Kaptitoj de la glacirokoj: Ĉapitro 6: La serĉo

La viro, deĵoranta en la Berna radiostacio sur la flugejo, havis multe da laboro, kiel ĉiam. Komunikoj el ĉiuj direktoj kruciĝis rapidege.

Subite li aŭdis la vokon MAYDAY. Ĉiuj sendstacioj eksilentis antaŭ la grava komuniko.

"MAYDAY el aviadilo F-AKCS....!"

La radiisto rapide notis la raporton de Bernier. Poste dua komuniko, pri la nutraĵoj. Kaj aldono: "Sendu al redakcio...."

Fino.

"Daŭrigu!" vokis la radiisto. "Ni aŭdis bone, daŭrigu!"

Nenio aŭdiĝis.

"Flugejo en Berno!" Li ne volis cedi. "Elsendu konstante, ni atentigos ĉiujn staciojn!"

Li vokis vane. Li jam sciis, ke oni ne aŭdas lin, sed li tamen ne ĉesis. Nur kiam li estis certa, ke la kontakto estis tute rompita, li komunikis la sciigon al ĉiuj svisaj radiostacioj. Post horo sciis pri la frakasiĝo ankaŭ ĉirkaŭaj landoj: Francujo, Italujo, Aŭstrujo, Germanujo. La komuniko rapide disvastiĝis okcidenten kaj orienten, norden kaj suden, kaj vespere la deksepan de Novembro raportis preskaŭ ĉiuj eŭropaj sendstacioj:

"En la Alpoj frakasiĝis aeroplano de tipo Amiot F-AKCS dum flugo de Romo al Parizo. El la tuta nombro de dek du personoj, estas ok vunditaj. Pri savaj laboroj oni ankoraŭ ne povas komenci, ĉar en la Alpoj furiozas neĝventegoj."

La savajn laborojn oni ankoraŭ ne entreprenis, sed ili estis jam preparitaj. En Svisujo, Italujo, Francujo kaj Anglujo interkonsiliĝis pilotoj. Kaj ne nur pilotoj. Ankaŭ aviadsekcioj de la kuniĝintaj staboj konstruis planojn por savi la perditojn. En oficejo tio aspektis kiel antaŭ la komenco de ofensivo. Militaj fakanoj estis klinitaj super detalaj landkartoj de la Alpa montar-masivo; ili mezuris distancojn, notis altojn de la montoj kaj klopodis diveni, sur kiu glaciroko la tragedio povis okazi.

Al ĉiuj estis klare, ke la helpo devos veni plej eble rapide, se la viktimoj de la katastrofo ne devos perei de frosto, malsato kaj manko de kuraciloj.

Ĵurnaloj en okulfrapa aranĝo alportis la sciigon pri la malfeliĉo. Denove oni pridebatis la demandon, kiom danĝera estas vojaĝado en aeroplano. Al iuj skribistaĉoj, kiuj dum la tuta vivo eĉ ne proksimiĝis al aeroplano, ĉar ili sentis preskaŭ prahistorian teruron pri la bluetaj altoj, la alpa tragedio estis akvo por ilia muelilo. Ili memorigis ĉiujn grandajn katastrofojn, kiuj okazis en la historio de la aviado. Ili klopodis pruvi, ke la vojaĝado per la vagonaro estas multe pli sekura, kaj avertis kontraŭ uzado de la aeroplano.

Sed kontraŭ ili elsvarmis la armeo de la bravaj agloj. Ili estis tiuj, kiuj sentis sin kiel hejme en la aero, amikoj kaj sindonaj adorantoj de la aera sporto. Trankvile, sen vana kriado, ili arigis senfinajn vicojn de ciferoj, kiuj mem parolis. Ili citis per nefanfarona parolo la faktojn. Objektivaj legantoj konkludis, ke la nombro de viktimoj rilate al la nombro de faritaj flugoj estas neniel malpli bona ol ĉe aliaj transportiloj.

Estu kiel ajn, ĉi tiu polemiko vekis tiom grandan intereson pri la viktimoj en la Alpoj, ke el ĉiuj mondpartoj venis proponoj, kiel savi ilin. Ĉar ĉiuj artikoloj—egale, ĉu la skribintoj estis por la aviado aŭ kontraŭ ĝi—finiĝis per tiu sama konkludo: Sur la glaciroko en la Alpoj pereas dek du malfeliĉuloj. Savu ilin!

Ĝi sonis el ĉiuj landoj kiel petego kaj samtempe kiel severa ordono. Ĝi estis ankaŭ pruvo, ke la homaro ne lasis sin finbatiĝi de la kelkjara regado de mallumo. Ke homo restis homo malgraŭ ĉiuj teruraj scenoj en koncentrejoj, ke homo ne ĉesis ami la homon kaj ne perdis intereson pri la vivo de sia proksimulo malgraŭ sciigoj pri hekatomboj de mortintoj en gaskameroj, sur batalkampoj, en bombarditaj urboj, sur ekzekutejoj. Ĝi sonis kiel kanto, per kiu la homaro volis sonigi ĉiun sian ardan kredon, ke en la mondo estas ne nur kolero kaj malamo, sed ankaŭ la amo.

Ekheliĝis la dua tago kaj Svislando elsendis la saman komunikon:

"La neĝventego furiozas egalforte. Alpoj kaŝitaj de nebulo, la flugado neebla."

Des pli fervore oni daŭrigis la preparojn por savaj laboroj. Ĉu estos eble alteriĝi al la glaciroko? Kaj se ne, kiamaniere oni savos ilin? Oni malsuprenĵetu al ili nutraĵojn. Bone, sed kio poste?

Kaj jen oni sendis jenan proponon. Alveturigu el Anglujo la usonajn helikopterojn, tiujn aviadilojn de admirinda konstruo, kiuj povas alteriĝi kaj suprenleviĝi en kiu ajn loko, vertikale malsupren kaj vertikale supren, sen kiu ajn veturiga surfaco. Per tio oni savu perditojn, eĉ se ili estu tuj sub krutega montfaco!

Samtempe sin anoncis grandega legio de volontuloj el la vicoj de la svisaj montgrimpuloj, kunigitaj en Savsindikato de la svisaj alpistoj. Tiuj ĉi viroj ne inklinis multe paroli. Ĉiu esploris sian ekipaĵon—ŝnuregon, montgrimpajn botojn, stangojn, krampojn, hakileton dorsosakon—kaj rigardis la ĉielon. Kaj la vizaĝo malheliĝis, kiam li vidis la montegojn nebulitaj kaj poste reiris en la kabanon. Ili kuŝigis sin sur lignan liton tiaj, kiaj ili estis: vestitaj, kun botoj pretaj por en kiu ajn momento eliri al la frostaj pintoj. Dekoj da tiaj savgrupoj atendis en turistaj kabanoj en la Alpoj la komandon.

Fine heliĝis.

La Alpoj ektondris per muĝado de motoroj. Aviadiloj de la plej diversaj tipoj, aviadiloj svisaj, francaj, anglaj, usonaj kaj italaj flugis super la suda parto de la Alpoj kaj serĉis la perditojn. Ne ekzistis unu granda glaciroko en larĝa cirklo ĉirkaŭ la montoj Collon kaj Combin, kiu ne estis zorgeme esplorita. Ĉar la aviadistoj ĝuste supozis, ke la aeroplano estos superŝutita de neĝo kaj pro tio malmulte videbla, ili flugis en danĝera proksimo de la tero por ke ili nenion malatentu. Sed ĉiuj grupoj de la savaj aeroplanoj reflugis al siaj flugejoj kaj la pilotoj raportis per la mallonga parolo de aviadistoj:

Nenion!

Kaj simile fartis ankaŭ la svisaj montgrimpuloj, kiuj faris verajn miraklojn de bravo. Ili malatentis tion, ke la freŝe falinta neĝo komencis rulfali en la abismojn en la formo de lavango, kiu povus ilin en ĉiu momento superŝuti. Ili silentis dum danĝera suprengrimpado, ili ne parolis dum malsuprenirado. Nur post reveno en la kabanon ili raportis al sia centro:

Ankoraŭ nenion!

Io sufoka penetris en la kabanojn, en kiuj sidis la pilotoj kaj observistoj. Ĝi penetris en la oficejojn, kie oni organizis novajn kaj ankoraŭ novajn flugojn. Ĝi ŝvebis interne de la muroj de la turistaj kabanoj. La perditoj komunikis, ke ili havas nutraĵojn por du tagoj. De ilia elsendo jam pasis la tria tago.

Kiom longe ankoraŭ....?

En ĉi tiun malbonan humoron ĵetis kelkajn sunradiojn la komuniko de la franca parto. Montanoj en alte situanta vilaĝo asertis, ke ili en tiu fatala tago aŭdis tre klare la krakon, kiu povis deveni nur de aviadil-frakasiĝo.

Oni alidirektis la ĉefan ondon de la serĉado okcidenten. Nu, kial ne la radiotelegrafisto el Amiot F-AKCS sciigis, ke li fiksis la geografian pozicion nur proksimume.

Sed la dudeka de Novembro proksimiĝis al la fino kaj raportoj de ĉiuj ekspedicioj sonis konsente:

Ĉiam ankoraŭ nenion!

Tiun saman vesperon vibris telefondratoj en ĉiuj turistaj kabanoj laŭ la tuta longo kaj larĝo de la Alpoj. La Savsindikato de la svisaj alpistoj eldonis ĉi tiun ordonon:

"Al ĉiuj savgrupoj! Disvastigu la serĉon tra la tuta Alpregiono! Uzu ĉiujn rezervojn!"

Tio estis la lasta, kiun povis ĉi tiu nobla asocio fari por savi la perditojn.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"