Princo Serebrjanij: ĈAPITRO VII. Aleksandra antaŭurbo
La vojo el Moskvo tra monaĥejo de Sankta Triunuo [35] ĝis Aleksandra antaŭurbo prezentis plej vivplenan aspekton. Senĉese galopis tie kurieroj de l’ caro; piediris aroj da ĉiuspecaj pilgrimoj; taĉmentoj da opriĉnikoj rapidis tien kaj reen; falkogardistoj [36] preterrajdis por serĉi en apudaj vilaĝoj vivantajn kolombojn; komercistoj treniĝis kun siaj komercaĵoj, ĉu sidante en veturiloj, ĉu rajde akompanante longajn vicojn da ŝarĝveturiloj. Preterpaŝis aroj da arlekenoj en diverskoloraj vestoj kun fajfiloj, volinkoj kaj balalajkoj [37]; ili kuntrenis malsovaĝigitajn ursojn, ili kantadis aŭ petis almozon de riĉaj vojaĝantoj.
—Ekkompatu nin, sinjoroj,—ili petis per ŝanĝitaj voĉoj:—al vi Dio donis bienojn kaj ĉiuspecan havon, kaj al ni Li ordonis nin nutri per via almozo, do ne forpuŝu nin, malriĉulojn!
—Sinjoroj, karuloj!—preĝkantis aliaj, sidante ĉe la rando de la vojo: Dio donu al vi sanon! Dio vin helpu ekvidi Sanktan Triunuon-Sergij’n.
Kelkaj aldonis iun spritaĵon, kiu farus la vojaĝantojn pli malavaraj. Iufoje la arlekenoj komencis interbatiĝi kun ĉifonvestitaj almozuloj, kiuj amase venis antaŭurbon por ricevi malavaran caran almozon.
Pasis ankaŭ kun harpoj surŝultre blindaj harpistoj kaj fabelkantistoj, sin subtenante reciproke. Ĉio ĉi bruis, kantis, insultis. Homoj, ĉevaloj, ursoj kriis, blekis, muĝegis. La vojo kondukis tra densa arbaro. Kvankam ĝi tute ne estis dezerta, okazis tamen, ke armitaj rabistoj atakis la komercistojn kaj rabis ilin.
Rabado en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo precipe plioftiĝis de kiam la opriĉnikoj senhomigis tutajn vilaĝojn, tutajn urbetojn. Senigitaj je loĝejo, je ĉiu laborenspezo, ĉi tiuj homoj aliĝis al aroj da rabistoj, faris embuskojn kaj tiel plimultenombriĝis, ke vere fariĝis danĝeraj. La opriĉnikoj pendigis ĉiun kaptitan rabiston, sen iu kompato; kompense la rabistoj pagis al ili sammaniere, kiam ili sukcesis kapti opriĉnikon. Cetere, ne nur rabistoj rabis sur la vojoj. Arlekenoj kaj almozuloj, renkontante vespere ŝarĝveturilaron ne bone gardatan, ne malofte prenis sur sin la rolon de rabistoj. Plej malbone estis al komercistoj. Ilin prirabis rabistoj kaj arlekenoj, almozuloj kaj ebriaj opriĉnikoj. Sed, konsolante sin per proverbo "enspezo postulas elspezon", ili ne ĉesis viziti antaŭurbon, dirante: "Dio gardos nin, eble ni feliĉe alvenos". Kaj, malgraŭ ĉio, la komercistoj tamen ĉiam havis sian profiton!
En la monaĥejo Serèbrjanij konfesis kaj komuniiĝis, same kiel liaj servistoj. La ĉefabato, adiaŭante lin, benis lin kiel homon, irantan al certa morto.
Tri verstojn antaŭ la antaŭurbo troviĝis trabbariero, kaj armitaj gardistoj haltigis la vojaĝantojn, demandante ilin, kiu ili estas kaj por kio ili iras "malliberejon". Tiel la popolamaso moke nomis antaŭurbon, uzante vorton, havantan tute kontraŭan sencon [38]. Serèbrjanij kaj lia sekvantaro ankaŭ devis trairi severan ekzamenon pri la celo de ilia vojaĝo. La estro forprenis de ili batalilojn, kaj kvar opriĉnikoj denun rajde akompanis ilin. Baldaŭ ili ekvidis de malproksime kolorigitajn kupolojn kaj strangformajn orkovritajn tegmentojn de la cara palaco. Jen kion rakontas pri ĉi tiu palaco nia historiisto, laŭ la atesto de eksterlandaj samtempuloj de Ivano:
"En ĉi tiu teruriga amuzo-palaco Ivano dediĉis plej grandan parton de sia tempo al diservoj, celante per fervora preĝado pacigi sian animon. Li eĉ intencis el la palaco fari monaĥejon kaj el opriĉnikoj—monaĥojn. Li elektis tri cent siajn favoratojn plej kruelajn, nomis ilin "frataro" kaj sin mem abato, la princon Afonasjo Vjàzemskij—kelaro [39], Maluton Skuratov—paraklisiarĥo, li ordonis, ke ili surmetu skufja’jn [40] kaj nigrajn pastrajn vestojn, sub kiuj ili portis riĉajn, orbroditajn kaftanojn kun zibelfela randaĵo; li verkis por ili monaĥejan regularon kaj mem sekvis ĝin. Tiele oni priskribas la monaĥejan vivmanieron de Ivano. Je la kvara matene li kun siaj du filoj kaj kun Maluto Skuratov supreniris sonorilejon por sonorigi al matena preĝo; la frataro devis rapidi preĝejon: kiu ne ĉeestis, estis punata per oktaga malliberigo. La diservo daŭris ĝis la sesa aŭ la sepa horo. La caro kantis, laŭte legis kaj preĝis tiel fervore, ke sur lia frunto ĉiam restis postsignoj de fortaj ĝisteraj salutoj. Je la oka komenciĝis la meso, post la deka ĉiuj, krom Ivano, altabliĝis por komuna tagmanĝo, dume la caro staris kaj laŭte legis iun edifan libron. La frataro manĝis kaj trinkis ĝis plena satiĝo; ĉiu tago similis festtagon; oni malavare donis vinon, mieltrinkaĵon; la resto de manĝaĵo estis manĝata de almozuloj sur la placo antaŭ la cara domo. La abato, t.e., la caro tagmanĝis poste kaj post tagmanĝo li interparoladis kun siaj favoratoj pri la leĝo, dormetis iomete aŭ iris malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron de iu malfeliĉulo. Ŝajne, ĉi tiu terura spektaklo lin amuzis: li ĉiam revenis kontentigita, li ŝercis, babilis pli gaje ol ordinare. Je la oka oni ĉeestis vesperan preĝon; je la deka Ivano reiris sian dormoĉambron, kie tri blinduloj rakontis al li fabelojn; li atente aŭskultis ilin ĝis kiam venis la dormo; sed ne longe daŭris lia dormo: noktomeze li jam vekiĝis kaj komencis sian tagon per preĝado. Iufoje oni raportis al li pri ŝtataj aferoj, dume li preĝis en preĝejo; kelkajn plej kruelajn ordonojn Ivano donis dum maten- aŭ vesperpreĝo. La unutoneco de tia vivmaniero estis interrompata dum tiel nomataj revizioj, kiam li vizitis pli-malpli proksimajn monaĥejojn, apudlimajn fortikaĵojn, ĉasis sovaĝajn bestojn en arbaroj kaj dezertaĵoj. Speciale li ŝatis ĉasi ursojn kaj samtempe ĉie li sin okupadis je ŝtataj aferoj, ĉar la bojaroj, pseŭdo-rajtigitaj regantoj de l’ ŝtato, ne kuraĝis ion ajn decidi sen li".
En la antaŭurbo Serèbrjanij ekvidis, ke la palaco aŭ la monaĥejo de l’ caro estis apartigita de aliaj konstruaĵoj per profunda fosaĵo kun remparo. Malfacile estas priskribi ĉi tiun luksan, belegan palacon. Neniu fenestro similis je alia, ankaŭ neniu kolono similis je alia per koloro aŭ ornamo. La konstruaĵo havis multajn kupolojn. Ili ĉiuj amase elstariĝis en la ĉielon, unu apud la alia kaj unu pli alta ol alia, kelkaj—mallarĝaj kaj provizitaj je fenestroj, aliaj—larĝaj kaj dikaj, similaj je grandaj vezikegoj. Oro, arĝento, multkoloraj kaheloj, kvazaŭ brilanta skvamo, kovris la palacon de supre ĝis malsupre. Ĉe sunlumo oni ne povis distingi, ĉu tio estas palaco aŭ granda bukedo el gigantaj floroj, ĉu eble fajrobirdoj venis grandamase, disetendante ĉe la suno siajn flamantajn plumojn.
Proksime de la palaco staris presejo kaj literfandejo kun loĝejo de kompostistoj kaj aparta domo por eksterlandaj laboristoj, kiujn Ivano venigis el Anglujo kaj Germanujo. Apude staris sennombraj mastrumaj konstruaĵoj, kie loĝis ekonomoj, subekonomoj, kuiristoj, mielfaristoj, bakistoj, veturigistoj, hundgardistoj, falkgardistoj kaj ĉiuspecaj servistoj.
Ne malpli riĉaj estis preĝejoj en la antaŭurbo. Granda preĝejo de Dipatrino estis ekstere multkolore kolorigita; kruco brilis sur ĉiu briko, kaj la preĝejo estis kvazaŭ tegita per ora reto.
La beleco de la antaŭurbo dispelis por iom da tempo la malgajajn pensojn, kiuj posedis la princon Serèbrjanij dum la tuta vojaĝo. Sed baldaŭ malagrablega spektaklo rememorigis al la princo lian situacion. Ili preterrajdis kelkajn pendigilojn, vice starantajn. Apude estis eŝafodoj kun hakiloj. La pendigiloj kaj eŝafodoj, nigre kolorigitaj, ŝajne, estis konstruitaj fortike, ne por unu tago nek unu jaro, sed por multaj jaroj.
Kiom ajn sentima estus la homo, li ne povas resti indiferenta ĉe la penso pri proksima morto, precipe se tio estas ne glorplena morto meze de glavsonorado aŭ tondro de pafilegoj, sed malbrila kaj humiliga morto el la manoj de malestiminda ekzekutisto! Kredeble Serèbrjanij, preterrajdante apud ekzekutejo, ne povis kaŝi sian ekscitiĝon, kaj ĝi malgraŭvole rebrilis sur lia reagema vizaĝo. La kondukantoj rigardis la princon kaj diris ridetante:
—Jen niaj balanciloj, via princa moŝto! Ŝajne, ili plaĉas al vi, ĉar vi ne povas deturni la okulojn!
Miĥeiĉ, kiu rajdis malantaŭ la princo, nenion diris, sed nur ekfajfis kaj ekskuis la kapon.
Proksimiĝinte al la remparo, la princo kaj liaj kunvojaĝantoj deĉevaliĝis kaj alligis la ĉevalojn al speciale destinitaj kolonoj. Ili eniris grandegan korton, plenplenan je almozuloj. Ili ĉiuj laŭte preĝis, kantis psalmojn kaj vidigis siajn abomenajn ulcerojn. Dvoreckij [41] de l’ caro disdonadis al ili manĝaĵon kaj monon, je la nomo de l’ caro Ivano. De tempo al tempo opriĉnikoj promenis en la korto, aliaj sidis surbenke kaj ludis ŝakojn aŭ ĵetostojn. Kelkaj opriĉnikoj en angulo de l’ korto ludis svajko’n [42] kaj laŭte mokridis la malgajninton. La vestoj de l’ opriĉnikoj kontrastis la ĉifonojn de l’ almozuloj. La caraj servistoj brilis je oro. Ĉiu el ili surhavis veluran aŭ orŝtofan kaftanon, ornamitan per perloj kaj multekostaj ŝtonoj, kaj ili ĉiuj prezentis vivantajn ornamaĵojn de l’ mirinda palaco, kvazaŭ kunfandiĝante kun ĝi.
Unu juna opriĉniko altiris atenton de Serèbrjanij. Li estis ĉirkaŭ dudekjara viro, eksterordinare bela, sed lia vizaĝo esprimis malagrablan arogantecon. Li estis vestita pli riĉe ol aliaj, havis, spite kutimo, longajn harojn, neniun barbon kaj virinsimilajn manierojn. Stranga ankaŭ estis la sintenado de liaj kunuloj rilate al li. Ili interparoladis kun li kiel kun egalulo kaj elmontris neniun respekton, sed, kiam li aliradis iun grupon da opriĉnikoj, la rondo disiĝis, kaj ĉiam oni donis al li lokon sur la benko. Oni lin ĉu gardis kontraŭ io, ĉu timis. Ekvidinte Serèbrjanij’n kaj Miĥeiĉ’n, li arogante kaj fikse rigardis ilin, vokis la kondukantojn kaj ŝajne demandis pri la nomoj de l’ alvenintoj. Poste li ree ekrigardis la princon, ekridetis kaj diris ion al siaj kunuloj. Ili same ekridetis kaj komencis disiĝi. La junulo supreniris ŝtuparon, sin apogis al balustrado kaj daŭre moke rigardis la princon Serèbrjanij. Subite granda tumulto fariĝis inter almozuloj. Ili grandamase sin ĵetis flanken kaj preskaŭ faligis la princon. Ili kriadis kaj kuris for el la palaco kun teruregitaj mienoj! La princo miris, sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de l’ komuna teruro. Grandega urso salte persekutadis la almozulojn. En unu momento la korto malpleniĝis, kaj la princo restis sola kontraŭ la urso. Pri la forkuro li ne pensis eĉ unu momenton. Pli ol unu fojon Serèbrjanij sola ĉasis urson. Tia ĉaso estis lia amuziĝo. Li haltis kaj en la sama momento, kiam la urso, premante siajn orelojn al la kapo, proksimiĝis al li, volante lin ekkapti per siaj manegoj, li faris movon por eltiri sian sabron. Sed la sabron li ne havis! Li forgesis, ke ĝi estis fordonita al opriĉnikoj ĉe la trabbariero. La junulo, kiu lin observis de l’ supro de la ŝtuparo, ekridegis: jes, jes, serĉu la sabron!—li mokis.
Per unu bato la urso faligis la princon teren, la dua bato forŝirus lian kapon, sed, al lia mirego, la princo ne ricevis la duan baton kaj eksentis fluon de varma sango lin superverŝanta.
—Leviĝu, bojaro!—diris al li iu, etendante la manon.
La princo leviĝis kaj ekvidis junan deksepjaran opriĉnikon kun sangkovrita sabro en la mano. La urso kun dishakita kapo kuŝis surdorse kaj, movetante siajn manegojn, estis mortanta ĉe liaj piedoj. La opriĉniko, ŝajne, ne estis fiera pri sia venko. Lia dolĉa vizaĝo esprimis profundan malĝojon. Konvinkita, ke la urso ne rompis la membrojn de l’ princo, li volis foriri, ne atendante lian dankon.
—Junulo! diris Serèbrjanij: bonvolu diri vian nomon, por ke mi sciu, pri kiu mi devas preĝi!
—Por kio vi bezonas mian nomon, bojaro? respondis la junulo.—Mi ne ŝatas mian nomon, je Dio!
Ĉi tiu stranga respondo mirigis Serèbrjanij’n, sed lia savinto jam estis for.
—Nu, kara princo! diris Miĥeiĉ, viŝante per la basko de sia kaftano la ursan sangon, kiu kovris la princon:—kiel multe mi estis timeganta! Mi eĉ kriis al la urso, ke ĝi vin lasu kaj min ataku, sed samtempe tiu bravulo—Dio lin gardu—dispecigis al la besto la kapon. Ĉio estas aranĝita de tiu senbarbulo, kiu jen staras sur la ŝtuparo. Kara princo,—li aldonis murmurete: kien ni alvenis? Ĉu estas eble, ke oni deĉenigu ursojn en la korto de l’ cara palaco?
Miĥeiĉ estis tute prava, sed la antaŭurbo havis siajn proprajn kutimojn, kaj ĉi tie nenio okazis kiel ordinare.
En la cara kortego oni ĉiam havis kelkajn ursojn en feraj kaĝegoj kaj de tempo al tempo la caro aŭ liaj opriĉnikoj deĉenigis la bestojn kaj amuziĝis per popola teruro. Se la urso iun kripligis, la caro malavare rekompencis lin per mono. Kaj se la urso iun mortigis, la caro pagis al la parencoj de l’ malfeliĉulo kaj la nomon de l’ mortigita li enskribigis en sian preĝlibron, por preĝi pri li dum diservoj, same kiel pri aliaj viktimoj de l’ cara amuziĝo aŭ de l’ cara kolero.
Baldaŭ du stolnikoj [43] malsupreniris la ŝtuparon kaj diris al la princo Serèbrjanij, ke la caro lin ekvidis el sia fenestro kaj deziris scii, kiu li estas. Ekkoninte lian nomon, la caro ordonis demandi pri lia sano kaj ekdeziris vidi lin la saman tagon ĉe sia manĝotablo.
Ĉi tiu favoro ne multe ĝojigis la princon. Eble Ivano ankoraŭ ne aŭdis pri lia malpaco kun opriĉnikoj en la vilaĝo Medvedevka? Sed oni ankaŭ povis supozi, kiel tio ne malofte okazis, ke la caro por iom da tempo kaŝis sian koleron sub la masko de favoro, por ke neatendita puno dum festeno kaj ĝojado aperu pli terura por la krimulo. Ĉiuokaze la princo sin preparis al ĉio kaj fervore li preĝis pri sia savo.
Hodiaŭ estis escepta tago en Aleksandra antaŭurbo. Ĉar la caro intencis pilgrimi Sùzdalon, li ekdeziris partopreni en la tagmanĝo de sia frataro kaj ordonis inviti al sia tablo, krom ordinare kune manĝantaj tricent membroj de la frataro, ankaŭ kvarcent opriĉnikojn, tiel ke entute li havis sepcent invititojn.
_______________________________
Piednotoj
[35] Fama en la historio de Rusujo kaj ĝis nun ekzistanta riĉa monaĥejo, fondita je la nomo de Sankta Triunuo kaj samtempe de Sankta Sergèj Radoneĵskij: la popolo plimallongigas la nomon de monaĥejo, nomante ĝin Triunuo Sergij.
[36] La rusaj caroj ŝatis perfalke ĉasi ĉiuspecajn birdojn. Detale pri ĉi tiu ĉaso vid. ĉap. XX.
[37] "Volinko"—popola muzika instrumento kun aera rezervujo el unupeca bovida aŭ kapra felo; "balalajka"—popola korda muzika instrumento.
[38] La loĝantoj de l’ antaŭurboj havis iam kelkajn privilegiojn kompare kun urbanoj, tial antaŭurbo ruse estas nomata laŭ popolamasa dirmaniero "slobodà", kripligita vorto "svobòda", kio signifas "libereco".
[39] "Kelaro"—monaĥeja ekonomo.
[40] Ĉapelo el lana ŝtofo, kiun tiam surhavis ĉiuj ekleziaj personoj.
[41] Ofico ĉe la cara kortego, kvazaŭ kortegestro, kiu administris ĉiujn servistojn de l’ kortego kaj prizorgis terkulturadon sur terposedaĵoj de l’ kortego.
[42] Popola ludo: per dika najlo, ĵetata de supre, oni penas trafi en feran ringon, enfosigitan en la teron.
[43] Ofico ĉe la cara kortego. Komence ili nur servis ĉe la cara manĝotablo ("stol" signifas ruse "tablo"), alportante manĝaĵojn kaj enverŝante vinojn. Ĉe solena tagmanĝo estis bezonataj ne pli malmulte ol 100 stolnikoj. Sed ĉi tiu servado ne estis ilia ekskluziva aŭ ĉefa ofico. Multaj el ili, pli altrangaj, servis kiel vojevodoj, t e. administrantoj de la provincoj, pli malaltrangaj servis kiel militistoj en caraj regimentoj aŭ havis iun civilan oficon.