Princo Serebrjanij: ĈAPITRO IX. Juĝa esploro

Ĥomjàk eĉ ne estis lavinta la vizaĝon, male, li intence makulis per sango sian bandaĝon kaj siajn vestojn, por ke la caro vidu, kiel kruele oni lin batis.

Proksimiĝinte al Ivano, li falis teren kaj surgenue atendis la permeson paroli.

Ĉiuj scivole rigardis Ĥomjàk’n. Caro la unua rompis la silenton.

—Kontraŭ kiu vi plendas?—li demandis: kiel okazis la afero? Rakontu de l’ komenco!

—Mi mem ne scias, via cara moŝto, kontraŭ kiu mi plendas. La hundo ne diris al mi sian nomon! Kaj mi surgenue plendas nun al via cara moŝto, ke mi estas batita kaj kripligita de nekonata viro!

La komuna atento plialtiĝis; oni eĉ ne kuraĝis spiri. Ĥomjàk daŭrigis:

—Ni venis, via cara moŝto, kiel reviziistoj, en vilaĝon Medvedevka, kaj subite atakis nin malbenitaj nekonatoj. Ili falis sur nin, kiel neĝo sur la kapon, trapikis, dishakis unu dekon da viroj, la aliajn ligis; kaj ilia bojaro, kanajlo, jam volis nin ĉiujn pendigi, kaj la du rabistojn, kiujn ni estis kaptintaj dum revizio, li liberigis.

Eksilentis Ĥomjàk kaj ordigis sian sangmakulitan bandaĝon sur la kapo. Nekredema surda murmuro ekaŭdiĝis inter la opriĉnikoj. La rakonto ŝajnis nekredinda. La caro ankaŭ dubis.

—Ĉu la veron vi parolas, amiko?—li diris, trapikante Ĥomjàk’n per sia agla rigardo.—Eble vi estis ebria? Eble bona kruĉo da "brago" [49] sekvigis tiun kripligon?

—Mi estas preta ĵuri antaŭ kruco, ke mi diras la veron; aŭ, pli bone, mi ĵuras per mia kapo!

—Sed diru do, amiko, kial la nekonata bojaro vin ne pendigis?

—Kredeble, li ŝanĝis sian intencon, li neniun pendigis, li nur ordonis vipi nin ĉiujn.

Murmuro ree trakuris inter la aŭdantaro.

—Ĉu vi estis multaj en la taĉmento?

—Kvindek viroj, mi la kvindekunua.

—Kaj la liaj?

—Mi ne volas mensogi,—ili estis pli malmultenombraj, ĉirkaŭ dudek aŭ tridek...

—Kaj vi permesis, ke oni vin ligu kaj vipu, kvazaŭ vi estus virinaĉoj! De kie venis tia timegeco? Ĉu viaj brakoj estis paralizitaj? He, vi, bravulo en via angulo, veran ridindaĵon vi rakontas! Kiu do estas la bojaro, kiu dum plena tago kuraĝas ataki la opriĉnikojn? Neeblaĵo!.. Certe, la bojaroj deziras neniigi la opriĉnikojn, sed ili ne kuraĝas! Min ili ankaŭ volonte formanĝus, tamen—okulo vidas, sed lango ne trafas! Aŭskultu, se vi deziras, ke mi kredu al vi, diru la nomon de la bojaro, alie konfesu vian mensogon. Kaj se vi ne povas ĝin nomi kaj ne konfesos,—malbone al vi estos, amiko!

—Via cara moŝto!—diris la ĉevalservisto tre firme: Dio scias, ke mi diras la veron. Vi povas min ekzekutigi, mi ne timas la morton, mi timas la mensogon, estu ĉiuj viaj homoj miaj atestantoj!

Kaj li montris la opriĉnikojn, kvazaŭ alvokante ilin esti atestantoj. Subite lia rigardo falis sur Serèbijanij’n.

Ne facile estas priskribi, kio fariĝis en la koro de Ĥomjàk. Miregon, dubon kaj fine ĝojon, malican ĝojon revidigis en si liaj trajtoj.

—Via cara moŝto!—li ekkriis: se vi deziras scii, kiu nin atakis, kiu mortigis la kamaradojn kaj ordonis nin vipi, diru, ke ĉi tiu bojaro deklaru sian nomon!

Ĉies okuloj sin turnis al Serèbrjanij. La caro kuntiris siajn senharajn brovojn kaj fikse observadis la princon tute senparole. Nikito Romànoviĉ staris senmova, trankvila, sed pala.

—Nikito!—fine diris la caro, malrapide eldirante ĉiun vorton: venu ĉi tien, respondu, ĉu vi konas ĉi tiun homon?

—Jes, via cara moŝto!

—Ĉu vere vi estis atakinta lin kaj liajn kunulojn?

—Via cara moŝto! Ĉi tiu homo kaj liaj kunuloj mem atakis la vilaĝanojn...

Ĥomjàk interrompis la princon. Por pereigi la malamikon, li decidis ne indulgi sin mem.

—Via cara moŝto!—li diris: bonvolu ne fidi al la bojaro! Li mensogas! Li volas min kalumnii, ĉar mi estas servisto, ĉar mi ne estas altrangulo, kaj tiamaniere vi ne ekkonos la veron. Ordonu, via cara moŝto, juĝe esplori la aferon, bonvolu demandi miajn kamaradojn aŭ, prefere, ordonu nin ambaŭ turmente esplori, kaj vi vidos la veron!

Serèbrjanij rigardis Ĥomjàk’n kun malestimo.

—Via cara moŝto,—li diris: mi ne malkonfesas mian agon. Mi atakis ĉi tiun homon kaj liajn kamaradojn, mi ordonis ilin vipi...

—Sufiĉas!—severe interrompis la caro.—Respondu: kiam vi ilin atakis, ĉu vi sciis, ke ili estas miaj opriĉnikoj?

—Ne, via cara moŝto!

—Kaj kiam vi volis ilin pendigi, ili diris al vi, kiu ili estas?

—Jes, via cara moŝto!

—Kial do vi ilin ne pendigis?

—Ĉar mi preferis, ke viaj juĝistoj ilin juĝe esploru!

—Kial do vi tuj de komenco ne sendis ilin al miaj juĝistoj?

La princo ne sciis, kion diri.

La caro ekzamenis lin per rigardo, penetranta ĝis en la fundon de lia animo.

—Ne pro tio vi ilin ne pendigis, ke vi ekdeziris ilin sendi al miaj juĝistoj, sed pro tio, ke ili sin nomis caraj servistoj! Kaj vi,—daŭrigis la caro kun ĉiam kreskanta kolero,—vi, sciante, ke ili estas miaj servistoj, vi ordonis ilin vipi?

—Via cara moŝto...

—Sufiĉe!—ektondris Ivano.—La esploro estas finita. Frataro!—li sin turnis al siaj favoratoj: diru, kion meritas la bojaro Nikito? Konigu viajn pensojn, mi deziras scii, kion pensas ĉiu el vi!

La voĉo de la caro estis firma, sed lia rigardo diris, ke li jam estis decidinta en sia koro la sorton de l’ princo, kaj ke malfeliĉo atendas tiun, kies verdikto estos pli malsevera, ol lia.

—Nu, diru, homoj!—li ripetis, plilaŭtigante la voĉon,—kion meritas Nikito?

—Morton!—diris la kronprinco.

—Morton!—ripetis Maluto, Grjaznòj, pastro Levkij kaj ambaŭ Basmanov’j.

—Li do ricevu la morton!—diris Ivano trankvile,—ĉar skribite estas: kiu levis la glavon, per glavo pereos! Prenu lin!

La princo silente salutis la caron. Kelkaj viroj tuj ĉirkaŭis lin kaj elirigis lin el la ĉambrego. Multaj sekvis ilin por vidi la ekzekuton, aliaj restis. Malsonora murmuro aŭdiĝis en la ĉambrego. La caro sin turnis al la opriĉnikoj. Lia mieno estis solena.

—Frataro!—li demandis: ĉu justa estis mia juĝo?

—Justa, justa! ekaŭdiĝis inter la plej proksimaj opriĉnikoj.

—Justa, justa!—ripetadis la pli malproksimaj.

—Ne justa!—diris unu sola voĉo.

La opriĉnikoj ekscitiĝis.

—Kiu diris? Kiu eldiris la vorton? Ne justa estas la juĝo de l’ caro?—aŭdiĝis ĉie.

Ĉies vizaĝoj esprimis miron, ĉies okuloj ekbrilis per indigno. Nur unu, la plej kruela, ne montris koleron. Maluto fariĝis pala, kiel morto.

—Kiu diras, ke ne justa estas mia juĝo?—demandis Ivano, penante doni al siaj trajtoj plej trankvilan esprimon.—Kiu diris ĉi tion, elpaŝu antaŭen!

—Via cara moŝto!—diris Maluto, treege ekscitita: inter viaj fidelaj servistoj nun estas multe da ebriaj, multe da tiuj, kiuj parolas, ne demandinte sian prudenton! Ne serĉu ĉi tiun drinkulon, via cara moŝto! Kiam li estos sobra, li mem ne kredos, ke li tion eldiris en ebria stato.

La caro nefideme rigardis Maluton.

—Sankta paraklisiarĥo!—li diris, ridetante: de kiam vi fariĝis tiel bonkora?

—Via cara moŝto!—daŭrigis Maluto: ne ordonu...

Sed estis jam tro malfrue.

La filo de Maluto jam elpaŝis antaŭen kaj respektplene staris antaŭ la caro. Maksimo Skuratov estis la sama opriĉniko, kiu ĵus savis Serèbrjanij’n de l’ urso.

—Ha, Makĉjo, do estas vi, kiu mallaŭdas mian juĝon,—diris Ivano, rigardante kun malbona rideto jen la patron, jen la filon.—Nu, diru, Makĉjo, kial do ne plaĉis al vi mia juĝo?

—Via cara moŝto, vi ne ĝis fino aŭskultis la princon Serèbrjanij, vi ne permesis al li sin pravigi, vi eĉ ne demandis lin, pro kio li volis pendigi Ĥomjàk’n.

—Via cara moŝto, ne aŭskultu lin,—petegis Maluto,—li estas ebria. Ĉu vi ne vidas, li estas ebria. Bonvolu lin ne aŭskulti! For, drinkulo, jen kiom multe vi drinkis! For, for de ĉi tie!

—Maksimo drinkis nek vinon, nek mieltrinkaĵon,—malice rimarkis la kronprinco.—Mi lin observadis la tutan tagmanĝon, li eĉ ne trempis la lipharojn!

Maluto ĵetis sur la kronprincon rigardon, kiu estus tremiginta ĉiun alian. Sed la kronprinco opiniis sin neatingebla por la venĝo de Maluto. La dua filo de Ivano la Terura, la kronprinco Ivano Ivànoviĉ posedis preskaŭ ĉiujn malvirtojn de sia patro, kaj la malbonaj ekzemploj ĉiam pli kaj pli malaperigis la bonajn trajtojn de lia karaktero. La kronprinco jam ne konis kompaton.

—Jes,—li ripetis, ridetante: Maksimo nenion drinkis nek manĝis hodiaŭ. Li ne ŝatas nian vivmanieron. Abomena estas por li via opriĉnino, patro!

Dum li parolis, Boriso Godunòv fikse lin rigardis. Ŝajne, li studis lian vizaĝon kaj poste senbrue, ne rimarkite li eliris el la manĝoĉambro.

Maluto falis teren antaŭ la caro.

—Via cara moŝto! Patro nia, Ivano Vasìljeviĉ!—li balbutis, kaptante la baskojn de l’ cara supervesto. Hodiaŭ matene mi, malsaĝulo, sovaĝa kamparanaĉo, petis vin donaci al mi bojaran rangon. Kie estis mia prudento? Kie estis mia homa konscio? Ĉu mi, sklavo malbonodora, indas porti bojaran ĉapon? Forgesu, via cara moŝto, pri miaj malsaĝaj paroloj, ordonu demeti de mi ĉi-tiun orkovritan kaftanon, ordonu, ke mi surmetu bastaĵon,—nur pardonu al Maksimo lian kulpon! Juna li estas, via cara moŝto, juna kaj malsaĝa, li mem ne scias, kion li parolas. Sed se vi iun ajn volas ekzekuti, ekzekutu min, por ke mi, malsaĝulo, ne permesu al mia filo drinki tiel multe! Permesu, via cara moŝto, ke mi suriru la eŝafodon, aŭ ordonu, ke mi mem min tuj mortigu?

Kompatinda fariĝis lia vizaĝo, malesperegon esprimis la trajtoj, kiuj ĝis nun nenion rebriligis, krom sentoj de sovaĝa besto.

La caro ekridis.

—Por kio mi ekzekutos vin aŭ vian filon!—li diris: Maksimo estas prava!

—Kion vi diras, via cara moŝto?—ekkriis Maluto.—Kiel Maksimo povas esti prava?—Kaj pro ĝojo kaj mirego li komencis stulte rideti, sed baldaŭ ree nebuliĝis lia vizaĝo, ĉar ekŝajnis al li, ke la caro lin mokas. Ĉi tiuj rapidaj ŝanĝoj de lia vizaĝo estis tiel ridindaj, ke la caro, lin rigardante, ree komencis ridi.

—Maksimo estas prava,—li ripetis fine kun tute serioza mieno: mi tro rapidis. Neeble estas, ke Serèbrjanij propravole ion entreprenu kontraŭ mi. Mi rememoras Nikiton ankoraŭ antaŭ la litova milito. Mi ĉiam lin amis, li estis mia bona servisto. Vi, malbenitoj, daŭrigis la caro, sin turnante al Grjaznòj kaj Basmanov’j,—vi ĉiam estas kulpaj pri tio, ke mi verŝigas la sangon! Ĉu ne sufiĉas por vi niaj mortigoj? Nun vi ekdeziris, ke mi pereigu mian fidelan bojaron! Kial vi staras tie, sovaĝaj bestoj? Kuru, ĉesigu la ekzekuton! Ne, ne iru, estas jam malfrue... Sendube, lia kapo jam estas forhakita. Vi, vi ĉiuj pagos al mi por lia sango!

—Ne estas malfrue, via cara moŝto,—diris Godunòv, ree enirante la ĉambregon.—Mi ordonis haltigi la ekzekuton. Kompato estas via eco; mi scias, ke vi pli ol unu fojon kondamnis la krimulon kaj poste lin pardonis. Sed la princo jam metis sian kapon sur la ŝtipon, kaj la ekzekutisto sen kaftano staras, suprenvolvinte la manikojn, kaj atendas vian caran ordonon.

Sereniĝis la vizaĝo de Ivano.

—Boriso, li diris,—iru al mi, mia kara servisto! Vi sola konas mian koron. Vi sola scias, ke mi verŝigas la sangon ne pro amuzo, sed por ekstermi la perfidon. Vi min ne opinias sangavida! Iru al mi, Boriso Teodòroviĉ, mi vin kisos!

Godunòv klinis la kapon. La caro kisis lin.

—Alproksimiĝu ankaŭ vi, Maksimo, mi donos al vi mian caran manon por kisi. Ĉiam diru la veron! Faru same en estonteco! Mi donacas al vi zibelajn felojn por pelto!

Maksimo falis teren kaj kisis la manon de l’ caro.

—Kiun salajron vi ricevas?—demandis Ivano.

—Kutiman salajron de ordinara opriĉniko, via cara moŝto!

—Mi vin egaligos kun ĉefaj opriĉnikoj. Vi ricevos salajron kaj provizon, kiel ĉiuj estroj! Sed, ŝajnas al mi, vi havas ankoraŭ ion por diri; diru senĝene, petu, kion vi bezonas!

—Via cara moŝto, mi ne meritas vian grandan donacon, mi ne indas riĉan vestaron, donu al aliaj, pli altrangaj ol mi! Pri unu nur mi petas vin, via cara moŝto! Permesu al mi militiri Litovujon aŭ Livonujon, aŭ Rjazanon por batali kontraŭ tataroj!

Io simila je suspekto ekaperis en la okuloj de l’ caro.

—Kial vi ekdeziris militiri, bravulo? Ĉu tedis al vi nia vivmaniero?

—Jes, via cara moŝto!

—Kial do, bravulo?—demandis Ivano, fikse rigardante Maksimon.

Maluto ne permesis al li respondi.

—Via cara moŝto,—li diris,—vi vidas, li deziras servi al via cara moŝto. Li volonte meritus grivnon [50] sur ora ĉeneto el la manoj de via cara moŝto. Tial li ekdeziris militiri kontraŭ tataroj aŭ litovoj! Varmega estas lia sango!

—Ne por tio li deziras esti forsendita,—diris la kronprinco: sed por ke ĉio fariĝu laŭ lia kaprico, por ke li povu diri al si mem: mi ne deziras esti opriĉniko kaj mi ne estos opriĉniko. Estu tiel, kiel mi volas, sed ne tiel, kiel volas la caro!

—Jen kio?—diris Ivano ironie: vi, Makĉjo, ekdeziris esti pli forta ol mi? Kia heroo! Ĉu mi, malfeliĉulo, povas vin venki? Nu, bone, se vi ne volas esti opriĉniko, mi vin enskribigos kiel...

—Via cara moŝto!—interrompis lin Maluto: kien ajn vi bonvolus enskribigi Maksimon, ĉie li estos preta servi al vi kaj plenumi viajn ordonojn. Iru hejmen, Maksimo, jam estas malfrue, diru al la patrino, ke ŝi min ne atendu, mi estos okupata en malliberejo: ni faras perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev’j. Iru, Maksimo, iru!

Maksimo foriris. La caro ordonis enirigi Serèbrjanij’n. La opriĉnikoj enkondukis lin kun kunligitaj manoj, sen kaftano, en malbutonumita ĉemizo. Lin sekvis la ĉefa ekzekutisto Terĉjo, kun suprenvolvitaj manikoj, kun brilanta hakilo en la manoj: li ne sciis, ĉu la caro pardonas la princon aŭ deziras nur ŝanĝi manieron de l’ ekzekutado.

—Iru ĉi tien, princo!—diris Ivano.—Miaj servistoj estas tro rapidemaj. Ne koleru! Tia estas ilia kutimo; ili ĉiam komencas sonorigi, ne eksciinte, kiu festo estas! [51] Ili forgesis, ke por mortigi la homon oni ĉiam trovos la tempon; male, kiam la kapo estas forhakita, oni ĝin ne povos alglui al la korpo. Dankon al Boriso! Sen li, vi jam estus nun en alia mondo, kaj mi ne havus la eblon iun demandi pri Ĥomjàk. Rakontu, pro kio vi lin atakis?

—Pro tio, via cara moŝto, ke li mem atakis senkulpajn vilaĝanojn. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke li estas via servisto, mi eĉ ne aŭdis pri opriĉnino. Mi estis revenanta el Litovujo Moskvon kaj survoje mi ekvidis, ke Ĥomjàk kun siaj kamaradoj atakis la vilaĝon kaj mortigis la vilaĝanojn.

—Sed se vi scius, ke ili estas miaj servistoj, ĉu vi ilin estus atakinta?

Ivano fikse rigardis la princon. Serèbrjanij meditis momenton.

—Jes, tiam mi same estus ilin atakinta,—li respondis simplanime: mi ne povus kredi, ke ili mortigas laŭ via ordono.

Ivano fiksis sur Serèbrjanij malhelan rigardon kaj longe silentis. Fine li diris:

—Bone vi respondis, Nikito! Ne por tio mi fondis en Rusujo la opriĉninon, ke miaj servistoj mortigu senkulpulojn. Mi ilin destinis, por ke ili, kvazaŭ fidelaj hundoj, gardu miajn ŝafojn kontraŭ lupoj atakantaj, por ke mi povu respondi dum la Lasta Dia Juĝo tion, kion diras la profeto: mi estas kune kun infanoj, kiujn donis al mi Dio! Bone vi respondis. Mi diras malkaŝe: vi kaj Boriso, vi solaj ekkonis min. Aliaj pensas alimaniere: oni min nomas sangavida, sed oni ne scias, ke, verŝante la sangon, mi dronas en larmoj! Sangon ĉiu vidas, ĝi estas ruĝa, videbla por ĉiu; sed mian koran ploregon neniu vidas, la senkoloraj larmoj falas en mian animon kaj kvazaŭ varmega peĉo tramanĝas ĝin, trabruligas ĝin ĝis la fundo! (ĉe tiuj ĉi vortoj la caro levis la okulojn supren kun esprimo de profunda ĉagreno). Same kiel iam Raĥelo,—li daŭrigis (kaj la pupiloj de liaj okuloj tute malaperis sub la palpebroj). Same kiel iam Raĥelo ploris pri siaj infanoj, tiel same mi nun ploras pri miaj malamikoj kaj perfiduloj! Bone vi respondis, Nikito! Mi pardonas al vi vian agon. Malligu la manojn de l’ princo, Terĉjo, kaj foriru! Mi vin ne bezonas plu... Ne, atendu iomete!

Ivano sin turnis al Ĥomjàk.

—Respondu!—li demandis severege: kion vi kuraĝis fari en Medvedevka?

Ĥomjàk strabe ekrigardis Terĉjon, la princon kaj ekgratis al si la nukon.

—Mi iomete tuŝis la vilaĝanojn!—li respondis, duonarogante, duonruze: mi ne malkonfesas, ni estas kulpaj, via cara moŝto, ke ni iom maltrankviligis viajn nefavoratojn. La vilaĝo apartenas al bojaro Morozov!

La severa mieno de Ivano moliĝis. Li ekridetis.

—Ĉu vi estas kontentaj je la vipbatoj de l’ princo?—li demandis.—Sufiĉas por vi? Bone, estu tiel, mi pardonas al vi. Iru for, Terĉjo, hodiaŭ estas tia tago, en kiu mi vin ne bezonas.

La favoro de l’ caro al Serèbrjanij vekis murmuron de kontentiĝo inter la bojaroj de zèmŝĉino. La akrasentaj oreloj de Ivano aŭdis ĉion, kaj lia suspektplena kapo klarigis ĉion laŭ sia propra maniero. Kiam Ĥomjàk kaj Terĉjo estis for el la ĉambrego, Ivano fiksis sian traigan rigardon sur la bojaroj.

—Vi, homoj!—li diris severege: vi ne revu, vidinte ĉi tiun mian juĝon, ke mi vin indulgos!

Kaj samtempe en lia malkvieta animo naskiĝis la penso, ke eble ankaŭ Serèbrjanij klarigos la pardonon per lia malforteco; li jam bedaŭris pri sia bonkoreco kaj deziris korekti sian eraron.

—Aŭskultu, princo!—li diris al Serèbrjanij: hodiaŭ mi pardonis vin pro viaj veraj paroloj, mi ne reprenos mian pardonon. Sed sciu, ke se vi havos iun ajn novan kulpon, mi punos vin ankaŭ por la hodiaŭo. Kaj tiam vi, sciante, ke vi estas kulpa, ne kuraĝu forkuri Litovujon aŭ Tatarujon, kiel faras aliaj, sed ĵuru al mi tuj, ke kie ajn vi estus, vi ĉiam atendos la punon, kiun mi destinos por vi!

—Via cara moŝto!—respondis la princo: mia vivo estas en viaj manoj. Min kaŝi de vi ne estas mia kutimo. Mi ĵuras al vi, ke se mi iam estos kulpa, mi atendos vian juĝon kaj ne forkuros!

—Ĵuru antaŭ ĉi tiu kruco!—gravmiene diris Ivano kaj etendis al Serèbrjanij la ornamitan krucon, kiu pendis al lia kolo, kaj samtempe ĵetis straban rigardon flanken, kie sidis bojaroj de zèmŝĉino.

Meze de komuna silento oni aŭdis nur la tintadon de la ora ĉeno, kiam Ivano ĵetis sur sian bruston la krucifikson, kiun Serèbrjanij, sin krucesigninte, estis kisinta.

—Nun iru!—diris la caro: kaj preĝu la Sanktan Triunuon kaj ĉiujn sanktulojn, ke ili vin gardu kontraŭ nova, eĉ malgranda kulpo! Kaj vi,—li aldonis, rigardante la bojarojn de zèmŝĉino: vi, kiuj aŭdis nian kontrakton, ne atendu novan pardonon por Nikito kaj ne provu peti min pri li, se li ankoraŭ unu fojon meritos mian koleron!

Tiamaniere la ebleco de lia estonta arbitra ago kontraŭ Serèbrjanij fariĝis kvazaŭ lia morala rajto, kio tre kontentigis Ivanon.

—Nun iru ĉiu al sia ofico! La bojaroj de zèmŝĉino administru la prikazojn [52], kiel antaŭe, kaj la opriĉnikoj, miaj elektitaj servistoj kaj militistoj, ne forgesu vian perkrucan ĵuron kaj ne konfuziĝu, ke mi hodiaŭ pardonis al Nikito: ĉar senpartia mi estas rilate al ĉiu mia regato!

Oni komencis disiĝi. Ĉiuj iris hejmen, unuj kun teruro, aliaj kun malĝojo, kun kolero, kun diversaj esperoj, kelkaj tute simple kun ebria bruado en la kapo. La antaŭurbo dronis en mallumo, el super la arbaro aperis nova luno. Terura ŝajnis la malluma palaco kun siaj kupoloj, siaj akradentaj pezaj muroj. De malproksime ĝi similis kunvolviĝintan monstron, pretan salte leviĝi. Unu malfermita fenestro brilis kvazaŭ okulo de l’ monstro: ĝi estis en la dormoĉambro de l’ caro. Tie fervore preĝis Ivano. Li preĝis pri dezirinda paco en Rusujo, li petis, ke Dio helpu lin venki perfidon kaj malobeemon, ke Dio lin benu plenumi malfacilegan taskon—egaligon de l’ fortaj kaj malfortaj, por ke en Rusujo neniu estu pli alta ol aliaj, ke ĉiuj estu egalaj, ke li sola, la caro, staru super ĉiuj kvazaŭ kverko meze de l’ kampoj.

La caro preĝis, ĉiumomente falante teren. Lin rigardis tra la fenestro la helaj steloj kaj fariĝis malhelaj, kvazaŭ pensante: ha, granda caro, Ivano Vasìljeviĉ! Vi grandan agon komencis, ne demandinte nian konsilon, kaj ne havos vi sukceson: same kiel ne ekzistas du egalaj spikoj en la grenkampo, same kiel ne eble estas egaligi altajn montojn kun malgrandaj altaĵoj,—same estas neeble malaperigi en Rusujo la bojaran rangon!

_____________________________

Piednotoj

[49] Alkohola trinkaĵo, hejme preparata.

[50] Monero.

[51] Rusa proverbo.

[52] Prikazoj ("prikàz"—ruse "ordono") estis organoj de centra administrado kaj parte juĝado en la cara Rusujo: ili aŭ administris apartajn regionojn de l’ regno, aŭ havis apartajn fakojn de l’ ŝtataj aferoj. Tiel ni konas prikazojn: servistan, palacan, apotekan, militistan, senditaran, aŭ alilandulan, presan, kontraŭrabistan, petan kaj ankaŭ: Rjazanjan, Kazanjan, Siberian, Malgrandrusujan. La oficistoj de l’ prikazo estis: 1—2 juĝistoj, kiuj faris rezolucion, djakoj kaj subdjakoj, kiuj gvidis kancelarion. Ili ĉiuj estis elektataj de l’ caro mem. La loĝantoj en la sfero de l’ influo de ĉiu prikazo senapelacie estis submetitaj al ĝia administra kaj juĝista povo kaj ili rajtis plendi nur al la caro mem.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"