Princo Serebrjanij: ĈAPITRO VIII. Festeno

En granda duluma ĉambrego, ornamita per bele pentritaj kolonoj, staris tri vicoj da longaj tabloj, po dek tabloj en ĉiu vico, ĉiu tablo destinita por dudek personoj. Apartaj tabloj por la caro, la kronprinco kaj plej intimaj favoratoj staris en la fundo de la ĉambrego. La gastoj estas sidontaj sur longaj benkoj, tegitaj per orŝtofo kaj veluro; por la caro estis preparita alta skulptita apogseĝo, ornamita per perlaj penikoj kaj havanta du leonojn anstataŭ piedetoj kaj oritan dukapan aglon kun disetenditaj flugiloj anstataŭ dorsapogilo. Meze de la ĉambrego staris forta kvarangula kverkligna tablo kun same fortaj tornitaj piedoj: tutan monton da ora kaj arĝenta vazaro ĝi estis subtenanta. Tie staris fandefaritaj pelvoj kun skulptitaj teniloj, tiel pezaj, ke kvar viroj apenaŭ povus levi ĉiun el ili; pezaj ĉerpiloj, pokaloj, ornamitaj per multo da perloj, kaj diversgrandaj pladoj kun presitaj desegnaĵoj. Tie staris pokaloj kaj kruĉoj el multekostaj ŝtonoj kaj bovkornoj, ore kadrigitaj. Inter pladoj kaj ĉerpiloj staris strangformaj oraj pokaloj, prezentantaj ursojn, leonojn, kokojn, pavojn, gruojn, unukornulojn kaj t. p. Ĉiuj ĉi pezaj pladoj, ĉerpiloj, pokaloj, birdoj kaj bestoj staris unuj super la aliaj, formante piramidon, kies supro preskaŭ atingis la plafonon.

Etikete eniris la ĉambregon brilanta aro da korteganoj kaj dislokiĝis sur la benkoj. Tiam sur la tabloj ankoraŭ staris neniu vazaro krom salujoj, piprujoj kaj vinagrujoj, kaj neniuj manĝaĵoj krom malvarma viando kun oleo, peklitaj kukumoj, prunoj kaj acida lakto en lignaj vazoj.

La opriĉnikoj altabliĝis, sed ne komencis la tagmanĝon, atendante la caron.

Baldaŭ stolnikoj popare eniris kaj stariĝis apud la cara apogseĝo, ilin sekvis dvoreckij’j kaj kravĉij’j.
Fine ektondris trumpetoj, eksonoris multaj sonoriloj sur preĝejaj turoj, kaj malrapide eniris la ĉambregon la caro Ivano mem.

Ivano IV estis altkreska, belstatura kaj larĝŝultra. Li surhavis longan orŝtofan superveston, borderitan per perloj kaj juveloj. Longa kaj peza ĉirkaŭkolo estis ornamita per emajlitaj pentraĵoj, prezentantaj Dipatrinon, Kriston, apostolojn kaj profetojn. Ĉirkaŭ la kolo li havis ankaŭ oran ĉenon kun granda desegnita kruco. Liaj piedoj estis vestitaj per ruĝaj marokenaj botoj kun altaj kalkanumoj, ornamitaj per arĝentaj krampoj. Grandan ŝanĝon ekvidis Serèbrjanij en la caro Ivano. Lia regulforma vizaĝo restis ankoraŭ bela, sed la trajtoj fariĝis pli akraj, lia agla nazo pliĝibiĝis, liaj okuloj flamis per malhela fajro, kaj sulkoj vidiĝis sur lia frunto. Plej multe mirigis la princon la maldensaj lipharoj kaj la barbo de l’ caro. Ivano estis nur tridekkvinjara, sed li ŝajnis pli maljuna ol kvardekjarulo. Lia vizaĝo havis tute novan esprimon. Tiel ŝanĝiĝas konstruaĵo post brulo: ĝi staras ankoraŭ, oni vidas ĉambrojn, sed la ornamo pereis, malhelaj fenestroj rigardas iom malice, kaj kvazaŭ io malbona ekloĝis en malplenaj ĉambroj!

Tamen, kiam Ivano rigardis afable, ankoraŭ ĉarma estis lia rigardo. Lia rideto allogis eĉ tiujn, kiuj lin bone konis kaj malaprobis liajn krimojn. Krom sia bela eksteraĵo Ivano posedis ankoraŭ talenton de oratoro. Okazis, ke homoj bonkoraj, aŭdante lin, estis konvinkataj pri neceseco kaj justeco de liaj teruraj ekzekutoj.

Kiam Ivano eniris, ĉiuj leviĝis kaj profunde salutis la caron. La caro malrapide trapaŝis inter la tabloj ĝis sia apogseĝo, haltis kaj salutis ĉiuflanken; poste li laŭte tralegis longan preĝon, faris signon de kruco, benis la manĝaĵon kaj sidiĝis en sian apogseĝon. Krom unu kravĉij kaj ses stolnikoj ĉiuj sekvis lian ekzemplon.

Aro da servistoj, vestitaj per veluraj violkoloraj orbroditaj kaftanoj, laŭvice stariĝis antaŭ la caro, salutis lin kaj popare eliris el la ĉambrego por alporti manĝaĵon. Baldaŭ ili revenis, portante du cent rostitajn cignojn sur oraj pladoj.

La tagmanĝo komenciĝis.

La princo Serèbrjanij havis lokon proksime de la cara tablo kune kun bojaroj de zèmŝĉino, kiuj, kvankam ne apartenante al opriĉnino, ricevis ĉi tiun fojon, dank’ al sia alta rango, la honoran inviton tagmanĝi kun la caro. Kelkajn el ili la princo estis konanta antaŭ sia forveturo Litovujon. De sur sia loko li bone povis vidi la caron mem kaj ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo de la caro. Malĝoje sin sentis la princo, kiam li komparis Ivanon, tian, kian li konis antaŭ kvin jaroj, kun nuntempa Ivano, sidanta ĉi tie meze de siaj novaj favoratoj.

Serèbrjanij demandis sian najbaron, unu el tiuj bojaroj, kiujn li iam konis:

—Kiu sidas dekstre de la caro, tiu junulo pala kaj malgaja?

—Kronprinco Ivano Ivànoviĉ,—respondis la bojaro kaj, ĉirkaŭrigardinte singarde, li ekmurmuretis:—Dio gardu nin! Li ne similas al sia avo, sed al la patro, kruela estas la koro de la junulo, kaj ŝajne ni ne havos feliĉon dum lia regado.

—Kaj ĉi tiu junulo kun nigraj okuloj kaj afabla vizaĝo, kiu sidas je l’ ekstremaĵo de la tablo? Liaj trajtoj ion rememorigas al mi, sed mi ne scias, kie mi lin estis vidanta.

—Vi verŝajne vidis lin, princo, antaŭ kvin jaroj, kiel rindo’n [44] ĉe la cara kortego; de tiam li multe sukcesis kaj pli multe li ankoraŭ sukcesos. Li estas Boriso Teodòroviĉ Godunòv, plej amata cara konsilanto. Rigardu,—daŭrigis la bojaro per mallaŭtigita voĉo:—vi vidas apud li tiun flavruĝan larĝŝultrulon, kiu neniun rigardas kaj avide manĝas cignoviandon, sulkigante la brovojn. Ĉu vi lin ne konas? Li estas Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij, nomata Maluto: amiko, konsilanto kaj ekzekutisto de nia caro. Ĉi tie, en la monaĥejo, oni lin nomas paraklisiarĥo. Sendube li estas plej intima persono ĉe la caro, sed, se Boriso Godunòv eldiros eĉ unu vorton, ĉio fariĝos laŭ la deziro de Godunòv! Rigardu tiun tute junan viron,—jen, li verŝas vinon al la caro,—li estas Teòdoro Alekseiĉ Basmanov.

—Basmanov?—demandis Serèbrjanij, rekonante la belan virinosimilan junulon, kies eksteraĵo lin frapis en la cara korto kaj kies neatendita ŝerco apenaŭ lin ne pereigis.

—Jes, Basmanov. La caro tre amas lin, ŝajne li ne povas vivi sen li. Tamen, en ĉiuj gravaj okazoj ne lian konsilon deziras ricevi la caro, ne, ne lian,—Boriso’n li demandas!

—Jes, jes,—diris Serèbrjanij, fikse rigardante Godunòv’n.—Nun mi lin rememoras. Li estis gardanto de l’ cara saadako? [45]

—Jes, vi estas prava, princo. Ne tre alta ofico, ĉu ne vere? Ne facile estas tie plirangiĝi. Sed foje okazis dum ĉasado jen kio: la caro proponis vetan arkpafadon. Sendito de l’ tatara ĥano Devlèt-Murzà partoprenis. Ĉiun fojon, kiam li ekpafadis, la sago trafis la caran ĉapon, pendigitan sur stango, cent paŝojn de l’ cara tendaro. Dum tagmanĝo ne malmulte da pokaloj estis malplenigitaj! Tiam leviĝas la caro Ivano kaj diras: donu al mi mian pafarkon, mi trafos ne malpli bone ol la tataro! Ekĝojis la tataro: "trafu, via cara moŝto, trafu; mi vetas per mil ĉevaloj, kaj vi, via cara moŝto, per kio?"—Mi vetas per la urbo Rjazanjo! diris la caro kaj aldonis: donu al mi mian pafarkon. Boriso sin ĵetis al la ĉevalo, kiu portis la saadakon, surĉevaliĝis, sed subite ni vidas: la ĉevalo batas per la hufoj, stariĝas sur la postaj piedoj kaj ekgalopas tiel rapide, ke tuj ĝi malaperas kune kun Boriso. Post kvarono da horo Boriso revenas,—la sagujo kaj la sagoj rompitaj, parte disŝutitaj, la pafarko ankaŭ disrompita. Boriso—kun vundo sur la frunto—tuj deĉevaliĝas, sin ĵetas al la piedoj de l’ caro: "pardonu, via cara moŝto, mi ne povis deteni la ĉevalon, mi rompis vian saadakon!" Sed la caro tiam jam duone malebriiĝis.—Bone! li diris: vi ne estos plu, malsaĝulo, ĉe mia saadako, sed mi nun ne deziras pafi el alia pafarko!—De tiam Boriso komencis plialtiĝi, kaj malfacile estas diveni, kiun rangon ankoraŭ li atingos. Kia viro!—daŭrigis la bojaro:—neniam li sin ŝovas antaŭen kaj ĉiam li estas proksime, neniam li diras la veron aŭ kontraŭdiras al la caro, li iras sian apartan vojon, ne havante rilaton kun iu sanga ago aŭ ekzekuto. Ĉirkaŭ li fluas rivero da sango, kaj li estas pura kaj blanka kiel infano, li eĉ ne estas enskribita kiel opriĉniko. Jen rigardu!—li montris viron kun malbona rideto:—jen patro de Teòdoro Basmanov, Aleksiso Basmanov, jen Bazilo Grjaznòj, jen pastro Levkij, abato de monaĥejo de Ĉùdovo. Dio gardu nin! Ne pastro li estas, sed granda pekulo!

Serèbrjanij aŭskultis scivole, sed malĝoje.

—Diru, bojaro!—li demandis: diru, mi petas, kiu estas ĉi tiu altkreska tridekjarulo kun nigraj okuloj kaj buklaj haroj? Li drinkas jam kvaran grandegan pokalon! Bonege li drinkas, sed ŝajne ne pro ĝojo! Kiel li sulkigas la brovojn! Liaj okuloj ĵetas fulmojn! Ĉu li freneziĝis? Rigardu, kiel li tranĉas tablotukon per tranĉilo!

—Ĉu vi lin ne rekonas, princo? Li estas el la niaj. Verdire li multe ŝanĝiĝis, de kiam li fariĝis opriĉniko por malhonoro de ĉiuj bojaroj. Li estas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Vera bravulo, sed ne longe daŭros lia gloro! Kiam li enamiĝis, li fariĝis kvazaŭ frenezulo. Nenion li vidas, nenion aŭdas, li parolas kun si mem, kiel frenezulo, kaj en ĉeesto de la caro li parolas tion, ke terure fariĝas lin aŭdi. Sed ĝis nun ĉion pardonas al li la caro: li lin amas kaj kompatas. Oni diras, ke eĉ opriĉniko li fariĝis pro amo.

Kaj la bojaro sin klinis al la princo Serèbrjanij, volante rakonti al li kelkajn detalaĵojn pri Vjàzemskij, sed en la sama momento proksimiĝis al ili stolniko kaj diris al la princo, starigante antaŭ li pladon kun rostaĵo:

—Princo Nikito, la granda caro donacas al vi pladon de sia propra tablo!

La princo leviĝis kaj laŭkutime profunde salutis la caron.

Tiam ĉiuj sidantaj ĉe la sama tablo kun Serèbrjanij ankaŭ leviĝis kaj salutis lin, gratulante lin okaze de la cara favoro. Serèbrjanij devis ĉiun danki per aparta saluto.

Dume la stolniko revenis al la caro kaj diris al li kun saluto:

—Granda caro! Princo Nikito akceptis la pladon kaj profunde salutas vian caran moŝton!

Kiam la cignoviando estis manĝita, la servistoj popare eliris el la ĉambrego kaj revenis kun tricent rostitaj pavoj, kies disetenditaj vostoj balanciĝis super ĉiu plado, kvazaŭ ventumilo. Poste oni alportis grandajn kukojn kun farĉaĵo el kokviando kaj fromaĝo, ĉiuspecajn flanojn, malgrandajn kuketojn kaj platajn kukojn. Dum la gastoj manĝis, la servistoj disdonadis ĉerpilojn kaj pokalojn, plenajn je mieltrinkaĵo—ĉeriza, junipera kaj frangola. Aliaj alportis diversajn eksterlandajn vinojn—roman, rejnan kaj muskatan. Apartaj stolnikoj iradis tien kaj reen inter la tabloj, montrante al servistoj, kies pokalon oni devas plenigi.

Kontraŭ Serèbrjanij sidis maljuna bojaro, kiu ial estis ekscitinta la caran koleron. La bojaro antaŭvidis nenion bonan por si, ne sciante nur, kiel li estos punita, kaj trankvile atendis sian sorton. Ĉiuj miregis, kiam la kravĉij [32] Teòdoro Basmanov mem alportis al li pokalon da vino.

—Bazilo! diris Basmanov: la granda caro donacas al vi vinon!

La maljunulo leviĝis, salutis la caron kaj eltrinkis la vinon, kaj Basmanov, reveninte al la caro, raportis:

—Bojaro Bazilo eltrinkis la pokalon kaj salutas vian caran moŝton!

Ĉiuj leviĝis kaj salutis la maljunulon, li ankaŭ devus ĉiujn resaluti, sed la bojaro staris senmova. Li kun peno spiris, li tremis per sia tuta korpo. Subite liaj okuloj fariĝis sangruĝaj, lia vizaĝo bluiĝis, kaj li falis teren.

—La bojaro estas ebria!—diris la caro: oni lin forportu!

Murmureto trakuris la kunvenon, kaj la bojaroj de zèmŝĉino interrigardadis kaj sidis kun mallevitaj okuloj super siaj teleroj, ne kuraĝante eĉ eldiri vorton.

Ektremis Serèbrjanij. Antaŭ nelonge li ne volis kredi, aŭdante pri la cara krueleco, nuntempe li mem fariĝis atestanto de ĉi tiu terura venĝo.

—Eble min ankaŭ atendas la sama sorto?—li pensis.

Dume oni forportis la mortinton, kaj la tagmanĝo daŭris, kvazaŭ nenio okazis. La harpistoj ludis, la sonoriloj sonoris, la korteganoj laŭte interparolis kaj ridis. La servistoj, kiuj ĝis nun surhavis velurajn vestojn, nun ekaperis en orŝtofaj kaftanoj. Ĉi tiu ŝanĝado de l’ vesto estis unu el luksaĵoj de l’ cara tagmanĝo. Oni alportis diversajn gelatenojn, plue—gruojn spicitajn, kokojn peklitajn kun zingibro, kokinojn kaj anasinojn senostigitajn, kukumojn. Poste sekvis diversaj supoj kaj interalie tri specoj da kokina supo—blanka, nigra kaj safrana. Fine oni alportis tetraojn kun prunoj, anserojn kun milia kaĉo kaj tetrojn kun safrano.

Tiam venis tempo de intermanĝo, kaj oni disdonis al la gastoj mieltrinkaĵojn—riban kaj tiel nomatajn princan kaj bojaran—kaj vinojn: alikanton, bastron kaj malvazion [46].

La interparolado fariĝis pli laŭta, la ridego aŭdiĝis pli ofte, kelkaj jam fariĝis iom ebriaj. Serèbrjanij inter opriĉnikoj ekvidis ĉe malproksime staranta tablo la junulon, kiu antaŭ kelkaj horoj estis lin savinta. La princo demandis pri li siajn najbarojn, sed la bojaroj de zèmŝĉino ne konis la junulon. La juna opriĉniko, kubutapoginte sur la tablon, sidis en profunda medito kaj ne partoprenis la komunan ĝojadon. La princo jam volis demandi pri lia nomo la preterpasantan serviston, sed subite li aŭdis post sia dorso:

—Princo Nikito! La granda caro donacas al vi vinon!

Serèbrjanij ektremis. Post li staris, kun aroganta rideto sur la lipoj, Teòdoro Basmanov, etendante al li pokalon, plenan je vino.

Ne hezitante eĉ unu momenton, la princo salutis la caron kaj eltrinkis la tutan vinon.

Ĉiuj rigardis lin kun scivolo, li mem atendis tujan morton kaj tre estis mirigita, ne sentante efikon de veneno. Anstataŭ antaŭmorta malvarmo agrabla varmeco trakuris lian korpon kaj malaperigis nevolan palecon de lia vizaĝo. La vino, donacita de la caro, estis pura malnova bastro. Serèbrjanij divenis, ke la caro aŭ pardonis al li la kulpon, aŭ eble ankoraŭ nenion scias.

Jam pli ol kvar horojn daŭris la tagmanĝo, tamen finiĝis nur la unua duono. La kuiristoj de l’ caro multe penadis en ĉi tiu tago. Neniam antaŭe ili kuiris tiajn bonajn turnrostitajn renojn kaj karasojn kun ŝafidviando. Apartan miregon vekis gigantaj fiŝoj, kaptitaj en Blanka Maro kaj alsenditaj al la caro el la monaĥejo de Solovkì. La fiŝoj estis alvenigitaj vivantaj, en grandegaj bareloj, la vojaĝo daŭris kelkajn semajnojn. Ĉi tiuj fiŝoj kuŝis en grandegaj arĝentaj kaj oraj pelvoj, kaj ĉiun portis po kelkaj servistoj. Jen kie la kuiristoj aperigis sian tutan artecon! La sturgoj kaj sevrugoj estis tiel mirinde preparitaj, ke ili similis je kokoj kun disetenditaj flugiloj, je flugilhavaj serpentoj kun malfermitaj buŝegoj. Bongustaj estis ankaŭ leporoj kun vermiĉelo, kaj la gastoj, kvankam treege sataj, ne preterpasigis koturnojn kun bulba saŭco nek alaŭdojn kun ajlo kaj safrano.

Fine, laŭ mansigno de l’ stolniko, oni deprenis de l’ tabloj salon, pipron kaj vinagron, ĉiujn viandojn kaj fiŝojn. La servistoj foriris kaj revenis en novaj vestoj. La orŝtofajn kaftanojn ili anstataŭigis per someraj kuntuŝoj [47] el blanka veluro, arĝentbroditaj kaj borderitaj per zibelfelo. Ĉi tiu vestaro estis ankoraŭ pli riĉa kaj pli bela ol la du unuaj. La servistoj alportis en la ĉambregon figuron de Kremlo, faritan el sukero, kvin pudojn pezan, kaj starigis ĝin antaŭ la caro. La figuro estis tre arte farita. Dentohavaj muroj, turetoj kaj eĉ homoj piedirantaj aŭ rajdantaj estis zorge ellaboritaj. Similaj figuroj, nur pli malgrandaj, du-tri pudojn pezaj, ornamis aliajn tablojn. Poste oni alportis preskaŭ cent oritajn kaj kolorigitajn arbojn, kies branĉoj, anstataŭ fruktoj, estis ŝarĝitaj per mielkukoj kaj dolĉaj kukoj. Samtempe aperis sur la tabloj leonoj, agloj kaj aliaj birdoj, elfanditaj el sukero. Inter la urbfiguroj kaj la birdoj kuŝis montoj da pomoj, beroj kaj nuksoj. Sed neniu jam manĝis fruktojn, ĉiuj estis plensatigitaj. Kelkaj gastoj trinkis ankoraŭ siajn pokalojn da vino pli pro etiketo ol pro soifo; aliaj dormetis, sin apogante sur la tablon; multaj jam kuŝis sub la benkoj, ĉiuj senescepte jam demetis la zonojn kaj malbutonumis la kaftanojn. La karaktero de ĉiu gasto vidiĝis pli bone.

La caro preskaŭ nenion manĝis. Dum tagmanĝo li multe ŝercis kaj bonkore parolis kun siaj najbaroj. Lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis ĉe la fino de l’ tagmanĝo. La samon oni povas diri pri Godunòv. Boriso, ŝajne, ne preterpasigis bongustan manĝaĵon, nek pokalon da forta vino, li estis gaja, amuzis la caron kaj liajn favoratojn per saĝaj paroloj, sed ĉiam restis sindetenema. La trajtoj de lia vizaĝo, same kiel en komenco de l’ tagmanĝo, aperigis miksaĵon de saĝeco, konscia humileco kaj memfido. Boriso nerimarkite ekridetis, ĵetante rapidan rigardon sur la aron da ebriaj kaj dormantaj korteganoj, kaj malestimo trakuris liajn lipojn.

La kronprinco Ivano multe manĝis, silentis, aŭskultis kaj de tempo al tempo interrompis la parolanton per maldeca aŭ ofenda ŝerco. Plej multe li atakis Maluton Skuratov, kvankam Skuratov ne similis la homon, kiu tolerus ofendon. Lia eksteraĵo teruris eĉ la plej maltimajn. Lia frunto estis mallarĝa kaj kunpremita, la kapharoj komenciĝis de super la brovoj, male—la makzeloj kaj vangostoj estis nekonforme grandaj; la kapo havis malgrandan vizaĝon, kaj la nuko similis larĝan kaldronon, ankaŭ post la oreloj troviĝis tiaj grandaj elstaraĵoj, ke la oreloj ŝajnis enfalintaj. La okuloj de nedifinebla koloro neniun rigardis rekte, sed teruro ekposedis tiun, kiu okaze renkontis ĉi tiun malhelan rigardon! Ŝajne, neniu grandanima sento, neniu penso, superanta la sferon de brutaj instinktoj, povis penetri en ĉi tiun malgrandan cerbon, kovritan de dika kranio kaj densaj haregoj. La vizaĝo esprimis ion senesperigan kaj nekortuŝeblan. Rigardante Maluton, oni klare vidis, ke senrezultate estus serĉi en li iun homsenton. Efektive, morale li vivis aparte de ĉiuj homoj, en ilia medio li vivis izolita, sen ies amikeco aŭ intimeco; li ne estis plu homo, sed vera cara hundo, preta disŝiri ĉiun, kiun montros al li Ivano.

La sola homa sento de Maluto estis, ŝajne, lia amo al la filo, la juna Maksimo Skuratov. Sed kia amo? Amo de sovaĝa besto, amo senkonscia, kvankam preta al sinoferado. Ĝin pligrandigis la ambicio de Maluto. Devenante mem el popolamaso, li multege enviis nobelojn kaj altrangulojn, kaj lia celo estis plialtigi almenaŭ siajn posteulojn, antaŭ ĉio la amatan sian solan filon. La penso, ke lia Maksimo ĉiam restos en okuloj de l’ popolo pli malalta ol la fieraj bojaroj, milojn da kiuj li, Maluto, jam estis ekzekutinta, ĉi tiu penso lin frenezigis. Per oro li penadis atingi honorojn, je kiuj li estis senigita pro sia deveno, kaj apartan plezuregon li sentis dum ekzekutoj: li sin venĝis al la malamegataj bojaroj, li riĉiĝis per ilia havaĵo kaj li sin plialtigis en cara favoro, alcelante ankaŭ plialtigi sian amatan filon. Sed, krom ĉi tiuj motivoj, la sango mem estis por li necesaĵo kaj fonto de plezuro. Multajn li mortigis propramane, kaj la kroniko rakontas, ke iufoje, post la ekzekutoj, li propramane dishakadis la kadavrojn, ĵetante pecojn al hundoj. Por plenigi la bildon de ĉi tiu persono, oni devas aldoni, ke, malgraŭ lia tre limigita intelekto, li, kvazaŭ sovaĝa besto, estis treege ruza, dum milito li distingiĝis per eksterordinara braveco, en interrilatoj li estis tre suspektema, kiel ĉiu sklavo, atinginta ne merititan honoron, kaj neniu tiel longe memoris ofendon, kiel Maluto Skuratov.

Tia estis la viro, kiun tiel nesingarde ofendadis la kronprinco.

Specialan kaŭzon havis Ivano Ivànoviĉ por moki Maluton. Maluto, turmentata de envio kaj ambicio, de longe soifis bojaran rangon; sed la caro, kiu iufoje ankaŭ respektis antikvajn kutimojn, ne deziris malhonori la plej altan rusan rangon per la persono de sia malaltranga favoratulo kaj ne atentis liajn klopodojn. Tiam Maluto kuraĝis rememorigi al Ivano sian deziron. La saman matenon, ĉe la eliro de la caro el lia dormoĉambro, Maluto falis teren antaŭ li, elkalkulis ĉiujn siajn meritojn kaj petis kiel rekompencon donaci al li bojaran ĉapon. Ivano kun pacienco aŭskultis lin ĝis la fino, ekridis kaj nomis lin hundo. Kaj nun, dum tagmanĝo, la kronprinco rememorigis al Maluto lian nesukcesintan peton. Ne devus li tion fari, se li pli bone konus Maluton! Maluto eksilentis kaj fariĝis pli kaj pli pala. Kun granda malplezuro la caro konstatis la malamikajn rilatojn inter Maluto kaj la kronprinco. Por ŝanĝi la temon, li sin turnis al Vjàzemskij.

—Afonĉjo,—li diris duonvoĉe: ĉu longe ankoraŭ vi estos malgaja? Mi ne rekonas mian bonan opriĉnikon! Ĉu vin tute formanĝis la amo, la malbonega serpento?

—Vjàzemskij ne estas opriĉniko,—rimarkigis la kronprinco.—Li sopiras, kvazaŭ juna knabino. Via cara moŝto, ordonu vesti lin per sarafano [48] kaj razigi lian barbon, por ke li similu je Teòdoro Basmanov, aŭ ordonu, ke li kantu kune kun harpistoj. Harpo estos por li pli konvena ol sabro!

—Via kronprinca moŝto!—ekkriis Vjàzemskij: se vi estus kvin jarojn pli aĝa kaj ne estus filo de l’ caro, mi vin elvokus pro tia malhonorigo sur placon de Triunuo en Moskvo,—tie ni mezurus niajn fortojn, kaj Dio mem decidus, al kiu konvenas manumi batalilojn, al kiu ludi la harpon!

—Afonĉjo,—severe ekkriis la caro:—ne forgesu, antaŭ kiu vi parolas!

—Granda caro Ivano,—arogante respondis Vjàzemskij. Se mi ŝajnas al vi kulpa, ordonu, ke oni min senkapigu, sed mi ne permesos, ke la kronprinco min ofendu!

—Ne,—diris per pli mola tono la caro, kiu ĉiam pardonis al Vjàzemskij ĉiujn liajn strangaĵojn, ŝatante lian bravecon:—ne venis ankoraŭ tempo dehaki la kapon de Afonĉjo. Li ankoraŭ servu al la caro! Aŭskultu, Afonĉjo, mi rakontos al vi fabelon, la saman, kiun la pasintan nokton rakontis al mi la blinda Filĉjo. En la glora urbo Rostovo, la bela urbo, loĝis brava junulo, Aleĉjo Popoviĉ. Pli ol sian vivon li ekamis junan princinon, kies nomon mi forgesis. Sed ŝi estis edzino de la maljuna Tugarin Zmejeviĉ kaj, kiom ajn klopodis Aleĉjo, ĉiam li ricevis de ŝi rifuzon:—"mi ne amas vin, junulo, mi amas sole mian edzon, mian karan maljunan Zmejeviĉ’n".—"Bone!"—diris Aleĉjo: "vi ankaŭ min estos amanta, mia blanka cignineto". Kun dekdu fidelaj servistoj li penetris en la palacon de Zmejeviĉ kaj forportis lian junan edzinon.—"Gloro al vi, bravulo!"—diris la virino: "ke vi povis ne nur min ami, sed ankaŭ min akiri per glavo; kaj pro tio mi vin amas pli ol mian vivon, pli ol la lumon, pli ol mian abomenan maljunan edzon Zmejeviĉ!"—Nu, diru, Afonĉjo,—aldonis la caro, fikse rigardante Vjàzemskij’n:—kiel plaĉas al vi la fabelo de l’ blinda Filĉjo?

Avide aŭskultis la princo Vjàzemskij la rakonton de l’ caro. Enfalis ĝi en lian animon, kvazaŭ fajreroj en sekajn garbojn,—ekflamis pasio en lia brusto, ekbrilis la okuloj.

—Afonĉjo,—daŭrigis la caro: nun mi forveturas al pilgrimado Suzdalon, kaj vi iru Moskvon al bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov, demandu lin pri lia farto, diru, ke mi vin sendis por depreni mian malfavoron... Kaj ne forgesu,—li aldonis plensignife: ne forgesu kunpreni, por pli granda honoro, pli multe da opriĉnikoj!

Serèbrjanij bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la vizaĝo de Vjàzemskij, kia sovaĝa ĝojo ekbrilis en liaj okuloj, sed li ne estis aŭdinta la interparoladon de la caro kun princo Vjàzemskij.

Se divenus Nikito Romànoviĉ, kio ĝojigas la princon-opriĉnikon, li forgesus pri la ĉeesto de l’ caro, li deŝirus akran sabron de la muro, li dehakus la kapon al Vjàzemskij; pereigus li sendube sian kapon, sed ĉi tiun fojon lin savis sonoj de l’ harpoj, de l’ preĝejaj sonoriloj kaj laŭta interparolado de opriĉnikoj. Li ne sciis, pri kio ĝojis Vjàzemskij!

Fine Ivano leviĝis. Ĉiuj korteganoj ekmoviĝis, kvazaŭ abeloj, maltrankviligitaj en la abelujo. Kiu nur povis, leviĝis ankaŭ, kaj ĉiuj laŭvice aliradis la caron por ricevi de li sekigitajn prunojn, kiujn li propramane disdonis al la frataro. En la sama momento tra la aro traŝoviĝis opriĉniko, ne partopreninta la festenon, kaj ion murmuretis al Maluto Skuratov. Maluto ruĝiĝis, kaj koleron esprimis lia vizaĝo. Ĉion rimarkis la akravida caro! Ivano postulis klarigon.

—Via cara moŝto!—ekkriis Maluto: neniam aŭdita ago! Perfido, ribelo kontraŭ via cara moŝto!

Ĉe la vorto "perfido" la caro paliĝis, kaj liaj okuloj ekbrilis.

—Via cara moŝto!—daŭrigis Skuratov: antaŭ kelkaj tagoj mi sendis revizion en ĉirkaŭaĵon de Moskvo por ekscii, ĉu apudmoskva loĝantaro bone gardas vian caran regularon. Subite iu nekonata bojaro kun siaj servistoj atakis la reviziistojn. Multajn ili mortigis, kaj mian ĉevalserviston ili tute kripligis. Jen li staras post la pordo, kruele batita! Ĉu li povas eniri?

Ivano ĉirkaŭrigardis ĉiujn siajn opriĉnikojn kaj sur ĉiuj vizaĝoj legis koleron kaj indignon. Tiam liaj trajtoj akceptis esprimon de ia stranga plezuro kaj li diris per trankvila voĉo:

—Li eniru!

Baldaŭ la aro disiĝis, kaj en la ĉambregon eniris Mateo Ĥomjàk kun bandaĝita kapo.

_____________________________

Piednotoj

[44] Honora rango de cara korpogardisto. "Rindoj" estis junaj viroj plej belaj, plej bonstaturaj el plej altrangaj familioj; ordinare ili samtempe havis oficon de stolnikoj (vid. noto 43). Dum akcepto de eksterlandaj gastoj ili staris ĉe ambaŭ flankoj de l’ cara trono kun malgrandaj hakiloj surŝultre, dekstre pli altrangaj, maldekstre malpli altrangaj. Dum milito ili postsekvis la caron, portante liajn batalilojn.

[45] "Saadako"—plena armaĵo de rajdmilitisto per pafarko kaj sagoj.

[46] Nomoj de la tiamaj vinoj.

[47] Mezepoka kaftano de polaj nobeloj (imitaĵo de tatara supervesto) kun malfermitaj manikoj tiom longaj, ke oni ilin facile povis ĵeti post la dorson.

[48] Popola virina vesto.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"