Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXXV. Ekzekuto

Post la forveturo de la litovaj senditoj la moskvanoj kun teruro ekvidis rapide preparatajn aranĝojn por la morgaŭa ekzekutado.

Sur la granda bazara placo, en la centro de Kitàj-gorod [93], oni konstruis multe da pendigiloj kaj kelkajn eŝafodojn. Aparte sur horizontala trabo, apogita sur du palisoj, pendis grandega fera kaldrono. Aliflanke staris izolita paliso kun kelkaj ĉenoj, ĉirkaŭ ĝi kuŝis amaso da sekaj branĉoj kaj da ligno por lignaro. Inter la pendigiloj troviĝis nekonataj iloj, kies destinon la moskvanoj kun teruro penadis diveni.

Iom post iom ĉiuj kutimaj vizitantoj de l’ bazaro disiĝis teruritaj. Senhomiĝis ne nur la placo, sed ankaŭ la apudaj stratoj. La loĝantoj fermis pordojn de siaj domoj kaj murmurete parolis pri la okazontaĵo. La sciigo pri la terura ekzekutado, okazonta morgaŭ, disvastiĝis en la tuta Moskvo, kaj ĉie ekregis mortsimila silento. La butikoj estis fermitaj, neniu eliris sur la straton, nur de tempo al tempo pretergalopis kurieroj de l’ caro Ivano, kiu, alveninte el la antaŭurbo, loĝis en sia amata palaco ĉe la strato Arbàt. En Kitàj-gorod oni ne aŭdis aliajn sonojn, krom frapado de hakiloj kaj interparolado de opriĉnikoj, observantaj la laboron de ĉarpentistoj.

Kiam venis la nokto, silentiĝis ankaŭ ĉi tiuj sonoj, kaj la luno, staranta super la dentohavaj muroj de Kitàj-gorod, lumigis la tute senhoman placon kun palisoj kaj pendigiloj. Neniu lumo brilis en la domoj; ĉiuj fenestraj kovriloj estis fermitaj, nur tie kaj ĉi tie briletis lampetoj ĉe la eksteraj pordoj de preĝejoj, antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Sed neniu dormis en ĉi tiu nokto, ĉiuj preĝis, atendante la tagiĝon.

Fine la fatala mateno venis, kaj en la ĉielo oni ekvidis multege da korvoj kaj da monedoj, kiuj, antaŭsentante sangon, de ĉiuflanke rapidis al Kremlo, kun laŭtaj krioj amase rondflugis super la placo kaj per nigra tavolo kovris la domajn tegmentojn, la krucojn de preĝejoj kaj eĉ la trabojn de pendigiloj.

La silenton rompis malproksimaj sonoj de tamburinoj kaj tulumbasoj [94], pli kaj pli laŭtiĝantaj kaj alproksimiĝantaj. Montriĝis taĉmento da rajdantaj opriĉnikoj po kvin en la vico. Fronte rajdis tamburinistoj, por dispeli la homamason kaj fari vojon al la caro, sed senbezone ili batis iliajn tamburinojn kaj tulumbasojn: neniun homan estaĵon ili renkontis.

Ilin sekvis la caro Ivano surĉevale, en parada vesto, kun sagujo ĉe la selo, kun orita pafarko sur la dorso. Lian kaskon ornamis tiel nomata Dejesuo, t. e. kolorigita sur arĝento pentraĵo de Jesuo Kristo kun Dipatrino, Ivano la Baptisto kaj aliaj sanktuloj. La ĉevalkovrilo brilis per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉirkaŭ la kolo de lia nigra ĉevalo estis alligita hunda kapo.

Apud la caro rajdis lia filo, Ivano Ivànoviĉ, kaj ilin sekvis aro da korteganoj, po tri en la vico. Poste iris pli ol tricent kondamnitoj al mortpuno. Kun katenoj ĉe la piedoj kaj manoj, elturmentitaj per malsato kaj doloro, ili apenaŭ moviĝis, pelataj de akompanantaj opriĉnikoj.

La procesion finis nova kavaleria taĉmento.

Kiam la procesio atingis la placon, kaj la tuta militistaro deĉevaliĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ la pendigiloj, Ivano, ankoraŭ surĉevale, ĉirkaŭrigardis kaj kun mirego ekvidis, ke sur la placo forestis la popolo.

—Kunvoku la popolon!—li ordonis al siaj opriĉnikoj: ke oni nenion timu! Diru al moskvanoj, ke la caro ekzekutigas krimulojn, sed al senkulpuloj li promesas sian favoron.

Iom post iom la placo pleniĝis je popolamaso, la fenestraj kovriloj malfermiĝis, kaj ĉe la fenestroj aperis palaj timemaj vizaĝoj.

Dume la fajro sub la fera kaldrono ekflamis, kaj ekzekutistoj supreniris eŝafodon.

Ivano ordonis apartigi el la aro da kondamnitoj dekkelkajn malpli kulpajn.

—Homoj!—li ekkriis laŭtvoĉe, por ke ĉiu lin aŭdu en la placo: kiel amikoj kaj kunuloj de ribeluloj, al kiuj vi montradis gastamecon, vi meritas la saman ekzekuton, kiel ili; sed, malĝojante pri viaj pereontaj animoj, mi pardonas vin kaj donacas al vi la vivon, por ke vi pentofarante elpagu viajn kulpojn kaj preĝu pri mi, neinda!

Laŭ la signo de l’ caro, la pardonitaj deiris flanken.

—Moskvanoj!—tiam diris Ivano: hodiaŭ vi vidos ekzekutojn kaj turmentegojn; sed mi punas krimulojn, kiuj volis perfidi Ruslandon al malamikoj! Ploregante, mi donas iliajn korpojn al turmentegoj, ĉar mi estas juĝisto, destinita de Dio mem, por juĝi mian popolon! Senpartia estas mia juĝo, ĉar mi, kiel Abrahamo, levinta tranĉilon super sia propra filo, oferdonas miajn plej intimajn favoratojn! Ilia sango falu sur la kapojn de miaj malamikoj!

Tiam el la aro da kondamnitaj oni elkondukis la bojaron Druĵino Andrèeviĉ Morozov.

La caro, en la unua eksplodo de kolerego, destinis por li plej terurajn turmentojn, sed, laŭ nekomprenebla ŝanĝemeco de sia karaktero, eble pro komuna amo de moskvanoj al la bojaro Morozov, Ivano hieraŭ forprenis sian ordonon kaj destinis al li malpli kruelan mortpunon.

La diako [52], staranta ĉe la eŝafodo, malvolvis longan rulpaperon kaj legis per laŭta voĉo:

—Estinta bojaro Morozov! Vi intencis ribeligi la regnon, venigi la ĥanon el Krimeo kaj la litovan reĝon Ĝigimondon kaj fari aliajn malfeliĉojn al sankta Ruslando! Vi kuraĝis per malbonaj akraj paroloj insulti la caron de l’ tuta Ruslando kaj ribeligi kontraŭ li liajn bonajn regatojn. Pro tio vi meritis ne nur la mortpunon, sed kruelajn turmentegojn; sed la granda caro, memorante viajn antaŭajn meritojn, ekkompatis vin kaj ordonis ne turmentegi vin kiel la aliajn, sed mortpuni per forhako de l’ kapo, kaj vian havaĵon ankaŭ ne konfiski.

Morozov, jam staranta sur la eŝafodo, faris krucsignon.

—Mi estas pura antaŭ Dio kaj antaŭ la caro,—li diris tute trankvile: mian animon mi fordonas al Jesuo Kristo, kaj la caron mi petas pri unu sola favoro. Ĉion, kio restas post mi el mia havaĵo, oni dividu je tri partoj: la unuan mi destinas por preĝejoj kaj por mesoj pro mia peka animo; la duan—por almozuloj; la trian—por miaj fidelaj servistoj; al ĉiuj miaj sklavoj mi donas liberecon! Mian vidvinon mi pardonas, kaj ŝi bonvolu edziniĝi laŭ bontrovo...

Post ĉi tiuj vortoj Morozov ree faris krucsignon kaj metis la kapon sur eŝafodon.

Eksonis surda sono, la kapo de Druĵino Andrèeviĉ ruliĝis, kaj lia nobla sango ruĝigis la tabulojn de l’ eŝafodo.

Post li la opriĉnikoj, ĉe mirego de l’ popolo, elkondukis la caran batalilestron, princon Vjàzemskij, la opriĉnikon Teodoron Basmanov kaj lian patron Aleksison Basmanov, kiun Teodoro denuncis dum turmentegoj.

—Moskvanoj!—diris Ivano, montrante la kondamnitajn: jen estas viaj kaj miaj malamikoj! Forgesinte sian ĵuron, ili vin premegis je mia nomo; malŝatante la Dian juĝon, ili prirabis vin, pereigis vin, kiujn mi komisiis al ilia gardado. Kaj nun ili akceptos turmentojn, indajn je iliaj krimoj.

Vjàzemskij kaj ambaŭ Basmanov’j estis kondamnitaj al kruela morto.

La diako legis la verdikton, per kiu ili estis kulpigataj pri intenco pereigi la caron per sorĉaĵo, pri rilatoj kun malamikoj de l’ regno kaj pri premegado de popolo je la nomo de l’ caro.

Kiam la ekzekutistoj kun Teodoro Basmanov supreniris la eŝafodon, li sin turnis al la popolo kaj ekkriis laŭtvoĉe:

—Homoj! antaŭ ol morti, mi volas pentofari antaŭ vi! Mi volas, ke vi aŭdu pri miaj ĉiuj pekoj! Aŭskultu, homoj!

Sed Maluto, staranta post li, malhelpis lin daŭrigi. Per lerta sabrobato li forhakis lian kapon en la sama momento, kiam li volis komenci sian konfeson.

Lia sangokovrita kadavro falis sur eŝafodon, kaj la forhakita kapo ruliĝis, tintante per orelringoj, sub la piedojn de l’ cara ĉevalo, kiu desaltis flanken, ronkante kaj timeme ĝin strabe rigardante. Per sia lasta aroganteco Basmanov sukcesis eviti la turmentojn.

Lia patro kaj Vjàzemskij ne estis tiel feliĉaj. Ilin kune kun la rabisto Vulturo oni suprenirigis sur eŝafodon, kie estis preparitaj terurigaj iloj. Samtempe oni metis la maljunan mueliston sur lignaron kaj alĉenigis lin al la paliso.

Vjàzemskij, elturmentita kaj senforta, kun peno staris, subtenata sub la brakoj per ekzekutistoj, kaj promenigis ĉirkaŭe frenezajn rigardojn. En liaj okuloj vidiĝis nek timo, nek pento. Ekvidinte la alĉenigitan mueliston kaj la fumon, ĉirkaŭantan lin sur la lignaro, la princo rememoris liajn lastajn parolojn, kiam la maljunulo, ensorĉinte lian sabron, rigardis en sitelon da akvo; li ekmemoris ankaŭ, ke li mem, dum luna nokto, observis la akvon sub la bruanta muelrado, penante vidi sian estontecon, kaj ekvidis nur la akvon ruĝan, kiel sango, kaj dentohavajn grandegajn segilojn, fermatajn kaj malfermatajn ferajn prenilojn...

La muelisto ne vidis Vjàzemskij’n. Ensorbita en si mem, li murmuris ion mallaŭte kaj kiel frenezulo dancis sur lignaro, tintante per la ĉenoj.

—Ŝikalu! Likalu!—li murmuris: alflugis korvoj por riĉa festeno! Ekturniĝis la rado, ekturniĝis! Kio estis supre, fariĝis malsupre! Ŝahadam! Vento, alflugu el mia muelejo, ataku miajn malamikojn! Kulla! Kulla! Disventumu la flamon, estingu la fajron!

Kaj efektive, kvazaŭ respondante al lia sorĉado, vento leviĝis sur la placo, sed, anstataŭ estingi la fajron, ĝi fortigis la flamon, kiu ĉirkaŭkaptis la sekan lignon kaj kaŝis la figuron de la muelisto.

—Ŝahadam! Kulla! Kulla!—aŭdiĝis ankoraŭ el post la fuma nubo, sed baldaŭ la krakado de l’ flamanta ligno kovris la voĉon...

Vulturo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis sekve de longa malliberigo kaj kruelaj turmentoj. Lia forta naturo kontraŭstaris al ĉio, nur lia mieno ŝanĝiĝis, fariĝis pli mola, la okuloj rigardis pli trankvile.

De post la sama nokto, kiam li estis kaptita en la cara dormoĉambro kaj ĵetita en malliberejon, la konsciencriproĉoj lin plu ne turmentis. Li akceptis la venontan ekzekuton kiel elpagon de liaj pasintaj krimoj, kaj sur la putra pajlo de l’ malliberejo li ekdormis trankvile, kiel li jam de longe ne dormis.

La diako legis por la popolo pri la krimo de Vulturo kaj la destinita al li ekzekuto.

Vulturo, starante sur la eŝafodo, sin signadis kruce, rigardante la kupolojn de l’ preĝejoj, kaj poste kvarfoje falis teren antaŭ la popolo, salutante al ĉiuj kvar flankoj.

—Pardonu, homoj!—li ekkriis: ho, pardonu al mi miajn pekojn, pardonu min, rabiston, ŝteliston, mortigiston! Pardonu al mi ĉion, kion mi pekis kontraŭ vi! Mi meritas la mortpunon, pardonu miajn kulpojn vi, homoj!

Kaj sin turninte al ekzekutistoj, li mem metis siajn brakojn en destinitajn ingojn.

—Nu, alligu!—li ordonis, ordigante sian grizan krispan barbon, kaj ne diris unu vorton plu...

Tiam, laŭ signo de Ivano, la diako sin turnis al aliaj kondamnitaj kaj legis iliajn verdiktojn, laŭ kiuj ili ĉiuj estis kulpigataj pri komploto kontraŭ la caro, pri intenco fordoni Novgorod’n kaj Pskov’n al litova reĝo kaj pri krimaj rilatoj kun la turka sultano.

Oni estis kondukonta ilin ĉu al pendigiloj, ĉu al kaldrono, ĉu al aliaj ekzekutiloj.

La popolo laŭtvoĉe preĝis.

—Sinjoro Dio!—aŭdiĝis sur la placo: pardonu ilin, Dio, Jesuo Kristo! Prenu iliajn animojn!

—Preĝu pri ni, ho, sanktuloj!—kriadis kelkaj el la popolamaso: ekmemoru nin, kiam vi estos en la Dia regno!

La opriĉnikoj, por surdigi ĉi tiujn aklamojn, laŭte vokis:

—He, he! Pereu la malamikoj de l’ caro!

Sed en ĉi tiu momento la popolo ekmoviĝis, ĉiuj kapoj turniĝis unuflanken, kaj eksonis la aklamoj:

—Frenezulo venas! Rigardu, rigardu! jen la frenezulo!

Ĉe la rando de l’ placo montriĝis viro kvardekjara kun maldensa barbo, kun pala vizaĝo, nudpieda, vestita sole per blanka tola ĉemizo. Lia vizaĝo esprimis eksterordinaran bonecon, kaj sur la lipoj ludis stranga, kvazaŭ infana, bonkora rideto.

La apero de ĉi tiu figuro meze de tiom da homaj vizaĝoj, esprimantaj timon, teruron aŭ kruelecon, forte impresis ĉiujn. La placo silentiĝis, la ekzekutado haltis.

Ĉiuj konis la frenezulon, sed neniu ankoraŭ estis vidinta tian esprimon de lia vizaĝo, kiel hodiaŭ. Kontraŭ kutimo, konvulsio trakuris ĉi tiun ridetantan buŝon, kvazaŭ alia nekutima sento batalis kontraŭ la bonkoreco.

Kliniĝinte antaŭen, tintigante la ĉenojn kaj la ferajn krucojn, lin kovrantajn, la frenezulo, sin direktante al Ivano, iris tra la homamaso, kiu disiĝis antaŭ li:

—Ivaĉjo, Ivaĉjo!—li kriis de malproksime, movante sian lignan rozarion kaj ĉiam ridetante: Ivaĉjo, pri mi vi forgesis!

Ekvidinte lin, Ivano volis turni la ĉevalon kaj deiri flanken. Sed la frenezulo jam staris antaŭ li.

—Rigardu min, Ivaĉjo!—li diris, prenante lian ĉevalon je la brido: kial do vi ne ordonas ekzekuti la frenezulon? Ĉu Bazĉjo estas malpli bona ol aliaj?

—Dio gardu vin!—diris la caro, prenante plenmanon da oraj moneroj el sia desegnita saketo, pendanta sur ora ĉeneto ĉe lia zono: prenu, Bazĉjo, iru, preĝu pri mi!

La frenezulo etendis ambaŭ manplatojn, sed tuj fortiris ilin, kaj la mono disŝutiĝis teren.

—Aj, aj! ĝi brulas!—li ekkriis svingante kaj surblovante la fingrojn: por kio vi brulruĝigis la monon? Por kio vi ekbruligis inferan fajron?

—Iru, Bazĉjo,—ripetis Ivano senpacience: lasu nin, ĉi tie ne estas loko por vi!

—Ne, ne! Mia loko estas ĉi tie, kun martiroj! Donu al mi ankaŭ pormartiran kroneton! Por kio vi min forgesis? Por kio vi ofendas min? Donu al mi la saman kroneton, kiel al aliaj!

—Iru for!—diris Ivano kun naskiĝanta kolero.

—Mi ne foriros!—obstine ripetis la frenezulo, alkroĉiĝante al la jungaĵo de la cara ĉevalo, kaj li ekridis, montrante Ivanon per la fingro.—Rigardu, rigardu, vi ĉiuj! Kion li havas sur la frunto? Kion vi havas Ivaĉjo? Kornoj super via kapo! Kapraj kornoj! Kaj via kapo fariĝis hunda kapo!

La okuloj de Ivano ekbrilegis.

—For, frenezulo!—li ekkriis kaj, eligante la ponardegon de l’ apude staranta opriĉniko, li levis la manon super la malfeliĉulo.

Krioj de indigno aŭdiĝis en la homamaso.

—Ne tuŝu lin! Ne tuŝu la sanktan frenezulon! Disponu je niaj kapoj, nur ne tuŝu la sanktulon!

Kaj Bazĉjo ĉiam ridetis duoninfane, duonfreneze.

—Traboru min, reĝo Saulo!—li diris, forŝovante la krucojn, kovrantajn lian bruston: traboru ĉi tien, en la koron! Ĉu mi estas malpli bona, ol tiuj martiroj? Enirigu ankaŭ min en la Dian regnon! Eble vi envias, ke vi ne estos tie kun ni, reĝo Saulo, reĝo Irodo, reĝo de infero?

La ponardego ektremis en la mano de l’ caro. Unu momenton ankoraŭ, kaj ĝi eniĝus en la bruston de l’ frenezulo, sed denove la voĉoj en la popolamaso detenis la caron. La caro venkis sian volon, sed la ventegon sekvis fulmotondro.

Kun ŝaŭmanta buŝo, kun brilegantaj okuloj, kun levita ponardego, li donis spronojn al sia ĉevalo, kiu salte sin ĵetis en la aron de l’ kondamnitaj, kaj la cara ponardego trapikis la plej proksime starantan.

Kiam li malrapide revenis sur sian lokon, kun mallevita sanggutanta ponardego, la frenezulo jam estis forigita de opriĉnikoj.

Ivano eksvingis la manon, kaj la ekzekutistoj eklaboris. Sur la pala vizaĝo de l’ caro aperis ruĝo: liaj okuloj pligrandiĝis, bluaj vejnoj vidiĝis sur lia frunto, la naztruoj plilarĝiĝis...

___________________________________

Kiam fine, satiginte sian kruelan naturon, li turnis la ĉevalon kaj ekrajdis hejmen, sangmakulita kaj ĉirkaŭita de siaj sangkovritaj militistoj, la korvoj, sidintaj ĝis tiam sur preĝejaj krucoj kaj sur domaj tegmentoj, unu post alia eksvingis flugilojn kaj malsuprenflugis sur amason da disŝiritaj membroj kaj sur kadavrojn, balanciĝantajn sur pendigiloj...

Boriso Godunòv ne troviĝis en tiu tago inter la sekvantaro de Ivano: hieraŭ li proponis akompani la litovajn senditojn el Moskvo.

La sekvintan tagon la placo estis purigita, kaj la kadavroj estis ĵetitaj en la fosaĵon, ĉirkaŭantan Kremlon. Tie post kelke da jaroj moskvanoj konstruis kelkajn lignajn preĝejojn "super ostoj kaj sango", kiel diras la antikvaj kronikoj.

Pasis multaj jaroj; la impreso pri la terura ekzekuto jam malaperis el la memoro de l’ popolo; sed longe ankoraŭ staris apud la fosaĵo de Kremlo tiuj malriĉaj preĝejoj, kaj la vizitantoj aŭdis tie preĝojn pri martiroj, elturmentitaj kaj mortigitaj laŭ ordono de l’ caro Ivano la Kvara de l’ tuta Ruslando.

___________________________

Piednotoj

[93] Parto de Moskvo.

[94] Muzikinstrumentoj.

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj