Princo Serebrjanij: ĈAPITRO III. Sorĉaĵo

La luno aperis en la ĉielo, steloj hele brilis. Duone ruina muelejo kun bruanta rado estis arĝentumita de lunaj radioj.

Subite eksonis ĉevala piedfrapado, kaj tuj ordonanta voĉo ekkriis apud la muelejo.

—He, sorĉisto!

Ŝajne, la nova alveninto ne kutimis atendi, ĉar, ne ricevinte respondon, li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:

—He, sorĉisto! Eliru, aŭ mi vin frakasos!

Aŭdiĝis la voĉo de la muelisto.

—Mallaŭte, pli mallaŭte, kara princo, ni ne estas solaj, mi havas gastojn, vojaĝantojn, mi tuj eliros, mi nur fermos la keston!

—Lasu la keston, diabla karbŝovelilo! ekkriis tiu, kiun la muelisto nomis princo. Vi ja sciis, ke mi venos hodiaŭan nokton! Kial vi kuraĝis doni rifuĝejon al iuj vojaĝantoj? For ilin de ĉi tie!

—Silentu, karulo, pro Dio, ne kriu, vi ĉion malhelpos. Mi jam diris al vi, la afero devas esti farata senbrue, kaj forpeli la vojaĝantojn mi do ne povis. Krom tio, ili tute ne malhelpas, ili dormas nun, se vi nur ilin ne estas vekinta.

—Nu, bone, maljunulaĉo;—sed se vi volas min trompi, pli bone estus, ke vi tute ne ekzistus en la mondo. Mi trovos por vi tian ekzekuton, kiun neniu ankoraŭ iam elpensis!

—Kompaton, karulo! Kion mi devas fari, malfeliĉulo? Mi diros tion, kion mi vidos, sed kio poste okazos,—estas en la manoj de Dio. Sed se via princa moŝto volas min ekzekuti, prefere ni ne komencos la aferon.

—Nu, nu, maljunulaĉo, mi ja ŝercas!

La princo alligis la ĉevalon al arbo. Li estis altkreska kaj ŝajne tre juna. La butonoj de lia kaftano brilis ĉe la luno, oraj penikoj de lia ĉapo pendis ĝis la dorso.

—Nu, karulo,—demandis la muelisto: ĉu vi ellernis la vortojn?

—Jes, mi konas la sorĉvortojn kaj hirundan kapon mi ĉiam portas ĉirkaŭ la kolo.

—Nu, ĉu ĉi tio ankaŭ ne helpas?

—Ne,—respondis la princo malĝoje: nenio helpas! Antaŭnelonge mi ŝin ekvidis en ŝia ĝardeno. Min ekkoninte, ŝi paliĝis, eksaltis kaj forkuris en la domon.

—Via princa moŝto... ne koleru... ne dehakigu mian nekulpan kapon, permesu al mi diri la veron!

—Bone, maljunulo!

—Aŭskultu, via bojara moŝto! Sed—mi timas paroli...

—Parolu!—ripetis la princo, piedfrapante la teron.

—Diru, kara princo, ĉu ŝi ne amas iun alian?

—Kiun alian? Edzon? Maljunan?

—Kaj se ŝi—daŭrigis la muelisto, balbutante: se ŝi amas ne la edzon, sed...

—Ha, arbara koboldo!—ekkriis la princo:—kiel vi kuraĝas eĉ pensi pri tio? Se mi iun suspektus, mi per propra mano elŝirus la korojn de ili ambaŭ!

La muelisto posteniris terurita.

—Sorĉisto!—daŭrigis la princo, kiel eble dolĉigante sian voĉon:—helpu min! Venkis min amo, kvazaŭ malbonega serpento! Ĉion mi provis fari! Tutajn noktojn mi preĝis antaŭ sankta pentraĵo,—mi ne elpreĝis por mi pacon... Mi ĉesis preĝi, mi komencis galoprajdi, vagadi en kamparo de mateno ĝis vespero, pli ol unu bonegan ĉevalon mi mortlacigis rajdante; tamen, neniun pacon mi ricevis! Mi komencis diboĉi tutajn noktojn, mi eldrinkis multe da forta vino,—sed ne dronis mia sopiro en la vino, ne paciĝis mia animo post diboĉtagoj! Tiam mi tute malesperis kaj fariĝis opriĉniko. Mi drinkas ĉe la cara manĝotablo kun Basmanov’j, kun Grjaznij’j kaj t. p. Mi estis pli kruela, ol ili, mi detruadis vilaĝojn kaj antaŭurbojn, mi forkondukis virinojn kaj knabinojn, sed la sangverŝado ne helpis min forigi mian sopiron! Min timas bojaroj, min timas opriĉnikoj, min laŭdas la caro pro mia braveco, min malbenas la bonaj kristanoj! La nomo de l’ princo Afonasjo Vjàzemskij fariĝis same terura, kiel la nomo de Maluta Skuratov. Jen kion faris mia amo, mi estas pereigonta mian animon! Por kio mi bezonas nun mian animon? En la fundo de l’ infero ne povas esti pli malbone, ol ĉi tie. Nu, maljunulo, kial vi rigardas min? Ĉu vi opinias min freneza? Ne, mia kapo ne freneziĝis: ĝi estas forta, same kiel mia korpo. La plej terura turmento estas tiu, kiu ne mortigas!

La muelisto tremadis, aŭskultante la princon. Li konis lian senliman koleron, li timis pro sia vivo.

—Kial vi silentas, maljunulo? Ĉu vi havas neniun sorĉherbon aŭ sorĉradikon por venki ŝin? Diru, rakontu, kiujn sorĉkreskaĵojn vi havas? Nu, nu, sorĉisto!

—Kara princo! kion mi diros al vi? Diversaj herboj estas. Ekzistas, ekzemple, dornohava-herbo [9], oni ĝin ŝirkolektas dum St.-Petra fasto: ĉirkaŭfumu per ĝi sagon,—la sago nepre trafos. Ekzistas tirliĉ-herbo [10], kiu kreskas apud Kievo, sur Nuda monto: kiu ĝin kunportas, neniam meritas caran koleron. Ekzistas ankoraŭ plakùn-herbo [11]: kiu pendigas ĉirkaŭ sia kolo krucon, faritan el la radiko de ĉi tiu kreskaĵo, tiun ĉiuj timas, kvazaŭ fajron!

Vjàzemskij maldolĉe ekridis.

—Mi jam estas sufiĉe timata,—li diris: mi ne bezonas vian plakùn-herbon. Nomu aliajn!

—Ekzistas ankoraŭ Adama-kapo, kiu kreskas apud marĉoj; ĝi helpas al akuŝantinoj kaj ricevigas donacojn. Ekzistas marĉa golubèc [12]: se vi volas ĉasi urson, trinku infuzaĵon el ĉi tiu herbo, kaj la urso vin ne tuŝos. Ekzistas rabarbo: kiam ĝi estas elŝirata el tero, ĝi ĝemas kaj ploregas kiel homo: se oni ĝin kunhavas, oni ne dronas!

—Ĉu ne ekzistas aliaj herboj?

—Ne, ekzistas ankoraŭ kelkaj, ekzemple, filiko: havante ĝian floron, oni nepre trovos kaŝitan trezoron. Ankoraŭ unu: "Ivano kaj Mario" [13]. Kiu scias ĝin uzi, ĉiam havas sukceson en veta ĉevalkurado, eĉ rajdante sur plej malbona ĉevalaĉo.

—Kaj ĉu ne ekzistas herbo, kiu povus igi junan virinon ekami viron malamatan?

La muelisto ŝanceliĝis.

—Mi ne scias, karulo, ĉu estas tia herbo, ĉu ne,—vere, mi ne scias, je Dio, ne!

—Aŭ donu herbon, kiu igos la viron forgesi sian adoratinon!

—Ne, princo, tian herbon mi ankaŭ ne havas. Sed mi havas razrìv-herbon [14]: kiam per ĝi oni ektuŝas seruron aŭ feran ŝlositan pordon, la pordo tuj malfermiĝas.

—For kun viaj malbenitaj herboj!—kolere ekkriis Vjàzemskij kaj fiksis sian severegan rigardon sur la mueliston.

Ĉi tiu mallevis la okulojn kaj silentis.

—Maljunulo!—subite ekkriis Vjàzemskij, kaptante lin je la kolumo:—donu ŝin al mi! Ĉu vi aŭdas? Donu ŝin, donu al mi, sorĉisto! Tuj donu!

Kaj li per ambaŭ manoj forte skuadis la malfeliĉan mueliston. La muelisto decidis, ke estas alveninta lia lasta horo.

Subite Vjàzemskij lasis la maljunulon kaj falis teren antaŭ li.

—Kompatu min!—li ploregis: helpu al mi! Mi donos al vi riĉaĵon, mi fariĝos via servutulo! Kompatu min, maljunulo!

La muelisto ektimis ankoraŭ pli multe.

—Via princa moŝto! Kion vi faras? Rekonsciiĝu! Kun vi estas mi, Davìdoviĉ, muelisto! Rekonsciiĝu, via bojara moŝto!

—Ne, ne, mi kuŝos antaŭ vi, ĝis kiam vi min helpos.

—Via princa moŝto, kara princo!—per tremanta voĉo petis la muelisto: ni devas rapidi. La tempo pasas senutile! Oni devas komenci. Leviĝu! Pli bone ĝi estas en mallumo... Ni povas ĉion kaŝi kaj malkonfesi: mi vin ne konas, vi min ne konas. Ĉu ne vere? Nu, rapidu, ni tuj komencu!

La princo leviĝis.

—Komencu!—li diris: mi estas preta.

Ili ambaŭ eksilentis. Ĉio ĉirkaŭe estis senbrua. Nur la rado, lumigita de lunradioj, bruege turniĝis, kiel antaŭe. Malproksime en la marĉoj kriis krekso [15]. Strigo ĝemis de tempo al tempo en densa arbaro.

La maljunulo kaj la princo proksimiĝis al la muelejo.

—Rigardu sub la radon, via princa moŝto, kaj mi komencos sorĉadon!

La maljunulo kuŝiĝis teren kaj, ankoraŭ spiregante pro teruro, ekmurmuretis iujn vortojn. La princo atente rigardis la akvon sub la rado. Pasis kelkaj minutoj.

—Kion vi vidas, via princa moŝto?

—Mi vidas, kvazaŭ oni ŝutas perlojn, kvazaŭ oni briligas orajn monerojn...

—Riĉega vi estos, via princa moŝto, plej riĉega viro en Rusujo.

Ekĝemis Vjàzemskij.

—Rigardu ankoraŭ, princo! Kion vi vidas?

—Mi vidas sabrojn interkruciĝantajn kaj ree la orajn monerojn...

—Vi havos sukceson en milito, via bojara moŝto, vi havos sukceson en via servado al la caro. Nu, rigardu ankoraŭ, diru, kion nun vi vidas?

—Nun fariĝis mallumo, la akvo malklariĝis. Jen la akvo ruĝiĝas, kvazaŭ sango. Kion signifas ĉi tio?
La maljunulo ne respondis.

—Kion signifas, he, maljunulo?

—Sufiĉe, sufiĉe, via princa moŝto. Ne decas rigardi tro longan tempon, ni iru!

—Jen tiriĝas kvazaŭ purpuraj fadenoj, kvazaŭ tendenoj sangkovritaj; jen oni malfermas kaj fermas grandan feran prenilon, jen...

—Ni iru, ni iru, via princa moŝto! Sufiĉe!

—Atendu,—diris Vjàzemskij, forpuŝante la mueliston: jen mi vidas segilegon kun granda dentaro: ĝi malrapide moviĝas kaj el sube sango ŝprucas...

La muelisto volis perforte fortiri la princon.

—Atendu, maljunulo, mi svenas, doloras ĉiuj miaj membroj... Doloras...

La princo mem saltis malantaŭen. Li ŝajne komprenis la viditaĵon...

Longe ambaŭ silentis. Fine Vjàzemskij diris:

—Kiel estas eble ekscii, ĉu ŝi amas iun?

—Via bojara moŝto, ĉu vi ne havas iun ŝian aĵon?

—Jen kion mi trovis ĉe ŝia ĝardenpordo!

La princo montris helbluan rubandon.

—Ĵetu ĝin sub la radon!

La princo obeis.

La muelisto donis al la princo argilan boteleton, kiun li estis portanta sur la brusto, sub la vesto.

—Trinku!—li diris.

La princo trinkis. Li eksentis kapturniĝon, al li mallumiĝis antaŭ la okuloj.

—Rigardu, rigardu nun, kion vi vidas?

—Ŝin mi vidas, maljunulo, ŝin...

—Ĉu ŝi estas sola?

—Ne, ne sola! Ili estas duope: ŝi kaj blonda junulo en karmezina kaftano, la vizaĝon mi ne vidas. Atendu! Jen ili kuniĝas... Ĉiam pli kaj pli proksime... Malbeno! Ili kisas unu la alian! Malbeno! Estu malbenita, sorĉisto, malbenita...

La princo ĵetis al la muelisto plenmanon da moneroj, deŝiris de la arbo la bridon de sia ĉevalo, kaj en la arbaro ekaŭdiĝis laŭta ĉevala piedfrapado, kiu iom post iom ĉesis... Nur la rado kun antaŭa bruego turniĝadis en la nokta silento.

_________________________

Piednotoj

[9] "Carlina" (lat.).

[10] "Gentiana" (lat.).

[11] "Litrum salicaria" (lat.).

[12] "Baccinum uliginosum" (lat.).

[13] "Melampirum" (lat.).

[14] "Razrìv"—ruse "rompi" aŭ "krevigi".

[15] "Crex pratensis" (latin.).

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj