Karlo: Antaŭparolo de l' verkinto

La "Librairie de l' Esperanto" en Parizo petis min, ke mi verku facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ la komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro. Mi intencis prezenti dudek tekstojn aranĝitajn tiamaniere, ke en ĉiu estos multaj vortoj pri sama temo de l' ĉiutaga vivo. Por pli bone konservi la intereson de la lernanto en dudek ĉapitroj, mi verkis unu rakonton pri la vivo de junulo, de lia infaneco, ĝis lia edziĝo.

Kompreneble nek romano, nek eĉ sprita novelo estas la rakonto, sed nur aro de dudek ĉapitroj pri ĉiutaga vivo, ligitaj inter si per ĝenerala senco kaj unueco de persono. Tamen ion pli ol lernoĉapitrojn eble trovos en tiu ĉi libro tiuj plenaĝaj personoj, por kiuj ekzistas ia poezia ĉarmo en rememoroj pri infaneco kaj juneco eĉ el plej simplaj okazintaĵoj de l' ĉiutaga vivo.

Mi rekomendas al la instruantoj de kursoj, ke, post lego de ĉapitro, ili faru multajn demandojn pri ĝi kaj donu al la lernantoj bonan okazon paroli la lingvon. (La demandoj montritaj en la libro estas nur bazo, kaj la profesoroj devos plimultigi ilin laŭ la tempo disponebla.)

Aŭdado kaj ripetado de esperantaj frazoj estas la plej bezonata afero ĉe la kursoj, ĉar tion la lernanto ne povas facile trovi hejme en sia lernolibro. Estas necese atentigi la lernanton pri la akcento (ĉiam sur la antaŭlasta silabo) kaj ankaŭ pri natura kaj ne trolonga elparolado de la vokaloj.

Ĝenevo, en Januaro 1909.

EDMOND PRIVAT.

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj