Hamleto: Akto V
AKTO V
SCENO I
Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.
UNUA TOMBISTO
Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj?
DUA TOMBISTO
Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.
UNUA TOMBISTO
Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo?
DUA TOMBISTO
Nu, oni trovis, ke tiel.
UNUA TOMBISTO
Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.
DUA TOMBISTO
He, aŭskultu do, kolego-fosisto...
UNUA TOMBISTO
Sed permesu! Jen estas la akvo—bone; jen estas la homo—bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa—ĉu li volas aŭ ne—ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.
DUA TOMBISTO
Ĉu tiel diras la leĝo?
UNUA TOMBISTO
Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.
DUA TOMBISTO
Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero.
UNUA TOMBISTO
Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo.
DUA TOMBISTO
Ĉu Adamo estis nobelo?
UNUA TOMBISTO
Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...
DUA TOMBISTO
Nu, demandu!
UNUA TOMBISTO
Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto?
DUA TOMBISTO
La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.
UNUA TOMBISTO
Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona; sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu!
DUA TOMBISTO
Kiu konstruas la plej fortike?
UNUA TOMBISTO
Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.
DUA TOMBISTO
Ha, atendu, mi jam scias!
UNUA TOMBISTO
Nu, diru!
DUA TOMBISTO
Al la diablo! Mi efektive ne scias.
(Eniras Hamleto kaj Horacio.)
UNUA TOMBISTO
Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.)
UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.)
En la junaj miaj tagojMi amadis kaj kantadisKaj en ĉiuj miaj agojMi mezuron ne sciadis.
HAMLETO
Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas!
HORACIO
La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.
HAMLETO
Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento.
UNUA TOMBISTO (kantas).
Maljuneco-lamulinoKaptis min per osta mano,Kaj al ĉio venis fino,—Restis ĝemoj kaj malsano. (Li elĵetas kranion.)
HAMLETO
Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,—ne vere?
HORACIO
Povas esti.
HAMLETO
Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Aŭ eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere?
HORACIO
Jes, princo.
HAMLETO
Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.
UNUA TOMBISTO (kantas).
Pala korpo senkoloraKaj ĉemizo sen ornamojKaj foset’ malbonodoraEstas fin’ de ĉiuj amoj. (Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)
HAMLETO
Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele!
HORACIO
Eĉ ne peceton pli, mia princo.
HAMLETO
Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo?
HORACIO
Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.
HAMLETO
Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto.—He, homo! kies tombo tio ĉi estas?
UNUA TOMBISTO
Mia, sinjoro,
(Kantas.) Kaj foset’ malbonodoraEstas fin’ de ĉiuj amoj.HAMLETO
Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos?
UNUA TOMBISTO
Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.
HAMLETO
Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.
UNUA TOMBISTO
Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.
HAMLETO
Por kia homo vi fosas la tombon?
UNUA TOMBISTO
Ne por homo.
HAMLETO
Nu, do, por kia homino?
UNUA TOMBISTO
Ankaŭ ne por homino.
HAMLETO
Kiun do oni tie ĉi enterigos?
UNUA TOMBISTO
Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.
HAMLETO
Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano.—Kiel longe vi estas jam tombisto?
UNUA TOMBISTO
Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.
HAMLETO
Kiel longe estas jam de tio ĉi?
UNUA TOMBISTO
Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.
HAMLETO
Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?
UNUA TOMBISTO
Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.
HAMLETO
Kial?
UNUA TOMBISTO
Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.
HAMLETO
Kiel li freneziĝis?
UNUA TOMBISTO
Tre strange, oni diras.
HAMLETO
En kio do konsistis la strangeco?
UNUA TOMBISTO
En tio, ke li perdis la saĝon.
HAMLETO
Sur kia punkto li freneziĝis?
UNUA TOMBISTO
Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.
HAMLETO
Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas?
UNUA TOMBISTO
Se li ne forputriĝis antaŭ la morto—ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto—li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.
HAMLETO
Kial li pli longe, ol aliaj?
UNUA TOMBISTO
He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.
HAMLETO
Al kiu ĝi apartenis?
UNUA TOMBISTO
Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis?
HAMLETO
Nu, mi ne scias.
UNUA TOMBISTO
La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.
HAMLETO
Tiu ĉi kranio?
UNUA TOMBISTO
Jes, ĝuste tiu ĉi.
HAMLETO (prenas la kranion).
Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi!—Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...
HORACIO
Kion, mia princo?
HAMLETO
Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero?
HORACIO
Ĝuste tian saman.
HAMLETO
Kaj tian odoron? Fi! (Forĵetas la kranion.)
HORACIO
Ĝuste tian, mia princo.
HAMLETO
Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo?
HORACIO
Tio ĉi estus tro fantazia.
HAMLETO
Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon?
La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo.La peco da ŝtof’, antaŭ kiu tremadis la tero,Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo!
(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.)
(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.)
HAMLETO
Jen la reĝino, la kortego! KiunFunebre ili akompanas? Tamen Sen ordinaraj la funebraj moroj?Ĝi montras, ke mortinto la portataPer propra mano sian vivon finis.De alta tamen rango! Ni atenduKaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken).LAERTO
Kiaj nun ankoraŭCeremonioj?HAMLETO
Jen estas Laerto,Tre nobla juna homo. Vidu!LAERTO
KiajCeremonioj decas nun ankoraŭ?UNUA PASTRO
Ni el funebraj la ceremoniojPlenumis ĉion, kio al ni estasNur permesita: ŝia morto estisDe karaktero duba; se ne ŝanĝusOrdono alta la kutiman ordon,Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝoEn ter’ ne sanktigita, kaj nur ŝtonojnSur ŝian tombon oni devus ĵetiAnstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj;Al ŝi do oni donis pli, ol dece;Knabinan ŝian kronon, kaj la tombonPer ĉastaj floroj oni nun ornamis,En sanktan teron oni ŝin enmetisĈe sonorado religia.LAERTO
SekveNenio pli jam estas permesita?PASTRO
Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigusPer tio la servadon de mortintoj, Se ni al ŝi ekkantus rekviemonSimile al mortintaj en pieco.LAERTO
Vi metu ŝin en teron, kaj violojElkreskos el plej ĉasta ŝia cindro!Mi al vi diras, ho, senkora pastro,Anĝelo ŝi, fratino mia, estos,Dum vi en la infero brulos.HAMLETO.
Kio?La bela Ofelio?REĜINO (ĵetante florojn).
Ho, plej dolĉa,Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estosEdzino kara de Hamleto mia;Esperis mi ornami vian krononDe fianĉino, dum, ho ve, mi nunOrnamas vian tombon!LAERTO
Ho, centobleMalben’ centobla falu sur la kaponDe tiu, kiu per la krim’ teruraDe vi la saĝon rabis! For la teron!Ne ŝutu,—mi ankoraŭ unu fojonAl mia koro volas ŝin alpremi. (Ensaltas en la tombon.)Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas,Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵoVi faros monton ĝis la alta pintoDe la Olimpo.HAMLETO
Kiu estas tiu,Kies doloro tiel laŭte sonasKaj kies krio flugas ĝis la stelojKaj volas en terur’ ilin haltigi?Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.)LAERTO
Ha, tre bone!Pereu, malbenita! (Ĵetas sin sur Hamleton.)HAMLETO
Tia preĝoNe estas ĝusta. Mi vin petas, prenuLa manon vian for de mia kolo,Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema,Danĝere tamen estas min ataki,Kaj mi al vi konsilas: for la manon!REĜO
Disigu ilin!REĜINO
Ho, Hamlet’, Hamleto!ĈIUJ
Sinjoroj...HORACIO
Kara princo, trankviliĝu!
(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)
HAMLETO
Ne, mi pro tio ĉio kun li batalos,Ĝis la minuto lasta de la vivo!REĜINO
Pro kio do, ho mia kara filo?HAMLETO
Mi amis Ofelion; kvardek milojDa fratoj kun ilia tuta amoLa amon mian kune ne atingus.(Al Laerto.)Vi kion volas?REĜO
Ha, li freneziĝis!REĜINO
Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!HAMLETO (al Laerto.)
Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kionVi volas fari? Plori? aŭ batali?Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? EltrinkiLa tutan Nilon? Manĝi krokodilojn?Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis,Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon,Por min inciti? Lasu vin enfosiEn ŝian tombon,—mi ĝin ankaŭ faros;Se vi pri montoj babiladas, lasuNin superŝuti per tiom da tero,Ke sin la loko levu ĝis la sunoKaj la plej altaj montoj en komparoKun ĝi aperu kiel veruketoj.Vi fanfaronas,—mi ĝin ankaŭ povas.REĜO
Ĝi estas nur frenezo.REĜINO
La atakoEn li momenton tiel furiozas,Sed baldaŭ li denove trankviliĝas,Simile al kvieta kolombinoPost la elkovo de la kolombidoj.HAMLETO (al Laerto).
Aŭskultu do, sinjoro! Kia estasLa kaŭzo, ke vi tiel min renkontas?Mi ĉiam amis vin,—sed ni ĝin lasu.Se Herkuleso mem kontraŭbatalus,La kat’ miaŭas, hundo devas boji. (Foriras.)REĜO
Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.)Laert’, nia parolo de hieraŭFortigi devas vian paciencon;Ni agos nun rapide.—Vi, Gertrudo, Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo.(Al Laerto.)La tombo havos vivan monumenton.La horo de trankvilo baldaŭ venos;Ĝis tiam ni bezonas paciencon. (Ĉiuj foriras.)SCENO II
Ĉambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio.
HAMLETO
Sufiĉe nun pri tio. Ni transiruNun al la pluaj faktoj. Vi memoras,Pri kio mi rakontis?HORACIO
Mi memoras.HAMLETO
En mia brusto estis ia specoDe batalado. Mi ne povis dormi;Kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke mi kuŝasEn stato pli malbona, ol krimulojEn la katenoj. Tiam en la kaponKuraĝa pens’ al mi subite venis...Kaj dank’ al la kuraĝa mia penso:Ĝi savis min! Jes, penso malprudentaAl ni tiele servas iafoje,Kiam profundaj planoj detruiĝas;Kaj ni el tio vidas, ke DiaĵoDirektas nian sorton, se ni memEĉ de la celo nin malproksimigas.HORACIO
Tre ĝuste.HAMLETO
La mantelon de ŝipanoSur min ĵetinte, el kajuto miaPalpante mi elrampis, trovis ilin,Forkaptis la paketon, kiun iliKun si tre garde portis, kaj returneEn ĉambron mian iris. Mia timoForgesis ĝentilecon, kaj kuraĝeMi dissigelis la paketon. TieMi trovis, ho, amiko mia kara,Brilantan, grandan reĝan malnoblaĵon!Ĝi estis... jes... ordono plej severa,Per multo da motivoj ornamitaPri la feliĉo de la Dana regnoKaj de Anglujo ankaŭ, kaj ceteraKaj tiel plu... nu jes,—per unu vorto:Ke oni tuj, sen perdo de la tempo,Eĉ ne lasante al l’ ekzekutistoMinuton, por akrigi la hakilon,Tuj post eliro mia sur la bordon,Dehaku tuj al mi la kapon.HORACIO
Dio!Ĉu povas esti?HAMLETO
Jen, rigardu mem,Jen estas la papero, legu poste.Vi volas scii, kion mi nun faris?HORACIO
Jes, mi vin petas.HAMLETO
Kiam mi min vidisSubite en kaptilo, mia kapoKomencis vive ludi sen prologoKaj trovis baldaŭ ĝustan la rimedon. Mi min sidigis kaj elpensis baldaŭAlian tekston por letero tiuKaj skribis ĝin tre bele kaj tre pene,Kiel skribisto profesia. IamMi pensis, kiel niaj grandsinjoroj,Ke bele skribi estas ne konvenaPor eminentaj homoj; tamen nunLa belskribado multe al mi servis.Vi volas certe scii la enhavonDe la letero mia?HORACIO
Certe, princo.HAMLETO
Plej prema peto al la angla reĝo,Ke, se Anglujo volas plue restiFidela tributulo de Danujo,Se inter la Anglujo kaj DanujoLa amikeco floru kiel palmo,Se paco ĉiam ambaŭ la popolojnPer bela krono ligu plej trankvile,Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,—Li devas tuj post lego de la skribo,Ne pripensante kaj ne prokrastante,La alportintojn de l’ dirita skriboMortigi plej rapide, ne donanteAl ili eĉ minuton, por plenumiKonfeson antaŭmortan.HORACIO
Tamen kielSigelis vi la skribon?HAMLETO
La ĉieloEn tio ankaŭ jam antaŭe zorgis:En mia sako trovis sin okaze Malnova sigelil’ de mia patroKun la insigno de la danaj reĝoj.Mi faldis la leteron ĝuste tuteSimile al antaŭa la letero,Subskribis ĝin simile kaj sigelisKaj metis sur la lokon de antaŭe.Kaj la subĵeton oni ne rimarkis.En la sekvanta tago havis lokonBatalo nia mara kun korsaroj,—Kaj kio estis plu—vi ĝin jam scias.HORACIO
Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis?HAMLETO
Amiko mia, ili mem sin tirisAl tiu ĉi afero, tial minLa konscienco mia ne riproĉas:Ilia morto estis ja kaŭzitaDe propra tro fervora enmiksiĝo.Por sklavemuloj estas tre danĝereSin meti inter la flamantaj pintojDe glavoj de potencaj kontraŭuloj.HORACIO
Kiela reĝo!HAMLETO
Nun la reĝo memAlproksimigis min al mia celo.Se li mortigis krime mian patron,Se li patrinon mian malĉastigis,Sin metis malhelpante inter miajEsperoj kaj elekto de l’ popoloSe li kun ruz’ al mia propra vivoTiel perfide volis fari finon:Ĉu mi ne havas rajton al li doniPer mia mano merititan pagon?Kaj ĉu ne estos peko, se ni lasos Al tiu kankro mordi plu ankoraŭViandon nian?HORACIO
Baldaŭ li ricevosRaporton pri la manier’, en kiuOrdono lia estis plenumita.HAMLETO
Jes, baldaŭ; sed la intertempo tamenAl mi ja apartenas. Homa vivoNe estas ja fortika; vi kalkuluNur unu—jam la vivo ne ekzistas.Nur unu cirkonstanco min doloras,Ke mi ofendon faris al Laerto!En lia malfeliĉo mi ja vidasLa preskaŭ spegulitan historionDe tio, kion mem mi devis sperti.Mi lin estimas; sed la nekonvenaFanfaronado lia kun doloroMin indignigis ĝis sinforgesado.HORACIO
Ha, iu venas! Haltu, princo!
(Eniras Osrik.)
OSRIK
Mi gratulas vian princan moŝton je la reveno Danujon.
HAMLETO
Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Ĉu vi konas tiun ĉi kulon?
HORACIO
Ne, princo.
HAMLETO
Tiom pli bone por vi, ĉar estas malvirto koni lin. Li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta: se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo staros apud la manĝilaro de la reĝo. Li estas pigo, sed, kiel mi diras al vi, benita per vastaj posedaĵoj de koto.
OSRIK
Plej amata princo! Se via princa moŝto havus liberan tempon, mi dezirus komuniki al vi ion de lia reĝa moŝto.
HAMLETO
Mi akceptos ĝin kun plena atento, sinjoro. Metu vian ĉapelon sur ĝian lokon: ĝi estas difinita por la kapo.
OSRIK
Mi dankas al via princa moŝto,—estas tre varme.
HAMLETO
Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda.
OSRIK
Estas efektive sufiĉe malvarme, mia princo.
HAMLETO
Kaj tamen ŝajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, aŭ mia temperamento....
OSRIK
Eksterordinare, via princa moŝto, estas tre varmege—en certa maniero—mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia reĝa moŝto ordonis al mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas sekvanta...
HAMLETO
Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon.)
OSRIK
Permesu al mi, via princa moŝto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi pli oportune. Antaŭ mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi ĵuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo. En efektivo, por esprimi sin inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, ĉar vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur povas deziri posedi.
HAMLETO
Li nenion perdas per via buŝo, sinjoro, kvankam mi scias, ke ĝi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. Kaj ankaŭ tiam la rakonto ne prezentus ankoraŭ la plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco de laŭdado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj talentoj estas laŭ mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, ĉio alia prezentus nur ombron de li.
OSRIK
Via princa moŝto parolas pri li la puran veron.
HAMLETO
Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superĵetas tiun ĉi kavaliron per la kruda spirado de nia parolo?
OSRIK
Kion vi pensas?
HORACIO
Ĉu ne estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Vi certe tion ĉi povos, sinjoro.
HAMLETO
Por kia celo vi nomis tiun ĉi kavaliron?
OSRIK
Laerton?
HORACIO
Lia monujo estas jam malplena: ĉiuj liaj oraj vortoj estas jam elspezitaj.
HAMLETO
Jes, tiun ĉi saman.
OSRIK
Mi scias, ke vi ne scias...
HAMLETO
Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi deziras, sinjoro?
OSRIK
Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas...
HAMLETO
Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; koni alian homon fundamente signifus koni sin mem.
OSRIK
Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; laŭ la komuna famo li havas en tiu ĉi punkto neniun egalan al si.
HAMLETO
Kia estas lia batalilo?
OSRIK
Glavo kaj rapiro.
HAMLETO
Sekve, laŭ viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu?
OSRIK
La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj; li do, kiom mi aŭdis, donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenaĵo, kiel ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj ĉi subteniloj estas efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj, senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranĝitaj.
HAMLETO
Kion vi nomas subteniloj?
HORACIO (al Hamleto).
Mi sciis, ke vi devos ankoraŭ plezuriĝi kun liaj komentarioj, antaŭ ol la parolo finiĝos.
OSRIK
La subteniloj estas la portiloj.
HAMLETO
Tiu ĉi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti ĉe nia flanko pafilegon; ĝis tiu tempo ni nomu ĝin pli bone portiloj. Sed plue: ses berberaj ĉevaloj kontraŭ ses francaj glavoj kun iliaj apartenaĵoj kaj ses bonguste aranĝitaj subteniloj; tio ĉi estas franca veto kontraŭ dana. Por kio do ili tion ĉi donis kiel garantion, kiel vi vin esprimas?
OSRIK
La reĝo, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos naŭ fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moŝto estus inklina.
HAMLETO
Kaj se mi respondos, ke ne?
OSRIK
Mi pensas, via princa moŝto, ke estus bone konsenti je tiu ĉi provo.
HAMLETO
Mi nun promenados en tiu ĉi salono; kun la permeso de lia reĝa moŝto nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron. Oni alportu la rapirojn; se Laerto deziras kaj se la reĝo restas ĉe sia intenco, mi penos gajni por li, se mi povos; se ne,—tiam mi forportos kun mi nur la malhonoron kaj multe da batoj.
OSRIK
Tiel mi devas klarigi vian decidon?
HAMLETO
En tiu ĉi senco, sinjoro, kun ornamoj laŭ via gusto.
OSRIK
Mi rekomendas al via princa moŝto mian aldonitecon.(Foriras.)
HAMLETO
Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas; ĉar nenia alia buŝo servus al li por tio ĉi.
HORACIO
Tiu ĉi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova ŝelo sur la kapo.
HAMLETO
Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antaŭ ol suĉi ĝin. En tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado: speco de ŝaŭma miksaĵo, kiu rampas en ĉion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ĝin, kaj la ŝaŭmaj vezikoj krevos. (Eniras nobelo.)
NOBELO
Estimata princo, lia reĝa moŝto ricevis saluton de vi per la juna Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li sendas min, por demandi vin, ĉu via deziro skermi kun Laerto daŭras ankoraŭ, aŭ ĉu vi deziras por tio ĉi pli longan prokraston.
HAMLETO
Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la reĝo. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun aŭ en ĉia alia tempo, supozante, kompreneble, ke mi ĝin tiel bone povos, kiel nun.
NOBELO
La reĝo, la reĝino kaj ĉiuj volas tuj veni tien ĉi.
HAMLETO
En bona horo!
NOBELO
La reĝino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antaŭ ol vi komencos batali.
HAMLETO
Ŝia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.)
HORACIO
Vi perdos tiun ĉi veton, princo.
HAMLETO
Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi ĉiam ekzercadis min; ĉe tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio ĉi neniom malhelpas.
HORACIO
Ne, kara princo...
HAMLETO
Ĝi estas nur bagatelo sensignifa; sed ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus.
HORACIO
Se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi; mi zorgos, ke ili ne venu tien ĉi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita.
HAMLETO
Tute ne! Mi aŭskultas neniajn antaŭsignojn: neŝanĝebla sorto direktas eĉ la falon de pasero. Se ĝi fariĝos nun, ĝi ne fariĝos poste; se ĝi ne fariĝos poste, ĝi fariĝos nun; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco. Oni devas ĉiam esti preta. Ĉar nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli frue forlasas. Ĝi estu!
(Eniras la reĝo, la reĝino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun rapiroj k. t. p.)
REĜO
Hamleto, venu kaj amike prenuTiun ĉi manon!(Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.)HAMLETO (al Laerto).
Vi al mi pardonu,Sinjoro! mi al vi maljusta estis,Sed vi pardonu pro honoro via.La ĉirkaŭantoj scias—kaj sendubeVi ankaŭ aŭdis—mia kapo estasMalsana. Mia ago, kiu forteEn vi ekscitis tutan la animonKaj la honoron,—mi pri ĝi konfesas:Ĝi estis nur frenezo. Ĉu HamletoLaerton ekofendis? Ne! Ĉar certeSe de si mem Hamleto nun disiĝisKaj li nur tial faris la ofendon,Ke li nun estas ne li mem,—ja tiamĜin ne Hamleto faris kaj HamletoRifuzas la ofendon. Kiu doĜin faris? La frenezo de Hamleto. Se tiel estas, tiam li ja memLa suferanto estas. La frenezoHamleton malfeliĉan suferigas.Kaj jen, sinjoro, antaŭ atestantojKonfeso mia senkulpigu minNun antaŭ la grandanimeco via,Ĉar mi la sagon pafis trans la domonKaj trafis kontraŭvole mian fraton.LAERTO
Naturo mia, kiu la plej multeMin devus instigadi al la venĝo,Nun estas jam kontentigita plene.Sed laŭ severaj leĝoj de l’ honoroNe povas mi paroli pri paciĝo,Ĝis pli maljunaj homoj de honoroDecidos ke, savante mian nomon,La pacon noble povas mi akcepti.Ĝis tiu tempo mi la amon vianAkceptos per la koro, sed batalos.HAMLETO
Volonte mi konsentas; kun konfidoMi nun batalos pro l’ honoro via.Nun donu la rapirojn, venu!LAERTO
Venu!HAMLETO
Mi volas esti kamp’ por via gloro;Sur mia nelerteco via artoEkbrilu, kiel stel’ en nigra nokto.LAERTO
Vi mokas, princo.HAMLETO
Ne, je mia vorto!REĜO
Nun donu la rapirojn, juna Osrik!Vi scias ja la veton, fil’ Hamleto?HAMLETO
Ho, jes! Sed vi la gajnon de la vetoKonfidis ne al tute ĝusta mano.REĜO
Pro tio mi ne timas; mi ja vidisSkermadon de vi ambaŭ. Li allernis,Sed tial oni donis al ni cedon.LAERTO (pesante rapiron en la mano).
Tro multepeza, mi alian volas.HAMLETO
Mi prenas. Ĉiuj de egala longo?(Ili preparas sin al la skermado.)OSRIK
Jes, via princa moŝto.REĜO
La botelojnDa vino metu prete sur la tablon!Se en l’ unua fojo aŭ la dua!Hamleto trafos aŭ en tria fojoRebatos la ekbaton, tiam tujEktondru laŭte ĉiuj pafilegoj;La reĝo tiam trinkos pro la sanoDe sia fil’ Hamleto kaj li ĵetosEn la kalikon perlon, kies kostoSuperos ĉion, kion ĝis nun havisLa reĝoj de Danujo en la krono.Pretigu la kalikojn! La trumpetoAnoncu al tamburo, la tamburoAl la pafilegisto, pafilegoAl la ĉielo, fine la ĉielo Anoncu al la tero: nun la reĝoPokalon malplenigas pro Hamleto!—Komencu do batalon; vi, juĝistoj,Atentu bone!HAMLETO (al Laerto).
Venu do, sinjoro!LAERTO
Mi estas preta, princo. (Ili skermas.)HAMLETO
Unu!LAERTO
Ne!HAMLETO
Juĝistoj diru.OSRIK
Vere, jes, trafite.LAERTO
Nu, bone! Nun ankoraŭ unu fojon!REĜO
Halt’! Donu vinon!—Nun, Hamleto mia,La perlo estas via. Vian sanon!Vi prenu la pokalon!
(Post la sceno estas aŭdataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.)
HAMLETO
Ne, mi devasAntaŭe fini! (Al Laerto.)Venu! (Ili skermas.) Nun denoveTrafite! Kion diras vi?LAERTO
Tuŝite!Tuŝite, mi konfesas.REĜO
Nia filo,Vi venkas.REĜINO
Li varmiĝis, li laciĝis.Hamleto, prenu mian tukon, viŝuLa ŝviton de la frunto! La reĝinoFeliĉon vian trinkas nun!HAMLETO
Patrino...REĜO
Gertrudo, vi ne trinku!REĜINO
Mi deziras,Permesu, mia edzo, mi vin petas.REĜO (flanken.)
La vino venenita! Ŝi pereis!HAMLETO
Patrino mia, mi ankoraŭ trinkiNe povas. Mi tuj finos.REĜINO
Venu, filo,Mi viŝos vian ŝviton de l’ vizaĝo.LAERTO
Nun mi lin trafas, reĝo.REĜO
Mi ne kredas.LAERTO (flanken).
Kaj tamen kontraŭ mia konscienco!HAMLETO
Laerto, venu, nun la trian fojon!Vi ludas; mi vin petas, batu forte;Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn.LAERTO
Vi pensas? Bone! (Ili skermas.)OSRIK
Sur la ambaŭ flankojNenia rezultato.LAERTO
Nun vin gardu!
(Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili ŝanĝas la rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.)
REĜO
Disigu ilin, ili tro varmiĝis.HAMLETO
Ne, ne, ankoraŭ unu fojon! (La reĝino svenas.)OSRIK
Haltu!Rigardu la reĝinon!HORACIO
Ambaŭ sangas.—Kiel vi fartas, princ’?OSRIK
Kiel vi fartas,Laerto?LAERTO
Ve! Mi estas nun kaptitaPer la kaptilo mia propra! JusteMin mem perfido mia pereigis!HAMLETO
Ha, la reĝino! Kio al ŝi estas?REĜO
Ŝi svenas, ĉar ŝi vidas sangon.REĜINO
Ne!La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto!Ĝi estis venenita! Mi pereas! (Ŝi mortas.)HAMLETO
Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn!Elserĉi la krimulon! (Laerto falas.)LAERTO
Jen, Hamleto:Li estas antaŭ vi. Vi jam pereis,Nenio en la mondo vin nun savos;Eĉ duonhor’ da viv’ al vi ne restas.La ilo de la krim’ en via manoTroviĝas! sciu, ho, Hamleto nobla,Ke la rapiro estis venenita.Kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo:Rigardu, nun mi kuŝas, por neniamLeviĝi plu. Patrino via ankaŭNun venenita... Fino... Mi ne povas.La reĝo ĉion... Lia kulpo... Reĝo...HAMLETO
La pinto ankaŭ estas venenita?Nu, faru do, venen’, laboron vian! (Trapikas la reĝon).REĜO
Ho, helpu, helpu! Estas temp’ ankoraŭ!HAMLETO (devigante la reĝon trinki el la pokalo).
Vi trinku, mortigisto, adultulo,Abomeninda, malbenita dano!Eltrinku la pokalon kun la perlo!Patrinon mian sekvu! (La reĝo mortas.)LAERTO
Li meritis.Li la venenon miksis por ni ĉiuj.Hamleto nobla, antaŭ nia mortoNi kore nin pardonu reciproke!Mi liberigas vian konscienconDe l’ mort’ de mia patro, ankaŭ viPardonu min pro via morto! (Li mortas.)HAMLETO
DioAl vi pardonu plene! Mi vin sekvas.—Mi mortas, Horacio!—Nun adiaŭ, Reĝino malfeliĉa!—Kaj vi ĉiuj,Vi tremas pro okazo la terura,Vi estas palaj mutaj atestantoj...Se mi nur havus tempon... Ha, la mortoArestas tre rapide... mi tre multeAl vi rakonti povus! Tiel estu!Mi mortas, Horacio, tamen vi,Vi vivas,—senkulpigu kaj klariguMin kaj aferon mian al la homoj.HORACIO
Ho ne! Mi nun ne volas resti dano,Mi ankaŭ apartenas al romanoj:Ankoraŭ restis vin’ en la pokalo...HAMLETO
Ho ne, amiko! Se vi estas viro,Mi petas vin, ne tuŝu la pokalon!Ho, Dio! Kia nomo post mi restus,Se vi, la sola, kiu ĉion scias,Forlasus nun la mondon! Ho, amiko,Se vi min iam portis en la koro,Retenu vin ankoraŭ de l’ ĉieloKaj vivu en la mondo abomena,Por savi mian nomon per rakontoDe mia historio.(Oni aŭdas marŝon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.)Kia bruo?OSRIK
La juna Fortinbras nun el PolujoRevenas post la venko kaj militeSalutas la senditojn de Anglujo.HAMLETO
Mi mortas, Horacio! La venenoJam la spiriton mian neniigas;Kaj la sciigon el Anglujo mi Ne povas plu atendi; sed, amiko,Mi antaŭdiras, ke l’ elekto falosSur Fortinbrason; kaj la voĉon mianAntaŭ la morto mi al li fordonas.Raportu al li tion ĉi kaj ankaŭLa tutan historion de la faktoj.—La resto do—silento! (Li mortas.)HORACIO
Nobla koroNun ĉesis bati! Kara mia princo,Adiaŭ! Bonan nokton! La anĝelojPlej puraj al vi kantu dorman kanton!—Pro kio batas la tamburo? (Marŝo post la sceno.)
(Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.)
FORTINBRAS
KieFariĝis la terura dramo?HORACIO
KionVi volas vidi? Se ian malĝojonAŭ mirindaĵon, tiam ĉesu serĉi.FORTINBRAS
Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto,Kiela festo estas nun en viaPalac’ eterna, se per unu fojoVi tiom da oferoj reĝaj buĉis?UNUA SENDITO
Terura vido! Ni kun la sciigojEl Anglolando venas tro malfrue.Nun estas surdaj la oreloj, kiujAŭskulti devus la raporton nian,Ke la ordono estas plenumita,Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas.Nu kiu al ni diros: mi vin dankas?HORACIO
Li certe ne, se li eĉ estus viva;Ĉar li mortigi ilin ne ordonis.Sed ĉar rapide post la sanga faroRevenis vi, (al Fortinbras) vi venke el Polujo,(al la senditoj) Vi el Anglujo,—tial nun ordonuKe oni metu la mortintojn alteSur katafalkon antaŭ la popoloKaj mi rakontos al la nesciantoj,Kiele ĉio tio ĉi fariĝis.Vi aŭdos faktojn sangajn, nenaturajn,Vi aŭdos pri okazaj juĝofarojKaj pri mortigoj blindaj kaj pri mortoj,Kaŭzitaj de perfido kaj de ruzo,Kaj pri insidoj, kiuj returniĝisKaj falis sur la kapon de l’ krimuloj.La tutan veron mi al vi raportos.FORTINBRAS
Rapidas ni aŭskulti. Kaj kunvokuLa regnajn prezentantojn al kunveno!Mi nun akceptas kun malgaja koroFeliĉon mian. Sur la danan trononMi havas rajtojn, mi ilin prezentos,Ĉar nun l’ okazo tion ĉi postulas.HORACIO
Pri tio ankaŭ ion mi parolos;Pri tio ĉi raportos mi la voĉonDe tiu, kies voĉon multaj sekvos.Sed ni rapidu kun la elektado,Ĉar la spiritoj estas nun ankoraŭTre forte incititaj, kaj intrigojDe malbonuloj povus nun facileElvoki malfeliĉojn kaj konfuzojn.FORTINBRAS
Kvar kapitanoj portu sur la tronoLa korpon de Hamleto: se li vivus,Sur ĝi li certe sidus la plej nobleKaj la plej reĝe. Ĉe l’ funebra iroAperu plene la parad’ milita!Forprenu nun la korpojn! Tia vidoKonvenus nur al kampo de milito.Ordonu nun komenci la pafadon!
(Funebra marŝo. Ĉiuj foriras, forportante la mortintojn. Oni aŭdas pafadon.)
____________________________
KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE Do ZAMENHOF
FRANCUJO.—HACHETTE kaj Ko, 79, Boul. St-Germain, ParisLIVRES D’ÉTUDE | ||
---|---|---|
Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. | 1 | 50 |
Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront | » | 75 |
Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront | 2 | » |
Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l’Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront | » | 50 |
Thèmes d’application, Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l’Esperanto, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront | 2 | » |
Cours commercial d’Esperanto, par Marissiaux | 1 | 50 |
Corrigé des exercices du Cours commercial d’Esperanto, par M. Marissiaux | 1 | » |
L’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier | » | 75 |
Corrigés des Exercices de l’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Procureur | » | 50 |
Premières leçons d’Esperanto, par Th. Cart. | » | 30 |
Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront | 1 | 50 |
Structure du dictionnaire Esperanto. Réponse à beaucoup d’objections. (Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront | » | 30 |
Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot | 2 | 50 |
Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître | » | 40 |
TEKSTOJ EN ESPERANTO | ||
---|---|---|
Brueys et Palaprat. Advokato Patelin, tradukita de J. Evrot | » | 75 |
Devjatnin. Verkaro. | 2 | » |
Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de Soj Lallemant kaj Beau. | 1 | 25 |
Ekzercoj de Aplikado, Leksikologio, Sintakso, Vortfarado Esperantaj, de L. de Beaufront. | 1 | » |
Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj. | 2 | 50 |
Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de Dro Zamenhof. | 3 | 50 |
Fundamento de Esperanto, de Dro Zamenhof | 3 | » |
Godineau. La Kolorigisto-aerveturanto. | » | 30 |
Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de Dro Zamenhof. | 2 | » |
Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert | » | 50 |
Kondukanto de l’ interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski | 2 | » |
Kurso tutmonda, de E. Gasse. | » | 75 |
Labiche et Legouvé. Cikado ĉe Formikoj, unuakta komedio | » | 60 |
La Fontaine. Elektitaj Fabloj, esperantigitaj de G. Vaillant | » | 75 |
La Komerca sekretario, de Ros Sudria. | » | 50 |
Leibniz. Monadologio, tradukita de E. Boirac. | » | 60 |
Maistre (X. de). Vojaĝo interne de mia Ĉambro, tradukita de S. Meyer | » | 75 |
Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard | » | 75 |
Molière. L’ Avarulo, tradukita de S. Meyer | » | 75 |
—— Don Juan, tradukis Emile Boirac. | 1 | 50 |
Norman. Poŝlibro Internacia, por Aferistoj, Turistoj, K. C. | 2 | » |
Orzesko. La interrompita kanto, tradukita de Kabe. | » | 75 |
Perrault (Ch.). Rakontoj pri Feinoj, tradukitaj de Sinjorino Sarpy. | 1 | » |
Pola Antologio, elektis et tradukis Kabe. | 2 | » |
Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj) | » | 25 |
Sieroŝevski (Vaclav). La Fundo de l’ mizero, tradukita de Kabe | » | 75 |
Virgilio. Eneido, kantoj I et II, tradukita de Dro Vallienne. | » | 60 |
A LA MÊME LIBRAIRIE
Tutmonda Jarlibro Esperantista
ENHAVANTA LA
Adresarojn de Dro ZAMENHOF
1906
Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mai. Il contient: plus de 30000 adresses d’Espérantistes dans le monde entier, les renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto.Un volume grand in-16, broché ....... 3 fr. 50
Internacia Scienca Revuo
Revue mensuelle scientifique rédigéeEN ESPERANTO
Paraissant depuis le 1er Janvier 1904
COMITÉ DE PATRONAGE:
Société française de physique, Société internationale des Électriciens, MM. Adelsköld, Appell, d’Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, Gal Sébert, membres de diverses académies.
RÉDACTION:
PARIS
P. FRUICTIER
27, boulevard Arago,PARIS
ADMINISTRATION:
PARIS
HACHETTE & Ko
79, boulevard Saint-Germain,PARIS
ABONNEMENT ANNUEL | |
---|---|
France | 6 fr. 50 |
Etranger | 7 fr. |
UN NUMÉRO: | 60 centimes. |
Mendelejev.—Provo de Kemia Kompreno de l’ Monda Etero » 30
Ch. Richet.—La Spontanea Generado » 30
742-06—Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.—P7-06.