Princo Serebrjanij: ĈAPITRO VI. La gasto

Morozov estis koninta la princon Serèbrjanij kiel knabon, kaj poste ili dum longa tempo ne vidis unu la alian. Kiam Serèbrjanij forveturis Litovujon, Morozov estis vojevodo de iu malproksima provinco; pli ol dek jaroj pasis de post ilia lasta sinvido. Sed Druĵino Andrèeviĉ ne multe ŝanĝiĝis: li estis vigla, kiel antaŭe, kaj la princo ĉiam tuj ekkonus lin, ĉar la persono de l’ maljuna bojaro estis de tia speco, kiu firme engravuriĝas en la memoro. Eĉ lia altkreska kaj korpulenta figuro imponis. Li estis unu kapon pli alta ol Serèbrjanij. Malpale blondaj haroj, inter kiuj aperis jam multe da grizaj, senorde malsuprenfalis sur lian saĝan frunton, markitan per kelkaj profundaj cikatroj. Larĝa barbo, preskaŭ tute griza, duonkovris lian bruston. El sub malhelaj densaj brovoj brilis penetremaj okuloj kaj ĉirkaŭ la buŝo ludis afabla rideto kun nuanco de ia ruzeco. Liaj manieroj, lia gracia sinteniĝo esprimis ion similan al leono, ian eksterordinare kvietan, gravan trankvilecon, memestimon kaj altan memfidon. Lin vidante, ĉiu ekpensus: "bone estas ne malpaci kun ĉi tiu viro!" Kaj samtempe ĉiu dirus al si mem: "ne bone estus havi tian malamikon!" Efektive, liaj trajtoj, atente rigardataj, divenigis, ke lia kvieta vizaĝo devos fariĝi teruriga en momentoj de kolero! Sed afabla rideto kaj sincera, ne ŝajnigata bonkoreco baldaŭ malaperigis ĉi tiun impreson.

—Bonan tagon, mia princo, bonan tagon, mia kara gasto! Estu la bonvenanto!—parolis Morozov, enirigante la princon en vastan ĉambron kun kahela kuŝbenko apud la forno, kun longaj kverklignaj benkoj, kun multekostaj bataliloj sur la muroj kaj kun amaso da bela ora kaj arĝenta vazaro sur larĝaj murbretoj.

—Bonan tagon, princo! Jen kian gaston sendis al mi Dio! Mi memoras vin, Nikĉjo, kiam vi estis ankoraŭ tute malgranda knabeto. Brava knabeto, vera bravulo! Kiam vi, knaboj, ludis gorodkì [30], ne bone sin sentis, Nikĉjo, viaj kontraŭuloj. Vi tiam fariĝis kiel juna falko, ekbolis via juna sango, ekkoleregis vi, kvazaŭ malgranda ursido,—ne riproĉu al mi, Nikito Romànoviĉ, ĉi tiun ne tre delikatan komparon! Kaj poste vi komencadis faligi iujn dekstren, aliajn maldekstren, tiel ke la koro ĝojis. Kaj nun kiel belega, kiel brava vi estas, verdire, mia princo! Pri viaj faroj en Litovujo mi ankaŭ aŭdis! Bone, bone vi ilin renversis, same kiel iam viajn ludkamaradojn!

Gaje ridetis Morozov, kaj brilis lia leonsimila vizaĝo.

—Ĉu vi memoras, Nikĉjo,—li daŭrigis, ĉirkaŭprenante la princon per unu brako:—ĉu vi memoras, kiel dum ludado vin, knabon, kolerigis ĉiu trompo? Se vi interbatalis kun iu, vi pli volonte cedis al kontraŭulo, ol agus kontraŭ la kondiĉoj de l’ ludo, ekzemple substarigus la piedon kaj cetere. Ĉion vi estis preta toleri, sed ĉiam vi restis verema, kaj al neniu estis permesate trompi aŭ superruzi vin!

La princo sentis sin ĝenata en ĉeesto de Morozov.

—Bojaro,—li diris: mi havas por vi leteron de princo Pronskij!

—Dankon, mia princo! Mi ĝin poste legos, mi ankoraŭ havos la tempon, kaj nun mi volas vin regali. Kie do estas Heleno? He, servistoj! Diru al ŝia bojarina moŝto, ke ni havas karan gaston, la princon Serèbrjanij, ke ŝi bonvolu veni kaj regali la gaston!

Malrapide kaj facilmove eniris Heleno kun pleto en la manoj. Sur la pleto staris pokaloj plenaj je diversspecaj vinoj. Heleno profunde salutis la princon, kvazaŭ ŝi lin vidis por la unua fojo. Ŝi estis mortpala.

—Mia princo,—diris Morozov,—jen mia kara edzino, Heleno Dmìtrievna! Amu ŝin kaj estimu, Nikito Romànoviĉ! Vi do estas kvazaŭ nia parenco. Via patro kaj mi—ni estis kvazaŭ fratoj, sekve, mia edzino ankaŭ ne devas esti fremda por vi. Salutu, Heleno, regalu la princon. Trinku, mia kara princo, ne malŝatu nian regalaĵon! Kion mi povas, tion mi elŝovas! Jen estas roma vino, jen la hungara, jen mieltrinkaĵo framba, preparita de la mastrino mem!

Morozov profunde salutis.

La princo respondis al salutoj de ili ambaŭ kaj eltrinkis unu pokalon.

Heleno ne ekrigardis la princon. Ŝiaj longaj okulharoj kovris la pupilojn. Ŝi tremadis, kaj la pokaloj tintadis sur la pleto.

—Kio estas al vi, Heleno? subite demandis Morozov,—ĉu vi malsaniĝis? Via vizaĝo estas blanka kiel neĝo! Helenjo—li aldonis mallaŭte: eble ree preterrajdis Vjàzemskij? Jes? Ne ĉagrenu, Helenjo! Ĝi ne estas ja via kulpo! Ne restu plue sola en la ĝardeno, sen mi! Trankviliĝu tuj, mia karulino, mi ne permesos, ke oni vin ofendu. Nu, ridetu, estu pli gaja, por ke la gasto nenion rimarku!—Pardonu, kara princo, ke mi klopodas, mi nur petis la edzinon, ke la tagmanĝo estu tuj preta. Vi certe ankoraŭ ne tagmanĝis, princo?

—Dankon, bojaro, mi jam tagmanĝis.

—Ne dankinde, mia kara. Vi tagmanĝos ankoraŭ unu fojon! Iru, Helenjo, iru, pretigu pli rapide. Vi, princo kara, ne rifuzu al maljunulo, mi ja estas en cara malfavoro! Ne pligrandigu mian doloron!

Morozov montris siajn longajn netonditajn harojn.

—Jes, jes, mi vidas, bojaro, sed mi ne fidas al miaj okuloj. Vi—en malfavoro? Pro kio? Pardonu al mi mian demandon!

Morozov ekspiris.

—Pro tio, princo, ke mi ŝatas antikvajn kutimojn, ke mi gardas bojaran honoron kaj ne falas teren antaŭ homoj novaj!

Ĉe tiuj ĉi vortoj lia vizaĝo malsereniĝis, kaj liaj okuloj prenis severegan esprimon.

Li rakontis pri sia malpaco kun Godunòv, maldolĉe plendante pri la maljusteco de la caro.

—Jes, princo mia, multaj ŝanĝoj okazis en Moskvo de post kiam la caro kreis institucion de opriĉnikoj.

—Kion signifas ĉi tiu institucio, diru, mi petas, bojaro! Mi jam vidis opriĉnikojn, sed mi nenion komprenas.

—Certe ni ekkolerigis Dion, mia princo, kaj Li mallumigis la klarajn okulojn de l’ caro! Post kiam oni kalumniis pri perfido la carajn favoratojn Silvestron kaj Aleksiso’n Adaŝev, post kiam la caro forigis ilin ambaŭ de l’ kortego, ni ne havis plu feliĉajn tagojn. La caro suspektas eĉ nin, siajn fidelulojn! Li ĉiam parolas pri perfido, pri komploto, li elpensas tion, kion eĉ ne eble estas imagi! Kaj la novaj homoj ĝojas kaj ĉiam murmuretas al li en orelon pri bojaroj, ĉu pro kolero kontraŭ kelkaj el ili, ĉu pro espero havi sian propran profiton. Kaj la caro ilin ĉiujn aŭskultas... Kiu havis malamikon inter la bojaroj, tiu nun kalumnias la senkulpulon, ke li parolis kontraŭ la caro, ke li intencis venigi la ĥanon aŭ litovan reĝidon en Rusujon. Kaj, ne timante teruran Lastan Juĝon, ili ĵuras sian kalumniaĵon antaŭ Krucifikso, ili donas mensogajn subskribojn. Multaj senkulpaj homoj estis malliberigataj, multaj—turmentataj. Estas sufiĉe nur diri "slovo i djelo" [31], por komencigi esploron pri politika perfido. Iam la denuncanto mem estis devigata doni fidindajn pruvojn, sed nuntempe eĉ ĉe okulvideblaj kontraŭparoloj oni kaptas la kalumniatan kaj oni esploras la aferon per turmentado. Malfacilan tempon ni travivas, princo. Tia teruro neniam estis vidata ĉe niaj caroj! La turmentojn sekvas ekzekutoj. Kaj kiun oni ekzekutis? Eble vi jam aŭdis pri tio, princo?

—Jes, mi aŭdis, sed ne precize. En Litovujo ni ricevis malfruiĝintajn novaĵojn. Cetere, kial do vi miras? Ĉu la caro ne havas la rajton ekzekuti siajn malamikojn?

—Certe, la caro havas la rajton puni kaj pardoni, mi nenion diras kontraŭ. Sed estas terure, ke oni ne malamikojn ekzekutas, ne krimulojn, sed ĉiam fidelajn servistojn de l’ caro: la okòlniĉij’n [16] Adaŝev (fraton de Aleksiso) kun malgranda filo; la tri fratojn Satin, Iohanon Ŝiŝkin kune kun edzino kaj infanoj kaj ankoraŭ multajn senkulpajn bojarojn.

Per indigno ekflamis la vizaĝo de Serèbrjanij.

—Ne la caro estas kulpa pri tio, sed liaj konsilantoj!

—Ho ve, kara princo! Min dolorigas la vortoj, teruras la penso! Sed mi diras la veron! Ne nur konsilantoj kaj ĉikanistoj estas kulpaj pri mortigado de senkulpuloj! Jen kio okazis antaŭnelonge. Basmanov, nova kravĉij [32] de la caro, plendis al li kontraŭ princo Obolenskij-Ovĉina, kiu, laŭ lia rakonto, lin vorte ofendis. Kion do faris la caro? Dum tagmanĝo li propramane trapikis per tranĉilo la koron de l’ princo!

—Bojaro!—ekkriis Serèbrjanij kaj salte leviĝis: se iu alia rakontus al mi la teruraĵon, mi lin nomus kalumnianto! Mi mem lin mortpunus pro tiaj vortoj!

—Nikito Romànoviĉ! mi jam tro maljuniĝis por esti kalumnianto! Kaj ĉu mi povus kalumnii mian caron?

—Pardonu, bojaro! Sed diru, ĉu vi mem komprenas ĉi tiun ŝanĝon? Eble oni ensorĉis la caron?

—Verŝajne. Sed sidiĝu, princo, kaj aŭskultu plue! Foje la caro, multe drinkinte (hontinda estas eĉ penso pri tio!) kun siaj favoratoj, surmetis maskon kaj komencis danci. Ĉeestis bojaro Mikaelo Repnìn. Li ekploris pro ĉagreno. Tiam la caro ordonis al li ankaŭ surmeti maskon.—"Ne!" respondis Repnìn: "mi ne malhonoros mian bojaran rangon!" kaj li piedpremis la maskon. Post kvin tagoj oni lin mortigis en preĝejo, laŭ ordono de la caro.

—Bojaro! Dio nin punas!

—Estu Lia sankta volo super ni, princo! Sed aŭskultu ankoraŭ. La ekzekutoj ŝajne ne havos finon. Ĉiutage oni verŝas sangon ĉu en ekzekutejo, ĉu en malliberejoj, ĉu en monaĥejoj. Ĉiutage oni kaptas tiun aŭ alian bojaran serviston por fari perturmentan esploron. Dank’ al turmentoj kaj teruro multaj konfesas ĉion, pri kio oni ilin demandas, kaj kalumniadas siajn mastrojn. Kaj tiuj, kiuj ne volas fordoni siajn animojn en eternan inferon kaj kiuj senkulpigas siajn bojarojn, tiuj mem estas mortigataj. Multaj suferis pro la vero, multaj ricevis martiran kronon, mia princo! Iutempe la caro kvazaŭ rekonsciiĝas. Tiam li pentofaras, li preĝas, ploregas, li sin nomas mortiganto kaj krimulo... Tiam li dissendas donacojn en monaĥejojn, por ke oni preĝu pri la mortigitaj. Sed ne longtempe daŭras la pentofarado de Ivano Vasìljeviĉ! Fine jen kion li elpensis! Aŭskultu, kara princo! Foje mi vekiĝas frumatene kaj mi vidas grandan tumulton. La stratoj estas plenplenaj je popolo, oni kuras jen Kremlon, jen el Kremlo. Ĉiuj krias: "forveturas nia caro, oni ne scias kien!" Teruro ekposedis min. Mi min vestas, surĉevaliĝas; de ĉiuflanke bojaroj rapidas Kremlon, iuj surĉevale, iuj piedire, kvazaŭ simpluloj, forgesinte sian rangon! Kiam ni atingis Iverska-pordegon, ni ekvidis militistojn, galope rajdantajn el Kremlo; la popolo disiĝas antaŭ ili. Poste ni ekvidis glitveturilon, kie sidis la caro kun carino kaj kun malgranda kronprinco. Ilin sekvis multego da glitveturiloj kun havo, mono kaj vestoj de la caro, poste ree nobeloj, militistoj kaj ĉiurangaj oficistoj,—ili ĉiuj forlasas Kremlon. Ni volis nin ĵeti al cara glitveturilo, sed forpuŝis nin la rajdistoj kun la vortoj: "estas malpermesite!" Tiel la karavano trapaŝis la tutan Moskvon kaj forlasis la urbon kaj la antaŭurbojn.

Reveninte hejmen, ni longe atendis: eble la caro ŝanĝos sian intencon kaj revenos Moskvon. Post ok tagoj la ĉefepiskopo ricevas de li leteron. La caro skribas, ke pro sia granda ĉagreno li, la caro, ne povante plu toleri la perfidon, forlasas Rusujon kaj foriras tien, kien Dio bonvolos lin konduki. Kiam tiu sciigo estis disvastigita en Moskvo, ĉie ekaŭdiĝis ploregoj: "nia caro volas nin forlasi! Kiu nun regos nin?"

Verdire, severega estas Ivano Vasìljeviĉ, sed Dio mem lin starigis super ni, tiel ke li, laŭ Dia volo, pro niaj pekoj punadis kaj ekzekutadis nin. En nia bojara Duma [33] ni decidis, ke ni ĉiuj devas iri al la caro, fali teren kaj petegi lin. Estis jam konate, ke la caro loĝas en Aleksandra antaŭurbo, pli ol okdek verstojn de Moskvo. Ni preĝis Dion kaj ekvojiris. Ekvidinte de malproksime la antaŭurbon, ni haltis, ree preĝis. Timegon ni sentis! Ne tio nin timigis, ke la caro povas ordoni nin mortigi, sed ke li nin ne allasos. Tamen ĉio bone sukcesis. La caro nin allasis. Kaj ni ne rekonis la caron Ivanon! Ian alian vizaĝon li havis, lia barbo, liaj kapharoj maldensiĝis. Kio fariĝis al li? Kia ŝanĝo! Longe li parolis al ni: li riproĉis al ni ĉiujn nefaritajn perfidojn, li kalkulis niajn kulpojn, kiujn ni ne havis, kaj fine li diris, ke li konsentas resti nia caro nur tial, ke la ĉefepiskopo kaj la episkopoj pri tio petegas, sed ke li donos siajn kondiĉojn. Poste li permesis al ni kisi lian manon kaj adiaŭis nin.

—Kiaj estis liaj kondiĉoj? demandis Serèbrjanij.

—Vi poste ekscios, princo, bonvolu aŭskulti! Post tri semajnoj Ivano Vasìljeviĉ alvenis Moskvon. Granda ĝojado estis, pli granda ol dum Paskotagoj. La caro kunvenigis la Duma’n: bojarojn same kiel pastraron. Kaj kiam ni kunvenis, li diris al ni, ke li konsentas resti nia caro kondiĉe, ke oni lasu al li ekzekutigi liajn malamikojn, malfavorigi perfidulojn, konfiski ilian havon kaj ke nek ĉefepiskopo, nek iu civila estraro tedu lin per petoj pri kompato. "Mi volas", li diris, "fondi novan institucion: ne nur mi havos apartan gardistaron, sed mi proprigas al mi por miaj bezonoj ankaŭ kelkajn urbojn kaj antaŭurbojn kaj eĉ en Moskvo kelkajn stratojn. Ĉi tiujn urbojn kaj stratojn kaj mian propran gardistaron mi de nun nomas "opriĉnino" kaj ĉio alia estos "zèmŝĉino" [4]. Kaj ke la bojaroj kun ĉefepiskopo ne sin enmiksu en mian regionon! Nur ĉe tiaj kondiĉoj mi konsentas repreni la regadon". Kaj de post tiu tago li komencis elekti por si novajn homojn, opriĉnikojn, atentante, ke ili ne estu altranguloj kaj ke ili promesu ne havi rilatojn kun bojaroj. Al ili li fordonis sian tutan regionon kun ĉiuj domoj, kun la tuta havo; kaj la antaŭajn posedantojn de ĉi tiu regiono, entute preskaŭ dekdu mil, li forpelis el iliaj domoj, kvazaŭ brutaron el staloj. Verdire, mia princo, ĝis nun mi ne povas kredi al tio, kvankam mi mem ĉion vidis! Kaj nun vagadas en Rusujo diablaj sangavidaj aroj kun balailoj kaj hundaj kapoj: ili piedpremas la veron, ili forbalaas ne perfidon, sed la rusan honoron, ili mordas ne malamikojn de l’ caro, sed liajn fidelajn servistojn, kaj neniu juĝejo ekzistas kontraŭ ili!

—Kial vi akceptis ĉi tiujn kondiĉojn?—demandis Serèbrjanij.

—Kara princo! Ĉu oni povas disputi kun la caro, kun la sendito de Dio?

—Vi estas prava, bojaro. Sed li mem demandis vin pri via konsento. Kial vi ne forrifuzis al li la opriĉnino’n?

—Tiaokaze li ree forveturus! Kion tiam ni farus? Sen la caro oni ne povas resti! Kion dirus la popolo?

Serèbrjanij meditis.

—Jes, vi diras la veron, ne eble estis resti sen la caro! Sed nun? Kial vi nun ne diras al la caro, ke ĉi tiu institucio pereigas la tutan landon? Kial vi ĉion rigardas, komprenas kaj silentas?

—Mi ne silentas, princo,—respondis Morozov dignoplena.—Neniam mi kaŝis miajn pensojn, tial mi nun estas en malfavoro. Se la caro min invitos, mi certe ne silentos, sed li min ne invitos... Neniu el la niaj troviĝas apud li. Rigardu lian sekvantaron! Kiaj altranguloj lin ĉirkaŭas? Vi ne trovos eĉ unu. Ĉiuj devenas el popolamaso, iliaj patroj ne taŭgus eĉ esti servistoj de niaj patroj. Ekzemple: la du Basmanov’j, patro kaj filo, du abomenuloj, unu pli malbona ol alia, Maluta Skuratov, tiu buĉisto aŭ sovaĝa besto, ĉiam sangkovrita; Bazĉjo Grjaznòj—ne ekzistas por li iu ajn hontindaĵo; Borìs Godunòv—preta vendi la gepatrojn kune kun siaj infanoj, se tio nur helpos al li plialtiĝi en la cara favoro, viro kapabla trapiki ies gorĝon per tranĉilo kaj moksaluti la trapikitan. Unu sola altrangulo tie estas,—princo Afonasjo Vjàzemskij. Senhonorigis li sin kaj nin ĉiujn, malbenitulo! Ne inde estas eĉ paroli pri li!

Morozov eksvingis la manon. Aliaj pensoj ekposedis la maljunulon. Serèbrjanij ankaŭ sidis meditema: li pensis pri la terura ŝanĝo, okazinta en la persono de l’ caro; por kelke da tempo li preskaŭ forgesis pri siaj rilatoj kun Morozov, kaŭzitaj de la sorto.

Dume la servistoj preparis la tablon.

Spite la rifuzo de l’ princo, Druĵino Andrèeviĉ devigis lin gustumi multenombrajn manĝaĵojn: ĉiuspecajn gelatenojn, rostaĵojn, supojn, kukojn kaj porkaĵon. Kaj kiam oni alportis diversajn vinojn, Morozov plenigis sian pokalon kaj tiun de l’ princo per "malvazio", leviĝis, ordigis siajn longajn harojn kaj tostis, alte tenante sian pokalon:—Por la sano de nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ!

—Ke Dio malfermu liajn okulojn!—respondis Serèbrjanij, trinkante sian pokalon ĝis la fundo. Ili ambaŭ faris signojn de kruco.

Heleno ne ĉeestis dum tagmanĝo kaj dum la interparolado de la bojaroj.

Multon ankoraŭ rakontis Morozov pri la ŝtataj aferoj, pri la atako de l’ Krimeaj tataroj kontraŭ Rjazanlando, poste li demandis la princon pri la litova milito kaj severe mallaŭdis la princon Kurbskij pro lia forkuro Litovujon [34]. La princo Serèbrjanij detale respondis ĉiujn demandojn kaj fine rakontis pri sia aventuro kun opriĉnikoj en vilaĝo Medvedevka, pri hodiaŭa sia malpaco kun ili en Moskvo, pri renkontita frenezulo Bazĉjo, silentante cetere pri liaj malklaraj, misteraj paroloj.

Morozov aŭskultis lin kun granda atento.

—Ne bone staras via afero, mia kara princo,—li diris, frotante sian larĝan frunton;—ne bone! Ne estas mirinde, ke ili volis ĉirkaŭrabi la vilaĝon: la vilaĝo estas mia, mi estas en malfavoro,—do ĉiu havas la rajton ofendi miajn vilaĝanojn. Konata afero: oni forprenas, kion oni povas kunporti, la reston oni forbrulas, la brutaron oni mortpikas. Tia estas ilia kutimo. La frenezulon mi konas. Li estas efektive Dia homo. Ne vin solan li nomis ĉe la unua rigardo, ne konante vian nomon: ŝajne, li ĉion vidas trae. Eĉ la caro lin timas. Kiom da fojoj Bazĉjo riproĉis la caron tute malkaŝe! Se ni havus pli multe da tiaj sanktuloj, eble pereus la opriĉnino. Diru, princo, daŭrigis Morozov,—kiam vi intencas saluti la caron?

—Morgaŭ frumatene, kiam lia cara moŝto estos eliranta el sia dormoĉambro.

—Kion vi diras, princo? Jam vesperiĝis, kaj vi devas fari ankoraŭ pli ol cent verstojn?

—Kiel? Ĉu la caro ne loĝas en Kremlo?

—Ne, kara princo, li ne loĝas tie. Kolerigis ni Dion, la caro forlasis nin, revenis Aleksandran antaŭurbon, tie li loĝas kun siaj favoratoj,—estu ili enterigitaj sen ĉerkoj!

—Tiuokaze mi devas rapidi, adiaŭ, bojaro. Mi ankoraŭ ne vizitis mian hejmon. Mi iom ripozos kaj morgaŭ frumatene mi forveturos la antaŭurbon.

—Princo, ne forveturu!

—Kial, bojaro?

—Vi estos mortigita, Nikito Romànoviĉ!

—Mi estas en la manoj de Dio, faru Li, kion Li volas!

—Princo, aŭskultu! Certe, vi ne memoras min, sed mi vin konis kiel knabon. Via patro kaj mi—ni estis intimaj amikoj, ni kore amis unu la alian. Li ne vivas plu, estu li en regno Dia! Neniun vi havas, kiu vin gardus, kiu donus al vi konsilon. Kaj ne enviinda estas via sorto, ne, ne enviinda! Se vi iros antaŭurbon, vi pereos, princo, nepre pereos!

—Eble, bojaro! Sekve tia estas mia fatala sorto!

—Restu, Nikĉjo, mi vin gardos. Neniu vin trovos, miaj servistoj vin ne perfidos, vi loĝos ĉe mi, kvazaŭ mia propra filo!

—Bojaro kara, rememoru, kion vi mem parolis pri Kurbskij. Ne dece estas al rusa bojaro sin kaŝi de sia caro!

—Nikito Romànoviĉ! Kurbskij estas perfidulo. Li forkuris al malamikoj de la caro, kaj mi do ne estas malamiko de la caro!

—Pardonu, pardonu, bojaro, forgesu miajn malsaĝajn vortojn! Tamen estu, kio estos!

—Se vi, Nikĉjo, restos ĉe mi, eble pasos la cara kolero kontraŭ vi, eble mi kaj la ĉefepiskopo aranĝos vian aferon, dume en la nuna momento la puno estas neevitebla.

—Mia vivo estas en la manoj de Dio, bojaro! Ne decas peni plilongigi ĝin per ruzo, se Dio tion ne volas! Dankon por la regalado—diris Serèbrjanij kaj leviĝis:—dankon por via amikeco (ĉe tiuj ĉi vortoj li malgraŭvole konfuziĝis), mi foriras. Adiaŭ, Druĵino Andrèeviĉ!

Morozov ekrigardis la princon kun malgaja kompato, sed videble estis, ke en la fundo de sia koro li lin aprobas kaj ke li mem agus same en similaj cirkonstancoj.

—Dio benu vin, Nikĉjo!—li diris, ĉirkaŭbrakante la princon.—Ke Dio dolĉigu la caran koron! Revenu sendifekta el la antaŭurbo, kiel junulo el forno flamanta, ke mi vin tiam ĉirkaŭbraku tiel same, kiel hodiaŭ, gratulante de mia tuta koro!

La princo kaj la bojaro adiaŭis unu la alian ĉe la sojlo de la vestiblo.

Estis jam vespero. Rajdante preter la palisaro, Serèbrjanij ekvidis en la ĝardeno blankan veston. Lia koro ekbatis. Li haltigis la ĉevalon. Tie estis Heleno.

—Princo,—ŝi diris mallaŭte,—mi aŭdis vian interparoladon, vi volas veturi antaŭurbon? Dio gardu vin, princo, vi trovos morton tie!

—Heleno Dmìtrievna! Kredeble Dio volas, ke mi ricevu la morton el la manoj de la caro. Ne por ĝuado mi estas reveninta patrujon, ne feliĉon preparis por mi Dio, ne al mi vi apartenas, Heleno Dmìtrievna! Estu Dia volo super mi!

—Princo, ili vin turmentegos. Terura estas eĉ la penso! Dio mia, princo, ĉu vi jam tute ne ŝatas la vivon?

—Pereu mia vivo!—ekkriis la princo, svingante la manon.

—Sankta Dipatrino! Se vi, princo, vin mem ne kompatas, kompatu do aliajn! Kompatu min, kara princo! Rememoru, kiel multe vi min amis?

La luno ekaperis el post la nuboj. La vizaĝo de Heleno, ŝiaj perlornamitaj orelringoj, ŝia kokoŝniko kaj ĉirkaŭkolo, ŝiaj larmoplenaj okuloj mirinde ekbrilis. Ankoraŭ plorante, Heleno jam estis preta ekrideti. Unu vorto de l’ princo transformigus ŝian ĉagrenon en senliman ĝojon. Ŝi forgesis pri la edzo, ŝi forgesis pri la neceso esti singarda. La princo rimarkis en ŝiaj okuloj tian amon, tian sopiron, ke li kontraŭvole ŝanceliĝis. Por ĉiam estis perdita lia feliĉo. Heleno apartenis al la alia, sed ŝi amis nur lin, la princon. Ĉu li ne povas resti, prokrasti sian vojaĝon? Eĉ Morozov donis la saman konsilon. Tiamaniere meditis la princo, kaj ĉarman bildon pentris al li lia imago, sed lia honorsento, silentiĝinta por momento, subite ree vekiĝis.

—Ne, ne, li diris al si mem: hontinde estus al mi, se mi eĉ pense ofendus la amikon de mia patro! Nur senhontulo pagas per trompo la bonkoran akcepton, nur timemulo kuras for de la morto!

—Mi devas veturi! li diris decidtone. Mi sola ne povas min kaŝi de mia caro, dume pereas plej eminentaj viroj. Adiaŭ, Heleno!

Ĉi tiuj liaj vortoj, kvazaŭ tranĉilo, vundis la koron de l’ bojarino. Plena je malespero, ŝi sin ĵetis teren.
—Disiĝu, tero! ŝi ĝeme kriis:—mi ne povas plu vivi. Mi min mem mortigos, mi min venenos! Vin mi ne postvivos, princo! Vin mi amas pli ol mian vivon, pli ol la mondon, neniun alian mi amas kaj estos amanta!..

Doloris la koro al la princo! Li volis konsoli Helenon, sed ŝi ploregis ĉiam pli kaj pli laŭte. Oni povis ŝin ekaŭdi, ekvidi ilin kune kaj denunci al la bojaro. Bone komprenis ĉi tion la princo Serèbrjanij kaj, por savi Helenon, li fariĝis decidema.

—Adiaŭ, Heleno! li diris: adiaŭ, mia koro, feliĉo de mia vivo! Ĉesigu viajn larmojn, Dio estas kompatema, eble ni nin revidos ankoraŭ!

Nuboj kovris la lunon, vento balancis la suprojn de tilioj kaj superŝutis la princon kaj Helenon per bonodoraj floroj. Ekskuiĝis la maljunaj branĉoj, kvazaŭ ili volis diri: kial ni verdas, kial ni floras, vane pereas la viro, vane pereas lia amatino.

Serèbrjanij postenrigardis ankoraŭ unu fojon kaj en la fundo de la ĝardeno li ekvidis kvazaŭ nigran homan figuron. Ĉu tio ŝajnis al la princo, ĉu eble iu servisto promenis en la ĝardeno, aŭ ĉu tie estis la bojaro Druĵino Andrèeviĉ mem?

____________________________

Piednotoj

[30] Infana ludo. La vorto "gorodkì" signifas "urbojn".

[31] «Vorto kaj faro»—estis signaldiro, uzita, por kaptigi kaj malliberigi iun ajn, por turmente esplori la aferon.

[32] «Kravĉij»—ofico ĉe la cara kortego, iom pli malsupera ol tiu de okòlniĉij: honora ofico, kiun oni okupadis ne pli longe ol 5 jarojn, poste ricevante oficon de okòlniĉij.

[33] Kunveno de bojaroj.

[34] Bojaro princo Kurbskij, verkisto kaj politika aganto, homo tre inteligenta kaj klera, ne povis eltoleri la vivon en Rusujo ĉe Ivano la IV-a kaj elmigris Litovujon, el kie li skribis al la caro Ivano leterojn, malkaŝe eldirante al li sian opinion pri lia kruela regado kaj penante malkovri al la caro la veron pri opriĉnikoj kaj iliaj intrigoj kontraŭ la zemskaj bojaroj.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"