Ĉe la koro de la Tero: 15-a ĉapitro: REIRO AL LA TERO

Ni transiris la riveron kaj trapasis la montojn trans ĝi, kaj fine ni eliris sur grandan kaj platan ebenaĵon, kiu disetendiĝis ĝis la limo de la vidpovo. Mi ne povus diri al vi, en kiu direkto ĝi etendiĝis, eĉ se vi volus scii tion, ĉar dum mia tuta restado en Pelucidaro mi neniam eltrovis aliajn ol surlokajn rimedojn por indiki direkton—estas nek nordo nek sudo nek oriento nek okcidento. Supren estas la sola bone difinita direkto, kaj tio, kompreneble, estas malsupren por vi sur la ekstera krusto de la Tero. Ĉar la suno nek leviĝas nek subiras, mankas ĉia rimedo por indiki direkton krom videblaĵoj kiel altaj montoj, arbaroj, lagoj kaj maroj.

La ebenaĵo, kiu kuŝas post la blankaj klifoj borde de la Darel Az ĉe la bordo plej proksima al la Montoj de la Nuboj, estas la afero plej analoga al direkto konata al la pelucidaranoj. Se oni eventuale neniam aŭdis pri la Darel Az, aŭ la blankaj klifoj, aŭ la Montoj de la Nuboj, oni sentas la mankon de io grava kaj sopiras al la familiaraj kaj kompreneblaj “nord-oriento” kaj “sud-okcidento” de la ekstera mondo.

Ni apenaŭ ĵus surpaŝis la grandan ebenaĵon, kiam ni perceptis du enormajn bestojn, kiuj proksimiĝas al ni el la malproksimo. Tiel malproksimaj ili estis, ke oni ne povis distingi, kiaj bestoj ili estis, sed kiam ili pliproksimiĝis, mi vidis, ke ili estas enormaj kvarpieduloj, inter 80 kaj 100 futojn longaj, kun etaj kapoj sidantaj supre de la tre longa koloj. Iliaj kapoj ŝajnis esti 40 futojn super la tero. La bestoj tre malrapide moviĝis—tio signifas, ke iliaj korpaj moviĝoj estis tre malrapidaj—sed iliaj paŝoj estis tiel longdistancaj, ke ili fakte iris signife pli rapide ol homo.

Kiam ili ankoraŭ pli proksimiĝis, ni eltrovis, ke sur la dorso de ambaŭ sidas homo. Tiam Dian sciis, pri kiu besto temas, kvankam ŝi neniam antaŭe vidis tiajn.

“Ili estas lidioj el la lando de la torianoj”, ŝi kriis. “Toria kuŝas ĉe la periferio de la Terura Ombrolando. Nur la torianoj inter la gentoj de Pelucidaro rajdas lidiojn, ĉar ili troviĝas en neniu lando krom la malluma.”

“Kio estas la Terura Ombrolando?” mi demandis.

“Ĝi estas la lando, kiu kuŝas sub la Morta Mondo”, respondis Dian; “la Morta Mondo, kiu porĉiame pendas inter la suno kaj Pelucidaro super la Terura Ombrolando. Estas la Morta Mondo, kiu faras la grandan ombron sur tiu parto de Pelucidaro.”

Mi ne plene komprenis kion ŝi diras, kaj mi dubas, ĉu eĉ nun mi komprenas, ĉar mi neniam estis en tiu parto de Pelucidaro, de kiu videblas la Morta Mondo; sed Perry diras, ke ĝi estas la luno de Pelucidaro—planedeto interne de planedo—kaj ke ĝi ĉirkaŭiras la akson de la Tero koincide kun la rotacio de la Tero, kaj tial ĝi troviĝas ĉiam super la sama loko en Pelucidaro.

Mi memoras, ke Perry tre ekscitiĝis, kiam mi rakontis al li pri tiu Morta Mondo, ĉar li opiniis, ke ĝi estas la kaŭzo de la ĝis tiam neklarigeblaj fenomenoj de nutacio kaj precesio de la ekvinoksoj.

Kiam la du homoj sur la lidioj estis tre proksimaj al ni, ni vidis, ke unu estas viro kaj la alia virino. La unua levis siajn du manojn kun la polmoj direktitaj al ni, signante per tio pacdeziron, kaj mi jam respondis sammaniere al li, kiam li subite eligis krion de miro kaj plezuro, kaj glitinte desur sia granda rajdbesto, li kuris antaŭen al Dian kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝin.

Post momento mi estis blanka pro ĵaluzo, sed nur dum momento, ĉar Dian rapide tiris la viron al mi, dirante al li, ke mi estas David, ŝia edzo.

“Kaj jen mia frato, Dakor la Fortulo, David”, ŝi diris al mi.

Ŝajnis, ke la virino estas la edzino de Dakor. Li trovis neniun, kiun li ŝatis, inter la sarianoj, nek en aliaj lokoj, ĝis li atingis la landon de la torianoj, kaj tie li trovis kaj batalakiris sian tre belegan torian junulinon, kiun li ĝuste nun venigis al sia propra popolo.

Kiam ili aŭdis nian historion kaj niajn planojn, ili decidis akompani nin al Sari, por ke Dakor kaj Gak faru interkonsenton pri alianco, ĉar Dakor estis same tiel entuziasma pri la proponita ekstermo de la maharoj kaj sagotoj kiel Dian kaj mi.

Post vojaĝo, kiu estis laŭ pelucidaraj normoj tre seneventa, ni venis al la unua el la sariaj vilaĝoj, kiu konsistas el cent ĝis ducent artefaritaj grotoj elkavigitaj en la faco de granda kreta krutaĵo. Tie, je nia grandega ĝojo, ni trovis kaj Perry kaj Gak. La maljunulo estis tute superfortita de emocio, kiam li vidis nin, ĉar li delonge kredis min mortinta.

Kiam mi prezentis Dian kiel mian edzinon, li ne sciis ĝuste kion diri, sed li pli poste rimarkis, ke havinte la elekton en du mondoj, mi ne povus pli bone trafi.

Gak kaj Dakor intertrakte atingis tre amikan aranĝon, kaj ĉe interkonsiliĝo de la ĉefoj de la diversaj triboj de sarianoj oni faris portempan interkonsenton pri la ebla estonta regadsistemo. Proksimume dirite, la diversaj reĝlandoj de Pelucidaro restus preskaŭ sendependaj, sed estus unu granda superreganto aŭ imperiestro. Oni decidis, ke mi estu la unua el la dinastio de la imperiestroj de Pelucidaro.

Ni komencis instrui al la virinoj la faradon de pafarkoj kaj sagoj kaj venenujoj. La junaj viroj serĉis la vipurojn, kiuj provizis la venenon, kaj ili estis tiuj, kiuj minis la ferercon kaj laŭ la instrukcioj de Perry fabrikis la glavojn. Rapide disvastiĝis la febro de unu tribo al alia, ĝis reprezentantoj el nacioj tiel malproksimaj, ke la sarianoj neniam eĉ aŭdis pri ili, venis por ĵuri la ĵuron de lojaleco, kiun ni postulis, kaj por lerni la arton fabriki la novajn armilojn kaj uzi ilin.

Ni dissendis niajn junajn virojn kiel instrukciistojn al ĉiu nacio de la federacio, kaj la movado jam akiris kolosajn proporciojn, antaŭ ol la maharoj malkovris ĝin. La unua eksuspekto, kiun ili ekhavis, venis post la ekstermo en rapida sinsekvo de tri el iliaj grandaj sklavkaravanoj. Ili ne povis kompreni, ke la malaltaj klasoj subite ekhavis potencon, kiu faris ilin vere timindaj.

En unu el la bataletoj kun sklavkaravanoj kelkaj el niaj sarianoj prenis plurajn sagotajn kaptitojn, kaj inter ili estis du anoj de la gardistaro interne de la konstruaĵo, en kiu oni tenis nin malliberigitaj en Futra. Ili diris al ni, ke la maharoj estis frenezaj pro rabio, kiam ili eltrovis, kio okazis en la kelo de la konstruaĵo. La sagotoj sciis, ke io tre terura trafis iliajn mastrojn, sed la maharoj zorge klopodis, por ke neniu sugesto pri la vera naturo de ilia pereiga afliko sciiĝu ekster la propra specio. Kiom da tempo necesos por ke la specio forpereu, oni tute ne povus eĉ diveni; sed ŝajnis neeviteble, ke tio finfine okazu.

La maharoj oferis fabelan rekompencon al tiu, kiu kaptus unu el ni viva, kaj samtempe minacis suferigi la plej timindan punon al tiu, kiu farus fizikan malbonon al ni. La sagotoj ne povis kompreni tiujn ŝajne paradoksajn instrukciojn, kvankam ilia kialo estis sufiĉe komprenebla al mi. La maharoj deziris la Grandan Sekreton kaj ili sciis, ke nur ni povus havigi ĝin al ili.

La eksperimentoj de Perry pri la fabrikado de pulvo kaj la konstruo de fusiloj ne progresis tiel rapide kiel ni esperis—multege da aferoj pri tiuj du artoj Perry ne sciis. Ni ambaŭ certis, ke la solvo de tiuj du problemoj progresigus la civilizon interne de Pelucidaro je miloj da jaroj en unu antaŭensalto. Kaj estis diversaj aliaj artoj kaj sciencoj, kiujn ni deziris enkonduki, sed niaj komunaj scioj ne ampleksis la meĥanikajn detalojn, kiuj solaj povas doni al ili komercan aŭ praktikan valoron.

“David”, diris Perry tuj post sia plej lasta malsukceso produkti pulvon, kiu eĉ brulus, “unu el ni devos reveturi al la ekstera mondo kaj reporti la informojn, kiuj mankas al ni. Ĉi tie ni havas la laboristojn kaj materialojn por reprodukti ion ajn, kion oni iam produktis supre—ni malhavas nur la necesan scion. Ni reveturu kaj kunprenu tiun scion en la formo de libroj—tiam tiu ĉi mondo vere kuŝos en niaj manoj”.

Kaj tial oni decidis, ke mi reveturu en la borveturilo, kiu ankoraŭ kuŝis ĉe la rando de la arbaro, tie, kie ni unue penetris ĝis la supraĵo de la interna mondo. Dian rifuzis eĉ aŭskulti iun planon pri mia foriro, kiu ne inkluzivas ŝin, kaj mi ne bedaŭris, ke ŝi volas akompani min, ĉar mi deziris, ke ŝi vidu mian mondon, kaj mi deziris, ke mia mondo vidu ŝin.

Kun granda eskorto ni marŝis al la granda fera talpo, kiun Perry baldaŭ jam repoziciigis kun ĝia nazo redirektita al la ekstera krusto. Li zorge ekzamenis la tutan mekanismon. Li replenigis la aer-rezervujon kaj produktis oleon por la motoro. Finfine ĉio pretis, kiam niaj pikedanoj, el kiuj longa, maldika vico ĉiam ĉirkaŭis nian kampadejon, informis, ke granda amaso da laŭŝajne sagotoj kaj maharoj proksimiĝas el la direkto de Futra.

Dian kaj mi pretis ekiri, sed mi estis avida spekti la unuan alfrontiĝon inter du ne malgrandaj armeoj de la sin kontraŭantaj specioj de Pelucidaro. Mi komprenis, ke tio markos la historian komencon de enorma lukto por la posedo de tuta mondo, kaj kiel la unua imperiestro de Pelucidaro, mi kredis, ke estas ne nur mia devo, sed ankaŭ mia rajto esti en la mezo de tiu decida batalo.

Dum la kontraŭa armeo proksimiĝis, ni vidis, ke estas multaj maharoj kun la sagotaj soldatoj—indiko pri la vastetenda graveco, kiun la dominanta specio atribuis al la rezulto de tiu kampanjo, ĉar ne estis ilia kutimo aktive partopreni la sklavkaptajn atakojn, kiujn faris iliaj servobestoj—la sola speco de milito, kiun ili faris kontraŭ la malaltaj estaĵoj.

Gak kaj Dakor estis ambaŭ kun ni, veninte antaŭ ĉio por vidi la borveturilon. Mi metis Gak kaj kelkajn el liaj sarianoj ĉe la dekstra flanko de nia batallinio. Dakor enlokiĝis maldekstraflanke, dum mi komandis la centron. Malantaŭ ni mi postenigis sufiĉe grandan rezervon sub unu el la ĉefoj de Gak. La sagotoj senhalte antaŭenmarŝis kun minacaj lancoj, kaj mi lasis ilin veni, ĝis ili estis facile atingeblaj per pafarko, antaŭ ol mi ordonis pafi.

Je la unua salvo de venenpintaj sagoj, la unua linio de gorilohomoj falis teren; sed la malantaŭuloj atakis super la sternitaj figuroj de iliaj kamaradoj en furioze rapida atako por povi trafi nin per siaj lancoj. Dua salvo haltigis ilin dum momento, kaj tiam mia rezervo saltis tra la breĉoj en la paflinio por kontraŭbatali ilin per lancoj kaj ŝildoj.

La ne oportunaj lancoj de la sagotoj ne estis egalaj al la lancoj de la sarianoj kaj amozanoj, kiuj flankenigis la lancpuŝojn per siaj ŝildoj kaj impetis proksimen por batali per siaj pli malpezaj kaj oportunaj armiloj.

Gak kunprenis siajn sagpafistojn laŭlonge de la flanklinio de la malamiko, kaj dum la glavistoj kontraŭbatalis ilin antaŭe, li elĵetigis salvon post salvo en ilian neŝirmitan maldekstran flankon. La maharoj faris malmulte da vera batalado kaj pli ĝenis ol helpis, kvankam foje unu el ili ekkaptis per siaj potencaj makzeloj la brakon aŭ kruron de sariano.

La batalo ne daŭris tre longe, ĉar kiam Dakor kaj mi kondukis niajn trupojn al la dekstra flanko de la sagotoj kun nudaj glavoj, ili estis jam tiel demoralizitaj, ke ili turniĝis kaj fuĝis de ni. Ni ĉasis ilin dum iom da tempo, prenante multajn kaptitojn kaj regajnante ĉirkaŭ cent sklavojn, inter kiuj estis Huĝa la Ruza.

Li diris al mi, ke oni kaptis lin, dum li estis survoje al sia propra lando; sed ke lian vivon oni indulgis pro la espero, ke de li la maharoj lernos la kaŝlokon de sia Granda Sekreto. Gak kaj mi havis inklinon kredi, ke la Ruzulo gvidis tiun ekspedicion al la lando Sari, pri kiu li kredis, ke tie oni povus trovi la libron en la posedo de Perry; sed ni ne havis pruvon pri tio, do ni akceptis lin kaj traktis lin kiel unu el ni, kvankam neniu ŝatis lin. Kaj kiel li rekompencis mian grandanimecon, vi baldaŭ sciiĝos.

Estis kelkaj maharoj inter niaj kaptitoj, kaj niaj propraj homoj tiom timis ilin, ke ili rifuzis proksimiĝi al ili, krom se komplete kovritaj per peco de felo. Eĉ Dian kredis je la popola superstiĉo pri la malbonaj efikoj de elmetiĝo al la okuloj de koleraj maharoj, kaj kvankam mi priridis ŝiajn timojn, mi tute pretis toleri ilin, se tio eĉ iomete forigus ŝiajn malbonajn antaŭsentojn, do ŝi sidis fore de la borveturilo, apud kiu la maharoj estis katenitaj, dum Perry kaj mi denove ekzamenis ĉiun eron de la mekanismo.

Fine, mi alprenis mian lokon en la stirseĝo kaj alvokis iun el la viroj ekstere, por ke li venigu Dian. Okazis, ke Huĝa staris tute proksima al la pordo de la borveturilo, do estis li, kiu sen mia scio iris por venigi ŝin; sed kiel li sukcesis plenumi la diablan aferon, kiun li faris, mi ne povas diveni, krom se aliaj helpis lin en la komploto. Kaj tion mi ne povas kredi, ĉar ĉiuj miaj homoj estis lojalaj al mi kaj tuj mortigus lin, se li estus proponinta la senkoran intrigon, eĉ se li havus tempon por konigi ĝin al aliulo. Ĉio estis farita tiel rapide, ke mi povas kredi nur, ke ĝi estis la rezulto de subita impulso, helpita de kelkaj por Huĝa bonŝancaj cirkonstancoj okazintaj akurate je la ĝusta momento.

Mi scias nur, ke estis Huĝa, kiu portis Dian al la borveturilo, ankoraŭ envolvitan de la kapo ĝis la piedo en la felo de enorma kavernleono, kiu kovris ŝin, de kiam oni kondukis la maharajn kaptitojn en la kampadejon. Li metis sian ŝarĝon sur la seĝon flanke de mi. Mi estis preta ekveturi. La adiaŭoj estis diritaj. Perry kaptis mian manon por la lasta, longa adiaŭo. Mi fermis kaj riglis la eksteran kaj internan pordojn, denove eksidis ĉe la vetura mekanismo, kaj ektiris la startigilon.

Kiel antaŭe, dum tiu nokto longe pasinta, en kiu okazis nia unua elprovo de la fera monstro, estis terura muĝado sub ni—la giganta framo tremis kaj vibris—okazis ekbruego, kiam la malfirma grundo ekĵetiĝis supren tra la kavaĵo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj redeponiĝis malantaŭ ni. Duan fojon la maŝino ekveturis.

Sed en la momento de la forveturo mi preskaŭ ĵetiĝis el mia seĝo pro la subita skuiĝo de la borveturilo. Komence mi ne sciis, kio okazis, sed baldaŭ mi ekkomprenis, ke tuj antaŭ ol ĝi eniris la terkruston, la tureca maŝino trafalis tra sia apoga skafaldo, kaj ke anstataŭ eniri la teron vertikale, ni plonĝas en ĝin je alia angulo. En kiu loko ni eliros sur la ekstera terkrusto, mi ne povis eĉ konjekti. Kaj tiam mi turniĝis por konstati la efikon de tiu stranga sperto ĉe Dian. Ŝi ankoraŭ sidis vualita en la granda felo.

“Montru vin,” mi kriis ridetante, “venu el via ŝelo. Neniuj maharaj okuloj povas atingi vin ĉi tie,” kaj mi klinis min tien kaj ekkaptis de ŝi la leonan felon. Kaj tiam mi retiriĝis sur mian seĝon, tute hororigita.

La afero sub la felo ne estis Dian—ĝi estis abomeninda maharo. Tuj mi komprenis la ruzon, kiun Huĝa uzis kontraŭ mi, kaj ĝian celon. Foriginte min porĉiame, kiel li sendube kredis, Dian estus senhelpa kontraŭ li. Furioze mi tiris je la stirilo, penante returni la borveturilon al Pelucidaro; sed kiel tiun alian fojon, mi povis moveti ĝin eĉ ne unu harlarĝon.

Ne necesas rakonti pri la teruraĵoj aŭ la tedeco de tiu vojaĝo. Ĝi diferencis tute malmulte de la antaŭa, kiu portis nin de la ekstera al la interna mondo. Pro la angulo, je kiu ni eniris la teron, la vojaĝo daŭris preskaŭ unu tagon pli longe kaj elportis min sur la sablojn de la Saharo, anstataŭ al Usono, kiel mi esperis.

Jam de monatoj mi atendas ĉi tie la alvenon de blankulo. Mi ne kuraĝis forlasi la borveturilon, pro timo, ke mi neniam plu povos retrovi ĝin—la moviĝantaj sabloj de la dezerto baldaŭ kovrus ĝin, kaj mia sola espero pri reveno al mia Dian kaj ŝia Pelucidaro estus por ĉiam for.

Ke mi iam revidos ŝin, ŝajnas nur malgranda ebleco, ĉar kiel mi sciu, en kiu parto de Pelucidaro mia revena vojaĝo finiĝos—kaj kiel, sen nordo aŭ sudo aŭ oriento aŭ okcidento, mi esperu iam trovi la vojon trans tiu vasta mondo al la loketo, kie restas mia perdita amatino kaj funebras pro mi?

Jen la historio, kiel David Innes rakontis ĝin al mi en la kaprofela tendo ĉe la rando de la granda Sahara Dezerto. La venontan tagon, li gvidis min por vidi la borveturilon—ĝi estis precize tia, kia li priskribis ĝin. Ĝi estis tiel grandega, ke ĝi povus esti transportita al tiu malfacile alirebla mondoparto per neniu transportrimedo, kiu ekzistis tie—ĝi povus esti veninta nur tiel, kiel David Innes diris—tra la kruston de la Tero el la interna mondo Pelucidaro.

Mi pasigis semajnon kun li, kaj tiam, forlasinte mian leonĉasadon, reveturis rekte al la marbordo kaj rapidis al Londono, kie mi aĉetis grandan kvanton da aĵoj, kiujn li deziris kunporti kun si al Pelucidaro. Estis libroj, fusiloj, revolveroj, pafaĵoj, fotiloj, kemiaĵoj, telefonoj, telegrafiloj, drato, iloj kaj pliaj libroj—libroj pri ĉiu temo sub la suno. Li diris, ke li deziras libraron, per kiu ili povos reprodukti la mirindaĵojn de la dudeka jarcento en la ŝtonepoko, kaj se kvanto gravas, mi bone priservis lin.

Mi reportis la aferojn mem al Alĝerio, kaj akompanis ilin ĝis la fino de la fervojo; sed de tie mi estis revokita al Usono pro gravaj aferoj. Tamen, mi povis dungi tre fidindan viron por ekestri la karavanon—la saman gvidiston, fakte, kiu akompanis min dum mia antaŭa vojaĝo en la Saharon—kaj skribinte longan leteron al Innes, en kiu mi donis mian usonan adreson, mi vidis la ekspedicion ekvoji suden.

Inter la aliaj aferoj, kiujn mi sendis al Innes, troviĝis pli ol kvincent mejlojn da duobla, izolita drato de tre maldika dikeco. Mi pakigis ĝin ĉirkaŭ speciala bobeno je lia propono, ĉar estis lia ideo, ke li povus fiksi unu finon ĉi tie antaŭ ol foriri, kaj ellasante ĝin tra la malantaŭo de la borveturilo, krei telegraflineon inter la ekstera kaj interna mondoj. En mia letero, mi petis lin nepre marki la finon de la linio tre klare per alta ŝtonamaso por la okazo, ke mi ne povus atingi lin antaŭ ol li ekveturus, por ke mi facile trovu ĝin kaj komunikiĝu kun li, se okazos, ke li bonŝance atingos Pelucidaron.

Mi ricevis kelkajn leterojn de li post mia reveno al Usono—fakte, li utiligis ĉiun al la nordo irantan karavanon por doni al mi ian mesaĝon. Lia lasta letero estis skribita la tagon antaŭ ol li intencis ekveturi. Jen ĝi:

Mia kara amiko:
Morgaŭ mi ekveturos por serĉi Pelucidaron kaj Dian. Kondiĉe, ke la araboj ne mortigos min. Ili kondutis tre malamike lastatempe. Mi ne scias la kaŭzon, sed en du okazoj ili minacis mian vivon. Unu, pli amika ol la ceteraj, diris al mi hodiaŭ, ke ili intencas ataki min ĉi nokte. Estus bedaŭrinde, se tiuspeca afero okazus nun, kiam mi estas tiel baldaŭ forveturonta.
Tamen, eble estus egale bone, ĉar ju pli proskimiĝas la horo, des pli malgrandaj ŝajnas miaj ŝancoj sukcesi.
Alvenis la amika arabo, kiu portos ĉi tiun leteron norden por mi, do adiaŭ, kaj Dio benu vin pro viaj komplezoj al mi.
La arabo diras, ke mi rapidu, ĉar li vidas sablonubon sude—li kredas, ke ĝi estas la bando, kiu venas por murdi min, kaj li ne deziras esti trovita kun mi. Do adiaŭ denove.
Via David Innes

Post unu jaro mi denove troviĝis ĉe la fino de la fervoja linio, veturanta al la loko, kie mi forlasis Innes. Mia unua seniluziiĝo okazis, kiam mi eksciis, ke mia maljuna gvidisto mortis kelkajn semajnojn antaŭ mia reveno, kaj mi povis trovi neniun alian membron de mia iama grupo, kiu povus konduki min al la sama loko.

Dum monatoj mi traserĉis tiun brulvarman landon, pridemandante sennombrajn dezertajn ŝejkojn, esperante, ke finfine mi trovus unu, kiu aŭdis pri Innes kaj lia mirinda fera talpo. Konstante miajn okuloj esploris la blindigan amason da sablo por ekvidi la ŝtonamason, sub kiu mi trovus la dratojn irantajn al Pelucidaro—sed ĉiam mi malsukcesis.

Kaj ĉiam molestas min ĉi tiuj terurigaj demandoj, kiam mi pensas pri David Innes kaj liaj strangaj aventuroj.

Ĉu finfine la araboj murdis lin tuj antaŭ lia ekveturo? Aŭ ĉu li redirektis la nazon de sia fera monstro al la interna mondo? Ĉu li atingis ĝin, aŭ ĉu li kuŝas ie enterigita en la mezo de la granda terkrusto? Kaj se li revenis al Pelucidaro, ĉu li trapenetris ĉe la fundo de unu el ĝiaj grandaj internaj maroj aŭ inter iu sovaĝa popolo tute malproksime de la lando de lia korsopiro?

Ĉu la respondo kuŝas ie sur la sino de la vasta Saharo, ĉe la fino de du etaj dratoj, kaŝitaj sub perdita ŝtonamaso? Mi scivolas.

Fino



FINO DE LA LIBRO "ĈE LA KORO DE LA TERO"

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"