Karlo: 17. Studento kaj poeto.

Ĉe l' fino de siaj gimnaziaj jaroj, Karlo bone sukcesis sian lastan ekzamenon. Lia patro decidis, ke li forveturu studadi en Heidelberg. Tie li pasigis unu jaron; sed malgraŭ la gajeco de l' studentoj kaj la beleco de l' urbeto, Karlo ne havis tre ĝojan vivadon. Li pli kaj pli fariĝis revema. Dum la aliaj drinkadis bieron kaj petoladis tra la stratoj, Karlo trankvile sidadis en sia ĉambro.

Li havis bonan brakseĝon, kaj, en la malvarmaj vesperoj, li tie sidis ĉe la fajro, pripensante aŭ legante. Li ofte verkis versaĵojn. Ankaŭ li skribis longajn leterojn al sia amiko Janko, kiu estis en Bruselo, studanta leĝosciencon. Karlo aŭskultis en Heidelberg kelkajn kursojn pri natura scienco, biologio kaj psikologio. Li decidis, ke proksiman jaron li komencos studadi medicinon. Por tio li ankaŭ veturis Bruselon, kiam estis finita lia jaro en Heidelberg.

En Bruselo, pli gaja estis por li la vivado. Tie li renkontis sian amikon Jankon kaj ankaŭ alian kunliceanon Laminde, kiu ĵus venis el Anglujo kaj studadis literaturon. La influo de Janko estis tre bona al Karlo, ĉar tiu amiko estis ĉiam energia kaj gaja. Li kondukadis Karlon al la juĝejoj, al politikaj kunvenoj, al sociaj kaj sciencaj paroladoj. Kiel antaŭe, li multe lernigis al sia revema amiko.

Laminde estis neriĉa junulo. Li devis perlabori por vivadi kaj studadi. Li donis lecionojn, li eĉ faris paroladojn pri la angla literaturo, li verkadis por gazetoj. Dank' al li, Janko kaj Karlo kelkafoje ricevis senpagajn teatrobiletojn, havigitajn de la redakcio de ĵurnalo, por kiu Laminde ofte skribis artikolojn.

Kiel Janko, Laminde multe kuraĝigis Karlon per sia vigleco. Kvankam li studadis medicinon, Karlo ĉiam pli interesiĝis je la literaturo kaj arto. Ambaŭ liaj amikoj tre incitis lin, ke li publikigu kelkajn el la poemoj, kiujn li verkis. Sed Karlo dum longa tempo estis tro timema. Fine li elektis tridek el ili kaj eldonis elegantan volumeton kun modernarta kovrilo kaj longe serĉita titolo: "Oraj Flugiloj". La unua versaĵo estis la jena:

      Lasta flugo.

Vi kien flugas, papilio,
   Tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio,
   Kaj venas frost' perfide.


Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
   Briletas en nebulo:
Vi kion serĉas tra la kampo,
   Perdita somerulo?


Dezertaj estas la ĝardenoj
   Kaj vana l' amo via.
Skeletoj ŝajnas la vervenoj
   Sub laŭbo senfolia.


Vi kial flugas en malvarmo
   Tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
   Nun restas en herbejo.


Silentas ĉiuj en la nestoj,
   Kaj svenis bonodoroj;
Plu ne batalos vi kun vespoj
   Pri la floretaj koroj.


Jen restas nur en kampo vasta
   Velkinta krizantemo,
Sur kiu via kiso lasta
   Mortigos vin en tremo.

1. Al kiu urbo veturis Karlo? — 2. Kiom da monatoj li restis tie? — 3. Nomu la tagojn de la semajno kaj la monatojn de la jaro. — 4. Al kiu ofte skribis Karlo? — 5. Kion li studis speciale? — 6. Nomu kelkajn sciencojn kaj artojn. — 7. Ĉu Karlo ŝatis skribi poeziojn? — 8. Donu kelkajn vortojn rimantajn kun "vento". — 9. Ĉu vi preferas prozon aŭ versojn?

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj