Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXI. Fabelo

La caro Ivano, laca, reveninte post la ĉaso, pli frue ol ordinare foriris en sian dormoĉambron.

Baldaŭ Maluto alportis ŝlosilojn de la malliberejo.

Al la demando de l’ caro Maluto respondis, ke forestas iuj novaĵoj, ke princo Serèbrjanij konfesis fine, ke li estis defendanta bojaron Morozov, ke li mortigis sep opriĉnikojn kaj vundis Vjàzemskij’n je la kapo.

—Sed,—aldonis Maluto: li ne volas konfesi, ke li havis malbonajn intencojn kontraŭ via cara moŝto, kaj Morozov’n li ankaŭ ne volas denunci. Post matenpreĝo ni faros al liperturmentan esploron, kaj se la fajro ne igos lin konfesi pri la kulpo de Morozov, tiam ni plu ne atendos, estos tempo, ke li pereu.

Ivano ne respondis. Maluto volis ion aldoni, sed en la dormoĉambron eniris la maljuna nutristino Onùfrievna.

—Via cara moŝto,—ŝi diris: matene vi venigis ĉi tien du blindulojn, ŝajne ili estas fabelistoj; nun ili atendas en la vestiblo.

La caro ordonis, ke ili eniru.

—Ĉu vi ilin konas, karulo?—demandis Onùfrievna.

—Kial vi demandas?

—Ĉu vi certe scias, ke ili estas blinduloj?

—Ĉu ili ne estas?—demandis Ivano, kaj suspekto tuj ekposedis lin.

—Aŭskultu, karulo,—daŭrigis la nutristino: gardu vin kontraŭ ĉi tiuj fabelistoj; ŝajnas al mi, ke ne bonaj estas iliaj intencoj; estu singarda, karulo, estu singarda!

—Kion vi scias pri ili?—demandis Ivano.

—Ne demandu min, karulo! Mia kono ne elmontriĝas per vortoj; ŝajnas nur al mi, ke ili estas ne bonaj homoj, sed kial? pri tio ne demandu min! Senkaŭze mi neniam iun avertis. Se via patrino estus min obeinta, ŝi eble ĝis hodiaŭ vivus tute sana.

Maluto terurite rigardis la nutristinon.

—Kial vi min rigardas?—diris Onùfrievna: vi scias nur senkulpajn pereigi, sed ekkoni malbonan homon vi ne povas! Via flarsento ne helpas al vi, flavruĝa hundo!

—Via cara moŝto!—ekkriis Maluto: permesu, ke mi esploru tiujn blindulojn. Mi tuj ekscios, kiu ili estas kaj kiu ilin sendis al vi!

—Ne estas necese,—diris Ivano: mi mem ilin esploros. Kie ili estas?

—Tie, post la pordo, karulo,—diris Onùfrievna: en la vestiblo ili atendas.

—Maluto, donu al mi kirason de sur la muro; iru kvazaŭ hejmen, kaj kiam ili eniros ĉi tien, revenu kun militistoj kaj kaŝu vin tie, post la pordo. Kiam mi vin vokos, tuj enkuru kaj kaptu ilin.

—Onùfrievna, donu al mi la bastonon!

La caro surmetis kirason, poste nigran monaĥan veston, enlitiĝis kaj metis apude la saman bastonon, per kiu li antaŭ nelonge trapikis la piedon de l’ sendito de l’ princo Kurbskij [78].

—Nun diru, ke ili eniru!—li ordonis.

Maluto metis la ŝlosilojn sub la caran kusenon kaj eliris kune kun Onùfrievna. Malgrandaj lampetoj antaŭ la sanktaj pentraĵoj malforte lumigis la ĉambron. La caro kuŝis en la lito, ŝajnigante laciĝon.

—Eniru, kripluloj,—diris la nutristino: la caro vin vokas!

Ringo kaj Vulturo eniris, malrapide kaj singarde movante la piedojn kaj palpante ĉirkaŭe per la manoj.

Per unu rapida rigardo Ringo ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj ĉion en ĝi.

Maldekstre de la pordo estis forno; antaŭe staris la cara lito; inter la forno kaj la lito troviĝis fenestro en la muro, kiu neniam estis ŝirmata per fenestra kovrilo, ĉar la caro deziris, ke la unuaj sunradioj penetru en lian dormoĉambron. Nune la luno lumis tra ĉi tiu fenestro kaj ĝiaj arĝentaj briloj ludis sur la multkoloraj kaheloj de la forno.

—Bonan vesperon, blinduloj!—diris la caro, fikse kaj nerimarkite studante la trajtojn de iliaj vizaĝoj.

—Estu sana por multe da jaroj, via cara moŝto!—respondis Ringo, kaj ambaŭ falis teren.—Savu, defendu kaj pardonu vin sankta Dipatrino pro tio, ke vi kompatas nin, malfeliĉajn kriplulojn, nin vagulojn, senigitajn je lumo Dia! Savu kaj defendu vin sanktaj Petro kaj Paŭlo, sankta Ivano Orbuŝa, sanktaj Kuzmà kaj Damiano, miraklofarantoj de Ĥutin, kaj ĉiuj aliaj sanktuloj! Donu al vi Dio tion, pri kio vi lin petas! Eterne surhavu oraĵon, manĝu bongustaĵon, dormu dolĉan dormon! Kaj pri viaj malamikoj, ke ili eterne estu malsataj kaj malsanaj, ke ĉiutage konvulsioj ilin turmentegu kaj konsumu!

—Dankon, dankon, blinduloj!—diris Ivano, ĉiam atente rigardante la rabistojn: diru, ĉu de longe vi estas jam blindaj?

—De junaĝo, via cara moŝto,—respondis Ringo, ekgenuante: de junaĝo ni ambaŭ estas blindaj! Ni eĉ ne memoras, kiam ni estis vidantaj la Dian sunon.

—Kiu vin instruis kanti kaj rakonti fabelojn?

—Dio mem, karulo, Dio mem kompatis nin ankoraŭ de antikva tempo.

—Kion vi diras?—demandis Ivano.

—Niaj maljunuloj rakontas,—respondis Ringo: kaj la samon kantas niaj famaj kantistoj, ke en antikva tempo, dum Ĉieliro de Kristo, malfeliĉaj kaj mizeraj blinduloj, kripluloj kaj aliaj almozuloj komencis plori kaj plendi: "kien vi iras, Sinjoro Kristo? Kiel vi nin forlasas, malfeliĉulojn? Kiu nin nutros kaj trinkigos?" Kaj Dio Kristo diris al ili: "Mi donos al vi, homoj, oran monton, riveron el mielo, ĝardenojn kaj vinberejojn kaj belegajn pomarbojn: vi ĉiam estos sataj kaj ebriaj, ĉiam bone vestitaj!" Sed Ivano la Sankta, lia disciplo, diris al Dio: "Dio kompatema! Donu al ili nek oran monton aŭ mielan riveron, nek vinberejojn kaj belegajn ĝardenojn kun pomarboj! Ili ne scios posedi tion; venos riĉuloj kaj forteguloj, ĉion forprenos de ili. Sed donu al ili, ho, Sinjoro, donu Vian Dian nomon, donu al ili dolĉajn kantojn, belegajn rakontojn pri antikva tempo kaj pri viaj sanktuloj. La almozuloj ĉien iros, ĉie rakontos siajn rakontojn, kaj ĉie ili estos bone nutritaj kaj vestitaj, neniam ili suferos pro malsato aŭ malvarmo". Kaj respondis Dio Kristo, caro de ĉielo: "Estu, kiel vi diris, Ivano! Mi donas al ili dolĉajn kantojn, belsonajn harpojn, belegajn rakontojn kaj fabelojn; kaj kiu ilin nutros kaj vestos, kiu ilin gastigos kaj donos al ili noktan rifuĝejon, al tiu mi preparos lokon en mia paradizo, al tiu mi malfermigos ĝian pordon!"

—Amen!—diris la caro.—Kiujn fabelojn kaj rakontojn vi konas?

—Ni konas ĉiuspecajn, via cara moŝto, kiajn vi nur deziras! Ni povas rakonti fabelon pri Jerŝo Jerŝoviĉ, filo de Ŝĉetìnikov, pri sep Simeonoj, pri la serpento Goriniĉ, pri harpo memludanta, pri Dobrinja Nikitiĉ, pri Akundino...

—Diru,—interrompis lin Ivano: ĉu vi sola rakontas fabelojn? Kial la maljunulo venis kun vi?

Ringo tiam nur ekmemoris, ke Vulturo ne diris ĝis nun eĉ unu vorton, kaj por lin elirigi el malĝojo, ne deca al fabelisto, li tuj ŝanĝis sian parolmanieron kaj komencis siajn spritaĵojn, samtempe nerimarkite premante la piedon de Vulturo.

—Maljunulo? Li estas mia kunulo, Emelĉjo Gudòk. Li havas longan barbon, sed mallongan saĝon; kiam mi rakontas ion liberan, ne tute konvenan, aŭ mensogon sensencan, li min subtenas, min helpas, laŭdas kaj silentas. Ĉu ne vere, karulo, blankbarbulo, anseraj paŝoj, kokinaj piedetoj, ne perditaj estu niaj vojetoj!

—Vere, vere,—ekkriis Vulturo kun ŝajniga gajeco: nia kruĉo plena je vino, trinku ĝin ĝis fino, kiu ĝin plenigis! Jen kiel, karulo, talpa okulo, kokida voĉeto; se ni eliris unu fojon, ni faros la tutan vojon!

—Ha, ha, ta, ra, ont, kaproj dancas sur la mont’,—ekkriis Ringo, dancante: kaproj dancas, muŝoj flugas, ĉe maljuna Efrosinjo zumas io en orelo, ĉe maljuna la avino en maldekstra la orelo!

—Ha, ha, ho, ho!—interrompis Vulturo, ankaŭ dancante: kankro surtere sidas, ploron ne vidas, gaje ĝi atendas, kiam alta akvo venos!

—Via cara moŝto!—sin turnis Ringo al la caro kaj profunde salutis: vi ne miru, sed nin admiru, ĝi ne estas fabelo, vera bagatelo, nur antaŭfabelo!

—Bone, bone!—diris la caro, oscedante:—bona kutimo estas ĉiam laŭdinda. Nun komencu fabelon pri Dobrinja Nikitiĉ, eble mi ekdormos, vin aŭskultante!

Ringo kliniĝis ankoraŭ unu fojon, tusis kaj komencis la fabelon: [79]

—Ĉe Voldemaro, princo de Kievo, estis aranĝita granda festeno por princoj, bojaroj kaj grandaj herooj. Ĉe sunsubiro, kiam la festeno ne estis ankoraŭ finita, oni ekaŭdis tute neatendite sonojn de milita trumpeto. Tiam Voldemaro, princo de Kievo, sin turnis al siaj korteganoj: "He, vi, miaj gloraj princoj, bojaroj kaj herooj! Oni devas ekscii, kiu kuraĝis proksimiĝi al Kievo, kiu kuraĝis trumpeti antaŭ nia fortega ĉefurbo, iru kaj rigardu, du el plej grandaj herooj..."

—Nu, bone!—diris Ivano, intence ŝajnigante intereson al fabeloj: la fabelon mi bone konas. Rakontu pri Akundino!

—Pri Akundino?—diris Ringo iom konfuzita, ĉar li ekmemoris, ke en tiu fabelo estas honorata la ribela urbo Nòvgorod [80].—Ĉi tiu fabelo ne estas bela, via cara moŝto,—malspritaj kamparanaĉoj de Nòvgorod elpensis ĝin, kaj mi, ŝajne, ĝin ne bone memoras, via cara moŝto!

—Rakontu, blindulo!—severe ordonis la caro: rakontu ĉion, senŝanĝe, ne kuraĝu preterlasi eĉ unu vorton.

Kaj la caro ĝojis pri malfacila situacio, en kiun li metis la fabeliston.

Ringo, nekontenta pri si mem, pro sia propra propono, sed ne sciante, ĉu la caro bone konas la fabelon, decidis senhezite komenci la rakonton, nenion preterlasante.

—En malnova urbo Nòvgorod estis brava junulo Akundino, li estis nek metiisto, nek komercisto; kunulojn li havis, kun kiuj li boatveturis sur la rivero Volĥov, ili ĉiuj estis liberaj viroj, per rabado ili perlaboris al si la vivon, sed samtempe volonte venis defendi ĉiun maljuste prematan urbon aŭ homon. Foje Akundino albordigis sian ŝipon al kruta bordo de Volĥov. Tie ĉe la bordo li ekvidis migrantan kriplulon. La kriplulo prenis Akundinon per la mano, supreniris kun li la altan monteton kaj, montrante al li de tie la urbon Rostislàvl, li demandis Akundinon: "ĉu vi vidas, Akundino, kio fariĝas en la urbo Rostislàvl?" Akundino rigardis kaj terurite vidis, kia granda malfeliĉo okazis en la urbo: la militistoj de la juna Rjazana princo Gljèb Olègoviĉ staras meze de la placo, volas defendi la urbon, sed tro malfortaj ili estas. Sur la rivero Okà li vidas strangan monstron, serpenton Tugarin. Ĝi estas tricent klaftojn longa, havas grandegan voston, per kiu ĝi batas la princan armeon, rompante la bordojn per sia forta dorso kaj postulante donacojn de la urbanaro. Tiam la kriplulo ree prenas la manojn de Akundino kaj diras al li: "Brava junulo, kiu estas via nomo? De kie vi estas?"—Mi estas el Granda Nòvgorod, mia nomo estas Akundino Akundìnoviĉ!

—"Vin, Akundino, mi estas atendanta ĝuste tridek tri jarojn! Rekonu vian onklon Zamjàtnja Putjatiĉ; mia samgepatra frato estis via patro, Akundino Putjatiĉ. Kaj mi fordonos al vi lian glavon, la faman glavon de Akundino Putjatiĉ!"—Kaj ĉe la lastaj vortoj komenciĝis agonio de Zamjatnja Putjatiĉ, li havis nur tempon diri jenon al sia nevo: "Kara Akundino Akundìnoviĉ! Kiam vi ree estos en Granda Nòvgorod, salutu ĝin, la urbon, diru al ĝi, kion mi nun diras al vi: Dio donu al vi, glora Nòvgorod, vivi eterne, ke viaj urbanoj eterne estu famaj, ke vi, Nòvgorod, estu potenca kaj riĉa!"

—Sufiĉe!—kun kolero interrompis lin la caro, tute forgesante en ĉi tiu momento, ke lia celo estis nur observi la fabeliston:—rakontu alian fabelon!

Ringo, kvazaŭ timigita, genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.

—Kiun fabelon vi deziras aŭdi, via cara moŝto?—demandis li kun iom ŝajniga timo.—Eble pri Virinaĉo Jagà? Pri Ĉurila Plènkoviĉ? Pri Ivano nomata Lago? Aŭ eble ion el la sankta historio?

Ivano ekmemoris, ke li ne devas timigi la blindulojn. Tial li oscedis ankoraŭ unu fojon kaj demandis per duone dorma voĉo.

—Kion vi povas rakonti el la sankta historio?

—Ĉion mi povas, via cara moŝto: pri Aleksiso Homo Dia, pri Georgo la Bravulo, pri Jozefo la Bela, pri Libro Kolomba...

—Bone!—interrompis la caro, kies okuloj, ŝajne, jam fermiĝis:—rakontu pri Libro Kolomba. Por ni, pekuloj, utile estas aŭskulti nokte sanktaĵon!

Ringo ree tusis, rektiĝis kaj komencis per voĉo iom kantanta.

—Foje, dum terura ventego, ekaperis en la ĉielo nigra nubo, el ĉi tiu nubo falis sur la teron Libro Kolomba. Al ĉi tiu Libro Kolomba alvenis kvardek reĝoj kaj reĝidoj, kvardek caroj kaj caridoj, kvardek princoj kun princidoj, kvardek pastroj kun pastridoj, multe da bojaroj, da militistoj, multe da bonaj kristanoj. Inter ili estis kvin grandaj caroj: Jesajo-caro, Bazilo-caro, Konstanteno-caro, Voldemaro-caro kaj la saĝa caro Davido Jevsèeviĉ. Tiam ekparolis Voldemaro caro: "Kiu el ni, fratoj, bone scias legi? Kiu povas tralegi ĉi tiun Libron Kolomban? Kiu ekscios el ĝi pri la Dia mondo: De kie aperis la bela suno? De kie aperis la hela luno? De kie aperis la brilaj steloj? De kie aperis hela matenruĝo? De kie aperis teruraj ventegoj? De kie aperis minacaj nubegoj? De kie aperis noktoj mallumaj? De kie aperis la homoj en la mondo? De kie aperis la caroj inter la homoj? De kie la princoj kaj bojaroj? De kie simplaj kamparanoj?" Kaj ĉiuj caroj silentis. Respondis fine saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:—"Mi povas rakonti al vi, fratoj, pri ĉi tiu Libro Kolomba. Ne malgranda ĝi estas: kvardek klaftojn longa, dudek klaftojn larĝa; neniu povus ĝin relevi kaj porti, neniu povus ĝin tralegi kaj trafolii. Ĝin skribis Sankta Ivano, ĝin legis Jesajo la Profeto, li legis dum tri jaroj, tralegis nur tri foliojn,—do mi tiom pli ne povas tralegi la libron, la Dian libron. Sed mi diros al vi, fratoj, ne el libro tia, sed el mia memoro, kion mi scias pri antikva tempo, pri antikva tempo, ne pri nuna tempo. Nia bela suno aperis el hela vizaĝo Dia, nia luno—el blanka brusto Dia, brilaj steloj—el okuloj Diaj, hela matenruĝo—el la vestoj Diaj, ventegoj teruraj—el spirado Dia, nubegoj minacaj—estas pensoj Diaj, mallumaj noktoj estas el mantelo Dia! La homoj devenas de Adamo: el Adama kapo aperis niaj caroj, el Adama korpo—niaj princoj kaj bojaroj, el Adamaj genuoj—niaj kamparanoj kaj ankaŭ ĉiuj virinoj!" Ĉiuj caroj salutis lin:—Dankon, saĝega Davido Jevsèeviĉ! Sed ankoraŭ vi devas klarigi al ni: kiu caro estas caro de l’ caroj? Kiu lando estas patrino de ĉiuj landoj? Kiu maro estas patrino de ĉiuj maroj? Kiu rivero estas patrino de ĉiuj riveroj? Kiu monto estas patrino de ĉiuj montoj? Kiu urbo estas patrino de ĉiuj urboj?

Ringo singarde ekrigardis la caron, kiu videble fariĝis pli kaj pli dormema. De tempo al tempo li, kvazaŭ kun peno, malfermis la okulojn kaj ree fermetis ilin, sed ĉiufoje li ĵetis sur la fabeliston esplorantan, penetrantan rigardon. Ringo okulsignis al Vulturo kaj daŭrigis:

—Al ili respondis la saĝega caro Davido Jevsèeviĉ: "Tion mi povas klarigi al vi, fratoj. En Kolomba Libro estas skribite: nia Blanka Caro estas caro de l’ caroj, ĉar li havas bonan kredon ortodoksan, kredon je Dipatrino Ĉiela kaj je Sankta Nedividebla Triunuo. Submetiĝis al li ĉiuj popoloj, lia regno estas la tuta tero, la tuta mondo, kaj ĉiuj humiliĝas antaŭ la Blanka Caro, ĉar la Blanka Caro estas caro de l’ caroj! Sankta Ruslando estas patrino de ĉiuj landoj: tie estas konstruataj preĝejoj sanktaj, katedralaj. La oceano estas patrino de ĉiuj maroj: el la oceano eliris la katedrala preĝejo, en kiu ripozas la cindro de roma pastro, de roma pastro Klemento; la oceano ĉirkaŭas la tutan teron, ĉiuj riveroj kuras al maroj, ĉiuj maroj kuniĝas kun la oceano. La rivero Iordano estas patrino de ĉiuj riveroj; en Iordano estis baptita Jesuo Kristo, nia Caro Ĉiela. La monto Favòr estas patrino de ĉiuj montoj; sur la monto Favòr okazis Aliformiĝo de Jesuo Kristo, tie montriĝis Lia gloro al Liaj Apostoloj. La urbo Jeruzalemo estas patrino de ĉiuj urboj; ĝi okupas la centron de l’ mondo kaj tie staras preĝejo katedrala, en kiu troviĝas ĉerko de nia Dio, kun Liaj sanktaj vestoj; tie oni ĉiam bruligas incenson, tie brulas kandeloj neestingataj!"

Ringo ree ekrigardis la caron. La okuloj de Ivano estis fermitaj, li regule spiris. Ŝajne la caro dormis. La hetmano ektuŝetis Vulturon per kubuto. La maljunulo alproksimiĝis du paŝojn. Ringo daŭrigis per kantanta voĉo:

—Lin salutis ĉiuj caroj:—Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! Sed vi devas ankaŭ klarigi al ni: kiu fiŝo estas patrino de ĉiuj fiŝoj? Kiu birdo estas patro de ĉiuj birdoj? Kiu besto estas estro de ĉiuj bestoj? Kiu ŝtono estas patro de ĉiuj ŝtonoj? Kiu arbo estas patrino de ĉiuj arboj? Kiu herbo estas patrino de ĉiuj herboj?—Al ili respondis saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:—"Tion mi povas klarigi al vi, fratoj: la fiŝo Baleno estas patrino de ĉiuj fiŝoj, sur tri balenoj staras nia tero; la birdo Estrafilo estas patrino de ĉiuj birdoj,—ĝi loĝas apud la blua maro; kiam la birdo ekflirtas, la blua maro ekmoviĝas, dronigas ŝipojn kaj ŝipetojn; kaj se la birdo Estrafilo je la dua horo postnoktomeze ekflirtas, tiam ekkantas kokoj sur la tuta tero, tiam lumo aperas sur la tuta tero".

Ringo deflanke ekrigardis la caron. Ivano kuŝis kun firme kunigitaj okuloj; lia buŝo estis malfermita, kiel ĉe dormanto. Samtempe Ringo rimarkis tra la fenestro, ke la preĝejon de la palaco kaj la tegmentojn de l’ proksimaj konstruaĵoj eklumigis flamo de malproksima brulo.

Li nerimarkeble puŝis Vulturon, kiu faris ankoraŭ unu paŝon al la caro.

—"La besto Indro,—daŭrigis Ringo,—estas estro de ĉiuj bestoj: ĝi loĝas en subteraĵo same kiel la suno en la ĉielo; ĝi per siaj kornoj fosas la teron, elfosas profundajn fontojn, donas al homoj riverojn, riveretojn, lagojn kaj lagetojn, por ke ili havu akvon por trinkado kaj lavado. La ŝtono Alatiro estas patro de ĉiuj ŝtonoj; sur la ŝtono Alatiro Kristo mem estis ripozanta, tie li interparoladis kun siaj 12 apostoloj, sur la ŝtono li firmigis la kristanan religion. La arbo Ciprezo estas patrino de ĉiuj arboj; el la ligno de ĉi-tiu arbo estis elĉizita la sankta Krucifikso; sur ĉi tiu Krucifikso estis krucumita nia Kristo, Sinjoro Jesuo, nia Caro Ĉiela, meze de du ŝtelistoj, du rabistoj. La herbo Plakùn [11] estas patrino de ĉiuj herboj: kiam Jesuo Kristo estis pendanta sur la kruco, venis al li Sankta Lia Dipatrino, venis al sia krucumita filo; larmoj falis el ŝiaj sanktaj okuloj, kaj el tiuj sanktaj larmoj puraj elkreskis herbo plakùn; el radiko de l’ herbo plakùn oni faras ĉe ni en Ruslando mirindajn krucojn, tiujn krucojn surportas maljunaj monaĥoj, sanktaj viroj".

En ĉi-tiu momento Ivano profunde ekspiris, sed ne malfermis la okulojn. La fajro de l’ brulo fariĝis pli hela. Ringo timis, ke tumulto komenciĝos pli frue, ol li havos la tempon preni la ŝlosilojn. Ne kuraĝante mem ŝanĝi la lokon, por ke la caro ne rimarku lian movon laŭ la ŝanĝita voĉo, li montris al Vulturo la brulon, poste la dormantan caron kaj daŭrigis la fabelon:

—Salutis lin ĉiuj caroj:—Dankon, saĝega caro Davido Jevséeviĉ! Bone vi ĉion diras parkere, kvazaŭ legante libron!—Kaj la caro Voldemaro aldonis:—diru al mi, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ, kion signifas mia sonĝo de hieraŭa nokto: du bestoj, blanka kaj griza, kunpuŝiĝis kaj komencis batali, kaj la blanka besto ŝajne estis venkanta?—Respondis al li saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:—"Granda caro Voldemaro Voldemàroviĉ! Ne du bestoj tio estis, kiuj interbatalis, tio estis en nia Ruslando granda batalo de bono kontraŭ la malbono. La blanka besto estas la bono, kaj la griza la malbono; venkis la bono la malbonon, iris la bono al Dio en la ĉielon, kaj la malbono restis sur nia tero; kaj kiu vivos ĉe ni laŭ vero, tiu heredos Regnon Dian, sed kiu vivos laŭ malvero, estos kondamnita al eternaj turmentoj".

Tiam ili ekaŭdis malfortan ronkadon de la caro. Vulturo metis la manon sur la kusenon de l’ caro... Ringo aliris singarde al la fenestro, sed por ne interrompi per subita silentiĝo la dormon de l’ caro, li daŭrigis sian fabelon per la sama unutona voĉo:

—Salutis lin ĉiuj caroj:—Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! Vi ankoraŭ diru al ni: kiuj pekoj estos pardonataj kaj kiuj ne estos pardonataj?—Respondis al ili la saĝega caro: "Ĉiuj pekoj estos pardonataj, tri pekoj nur postulas longan penton: se oni delogas sian baptaninon, se oni insultas siajn gepatrojn, se oni"...

En la sama momento la caro subite malfermis la okulojn. Vulturo fortiris sian manon, sed estis jam malfrue: lia rigardo renkontiĝis kun la cara rigardo. Dum kelkaj minutoj ili senmove rigardis unu la alian, kvazaŭ kunligitaj per ia sorĉa forto.

—Blinduloj!—subite ekkriis la caro, rapide salteleviĝante:—ekzistas la tria peko: se oni sin vestas kiel almozulo kaj penetras en la caran dormoĉambron!

Kaj li ekfrapis per sia akra bastono Vulturon je la brusto. La rabisto ekkaptis la bastonon per la mano, ŝanceliĝis kaj falis teren.

—He! he!—ekkriis la caro, eltirante la akran pinton el la brusto de Vulturo.

Enkuris la opriĉnikoj, tintante batalilojn.

—Kaptu ilin ambaŭ!—ordonis Ivano.

Kvazaŭ sovaĝa besto sin ĵetis Maluto sur Ringon, sed la hetmano kun eksterordinara lerteco ekfrapis lin je la ventro, samtempe li elŝiris per la mano fenestran kadron kaj forkuris en la ĝardenon.

—Ĉirkaŭgardu la ĝardenon! Kaptu la rabiston! ekmuĝegis Maluto, volverampante pro doloro kaj per ambaŭ manoj tenante sian ventron.

Dume la opriĉnikoj levis Vulturon.

Ivano en sia nigra monaĥa mantelo, el sub kiu brilis la kiraso, staris kun bastono en la tremanta mano, fiksante sian minacplenan rigardon sur la vizaĝon de Vulturo. La teruritaj servistoj staris kun brulantaj kandeloj en la manoj. Tra la disrompita fenestro estis vidata la brulego. La antaŭurbo vekiĝis; malproksime jam sonis tumulta sonorilo.

Vulturo staris, kuntirinte la brovojn, mallevinte la okulojn, subtenata de opriĉnikoj; larĝaj sangaj makuloj kovris lian ĉemizon.

Blindulo!—diris la caro:—diru, kiu vi estas kaj kion vi intencis fari kontraŭ mi?

—Mi ĉion konfesos!—respondis Vulturo.—Mi deziris ŝteli ŝlosilojn de via trezorejo kaj nenion plu mi intencis kontraŭ vi!

—Kiu vin alsendis? Kiu estas viaj kunuloj?

Vulturo sentime ekrigardis Ivanon.

—Via cara moŝto? Kiam mi estis juna, mia amata kanto estis: "ne bruu, malluma kverka arbaro!" En ĉi tiu kanto la caro demandas la bravan junulon-rabiston, kiu estas liaj kunuloj? Kaj la bravulo respondas: kvarope ni estas, mia unua kunulo estas nokto malluma, mia dua kunulo...

—Sufiĉe!—interrompis lin Maluto:—ni vidos, kion vi diros dum perturmenta esploro! Ha, diablo!—daŭrigis li, atente rigardante Vulturon,—kie mi jam vidis ĉi tiun vilan kapon?

Vulturo ridetis kaj profunde salutis Maluton.

—Jes, via moŝto, Maluto Skuràtoviĉ! Ni konatiĝis, se vi bonvolas ekmemori, apud Malbenita Ŝlimakvo...

—Ĥomjàk!—interrompis lin Maluto, sin turnante al sia ĉevalservisto:—prenu ĉi tiun maljunulon, interparolu kun li, petu lin rakonti, por kio li bonvolis viziti lian caran moŝton? Mi tuj mem venos en la turmentejon.

—Iru, maljunulaĉo!—diris Ĥomjàk, prenante Vulturon je kolumo: ni iru kune, interparolu bone!

—Atendu!—diris Ivano: Maluto, gardu ĉi tiun maljunulon, por ke li ne mortu dum perturmenta esploro. Por li mi elpensos modelan ekzekuton, ekzekuton ankoraŭ ne aŭditan, neestintan, tian ekzekuton, ke mi ekmirigos eĉ vin, patro paraklisiarĥo!

—Danku lian caran moŝton, vi, hundo!—puŝis Maluto Vulturon:—ne venis ankoraŭ via tempo por morti. Sed viajn piedojn kaj manojn mi tamen elartikigos ĉi tiun nokton!

Kaj kune kun Ĥomjàk li forkondukis la rabiston el la cara dormoĉambro.

Dume Ringo, profitante la komunan konfuziĝon, transgrimpis la ĝardenan palisaron kaj kuris al la placo, kie staris la malliberejo. La placo estis dezerta: ĉiuj homoj sin direktis al la brulo.

Singarde glitante apud la mallibereja muro, Ringo puŝiĝis je io mola kaj ekpalpis per la mano malvivan viron.

—Hetmano!—murmuretis al li la sama flavruĝa kantisto, kiu matene renkontiĝis kun li:—la gardistojn mi mortigis! Tuj donu la ŝlosilojn, ni malfermu la malliberejon kaj adiaŭ! Mi rapidas helpi al la kamaradoj, kiuj rabas tie, kie brulas. Kie estas nia Vulturo?

—En la manoj de l’ caro!—mallonge respondis Ringo:—ĉio pereis! Kunigu la kamaradojn, kaj ni forkuru. Tss-ss: kiu iras?

—Mi iras!—respondis Dmiĉjo, alproksimiĝante.

—Forkuru, malsaĝulo! Rapidu! Ĉiuj forkuru el la antaŭurbo! Kolektiĝu apud la malrekta kverko!

—Sed la princo?—malrapide demandis Dmiĉjo.

—Malsaĝulo! Ĉu vi ne aŭdas, ĉio pereis! Vulturon oni kaptis, ŝlosilojn oni ne prenis!

—Ĉu la malliberejo estas fermita?

—Kompreneble! Kiu ĝin povis malfermi?

—Mi malfermis.

—Ne babilu, malsaĝulo! Por kio paroli sensencaĵon?

—Kia sensencaĵo? Mi venis kaj vidis, ke neniu gardas la malliberejon, la gardisto kuŝas, disetendinte la krurojn. Mi ekprovis, ĉu fortika estas la pordo, ekpuŝis ĝin per ŝultro, kaj ĝin demetis de la maŝoj!

—Jen nia malsaĝulo!—ĝojigite ekkriis Ringo.—Prava estas la rusa proverbo: malsaĝuloj subtenas la mondon. Kara mia malsaĝuleto, permesu, ke mi vin kisu!

Kaj Ringo tutkore kisis Dmiĉjon, laŭ antikva rusa kutimo, je ĉiu vango alterne, dum Dmiĉjo etendis al li ankaŭ siajn dikajn lipojn; poste li tute trankvile viŝis sian vizaĝon por maniko.

—Nu, ni iru kune, karulo!—sin turnis Ringo al Dmiĉjo: kaj vi, kamarado, restu ĉi tie. Se vi iun ekvidos, fajfu!

Ringo eniris malliberejan korton. Lin sekvis Dmiĉjo. En la interna korto de la malliberejo ili renkontis ankoraŭ du sinsekvajn pordojn, sed ĉi tiuj pordoj estis ankoraŭ malpli fortikaj kaj facile cedis al heroaj brakoj de Dmiĉjo.

—Kara princo!—ekkriis Ringo, kiam li venis en la subteraĵon: leviĝu!

Serèbrjanij pensis, ke oni venis konduki lin al la ekzekuto.

—Ĉu jam estas mateno?—li demandis: aŭ vi, Maluto, ne povas atendi ĝis la tagiĝo?

—Princo, mi ne estas Maluto!—respondis Ringo.—Mi estas tiu, kiun vi iam estis savinta de nepra morto. Leviĝu, princo. La tempo urĝas. Leviĝu, mi vin elkondukos!

—Kiu vi estas?—siavice demandis la princo: mi ne rekonas la voĉon.

—Certe, via bojara moŝto, kiel vi povas memori min. Tamen leviĝu! Ni devas rapidi!

Serèbrjanij ne respondis. Li pensis, ke tio estis unu el ekzekutistoj, senditaj de Maluto, kiu intence mokis lin.

—Ĉu vi ne fidas al mi, princo?—ĉagrenite demandis Ringo.—Ĉu vi forgesis la vilaĝon Medvedevka, la Malbenitan Ŝlimakvon? Mi estas Ivaĉjo Ringo.

Ĝojo ekflamis en la koro de Serèbrjanij, li antaŭvidis liberecon kaj vivon... Tuj ekaperis antaŭ liaj okuloj arbaroj kaj kampoj, gloraj bataloj estontaj kaj, en aŭreolo de suno, hela bildo de Heleno!..

Li jam estis leviĝonta kaj sekvonta Ringon, kiam li subite ekmemoris la al la caro donitan ĵuron, kaj tuta lia sango alfluis al la koro.

—Mi ne povas foriri,—li diris.—Mi estis promesinta al la caro ne malobei al li kaj atendi lian juĝon, kie ajn mi estus!

—Princo!—respondis Ringo mirigite: mi ne havas tempon disputi kun vi! La kamaradoj atendas; ĉiu momento perdita povas valori niajn kapojn, morgaŭ oni vin ekzekutos, nun ni havas ankoraŭ tempon, leviĝu kaj sekvu min!

—Estas neeble!—malĝoje ripetis la princo: mi antaŭ krucifikso ĵuris al la caro.

—Bojaro!—ekkriis Ringo, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis pro kolero: ĉu vi volas nin moki? Pro vi mi ekbruligis la antaŭurbon, pro vi mi pereigis mian plej fidelan kamaradon, pro vi ni ĉiuj estas oferontaj niajn kapojn, kaj vi ne volas eliri? Ĉu senutile ni venis ĉi tien? Ĉu ni estas viaj arlekenoj? Mi ne permesos, ke oni tiel moku min! Respondu lastfoje, ĉu vi konsentas eliri aŭ ne?

—Mi restas!—decidtone respondis la princo kaj kuŝiĝis sur malsekan argilan plankon.

—Vi restas?—ripetis Ringo, kunpreminte la dentojn.—Ne, vi ne restos! Dmiĉjo, prenu lin tuj!

Kaj sammomente la hetmano sin ĵetis sur la princon kaj kunligis lin per sia zono, ŝtopinte ankaŭ lian buŝon.

—Nun provu disputi!—malice aldonis li.

Dmiĉjo levis la kunligitan princon kiel sakon kaj tute senpene, kvazaŭ infanon, elportis lin el la malliberejo.

—Rapidu! Rapidu!—diris Ringo.

En unu strato ili renkontis opriĉnikojn.

—Kiun vi portas?—demandis ili.

—Burĝon vunditan dum brulo!—respondis Ringo.

Ĉe la eliro el la antaŭurbo gardisto ilin haltigis. Ili volis preterpaŝi, gardisto malfermis la buŝon por ekkrii; Ringo ekfrapis lin per rimenkuglo, kaj li falis senvoĉe. La rabistoj elportis la princon Serèbrjanij sen pluaj malhelpaĵoj.

____________________________

Piednotoj

[78] Bazilo Ŝibanov, servisto de Kurbskij, alportis el Litovujo famekonatan leteron de sia mastro al la caro Ivano (vid. noto 34). La caro, indignante pro la enhavo de l’ letero sed ne povante puni la forestantan aŭtoron, venĝis al lia sendito kaj, dum legado de la letero, sin apogis sur la piedon de l’ malfeliĉa Bazilo per sia akrapinta bastono. Kiel martiro, sen krio, sen ĝemo elsuferis la fidela servisto ĉi tiun turmentegon.

[79] Bedaŭrinde, la tradukintino povis doni nur la enhavon de la legendoj, ne penante imiti la formon: speciala porlegenda stilo de la rusa teksto estas tute ne tradukebla. Rim. de la Red.

[80] La loĝantoj de la privilegiita komerca urbo Nòvgorod, per sia sendependa liberama spirito, prezentis kvazaŭ malharmonion en la epoko, kiam aŭtokrata ideo pri la cara potenco atingis sian apogeon. Antaŭ kelkaj jaroj Ivano IV atakis la urbon kaj senkompate ruinigis ĝin, mortiginte kelkcentojn da ĝiaj loĝantoj, elmigriginte milojn da ili en aliajn regionojn de Rusujo.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"