Kaptitoj de la glacirokoj: Iom pri la aŭtoro

Opiniante ke multaj legantoj volas iom scii pri la aŭtoro de la legata libro, ni petis biografajn informojn de S-ro Omelka. Plej bone ni citu el lia responda letero.

Gottwaldov-Otrokovice, 27.X.1951.

Mi naskiĝis en la jaro 1904 en Staré Město-Uherské Hradiště, Ĉeĥoslovakujo. Post studoj en gimnazio mi fariĝis instruisto. En tiu ĉi okupo mi trovis plenan feliĉon; kiam estis al mi donitaj pli altrangaj postenoj, mi post mallonga tempo revenis en la klason, ĉar laboro kun la vivanta materialo estas por mi la plej interesa.

Dum libertempo mi verkas librojn. Plej multaj estas dediĉitaj al la infanoj. Mi preferas aventurajn motivojn, sed mi ĉiam klopodas per aventuraj verkoj samtempe eduki al solidareco, kamaradeco, aŭdaco, sinoferemo kaj aliaj similaj ecoj. Mi uzas nur tiajn temojn, kiujn donas la vivo mem.

La plej granda aventuro de mia propra vivo estis la tago, kiam mi eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1932. La bone konata Cseh-instruisto, Dolfa Bartoŝik, gvidis la kurson, kiun mi vizitis. Tiam mi kompreneble ne povis scii, kiom pliriĉigos mian vivon la internacia lingvo. Tuj en la unua jaro de mia Esperantiĝo mi korespondis kun Lidia Zamenhof, petante ŝin pri rajto traduki ŝiajn Esperantlingvajn rakontojn Halinjo kaj Araneo en Ĉeĥan lingvon. Baldaŭ mi komencis verki en Esperanto. Kelkaj rakontoj en antaŭmilita Heroldo, Esperanto-prelegoj en Ĉeĥoslovakaj radiostacioj, libreto por infanoj Aventuro de Antonio, k.t.p. Gvidanto de multaj Esperanto-kursoj, prezidanto de du kluboj mi fariĝis. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian patrujon (J. R. Scherer, geedzoj Seppik, Hadzi Mustafa Raden, s-ino Alamö el Svedulo kaj aliaj)—iliaj prelegoj estis ne nur por mi, sed ankaŭ por vasta publiko la pruvo, ke Esperanto ne estas ia nebula fantomo aŭ ludilo, sed grava faktoro por interkompreniĝo de la popoloj.

Multajn bonajn amikojn donis al mi Esperanto. Kiel ne rememori ĉi tie precipe du Kanadajn amikojn W. H. Fenton kaj Jack Scrivener, kiuj donis al mi tre valorajn informojn antaŭ ol mi komencis verki la Stafeton!

Vi demandas ankaŭ pri mia familio. Mia edzino lernis Esperanton samtempe kun mi. Ŝi estas ĉiam la unua legantino de miaj manuskriptoj. Ŝiaj trafaj kritikoj ege helpas min. Mia filino studas—ankaŭ ŝi estas Esperantistino.

Esperanton mi rigardas kiel tre taŭgan kaj valoran helpanton en batalo por la tutmonda paco. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj de la nuna tempo mi firme kredas, ke la nobla ideo de L. L. Zamenhof fine efektiviĝos.

Pardonu afable, kara amiko Goldsmith, ke mi tiom babilis pri mi mem. Sed la kulpulo en tiu ĉi afero estas vi.

Sincere vin salutas via Ĉeĥoslovaka amiko.

F. Omelka.
Al la memoro de siaj gepatroj
dediĉas
la aŭtoro

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"