Princo Serebrjanij: ĈAPITRO V. Renkontiĝo

Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan ĝardenon de Morozov.

Florantaj tilioj ĉirkaŭis la klarakvan lageton, kiu liveradis abundan manĝaĵon al la bojaro dum fasttagoj. Malantaŭ la lageto kreskis verdaj pom-, ĉeriz- kaj prunarboj. Mallarĝaj vojetoj zigzage iris tra nefalĉita herbo. Varmega estis la tago. Orflugilaj skaraboj rondflugis super bonodorantaj floroj de ruĝaj nekulturitaj rozoj; abeloj zumis en foliaro de tilioj; griloj ĉirpis en densa herbaĵo; el super la ruĝaj ribarbetoj estis vidataj larĝaj kapoj de grandaj sunfloroj, kiuj ŝajnis ĝui la tagmezan sunon.

Bojaro Morozov jam de unu horo ripozis en sia dormoĉambro. Heleno kun siaj servistinoj sidis sub la tilioj sur herba benko, apud palisaro. Ŝi surhavis helbluan veluran ljetnikon [23] kun rubenaj butonoj. Larĝaj muslinaj manikoj, delikate falditaj, estis ĉirkaŭligitaj super la kubutoj per perlaj ĉirkaŭmanoj. Perlaj orelringoj malsuprenpendis ĝis la ŝultroj; la kapon kovris kokoŝniko [24], ankaŭ ornamita per perloj; sur la piedoj ŝi havis marokenajn ŝuetojn orbroditajn.

Heleno ŝajnis esti gaja. Ŝi ridis kaj ŝercis kun knabinoj.

—Via bojarina moŝto,—diris unu el ili: provu ankoraŭ unu fojon ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn, ili estas plej belaj.

—Sufiĉe, sufiĉe, knabinoj—respondis Heleno per afabla voĉo.—Jam de pli ol unu horo vi ĉiam min ornamas; sufiĉas por hodiaŭ!

—Surmetu nur ĉi tiun ĉirkaŭkolon! Tiam vi estos vera sankta pentraĵo, ore enkadrigita!

—Ĉesu, Pranjo, granda peko estas tiel paroli!

—Nu, bone, se vi ne volas vin ornami, via bojarina moŝto, ni ludu ŝtonetojn aŭ eble gorjelki! [25] Aŭ ĉu vi ne volas nutri fiŝojn en lageto aŭ balanciĝi sur balancilo? Eble vi deziras, ke ni kantu ion?

—Kantu, karulino, kantu por mi, Pranjo, tiun kanton, kiun vi kantis antaŭnelonge, ŝirkolektante berojn!

—Ne, via bojarina moŝto, ne ĝojiga estas tiu kanto. Ĝi ne taŭgas por festtago!

—Sed mi deziras nepre ĝin aŭdi, kantu do, Pranjo, mia karulino!

—Bone, bone, via bojarina moŝto: mi ĝin volonte kantos, se vi tion nepre deziras; sed ne mi estos kulpa, se vi poste malĝojiĝos! Nu, kamaradinoj, kunkantu!

La knabinoj sidiĝis ronde, kaj Pranjo per plenda voĉo ekkantis:

Ho, ve, ve, se vintre ne estus malvarmege,Estus ankaŭ vintre florantaj la floretoj!Ho, ve, ve, se nuntempe ne havus mi ĉagrenon,Estus ankaŭ nun mi gaja kaj senzorga,Mi nun ne ploregus, sidante ĉe fenestro,Vane rigardante kamparon kaj herbejon...


Kiam mi trapaŝis hejman pordon,Zorge mi sublevis la vestaron,Por ke mia pelto zibelfelaPer butonoj helaj ne ekbruu:Min ne devas vidi do bopatro mia,Min ne devas aŭdi edzo, lia fil’!

Pranjo ekrigardis la bojarinon: du larmoj ruliĝis el la okuloj de Heleno.

—Malsaĝulino mi estas! ekkriis Pranjo: kion mi faris? Obeis mi al la bojarino por mia malfeliĉo! Ĉu bone estas kantigi tiajn kantojn, kara nia bojarino?

—Ne bone estas koni kaj kanti tiajn kantojn!—aldonis Dunjo, knabino kun gajaj, vivecaj, nigraj okuloj.—Jen, aŭskultu, kian kanton mi tuj ekkantos. Mi ĵuras, ke mi ĝojigos ŝian bojarinan moŝton!

Kaj Dunjo tuj eksaltis, apogis unu brakon al la kokso, la alian levis supren, kliniĝis iom flanken kaj lerte kaj gracie dancante ŝi ekkantis:

"Panteleo Kuzmìĉ nun ornamas sinKaj promenas li en belega kort’.Mustelpelton li havas ĝis la ter’,Per zibela ĉap’ li kapkovris sin.Ĉiam estas al li Dipatrina favor’,Bela, bela estas fianĉino ĉe li.La bojaroj ĉiuj admiradas lin,Same kiel la bojarinoj;La bojaroj diras: "kiu estas li?"Bojarinoj diras: "kies fianĉo li?"Fianĉino diras: "mia kara kor’!"
Finis Dunjo kaj ekridis. Sed Heleno ankoraŭ pli malĝojiĝis. Ŝi longe detenis la larmojn, sed subite ŝi kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj kaj eksplodis per ploregoj.

—Jen kion kaŭzis nia kantado!—ekkriis Pranjo: kion fari nun? Se Druĵino Andrèeviĉ ekvidos la postplorajn okulojn de l’ bojarino, li ekkoleros, ke ni ne sukcesis ŝin amuzi!

—Miaj karaj kamaradinoj!—subite ekkriis Heleno, ĉirkaŭprenante Pranjon: ni ploru kune! Ne malhelpu min!

—Kio estas al vi, kara bojarino? Kial vi tiel malĝojas?

—Ne tuj ĝi fariĝis, karulinoj! De mateno mi sentas min malgaje. Kiam komenciĝis sonorado en preĝejoj, kiam mi ekvidis el la fenestro arojn da viroj kaj virinoj, gaje rapidantajn al preĝejo, tuj mi eksentis tian grandan malĝojon... Kaj ĝis nun doloras mia koro! Krome, la tago estas tiel hela, sunbrila, kaj vi komencis min ornami... Rapide demetu de mi ĉiujn ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn, rapide, karulinoj, demetu mian kokoŝnikon, plektu mian harligon laŭ knabina kutimo!

—Ne, ne! estas peko ĉi tion fari, via bojarina moŝto! Ĉu estas permesite plekti viajn harojn laŭ nia knabina kutimo? Dio nin gardu! Druĵino Andrèeviĉ povus ekscii...

—Ne, karulinoj, kiel li ekscios? Poste mi ree surmetos la kokoŝnikon!

—Ne, ni tion ne faros, ni ne volas peki, via bojarina moŝto, eĉ se vi koleros!

—Ĉu estas peko,—meditis Heleno, eĉ rememorigi al si pasintan tempon?—Nu, bone,—ŝi diris al la knabinoj: mi ne demetos la kokoŝnikon, sed permesu, Pranjo, ke mi plektu vian harligon same, kiel antaŭnelonge estis plektata la mia!

Pranjo, ruĝa pro plezuro, ekgenuis antaŭ la bojarino. Heleno displektis ŝiajn harojn, dividis ilin je multaj egalaj faskoj kaj komencis plekti larĝan rusan harligon, enhavantan naŭdek harfaskojn. Ne facila estis ĉi tiu laboro. Plekti oni devis plej malforte, por ke la harligo, kvazaŭ krado, kovru la tutan nukon kaj poste malsuprenfalante iom post iom mallarĝiĝu. Heleno plektis diligente, intermiksante kelkajn harfaskojn kun perlaj fadenoj.

Jen, la harligo estas finplektita! Heleno alligis al ĝia pinto triangulan kosnikon [26] kun multekostaj ringoj.

—Mi finis, Pranjo,—ŝi ekkriis, admirante sian verkon.—Nun ekstaru, preterpaŝu antaŭ ni! Ĉu ne vere, knabinoj, tia harligo do estas pli bela ol kokoŝniko?

—Ĉio siatempe, via bojarina moŝto,—ridante respondis la knabinoj: sed sciu, ke Dunjo volonte surhavus kokoŝnikon, ĉu ne vere?

—Nu vi, mokantulinoj!—respondis Dunjo.—Mi volonte neniam forlasus mian harligon! Sed mi konas knabinojn, kiuj ne sen plezuro renkontas bojaran ekonomon...

La knabinoj laŭte ekridegis kaj kelkaj el ili konfuzite ruĝiĝis. Bela do devis esti la bojara ekonomo!

—Kliniĝu iomete, Pranjo, mi volas meti ankoraŭ rubandon kun pòdnizi [27]. Vi scias, knabinoj, hodiaŭ ni havas feston de Ivano la Banisto, hodiaŭ eĉ nimfoj plektas siajn harojn.

—Ne, ne, vi eraras, kara bojarino, ne hodiaŭ, sed je Semiko [28] kaj je Pentekosta tago la nimfoj plektas siajn harojn. Sed hodiaŭ la nimfoj vagas kun displektitaj haroj, forlogante la homojn for de la filiko, por ke neniu deŝiru ĝian floreton [8].

—Gardu nin Dio,—diris Pranjo: kiom multe da strangaĵoj okazas en ĉi tiu tago! Mi tute ne dezirus ion vidi!

—Ĉu vi timas la nimfojn, Pranjo?

—Sendube! Kial ne? Dum hodiaŭa nokto mi ne konsentus iri en arbaron, same kiel je Pentekosto kaj dum semajno de l’ nimfoj: tiam la knabinojn ili morttiklas, la junulojn per amo pereigas!

—Nu, Pranjo, vi rakontas tion, kion vi mem ne scias! interrompis alia knabino.—Ĉu ekzistas nimfoj ĉi tie, apud Moskvo? Ili tute forestas ĉe ni. En Malgrandrusujo estas alia afero, tie svarmas nimfoj. Pli ol unu junulon ili jam frenezigis. Junulo, kiu ekvidos nimfon, sopiras al ŝi dum la tuta vivo, ĝis la morto; edziĝinta—li forrifuzas sian edzinon, siajn infanojn, fraŭlo—li forgesas sian amatinon!

Heleno ekmeditis.

—Knabinoj!—ŝi subite demandis: ĉu ekzistas nimfoj en Litovujo?

—Ho, jes, via bojarina moŝto, ĝuste tie estas ilia patrujo: en Litovujo kaj en Malgrandrusujo...

Heleno profunde ekspiris. Sammomente aŭdiĝis ĉevala piedfrapado, kaj el super la palisaro ekaperis la blanka ĉapo de Serèbrjanij.

Ekvidinte viran figuron, Heleno volis forkuri, sed ŝi ekkonis lin kaj kvazaŭ rigidiĝis. La princo haltigis la ĉevalon. Li ne fidis al siaj okuloj. Mil malsamaj pensoj en unu momento trakuris lian kapon. Li vidis antaŭ si Helenon, filinon de Pleŝĉeev-Oĉin, Helenon, kiu lin amis, kiu antaŭ kvin jaroj estis ĵurinta al li resti fidela. Sed kial do ŝi troviĝas en la ĝardeno de l’ bojaro Morozov?

Nur tiam Serèbrjanij rimarkis la perlornamitan kokoŝnikon sur ŝia kapo. Li paliĝis...

Ŝi estis edziniĝinta!

—Ĉu mi sonĝas? li pensis, rigardante ŝin per senmovaj, preskaŭ teruritaj okuloj.

—Knabinoj!—petis Heleno: foriru, mi vin petas, lasu min por iom da tempo, mi vin vokos. Mia Dio, mia Dio! Sankta Dipatrino! Kion fari? Kion diri al li?

Dume Serèbrjanij retrovis la vortojn.

—Heleno Dmìtrievna!—li diris per decidoplena voĉo.—Bonvolu respondi al mi unu vorton: vi estas edziniĝinta? Ne trompo, ne ŝerco estas ĉi tio? Ĉu vere vi estas edziniĝinta?

Plena je malespero, Heleno ne tuj trovis la vortojn.

—Respondu, Heleno Dmìtrievna, ne moku min plue,—ni ne havas do Kristnaskan semajnon? [29].

—Aŭskultu min! murmuretis Heleno.

La princo ektremis.

—Mi havas nenion por aŭskulti!—li diris: mi ĉion komprenas. Ne perdu la vortojn senbezone, adiaŭ, via bojarina moŝto!

Kaj li ektiregis la bridon de sia ĉevalo.

—Nikito Romànoviĉ!—ekkriis Heleno: pro Jezuo Kristo, pro Sankta Virgulino,—aŭskultu min! Poste mortigu min, sed nun aŭskultu...

Ŝi ne povis paroli plu, ŝia voĉo rompiĝis, ŝiaj genuoj fleksiĝis, ŝi falis sur la herban benkon kaj petegante etendis al la princo siajn brakojn.

Konvulsio trakuris lian tutan korpon: kun kompato en la koro, li haltis.

Heleno, perdante la spiron pro larmoj, komencis rakonti, kiel ŝin persekutadis Vjàzemskij, kiel fine la caro intencis ŝin edzinigi kun sia favorato kaj kiel ŝi, malesperinte, fariĝis edzino de l’ maljuna bojaro. Interrompante la rakonton per ploro, ŝi kulpigadis sin pri nevola perfido, ŝi konsentis, ke ŝi devus sin mortigi, sed ne edziniĝi kun alia viro, ŝi malbenadis sian kuraĝmankon...

—Vi min ne povas nun ami, kara princo,—ŝi parolis: la sorto ne volis, ke ni nin amu reciproke! Nur promesu al mi, ke vi min ne malbenos; diru, ke vi pardonas al mi mian grandegan kulpon!

La princo aŭskultis kun sulkigitaj brovoj, sed ne diris eĉ unu vorton.

—Nikito Romànoviĉ!—timeme ekmurmuretis Heleno: pro Dio, parolu ion ajn!

Kaj ŝi direktis al li la okulojn, plenajn je timo kaj atendo, kaj ŝia tuta animo alcentriĝis en ĉi tiu peteganta kaj elokventa rigardo.

Fortege bataladis Serèbrjanij kun si mem.

—Via bojarina moŝto!—li fine diris per tremanta voĉo: sendube tia estis volo de Dio... kaj vi ne estas tiel multe kulpa... jes, certe, vi tute ne estas kulpa... mi havas nenion por pardoni al vi, Heleno Dmìtrievna, mi ne malbenas vin, ne, tute kontraŭe, je Dio—mi, mi vin amas, amas kiel antaŭe...

Ĉi tiuj vortoj senkonscie elglitis el lia buŝo.

Heleno ekkriis, ekploregis kaj sin ĵetis al la palisaro. Samtempe la princo sin levis en piedingoj kaj ekkaptis la trabojn de l’ palisaro. En la ĝardeno Heleno jam staris sur la benko. Ne meditante, preskaŭ senkonscie ili sin ĵetis unu al alia, kaj iliaj lipoj kuniĝis...

Kison donis Heleno al la juna bojaro! Edzino ruzega trompis sian maljunan edzon! Ŝi forgesis la ĵuron, kiun ŝi faris en la tago de edziĝo! Kiel nun ŝi ekaperos antaŭ sia Druĵino Andrèeviĉ? Li ĉion ekscios, rigardinte nur ŝiajn okulojn. Kaj ne tia homo li estas, ke li indulgos ŝin! Malpli multe Druĵino ŝatas la vivon, ol sian honoron! Mortigos la maljunulo sian edzinon, mortigos li ankaŭ la princon Nikito’n Romànoviĉ...

________________________

Piednotoj

[23] Malpeza somera vesto: "ljeto" ruse "somero".

[24] Kapornamo, kiun laŭkutime devis surhavi ĉiu rusa virino (edzinigita).

[25] Komuna ludo: la ludantaj paroj stariĝas unu post alia, havante antaŭe unu personon, kiu "brulas" (gorjetj—ruse signifas bruli), t. e. kaptas. Ambaŭ personoj de plej malantaŭa paro diskuras antaŭen, ĉiu siaflanken, penante antaŭ "brulanta" persono kunmaniĝi. Se tio sukcesas antaŭ ol la "brulanto" ilin kaptos, ili stariĝas plej antaŭe, kaj la "brulanto" penas kapti sekvantan diskurantan paron. Kiam tio fine sukcesas al li (aŭ al ŝi), li faras kun la kaptita persono novan paron kaj okupas plej antaŭan lokon kaj la nekaptita parano devas "bruli".

[26] Ornamaĵo de l’ harligo.

[27] Perla franĝo de la kokoŝniko, interplektita kun juveloj.

[28] Lasta ĵaŭdo antaŭ Pentekosto. En ĉi tiu tago estas kutimo ornami per rubandoj betuleton. Junaj knabinoj promenas, kunportante tian betuleton kaj kantante specialajn kantojn. Vespere ili ĵetas florkronojn en riveron aŭ lagon: kies krono dronas, tiu knabino mortos dum sekvonta jaro; kies krono elnaĝas, tiu edziniĝos k. t. p.

[29] Dum Kristnaska semajno maskiĝado estas kutimo ĉe la rusoj.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"