Hamleto: Akto IV
AKTO IV
SCENO I
Ĉambro en la palaco. La Reĝo, la Reĝino, Rosenkranz kaj Güldenstern.
REĜO (al la reĝino).
En viaj ĝemoj estas ia senco;Kaj mi ĝin devas scii; kie estasLa filo via?REĜINO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).
Mi vin petas, lasuNin solajn por momento. (Ambaŭ foriras) Ha, sinjoro!Teruran nokton devis mi travivi!REĜO
Per kio? kio estas kun Hamleto?REĜINO
Li furiozas, kiel mar’ kaj ventoEn reciproka veta batalado.En sovaĝeco sia li ekaŭdis,Post la tapiŝo bruon, kaj rapideLi sian glavon tiris, kriis: «rato!»Kaj en la flamo de l’ frenezo siaMortigis la maljunan Polonion.REĜO
Terura faro! Tio nin atingus,Se tie starus ni. Danĝere estasLin lasi plu en tia libereco.Al vi, al mi, al ĉiuj ĝi minacas.Ho ve, sur kiu kuŝas respondecoPor tiu sanga faro? Jes, sur mi:Mi el singardo devis lin enŝlosiKaj teni malproksime de la homoj;Sed mia amo estis tiel granda,Ke mi ne volis agi laŭ prudento.Kaj kiel posedanto de malsano,Kaŝinda por la mondo, mi ĝin lasisKonsumi en sekreto mian vivon.Kie li estas?REĜINO
La malvivan korponLi ien trenis for; kaj, kvazaŭ granoDa pura oro en amaso kota,La saĝo kaj la koro por momentoEn li ekbrilis: pente li ekploris.REĜO
Gertrudo, venu! Antaŭ ol la sunoSin kaŝos post la montoj, li jam estosSur ŝipo; kaj teruran lian faronPer ĉiuj artoj kaj aŭtoritatoNi penos senkulpigi.—Güldenstern!(Rosenkranz kaj Güldenstern venas.)Vi ambaŭ iru kaj helpantojn prenu!Hamleto en atako de frenezoMortigis Polonion kaj fortrenisKun si la korpon de la mortigito.Nun iru, serĉu lin, kun li parolu,La korpon do venigu en preĝejon.Mi petas vin, rapidu!(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) Nun, Gertrudo,Ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn,Rakontos ni al ili la aferon:Kio fariĝis, kion ni intencas.Per tio la serpento-kalumnio,Portanta sian langon la venenanRapide de poluso al polusoKiel la pafo de la pafilego,Indulgos eble nian puran nomonKaj malaperos sendanĝere. Venu!Teruro kaj interna bataladoTurmentas mian koron kaj animon.
(Ambaŭ foriras.)
SCENO II
Alia ĉambro en la palaco. Hamleto venas.
HAMLETO
Bone kaŝita!
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN (post la sceno).
Hamleto! Princo Hamleto!
HAMLETO
Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz kaj Güldenstern eniras.)
ROSENKRANZ
Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio?
HAMLETO
Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca.
ROSENKRANZ
Montru al ni la lokon, por ke ni povu ĝin preni kaj porti en la preĝejon.
HAMLETO
Ne kredu!
ROSENKRANZ
Kion ne kredi?
HAMLETO
Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de reĝo?
ROSENKRANZ
Ĉu vi pensas, ke mi estas spongo, princo?
HAMLETO
Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuĉas la mienon, la favorojn kaj la ordonojn de la reĝo. Sed tiaj servantoj faras al la reĝo la plej bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan pecon en la angulo de sia buŝo: plej antaŭe en la buŝon, por plej poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka.
ROSENKRANZ
Mi vin ne komprenas, princo.
HAMLETO
Estas al mi tre agrable: en malsaĝaj oreloj aluda parolo dormas.
ROSENKRANZ
Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la reĝo.
HAMLETO
La korpo estas ĉe la reĝo, sed la reĝo ne estas ĉe la korpo. La reĝo estas objekto...
GÜLDENSTERN
Objekto, princo?
HAMLETO
Kiu estas nenio. Venu al li. Kaŝu vin, vulpo, aliaj ĝin sekvu!
(Ĉiuj foriras.)
SCENO III
Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj korteganoj.
REĜO
Mi lasis lin alveni, kaj la korponMi lasis serĉi. Ho, kia danĝero,Se li tiel libere promenados!Kaj tamen ni ne povas kun li agiLaŭ tuta severeco de la leĝo:Lin amas la amaso la malsaĝa,—Ĝi juĝas per okulo, ne per kapo,Ĝi vidas la grandecon de la puno,Kaj pri la kulpo ĝi ne volas pensi.Nun tiu ĉi forsendo devas ŝajniTrankvila rezultato de pripenso.Malbonon per malbono ni forigosAŭ per nenio.(Venas Rosenkranz.)Ha, nu kio estas?ROSENKRANZ
Pri tio, kien metis li la korpon,Ne povis ni sciiĝi.REĜO
Kaj li mem?ROSENKRANZ
Li estas, reĝo, tie ĉi, sub gardo,Ĝis vi ordonos.REĜO
Oni lin venigu.ROSENKRANZ
He, Güldenstern, la princon enkonduku!
(Eniras Güldenstern kun Hamleto.)
REĜO
Nu, Hamleto, kie estas Polonio?
HAMLETO
Ĉe la vespermanĝo.
REĜO
Ĉe la vespermanĝo?
HAMLETO
Ne kie li manĝas, sed kie li estas manĝata. Kolekto da saĝaj kavaliroj en formo de vermoj venis nun al li kun vizito. Tuŝante la manĝadon, tiuj ĉi vermetoj estas la plej grandaj potenculoj. Ni nutras la bestojn, por nutri nin mem; kaj nin mem ni nutras por la vermoj. La grasa reĝo kaj la malgrasa almozulo estas nur du diversaj manĝospecoj, difinitaj por unu sama tablo: tio ĉi estas la fino de ĉio.
REĜO
Ho, Dio, Dio!
HAMLETO
Jen homo kaptas fiŝojn per la vermeto, kiu manĝis reĝon, kaj manĝas poste la fiŝon, kiu manĝis tiun vermon.
REĜO
Kion vi volas diri per tio ĉi?
HAMLETO
Nenion, mi volis nur montri al vi, ke reĝo povas vojaĝi tra la intestoj de almozulo.
REĜO
Kie estas Polonio?
HAMLETO
En la ĉielo. Sendu tien, por rigardi. Se via sendito tie lin ne trovos, tiam serĉu lin mem en alia loko. Sed se vi en la daŭro de monato lin ne trovos, vi lin eksentos per la nazo, kiam vi iros sur la ŝtuparon de la galerio.
REĜO (al kelkaj korteganoj).
Iru, serĉu lin tie.
HAMLETO (al la korteganoj).
Li atendos. (Kelkaj korteganoj foriras.)
REĜO
Hamleto, pro sendanĝereco viaAl ni tre kara, kiel via faroSincere nin doloras, vi nun devasPost la terura faro tre rapideVeturi for. Vi tial vin pretigu;La ŝipo jam atendas vin, la ventoFavoras, kaj vi nun en bona horoAnglujon forveturos.HAMLETO
Anglujon?REĜO
Jes, Hamleto.
HAMLETO
Bone.
REĜO
Nun vi scias nian intencon.
HAMLETO
Mi vidas anĝelon, kiu ilin vidas. Sed bone! Anglujon! Adiaŭ, kara patrino!
REĜO
Via amanta vin patro, Hamleto.
HAMLETO
Mia patrino. Patro kaj patrino estas geedzoj; geedzoj estas kiel unu korpo: sekve, mia patrino. Ni veturu Anglujon!
REĜO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).
Vi sekvu lin kaj logu al la ŝipo.Rapidu: ĝis vespero li jam devasTroviĝi sur la maro. Ne prokrastu!Jam ĉio estas preta al veturo.Rapidu, mi vin petas!(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)Vi, Anglujo,Se mia amo estas por vi kara—Vi taksi ĝin ja povas, ĉar ankoraŭ Ja ne paliĝis la cikatro, kiunLa dana glavo al vi akre donis,Kaj la tribut’ estimon vian montras—Vi tiam ne malŝatos la ordonon,En mia skribo klare esprimitan,—Kaj morto al Hamleto! Ho, Anglujo,Plenumu plej rapide mian peton!Li kiel febro mian sangon batas...Vi devas min sanigi. Dum li vivas,Feliĉon mi neniam povas trovi. (Foriras.)SCENO IV
Ebenaĵo en Danujo. Fortinbras kaj militistaro en marŝo.
FORTINBRAS
Salutu, kapitan’ en mia nomoLa reĝon de Danujo kaj raportu,Ke Fortinbras’ laŭ la promeso liaDeziras havi nun akompanantojnPor la trairo de la dana lando.Vi scias, kie vi nin povos trovi.Se lia reĝa moŝto ekdezirosKun ni paroli, ni laŭ nia ŝuldoTuj lin salutos. Tiel vi raportu.KAPITANO
Mi faros, princ’.FORTINBRAS (al la soldatoj.)
Antaŭen! Ne rapidu!(Li foriras kun la soldatoj. Hamleto, Rosenkranz,Güldenstern kaj aliaj venas.)HAMLETO
Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj?KAPITANO
De la norvego.HAMLETO
Kien ili iras?KAPITANO
Kontraŭ Polujon.HAMLETO
Kaj sub kia estro?KAPITANO
Sub la norvega princo Fortinbras.HAMLETO
Ĉu vi deziras per milito preniPolujon tutan aŭ nur liman pecon?KAPITANO
Por al vi diri tute puran veron,Ni iras pro peceto nur malgranda,Pli pro la nomo, ol pro la profito.Eĉ kvin dukatojn mi por ĝi ne donus.Kaj se ĝin vendi, ĝi al la norvegoAŭ al la polo certe pli ne donus.HAMLETO
La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos.KAPITANO
Ho ne, ili kolektis jam soldatojn.HAMLETO (flanken.)
Du mil animojn, dudek mil dukatojnSendube kostos tiu ĉi disputo!Ulcero de bonstato kaj de paco,—Interne krevas, se eksteren mortoNe vokas ĝin. (Laŭte) Mi dankas vin, sinjoro!KAPITANO
Feliĉan vojon! (Foriras.)ROSENKRANZ
Princo, ni atendas.HAMLETO
Mi baldaŭ sekvos; iru vi antaŭe.(Rosenkranz kaj la aliaj foriras.)Ha, ĉio plendas kontraŭ mi, riproĉasSevere por prokrasto de la venĝo!Por kio taŭgas homo, se la temponLi uzas nur por manĝi kaj por dormi?Nenio pli ol bruto! La KreintoAl ni kapablon de pensado donis,Por povi vidi posten kaj antaŭen,Li donis al ni saĝon ne por tio,Ke ĝi en ni sen uzo pereadu.Ĉu mi ĝin nomos bruta forgesado?Ĉu mi ĝin nomos tima dubo, kiuTro longe pensas pri la rezultato,—Pripensemeco tia en si havasKvaronon nur de la prudento veraKaj tri kvaronojn de malnobla timo.Por kio mi nun vivas? Por eterneNur ripetadi: «Tion ĉi vi faru»—Kaj tamen resti sen farado, kiamPor ĝi mi havas kaŭzon kaj la volonKaj forton kaj rimedojn por plenumi!Kaj ĉio min instigas! Jen ekzemplo:Mi vidis nun potencan soldataron,—Ĝin juna princ’ kondukas; en gloramoLi riskas por la duba rezultatoKuraĝe sian vivon, li ne timasKlopodojn kaj danĝerojn,—kaj pro kio?Pro nuksa ŝelo! Esti vere grandaSignifas: sin ne movi sen bezono,Sed eĉ pro pajlo forte ekbatali,Se ĝin postulas la honor’. Kaj mi?La morto de la patro, malhonoroDe la patrino, sango kaj prudento Instigas min,—kaj mi nenion faras!Kun honto antaŭvidas mi la mortonDe dudek mil soldatoj, kiuj irasPro bagatelo, pro fantom’ de gloroAl tombo. Kaj la pec’, pro kiu iliBatalas, ne sufiĉas eĉ por doniAl ili ĉiuj lokon por bataloAŭ por enpreni ĉiujn mortigotajn!De nun, ho mia kapo, vi laboruNur por la venĝo, aŭ ekdormu tute! (Foriras.)SCENO V
Elsinoro. Ĉambro en la palaco. La reĝino kaj Horacio.
REĜINO
Ne, ne! Ne volas mi kun ŝi paroli.HORACIO
Ŝi forte petas, ŝia stato estasTre kompatinda.REĜINO
Kion do ŝi volas?HORACIO
Ŝi ĉiam pri la patro nur parolas;Ŝi diras, ke la mond’ estas kruela;Ŝi ĝemas kaj la bruston al si batas;Ŝin bagatel’ ĉagrenas; ŝi parolasDelire kaj sen ia klara senco,Kaj tamen ŝiaj vortoj la aŭdantonKondukas al konkludoj. KungluanteLa sencon de la vortoj, la mienojn,La signojn, la aludojn, oni povas Ne scii difinite, sed supoziTre multe da malbono. Estus boneKun ŝi paroli, ĉar ĉe la popoloTumulton povus veki ŝiaj vortoj.REĜINO
Enlasu ŝin! (Horacio foriras.) Al la anim’ malsanaAperas ĉie signoj de danĝero;La kulpo estas tiel timoplena,Ke per kaŝado ĝi sin nur malkaŝas!
(Venas Horacio kun Ofelio.)
OFELIO
Kie estas la bela reĝino de Danujo?
REĜINO
Kiel vi fartas, Ofelio?
OFELIO (kantas.)
Mia kara, mia beloEstis brava juna dano;Portis plumojn sur ĉapeloKaj bastonon en la mano.
REĜINO
Ha, mia kara fraŭlino, kion signifas tiu ĉi kanto?
OFELIO
Kion? Mi petas vin, aŭdu:
(Kantas.)
Vane estas la espero:Li jam mortis, ne revenas!Lian kapon kovras tero,La piedojn ŝtono tenas.
REĜINO
Sed diru al mi, Ofelio...
OFELIO
Mi petas vin, aŭskultu.
(Kantas.)
Ĉemizeton oni metis... (Eniras la reĝo.)
REĜINO
Ha, mia edzo, rigardu!
OFELIO (kantas.)
Sur karulon inter ploroj;Sur la tombon oni ĵetisMulton el la kampaj floroj.
REĜO
Kiel vi fartas, kara fraŭlino?
OFELIO
Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne scias, kio ni povas fariĝi. Bonan apetiton!
REĜO
Ŝi ne povas forgesi la patron.
OFELIO
He, ni ne parolu pri tio ĉi; sed se oni vin demandos, kion ĝi signifas, tiam diru: (Kantas.)
En la tag’ de ValentenoMi al mia la trezoroVenis frue en mateno,Por saluti vin el koro.Tuj li levis sin kaj diris:«Venu, venu, amikino!»Ŝi eniris, sed elirisJam virino, ne knabino.
REĜO
Kara Ofelio!
OFELIO
Por kio la ĵurado? Mi tuj finos. (Kantas.)
Fi do, hontu! Tiel agi!Vi ja trompis min sen koro!Amon viroj povas pagiPer depreno de l’ honoro! Vi edziĝi min promesis,Kaj la vorton vi ne tenis.
Kaj li respondas:
He, mi ŝercis kaj mi ĉesis...Kial do vi al mi venis?REĜO
Ĉu jam longe ŝi estas en tia stato?
OFELIO
Mi esperas, ke ĉio ankoraŭ estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos ĉion raporti, kaj vin mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleŝon! Bonan nokton, sinjorinoj! Bonan nokton, ĉarmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan nokton!
REĜO (al Horacio).
Vi sekvu ŝin kaj gardu ŝin atente.(Horacio foriras.)Ĝi estas la veneno de malĝojo;La morto de la patro ĉion kaŭzis.Gertrudo, kiam venas la suferoj,Ho ve, ne izolitaj ili venas,Sed en amaso. Ŝia patro mortis,La filo via estas forsendita—Li mem sovaĝe kaŭzis la forsendon—Kaj la popol’ tumultas en supozojPri l’ morto de l’ honesta Polonio.Ni faris neprudente, ke ni kaŝisLa veran kaŭzon de la morto lia:Jen Ofelio perdis la prudenton,Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj,Kaj—la plej grava—ŝia frato venisSekrete el Francujo, li miregas,Indignas, kaj nun en la urbo fluas Paroloj plej venenaj jam pri l’ mortoDe Polonio. Manko de klarigoJam faris, ke sur nin la tutan kulponDe la mistera morto oni ĵetis.Gertrudo mia kara, kiel stariTrankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj.
(Post la sceno oni aŭdas bruon.)
REĜINO
Ho, kia, bruo? Kia tumultego? (Nobelo eniras.)REĜO
Rapide la gardistojn! Lasu gardiLa pordon! Kio estas?NOBELO
Mia reĝo,Rapide kuru! Savu vin, ho reĝo!La ocean’, el bordo elirinte,Ne pli sovaĝe glutas l’ ebenaĵon,Ol nun Laerto kun terura bandoAtakas vian tutan servantaron.Lin la popolo nomas reĝo; kvazaŭLa mondo nun denove komenciĝusKaj kvazaŭ malaperis nun subiteLa historio kaj la tradicioj,Kreintoj kaj subtenoj de la indo,Nun ili krias: Ni elektu reĝon!Laerto estu reĝo! Kiel tondroRebruas, ĉie flugas nun la krio:Laerto estu reĝo!REĜINO
Ili vigleAtakas laŭ malvera postesigno.Sed vi eraras, hundoj de Danujo!
(Bruo post la sceno.)
REĜO
La pordoj elbatitaj!
(Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.)
LAERTO
Kie estasLi, tiu reĝo?—Iru for, sinjoroj!DANOJ
Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos!LAERTO
Mi petas.DANOJ
Bone, se vi tiel volas. (Ili eliras el la ĉambro.)LAERTO
Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo!—Malnobla reĝo, vi al mi redonuLa patron!REĜINO
Ho, Laerto, trankviliĝu!LAERTO
Se unu gut’ de l’ sango mia restusTrankvila, tiam estus mi bastardo:Trompita edzo estus mia patro,Malĉasta estus la patrino mia,Se nun mi povus resti pli trankvila.REĜO
Laerto, kio kaŭzis tian grandanRibelon nun de via flank’? Gertrudo,Vi trankviliĝu, vi nenion timuPro la persono mia. Dio gardasLa reĝojn: kiam la perfid’ ekvidasApenaŭ tion, kion ĝi intencis,L’ intenco falas for.—Laerto, diru,Pro kio vi indignas?—Lasu lin,Gertrudo mia!—Diru, juna homo!LAERTO
La patro mia kie estas?REĜO
Mortis.REĜINO
Sed ne de lia mano.REĜO
Lasu linDemandi tiom, kiom li deziras.LAERTO
Sed kiel kaj en kia maniero?Per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos!For fideleco! Ĵuroj al l’ infero!Pieco, konscienco,—iru ĉioAl la diabloj en la profundaĵon!Kondamnon mi ne timas; mi renversosLa tutan mondon,—venu, kio volas!Nur venĝon mi avidas, plenan venĝonPor mia patro!REĜO
Kiu vin retenos?LAERTO
Nur mia volo, sed ne la ordonoEĉ de la tuta mondo. La rimedojnMi tiel uzos, ke nenio restos.REĜO
Aŭskultu min, Laerto! Se vi volasLa puran veron scii pri la mortoDe via patro, ĉu la venĝo viaDecidis, se vi venkos en la ludo,Egale la koleron vian verŝiSur malamikojn kaj sur la amikojn?LAERTO
Nur sur la malamikojn.REĜO
Ĉu vi volasEkkoni ilin?LAERTO
Kaj al la amikojMi vaste tuj malfermos miajn brakojnKaj mi per mia sango ilin nutros.REĜO
Tre bone! Nun denove vi parolasKiel fidela filo kaj bonegaNobelo. Ke en mort’ de via patroMi estas plej senkulpa kaj per ĝiMi estas mem tuŝita tre dolore,—Vi tion baldaŭ juĝos mem kaj vidosLa veron tute klare.DANOJ (post la sceno).
Lasu ŝin!LAERTO
He, kio? Kia bruo?
(Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.)
LAERTO
Elsekiĝu,Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj,Bruligu al mi tute la okulojn!—Je Dio! Frenezeco via estosAl ni pagita, ho, fratino mia,Pagita kare, ĝis en la pesiloFortege malleviĝos la kaliko!Ho, Maja rozo, ho, infano ĉarma,Ho, Ofelio, ho, fratino kara!Ĉielo! ĉu la saĝo de knabinoFormortas ankaŭ tiel facilege,Kiel la vivo de maljuna homo?En am’ naturo estas delikata:Ŝi sendas for post la amat’ perditaPlej karan havon, kiun ŝi posedas.OFELIO (kantas plende).
Oni lin portis al tombo senvorte,(Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha!(Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte...Adiaŭ, mia kolombo!
LAERTO
Se en prudento plena vi instigusAl venĝo min, ne tiel ĝi efikus!OFELIO
Vi devas kanti: «En la teron, en la teron!» Ho, kiel la rado al tio ĉi sonoras! Ĝi estas la malfidela administratoro, kiu ŝtelis la filinon de sia sinjoro.
LAERTO
Sensenca io, tamen pli ol io.
OFELIO (al Laerto).
Jen estas rosmareno, ĝi estas por memoro: mi petas vin, kara mia koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco.
LAERTO
Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj.
OFELIO (al la reĝo).
Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reĝino). Jen estas ruto por vi kaj ankaŭ iom por mi.—Vi povas porti vian ruton kun ia speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo,—mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis de la tempo, kiam mia patro mortis.—Oni diras, ke li bone finis.
(Kantas.)
Ĉar karulo mia estasMia tuta ĝojo.
LAERTO
Malĝojo kaj suferoj, eĉ frenezoAl ŝi nur donas ĉiam novan ĉarmon.OFELIO (kantas).
Kaj li jam neniam revenos?Kaj li jam neniam revenos?Ho ve, li jam mortis,Lin oni forportis,Ni lin jam revidos neniam!La barbo la bela,Buklaro la hela...Li mortis, li mortis por ĉiam!Mi ploras sen celo...Ho, bona ĉielo,Pro lia animo mi petas.
Kaj pro la animoj de ĉiuj homoj. Mi preĝas. Dio vin savu!
(Foriras.)LAERTO
Vi vidas? Dio!REĜO
Lasu min, Laerto,Paroli iom pri doloro via;Al mi la rajton mian ne rifuzu.Sed iru kaj inter amikoj viajElektu la plej saĝajn,—ili juĝuNun inter vi kaj mi. Se ili trovos,Ke mi en la afero estas kulpa,Mi tiam estas preta al vi doniLa regnon, kronon, mian propran vivon;Sed se ne tiel,—tiam vi konsentuAl ni oferi pli da pacienco,Ni tiam penos, kune laborante,Per venĝo trankviligi vian koron.LAERTO
Ĝi estu tiel!—Ho, la manieroDe lia mort’, kaŝita enterigo,—Sen glavo, sen insigno aŭ ornamoSuper la tombo, sen ceremonioj Kaj sen funebraj formoj kaj parado,—De l’ ter’ al la ĉiel, ĝi laŭte krias,Ke mi ne lasu ĉion sen kalkulo.REĜO
Postulu la klarigon. Sur la kaponDe la kulpul’ la puna glavo falos.Mi petas, sekvu min. (Ĉiuj foriras.)SCENO VI
Alia ĉambro en la palaco. Horacio kaj servanto.
HORACIO
Kun mi paroli iu volas? Kiu?SERVANTO
Maristoj. Ili diras, ke por viLeterojn ili havas.HORACIO
Ili venu! (La servanto foriras.)Neniu en la tuta mondo, ŝajnas,Saluton ian povus al mi sendi,Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.)UNUA MARISTO
Dio benu vin, sinjoro!
HORACIO
Kaj vin ankaŭ!
UNUA MARISTO
Li tion faros, sinjoro se ĝi plaĉos al Li. Jen estas letero por vi, sinjoro. Ĝi estas de la sendito, kiu devis veturi Anglujon, se via nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi.
HORACIO (legas).
«Horacio, kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo; ili havas leterojn por li. Apenaŭ ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis ĉasi nin: ĉar nia ŝipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri kuraĝon, kaj en la daŭro de la batalo mi transiris sur la ŝipon de la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian ŝipon, kaj tiel mi sola fariĝis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj, sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo. Zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al mi kun tia rapideco, kvazaŭ vi kurus de la morto. Mi diros al vi en la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas ankoraŭ tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj ĉi homoj alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern daŭrigas sian vojaĝon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi. Adiaŭ. Eterne, kiel vi scias, la via—Hamleto.»
(Al la maristoj.)Nun venu, ni transdonos la leterojn,Kaj tiom pli rapide, ke ni iruAl tiu, kiu ilin al vi donis. (Ĉiuj foriras.)SCENO VII
Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj Laerto.
REĜO
Nun via konscienco mem ja devasMin senkulpigi, kaj en vian koronVi devas min kiel amikon meti,Ĉar vi ja aŭdis per oreloj propraj,Ke tiu sama, kiu vian patronMortigis, volis min mem pereigi.LAERTO
Plu mi ne dubas. Tamen al mi diru,Pro kia kaŭzo tian grandan krimon,Intencon tre danĝeran kaj punindanVi lasis sen konvena puno, kiunPostulis via saĝo, via indo?REĜO
Pro du apartaj kaŭzoj, kiuj ebleAl vi aperos forte sensignifaj,Por mi do ili estas forte gravaj.Patrino lia amas lin varmegeKaj certe ne transvivus lian punon;Kaj, mi—ĉu el pasio aŭ el virto—Al ŝi mi estas tiel alligita,Ke, kiel stelo nur en sia rondoSin povas movi, tiel mi sen ŝiNe povas vivi. Kaj la dua kaŭzo,Pro kiu mi silentis, estas tio,Ke lin tre amas la popolamaso:La mankojn liajn la popolo trempasEn sian amon, kiu, kvazaŭ fonto,Turnanta lignon en malmolan ŝtonon,El la mallaŭdo faras laŭdon, tiel,Ke miaj sagoj, tro malmultepezajPor tia vento, ne la celon trafus,Sed al pafarko mia returniĝus.LAERTO
Kaj tiel mi la noblan patron perdis,Kaj tiel senespere nun pereisFratino mia, kiu la plej alteEn nia tempo staris, kvazaŭ lumaModelo, por elvoki imitadon.Sed venĝo venos!REĜO
Dormu nur trankvile. Ne pensu vi, ke mi kreita estasEl tia velka ŝtofo, ke mi lasosAl la danĝero pinĉi mian barbonKaj prenos ĝin por ŝerco. Baldaŭ aŭdosVi iom pli. Mi amis vian patron,Kaj ankaŭ ĉiu amas ja sin mem;El tio, mi esperas, vi komprenos...
(Eniras Sendito.)