Hamleto: Akto III
AKTO III
SCENO I
Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz kaj Güldenstern.
REĜO
Kaj per nenia lerta ekparoloVi povis veni al la vera kaŭzoDe lia freneziĝo, kiu ŝanĝisTerure nun la tutan lian vivon?ROSENKRANZ
Ne neas li, ke estas li freneza,La kaŭzon tamen li obstine kaŝas.GÜLDENSTERN
Ne lasis li esplori sin, sed lerteLi kun freneza ruzo deturnadisTuj la parolon, kiam ni intencisDe li elkapti ion pri la kaŭzo.REĜINO
Kaj kiel li akceptis vin?ROSENKRANZ
Ĝentile.GÜLDENSTERN
Kaj tamen ne sen kelka suspektemo.ROSENKRANZ
Demandojn li avaris, sed volonteDemandojn niajn lerte respondadis.REĜINO
Vi al amuzo ia lin invitis?ROSENKRANZ
Okaze ni renkontis en la vojoAktorojn; ni sciigis lin pri tio,Kaj ŝajnas, ke ĝi faris al li ĝojon.En la palaco ili estas; ŝajnas,Ke ili jam ricevis la ordononHodiaŭ en vespero ion ludi.POLONIO
Jes, kaj al mi la princo komisiis,Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojnAlesti ankaŭ al la prezentado.REĜO
Ho, tre volonte, kaj mi forte ĝojas,Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj,Ankoraŭ pli lin tiru al amuzoj!ROSENKRANZ
Ni ĝin plenumos, via reĝa moŝto.
(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras).
REĜO
Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara.Hamleto baldaŭ venos; ni aranĝis,Ke tie ĉi li kvazaŭ per okazoRenkontos Ofelion. Ŝia patroKaj mi—ambaŭ staros nun tiele,Ke, ne vidataj mem, ni ĉion viduKaj povu bone juĝi, ĉu en veroLa amo estas kaŭzo de la stato,En kiu li troviĝas.REĜINO
Mi obeas.Ho, mia Ofelio, mi dezirus,Ke efektive la beleco viaSin montru kiel sola vera kaŭzoDe la frenezo de Hamleto: tiamEsperi povas mi, ke viaj virtojDenove realportos al li sanonAl la feliĉo de vi ambaŭ.OFELIO
ĈionMi faros. (La reĝino foriras.)POLONIO
Promenadu, Ofelio!..(Al la reĝo) Se vi permesas, via reĝa moŝto,Ni kaŝu nin! (Al Ofelio) Vi legu en la libro,Ke li ne miru la solecon vian.Ĝi eble ne konvenas, sed en veroNi ofte per edifo en vizaĝoKaj per mieno pie religiaEĉ la diablon mem facile trompas.REĜO (flanken).
Ho, vere, vere! Kiel forte batasParolo lia mian konsciencon!Kolora vango de malĉastulinoLa veron kovras, sed pli forte kaŝasTeruran faron miaj artaj vortoj.Ho, peza ŝarĝo!POLONIO
Via reĝa moŝto,Mi aŭdas liajn paŝojn! Ni nin kaŝu!
(La reĝo kaj Polonio sin kaŝas post tapeto. Hamleto venas.)
HAMLETO
Ĉu esti aŭ ne esti,—tiel starasNun la demando: ĉu pli noble estas Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojnDe la kolera sorto, aŭ sin armiKontraŭ la tuta maro da mizerojKaj per la kontraŭstaro ilin fini?Formorti—dormi, kaj nenio plu!Kaj scii, ke la dormo tute finisDoloron de la koro, la mil batojn,Heredon de la korpo,—tio estasTre dezirinda celo. Morti—dormi—Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!Jen estas la barilo! Kiaj sonĝojViziti povas nian mortan dormonPost la forĵeto de la teraj zorgoj,—Jen tio nin haltigas; tio faras,Ke la mizeroj teraj longe daŭras:Alie kiu volus elportadiLa mokon kaj la batojn de la tempo,La premon de l’ potencaj, la ofendojnDe la fieraj, falson de la juĝoj,Turmentojn de la amo rifuzita,La malestimon, kiun senindulojRegalas al merito efektiva,—Jes, kiu volus tion ĉi elporti,Se mem, per unu puŝo de ponardo,Li povus sin de ĉio liberigi?Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemojLa ŝarĝon de la vivo volus porti,Se ne la tim’ de io post la morto,De tiu nekonata land’, el kiuNeniu plu revenas. Kaj pro tioPlivolas ni elporti ĉion teran,Ol flugi al mizeroj nekonataj.La konscienco faras nin timuloj;Al la koloro hela de decidoAliĝas la paleco de l’ pensado; Kaj plej kuraĝa, forta entreprenoPer tiu kaŭzo haltas sendecide,Kaj ĉio restas penso, sed ne faro...Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio...(Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojnEn vian puran preĝon!OFELIO
Mia princo,Kiel vi fartas en la lasta tempo?HAMLETO
Mi dankas vin humile,—bone.OFELIO
Princo,Mi havas kelkajn signojn de memoroAnkoraŭ, kiujn longe jam mi volisAl vi redoni; mi vin petas, princo,Akceptu ilin nun!HAMLETO
Ne, ne! NeniamMi ion al vi donis.OFELIO
Kara princo,Vi scias ja, vi ilin al mi donis,Kaj la donacojn vi akompanadisPer tiaj dolĉaj vortoj, ke la indoDe la donacoj multe pliiĝadis.Nun vi ŝanĝiĝis,—prenu do la donojn:Doloraj estas donoj al la koro,Se ili plu ne venas de la koro.Jen ili estas, princo, mi vin petas!HAMLETO
Ha, ha, ha! Ĉu vi estas virta?
OFELIO
Princo!?
HAMLETO
Ĉu vi estas bela?
OFELIO
Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto?
HAMLETO
Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikiĝi kun via beleco.
OFELIO
Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo?
HAMLETO
Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio ĉi antaŭe estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi estas vero. Mi iam vin amis.
OFELIO
Efektive, princo, vi kredigis min pri tio.
HAMLETO
Vi ne devis al mi kredi: ĉar virto ne povas tiel inokuliĝi al nia maljuna arbo, ke la antaŭa ne restu. Mi vin ne amis.
OFELIO
Mi vidas, ke mi eraris.
HAMLETO
Iru en monaĥejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venĝema, glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi aŭ kiom mia imago povas prezenti al si, aŭ kiom mi havas tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi inter la ĉielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj, ĉiuj,—kredu al neniu el ni! Iru for en monaĥejon! Kie estas via patro?
OFELIO
En la domo, princo.
HAMLETO
Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaĝaĵojn nur en sia propra domo. Adiaŭ!
OFELIO
Ho, helpu al li, bona Dio!
HAMLETO
Se vi edziniĝos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo,—vi ne evitos la homan kalumnion. Iru en monaĥejon! Adiaŭ! Aŭ, se nepre volas edziniĝi, prenu malsaĝulon; ĉar saĝaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn vi faras el ili. En monaĥejon iru! ne prokrastu! Adiaŭ!
OFELIO
Ĉielaj fortoj, resanigu lin!
HAMLETO
Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaĝon, kaj vi faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la kreitaĵoj de Dio ŝanĝitajn nomojn kaj vi ŝajnigas vin kokete naivaj. Iru! Nenion pli pri tio ĉi! ĝi faris min freneza! Neniu pli edziĝu! Kiu jam edziĝis, restu viva, ĉiuj, krom unu; la ceteraj restu, kiel ili estas. En monaĥejon iru! (Foriras.)
OFELIO
Ho, kia granda homo detruiĝis!Okulo de plej alta kortegano,Lang’ de saĝulo, man’ de militisto,La floro kaj espero de la regno,Modelo de la moroj kaj klereco,—Pereis, ha, pereis senespere!Kaj mi, plej malfeliĉa el virinoj,Mi, kiu suĉis dolĉan la mielonDe liaj ĵuroj, mi nun devas vidiLa noblan saĝon tute konfuzitan,Rompitan, kiel kordo diskrevinta. La altan formon, la junecon floranDetruis la frenezo! Ve! ho ve!Al mi, mi, kiu vidis lin antaŭeKaj vidas lin en lia nuna stato!
(La reĝo kaj Polonio eliras.)
REĜO
El amo? Ne, ne amo ĉion faris;Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj,En vero tamen ne frenezon montras,Li kaŝas ion en la kor’; mi timas,Ke la sekreto de spirito liaDanĝeron en si portas por ni ĉiuj.Por ĝin averti, mi en rapidecoDecidis: li veturu tuj Anglujon,Postuli la tributon prokrastitan.La maro kaj la novaj landoj ebleEl lia kor’ elpelos tiun ion,Pri kiu lia kapo ĉiam pensas.Ĉu vi ne ankaŭ tiel opinias?POLONIO
Tre saĝe vi decidis, mia reĝo.Kaj tamen mi ankoraŭ ĉiam pensas,Ke ĉion faris rifuzita amo.Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonasRaporti la parolon de la princo:Ni ĉion aŭdis. Via reĝa moŝto,Vi agu tiel, kiel vi decidos;Sed mi konsilus, se vi ĝin aprobas,Ke ŝia reĝa moŝto la reĝinoAl si alvoku post la komedioLa princon kaj ŝi petu lin patrine,Ke li al ŝi malkovru sian koron.Ŝi iru kun li rekte al l’ afero;Se vi permesos, la interparolon Mi subaŭskultos; kaj se al la veroEn tia maniero ni ne venos,Vi tiam volu sendi lin AnglujonAŭ lin enŝlosu ie laŭ bontrovoDe via alta saĝo.REĜO
Tiel estu!Frenezo ĉe la grandaj kaj potencajNe povas resti sen severa gardo. (Ĉiuj foriras.)SCENO II
Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras.
HAMLETO
Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, tute libere kaj senarte; sed se vi ĝin krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Ĉar en la mezo de la riverego, ventego aŭ, tiel diri, uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion. Mi fariĝas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disŝiras la pasion en pecojn, en verajn ĉifonojn, kaj tondras en la orelojn de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la tirano mem. Mi petas vin, evitu tion ĉi!
UNUA AKTORO
Via princa moŝto povas esti trankvila en tiu ĉi rilato.
HAMLETO
Tamen ne estu ankaŭ tro flegma, sed lasu vian propran senton esti via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpaŝu la moderecon de la naturo. Ĉar ĉio, kio en tia maniero estas trograndigata, estas kontraŭa al la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la virto ĝian propran eston, al la malhonoro ĝian propran vizaĝon, al la responda tempo la represon de ĝia formo. Se tio ĉi estas trograndigata aŭ prezentata tro malforte, tio povas kvankam elvoki ridon ĉe la malkleruloj, sed la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos; kaj la mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laŭdis eĉ tre forte,—mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la teniĝon de kristanoj, idolistoj aŭ eĉ simple de homoj. Ili afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fuŝisto volis krei homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn,—tiel abomeninde ili imitadis la homojn.
UNUA AKTORO
Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj.
HAMLETO
Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn, ne permesu paroli pli, ol troviĝas sin en ilia rolo; ĉar ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon ĉe la amaso da malsaĝaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio ĉi estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion ĉi faras. Iru, pretigu vin!
(La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.)
HAMLETO (al Polonio).
Nu, sinjoro, ĉu la reĝo deziras aŭskulti la komedion?
POLONIO
Jes, kaj la reĝino ankaŭ, ili baldaŭ venos.
HAMLETO
Rapidigu do la aktorojn! (Polonio foriras.) Ĉu vi ambaŭ ne volos ankaŭ helpi rapidigi ilin?
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN
Jes, princo. (Ambaŭ foriras.)
HAMLETO
He! Horacio! (Horacio eniras.)
HORACIO
Al viaj servoj, kara princo!
HAMLETO
El ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis,Vi estas la plej brava, Horacio.HORACIO
Ho, kara princ’...HAMLETO
Ne pensu, ke mi flatas.Ĉar kion povus mi de vi esperi?Vi havas ja nenion, krom spirito,Vi havas ja nenion, por donaci,—Por kio do mi flatus al malriĉaj?Ne, ne! Miela lango leku brilon,Genuojn homoj fleksas ja nur tiam,Se la rampad’ profiton donas. Aŭdu!De l’ tempo, kiam la animo miaKomencis elektadi inter homoj,Ĝi vin elektis; ĉar kun vira indoVi ĉiam ĉiajn specojn de suferojSen plendo elportadis; de la sortoPrenadis vi la batojn kaj donacojnKun dank’ egala. Mi admiras tiun, En kiu la prudento kun la sangoEn tia bona harmonio vivas,Ke li al la Fortuno ne permesasSur li ludadi, kiel sur fajfilo.Ho, donu vi al mi la viron, kiunPasio lia ne sklavigis,—miLin fermos en la plej profundan lokonDe mia koro, kiel vin mi fermis.—Sed jam sufiĉe. Oni baldaŭ donosPor ni kaj por la reĝo unu dramon;En ĝi troviĝos sceno tre similaAl la mortigo de la patro mia.Mi petas vin, en la responda tempoPer ĉiuj fortoj de l’ animo viaObservu mian onklon; ĉar se tiamSin la kaŝita kulpo ne elmontros,Mi devos diri, ke ni ambaŭ vidisEn tiu nokt’ spiriton de inferoKaj ke l’ imago mia estas nigraSimile al la forno de Vulkano.Observu lin atente; ankaŭ miLin penetrados per okuloj miaj,Kaj poste ni kunigos nian juĝonPri l’ ekzameno de l’ vizaĝo lia.HORACIO
Tre bone, mia princo; se li ionForŝtelos en la daŭro de la dramo,Mi pagos por la ŝtelo.HAMLETO
Oni venas.Mi devas ŝajni tute senintenca.Elektu bonan lokon!
(Dana marŝo. Trumpetado. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.)
REĜO
Kiel fartas nia kara nevo Hamleto?
HAMLETO
Bonege! kaj ĉio de la ĥameleonaj manĝoj. Mi manĝas aeron, oni min grasigas per promesoj; eĉ kaponojn oni tiel bone ne nutras.
REĜO
Mi tute ne komprenas tiun ĉi respondon, Hamleto; tio ĉi ne estas mia lingvo.
HAMLETO
Ankaŭ ne mia. (Al Polonio) Vi ludadis iam dramojn en la universitato, sinjoro, ĉu ne vere?
POLONIO
Efektive, princo, kaj oni eĉ rigardadis min kiel bonan aktoron.
HAMLETO
Kaj kion vi prezentadis?
POLONIO
Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio.
HAMLETO
Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon. (Al Rosenkranz) Ĉu la aktoroj estas pretaj?
ROSENKRANZ
Jes, princo, ili atendas vian ordonon.
REĜINO
Venu tien ĉi, kara Hamleto, sidiĝu apud mi!
HAMLETO
Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto.
POLONIO (al la reĝo).
Vi aŭdas?
HAMLETO
Fraŭlino, ĉu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn?
(Sidiĝas antaŭ la piedoj de Ofelio.)OFELIO
Ne, mia princo.
HAMLETO
Tio estas nur per la kapo.
OFELIO
Jes, mia princo.
HAMLETO
Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan?
OFELIO
Mi nenion pensas.
HAMLETO
Bela ideo kuŝi sur la piedoj de knabino.
OFELIO
Kion vi volas diri, princo?
HAMLETO
Nenion.
OFELIO
Vi estas en gaja humoro.
HAMLETO
Kiu? Mi?
OFELIO
Jes, mia princo.
HAMLETO
Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan, ol esti gaja? Ĉar vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen mia patro mortis antaŭ du horoj.
OFELIO
Ne, antaŭ du monatoj, mia princo.
HAMLETO
Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forĵetos al la diablo la funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, ĉielo! mortis antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ ne forgesita! En tia okazo oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton. Sed li devas fondi preĝejojn, ĉar alie oni ne memoros lin, lia sorto estos kiel la sorto de amata ĉevaleto:
«Enterigita«Kaj tuj forgesita».
(Trumpetado. Sur la sceno leviĝas kurteno kaj oni vidas pantomimon: reĝo kaj reĝino eniras; la reĝino karese ĉirkaŭprenas la reĝon. Ŝi genuiĝas kaj faras gestojn de ĵurado. Li levas ŝin kaj apogas sian kapon sur ŝian bruston. Li kuŝigas sin sur la herbon, ŝi forlasas lin, kiam li endormiĝis. Venas unu homo, deprenas de la reĝo la kronon, kisas ĝin, enverŝas venenon en la orelon de la reĝo kaj foriras. La reĝino revenas, vidas, ke la reĝo mortis kaj pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj konsolas la reĝinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas la amon kaj la manon de la reĝino; ŝi komence kvazaŭ rifuzas, sed fine akceptas lian amon. Ili foriras.)
OFELIO
Kion tio ĉi signifas, princo?
HAMLETO
La fripona abomenaĵo; ĝi antaŭdiras ion nebonan.
OFELIO
Kredeble tiu ĉi pantomino montras la enhavon de la dramo? (Eniras la Prologo.)
HAMLETO
Jen tiu ĉi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas teni en sekreto, ili ĉion elbabilos.
OFELIO
Ĉu li diros al ni, kion signifas tiu ĉi prezentado?
HAMLETO
Jes, kaj ankaŭ ĉia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li, kaj li ne hontos diri al vi, kion tio ĉi signifas.
OFELIO
Vi pikas, vi pikas, princo; mi aŭskultos la dramon.
PROLOGO
De nia dramo estos nun komenco.Ni petas kun profunda riverencoPri via bona vol’ kaj pacienco.HAMLETO
Ĉu tio ĉi estas prologo aŭ ia aforismo?
OFELIO
Ĝi estas tro mallonga, princo.
HAMLETO
Kiel la amo de virinoj. (Eniras unu reĝo kaj unu reĝino.)
REĜO (aktoro).
Jam tridek fojojn finis Febo helaLa jaran kuron tra la voj’ ĉielaKaj dekdu tridek fojojn jam la lunoAperis plena, kvazaŭ nokta suno,De l’ tempo, kiam amo kaj HimenoNin ambaŭ ligis per la pastra beno.REĜINO (aktorino).
Ankoraŭ multaj jaroj renoviĝos,Kaj tamen nia am’ ne malfortiĝos.Sed ve! mi en la lasta tempo sentas,Ke io nun sekrete vin turmentas;Pro via san’ mi tremas en la koro,Ho, mia kara edzo kaj sinjoro.Sed se mi tremas—restu vi sen timo:Vi scias—en virina la animoTielajn zorgojn vekas granda amo;Kaj ju pli forte brulas ama flamo,Des pli turmentas nin la fantazio,Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio.REĜO (aktoro).
Ho, mia kara, baldaŭ jam la sortoDisigos nin! Mi sentas, ke la mortoMin baldaŭ vokos al la lasta vojo.Transvivu min! Feliĉa kaj en ĝojoLa vivon ĝuu, kaj la koro viaDenove amu...REĜINO (aktorino).
Haltu, kara mia!Mi tremas de terura via vorto!Atingu min malbeno, honto, morto,Se iam eĉ la ombro de sopiroMin povos tiri al alia viro!Nur kiu mem mortigis la unuan,Ekami poste povas edzon duan!HAMLETO
Ho, kiel maldolĉe!
REĜINO (aktorino).
Ne amo—nur kalkulo malbenitaKondukas al edziĝo ripetita.Virino, kiu duan ĉirkaŭprenas,L’ unuan edzon en la tomb’ venenas.REĜO (aktoro).
Ne dubas mi pri via sincereco;Sed ne eterne daŭras malgajeco.Konsolon tempo donas al la koro.Decido estas sklavo de l’ memoro,Ĝi kiel frukto sin komence tenas,Sed falas, kiam maturiĝo venas.Se al ni mem ni en la kor’ promesas,Ni tion plej facile ja forgesas,Kaj ĉio, en pasio decidita,Forpasas, kiam la pasi’ finita.Ne longe daŭras ĝojo kaj malĝojo.Kaj de eterne sur la tera vojoKutimis amo kun feliĉo iri;Kaj estas malfacile certe diri,Ĉu amo alkondukas la feliĉonAŭ ĉu feliĉo donas la kondiĉonPor ekzistad’ de l’ amo. La granduloFalinta izoliĝas; malriĉuloSin levis—kaj amikoj plu ne mankas.La amon ni nur al feliĉo dankas.Sed ne pri tio estis la parolo:Vi sciu, ke la sorto kaj la voloEterne inter si batalon tenas;Al ni nur la intenco apartenas,—Plenumon do ni lasu al la sorto.Vi ne forgesos min ĝis via morto,— Tre bela estas via fideleco,Sed ni ĝin lasu al la estonteco!REĜINO (aktorino).
Ho, mi la lumon vidi pli ne povu,Ripozon sur la tero mi ne trovu,Malluma, senkonsola, senesperaFariĝu mia tuta vivo tera,Atingu min la punoj plej kruelajDe kolerantaj fortoj la ĉielaj,—Se iam, vin perdinte, mi, vidvino,Fariĝos de alia vir’ edzino!HAMLETO (al Ofelio).
Se ŝi volus rompi sian sanktan promeson...
REĜO (aktoro).
Ho, kia forta ĵuro! Nun, anĝeloMi volas iom dormi, La ĉieloVin gardu!REĜINO (aktorino).
Dormu dolĉe, mia koro,Vi, mia tuta vivo kaj trezoro!(Foriras. Li sin kuŝigas kaj endormiĝas.)HAMLETO (al sia patrino).
Reĝino, kiel plaĉas al vi la dramo?
REĜINO
Ŝajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas.
HAMLETO
Sed ŝi plenumos sian vorton!
REĜO (al Hamleto).
Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io malagrabla?
HAMLETO
Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce; nenio malagrabla.
REĜINO
Kia estas la nomo de la dramo?
HAMLETO
La Muskaptilo. Kial? Ĝi estas metaforo. La dramo prezentas unu mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la reĝo estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldaŭ vidos, ke tio ĉi estas abomeninda historio. Sed kion tio ĉi nin interesas? Via reĝa moŝto kaj ni ĉiuj ni havas puran konsciencon, kaj la afero nin ja ne tuŝas. La leprulo sin gratu,—nia haŭto estas ja sana. (Sur la scenon venas Luciano.) Jen estas Luciano, nevo de la reĝo.
OFELIO (al Hamleto).
Vi prenis sur vin la oficon de la antikva ĥoro.
HAMLETO
Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur vidus, ke la marionetoj dancas!
OFELIO
Vi estas tre pikema, princo, tre pikema.
HAMLETO
Vi devus ĝemi, se vi volus malakrigi mian pinton.
OFELIO
Ĉiam pli bone kaj pli tranĉe!
HAMLETO
Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas. (Al Luciano) Komencu, mortigisto! Forĵetu viajn malbenitajn grimacojn kaj komencu!
«Al venĝo vokas krio de la korvo»...
LUCIANO
Jam la veneno estas tute preta,Al faro sin jam tiras la glaseto;La tempo estas bona; mi rapidos:Silentas ĉio, kaj neniu vidos.Vi, trinko el la herboj plej kaŝitaj,En mezo de la nokto kolektitaj,Vi, kiu sur vi portas la malbenon Trifojan de Hekato,—la venenon,En la dormantan korpon penetriguKaj kiel akra fulmo lin mortigu!(Enverŝas la venenon en la orelon de la dormanto).HAMLETO
Li venenas lin en la ĝardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago. La historio estas vera kaj ĝi estas priskribita en itala lingvo. Vi baldaŭ vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de Gonzago.
OFELIO (al Hamleto).
La reĝo sin levas.
HAMLETO
Kiel? Timigita de ia ŝajnaĵo?
REĜINO (al la reĝo).
Kio estas al vi, mia edzo?
POLONIO (al Hamleto).
Faru finon al la dramo!
REĜO
Lumigu al mi! For!
POLONIO
Lumon, lumon, lumon!
(ĉiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.)
HAMLETO
Sana saltas en la rondoKaj vundita laŭte krias,Kaj nenio en la mondoReciproke harmonias.
Ĉu tiuj ĉi versoj kaj amaso da plumoj sur la ĉapelo ne povus akiri al mi lokon en anaro da aktoroj?
HORACIO
Ho jes, kun duona salajro.
HAMLETO
Ne, kun plena.
Ĉar vi scias, sur la tronoLonge sidis la leono, La leono tamen mortis,Kaj nun regas... ĝusta faŭno.HORACIO
La lasta rimo ne estas bona.
HAMLETO
Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la spirito. Ĉu vi rimarkis?
HORACIO
Tre bone, mia princo.
HAMLETO
Ĉe la parolo pri venenado?
HORACIO
Mi bone lin observis.
HAMLETO
Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj!
La reĝo ne aprobis nian dramon,—Nu, certe ĝi ne indas lian amon.
(Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.)
HAMLETO
He, muzikon!
GÜLDENSTERN
Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj.
HAMLETO
Eĉ tutan historion, sinjoro!
GÜLDENSTERN
La reĝo...
HAMLETO
Nu, kio estas al li?
GÜLDENSTERN
Li foriris en sian ĉambron kaj sentas sin tre malbone.
HAMLETO
De drinkado, sinjoro?
GÜLDENSTERN
Ne, de kolero, mia princo.
HAMLETO
Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion ĉi al la kuracisto, ĉar se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus fariĝi ankoraŭ pli malbone.
GÜLDENSTERN
Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de mia komisio.
HAMLETO
Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu!
GÜLDENSTERN
La reĝino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro sendis min al vi.
HAMLETO
Estu bone veninta.
GÜLDENSTERN
Ne, kara sinjoro, tiu ĉi saluto ne estas la ĝusta. Se plaĉos al vi doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via patrino; se ne—tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita.
HAMLETO
Sinjoro, mi ne povas.
GÜLDENSTERN
Kion vi ne povas, princo?
HAMLETO
Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen, sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi al vi, aŭ, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la afero. Mia patrino, vi diras...
ROSENKRANZ
Ŝi diras, ke via konduto ŝin forte mirigas.
HAMLETO
Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! Sed ĉu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun ĉi patrinan miradon? Parolu!
ROSENKRANZ
Ŝi deziras paroli kun vi en sia ĉambro, antaŭ ol ŝi iras dormi.
HAMLETO
Mi obeos, se ŝi eĉ dek fojojn estus mia patrino. Ĉu vi ankoraŭ ion deziras de mi?
ROSENKRANZ
Princo, vi iam min amis...
HAMLETO
Kaj tion ĉi mi ankoraŭ nun faras.
ROSENKRANZ
Kara sinjoro, kia do estas la kaŭzo de via malbona stato? Vi faras baron al via propra liberiĝo, se vi kaŝas vian doloron antaŭ via amiko.
HAMLETO
Sinjoro, oni ne lasas min antaŭen.
ROSENKRANZ
Kiel tio ĉi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en Danujo?
HAMLETO
Jes, sinjoro; sed «ĝis la herbo elkreskos»......la proverbo estas iam ŝima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas ĉirkaŭ mi, kvazaŭ vi volus elesplori min kaj kapti min en reton?
GÜLDENSTERN
Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn.
HAMLETO
Tion ĉi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu ĉi fluto!
GÜLDENSTERN
Princo, mi ne povas.
HAMLETO
Mi petas vin!
GÜLDENSTERN
Kredu al mi, mi ne povas!
HAMLETO
Mi kore vin petas, ludu!
GÜLDENSTERN
Mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto.
HAMLETO
Tio ĉi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj.
GÜLDENSTERN
Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi tute ne havas ideon pri tiu ĉi arto.
HAMLETO
Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda tono ĝis mia plej alta sono: kaj en tiu ĉi malgranda instrumento estas multe da muziko kaj bonega voĉo, kaj tamen vi ne povas devigi ĝin paroli. Pro la diablo! ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,—vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.)
HAMLETO (al Polonio.)
Mi salutas vin, sinjoro!
POLONIO
Princo, la reĝino deziras paroli kun vi, kaj tuj.
HAMLETO
Ĉu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de kamelo?
POLONIO
Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo.
HAMLETO
Ŝajnas al mi, ke ĝi elrigardas kiel mustelo.
POLONIO
Ha, jes, ĝi havas dorson tute kiel mustelo.
HAMLETO
Aŭ kiel baleno.
POLONIO
Efektive, efektive, tute kiel baleno.
HAMLETO
Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj ĉi malsaĝuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laŭte) Mi tuj venos.
POLONIO
Tion ĉi mi diros al ŝi. (Foriras.)
HAMLETO
Tuj! Tion ĉi estas facile diri.—Adiaŭ, amikoj!
(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.)Nun estas la mistera hor’ de l’ nokto,Nun malfermite staras ĉiuj tomboj,L’ infero spiras peston en la mondon.Nun mi volonte trinkus varman sangonKaj farus teruraĵojn, kiujn tagoSen tremo ne rigardus. Tamen haltu!Mi iras al patrino! Mia koro!Naturon ne forgesu! Mia brustoNe portu la animon de Nerono!Kruela mi nun estos, sed ne krima;Per vortoj, ne per glavo, mi ŝin tranĉos.En tio, mia lango kaj humoro,Vi estu hipokritaj: kiel ajnMinacaj estos miaj vortoj, tamenDe faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.)SCENO III
Ĉambro en la palaco. La reĝo, Rosenkranz kaj Güldenstern.
REĜO
Mi lin ne amas. Ankaŭ per danĝeroFrenezo lia jam al ni minacas.Kaj tial estu pretaj: mi rapidePor vi pretigi lasos la paperojn,Kaj vi lin al Anglujo forkondukos.Al mi la reĝaj devoj ne permesasToleri tro proksime la danĝeronDe alestado de la frenezulo.GÜLDENSTERN
Ni estas pretaj. Ni komprenas pleneLa sanktan vian timon pro la bonoDe la grandega multo da animoj,Ligitaj kun la reĝa via moŝto.ROSENKRANZ
Jam simpla kaj aparta homo devasPer ĉiuj fortoj gardi sian vivon;Sed tiom pli sin gardi devas tiu,De kies sankta vivo ja dependasLa vivo kaj bonfarto de tre multaj.Se reĝo mortas, li ne mortas sola:Simile al rivero fortoplenaKun si li tiras for la tutan sortonDe ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li troviĝis.Li estas kiel granda vasta rado,Staranta sur plej alta monta pinto,Portanta sur radioj la potencajLigite milionojn da estaĵoj.Kaj se la rado falas, tiam kunePereas ĉiuj tiuj milionoj. Neniam reĝo ĝemas tute sola:Dolor’ al li—dolor’ al multaj homoj.REĜO
Mi petas vin, pretiĝu plej rapideAl forveturo! La danĝeron, kiuLibere nun promenas, ni bezonasKateni.ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN
Ni rapidos, nia reĝo. (Ambaŭ foriras.)
(Venas Polonio.)
POLONIO
Nun, reĝo, li al la patrino iras.Mi kaŝos min post unu el tapiŝoj,Kaj mi aŭskultos la interparolon.Ŝi certe lin tre bone elinsultos,Sed, kiel vi jam diris—kaj vi dirisTre saĝe—tie devas ankaŭ stariPersono flanka, por aŭskulti ĉion.Patrino ĉia estas de naturoJa tre partia kaj ne povas haviSufiĉan severecon en la juĝo.Adiaŭ, reĝo! Antaŭ ol vi irosAl nokta dormo, mi al vi raportosPri ĉio, kion aŭdis mi.REĜO
Mi dankas. (Polonio foriras.)Ho, mia krimo, ĝi al la ĉieloSin tiras per vaporo malodora,Ĝi portas la malbenon plej malnovanSur sia frunto: fratomortigado!Preĝadi mi ne povas, kvankam forteMi volus preĝi: la pli forta kulpoL’ intencon fortan venkas; kiel homo,Havanta devon fari du aferojn,Mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ Elekti, kaj mi faras nun nenianSe mia mano per la frata sangoEĉ estus multe pli trapenetrita,—Ĉu en ĉielo ne ekzistas pluvoSufiĉe forta, por ĝin blanke lavi?Por kio do pardonemeco servas,Se ne por veni kontraŭ la pekado?Kaj ĉu la preĝo ne posedas fortonAverti krimon kaj pardonon doni,Se jam la krimo estas plenumita?Jes, mi rigardos supren! Mia krimoFarita estas! Kian formon doniAl mia preĝo! Dio, Vi pardonuMortigon mian? Ne, ne helpos tiel;Mi ĉion ja ankoraŭ nun posedas,Kion al mi alportis la mortigo:La kronon, la honoron, la reĝinon...Ĉu povas peko revi pri pardono,Dum restas la akiro de la peko?Sur la maljustaj vojoj de la teroPer sia oro ofte peka manoHaltigi povas manon de la juĝoKaj per la fruktoj de l’ farita krimoAĉeti la favoron de la leĝo,—Sed tie supre estas ja alie!Ne helpos tie lerta artifiko,Tie la far’ aperas tute nuda,Ni mem al la farita krimo devasAteston tie meti en la buŝon.Nu, kio al mi restas? Pentofaro?Jes, kion do ne povas pentofaro?Sed se eĉ pentofari ni ne povas?Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto,Vi, nigra, vi, malluma kiel morto!Anim’, kiu batalas liberiĝi Kaj ĉiam pli enrampas en la marĉon!Ho, helpu min, anĝeloj, en la provo!Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj!Malmola mia koro, vi moliĝuSimile al infano ĵus naskita!Ho, eble Dio volos min pardoni!(Li en angulo metas sin sur la genuojn.)
(Hamleto venas.)
HAMLETO
Nun estas tre facile tion fari;Li preĝas; nun mortigi lin... sed tiamLi iros en ĉielon! Kaj ĉu tionMi povus nomi venĝo? MalnobluloMortigis mian patron, kaj por tioMi, sola filo de la mortigito,En la ĉielon en minut’ de preĝoLa mortiginto sendos! Tio estusNe venĝo, sed komplezo kaj bonfaro.De l’ tero li forigis mian patronPost festenad’, en mezo de la pekoj,Kaj kun la tuta pezo de la pekojLa malfeliĉa vagas nun sub tero,—Kaj la krimulon mi nun volas kaptiEn la minuto de la sankta preĝoKaj puran, pian sendi lin al Dio!Ĉu tio estos venĝo? Ne, ho ne!Ripozu, mia glavo! Mi vin tirosEn temp’ alia, pli terure bati!En malsobrec’, en dormo, en kolero,En la malpiaj ĝojoj de la lito,En ofendado de Dia nomo—Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo,Trapiku lin, ke li momente faluKaj en plej nigra stato la animoEn la inferon flugu sen pardono! Patrino min atendas,—dume vivu,Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.)REĜO (sin levante).
La vortoj flugas,—sed la pensoj sidas!Senpensaj vortoj Dion ne atingos!SCENO IV
Ĉambro de la reĝino. La reĝino kaj Polonio.
POLONIO
Li baldaŭ venos. Estu pli severa,Vi diru, li petolas tro sovaĝe,Vi diru, ke nur petegado viaApenaŭ kvietigis la koleronDe l’ reĝo. Mi nun tie ĉi min kaŝos.Mi petas, ne indulgu lin!HAMLETO (post la sceno).
Patrino!REĜINO (al Polonio).
Jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu.Mi scios kion diri. Nun foriru:Li venas. (Polonio sin kaŝas.)HAMLETO (eniras).
Nu, patrino, kio estas?REĜINO
Hamleto, vi ofendis vian patron.HAMLETO
Patrino, vi ofendis mian patron.REĜINO
Vi paroladas, kiel frenezulo.HAMLETO
Vi paroladas, kiel senkorulo.REĜINO
Kion vi diras!HAMLETO
Kion vi deziras?REĜINO
Ĉu vi forgesis, kiu estas mi?HAMLETO
Ho ne, mi ĵuras, mi ĝin ne forgesis!Vi estas la reĝino, la edzinoDe l’ frat’ de via edzo kaj—mi devasKonfesi—ankaŭ la patrino mia.REĜINO
Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri).HAMLETO
Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasosVin iri, antaŭ ol mi al vi montros,Spegulon tian, kie vi ekvidosLa plej profundan vian internaĵon.REĜINO
Ha, kion vi intencas! Ĉu vi volasMortigi min! He, helpon! helpon!POLONIO (post la tapiŝo).
Helpon!HAMLETO
Kio sin movis? Rato?(Ekbatas per la glavo en la tapiŝon.)Ha, mi vetas,Ĝi plu ne vivas!POLONIO (post la tapiŝo).
Ho, mi mortas! Helpu!(Falas kaj mortas.)REĜINO
Ho ve! Kion vi faris!HAMLETO
Mi ne scias.Ĉu ne la reĝo? (Eltiras Polonion el post la tapiŝo.)REĜINO
Kia sanga faro!HAMLETO
Jes, sanga faro, preskaŭ tiel sameTerura, kiel reĝon formortigiKaj edziniĝi kun la frato lia.REĜINO
Mortigi reĝon?HAMLETO
Jes, mi tiel diris.(Al Polonio)Kaj vi, mizera malsaĝul’, adiaŭ!Mi prenis vin por iu pli merita.Vi vidas, tro fervori ofte estasDanĝere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn!Sidiĝu, trankviliĝu, mi komencosRompadi vian koron, se ĝi estasAnkoraŭ penetrebla, se ankoraŭKutimoj la malbonaj ĝin ne tuteŜtonigis kaj al sento kaj prudentoAnkoraŭ iom estas ĝi venebla.REĜINO
Kion mi faris, ke vi min atakasKun tia krueleco?HAMLETO
Tian faron,Per kia modesteco ĉion perdas,La virt’ fariĝas hipokrita vorto,Senkulpa amo perdas sian rozonDe l’ bela frunto kaj ulcerojn montras,La sanktan ĵuron de edzino faras Similan al la ĵuroj de ludistoj;Ĝi el la korpo de plej sankta ligoElŝiras la animon; el la leĝoĜi faras senenhavan vortparadon.De la ĉielo la vizaĝo flamas,La tuta tero ploras kaj malĝojasPro via faro, kvazaŭ devus veniLa lasta juĝo.REĜINO
Ve! Pri kia faroVi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas?HAMLETO
Rigardu do! Jen pendas du portretoj;Du fratoj,—sed egalaj? Jen, rigardu:Kiela ĉarmo kuŝas sur la brovoj!Kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono,Kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero,Okul’ de Mars’, ordona kaj minaca,Majesta aglo, kiu alte flugasEn la plej puraj sferoj de l’ aero;Sur lin sigelon metis ĉiu dio,Por krei idealon por la homoj,—Li estis via edzo.—Nun rigarduPortreton duan: via nuna edzo,Putraĵo, mortiginta la unuan...Ĉu havas vi okulojn? Vi forlasisHerbejon verdan de la bela montoKaj serĉas manĝon en la putra marĉo?Ĉu havas vi okulojn? Vi ne diru,Ke tio estis am’! En via aĝoLa sango plu ne bolas, sed atendas,Ne rapidante, juĝon de la saĝo.Kaj kia estis la kompara juĝo?Ne estas vi sensenca, ĉar alieNenion vi decidus; sed la senco En vi sendube tute malsaniĝis,Ĉar eĉ freneza tie ne erarus.Neniam la frenezo tiel juĝisLa saĝon, ke en ĝi ne restu gutoDa konsidero por komparo tia.Kia demono tiel vin delogis?Vidado sen palpado aŭ palpadoSen rigardado, aŭ orelo solaSen mano kaj okulo, aŭ flaradoSen ĉio,—eĉ partet’ de vera sentoNeniam donas tian rezultaton,Ho, honto, kie estas via ruĝo?Se la infer’ sovaĝa povas boliEn membroj de grandaĝa matronino,Ho tiam ĉasto de juneco flamaDisfluidiĝu kiel vaks’ en fajro!Ne diru „honto!“ kiam juna sangoMalĉaste bolas: frosto mem ja brulas,La volon ja delogas la prudento...REĜINO
Hamleto, ne parolu plu! Vi turnasOkulojn miajn rekte al la koro,Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas,Tre nigrajn.HAMLETO
Jes, por vivi en la ŝvitoDe abomena lito, en putraĵoSin brogi, en la nesto malbenita...REĜINO
Ho, ne parolu plu! Kiel ponardoEn min penetras ĉiu vorto!Ne plu, Hamleto kara!HAMLETO
Fripon’ kaj mortigisto; simpla sklavo;Li ne posedas eĉ la milan parton Da indo de l’ estinta via edzo;Kronita arlekeno; li, ŝtelisto,Malice kaj mallaŭte ŝtelis forLa kronon kaj ĝin kaŝis en la poŝon...REĜINO
Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armaĵo.)HAMLETO
Ĉifonaĵo, sed ne reĝo!(Li ekvidas la spiriton.)Ho, savu min, anĝeloj de l’ ĉielo,Flugilojn viajn super mi etendu!Spirito nobla, kion vi deziras?REĜINO
Ho ve! li freneziĝis!HAMLETO
Ĉu vi venasRiproĉi vian filon sendecidan,Ke li la tempon kaj pasion perdasKaj ke ĝis nun ankoraŭ li ne venĝis?Ho, diru!SPIRITO
Ne forgesu! Mi intencasEn vi subteni forte la decidon.Sed vidu, kiel forte malesperoDispremis la patrinon vian; helpuAl ŝi en malfacila bataladoKun ŝia propra koro kaj animo.Ju pli malforta korpo, des pli forteSuferas la animo. Iru!HAMLETO (al la reĝino.)
KioAl vi fariĝis?REĜINO
Kio al vi estas?Vi la okulojn ien forte turnis Kaj kun l’ aer’ senkorpa nun parolis?L’ animo via brilas el l’ okuloj,Kaj viaj haroj sin subite levisSimile al dormanta soldataroVekita per la son’ de bataliloj!Ho, kara mia filo, trankviliguPer pacienc’ la flamon de la sentoj!Sur kion vi rigardas nun?HAMLETO (al la reĝino.)
Sur lin?Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel palaLi staras! Malfeliĉa lia vidoEĉ al la ŝtonoj povus doni sentojn!(Al la spirito)Ne rigardadu al mi tiel plende,—Agadon mian akran ĝi moligus:Anstataŭ sango eble fluus larmoj.REĜINO
Al kiu vi parolas?HAMLETO
Vi ne vidas?REĜINO
Nenion, kvankam ĉio estas luma.HAMLETO
Kaj vi nenion aŭdis?REĜINO
Ne, nenion.HAMLETO
Rigardu tien! Li jam volas iri!La patro mia, kvazaŭ tute viva!Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.)REĜINO
Ĝi estas frukto de l’ imago via;La cerbo ofte vidas nur delirojn.HAMLETO
Deliroj? Tamen vidu, mia pulsoEn takto batas, tute kiel via,Kaj kantas tiel same tute sane.Ĝi ne deliro estis. Ekzamenu,Kaj mi ripetos ĉion vort’ laŭ vorto,—Ĉu deliranto tion povus fari?Patrino! Pro la savo de l’ animoNe hipokritu, ke deliro miaParolas nun kaj ne la krimo via!La falsa ŝmiro kovros la makulonEkstere, sed interne en la koroDes pli atakos tiam la malbono.Konfesu al ĉielo vian pekon,La faritaĵon pentu kaj evituEstontajn pekojn. La venenan herbonNe sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku!Pardonu al mi nunan mian virton;Ĉar nun en la malpia nia tempoLa virto devas peti de malvirtoPardonon kaj rampante eĉ petegi,Ke ĝi permesu bonon al ĝi fari.REĜINO
Hamleto! Vi distranĉas mian koron!HAMLETO
Forĵetu ĝian parton makulitanKaj pure vivu kun la dua parto.Adiaŭ! Sed evitu vi la litonDe mia onklo, penu esti virta,Se eĉ la virto estos ne el koro.Kutimo, la demono, pereigasLa lastan senton en la malbonulo,Sed en direkto bona la demonoTurniĝi ofte povas en anĝelon:El la ekzercoj de la bonaj faroj Li povas fari oportunan veston.Sindetenado en l’ unua noktoAlportas facilecon por la dua;La tria estos jam des pli facila;Ĉar ekzercado povas preskaŭ ŝanĝiEĉ la naturon mem; ĝi la diablonAŭ humiligas, aŭ lin plifortigas.Ankoraŭ unu fojon—bonan nokton!Kaj benu min, se vi ankoraŭ memDeziras havi benon de l’ ĉielo.(Montrante sur Polonion). Ha, tiun ĉi sinjoron mi domaĝas.Ĉiel’ decidis puni min per liKaj lin per mi; mi estis por li vipo,—Sed mi servanto ankaŭ por li estos.Por li mi zorgos kaj por lia mortoRespondos mi. Adiaŭ, bonan nokton!La sola amo faris min kruela;Malbona estas la komenco,—posteAnkoraŭ io pli malbona venos...Ankoraŭ unu vorton!REĜINO
Kion fari?HAMLETO
Ne tion, kion mi al vi parolis.La bela reĝo vin denove tenuEn siaj brakoj kaj karese pinĉuAl vi la vangojn, nomu vin kateto;Por kelke da adultaj dolĉaj kisoj,Por ludo per la malbenitaj fingrojEn via nuko vi al li malkovruLa tutan veran staton, ke mi estasFreneza ne en vero, sed nur ŝajne,El ruzo. Estus certe tute bone,Ke vi al li raportu tuj pri ĉio. Ĉar kia do reĝino, bela, ĉastaKaj saĝa volus kaŝi al la bufo,Al la vesperto tiajn gravajn faktojn?Ne, ne! Kovrilon de la korbo levu,Ellasu la birdetojn kaj, simileAl la simio, rampu mem internen,Por fari provojn, kaj en la kaptiloVi poste perdu vian propran kapon.REĜINO
Ne, estu tute certa! Se la vortojPrezentas spiron kaj la spiro vivon,—Mi pli ne havas vivon, por elspiriParolon vian.HAMLETO
Mi Anglujon iras;Ĉu vi jam scias?REĜINO
Ha, jes, mi forgesis.Ĝi estas jam afero decidita.HAMLETO
Jam la leteroj estas sigelitaj;Amikoj du, al kiuj mi konfidasPrecize tiel, kiel la lacertoj,Ricevis komision kunveturi,Kiel heroldoj, por al mi la vojonAl la kaptilo ebenigi. Bone!Amuzo estos, kiam la ministoPer forto de la propra sia pulvoEn la aeron flugos; kontraŭ minojMi faras minojn iom pli profundajn,Mi eksplodigos ilin ĝis la luno.Ho, estas tre amuze vidi, kielDu ruzoj reciproke sin renkontas.(Levante la korpon de Polonio.)Kaj vi, sinjor’, al mi klopodon faras; Mi trenos vin en plej proksiman ĉambron.Patrin’, adiaŭ! Bonan al vi nokton!La kortegano tie ĉi nun estasSilenta kaj sekreta serioze,Li, kiu tiom amis babiladi!Nu, venu do, mi kaŝos vin, amiko,Patrino, bonan nokton!
(Ili disiras. Hamleto trenas kun si la korpon de Polonio.)