Princo Serebrjanij: ANTAŬPAROLO DE L’ TRADUKINTINO.

Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj ĉapitroj de l’ libro.



Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank’ al la amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l’ kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado kaj instruado de l’ filo: de infanaj jaroj li jam konis la ĉefverkojn de l’ rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem komencis verki poeziaĵojn.

Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj lirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stilo atingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarma muziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homo sincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatante la publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan frunton antaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iras kontraŭ la fluo"[1],—jen estas la ĉefaj temoj de liaj poeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusan historion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama, ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "Princo Serèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l’ rusa historia beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, tre interesa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, funde studitaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kiel materialo por liaj 3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866), "Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Ili aperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kaj draman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plej bonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kies scenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol 100 foje.

Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj’n kiel reprezentanton de l’ principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estis tre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l’ rusa vivo plej multe estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sian pli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecaj premegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro granda artamanto, por ne suferi, vidante en la literaturo la elmontrojn de malvastiga materialismo, lin ne povis ne indignigi la preferado de la "utilo" al la "belo". Kaj, kiel homo sincera kaj tute ne politikema, li senkaŝe eldiradis sian opinion, kaj tial oni baldaŭ donis al li nomon de konservativulo, de politika indiferentulo. Sed indiferentulo li ne estis: li posedis propran socia-politikan kredon, kvankam li laŭ sia karaktero ne estis batalanto por io ajn. En la antikva Ruslando lian simpation altiris ne la epoko de l’ moskvaj caroj-potenculoj, sed precipe la liberplena komunuma reĝimo de Pskovo kaj Novgorodo ("La Posadniko", "La heroo Potoko"). Li satire kritikas la krudan perfortecon, kun kiu Petro la Granda penadis aliformigi Ruslandon en ekstere kulturan landon; plenhumore li rakontas, kiel "nia granda caro, patro nia Petro Aleksèeviĉ" kuiris kaĉon el eksterlanda grio kaj, kuirante, per bastono ĝin knedis; la kaĉo montriĝis tro sala, tro densa,—kion fari? la infanoj tamen ĝin manĝu... Ĉiam sincera kaj sendependa, li en siaj humoraĵoj ("Sonĝo de Popov", "Skizo de l’ rusa historio de Gostomislo ĝis Timaŝev", ,"La heroo Potoko") sentime aludas la tiutempajn faktojn de la historia kaj literatura vivo, kio donis al li ne malmulte da malamikoj en oficialaj kaj neoficialaj sferoj. Kaj ĝis sia morto (1875) li restis homo sendependa, libera kaj kritikema.

Maria Ŝidlovskaja.

________________________

Piednoto

[1] Titolo de lia famekonata poeziaĵo.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"