Princo Serebrjanij: ĈAPITRO IV. Bojaro Morozov kaj lia edzino

Se la leganto povus esti transportita en epokon antaŭ 300 jaroj kaj de l’ supro de sonorilejo ekrigardus la tiaman Moskvon, li trovus malmulte da simileco kun la nuna ĉefurbo.

La bordoj de l’ riveroj Moskvo, Jaŭzo kaj Neglinko estis kovritaj de aro da lignaj dometoj kun lignaj kaj eĉ pajlaj tegmentoj, plejparte nigraj pro tempo. Inter ĉi tiuj nigraj tegmentoj akre konturiĝis blankaj kaj ruĝaj muroj de Kremlo, Kitàj-urbo kaj aliaj fortikaĵoj, konstruitaj dum la lastaj jarcentoj. Multaj preĝejoj kaj sonorilejoj levis al ĉielo siajn orumitajn kupolojn. Kvazaŭ grandegaj verdaj kaj flavaj makuloj, vidiĝis inter la domoj densaj arbaretoj kaj grenkampoj. Trans Moskvo-rivero kondukis ŝanceliĝaj pontoj, tre malaltaj, kiuj tremadis kaj estis kovrataj de akvo, kiam ĉevaloj aŭ rajdantoj ilin transpasis. Sur Jaŭzo kaj sur Neglinko turniĝadis dekoj da muelejaj radoj, starantaj unu preskaŭ apud la alia. Ĉi tiuj arbaretoj, grenkampoj kaj muelejoj meze de la urbo faris tiaman Moskvon tre pentrinda. Plej gajigan aspekton prezentis la monaĥejoj, kiuj kun siaj blankaj muroj kaj multaj oraj kaj multkoloraj kupoloj ŝajnis esti apartaj urboj. Super la tuta labirinto de preĝejoj, de domoj, de arbaretoj kaj de monaĥejoj fiere suprenleviĝis la preĝejoj de Kremlo kaj la antaŭ nelonge konstruita preĝejo je honoro do Propeto de Sankta Virgulino, komencita de l’ caro Ivano antaŭ kelkaj jaroj, kiel memoraĵo pri almilito de Kazanjo kaj nuntempe konata sub la nomo de preĝejo de Bazilo la Sankta. Multe ĝojis la moskvanoj, kiam fine estis forprenita la alta trabaro, ŝirminta ĉi tiun preĝejon, kaj kiam ĝi fine sin prezentis al ĉiuj okuloj en sia tuta iom stranga beleco, brilante per oro kaj multkoloraj ornamaĵoj! Dum longe ankoraŭ la popolo laŭdegis la lertan arĥitekturiston, dankis Dion kaj gloris la caron, kiu donis al la popolo vidindaĵon ĝis nun ne viditan. Belaj estis ankaŭ aliaj moskvaj preĝejoj. La moskvanoj malavare donacis monon kaj laboron por ornami la domojn de Dio. Ĉie oni vidis multekostan koloritaĵon, oron kaj grandajn sanktajn pentraĵojn sur la ekstera supraĵo de l’ preĝejoj. La rusoj, volonte ornamante siajn preĝejojn, tute malzorgis siajn proprajn dometojn: ĉiuj domoj estis konstruitaj firme sed simple, el pinaj aŭ kverkaj traboj, eĉ ne kovritaj de rabotitaj tabuloj, laŭ antikva rusa proverbo: domon ornamas ne tukoj, sed kukoj!

Nur la domo de bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov sur la bordo de Moskvo-rivero distingiĝis per neordinara beleco. La kverkaj traboj estis bele-rektaj kaj egale-rondaj; la domo havis tri etaĝojn, krom subtegmenta ĉambreto. Larĝa tegmento, bele ĉizita, kovris eĉ la peronon kaj sin apogis sur dikaj ornamitaj kolonoj. La fenestraj kovriloj estis bele pentritaj, montrante florojn kaj birdojn, kaj en la fenestroj oni vidis ne malklaran bovan vezikon, kiel ordinare, sed puran travideblan glimon. Sur la vasta korto troviĝis mastrumaj konstruaĵoj, provizejoj, fojnejoj, kolombejoj kaj somera dormoĉambro de l’ bojaro. Al la domo aliĝis de unu flanko hejma masonita preĝejo, de alia—vasta ĝardeno, ĉirkaŭita de kverkligna palisaro, apud kiu staris alta, bele pentrita kaj ornamita balancilo. Unuvorte la domo estis perfekte konstruita. Kaj la homoj, tie loĝintaj, ne estis ne indaj por tia domo!

La bojaro Druĵino, kvankam maljuna, estis ankoraŭ forta kaj sana kaj antaŭ nelonge li edziĝis kun plej rimarkinda moskva belulino. Ĉiuj miris, ke la dudekjara Heleno Dmìtrievna, filino de okòlniĉij [16] Pleŝĉeef-Oĉin, mortigita dum Kazanja militiro, konsentis fariĝi edzino de ĉi tiu severa maljunulo. Ne tian fianĉon deziris por ŝi moskvaj svatistinoj! Sed Heleno havis jam poredziĝan aĝon, estis orfino, kaj ŝia beleco, ĉe malĉastaj moroj de novaj caraj favoratuloj, povis pli ofte malutili al ŝi, ol doni feliĉon. Morozov, kiel edzo, fariĝis ankaŭ ŝia protektanto, kaj en Moskvo ĉiu bone sciis, ke malpermesite estas ofendi la fraŭlinon, kiun protektas bojaro Morozov.

Multaj caraj favoratoj aspiris la amon de fraŭlino Heleno, plejmulte la princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Multekostajn donacojn li sendis al ŝi, en preĝejoj li ĉiam serĉis la okazon stari proksime de ŝi, kelkfoje li pretergalopis, por plaĉi al ŝi, sur furioza ĉevalo kaj dum pugnobatalo [17] li montris grandegan kuraĝon. Sed ne havis sukceson la princo Vjàzemskij! La svatistinoj redonis al li liajn donacojn, kaj Heleno, renkontante lin, deturnadis sin. Kia estis la kaŭzo? Ĉu ne plaĉis al ŝi Afonasjo Ivànoviĉ aŭ eble ŝi jam amis iun alian, sed spite ĉiuj penadoj de l’ princo Vjàzemskij lia amindumado ne estis akceptata. Fine li ekkoleris kaj decidiĝis sciigi la caron pri sia malsukceso kaj peti lin pri helpo. La caro promesis sendi siaparte svatistinojn al Heleno. Eksciinte ĉi tion, Heleno ekploregis. Ŝi kun sia nutristino iris preĝejon, ekgenuis antaŭ sankta pentraĵo de Dipatrino, ploregis kaj preĝis. La preĝejo estis malplena; sed kiam Heleno ekstaris kaj rigardis posten, ŝi ekvidis bojaron Morozov, vestitan per nebutonumita orŝtofa terliko [18], sub kiu oni vidis verdan veluran kaftanon.

—Pro kio vi ploras, Heleno? demandis la bojaro. Heleno ekĝojis, rekoninte lin. Li estis iam amiko do ŝiaj gepatroj kaj post ilia morto li iufoje vizitis ŝin kaj estis kvazaŭ ŝia parenco. Heleno respektis lin kiel patron kaj konfidadis al li siajn pensojn: nur unu sekreton ŝi malkonfesis al li por sia malfeliĉo, por lia pereo!

Kaj nun ree, respondante al la bojaro, ŝi ne malkovris al li sian sekreton. Ŝi nur rakontis, ke ŝin plorigas la sciigo pri la intenco de la caro edzinigi ŝin kun princo Vjàzemskij.

—Heleno! diris Morozov: ĉu vere, vi ne amas la princon Vjàzemskij? Pripensu bonege! Mi scias, ke ĝis nun vi ankoraŭ lin ne amas, sed kredeble vi neniun ankoraŭ amas, kaj ĝis tiam fraŭlina koro similas je mola vakso; poste vi alkutimiĝos kaj ekamos lin!

—Neniam! pasie respondis Heleno: neniam mi lin ekamos. Prefere mi mortos!

La bojaro silentis kaj rigardis la kompatindulinon.

—Heleno! li diris post pripenso: ekzistas rimedo por vin helpi. Aŭskultu! Mi estas maljuna kaj grizhara, sed mi vin amas kiel mian propran filinon. Diru, Heleno, ĉu vi konsentus edziniĝi kun mi, maljunulo?

—Ho jes, bojaro, mi konsentas! ekkriis Heleno ĝojigite kaj falis teren antaŭ Morozov.

Neatendita konsento kortuŝis la bojaron; en sia feliĉo li ne divenis, malfeliĉulo, ke la ĝojo de Heleno estis ĝojo de iu, kiu dronante alkroĉiĝas al prunelo.

Karese li levis Helenon kaj kisis ŝian frunton.

—Infano!—li diris,—ĵuru al mi antaŭ ĉi tiu krucifikso, ke vi ne senhonorigos mian grizan kapon!

—Mi ĵuras, mi ĵuras!—murmuretis Heleno.

La bojaro tuj venigis la pastron, la ceremonio de fianĉiĝo estis plenumita, kaj ĉe la alveno de caraj svatistinoj Heleno jam estis fianĉino de Morozov.

Ne pro amo Heleno edziniĝis kun Druĵino Andrèeviĉ! Sed ĉar ŝi estis ĵurinta al li, ke ŝi restos fidela, ŝi firme decidiĝis plenumi sian ĵuron, ne peki kontraŭ sia edzo per vortoj, nek eĉ per pensoj.

Kial do ne ami la bojaron Druĵino? Vere, la bojaro ne estis juna, sed Dio donis al li sanon kaj fortojn, gloron militistan kaj firman karakteron; krom tio li estis riĉa, posedis multajn vilaĝojn, multajn bienojn trans Moskvo-rivero kaj multajn provizejojn superplenajn je oro, orŝtofo kaj multekostaj feloj. Nur unu mankis al Druĵino: li ne havis caran favoron. Eksciinte, ke malfruiĝis liaj svatistinoj, la caro Ivano ekkoleris kontraŭ la bojaro, ekdeziris puni lin, invitis lin al sia manĝotablo kaj sidigis lin ne nur pli malsupren ol Vjàzemskij’n, sed eĉ pli malsupren ol Borìs Fèodoroviĉ Godunòv’n, kiu tiam ankoraŭ ne estis multe honorata kaj havis neniun rangon [19].

Ne ektoleris la bojaro tian malhonoron, fortabliĝis: ne konvenas al Morozov esti pli malsupre ol Godunòv! Tiam ankoraŭ pli multe ekkoleris la caro kaj promesis al Godunòv la kapon de Morozov [20]. La bojaro estis devigata peti pardonon de sia malamiko, sed anstataŭ tio li insultis Godunòv’n, nominte lin "hundido".

Tiam la caro eksentis grandan koleregon kontraŭ Morozov, malpermesis al li sin montri en la palaco kaj ordonis, ke li ne tondigu siajn grizajn harojn, ĝis kiam la caro deprenos de li sian malfavoron. Kaj la bojaro ne sin montris plu inter la korteganoj. De tiam li ĉiam surhavis modestan vestaron, ne kombis la barbon, kaj lian larĝan frunton kovris longaj grizaj haroj. Malfeliĉa li estis, ne vidante tiel longe sian caron, sed tamen li ne senhonorigis sian genton, li ne sidiĝis pli malsupre ol Godunòv!

La domo de Morozov estis riĉega. La servistoj timis kaj amis la mastron. Ĉiun alvenantan li akceptis gastame. Konatoj kaj nekonatoj ĝuadis lian afablecon: al ĉiuj li disdonadis bonkorajn vortojn, riĉajn vestojn kaj saĝajn konsilojn. Sed plej multe li karesis, plej multe superŝutis per donacoj sian junan edzinon Heleno’n, kaj la edzino ŝajne sincere amis lin; ĉiumatene kaj ĉiuvespere ŝi longtempe preĝis surgenue en sia preĝeja ĉambro, fervore preĝis por lia sano kaj feliĉo.

Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke meze de afabla interparolado kun la edzo, meze de fervora preĝado antaŭ la sanktaj pentraĵoj subite kaj nevole ŝia imago prezentis al ŝi figuron de la juna heroo, algalopanta kun levita ŝestopro [21] kaj pelanta antaŭ si disordigitajn litovajn regimentojn? Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke la sama figuro persekutis ŝin ĉie, hejme kaj en preĝejo, tage kaj nokte, ŝin riproĉante: "Heleno! Vi rompis vian vorton, vi ne ĝisatendis mian revenon, vi trompis min!"

La 24-an de junio de la jaro 1565-a, en la tago de Ivano la Banisto, ĉiuj sonoriloj en Moskvo de l’ mateno komencis sonori kaj ne ĉesis dum la tuta tago. La preĝejoj estis plenplenaj. Post la meso la popolo plenigis la stratojn. Junuloj kaj maljunuloj, riĉaj kaj malriĉaj, ĉiuj alportadis hejmen verdajn branĉojn, florojn, freŝajn betuletojn, ornamitajn per rubandoj. Ĉio estis gaja, vivoplena, multkolora.

Sed tagmeze la stratoj senhomiĝis: iom post iom la popolo disiĝis, kaj baldaŭ oni ne povus en Moskvo renkonti eĉ unu homon en la stratoj. Ekregis morta silento. La bonaj kristanoj dormis en siaj ĉambroj, kaj neniun oni povus trovi, kiu kolerigus Dion, promenante en la stratoj, ĉar Dia ordono estas, ke homo same kiel besto ripozu dum tagmezo, kaj estas do peko malobei Dion, se ne urĝas iu afero. Tiel ĉiuj dormis, Moskvo aspektis kiel neloĝata urbo. Nur en Bàlĉugo [22], en ĵus konstruita drinkejo, aŭdiĝis krioj kaj kantoj. Tie, malgraŭ tagmezo, diboĉfestenis militistoj, preskaŭ ĉiuj junaj, riĉe vestitaj. Ili sidis ne nur en la drinkejo, sed ankaŭ ekstere, sur la korto, en la strato. Ĉiuj estis ebriaj; iu junulo, kuŝante tere, verŝis pokalon da vino sur sian veston, alia per raŭka voĉo penadis kunkanti, sed eligis nur malklarajn, nekompreneblajn sonojn. Selitaj ĉevaloj staris ĉe la pordego. Al ĉiu selo estis alligita balailo kaj hunda kapo.

Samtempe du rajdantoj ekaperis sur la strato. Unu el ili, kiu surhavis karmezinan kaftanon kun oraj penikoj kaj blankan orŝtofan ĉapon, el sub kiu falis ondantaj densaj blondaj bukloj, sin turnis al sia kunvojaĝanto:

—Ĉu vi vidas la drinkulojn, Miĥeiĉ?

—Jes, bojaro kara, mi vidas. Ha, kiel ili bruegas!

—Sed atentu iliajn selojn!

—Jes, jes, bojaro: balailojn kaj hundajn kapojn ili kunportas, simile al tiu rabisto Ĥomjàk. Do ili efektive estas caraj viroj. Kion ni faris, bojaro? Kaj nun?

Serèbrjanij sulkigis la brovojn.

—Iru, demandu ilin, kie loĝas bojaro Morozov?

—He, bonuloj, honestuloj! ekkriis Miĥeiĉ, algalopante la aron: kie loĝas lia bojara moŝto Druĵino Andrèeviĉ Morozov?

—Por kio scii, kie loĝas ĉi tiu hundo?

—Mia bojaro princo Serèbrjanij havas leteron al Morozov de vojevodo princo Pronskij el la granda regimento.

—Donu la leteron!

—Ne eble, ne eble! Ĉu vi freneziĝis? Kial mi donos al vi la princan leteron?

—Donu la leteron, maljunulaĉo, tuj donu! Ni rigardu, ĉu tiu ĉi Morozov ne elpensis perfidon, ĉu li ne intencas pereigi la caron!

—Kanajloj!—ekkriis Miĥeiĉ, forgesante ĝisnunan singardemon: ĉu mia mastro povas esti perfidulo aŭ interrilati kun perfiduloj?

—Ha, vi volas insulti? For de ĉevalo! Kamaradoj, ni vipu lin!

En la sama momento Serèbrjanij algalopis.

—Haltu!—li ordonis per tiel severega voĉo, ke ili obeis malgraŭvole.

—Se iu el vi,—daŭrigis la princo: se iu ektuŝos ĉi tiun viron eĉ per fingro, mi dishakos la kapon al li, kaj vi ĉiuj respondos pro tio antaŭ la caro!

La opriĉnikoj konfuziĝis. Sed novaj iliaj kunuloj aliris el apudaj stratoj kaj ĉirkaŭis la princon. Arogantaj paroloj aŭdiĝis; kelkaj opriĉnikoj jam elingigis la sabrojn, kaj granda malfeliĉo trafus la princon, se en la sama momento tute proksime ne eksonus voĉo, kantanta psalmon, voĉo, kiu haltigis la opriĉnikojn iom mirakle. Ĉiuj ekrigardis al la direkto, de kie estis aŭdata la voĉo. Laŭlonge de la strato iris viro ĉirkaŭ kvardekjara, vestita nur per tola ĉemizo. Sur lia brusto tintadis feraj krucoj kaj ĉenoj, en la manoj li tenis lignan rozarion. Lia pala vizaĝo, kun maldensa barbo, esprimis eksterordinaran bonkorecon, sur la lipoj vagis rideto, sed la okuloj havis malhelan kaj distritan rigardon.

Ekvidinte Serèbrjanij’n, li interrompis la kanton, rapidege aliris lin kaj ekrigardis lin rekte en la vizaĝon.

—Vi ĉi tie?—li demandis, kvazaŭ mirante: por kio vi estas ĉi tie, inter ili?..

Kaj, ne atendante respondon, li rekomencis la psalmon:

"Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj!.."

La opriĉnikoj deflankiĝis kun respekto, sed la viro, ne atentante ilin, daŭre rigardis la princon.

—Nikĉjo, Nikĉjo,—li diris, skuante la kapon: kien vi venis?

Serèbrjanij, kiu vidis la viron por la unua fojo, ekmiregis, ke li konas lian nomon.

—Ĉu vi min konas?—li demandis.

La frenezulo ekridis.

—Vi estas mia frato!—li respondis: mi tuj vin ekkonis. Vi estas same freneza, kiel mi... Kaj ne pli saĝa, alie vi ne venus ĉi tien. Vian tutan koron mi bone vidas. Pura ĝi estas, nenion ol puran veron ĝi enhavas,—ni ambaŭ estas frenezuloj. Kaj tiuj homoj,—li daŭrigis, montrante la opriĉnikojn,—tiuj homoj estas por ni fremduloj. Fi!..

—Bazĉjo,—demandis unu el la opriĉnikoj: kion vi bezonas? Eble monon?

—Ne, ne, ne,—respondis la frenezulo: de vi mi nenion prenos. Bazĉjo nenion prenos de vi, sed vi donu al Nikĉjo, pri kio li petas.

—Homo Dia,—rediris Serèbrjanij: mi deziras ekscii, kie loĝas bojaro Morozov?

—Druĵino? Nia Druĵino? Piulo! Sed fierega... tiom fierega! Li ne ŝatas klini sian kapon... Tamen baldaŭ li devos klini, kaj ĝi plu ne releviĝos...

—Kie li loĝas, Bazĉjo?—bonkore ripetis Serèbrjanij sian demandon.

—Mi ne diros,—respondis la frenezulo, kvazaŭ kolera: aliaj diru! Mi ne volas vin sendi por fari nebonan agon!

Kaj li tuj foriris, kantante sian psalmon.

Ne penante kompreni la strangajn parolojn, Serèbrjanij ree sin turnis al la opriĉnikoj.

—Nu, li demandis: ĉu vi fine diros al mi, kie mi trovos la domon de Morozov?

—Iru ĉiam rekten,—malafable respondis unu el ili: jen tie turnu maldekstren, kaj vi trafos en la neston de l’ maljuna korvo!

Dume la princo pli kaj pli malproksimiĝis, la opriĉnikoj, kiujn la apero de l’ frenezulo silentigis, ree ekbruegis.

—He, he! ekkriis unu: salutu niaflanke Morozov’n kaj diru, ke li sin preparu por esti pendigita: tro longe li vivas!

—Kaj ankaŭ por vi mem preparu la ŝnuron!—aldonis alia.

Sed la princo tute ne atentis iliajn parolojn.

—Kion volis diri la frenezulo? li meditadis, rajdante kun mallevita kapo.—Kial li ne volis montri al mi la domon de Morozov, aldoninte, ke li ne volas min sendi por fari nebonan agon?

Voje la princo kaj Miĥeiĉ renkontis ankoraŭ multe da opriĉnikoj. Kelkaj jam estis ebriaj, aliaj nur iris drinkejon. Ili ĉiuj aspektis arogante, kaj kelkaj el ili permesis al si tiajn maldelikatajn parolojn koncerne la preterrajdantoj, ke videble estis, ke ili jam alkutimiĝis al senpuneco.

_____________________________

Piednotoj

[16] «Okòlniĉij»—de rusa radikvorto «òkolo»—signifas «apud»: viro, kiu devas troviĝi apud la caro. La oficistoj, tiel nomataj, havis la devon prizorgi ĉion dum vojaĝo de l’ caro kaj aranĝi prezentadon de alilandaj senditoj al la caro.

[17] «Pugnobatalo»—kruela amuzo, multe disvastigita en antikva Rusujo. La batalon oni aranĝis plej ofte dum vintraj festtagoj, sur glacio de rivero. La ludantoj formis du malamikajn partiojn kaj, laŭ donita signo, unu partio sin ĵetis kontraŭ alian. La interbatalantoj donis batojn je la brusto, je l’ ventro, je l’ vizaĝo, batojn kruelajn, senkompatajn, kaj ne malofte okazis, ke kelkaj el la batalantoj restis por tuta sia vivo kripligitaj aŭ eĉ mortis sur la batalkampo.

[18] «Terliko»—longa laŭtalia supervesto.

[19] Laŭ tiama rusa kutimo, la gastoj, invitataj al manĝotablo de la caro, sidis laŭ sia rango. Oni konsideris kiel senhonorigon, se la caro donacis pli malproksiman, pli malsuperan lokon al iu, kiu per rango meritis sidi pli supre. Tiu ĉi kutimo, nomata "mjèstniĉestvo" ("miesto"—ruse "loko") estis konservata ankaŭ ĉe disdonado de oficoj kaj ne malmulte malutilis al bona administrado en Rusujo: rango ĉiam devis esti preferata al merito. Kiom da malpacoj ĉi tiu kutimo naskis inter la rusa nobelaro kaj oficistaro!

[20] "Promesi la kapon" signifis, ke, se la ofendinto ne elpetos pardonon de la ofendita de li homo, ĉi tiu havas la rajton lin puni je sia bontrovo, eĉ per morto, kaj neniu leĝo lin defendos.

[21] Nefajropafa armilo.

[22] Parto de Moskvo.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"