Kaptitoj de la glacirokoj: Ĉapitro 7: La decido de Payen

Vespero venis sur la glaciroko. Jam la trian vesperon, kiun travivis la malfeliĉuloj kiel kaptitoj de la montegaro.

Ĝi estis trankvila sed senkonsola. Neniu en la aeroplano inklinis paroli. La sciigo de Generalo Gibson, kies veron la radiisto facile atestis, kreis humoron paralelan nur al la grado de frosto.

Centoj kaj centoj da novaj pensoj naskiĝis en la kapoj de la trafrostiĝintaj malfeliĉuloj. Eble oni sendos aviadilojn traserĉi la tutajn Alpojn, sen atento pri la ricevita komuniko? Eble atingos la glacirokon iuj montgrimpuloj, persistemaj kaj harditaj alpistoj? Ke ĉie estas amasegoj de la falinta neĝo, la bravaj homoj ne timas! Ju pli granda la danĝero, des pli kuraĝe ili volas venki! Eble....

Sed ĉi tiuj pensoj naskiĝis nur pro tio, ke ili sentis, ke en la sekvontaj minutoj ili mortos. Neniu ja fosis la tombon por ili memvole kaj laŭte. Sed apenaŭ ili per nova ideo ekĝojis, varmiĝis, tuj ili komencis ĝin senvorte analizi. Ili estis al si reciproke plenaj de respekto kaj atento, precipe la sanaj al la malsanaj. Ili ne volis vundi unu la alian. Ili ne volis inciti la vundojn kaj starigi antaŭ la okulojn la abomenan spegulon de la realo. Almenaŭ la ceteraj kredu, ke tiu aŭ alia revo estas realigebla....

Kaj ĉar ĉiuj pensis same, regis tie humoro kiel post enterigo.

Krome komencis turmenti ilin malsato. S-ino Gibson disdonis kun la lastaj porcioj la kuraĝigajn ridetojn. Ŝi ja sciis ke tio estis la sola, pri kio ŝi ne estis devigata ŝpari. Feran provizon ŝi lasis por la morgaŭo. Kaj poste....?

La vunditoj kondutis tre brave. La vundoj ja doloris, pikis, jukis, sed neniu plendis. Kiam la posttagmeza suno komencis varmegi oni elportis la pacientojn eksteren. Kaj denove estis la brava kaj senlaca S-ino Gibson, kiu kontrolis la transportadon de ĉiu vundito kaj zorgeme atentis, ke la vundo per la moviĝo ne suferu, ke la portantoj en la mallarĝa pordeto ne tuŝu ion. Dum ĉi tiuj kelkaj tagoj ŝi fariĝis por ili patrino.

La stevardino ĉiel helpis ŝin, sed malgraŭ tio, ke ŝi estis komplezema, la malsanuloj turnis sin kun siaj suferoj al S-ino Gibson.

"Mi nenion valoras ĉi tie," koleretis la juna knabino, kiam ŝi denove volis servi unu pacienton kaj tiu vokis S-inon Gibson.

"Ne koleru, fraŭlino," li kvietigis ŝin. "Al mi ŝajnas, ke anstataŭ S-ino Gibson, flegas min mia panjo."

"Nu, mi scias....sed mi tiom volas helpi ŝin. Ŝi ja tion...."

Ŝi volis diri "ne eltenos," sed subite ŝi silentis. Kial rememorigi la malsanulojn, ke S-ino Gibson proksimiĝas al la fino?

"Ne estu tiom modesta, fraŭlino," trankviligis ŝin la sinjoro. "Vi helpas min super viaj fortoj. Mi ne scias, kion mi farus ĉi tie sen vi."

Malfrue vespere ili endormiĝis.

Ĉu ili dormis? Ili apenaŭ fermis okulojn, kiam ili sonĝe vidis aeroplanon, kiu zorge malsuprenleviĝas al la glaciroko. Piloto salutas ilin kaj postulas de ili signon, kie li povas plej bone alteriĝi. Ili elkuras sur la glacion, montras, svingas, ĉirkaŭbrakas unu la alian, aplaŭdas, ridas, ploras, saltetas kiel malgrandaj infanoj... En tiu momento puŝo de malmola apogilo, akra doloro en la piedo aŭ en la mano, malfermitaj okuloj, mallumo, maltrankvila spirado de la kunsuferantoj....kaj tie antaŭe, klinita apud tremanta flamo de estingiĝanta kandelo super malfermita libro, sidas S-ino Gibson, kiu demandas per mallaŭta voĉo:

"Ĉu vi deziras ion?"

"Ne, mi dankas, S-ino Gibson. Mi fartas bone."

Poste tio estis ia sava ekspedicio. Ĝi alveturegas sur skioj kiel aro de fantomoj. Ĝi kunportas nutraĵojn, varman lakton, varmegan teon, dikajn lanajn kovrilojn, komfortajn portilojn. Ili veturas de sur la glaciroko, returnas sin por lastan fojon vidi la lokon, kiu facile povus fariĝi tombo, kaj oni jam rapidegas malsupren en la valon, renkonten al la homoj, renkonten al nova vivo.... Subite la glaciroko malmilde kliniĝas, la portilo sur la skioj ekveturas, la savantoj vane klopodas reteni ĝin.... oni falegas ĉiam pli rapide pli plenforte, pli sovaĝe .... antaŭe troviĝas terura abismo kun nevidebla fundo ... angorplena krio.... mortiga falo....

Mallumo kaj S-ino Gibson.

"Ĉu al vi doloras?"

"Nenio, S-ino Gibson...."

Kaj poste la situacio estas alia. Bakker sidas en la rondo de sia familio. Vespermanĝo estas finita. En la forno agrable krakas la brulligno. Ekstere fajfas la ventego kaj li rakontas. La familio estas kvazaŭ en ekstazo. Ankaŭ la konatoj venis por rigardi lin. Ili premas lian manon kaj ne povas kredi, ke li vere revenis. Scivolaj demandoj. Kiam tio okazis? Kiom da personoj flugis? Kiu trovis vin? Kiel vi malsupreniris? Kio okazis al la ceteraj? Bakker ridetas; li havas ĝojon pro tiu intereso kaj nur nun li konstatas, ke li travivis ion eksterordinaran. Li faras gravan mienon kaj rakontas per sia kutima humoro, gaje kaj simple, ĉion kiel heroo en kortuŝa tragedio. Li finas. Familianoj kaj amikoj ĉirkaŭbrakas lin. Ili ĵetas lin alten pro la ĝojo, ke li estas savita, poste ili balancigas lin iom pli, Bakker flugas alten, puŝego kontraŭ la plafonon—aŭ!—

"Ĉu vi batis vin?" karesas lin la silka voĉo de sinjorino Gibson. "Momenton, mi ordigos al vi la kusenon."—

Payen alteriĝas en Parizo.

Ĉe la elirejo el la flugejo staras policisto. Li observas la vojaĝantojn kaj kaŝe komparas ilin kun la fotografaĵo, kiun li havas en la maldekstra manplato. "Ĉu sinjoro Payen?" li demandas.—"Jes."—"Mi arestas vin en la nomo de la leĝo."—"Pardonu....tio estas miskompreno."—"La miskompreno ne estas ebla."—"Sed—kial?"—"Tion vi ekscios ĉe la juĝistaro. Cetere, tion ja scias la tuta Francujo....kial mi ne diru tion al vi? Daumal estis kondamnita al la morto. Li estis ekzekutita hieraŭ. Antaŭ sia morto li konfesis ĉion: li vendis siajn planojn al la Germanoj kaj vi helpis lin."—"Permesu....!"—"Kiaj paroloj! Ni iru!"—Li paŝas flanke de la policisto kaj ekkrioj de gazetvendisto penetras en liajn orelojn: "Paris Soir! Paris Soir! Ankoraŭ unu fakturo pagita! La perfidulo Daumal ekzekutita, pri lia kunulo Payen eldonita la arestordono! Paris Soir! Paris Soir....!" La bubo krias el la tuta gorĝo, kvazaŭ oni minacas lin per tranĉiloj. Payen ŝtopas siajn orelojn, sed la voĉo estas ĉiam pli akra, pli tondra, el la vortoj "perfidulo" kaj "Payen" fariĝas la ardiĝintaj ŝtaldratoj, kiuj pikas la oreltimpanojn, la bruado en la kapo ŝanĝiĝas al la fulmotondro, Payen ŝanceliras, altaj domoj ŝancelegiĝas, poste ia krako kaj terura, surdiga frapego—

Payen elsaltis.

Samtempe kun li ekstaris ĉiuj sanuloj. La pacientoj, kiuj povis, levis sin sur siaj kuŝejoj. Malfermegitaj okuloj estis direktataj al sinjorino Gibson.

"Kio okazis?"

"Mi ne scias," ŝi respondis necerte.

"Lavango!" opiniis Bakker.

"Mi konas la bruadon de la lavangoj," neis per la kapo sinjorino Gibson. "Ĝi estus ja pli longa, ni aŭdus ĝin ankoraŭ nun. Tio estis frapego. Nur la frapego, nenio plu."

"Silentu!" vokis vundita civilulo. "Ĉu ne ĉirkaŭflugas super ni iu aviadilo? Eble ili pafis por atentigi nin, ke ni devas doni signon al ili, kie ni estas?"

Payen kaj la stevardino eliris el la aeroplano kaj atente aŭskultis.

Silento.

"Kio ĝi povis esti?" demandis denove la maltrankviligitaj pasaĝeroj.

"Se tio ne estis lavango—kaj tio ne estis—" diris malrapide Generalo Gibson, "tio povis esti nur—"

En tiu momento rigardis lin sinjorino Gibson. Ĝi estis nur mallonga, fulma rigardo—sed kiom signifas tia rigardo ĉe homoj, kiuj vivis kune preskaŭ kvardek jarojn! Kiom ĝi povas sciigi!

Generalo Gibson ekkomprenis. Li silentis kaj rapide ordetigis la bandaĝon sur la vundita nazo.

"Kio do povus ĝi esti?" instigis lin ĉiuj.

"Nu..." li ne povis tuj elembarasiĝi. "Tio povus esti nur fantomo..."

"Neeble! Ni ja ĉiuj estis per tio vekitaj."

"Kompreneble.... ankaŭ mi ne kredas nuran fantomon. Sufiĉus ekzemple, ke pro la frosto kraku iu muro de la aeroplano. Malforta frapo ĉi tie bruas kiel tondro, precipe se homo dormas."

"Sed sinjorino Gibson maldormis!"

"Mi iomete dormetis, amikoj. Mi opinias, ke ni ĉiuj faris la samon."

Ankoraŭ longe ili parolis pri la stranga okazintaĵo. Nur preskaŭ je mateno ili denove endormiĝis.

Generalo Gibson kaj lia edzino iris dum kelkaj momentoj eksteren. Ili foriris kelkajn paŝojn de la aviadilo.

"Ĉu vi opinias, ke ĝi estis la glaciroko?" demandis Generalo Gibson.

"Mi scias tion. Mi maldormis."

"Ĉu nia glaciroko?"

"Jes. La tuta aeroplano ektremis."

"Tio ja estus tre malbona...."

"Pro tio mi avertis vin."

"Dankon. Mi volas ĉion solvi tuj, soldatmaniere, kaj mi forgesas, ke ĉi tie...."

"Estos pli bone, se ni pri tio silentos. Egale ni povas nenion fari kontraŭ tio."

"Bedaŭrinde."

La frosto tremigis ilin. Ili reiris.

Sed ankoraŭ unu homo sciis, ke ĝi estis la glaciroko. Marcel Payen. Kiel studento li vizitis kelkfoje en kristnaskaj libertagoj Savoj-Alpojn por montgrimpi. Li konis tiun strangan krakon, kiu sonas kiel kanonpafo. Krom tio li vidis la avertan rigardon de sinjorino Gibson, post kiu la Generalo tuj silentis. Matene, kiam iomete plivarmiĝis, li iris promeni. Sola. Atente li observis la glacirokon, sed li nenion trovis. Fine li atingis la okcidentan randon de la glaciroko, kie malegale ondigitaj neĝblovaĵoj malebligis la antaŭenrigardon.

Li supreniris al unu el la plej altaj pintoj kaj staris kvazaŭ frostigita. Antaŭ li etendiĝis laŭlonge de la glaciroko profunda krevaĵo.

Li staris kiel ensorĉita.

"Kion vi diras pri tio, sinjoro Payen?" aŭdiĝis malantaŭ li.

Al la pli alta loko proksimiĝis sinjorino Gibson. De la loko, kie ŝi ĵus troviĝis, ŝi ankoraŭ ne povis vidi la krevaĵon.

"Pri kio, sinjorino Gibson?" li faris nekomprenan mienon kaj rapide malsupreniris, por delogi ŝian atenton.

"Nu, pri tiu truo! Restu tie!"

La rigardo de Payen estis plena de admiro. Kiom da braveco montris ĉi tiu edzino de la Generalo!

"Ĉu vi scias pri tio?"

"Kompreneble, tuj hieraŭ. Mi vidis ĝin posttagmeze, kiam mi iris dum kelkaj momentoj por spiri."

"Kaj vi diris pri tio al neniu!" La frazo enhavis riproĉon kaj ankaŭ rekonon.

"Estus ja sensence atentigi pri la danĝero, kontraŭ kiu ni povas nenion fari. Ho—!"

Ŝi supreniris la pinton kaj vidis la truon.

"Tion mi timis," ŝi diris pene. Ŝia kutime trankvila vizaĝo montris ŝian malserenon. "La truo plilongiĝis certe kvindek metrojn. Kiel vi vidas, ĝi estas rekta kiel ŝnuro. Kaj ĝi celas rekte al la aeroplano."

"Tio signifas—"

"Tio signifas, ke sufiĉas nur kelkaj tiaj frapoj, kian ni aŭdis nokte—kaj ni devos transloĝiĝi sur la glacirokon. Movi la enborintan aeroplanon, pri tio ni ne povas eĉ pensi. Kaj eĉ se ni sukcesus movi ĝin, kiu garantius al ni, ke la fendo ne turniĝos ĝuste al tiu loko, kien ni translokus la aeroplanon?"

Ili observis senvorte la minacan cikatron de la glaciroko.

"Antaŭ la malsanuloj mi ne parolos pri la afero, sinjoro Payen," komencis post momento sinjorino Gibson. "Sed al vi mi tion diros: nia situacio estas senespera. Temas ne nur pri la truo. Minacas ankaŭ la malsato. La hieraŭa deserto, kiun mi disdonis, ja estis nenia manĝaĵo. Por hodiaŭ ni havas nur po unu biskvito kaj peceto da ĉokolado, sed nur por la pacientoj. Ni, sanaj, devos ankoraŭ resti sen manĝaĵo."

"Ni devas esperi," li povis konsoli ŝin.

Ŝi ridetis. Sed ĝi estis alia rideto ol tiu, kiun kutimis vidi la malsanuloj.

"Esperi? Mi ankaŭ esperis. Sed en tiu momento, en kiu mi eksciis, ke la mondo ne scias la lokon de nia alteriĝo, mi perdis la esperon. Ne temas pri ni. Ni eĉ sen manĝaĵoj povus elteni tri, eble kvar tagojn. Kompreneble, se ni estus devigataj forlasi la aeroplanon, dumnokte ni certe frostiĝus. Sed temas pri la vunditoj."

"Tiujn vi flegis tiom zorge, ke vi ne bezonas timi."

"La flegado ne sufiĉas. Ili bezonas kuracilojn. Mi timas, sinjoro Payen," ŝia voĉo rompiĝis, "mi ege timas...."

"Ĉio estos denove bona," li konsolis ŝin.

"Do mi diros tion al vi malkaŝe...." ŝi decidiĝis subite. "Mi jam ne povas sole porti tiun respondecon. Du rompaĵoj komencas kunpusiĝi. La piloto tute ne plaĉas al mi. Li estas heroo, li eĉ ne ĝemetas—sed tio min ne trompas. Kaj mia edzo—"

"Kio estas al la sinjoro Generalo?"

"Li estis ĉiam tiel malmola," ŝi flustris. "Komprenu, malmola al si. Ankaŭ ĉifoje li ne permesis, ke mi zorgu pri lia vundo tiom, kiom ĝi meritis. Ĉiam li diras, ke tio estas nenio—"

"Li ja diras, ke la vundo bele resaniĝas."

"Resaniĝas, resaniĝas.... Ankaŭ al mi li tion diras, malfeliĉulo. Kaj dume—li ricevis la sangveneniĝon."

"Ho—!"

"Se tiuj plej gravaj pacientoj ne ricevos helpon de la kuracisto en kvardek ok horoj, ili estos perditaj."

Payen senvole pugnigis la manojn. Kvazaŭ li volus kontraŭ iun ĵeti sin kaj lukti kun li. Kiom hontige, humilige, malinde al sana viro ĝi estas! Senpove rigardi, kiel la maljuna virino heroe batalas kontraŭ la malsanoj kaj kontraŭ la proksimiĝanta morto! Vidi, kiel la homoj pereas, kaj ne povi eĉ fingron movi pro ili! Scii, ke ie en la malproksimo estas fidela kamarado, kiu angorplene kalkulas la horojn, kiuj mezuras la distancon inter li kaj la eldiro de la verdikto! Laŭ Paris Soir oni povis facile diveni, kio Daumalon atendas. Kaj neniel mirigas, ĉar pri la perfiduloj kaj koruptuloj oni devas vere severe agi. Daumal—kaj perfidulo! Kaj sufiĉus kelkaj vortoj, kelkaj vortoj de Payen....

La montegaro kunpremis lin per glacia roko, de kiu li neniel povis foriĝi.

Jes, batali, lukti, interbatali kaj venki! Eble ankaŭ malvenkita fali, nur ne tiel malfare—

Naiva homo! Batali, lukti, interbatali! Nu, interbatalu, stultulo, interbatalu, se vi havas kontraŭulon! La kontraŭulo estas ja nur glaciroko—

Se necese, ankaŭ kun la glaciroko!

"Ĉe la frakasiĝo ni havis feliĉon," finis siajn pensojn sinjorino Gibson. "Sed ni saviĝis nur por ke ni nun.... mortu. Se ne okazos miraklo, ĉio estos finita."

Se necese, ankaŭ kun la glaciroko! Subita ideo, aŭdaca, kuraĝa....

"Ne estos sinjorino Gibson!" li vokis memkonfide. "Ni faros ĉion, por savi niajn kunulojn!"

Ŝi rigardis lin malkomprene.

"Kaj ĉu ni ankoraŭ ne faris?"

"Vi faris ĉion, pardonu," li senkulpigis ŝin. "Sed ni, nome mi, ankoraŭ ne."

"Kion vi povus fari, sinjoro Payen," ŝi diris malĝoje. "Mi opinias, ke al ni restas jam nenio."

"Ankoraŭ io," diris firme Payen.

"Mi ne komprenas."

"Al ni restas la lasta."

"Tio estas?"

"Provi la malsupreniron en la valon."

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"