La Batalo de l' Vivo: Parto Tria

De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna. Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.

Kiel bele kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antaŭe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo, verdaĵo, brunaĵo kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj odoroj eliris el la freŝigita tero; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj kaj pli larĝaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ kun sia forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.

En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo [**] kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.

En la pordo nun aperis modelo de mastro; ĉar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo — tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni — eble eĉ iom pli multe — kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.

Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon. Ŝi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj ĉi vortoj sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain.

Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem — sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.

"Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo."

Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ĝi ne estus mia."

Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron.

"Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion ĉi diri al ŝi. Ŝi longe forestas."

La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de ŝi estis tute senhelpa kaj perdita.

"Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi," diris Ben. "Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni ŝin fine havas!"

Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksime, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.

Kaj tiel efektive estis. Jen ŝi staras antaŭ ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.

"Vi longe forrestas, Clemency!" diris sinjoro Britain.

"Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!" ŝi respondis, vive observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj; "ok, naŭ, dek, — kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu! Estas ĝuste. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek, — nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?"

"Sanaj kaj viglaj, Clemency."

"Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn!" diris sinjorino Britain, demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. "Donu al mi kison, maljuna!" Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi. "Mi pensas," diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, "mi ĉion plenumis. La kalkuloj ĉiuj pagitaj — la rapo vendita — kalkulo kun la bierfabrikanto farita — pipoj menditaj — deksep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj — kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano — vi jam divenos, kiel estas. — Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim."

"Mi tuj tiel pensis," rimarkis Britain.

"Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio eĉ estos, li neniam prenos de vi eĉ duonon da penco; eĉ se vi ricevos dudek infanojn."

La vizaĝo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron.

"Ĉu tio ĉi ne estas tre afable?" diris Clemency.

"Certe," respondis sinjoro Britain. "Sed tio ĉi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon."

"Ne," diris Clemency. "Kompreneble ne. Poste la ĉevaleto — ĝi alportis ok funtojn kaj du ŝilingojn; kaj tio ĉi estas ne malbone, ne vere?"

"Tio ĉi estas tre bone," diris Ben.

"Mi ĝojas, ke vi estas kontenta," ekkriis lia edzino. "Mi tuj tiel pensis; kaj tio ĉi, mi pensas, estas ĉio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraŭ presita folieto. Ĵus el la presejo. Kiel bone ĝin odoras!"

"Kio tio ĉi estas?" diris Tim kaj rigardis la folion.

"Mi ne scias," respondis lia edzino. "Mi ne legis eĉ unu vorton."

"Vendo per memvola aŭkcio," legis la mastro, "kun rezervo de antaŭa privata konsentiĝo."

"Tion ĉi ili ĉiam aldonas," diris Clemency.

"Jes, sed ne ĉiam tion ĉi," li respondis. "Rigardu: sinjora domo kaj konstruoj mastraĵaj, parko kaj ĝardeno de sinjoroj Snitchey kaj Craggs kaj la senŝulda bieno de la nobelo Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon!"

"Pro forveturo en la eksterlandon!" ripetis Clemency.

"Jen tio ĉi staras," diris sinjoro Britain. "Rigardu tien ĉi."

"Kaj ĵus hodiaŭ mi tie aŭdis, ke ŝi baldaŭ alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novaĵojn!" diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaŭ la rememoro de malnovaj tempoj ankaŭ revekus malnovajn kutimojn. "Hm, hm, hm! Tio ĉi tie denove pezigos la korojn, Ben."

Sinjoro Britain ĝemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe ĉesis pensi pri ĝi. Kun tiu ĉi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.

Kvankam la mastro de la kribilo de muskato havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj ŝi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel ŝi sola kondukas la tutan mastraĵon kaj per prudenta ŝparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en ĉiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ĝi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi ruĝiĝi antaŭ ili!

Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency. Ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke ŝia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.

Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon de la drinkejo — ĉiam ridante por si pri ŝia lerteco en negocoj — kiam ŝi revenis kun la sciigo, ke la ambaŭ sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kaleŝejo kaj la malgranda Clemency dormas "kiel anĝelo." Nun li ankaŭ sidiĝis al la teo, kiu en atendo de ŝia veno staris sur malgranda tablo. Ĝi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto, (estis duono de la sesa horo); ĉiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita.

"La unuan fojon mi hodiaŭ povas trankvile sidi," diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaŭ ŝi nun sidos jam la tutan vesperon; sed ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero. "Kiel tiu ĉi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!"

"Jes, jes!" diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante ĝin en tia sama maniero.

"Tiu ĉi sama sinjoro Michael Warden," diris Clemency meditante, "faris min perdi mian malnovan oficon."

"Kaj alportis al vi edzon," diris sinjoro Britain.

"Nu jes," respondis Clemency, "kaj por tio ĉi mi volas lin ankaŭ danki."

"La homo estas sklavo de la kutimo," diris sinjoro Britain kaj rigardis ŝin trans tiu pladeto. "Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion ĉi pensus!"

"Jes, efektive!" ekkriis Clemency. "Tio ĉi estis tre bone de via flanko, Ben."

"Ne, ne, ne," respondis Ben kun memkonscia modesteco. "Ne estas inde paroli pri tiu ĉi bagatelo."

"Ho jes, Ben," diris lia edzino kun koreco; "mi forte tion ĉi ŝatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" — ŝi denove rigardis la folion — "kiam oni sciiĝis, ke ŝi forkuris kaj estas ekster danĝero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni — pro ŝi kaj pro la fratino kaj la patro — diri kion mi sciis, ne vere?"

"Jes, vi ĝin rakontis," rimarkis ŝia edzo.

"Kaj doktoro Jeddler," daŭrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, "en sia kolero kaj ĉagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ĝojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraŭ li; ĉar li poste ĝin sincere pentis. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ĝin bedaŭras! — La lastan fojon ankoraŭ hieraŭ, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaŭ ĝi lin interesus! — sed propre nur pro la malnova tempo kaj ĉar li sciis, ke ŝi min amis, Ben!"

"Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?" demandis ŝia edzo, tute mirigite, ke ŝi klare komprenis veraĵon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskiĝadis ankoraŭ.

"Mi tion ĉi ne scias," diris Clemency kaj blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi. "Dio! mi ne povus tion ĉi diri, se oni eĉ metus por tio ĉi rekompencon de cent funtoj."

Li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestaĵo de rajdo. Ŝajnis, ke li aŭskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi.

Clemency rapide leviĝis. Ankaŭ sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. "Ĉu Vi volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela ĉambro supre, sinjoro."

"Mi dankas," diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. "Ĉu estas permesite eniri tien ĉi?"

"Ho, se plaĉas al Vi," respondis Clemency kaj malfermis la bufedan ĉambron. "Kion Vi ordonas, sinjoro?"

Li ekvidis la folion kaj legis ĝin nun.

"Tre bela peco da tero, sinjoro," rimarkis sinjoro Britain.

Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency'n kun tiu sama esplora sciemeco kiel, antaŭe. "Vi demandis," li diris, ne deturnante de ŝi la okulojn —

"Kion Vi deziras, sinjoro," respondis Clemency kaj ankaŭ kaŝite lin rigardadis.

"Se Vi volas doni al mi gluton da elo," li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, "kaj volos ĝin alporti tien ĉi, ne malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka."

Ne farante pli ceremoniojn, li sidiĝis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizaĝon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enverŝis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis:

"Nova domo, ne vere?"

"Ne tre nova, sinjoro," respondis sinjoro Britain.

"Havas la aĝon de kvin ĝis ses jaroj," diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn.

"Mi pensis antaŭe, kiam mi eniris, ke mi aŭdas la nomon de doktoro Jeddler," demandis la fremdulo. "Tiu ĉi folio rememorigas min pri li; ĉar mi okaze scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitaĵoj. — Ĉu la maljunulo ankoraŭ vivas?

"Ho jes, sinjoro," diris Clemency.

"Ĉu li forte ŝanĝiĝis?"

"De kiam, sinjoro?" respondis Clemency kun aparta akcento.

"De la tago, kiam lia filino lin forlasis."

"Jes! De tiu tago li ŝanĝiĝis," diris Clemency. "Li fariĝis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam paciĝis kun sia fratino kaj ofte ŝin vizitas. Tio ĉi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aŭ du jaroj li fariĝis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laŭdadi ŝin kaj ankaŭ la mondon! Kaj li neniam laciĝadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona ŝi estis. Li pardonis al ŝi. Tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo de fraŭlino Grace. Vi memoras ankoraŭ, Britain?"

Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraŭ tre bone.

"La fratino sekve estas edzinigita," rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: "Je kiu?"

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo.

"Ĉu Vi neniam aŭdis pri tio ĉi?" ŝi diris.

"Neniam, sed mi volus ĝin scii," li respondis kaj enverŝis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj.

"Ho, tio ĉi estus longa historio, se oni volus ĝin orde rakonti," diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum ŝi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. "Ĝi estus longa historio."

"Sed mallonge rakontite?" diris la fremdulo.

"Mallonge rakontite," ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas aŭskultantojn, "kion oni povus tie ĉi diri? Ke ili kune malĝojis, rememoradis ŝin kiel mortintan; ke ili tenis ŝin en ama rememoro, faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi? Tion ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone!" aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.

"Kaj tiel," helpis la fremdulo —

"Kaj tiel," diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado, "Tiel ili fine fariĝis edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de ŝia naskiĝo — la tago morgaŭ revenos — tre mallaŭte, sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno: 'Grace, ĉu fari nian edziĝon en la tago de naskiĝo de Marion?' Kaj tiel fariĝis."

"Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia?" demandis la fremdulo.

"Jes", diris Clemency. "Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas nenian malĝojon ekster tiu."

Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius sub, kiaj cirkonstancoj ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, ŝi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon — sekvadis ŝiajn gestojn kun plej granda senhelpeco — demandadis ŝin en tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero — respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon — observadis la movadon de ŝiaj lipoj — divenadis per duonvoĉo "lakto kaj akvo", "ŝanĝo de la monato", "muso kaj nukso" kaj tamen nenion povis atingi.

Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon, iom post iom alŝovis sian seĝon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Ŝi ne longe devis atendi, ĉar li baldaŭ komencis denove.

"Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias ĝin?"

Clemency balancis la kapon. "Mi aŭdis," ŝi diris, "ke doktoro Jeddler, kiel ŝajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de ŝi leterojn, en kiuj ŝi skribas, ke ŝi bone fartas kaj ke la edziniĝo de tiu kun sinjoro Alfred faris ŝin feliĉa; kaj ŝi ankaŭ de si reskribis leterojn. Sed super ŝia vivo kaj sorto sin portas la sekreto, kiu ĝis nun ne estas klarigita kaj kiun —".

Ŝia voĉo fariĝis ŝanceliĝa kaj ŝi haltis.

"Kaj kiun —" ripetis la fremdulo.

"Kiun nur unu sola persono povus ankoraŭ klarigi," diris Clemency, malfacile spirante.

"Kaj kiu estas tiu persono?" demandis la fremdulo.

"Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskaŭ per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion ŝi antaŭe volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.

"Vi min konas ankoraŭ, sinjoro," diris Clemency, tremante de ekscititeco. "Mi ĝin vidis! Vi min konas ankoraŭ de tiu nokto en la ĝardeno. Mi estis apud si!"

"Jes, mi ĝin scias," li diris.

"Jes, sinjoro," respondis Clemency. "Jes, certe. Tio ĉi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace — kuru al sinjoro Alfred — kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!"

"Restu!" diris Michael Warden kaj trankvile stariĝis inter la pordo kaj Britain. "Kion Vi volas fari?"

"Sciigu ilin, ke Vi tie ĉi estas, sinjoro," petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. "Sciigu ilin, ke de Viaj lipoj ili povas pli multe aŭdi pri ŝi; ke ŝi ne tute estas perdita por ili, sed ke ŝi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon — kaj ankaŭ sian malnovan servantinon, mi —" ŝi batis sin per ambaŭ manoj sur la bruston — "ĝojigi per la vido de ŝia aminda vizaĝo. Kuru, Ben, kuru!" Kaj ĉiam ankoraŭ ŝi puŝis lin al la pordo, kaj ĉiam ankoraŭ sinjoro Warden staris antaŭ la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malĝoja mieno.

"Aŭ eble," diris Clemency kaj ekscitite sin alkroĉis al la mantelo de sinjoro Warden, "eble ŝi nun estas tie ĉi; eble ŝi estas tre proksime. Jes, mi vidas laŭ Via vizaĝo, ke ŝi certe estas tie ĉi. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al ŝi. Mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano. Antaŭ miaj okuloj ŝi elkreskis, kiel la fiero de tiu ĉi loko. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis la fianĉino de sinjoro Alfred. Mi provis ŝin deteni, kiam Vi ŝin forlogis. Mi scias, kia estis ŝia patra domo, kiam ŝi estis ankoraŭ ĝia animo, kaj kiel alia ĝi fariĝis de la tempo, kiam ŝi forkuris. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al ŝi!"

Li rigardis ŝin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston.

"Mi ne pensas, ke ŝi povus scii," daŭrigis Clemency, "kiel sincere ili pardonis al ŝi; kiel forte ili ŝin amas; kia ĝojo estus por ili vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Ŝi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas ŝin kuraĝigi, kiam ŝi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, ĉu Vi ŝin alkondukis?"

"Ne," li diris, balancante la kapon.

Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallaŭta retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon ĉion klarigis. Marion pli ne vivis.

Li ne kontraŭparolis al ŝi, jes, ŝi ne vivas! Clemency sidiĝis, metis la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.

En tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey.

"Mia Dio, sinjoro Warden!" diris la advokato kaj tiris lin flanken, "kia vento" — li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini — "alportis Vin tien ĉi?"

"Malbona, mi timas," li respondis. "Se Vi povus aŭdi, kio tie ĉi antaŭ momento sin agis — kiel mi devas fari neeblan — kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malĝojon!"

"Mi povas ĉion prezenti al mi. Sed kial Vi iris ĝuste tien ĉi?" diris Snitchey.

"Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie ĉi estas mastro? Sendinte mian servanton al Vi, mi tien ĉi eniris, ĉar la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por ĉio nova kaj malnova en tiu ĉi malnova ĉirkaŭaĵo kaj ekster tio mi volis antaŭ la urbo antaŭe renkontiĝi kun Vi. Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas ĝin laŭ Via konduto, ke Vi povas tion ĉi diri al mi. Se ne estus Via malbenita singardeco, mi jam longe povus ĉion scii."

"Nia singardeco!" diris la advokato. "Parolante al Vi en la nomo de mi mem kaj de Craggs — benita memoro —" li rigardis la krepon sur sia ĉapelo kaj balancis la kapon — "sinjoro Warden, kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tuŝi pli tiun ĉi objekton, ĉar ĝi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo —"

"Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos," interrompis lin sinjoro Warden, "kaj mi tenis mian promeson."

"Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaŭ devis silenti. Al tio ĉi nin devigis nia ŝuldo kontraŭ ni mem kaj ankaŭ kontraŭ diversaj klientoj, inter kiuj ankaŭ Vi estis. Ne konvenis al ni demandadi Vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron."

"Per kiu?" demandis la kliento.

"Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj."

"Kaj Vi ĝin ankaŭ scias?" diris la kliento.

"Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankaŭ havas kaŭzon kredi, ke ŝia fratino sciiĝos pri la vero morgaŭ vespere. Dume Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, ĉar en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn maloportunaĵojn en la okazo, se oni Vin rekonus — kvankam Vi tre ŝanĝiĝis — mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante Vin — estas pli bone ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. Oni manĝas tie ĉi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte manĝadis tie ĉi kotleton kaj trovadis ĝin ĉiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro", diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, "tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj."

"La ĉielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian kondolencon," respondis Michael Warden kaj tuŝis per la mano la frunton; "sed estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. Mi estas kvazaŭ en stato senkonscia. Sinjoro Craggs — jes — mi forte bedaŭras, ke ni perdis sinjoron Craggs." Sed li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj sur Clemency'n kaj ŝajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu ŝin konsoladis.

"Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi bedaŭrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraŭ inter ni. Ĝi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraŭ nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraŭ vivas. Mi ĉiam ankoraŭ diras: Snitchey por si kaj Craggs — mortinta, sinjoro — mortinta," diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la poŝo.

Michael Warden, kiu ĉiam ankoraŭ observadis Clemency'n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu ĉesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.

"Ha, la malfeliĉa virino!" diris Snitchey, balancante la kapon. "Jes, ŝi ĉiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfeliĉa Marion! Nur kuraĝon, kara virino — Vi nun ja estas edzinigita, Clemency."

Clemency nur ĝemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon ĝis morgaŭ", bonkore diris la advokato.

"La morgaŭ ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency plorante.

"Tion ĉi certe ne, alie ĝi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon ĝi povas alporti. Paciencon ĝis morgaŭ."

Clemency skuis la donitan al ŝi manon kaj promesis trankviliĝi; kaj Britain, kiu vidante sian malĝojigitan edzinon (estis kvazaŭ la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuraĝon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaŭ estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado de la patoj, la skuiĝado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmanĝo ne trapenetris eĉ unu vorteto.

La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la aŭtune kolorita ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol el la paca ĝardeno de la doktoro. La neĝo de multaj vintraj noktoj estis tie ĉi fluidiĝintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie ĉi estis kraketintaj de la tago, kiam ŝi forkuris. La laŭbo denove estis verda, la arboj ĵetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la teraĵo estis tiel gaje trankvila, kiel ĉiam; sed kie estis ŝi?

Ne tie ĉi. Ne tie. Ŝi estus nun tie ĉi tiel stranga vidaĵo kiel en la komenco la domo sen ŝi. Sed sur ŝia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro ŝi neniam malaperis, en kies fidela memoro ŝi ankoraŭ vivis, neŝanĝita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo — kaj tio ĉi estis nun amo de patrino, ĉar kara malgranda filino ludis apud ŝi — ŝi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj ŝia nomo nun sidis.

La spirito de la malaperinta fraŭlino estis videbla el tiuj ĉi okuloj de Grace, ŝia fratino, kiam ŝi kun sia edzo sidis en la ĝardeno en sia tago de edziĝo kaj en la tago de naskiĝo de Marion kaj de li.

Li ne fariĝis glora homo, ankaŭ ne riĉa; li ne forgesis la ĉirkaŭanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetaĵoj de la doktoro. Sed en siaj kaŝitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia ĉiutaga rimarkado de la multa belaĵo kaj bonaĵo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malriĉeco, li kun ĉiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn mallaŭta kaj modesta ĝi estis, montris al li, kiel ofte ankoraŭ la homoj akceptas ĉe si anĝelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, eĉ tiaj, kiuj ŝajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en ĉifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montriĝas al ni en nova lumo kaj fariĝas helpemaj anĝeloj kun radia krono ĉirkaŭ la kapo.

Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu ĉi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis feliĉa kun sia edzino Grace.

Kaj Marion? Ĉu li ŝin forgesis?

"La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace," li diris — ili parolis pri tiu nokto; "kaj tamen ŝajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laŭ ŝanĝoj kaj okaziĝoj en ni, ne laŭ jaroj."

"Sed ankaŭ jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis," respondis Grace. "Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaŭ la hodiaŭan tagon, ni sidis tie ĉi en ŝia tago de naskiĝo kaj parolis pri ŝia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam ĝi fine estos!"

Ŝia edzo rigardis ŝin atente, kiel la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj, kaj pli proksime altirante ŝin al si, li diris:

"Sed Marion diris al vi en ŝia letero de adiaŭ, kiun ŝi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaŭ ol ĝi povas fariĝi. Ĉu ne vere?"

Ŝi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ĝin kaj diris: "Jes!"

"Ke ŝi en la daŭro de tiuj ĉi jaroj, kiel ajn feliĉa ŝi estus, sopiros la tempon, kiam ŝi povos reveni kaj ĉion klarigi; kaj ke ŝi vin petas en espero kaj konfido fari tion ĉi saman. Tio ĉi estas en la letero, ne vere, mia kara?"

"Jes, Alfred!"

"Kaj en ĉiu letero, kiun ŝi skribis de tiu tempo?"

"Ekster la lasta — antaŭ kelkaj monatoj — en kiu ŝi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciiĝis kaj kion mi hodiaŭ vespere devas aŭdi."

Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la malleviĝo de la suno!

"Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian ŝultron; "estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaŭ vespere, kara edzo, kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, kaj nia vivo kun la foriranta tago ŝajnas fariĝi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni ĝin sekrete."

"Kio estas, amata?"

"Kiam Marion foriris de ni, ŝi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis ŝin al mi, ŝi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; ŝi jeĵuris min en la nomo de mia amo al ŝi kaj al vi, ke mi ne forpuŝu la amon, kiun, kiel ŝi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraŭ freŝa vundo estos sanigita, sed ke mi ĝin vigligu kaj redonu."

"Kaj ke vi min denove faru feliĉa kaj kontenta homo, Grace. Ĉu ŝi tion ĉi ne skribis?"

"Ŝi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis ŝin en siajn brakojn.

"Aŭskultu min, mia amata!" li diris — "Ne tiel!" — kaj kun tiuj ĉi vortoj li kviete metis ŝian kapon sur sian bruston. "Mi scias, kial mi pri tiu ĉi loko en la letero neniam aŭdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio ĉi montriĝis en vorto aŭ rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!"

Ŝi ploris, sed ne el malĝojo, kiam li premis ŝin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud ŝiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ĝi: "rigardu, kiel ruĝa kaj ora estas la suno!"

"Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno malleviĝas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaŭ ol ĝi malaperas."

"Vi sciiĝos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li respondis.

"La tutan veron," ŝi varmege petis. "Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?"

"Tute vere," diris la edzo.

"Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos".

Li metis la brakojn ĉirkaŭ ŝi, rigardis al ŝi firme en la okulojn kaj diris:

"Ne mi devas alporti al vi tiun ĉi sciigon, kara Grace. Ĝi venos de aliaj lipoj."

"De aliaj lipoj!" ŝi mallaŭte ripetis.

"Jes. Mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto ĉe vi sufiĉas. Vi diris, ke la tempo venis. Ĝi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiĉe forta, por elporti surprizon, skuiĝon: kaj la sciigonto atendas antaŭ la pordo."

"Kia sciigonto?" ŝi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?"

"Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. "Ĉu vi pensas, ke vi min komprenas?"

"Mi tremas ĉe la penso," si diris.

Malgraŭ lia trankvila rigardo, sur lia vizaĝo estis videbla esprimo, kiu ŝin ektimigis. Denove ŝi kaŝis sian vizaĝon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraŭ minuton.

"Kuraĝon, mia bona Grace! Se vi havas sufiĉe da forto, la sciigonto atendas antaŭ la pordo. La suno malleviĝas en tiu ĉi tago de naskiĝo de Marion. Kuraĝon, kuraĝon, Grace!"

Ŝi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke ŝi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, ŝi estis mirinde simila je Marion en ŝia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Ŝi vokis ĝin returne — la infano havis la nomon de la perdita fratino — kaj alpremis ĝin al la koro. Sed kiam ŝi denove forlasis la infanon, tiu ĉi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola.

Ŝi ne sciis, kion ŝi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.

Dio! kio ĝi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu ĉi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de ŝia patro! Ho, Dio! Ĉu tio ĉi estis sonĝa fantomo, kio elŝiris sin el la brakoj de ŝia patro kaj kun ekkrio en sovaĝa malkvieto de amo falis en ŝiajn brakojn?

"Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla feliĉo de la revidiĝo!"

Ĝi ne estis sonĝo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel ĉarma, tiel feliĉa, tiel ne tuŝita de malĝojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la malleviĝanta suno brilis sur ŝia levita vizaĝo, ŝi elrigardis kiel anĝelo, kiu benon portante vizitis la teron.

Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj ŝi kliniĝis super ŝi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaŭ ŝi kaj eĉ unu sekundon ne povis deturni de ŝi la okulojn. Fine ŝi rompis la silenton, kaj ŝia voĉo sonis klare, mallaŭte kaj dolĉe en harmonio kun la solena silento de la vespero.

"Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace —"

"Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli!"

Ŝi ne povis aŭskulti la amatan voĉon sen profunda, preskaŭ turmenta skuiĝo.

"Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraŭ tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, eĉ ne unu momenton. Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie ĉi malaperis."

Ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon kaj forte ŝin teni en la brakoj.

"Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li akiris alian koron, ankoraŭ antaŭ ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu ĉi koro — via, kara fratino — estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke ĝi kaŝis sian amon kaj tenis ĝin sekrete de la okuloj de ĉiuj, ekster miaj okuloj — ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! — kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu ĉi koro. Mi konis la batalon, kiun ĝi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu ĉi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi ŝuldas al tiu ĉi koro, mi havis ĝian belan ekzemplon ĉiutage antaŭ la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion ĉi mi sciis, ke mi povos fari ankaŭ por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antaŭe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio ĉi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro, ke ĉiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj ĉi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi ĉiam pli kaj pli pensadis pri la rifuziĝoj, kiuj ĉiutage estas renkontataj en la mondo kaj eĉ ne estas rimarkataj, tiam ankaŭ mi sentis, ke mia tento fariĝas al mi kun ĉiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malĝojo aŭ doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita feliĉo, Li donis al mi la forton por la decidiĝo fariĝi neniam la edzino de Alfred. Ke li fariĝu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun ĉi feliĉan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!"

"Ho, Marion! Ho, Marion!" murmuretis Grace.

"Mi provis ŝajnigi min indiferenta por li —" ŝi alpremis la vizaĝon de sia fratino al sia vango — "sed tio ĉi estis tro malfacila, kaj vi ĉiam estis lia fervora protegantino. Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min aŭskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimiĝadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaŭ ol tiu ĉi ĉiutaga kuneestado renoviĝos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento ŝparus al ni ĉiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaŭ li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaŭ faris tiel feliĉaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis ŝin, ke ŝi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al ŝi la tutan veron, sed ŝi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankoraŭ kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfeliĉo fariĝis por kelka tempo nia domano."

"Mi tion ĉi en la lasta tempo iafoje timis!" ekkriis ŝia fratino kaj fariĝis morte pala. "Vi lin neniam amis kaj edziniĝis el oferemo!"

"Li tiam intencis," diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, "sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne ĝoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu ĉi ligo, aŭ ke mi lin antaŭe amis, sed nun lin plu ne amas; aŭ ke mi penas kaŝi indiferentecon, dum mi ŝajnigas min indiferenta — per unu vorto, mi ĝin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Ĉu vi min komprenas, amata fratino?"

Ŝia fratino atente rigardis al ŝi en la vizaĝon. Ŝajnis, ke ŝi sin trovas en necerteco.

"Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antaŭ lia kaj mia forkuro. Li fidele ĝin konservis. Ĉu vi min komprenas, mia amata?"

Grace konfuzite rigardis ĉirkaŭen. Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.

"Amata fratino!" diris Marion, "kolektu viajn pensojn por unu momento: aŭskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aŭ kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de ĝiaj sentoj. Se virinoj tion ĉi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaŭ fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera ĉielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj ankoraŭ akceptemaj por feliĉo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Ĉu vi min nun komprenas?"

Ĉiam ankoraŭ la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis.

"Ho, Grace, amata Grace," diris Marion kaj ankoraŭ pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu ŝi tiel longe estis disigita, "se vi ne estus feliĉa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie ĉi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la feliĉon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun ĉi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano ĉiam ankoraŭ estas libera, mi ĉiam ankoraŭ estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola loĝas, sen konkurantoj, Grace!"

Ŝi nun ŝin komprenis. La streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis; ŝia tuŝiteco sin elrompis per laŭta plorado; kaj kun larmoj ŝi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis ŝin kiel infanon.

Kiam ili denove iom trankviliĝis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.

"Tio ĉi estas por mi malbona tago," diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam ŝi ĉirkaŭprenis siajn nevinojn; "ĉar dum mi Vin ĉiujn faris feliĉaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?"

"Konvertitan fraton," diris la doktoro.

"Tio ĉi," respondis onklino Martha, "estas almenaŭ io en tia malsaĝa farso, kiel —"

"Mi petas vin," diris la doktoro penteme.

"Nu, mi ĝin akceptas," respondis la onklino. "Sed mi efektive multe perdas en tio ĉi. Mi ne scias, kio el mi fariĝos sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune."

"Vi devos loĝiĝi ĉe mi," diris la doktoro. "Ni certe pli ne malpacados."

"Aŭ edziniĝi, onklino," konsilis Alfred.

"Mi efektive pensas," respondis la maljuna sinjorino, "ke estus ne malbone, se mi ĵetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en ĉiu rilato. Sed ĉar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaŭ jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam ŝi edziniĝos (kio ja ne longe povas daŭri), kaj ĝis tiu tempo mi restos ĉe mi mem. Kion vi diros al tio ĉi, frato?"

"Mi havas grandan deziron diri, ke ĝi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan," diris la doktoro.

"Vi povus prezenti dudek atestojn por tio ĉi, Anthony," rimarkis lia fratino, "kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi."

"Ĝi estas mondo plena je koroj," diris la doktoro kaj ĉirkaŭprenis ambaŭ filinojn per unu fojo — ĉar li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia: "kaj serioza mondo kun ĉiuj ĝiaj malsaĝaĵoj — eĉ kun unu, kiu estis sufiĉe granda por kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas; mondo, kiun ni ne devas moki, ĉar ĝi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur ĝia Kreinto scias, kio kuŝas kaŝita sub la eksteraĵo de Lia plej modesta similaĵo.

Mi ne farus al Vi komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la ĝojon de tiu ĉi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankaŭ ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de ĉiuj homoj; ankaŭ ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsaĝa kalkulo, alpremis lin al la tero. Ankaŭ ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkaŝis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al ŝia brusto.

Ni ankaŭ ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la ĵus pasinta jaro sciiĝis la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de ŝia tago de naskiĝo ŝi al Grace ĉion rakontos per propra buŝo.

"Mi petas pardonon, Doktoro," diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la ĝardenon, "ĉu estas permesite malhelpi?"

Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute ĝoje kisis al ŝi la manon.

"Se sinjoro Craggs ankoraŭ vivus, mia estimata fraŭlino Marion," diris sinjoro Snitchey, "li kun granda intereso vidus la hodiaŭan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke ĝi ĉiun malgrandan faciliĝon, kiun ni povas doni al ĝi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla — sed tio ĉi estas malfortaĵo. Kara edzino" — sur tiu ĉi voko la sinjorino aperis en la pordo — "vi estas inter malnovaj konatoj."

Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken.

"Nur por unu momento, sinjoro Snitchey," diris la sinjorino. "Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj —"

"Ne, kara edzino," respondis ŝia edzo.

"Sinjoro Craggs nun —"

"Jes, mia kara, li nun ne vivas," diris sinjoro Snitchey.

"Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo," daŭrigis lia edzino. "Nur tion ĉi mi vin petas. Se vi ĝin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis —"

"Sur la genuoj?" diris sinjoro Snitchey.

"Jes," respondis sinjorino Snitchey kun certeco, — "kaj vi ĝin scias — ke vi vin gardu antaŭ tiu ĉi homo — observu liajn okulojn — kaj nun diru al mi, ĉu mi tiam ne estis prava, kaj ĉu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?"

"Kara edzino," murmuretis al ŝi la advokato en la orelon, "ĉu vi ion rimarkis en miaj okuloj?"

"Ne," respondis sinjorino Snitchey akre. "Ne imagu al vi."

"Ĉar ni en tiu vespero okaze," li daŭrigis kaj forte ŝin tenis per la maniko, "ambaŭ posedis sekretojn kaj ambaŭ sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone; kaj prenu tion ĉi kiel instruo, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli saĝa okulo. Fraŭlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn."

Clemency, tenante la antaŭtukon antaŭ la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo; tiu ĉi lasta kun plenda vizaĝo, esprimanta la antaŭsenton, ke la kribrilo de muskato estas perdita, se ŝi perdis la kuraĝon.

"Nu, sinjorino," diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, "kio do mankas al Vi propre?"

"Kio al mi mankas?" ekkriis Clemency. Sed kiam ŝi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de laŭta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizaĝon vidis tiel proksime antaŭ ŝi, ŝi larĝe malfermis la okulojn, ploris, ridis, kriis, ĉirkaŭprenis Marionon, tenis ŝin forte, denove ŝin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine ĉirkaŭprenis sin mem, ĵetis la antaŭtukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris miksite.

Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la ĝardenon kaj restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; ĉar restis al ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu ĉi malmulto sole kaj tute estis altirita de la ĝoja bruado de Clemency. Ŝajnis, ke li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj okuloj; kaj lia vizaĝo montris malgajan esprimon (kvankam li cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris ankoraŭ pli falanta en la okulojn.

Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis kun li. Baldaŭ poste ŝi denove aliris al Marion, kiu kun Grace kaj kun sia malgranda samnomulino formis ĉarman grupon, kaj murmuretis al ŝi ion en la orelon, kio, kiel ŝajnis, tiun ĉi surprizis; sed baldaŭ denove trankviliĝinte, ŝi alproksimiĝis kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li.

"Sinjoro Britain," diris la advokato kaj eltiris advokate elrigardantan paperon el la poŝo, "mi deziras al Vi feliĉon. Vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun Vi ĝis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub la nomo 'Kribrilo de muskato'. Via edzino perdis domon per mia kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi havos la plezuron en tiuj ĉi tagoj al la elekto peti pri Via voĉo."

"Ĉu ĝi farus diferencon en la voĉo, se la elpendaĵo estos ŝanĝita, sinjoro?" demandis Britain.

"Tute ne," respondis la advokato.

"En tia okazo," diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la dokumenton de donaco, "aldonu ankoraŭ la vortojn 'kaj fingringo', kaj mi volas la ambaŭ sentencojn pendigi en la loĝejo anstataŭ la portreto de mia mastrino."

"Kaj al mi," diris voĉo post li — ĝi estis la fremdulo, Michael Warden — "la enhavo de tiu sentenco alportu servon. Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al Vi ambaŭ alporti grandan doloron. Ke tio ĉi ne fariĝis, ne estis mia merito. Mi ne volas diri, ke mi je ses jaroj estas pli saĝa aŭ pli bona. Sed en ĉiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas pretendon je indulga agado de Via flanko. Mi malbonuzis la gastamon de Via domo kaj ekkonis miajn mankojn — kun hontigo, kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankaŭ ne sen utilo — de unu" — li rigardis Marionon — "kiun mi humile petis pardoni al mi, kiam mi ekkonis ŝian meriton kaj mian senindecon. Post kelkaj tagoj mi forlasos tiun ĉi lokon por eterne. Mi petas Vin ĉiujn pardoni al mi. Kiel Vi volas, ke la homoj al Vi faru, tiel faru ankaŭ al ili! Forgesu kaj pardonu!"



La tempo — kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu ĉi historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj — sciigis min, malŝate sin apogante sur sian falĉilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian domon ne vendis, sed malfermis ĝin denove kun konvena gastamo, kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta ĉirkaŭaĵo, kun la nomo Marion. Sed ĉar mi rimarkis, ke la tempo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom mi povas kredi al ĝiaj rakontoj.

Fino.

________________________________

[**] Speco de biero.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"