Princo Serebrjanij: ĈAPITRO X. Patro kaj filo

Estis jam plena nokto, kiam Maluto, fininte perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev’j, amikoj kaj parencoj de eksigita ĉefepiskopo, forlasis malliberejon. Densaj nubegoj, kvazaŭ nigraj montoj, pendis super la antaŭurbo kaj antaŭdiris ventegon. En la domo de Maluto ĉiuj jam dormis. Maldormis nur Maksimo. Li venis renkonten al la patro.

—Paĉjo!—li diris: mi vin atendas, mi volas paroli kun vi.

—Pri kio?—demandis Maluto kaj malgraŭvole deturnis siajn okulojn. Maluto neniam tremis antaŭ siaj malamikoj, sed en ĉeesto de Maksimo li sin sentis ĝenata.

—Morgaŭ mi forveturos,—daŭrigis Maksimo:—adiaŭ, paĉjo!

—Kien?—demandis Maluto, kaj ĉi tiun fojon li direktis sian malklaran rigardon al Maksimo.

—Mi ne scias, paĉjo: Rusujo estas granda, kaj por mi ankaŭ troviĝos sufiĉe da loko!

—Ĉu vi freneziĝis? Malsaĝulo! Kion vi faris hodiaŭ dum la tagmanĝo? Kiel vi kuraĝis kontraŭparoli al la caro? Ĉu vi ne scias, kiu li estas, kaj kiu estas vi?

—Mi scias, paĉjo; kaj mi ankaŭ scias, ke la caro min por ĉi tio dankis. Tamen mi ne povas resti.

—Arogantulo! Kie vi prenis tiun volon? Kio fariĝis al vi hodiaŭ? Kial nun forveturi, post kiam la caro vin rekompencis, egaliginte kun la opriĉnikestroj? Kial nepre nun forlasi la kortegon?

—Jam delonge mi suferas ĉi tie, vi jam scias, sed mi ne konfidis al mi mem; de infana aĝo ĉiam mi aŭdas, ke la cara volo estas Dia volo, ke plej terura peko estas pensi alie ol la caro. Pastro Levkij kaj ĉiuj aliaj pastroj de l’ antaŭurbo ĉiam dum konfeso trovis en mi grandan pekon, ĉar mi havas aliajn pensojn, ol vi. Kompreneble, iufoje mi komencis dubi, ĉu mi povas sola esti prava kontraŭ ĉiuj? Tial mi prokrastis la forveturon kaj mi restis. Sed hodiaŭ,—daŭrigis Maksimo, kaj lia vizaĝo ruĝiĝis,—hodiaŭ mi konsciis, ke mi estas prava! Kiam mi ekaŭdis la rakonton de l’ princo Serèbrjanij, kiam mi eksciis, ke li estas disbatinta vian taĉmenton kaŭze de mortigado kaj rabado, kiam poste li ne neis sian pravan agon antaŭ la caro, sed kvazaŭ martiro estis preta morti pro ĝi, tiam ekbatis mia koro kunsente kun li kiel neniam antaŭe, kaj finiĝis miaj duboj, kaj mi tute klare ekvidis, ke ne viaflanke estas la vero!

—Jen kiu igis vin perdi prudenton!—ekkriis Maluto, kiu jam antaŭe koleris kontraŭ Serèbrjanij:—jen kiu estas nia malamiko! Se li iam estos en miaj manoj, li mortos ne per facila morto, hundo, mi tion ĵuras!

—Dio gardu lin kontraŭ vi!—diris Maksimo, farante signon de kruco.—Ne permesu Dio, ke vi neniigu ĉion bonan en Rusujo! Jes,—daŭrigis en ekstazo la filo de Maluto:—tuj kiam mi ekvidis la princon, mi komprenis, kiel bone estus ne disiĝi de li, kaj mi ekdeziris lin peti, ke li min kunprenu, sed mi hontis antaŭ li: miaj okuloj ne rigardos lin, ĝis kiam mi demetos ĉi tiun vestaron!

Dume Maluto aŭskultis la filon, du sentoj batalis en lia animo. Li deziris insulti Maksimon, piedbati la teron kaj per minacoj obeigi la filon, sed nevola respekto detenis lian koleron. Instinkte li komprenis, ke la minacoj nuntempe ne havos sukceson, kaj li komencis serĉi en sia malnobla animo aliajn rimedojn por deteni la filon.

—Makĉjo!—li diris petegante, penante mildigi sian sovaĝan vizaĝon: ne ĝustatempe vi elpensis forveturi! Via hodiaŭa parolado plaĉis al la caro. Kvankam vi multe timigis min per via elpaŝo, sed certe nin gardas niaj sanktuloj, kaj moliĝis la koro de nia caro. Anstataŭ vin ekzekutigi, li vin rekompencis, pligrandigis vian salajron kaj eĉ donacis al vi zibelfelan pelton. Kiel rapide vi nun povas superiĝi! Klarigu do al mi, mi petas, kial vi ne ŝatas ĉi tiean vivon?

Maksimo sin ĵetis al la piedoj de l’ patro.

—Mi ne ŝatas ĉi tiean vivon, ne, paĉjo, mi ne povas ŝati! Neeble estas por mi resti hejme! Mi ne povas plu aŭdi ĝemojn kaj ploregojn dum la tuta tago, mi ne povas vidi, ke mia patro...

Maksimo haltis.

—Nu?—demandis Maluto.

—Ke mia patro estas ekzekutisto!—eldiris Maksimo kaj mallevis la okulojn, kvazaŭ timigita, ke li diris tiajn vortojn pri sia patro.

Sed Maluton ne konfuzis ĉi tiu alnomo.

—Ekzistas diversaj ekzekutistoj!—li respondis.—Same kiel en ĉiu ofico ekzistas simpluloj kaj estroj, tiel same unu ekzekutisto mortigas simplajn ŝtelistojn, alia—bojarojn, kiuj subfosas la caran tronon kaj intencas ŝanceli la tutan landon. Rabistojn mi ne mortigas; mia hakilo forhakas nur kapojn de bojaroj-perfiduloj!

—Silentu, patro!—diris Maksimo, leviĝante: ne turmentu mian koron per viaj paroloj! Kiu el tiuj, kiujn vi pereigis, intencis ion kontraŭ la caro? Kiu el ili ribeligis la landon? Ne pro iuj kulpoj, sed pro via malico vi forhakas bojarajn kapojn! Sen vi la caro ne estus tiel kruela. Sed vi elserĉas perfidon, vi per turmentegoj eligas denuncojn. Vi, patro, vi estas kulpa pri sangverŝado! Ne, patro, ne kolerigu Dion, ne kalumniu la bojarojn, sed diru tute sincere, ke vi intencas radike ekstermi la bojaran genton!

—Kial vi ilin defendas?—diris Maluto kun malbona rideto.—Ĉu vin tre ĝojigas, ke, kiel ajn vi estu bela, gracia, vi tamen restos ilia subulo? Kaj kial vi ne povas esti ilia egalulo? Kio igas ilin tiel fieriĝi antaŭ vi? Ĉu Dio skulptis ilin el alia argilo? Se ili fieriĝas per sia riĉeco, tiam atendu do, sinjoroj! La caro ne forgesas siajn fidelajn servistojn; kaj kiam estos ekzekutitaj la bojaroj Kòliĉev’j, ilia riĉaĵo venos ne al iu alia, ol al ni. Multe da penadoj mi havas kun ili en la turmentejo, fortegaj estas la hundoj, mi devas konfesi!

Malbona sento ekbolis en la koro de Maluto, sed, ĉar li ankoraŭ ne perdis la esperon konvinki Maksimon, li nur kurbigis sian buŝon por afabla rideto. Ne konvena al li estis ĉi tiu rideto, kaj teruron eksentis Maksimo, ĝin ekvidinte. Maluto ne rimarkis ĉi tiun efekton.

—Makĉjo!—li diris: por kiu do mi ŝparis monon? Por kiu mi laboras, mi penas? Ne forlasu min, restu ĉe mi! Vi ankoraŭ estas juna, vi ne taŭgas ankoraŭ kiel militisto. Ne foriru. Memoru, ke mi estas via patro! Kiam mi ekrigardas vin, sereniĝas mia animo, kvazaŭ la caro mem estus min laŭdinta aŭ estus donanta al mi sian manon por kisi, kaj se vin iu ofendas, mi sentas, ke mi povus lin formanĝi tute vivantan!

Maksimo silentis. Maluto penadis fari sian vizaĝon plej afabla.

—Ĉu vi min tute ne amas, Makĉjo? Ĉu neniu amsento estas en via koro al mi?

—Neniu, patro!

Maluto apenaŭ detenis sian indignon.

—Kion do diros la caro, eksciinte pri via forveturo? Li nepre pensos, ke vi forkuris pro li!

—Ĝi estos la vero, patro. Mi sentas teruron. Mi scias, ke Dio ordonas ami la caron, sed kiam mi vidas liajn agojn, turniĝas mia tuta interno. Mi deziras ami, sed la fortoj mankas. Kiam mi estos for, kiam mi ne havos sangon de senkulpuloj antaŭ la okuloj, tiam eble, dank’ al Dio, mi ree ekamos la caron. Kaj se mi ne sukcesos lin ekami, mi tamen povos servi al li, sed nur ne kiel opriĉniko.

—Kaj via patrinjo?—diris Maluto, uzante la lastan rimedon.—Ŝi ne postvivos tian ĉagrenon! Vi mortigos la maljunulinon. Vi ja scias, ke ŝi estas malsaneta, malfeliĉulino!

—Dio kompatema ne lasos mian patrinjon!—respondis Maksimo kun profunda ekspiro:—ŝi senkulpigos min!

Maluto komencis grandpaŝe iri tien kaj reen. Post iom da tempo li haltis antaŭ Maksimo. La afabla mieno, kiun li ŝajnige ĝis nun estis montranta, tute malaperis. Lia maldelikata vizaĝo esprimis nur nevenkeblan volon.

—Aŭskultu, suĉulo!—li diris, ŝanĝante la voĉon kaj parolmanieron.—Ĝis nun mi petis vin, nun mi jen kion diros al vi: mi ne benas vian forveturon. Mi ne permesas, ke vi foriru. Sed se vi ne ĉesos paroli pri tio, mi morgaŭ ordonos al vi propramane ekzekuti la carajn malamikojn. Eble, kiam vi mem sangkovros viajn manojn, vi ne estos plu tia blankmanulo, kaj la patro ne estos al vi abomena!

Paliĝis Maksimo, sed ne diris eĉ unu vorton. Li konis la fortan karakteron de Gregoro Lukìĉ, li sciis, ke ne facile estas rompi la volon de l’ patro.

—Tro multe mi parolis kun vi!—daŭrigis Maluto.—Baldaŭ estos noktomezo, mi devas rapidi al la caro por redoni la ŝlosilojn de l’ malliberejo. Jen pluvo komenciĝas, donu al mi terlikon! [53] Kia bravulo! Mi volas foriri, mi ne volas resti... Kion ankoraŭ volas via moŝto? Se oni donus al vi liberecon, vi eble min aliformigus laŭ via bontrovo? Ne, bravulo, tro frue vi disetendis la flugilojn! Ne sole viajn similulojn mi sciis kvietigi. Mi vin instruos, kiel oni devas obei al la patro! Ha, kia vetero! Donu al mi la ĉapon! Kiaj fulmoj! La ĉielo kvazaŭ fendiĝas! kvazaŭ la antaŭurbo jam brulas! Fermu la fenestron kaj iru dormi; kredeble, ĝis mateno vi elĵetos el la kapo malsaĝajn pensojn. Kaj vian Serèbrjanij’n mi havos en miaj manoj! Mi rememorigos al li ĉion!

Maluto eliris. Restinte sola, Maksimo komencis mediti. Ĉio silentis en la domo; nur ekstere bruadis la fulmotondro kaj de tempo al tempo la vento, penetrante en la ĉambron tra la fenestro, balancis la ĉenojn, pendantajn al la muro, kaj tiamaniere, tuŝante unu la alian, ili sonis per malica fera sonado. Maksimo atingis la ŝtuparon, kondukantan en la supran etaĝon, al la ĉambro de lia patrino. Li sin klinis kaj komencis aŭskulti. Ĉio silentis ankaŭ tie supre. Maksimo singarde supreniris la krutajn ŝtupojn kaj haltis antaŭ la pordo, post kiu dormis lia patrino.

—Dio mia!—li diris al si mem.—Vi vidas mian koron, Vi konas miajn pensojn. Vi scias, ho, Sinjoro, ke ne pro fiereco, ne pro obstineco mi malobeas al la patro! Pardonu al mi, Dio, ke mi ne plenumas vian sanktan ordonon! Kaj vi ankaŭ, panjo mia, pardonu al mi! Mi vin forlasas sen via scio, mi forveturas sen via beno; mi scias, panjo, ke mi disŝiras vian koron, sed alie mi ne povus foriri! Adiaŭ, bona, kara panjo, vi min ne vidos plu!

Maksimo falis teren kaj kisis la sojlon de l’ ĉambro. Poste li kelkfoje signadis sin kruce, malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris eksteren. La pluvo falis, kvazaŭ kolerante kontraŭ la tuta mondo. Neniu estis en la korto. Maksimo iris en la stalon, ĉevalservistoj ĉiuj dormis. Li mem elstaligis sian favoratan ĉevalon kaj selis ĝin. Granda hundo, alĉenigita ĉe la eniro, elgrimpis el sia dometo kaj komencis boji kaj sin ĵeti, kvazaŭ antaŭsentante lian foriron. Ĝi estis vilhara hundo el la speco de ŝafistaj luphundoj. Ĝia longa kaj malmola griz-bruna hararo senorde kovris ĝian nigran buŝegon, kaj preskaŭ ne videblaj restis ĝiaj saĝaj okuloj.

Maksimo karesis la hundon, ĝi metis siajn nigrajn manegojn sur liajn ŝultrojn kaj lekis lian vizaĝon.
—Adiaŭ, Bujano,—diris Maksimo: gardu nian domon, fidele servu al patrinjo!

Li malfermis la pordegon, surseliĝis kaj ekgalopis for el la patra domo.

Li ankoraŭ ne atingis la remparon, kiam li ekaŭdis laŭtan bojadon kaj rimarkis Bujanon, kiu saltadis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi prosperis rompi la ĉenon kaj ke ĝi nun povas akompani sian mastron.

__________________________

Piednoto

[53] Longa laŭtalia vesto.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"