Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXXIII. La talismano de Basmanov

Oni esplordemandis Vjàzemskij’n, sed neniu turmentego igis lin eldiri eĉ unu vorton. Kun eksterordinara volstreĉo li silente toleris la malhumanajn torturojn, per kiuj Maluto penadis elŝiri de li la konfeson pri liaj malbonintencoj kontraŭ la caro. Pro fiereco, pro malestimo aŭ pro indiferenteco al sia propra vivo, li eĉ ne trovis necesa evidentigi la kalumnion de Basmanov, atestante pri liaj propraj vizitoj al la muelejo.

Laŭ la ordono de la caro oni kaptis la mueliston, sekrete gardis lin en la antaŭurba malliberejo, sed lia turmentado estis prokrastita.

Basmanov klarigis al si la sukceson de sia kalumnio per efiko de l’ tirliĉo, kiun li ĉiam surhavis kaj tiom pli li kredis je ĝia miraklofaranta potenco, ĉar Ivano montris neniun suspekton kaj kvankam mokante lin, kiel ordinare, estis sufiĉe afabla por li.

Pereiginte unu el siaj konkurantoj, vidante la renaskiĝantan amon de l’ caro por si kaj ne sciante ankoraŭ, ke la muelisto jam sidis en la antaŭurba malliberejo, Basmanov fariĝis ankoraŭ pli aroganta. Plenumante la konsilojn de l’ muelisto, li kuraĝe rigardis rekte en la okulojn de l’ caro, senĝene ŝercis kun li kaj malhumile respondis liajn mokaĵojn.

La caro ĉion pacience toleris.

Foje, dum sia kutima revizio, la caro kun siaj favoratoj, interalie kun la du Basmanov’j, ĉeestis frumatenan meson en apuda monaĥejo kaj poste vizitis la abaton en lia ĉelo por matenmanĝi ĉe li.

La caro sidis surbenke en la ĉefa angulo de l’ ĉambro, sub la sanktaj pentraĵoj; la korteganoj staris ĉe la muroj, kaj la abato kun profunda saluto alportis kaj metis antaŭ la caro mielĉelaron, konfitaĵojn, lakton, freŝajn ovojn.

La caro havis bonan humoron; li ĉion gustumis, ŝercis kun siaj akompanantoj kaj parolis edifajn sentencojn. Kun ambaŭ Basmanov’j li estis pli afabla, ol ordinare, kaj Teodoro Basmanov pli ol antaŭe konvinkiĝis pri la nerefutebla potenco de la tirliĉo.

Subite oni aŭdis ĉevalan piedfrapadon post la palisaro.

—Teodoĉjo!—diris Ivano: rigardu, kiu venas?

Basmanov volis eliri, sed la pordo malfermiĝis, kaj ĉe la sojlo aperis Maluto Skuratov.

Lia mieno esprimis misteran kaj malican ĝojon.

—Eniru, Maluto!—afable diris la caro: kia novaĵo?

Maluto eniris la ĉambron kaj, interŝanĝinte rigardojn kun la caro, komencis sin signadi kruce.

—De kie vi venas?—demandis Ivano, kvazaŭ Maluto venis por li tute neatendite.

Sed Maluto, antaŭ ol respondi, profunde salutis la caron kaj poste aliris la abaton.

—Bonvolu beni, patro!—li sin klinis antaŭ la abato, samtempe ĵetante flankan rigardon al Teodoro Basmanov, kiun tuj ekposedis malbona antaŭsento.

—De kie vi venas?—ripetis la caro sian demandon.

—El la malliberejo, via cara moŝto, mi turmente esploris la sorĉiston.

—Nu, kion li diris?—demandis la caro kun preterfluganta rigardo al Basmanov.

—Malfacile estas ion kompreni en lia balbutado. Tamen jen kion li kriis, kiam oni komencis rompi liajn femurojn: "ne sole Vjàzemskij min vizitis, ankaŭ Teodoro Basmanov, kiu prenis de mi radiketon, kaj la radiketon li nun havas sur la kolo"...

Kaj Maluto ree ĵetis flankan rigardon al Basmanov.

La vizaĝo de Basmanov ŝanĝiĝis. Lia tuta aroganteco malaperis.

—Via cara moŝto!—li diris, streĉinte ĉiujn siajn fortojn por ŝajnigi trankvilecon: kredeble li kalumnias min pro tio, ke mi lin denuncis!

—Kaj kiam ni,—daŭrigis Maluto,—komencis brulvundi liajn plandojn, li diris, ke tiun radikon postulis de li Basmanov, por pereigi vian caran moŝton!

Ivano fiksis per sia rigardo Basmanov’n, kiu ektremis sub tiu rigardo.

—Via cara moŝto!—li diris: por kio vi fidas al la muelisto? Se mi interrilatus kun li, ĉu mi lin denuncus?

—Ni tuj vidos. Malbutonumu la kaftanon, montru, kion vi havas sur la kolo.

—Kion mi povas havi, krom kruceto kaj sanktaj pentraĵoj!—diris Basmanov per voĉo tute malcerta.

—Malbutonumu la kaftanon!—insistis Ivano.

Basmanov konvulsie malbutonumis la supron de sia kaftano.

—Jen!—li diris, donante al la caro ĉeneton kun kruco kaj sanktaj pentraĵetoj.

Sed la caro bone vidis, ke, krom ĉeneto, ĉirkaŭ la kolo pendis ankoraŭ silka ŝnureto.

—Kaj kion ankoraŭ vi tie havas?—li demandis, mem malbutonumante lian kaftanon kaj eltirante ŝnureton kun talismano.

—Tio estas,—balbutis Basmanov kun lasta malespera peno: tio estas, via cara moŝto, benaĵo de mia patrino!

—Ni rigardu la benaĵon!—Ivano redonis la talismanon al Grjaznòj: malkudru ĝin, Basĉjo!

Grjaznòj distranĉis per sia tranĉilo la kovrilon de la talismano kaj, disvolvinte la pecon da tolo, elŝutis la internaĵon sur la tablon.

—Kio estas tie?—demandis la caro, kaj ĉiuj scivole sin klinis super la tablo kaj ekvidis iujn radiketojn, intermiksitajn kun ranaj ostoj.

La abato faris signon de kruco.

—Jen per kio la patrino vin benis!—ironie diris Ivano.

Basmanov falis surgenuen.

—Pardonu, ho, via cara moŝto, pardonu al via sklavo!—li ekkriis teruregite.—Vidante vian malamon por mi, mi tre ĉagreniĝis kaj, por ree ricevi vian favoron, mi elpetis la radikon ĉe la muelisto. Ĝi estas tirliĉo, via cara moŝto! La muelisto donis ĝin al mi, por ke vi ree ekamu vian sklavon, kaj neniajn malbonintencojn kontraŭ vi mi iam havis, mi per Dio ĵuras!

—Kaj la ranaj ostoj?—demandis Ivano, ĝuante la malesperon de Basmanov, kies aroganteco jam de longe lin tedis.

—Pri la ostoj mi nenion sciis, je Dio, nenion sciis, via cara moŝto.

La caro sin turnis al Maluto.

—Vi diras,—li demandis: ke la sorĉisto denuncas Teodoron, ke Teodoro vizitis lin por trovi rimedon min pereigi?

—Jes, via cara moŝto!—Kaj Maluto ne povis deteni sian ĝojon ĉe la malfeliĉo de sia delonga malamiko.

—Nu, Teodoĉjo,—daŭrigis la caro ridetante: oni devas vin esplordemandi en ĉeesto de l’ sorĉisto. Li jam eltenis la turmentegon, nun estas via vico, por ke oni ne diru: la caro per turmento esploras nur la bojarojn, kaj por siaj opriĉnikoj li estas malsevera!

Basmanov falis teren antaŭ la caro.

—Suno mia bela!—li ekkriis, kaptante la baskojn de l’ cara vesto: lumo mia, granda caro, ne pereigu min, suno mia, mia luno, falko mia, ermeno mia! Rememoru, kiel mi servis al vi, kiel mi ĉiam plenumis vian volon.

Ivano sin deturnis.

Basmanov en malespero sin ĵetis al sia patro.

—Paĉjo!—li ĝemkriis: petegu la grandan caron, ke li lasu al mi la vivon. Mi estas preta surmeti ne nur virinan, eĉ arlekenan veston! Mi estas lia sklavo, mi estas ĝoja, se mi povas servi kiel arlekeno al lia cara moŝto!

Sed por Aleksiso Basmanov estis fremda la amo al sia propra filo, same kiel kompato al iu ajn. Li ne deziris perdi la caran favoron pro la simpatio al sia filo.

—For!—li diris, forpuŝante Teodoron: for, malpiulo! Kiu ribelas kontraŭ mia caro, tiu ne estas mia filo. Obeu al la volo de lia cara moŝto!

—Sankta abato!—ploregis Teodoro, rampante surgenue antaŭ la abato: sankta abato, petu la grandan caron pri mi!

Sed la abato staris kvazaŭ ŝtonigita, kun okuloj, turnitaj malsupren, kaj tremis per sia tuta korpo.

—Lasu la abaton!—diris Ivano malvarmtone: se estos bezone, li poste preĝos pri vi, kiam vi estos ekzekutita.

Basmanov glitigis ĉirkaŭen siajn petegantajn okulojn kaj ĉie li renkontis malamikan aŭ timigitan mienon.

Tiam ŝanĝo okazis en lia koro.

Li komprenis, ke neeble estas eviti la turmentegon, kiu per krueleco egalis mortpunon kaj ne malofte finiĝis per morto; li komprenis, ke li nenion plu havis por perdi, kaj kun tiu konvinkiteco revenis al li lia decidemo.

Li leviĝis, rektiĝis kaj, kun la mano post sia zono, li sin turnis al Ivano kun aroganta rideto:

—Via cara moŝto!—li ekkriis, svingordigante siajn buklojn.—Via cara moŝto! Laŭ via ordono mi iras al turmentegoj kaj al la morto! Permesu do, ke mi diru al vi mian lastan dankon por ĉiuj viaj favoroj! Mi nenion atencis kontraŭ vi, kaj miaj pekoj kaj la viaj estas la samaj! Kiam oni min kondukos al ekzekuto, mi ĉion rakontos al la popolo, nenion forgesos. Kaj vi, abato, bonvolu tuj aŭskulti mian konfeson!

La opriĉnikoj kaj Aleksiso Basmanov malhelpis al li daŭrigi. Ili lin fortiris el la ĉelo eksteren, kaj Maluto, metinte lin kunligitan surĉevalen, tuj forkondukis lin en la antaŭurbon.

—Vi vidas, sankta patro,—diris Ivano al la abato: per kiom da malamikoj mi estas ĉirkaŭita, unuj videblaj, aliaj kaŝitaj! Preĝu Dion por mi, neinda, ke Li bonvolu doni bonan finon al miaj entreprenoj, ke li benu min, pekulon, elradikigi la perfidon!

La caro leviĝis kaj, farinte krucsignon, sin klinis antaŭ la abato, por ricevi la benon.

La abato kun sia frataro tremante akompanis la caron ĝis la pordego, kie atendis la caraj ĉevalservistoj kun ĉevaloj riĉe ornamitaj. Kaj longe ankoraŭ, post kiam la caro kun siaj opriĉnikoj malaperis en la polva nubo kaj kiam ne estis plu aŭdebla la piedfrapado de iliaj ĉevaloj, la monaĥoj staris senmovaj kun mallevitaj okuloj, ne kuraĝante levi la kapojn.

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj