al li bildon de estonta puno, sed lia granda volo venkis la teruron de postmortaj suferoj. Ivano penadis sin certigi, ke ĉi tiu teruro kaj eĉ riproĉoj de la konscienco estis kaŭzataj en lia animo de la diablo, kiu celas malhelpi lin, la sanktoleitan caron, en liaj altcelaj taskoj. Al diabla ruzeco la caro kontraŭstarigis la preĝon; sed ne malofte li perdis la fortojn sub la kruela atako de sia imago. Tiam malespero ekposedis lin. Lia maljusteco tiam aperis al li tute nevualita, kaj antaŭ liaj okuloj estis malfermataj teruraj profundegaĵoj de l’ infero. Sed ne longe daŭris tio. Baldaŭ Ivano jam ree mallaŭdis sian kuraĝmankon. Plena je kolero kontraŭ si kaj la diablo, li, spite la riproĉoj de sia konscienco, intence verŝis la sangon, kaj neniam antaŭe lia krueleco atingis tian forton, kiel en epokoj, sekvantaj ĉi tiujn momentojn de nevola senforteco.

Nuntempe la penso pri infero, vivigita de venanta fulmotondro kaj de profeta voĉo de Onùfrievna, trapenetris lian tutan korpon, kiu febre tremis. Li sidiĝis sur liton. Liaj dentoj interfrapadis.

—Nu, karulo?—diris Onùfrievna, mildigante sian voĉon: kio okazis al vi? Ĉu vi malsaniĝis? Sendube? Jen kiel mi vin ektimigis! Negravaĵo, karulo mia, konsolu vin, trankviliĝu. Kvankam grandegaj estas viaj pekoj, sed boneco de Dio estas multe pli granda! Nur pentofaru kaj plu ne peku. Mi preĝas por vi, mi preĝas ĉiam, tage kaj nokte mi preĝas por viaj pekoj, kaj nun mi preĝos ankoraŭ pli multe! Volonte mi konsentus mem iri en inferon, por ke vi trafu en paradizon! Tial mi preĝas kaj preĝas!

Ivano ekrigardis sian nutristinon: ŝi kvazaŭ ridetis, sed malafabla estis la rideto sur ŝia severa vizaĝo.
—Dankon, Onùfrievna, dankon; mi sentas min pli bone, iru kun Dio!

—Pli bone? Kiam oni konsolas vin, vi tuj perdas la timon. Vi jam min volas forpeli: iru kun Dio! Ne, karulo, ne tro esperu Dian paciencon! Dio mem perdos paciencon pro vi, pekulo! Dio forrifuzos vin, kaj diablo ĝojigita tuj eniros vian animon! Nu, bone, ne tremu do! Ĉu vi volas, ke mi faru por vi "zbiteno"’n? [55] Vi trinkos, karulo? Via mortinta patro trinkis zbitenon ĉiuvespere kaj via panjo—Dio pacigu ŝian animon!—ankaŭ ŝatis zbitenon. Malbenitaj Ŝujskij’j eĉ venenis ŝin per zbiteno!

La maljunulino kvazaŭ ekdormetis. Ŝiaj okuloj estingiĝis; ŝi ree komencis movi la lipojn, senĉese balancante la kapon.

Subite iu frapis la fenestron. La caro ektremis. La maljunulino per tremanta mano faris signon de kruco.

—Jen!—ŝi diris: jam pluvas. Kaj fulmoj brilas! Jen tondras, gardu nin Dio!

La fulmotondro plifortiĝis ĉiam pli, kaj baldaŭ ĝiaj eksplodoj sekvis unu la alian seninterrompe. Ĉe ĉiu tondrobato Ivano tremetis.

—Jen kia frosttremado, karulo! Atendu iomete, mi kuirigos por vi zbitenon!

—Ne, ne estas bezone, Onùfrievna, mi ne malsaniĝis.

—Ne malsaniĝis? Sed via vizaĝo estas tute pala! Enlitiĝu, karulo, enlitiĝu, mi kovros vin per litkovrilo. Kia lito! Nudaj tabuloj! Por kio? Ĉu ĝi decas al la caro? Ĉu monaĥo vi estas?

Ivano ne respondis. Li atente ion aŭskultis.

—Onùfrievna!—subite li ekkriis terurite: kiu estas en la vestiblo? Mi aŭdas ies paŝojn!

—Kristo vin benu, karulo! kiu povas tie esti? Ĝi nur ŝajnas al vi!

—Iu venas, venas! Venas ĉi tien! Rigardu, Onùfrievna!

La maljunulino malfermis la pordon. Malvarma vento eniris la ĉambron. Post la pordo staris Maluto.

—Kiu venas?—demandis la caro kaj salte leviĝis.

—Jen, via flavruĝa hundo!—respondis la nutristino kolertone, rigardante Maluton.—Greĉjo Skuratov, kiel vi nin ektimigis, malbenito!

—Lukìĉ?—diris la caro, ĝojigita ĉe la vido de sia favorato: estu la bonvenanto! De kie vi venas?

—El la malliberejo, via cara moŝto: mi faris esploron. Nun mi alportas al vi la ŝlosilojn!

Maluto profunde salutis la caron kaj strabe ekrigardis la nutristinon.

—Ŝlosiloj!—ekmurmuretis la maljunulino: atendu iom, oni vin bruligos per brulruĝigitaj ŝlosiloj en postmorta vivo, vin, la diablon! Vera diablo, je Dio! Eĉ la vizaĝo similas la diablon! Vi neniel evitos eternan fajron! Jes, Greĉjo, vi nepre lekos varmegajn patojn pro ĉiuj viaj nunaj kalumnioj! Vi nepre bolos en brulanta peĉo, jes, nepre, nepre, kredu al mi!

La fulmo eklumigis la minacantan maljunulinon, kaj terura ŝi estis kun levita bastono, kun brilantaj okuloj.

Maluto mem iom ektimis; sed Ivanon kuraĝigis la ĉeesto de lia favorato.

—Ne aŭskultu ŝin, Lukìĉ, li diris:—faru vian devon, ne aŭskultu virinaĉan paroladon! Nu, iru, maljuna malsaĝulino, lasu nin!

Ŝiaj okuloj ree ekbrilis.

—Maljuna malsaĝulino?—ŝi ripetis: por vi mi nun estas maljuna malsaĝulino? Atendu, vi ekmemoros min post la morto, vi ambaŭ min ekmemoros! Ĉiuj viaj kunuloj, Ivaĉjo, ĉiuj ricevos sian punon, ricevos en ĉi tiu vivo, ĉiuj, Grjaznòj, kaj Basmanov, kaj Vjàzemskij, ĉiu ricevos konforme al siaj agoj, sed jen ĉi tiu,—ŝi daŭrigis, montrante Maluton per bastono: ĉi tiu ne ricevos sian punon: ne ekzistas en nia mondo suferoj, indaj je li; liaj suferoj estos en la fundo de l’ infero, tie estas lia loko, tie la diabloj lin atendas kaj ĝojos pri lia alveno! Vi ankaŭ tie havas lokon, Ivaĉjo, varmegan, varmegan lokon!

La maljunulino eliris, kun bruo ŝovante la piedojn kaj frapante per bastono.

Ivano estis pala. Maluto eĉ unu vorton ne diris. Sufiĉe longe daŭris la silento.

—Nu, Lukìĉ!—demandis la caro: ĉu konfesas la bojaroj Kòliĉev’j?

—Ne, ankoraŭ ne, via cara moŝto. Sed mi ilin igos konfesi, ili nepre konfesos.

Ivano deziris ekscii ĉiujn detalojn de l’ esploro. La rakonto de Maluto ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.

Ekŝajnis al la caro, ke li povas ekdormi. Li forsendis Maluton, enlitiĝis kaj ekdormetis.

Li vekiĝis kvazaŭ pro subita ekskuo.

La ĉambro estis iomete lumigata per lampetoj, brulantaj antaŭ sanktaj pentraĵoj. La lunaj radioj, penetrantaj tra malgranda fenestro, ludis sur pentritaj kaheloj de l’ forno. Post la forno ĉirpis grilo. Muso ie mordetis lignaĵon.

Meze de ĉi tiu silento Ivano ree eksentis teruron.

Subite ŝajnis al li, ke leviĝas planka tabulo kaj el sub ĝi rigardas lin la hodiaŭ venenita bojaro.

Ivano ofte havis samajn halucinaciojn. Li tion klarigis per diabla sorĉaĵo. Por foririgi la fantomon, li faris signon de kruco.

Sed la fantomo ne malaperis, kiel iufoje. La mortinta bojaro daŭre malafable lin rigardis. La okuloj de l’ maljunulo, lia blua vizaĝo havis la saman aspekton, kiel dum tagmanĝo, post kiam li estis trinkinta la senditan de l’ caro pokalon.

—Ree sorĉaĵo?—pensis la caro: sed mi ne cedos al la diablaj artifikoj, mi venkos la diablan ruzecon! Ke Dio reviviĝu kaj ke estu venkitaj liaj malamikoj!

La mortinto malrapide leviĝis el sub la planko kaj alproksimiĝis Ivanon.

Ivano deziris ekkrii, sed ne povis. En liaj oreloj zumis.

La mortinto kliniĝis super la caro.

—Estu sana, Ivano!—diris raŭka nehoma voĉo: mi vin salutas, vin, kiu mortigis min senkulpan!

Ĉi tiuj vortoj resonis en la fundo de l’ koro de Ivano. Li ne sciis, ĉu la fantomo eldiris ĝin aŭ lia propra penso aperis en la formo de aŭdeblaj sonoj.

Sed jen leviĝis alia planka tabulo; el sub ĝi montriĝis la vizaĝo de okolniĉij Danilo Adaŝev, ekzekutita de Ivano antaŭ kvar jaroj.

Adaŝev ankaŭ leviĝis el sub la planko, salutis la caron kaj diris:

—Estu sana, Ivano! Mi vin salutas, vin, kiu min ekzekutis senkulpan!

Post Adaŝev aperis bojarino Mario, ekzekutita kune kun siaj infanoj. Ŝi leviĝis el sub la planko, akompanata de kvin siaj filoj. Ĉiuj salutis la caron kaj ĉiu diris:

—Estu sana, Ivano! Mi salutas vin!

Poste montriĝis: princo Kurljatev, princo Obolenskij, Nikito Ŝeremetjev kaj aliaj bojaroj, mortigitaj kaj ekzekutitaj de l’ caro Ivano.

La ĉambro pleniĝis je mortintoj. Ili ĉiuj profunde salutis la caron, ĉiuj diris:

—Estu sana, Ivano! Estu sana! Ni vin salutas!

Jen leviĝis monaĥoj, maljunuloj, monaĥinoj, ĉiuj nigrevestitaj, ĉiuj palaj, sangkovritaj.

Jen aperis militistoj, partoprenintaj kun la caro la Kazanjan militiron. Teruraj vundoj vidiĝis sur iliaj korpoj, ne dum milito ricevitaj, sed faritaj per la mano de l’ ekzekutisto.

Jen aperis virgulinoj en disŝiritaj vestoj, junaj edzinoj kun suĉinfanoj. La infanoj etendis al Ivano sangkovritajn manetojn kaj balbutis:

—Estu sana, Ivano! Estu sana vi, kiu pereigis nin senkulpajn!

La ĉambro ĉiam pli kaj pli pleniĝis je fantomoj. La caro jam ne povis ĉiujn distingi.

La vortoj de l’ fantomoj estis ripetataj per centvoĉa eĥo. Samtempe Ivano aŭdis rekviemon kaj kanton pro mortantaj. Liaj haroj suprenstaris.

—Per Dio vivanta!—li ekkriis:—se vi estas la diabloj, senditaj el infero, malaperu! Se vi vere estas animoj de miaj viktimoj, atendu la Lastan Juĝon Dian, la Teruran Juĝon! Dio tiam nin juĝos!

Ekĝemis la mortintoj kaj ekrondflugis ĉirkaŭ Ivano, kvazaŭ aŭtunaj folioj, pelataj de vento. Aŭdiĝis plenda rekviemo, la pluvo ree ekfrapis la fenestron, kaj meze de l’ ventbruo la caro distingis kvazaŭ sonojn de l’ trumpeto kaj la voĉon dirantan:

—Ivano, Ivano! Al Juĝo, al Juĝo!

La caro laŭte ekkriis. Servistoj alkuris el apudaj ĉambroj.

—Leviĝu!—ekkriis la caro:—kiu dormas nun? Venis la lasta horo, venis la lasta horo! Ĉiuj iru preĝejon! Ĉiuj sekvu min!

La korteganoj ekmoviĝis. Eksonoris preĝejaj sonoriloj. Ĵus dormintaj opriĉnikoj, ekaŭdinte la konatajn sonojn, ellitiĝis kaj rapide sin vestis.

Multaj el ili ankoraŭ festenis ĉe Vjàzemskij. Ili sidis kun plenaj pokaloj ĉe la tabloj kaj kantis gajajn kantojn. Ekaŭdinte la sonoradon, ili salte leviĝis kaj surmetis nigrajn pastrajn vestojn kiel supervestojn kaj kapkovris sin per altaj nigraj kapuĉoj.

La tuta antaŭurbo ekmoviĝis. Preĝejo de Dipatrino brilis per fajroj. La timigita loĝantaro sin ĵetis al la palaco kaj ekvidis tra la fenestroj multe da fajretoj, trapasantaj ĉiujn ĉambrojn al la ĉefa eliro. Poste la fajroj formis longan ĉenon, kaj la procesio serpentiris laŭlonge de l’ koridoro, kuniganta la palacon kun preĝejo.

Ĉiuj opriĉnikoj, egale vestitaj per nigraj vestoj kun nigraj kapuĉoj, portis peĉajn torĉojn. La lumo mirinde briligis la ĉizitajn kolonojn kaj la belan muran ornamaĵon. La vento disblovadis la vestojn, kaj la lunaj radioj kune kun lumo de torĉoj respeguliĝis en oro, en perloj kaj multekostaj ŝtonoj.

Antaŭe iris la caro, vestita kiel monaĥo. Li batis sian bruston kaj vokis, laŭte ploregante:

—Dio, kompatu min, pekulon! Kompatu min, malbonodoran hundon! Kompatu mian abomenan kapon! Pacigu, ho, Dio, la animojn de l’ homoj senkulpaj, de mi mortigitaj!

En la vestiblo de la preĝejo Ivano falis svenanta. La torĉoj lumigis maljunulinon, sidantan sur la ŝtupo. Ŝi etendis al la caro sian tremantan manon.

—Leviĝu, karulo!—diris Onùfrievna:—mi helpos vin. Longe mi vin atendis, Ivaĉjo! Eniru, ni preĝu kune!

Du opriĉnikoj levis la caron sub la brakoj. Li eniris preĝejon.

Aliaj procesioj, konsistantaj ankaŭ el homoj nigrevestitaj kun altaj kapuĉoj sur la kapoj, rapidis sur la stratoj kun brulantaj torĉoj. La preĝeja pordego englutis ĉiam novajn amasojn da opriĉnikoj, kaj grandaj pentraĵoj de sanktuloj kolere rigardis ilin de super la altaj muroj kaj la altaj kupoloj de la preĝejo.

Meze en la nokto, ĝis nun silenta, aŭdiĝis kantado de kelkcentoj da voĉoj, kaj malproksimen flugis la sonoj de preĝejaj sonoriloj kaj la malrapida kantado.

Arestitoj leviĝadis en malliberejo, bruante per siaj katenoj kaj aŭskultante.

—Nia caro aŭskultas matenan diservon,—ili diris.—Mildigu, ho, Dio, lian koron, metu kompaton en lian animon!

Malgrandaj infanoj en dometoj de l’ antaŭurbo, dormintaj apud la patrinoj, vekiĝis timigitaj kaj ploris.

Iu patrino longe ne povis trankviligi la infanon.

—Silentu!—fine ŝi diris: silentu, alie Maluto ekaŭdos.

Kaj ĉe la nomo de Maluto la infano ĉesis plori, teruregita ĝi sin premis al patrino kaj en nokta silento ree aŭdiĝis nur psalmoj, kantataj de opriĉnikoj, kaj senĉesa preĝeja sonorado.

___________________________

Piednotoj

[54] Pudo=proksimume 15 kilo.

[55] Popola trinkaĵo, preparata el varmega akvo, mielo kaj diversaj spicaĵoj.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"