Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXII. Monaĥejo
Ni lastfoje vidis Maksimon en pluva nokto forlasantan la Aleksandran antaŭurbon. La vila Bujano bojis kaj saltis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi sukcesis sin deŝiri de la ĉeno.
Elirante el la gepatra domo, Maksimo ankoraŭ ne havis antaŭ si difinitan celon. Li deziris nur ne partopreni plu la malamatan vivmanieron de caraj favoratoj, ne vidi plu iliajn malĉastajn festenojn kaj ĉiutagajn ekzekutojn. Forlasinte la teruran antaŭurbon, Maksimo rezignacie sin donis al sia sorto. Komence li rapidigis la ĉevalon, por ke ne povu lin atingi la patraj servistoj, kiujn certe sendos Maluto por lin persekuti. Sed baldaŭ li sin direktis per flanka vojeto kaj ekrajdis malrapide.
Ĉe la fino de la nokto fulmotondro ĉesis. La ĉielo ruĝiĝis sur la horizonto, kaj Maksimo pli klare distingis la ĉirkaŭaĵon. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo kreskis branĉriĉaj kverkoj alterne kun avelarboj. Estis malvarmete; pluvgutoj falis de l’ arboj sur la vojon. Baldaŭ malgrandaj birdetoj ekflirtis kaj ekpepis en la verdaĵo, pego frapis la sekan arbon, kaj pintoj de l’ arboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. La naturo pli kaj pli viviĝis, la ĉevalo paŝis pli vigle. Antaŭ Maksimo disetendiĝis lia patrolando, la kara Ruslando, gaje li povus spiri meze de ĝiaj liberaj spacoj, sed lian koron premegis sopiro, granda speciale rusa sopiro! Lian kapon plenigis pensoj neklaraj pri lia kara forlasita panjo, pri lia izoliteco, pri multo alia, kion li eĉ ne tute bone konsciis, kaj pensoplena li ekkantis tirtonan kanton.
Bonegaj estas la kortuŝantaj rusaj kantoj! La vortoj, tute ne signifaj, estas nur preteksto; ne per vortoj sed per sonoj estas esprimataj profundaj, senlimaj sentoj!
Tiele Maksimo, rigardante la verdaĵon, la ĉielon, la tutan Dian mondon, kantis pri sia malfeliĉa sorto, pri kara libereco, pri malluma kverka arbaro. Li sin donis al sia ĉevalo, por ke ĝi portu lin en fremdan landon, kie sen vento oni tremas, kie sen frosto estas malvarmege. Li konfidis al la vento alporti lian saluton al la panjo. Li prikantis ĉion, kion li havis antaŭ la okuloj, ĉion, kio venis en lian kapon; sed la voĉo parolis pli klare ol la vortoj, kaj se oni ekaŭdus ĉi tiun kanton, oni longe ne forgesus ĝin kaj de tempo al tempo, en malĝojaj momentoj, oni ekmemorus ĝin...
Fine, kiam la sopiro pli kaj pli ekposedis Maksimon, li ordigis la kondukilojn, surŝovis pli profunden sian ĉapon, ekfajfis, ekkriis kaj ekgalopis kiel eble plej rapide.
Baldaŭ li ekvidis blankajn murojn de monaĥejo. La monaĥejo staris sur deklivo de monteto, meze de kverka arbaro. Oraj kupoloj kaj ĉizitaj krucoj akre konturiĝis sur la verdaĵo de l’ kverkoj kaj sur la blua ĉielo.
Maksimo renkontis taĉmenton da monaĥaj novicoj en kirasoj kaj kaskoj. Ili rajdis malrapide kaj kantis la psalmon: "Mi ekamos Vin, Sinjoro, mia Forto!" Ekaŭdinte la sanktajn vortojn, Maksimo haltigis la ĉevalon, demetis sian ĉapon kaj faris signon de kruco.
Malgranda rivero fluis sub la monteto. Kelke da muelradoj bruadis tie. Ĉe la bordo sin paŝtis dekkelkaj bovinoj.
Ĉirkaŭ la monaĥejo ĉio spiris tian pacon, ke la armita taĉmento ŝajnis nenecesa. Eĉ la birdoj en la verdaĵo de l’ kverkoj pepis kvazaŭ intence mallaŭte, neniu vento movis la foliaĵon, kaj sole la verdaj griloj, sin kaŝante en la herbo, senĉese ĉirpis. Kiu povus pensi, ke malbonaj homoj rompus ĉi tiun silenton?
—Jen kie mi ripozos!—pensis Maksimo.—Post tiuj muroj mi pasigos kelke da tagoj, ĝis kiam la patro ĉesos min persekuti. Mi pentefarante konfesos al la abato mian tutan koron, eble li konsentos doni al mi rifuĝejon por iom da tempo.
Maksimo ne eraris. La maljuna abato kun longa griza barbo, kun serena vizaĝo, en kiu lumis plena indiferenteco pri mondaferoj, afable akceptis lin. Du novicoj prenis lianlacan ĉevalon. La tria alportis panon kaj lakton por la hundo. Ĉiuj gastame klopodis apud Maksimo. La abato proponis al li iri tagmanĝi, sed Maksimo deziris antaŭe pentofari.
La maljunulo ekrigardis lin per esploranta sed bonkora rigardo kaj, ne dirinte unu vorton plu, li ekiris kun Maksimo tra la vasta korto al malalta, unukupola preĝejo. Ili preteriris tombajn krucojn kaj longan vicon da ĉeloj, ĉirkaŭitaj de florbedoj. La renkontataj de ili monaĥoj silente salutis ilin. La ŝtonaj platoj, kiuj kovris la tombojn, resonis ĉe la paŝoj de Maksimo; alta herbo kreskis inter la platoj kaj duonekovris la surskribojn, plenajn je humilo. Ĉio memorigis vantecon de la vivo, ĉio invitis al preĝo kaj medito. La preĝejo staris meze de maljunaj kverkoj, kies centjaraj branĉoj preskaŭ kovris la mallarĝajn glimajn fenestrojn de la preĝejo. Ĉe la eniro malvarmo kaj mallumo ekkaptis ilin. Tra unu sola fenestro, malpli kovrita ol aliaj, strabaj sunradioj falis sur la muran pentraĵon de la Lasta Juĝo. Aliaj partoj de l’ preĝejo ŝajnis pro tio ankoraŭ pli mallumaj, nur tie kaj ĉi tie briletis arĝentaj globoj de lustroj, arĝentaj kronoj, ornamantaj la sanktajn pentraĵojn, kaj arĝentbroditaj krucoj kaj preĝoj sur nigra velura kovrilo, kuŝanta sur la ĉerkoj de l’ princoj Vorotinskij, fondintoj de la monaĥejo. La oraj ornamaĵoj de la muro, apartiganta la altaron de la navo, kvazaŭ karboj briletantaj sub la cindro, jen ekbrilis, jen ree mallumiĝis. Odoris malsekeco kaj incenso. Iom post iom la okuloj de Maksimo kutimiĝis al duonmallumo kaj distingis ankaŭ aliajn detalojn de la preĝejo: super la ĉefa pordo de l’ altaro pendis bildo de Sinjoro kun ĉiuj Fortoj, kun keruboj kaj seruboj, kaj super ĝi la pentraĵo, prezentanta dekses Sinjorajn festojn. La granda bildo de Ivano la Baptisto prezentis lin kun flugiloj, tenantan sian dehakitan kapon sur la plado. Sur la flankaj pordoj de l’ altaro malbele kaj neartiste estis pentritaj la parabolo pri migranta filo, la disputo inter vivo kaj morto kaj la vojaĝo de l’ animo peka kaj de l’ animo virta. Ĉi tiuj malĝojaj pentraĵoj forte impresis Maksimon: ree viviĝis en lia kapo ĉiuj ideoj pri humiliĝo de l’ animo, pri senescepta obeemo al patra volo, ĉiuj tiuj ideoj, kiujn oni de frua infanaĝo penadis inspiri al li. Li ekdubis, ĉu li estis prava, forlasinte la patron kontraŭ lia volo? Sed la konscienco respondis al li, ke li estis prava, tamen, lia animo ne estis tute trankvila. La pentraĵo pri la Lasta Juĝo plej multe frapis lian imagon. Kiam la ombro de kverkaj folioj, movataj do ekstera vento, tremetis sur la muro, kie pendis ĉi tiu pentraĵo, ŝajnis al li, ke pekuloj kaj diabloj, havantaj normalan viran kreskon, spiras kaj moviĝas...
Pia teruro plenigis lian koron. Li falis teren antaŭ la abato.
—Patro!—li ekkriis: sendube, mi estas granda pekulo!
—Preĝu!—kviete respondis la maljuna abato: grandega estas Dia favorkoreco; pentofaru kaj vi ricevos helpon, mia filo!
Maksimo komencis la pentofaron. Lia voĉo tremis.
—Grandega estas mia krimo! Patro, aŭskultu! Mi eĉ timas eldiri; malaperis mia amo al la caro, mia koro vokas min for de li!
La abato mirante ekrigardis Maksimon.
—Ne forpuŝu min, patro!—daŭrigis Maksimo: aŭskultu min ĝis la fino. Longtempe mi batalis kontraŭ mi mem, ĉiam preĝante antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Mi zorge penadis trovi en mia koro amon al la caro, sed ĝi malaperis!
—Mia filo!—diris la abato, plena je simpatio al la junulo: eble diabla artifiko mallumigis vian spiriton; vi kalumnias vin mem. Estas neeble, ke vi malamu la caron. Multajn grandajn krimulojn mi vidis antaŭ mi en ĉi tiu preĝejo, preĝejajn ŝtelistojn, mortigintojn, sed neniam mi vidis iun, kiu sin kulpigus pri malamo al la caro!
Maksimo paliĝis.
—Do, mi estas pli krima ol preĝeja ŝtelisto aŭ mortigisto!—li ekkriis.—Patro, kion mi devas fari? Diru al mi, instruu min, mia animo doloras!
La maljunulo rigardis la pentofarantan junulon kaj miris pli kaj pli.
La bela vizaĝo de Maksimo aperigis neniun kriman aŭ malvirtan trajton. Tio estis vizaĝo modesta, plena je bonkoreco kune kun braveco, unu el tiuj vizaĝoj, kiuj ĝis nun estas renkontataj inter Moskvo-rivero kaj Volgo, en lokoj malproksimaj de la grandaj ŝoseoj, kien ankoraŭ ne penetris pereiga influo de la grandaj urbegoj.
—Mia filo!—daŭrigis la abato: mi ne fidas al vi, mi ripetas, vi kalumnias vin mem. Mi ne kredas, ke via koro vokas vin for de la caro. Tio estas neebla. Pripensu vi mem; la caro estas por ni pli ol la patro, kaj la Dian ordonon vi ja konas: honoru la gepatrojn... Diru al mi, mia filo, ĉu vi plenumas ĉi tiun ordonon?
Maksimo silentis.
—Mia filo, diru, ĉu vi honoras vian patron?
—Ne!—apenaŭ aŭdeble diris Maksimo.
—Ne?—ripetis la abato kaj, postenirante, komencis signi sin kruce.
—Vi ne amas la caron? Vi ne honoras la patron? Do kiu vi estas?
—Mi estas... ŝanceliĝis la juna opriĉniko: mi estas Maksimo Skuratov, filo de Skuratov Bjelskij.
—Filo de Maluto?
—Jes!—diris Maksimo kaj ekploregis.
La abato ne respondis. Malĝojega li staris antaŭ la terkuŝanta Maksimo. Senmove rigardis ilin mallumaj vizaĝoj de l’ sanktuloj. La pekuloj sur la bildo de la Lasta Juĝo plende levis siajn brakojn al ĉielo, sed ĉio silentis. La pacon de la preĝejo rompis nur ploregoj de Maksimo, pepado de hirundoj sub tegmento kaj de tempo al tempo pli laŭta vorto, kiun iafoje aŭdigis la abato, kiu senvoĉe preĝis.
—Mia filo!—fine diris la maljunulo: rakontu al mi ĉion laŭvice, nenion kaŝante. Kiel komenciĝis via malamo al la caro?
Maksimo rakontis pri sia tuta vivo en la antaŭurbo, pri sia lasta interparolo kun la patro kaj pri sia nokta forkuro.
Li rakontis malrapide, kun paŭzoj, meditante kaj penante memorigi al si ĉion, por nenion forgesi kaj nenion kaŝi de sia konfesprenanto.
Fininte la rakonton, li mallevis la okulojn kaj longe ne kuraĝis ekrigardi la abaton, atendante lian verdikton.
—Ĉu vi ĉion rakontis, mia filo?—demandis la abato: ĉu ne ŝarĝas ankoraŭ io vian animon? Eble vi intencis ion kontraŭ la caro? Eble vi volis entrepreni ion kontraŭ nia sankta patrolando?
La okuloj de Maksimo ekbrilis.
—Patro, prefere mi konsentus, ke oni forhaku mian kapon, ol mi permesus al mi atenci ion kontraŭ la patrolando! Mi estas kulpa pri malamo al la caro, sed ne pri perfido!
La abato kovris lian kapon per epitraĥilo [81].
—"Estas purigata Dia sklavo Maksimo!"—li diris: "Estas pardonataj liaj pekoj volaj kaj nevolaj..."
Dolĉa sento plenigis la animon de Maksimo.
—Mia filo,—aldonis la abato: via konfeso purigis vin. La sankta preĝejo ne kulpigas vin pri tio, ke vi forlasis la antaŭurbon. Ĉiu povas kaj devas eviti la tenton. Sed timu obei al delogado de l’ malamiko de homaro. Timu imiti princon Kurbskij, altrangan rusan bojaron, kiu fariĝis nun amiko de diablo! Dio kompatema, pro niaj grandegaj pekoj, sendis al ni malfacilan tempon. Nia homa vanteco ne estas inda prijuĝi la nekompreneblan Providencon. Kiam Dio sendas al ni malsaton aŭ malsanon, kio restas al ni, ol preĝi kaj rezignacii antaŭ Lia sankta volo? Same okazas nuntempe. Super ni staras terura caro, kruelega caro. Ni ne scias, pro kio li nin pereigas kaj ekzekutas, sed ni scias, ke li estas sendito de Dio, kaj ni respektas en lia persono ne la caron Ivanon, sed la volon de Dio, lin sendinta. Ekmemoru la profetaĵon: "Se la homoj kontentigos Dion, Dio donos al ili bonan caron kaj juĝiston kaj ĉian feliĉon; se ili pekos antaŭ Dio, Li donos al ili malbonan caron kaj juĝiston kaj ĉian malfeliĉon". Restu ĉe ni, mia filo, vivu kun ni. Kiam vi foriros, mi mem kaj nia frataro preĝos por vi, ke Dio helpu al vi ĉie, kien vi iros! Kaj nun,—bonkore daŭrigis la abato, demetante la epitraĥilon: nun iru tagmanĝi! Post nutraĵo porspirita ni ne forpuŝu nutraĵon porkorpan. Ni havas grandajn ezokojn, bonegajn karasojn; manĝu nian kazeon, trinku nian mieltrinkaĵon frangolan je la sano de nia caro kaj de nia sankta ĉefepiskopo.
Kaj, amike interparolante, ili iris en la manĝoĉambron.
___________________________
Piednoto
[81] Epitraĥilo aŭ stolo estas parto de pastra vesto: longa rubando el orŝtofo, kiun la pastro dum diservo surhavas kvazaŭ antaŭtukon. Per stolo li kovras la kapon de pentofaranto, kiam li diras absolvantan preĝon.