Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XIII. Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj
En la vasta arbara herbejo, ĉirkaŭita de maljunaj kverkoj kaj netrairebla densejo, staris kelkaj terdometoj kaj antaŭ la dometoj kuŝis kaj sidis sur eltiritaj arbostumpoj, sur amasoj da fojno kaj da seka foliaĵo multe da viroj diversaĝaj, diversvestitaj. El la arbaro senĉese alvenis armitaj viroj kaj aliĝis al la kamaradoj. Granda diverseco estis inter ili. Popolaj kaftanoj kaj riĉaj vestoj, unuj ĉifonaj, aliaj orbrilantaj vidiĝis inter la arboj. Kelkaj estis armitaj per sabroj, aliaj havis en la manoj rimenkuglojn [59] aŭ sin apogis sur larĝaj halebardoj. Kiom da cikatroj, da sulkoj, da malpuraj nekombitaj hararoj kaj barboj!
La brava komunumo formis kelkajn apartajn rondetojn. En la mezo de l’ arbara herbejo oni kuiris kaĉon kaj rostis viandon. Super krakanta fajro pendis kaldronoj; la fumo kvazaŭ nigrablua nubo apartiĝis de l’ verda maso, ĉirkaŭanta la herbejon. La kuiristoj tusadis, frotadis la okulojn kaj sin deturnadis for de la fumo.
Flanke maljunulo kun krispaj grizaj haroj, kun longa barbo rakontis al la junularo fabelon. Li staris, sin apogante sur hakilo kun longa tenilo. Tiel li sentis sin pli oportune ol sidante, li povis rektiĝi kaj sin turni tiun aŭ alian flankon, iufoje eksvingi la hakilon kaj brave ekfajfi. Lin aŭskultis la junularo kun vera plezurego, eĉ kun malfermitaj buŝoj. La rabistoj kaŭris tere aŭ sidis sur branĉoj de l’ arboj, kelkaj staris kun disstarigitaj kruroj kaj larĝe malfermitaj okuloj; sed plej granda aro kuŝis surventre, apogante la kubutojn teren kaj la kapon sur manplaton: la plej oportuna pozo!
Du junuloj interŝanĝadis pugnobatojn je la kapo. La ludo devas finiĝi, kiam unu aŭ alia petas kompaton. Neniu volis cedi. Ambaŭ vizaĝoj jam ruĝiĝis kvazaŭ du ruĝaj rapoj, sed la fortaj pugnoj ĉiam frapadis la kapojn, kiel marteloj batas la amboson.
—Ĉu ne sufiĉe, Ĥlopko?—demandis tiu, kiu ŝajnis esti pli malforta.
—Ne, Anĉjo, kiam estos sufiĉe, mi diros! Atendu, estas vi, kiu tuj devos cedi!
Kaj la pugnobatoj ripetiĝis.
—Rigardu, kamaradoj, Anĉjo tuj falos!—interparolis la observantoj.
—Ne, li ne falos!—respondis aliaj: por kio li falos, li havas fortan kapon.
—Sed rigardu do, li nepre falos!
Sed Anĉjo tute ne volis fali. Li ekcelis kaj, anstataŭ ol ekfrapi la kontraŭulon je la verto, ekfrapis la tempion.
Ĥlopko falis surdorsen.
Kelkaj observantoj ekridegis, sed la plej multaj indignis.
—Ne honeste! Ne honeste!—ili ekkriis.—Anĉjo faris friponaĵon! Ni vipu Anĉjon!
Kaj oni vipis Anĉjon.
—De kie vi venas?—demandis la maljuna fabelisto kelkajn junulojn, kiuj ĵus aliris al la fajro kaj timeme rigardis ĉirkaŭen. Ilin alkondukis altkreska bravulo kun larĝa tranĉilo ĉe la zono; la junuloj ne havis armaĵon kaj ŝajnis esti novuloj.
—Ĉu vi aŭdas, karuloj?—sin turnis al ili la altkreska bravulo:—la avo Vulturo demandas, de kie vi venas? Respondu al la avo!
—Bone! Mi, mi estas de apud Moskvo,—respondis unu el la junuloj balbutante.
—Por kio do vi elflugis el la nesto?—demandis Vulturo:—ĉu vin frosto forpelis aŭ varmego?
—Varmego?—diris la junulo: jes, kiam la opriĉnikoj forbruligis la domon, fariĝis vere varmege, sed kiam la domo ne ekzistis plu, ni sentis ankaŭ froston ekstere.
—Bonege! Vi ne estas malsaĝulo! Kaj vi, alia, de kie vi estas?
—Mi serĉas parencojn!
La rabistoj ekridegis.
—Spritulo! Kiajn parencojn?
—Kiam la opriĉnikoj mortigis mian patron, mian patrinon, miajn fratojn kaj fratinojn, mi sola restis en la mondo kaj ekenuis; kaj mi ekpensis: mi iros al bonaj homoj, ili donos al mi trinki kaj manĝi, ili estos por mi patro kaj fratoj. En drinkejo mi renkontis ĉi tiun vian bravulon kaj petis lin min kunpreni.
—Bravulo!—diris la rabistoj: sidiĝu, manĝu kaj trinku, ni estos viaj fratoj.
—Kaj ĉi tiu ploremulo, kial li staras kun mallevita nazo, kvazaŭ li manĝis sen salo [60]? He, he, ne ŝveligu la lipojn! De kie vi venas?
—De apud Kolomno [61], malrapide kaj kvazaŭ ne volonte respondis forta junulo kun malgaja vizaĝo.
—Vin ankaŭ ofendis la opriĉnikoj?
—Fianĉinon ili prenis!—respondis la junulo same nevolonte kaj per tirata voĉo.
—Rakontu, bonulo!
—Kion rakonti? Ili venis kaj prenis!
—Kaj poste?
—Poste? Nenio estis poste.
—Kial do vi ne atakis ilin por ŝin repreni?
—Neeble estis! Ili venis kaj prenis!
—Kaj vi rigardis tion kun malfermita buŝo?
—Ne, kiam ili estis for, mi terure ekkoleris.
La rabistoj ree ekridegis.
—Ne tro rapidmova vi estas, bonulo!
La junulo konservis malsaĝan mienon kaj silentis.
—He, vi, putrinta rapo!—diris unu rabisto.—Se oni prenis vian fianĉinon, kial ĉagreniĝi, ĉu alian oni ne trovos?
La junulo staris kun malfermita buŝo kaj nenion respondis.
Lia mieno amuzis la rabistojn.
—Nu, vi, ĉu vi ne aŭdas, kion oni diras?—kriis unu el ili, puŝante la junulon.
La junulo silentis.
La rabisto ekpuŝis lin pli forte.
La junulo ekrigardis lin tiel stulte, ke ree ĉiuj ekridegis.
Tiam aliaj aliris kaj komencis puŝegi lin.
La junulo ne komprenis, ĉu li devas koleri aŭ ridi, sed unu puŝo, pli forta ol aliaj, eligis lin el lia dorma hezito.
—Lasu min, ne puŝu!—li diris: ĉu mi estas sako kun faruno? Lasu, aŭ mi ekkoleros!
La rabistoj ridegis ankoraŭ pli.
La junulo efektive volis ekkoleri, sed lia denaska maldiligenteco malhelpis. Ŝajnis al li, ke ne penvaloras koleri pro bagatelo, ĉar grava kaŭzo forestis.
—Nu, koleru do, malsaĝulo!—diris la rabistoj: kial vi ne koleras?
—Puŝu ankoraŭ unu fojon!
—Ha! Ĝi plaĉas al vi! Jen, ricevu!
—Puŝu pli forte!
—Bone, jen, vi havas!
—Nun haltu vi kaj gardu vin!—diris la junulo, kiu nun efektive ekkoleris.
Li suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur siajn pugnojn kaj komencis bati kulpan kaj nekulpan. La rabistoj ne atendis tian atakon. La plej proksimaj estis renversitaj en unu momento kaj faligis ankaŭ siajn najbarojn. La tuta aro forŝoviĝis al la fajro, la kaldrono falis, kaj la supo verŝiĝis sur la karbojn.
—Ĉesu vi, diablo, ĉesu do! Sufiĉe! He, he, aŭskultu, ĉesu!—kriadis la rabistoj. Sed la junulo jam nenion aŭdis. Li ĉiam svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren kaj per ĉiu ekbato faligis unu aŭ du rabistojn.
—Kia urso!—parolis tiuj, kiuj sukcesis desalti flanken.
Fine la junulo kvietiĝis. Li ĉesis bati kaj haltis antaŭ la renversita kaj rompita kaldrono, gratante la nukon, kvazaŭ volante diri:
—Ĉion ĉi mi estas farinta, he!
—Nu, karulo,—parolis la rabistoj, sin levante de l’ tero kaj frotante siajn ripojn: se vi ĝustatempe ekkolerus, oni ne forkondukus vian fianĉinon. Vera Elio Mùromec! [62]
—Kia estas via nomo, karulo?—demandis la maljuna rabisto.
—Dmiĉjo.
—Dmiĉjo? Bonege. Bravulo, Dmiĉjo!
—Kamaradoj!—diris unu rabisto: la hetmano ree komencas rakonti pri sia vivado apud Volgo. Neniu plu kantas aŭ aŭskultas fabelon, ĉiuj deziras aŭskulti la hetmanon. Ni iru tuj, aŭ mankos al ni loko!
—Ni iru, ni iru! ni aŭskultu la hetmanon!—aŭdiĝis inter la rabistoj.
Larĝŝultra, mezkreska viro, vestita per riĉa orbrodita kaftano, sidis sur arbostumpo, en ombro de grandega kverko. Sur la kapo li havis feran rondan ĉapon kun "bàrmica", t. e. ŝtala ringhava reto, kiu protektas kolon, nukon kaj orelojn kontraŭ malamikaj sabroj. En la manoj li tenis "ĉekanon", t. e. martelon sur longa tenilo. En ĉi tiu vesto ne facile estis ekkoni nian konatulon, Ivaĉjon Ringon. Liaj okuloj rigardis jen iun, jen alian. De post mallongaj nigraj lipharoj brilis liaj dentoj tiel blankaj, ke ili, ŝajne, lumigis la tutan vizaĝon.
La rabistoj silente aŭskultis.
—Jes, kamaradoj,—diris Ringo: ĉu estas mirindaĵo, se vi haltigas ŝarĝveturilaron aŭ bojaran karavanon, kiam vi estas dekoble pli multenombraj, ol la pretervojaĝantoj? Sed estus mirindaĵo, se vi unuope haltigus kaj prirabus pli ol kvindek virojn!
—Ne mensogu!—kriis la rabistoj: tro multon vi ekdeziris! Eble vi mem farus tion?
—Mi ne parolas pri mi, sed mi konas iun, kiu unuope povis haltigi la tutan karavanon!
—Via apudvolga heroo, ĉu ne vere?
—Certe, li. Foje oni trenis barkon sur ŝnuregoj kontraŭ la fluo de Volgo, el Astraĥanjo. Multe da homoj troviĝis en la barko: komercistoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, en disbutonumitaj kaftanoj, kun ĉapoj, deklinitaj iom flanken—veraj rabistoj! Kaj kiaj komercaĵoj: oro, multekostaj ŝtonoj, perloj, diversaj objektoj el Astraĥanjo k. t. p. Alta la bordo, mallarĝa la vojeto, sur kiu paŝis burlakoj, laboristoj, tirantaj la ŝnuregon. Kaj meze de Volgo—insulo: nuda ŝtonego kun tre akra promontoro, kiu ĝuste estis preterirota. Mia heroo sciis, kian ŝarĝon havis la barko. Dirinte al neniu eĉ unu vorton, li de mateno iris sin kaŝi en la arbetaĵo, sidis kaj silentis. Pasas unu, du horoj, fine, li vidas, treniĝas kun granda peno burlakoj, ĉirkaŭ dekdu, unu post alia, streĉante la tirŝnuregon; ili ĝemas, grakas. Ne malpeza estis la barko kaj multe malhelpis ankaŭ la rapida fluo.
La heroo ekvidis, ke ili jam estis preteririntaj la akran ŝtonegon. Tiam li elsaltas el post la arbetaro, ekbatas per sia sabro la ŝnuregon kaj dupartigas ĝin, tiel ke ĉiuj burlakoj falis teren. Kaj li komencis ilin bati iun per pugno, aliajn per rimenkuglo [59], nur kelkaj sukcesis forkuri. La fluo de l’ rivero tiris la barkon malsupren, rekte al la akra ŝtonego. Ektimegis la komercistoj, ne pri pafado ili jam pensas, ili meditas, kiamaniere eviti la teruran ŝtonegon kaj ne perei. Tiam mia heroo, sin tenante je arbo per unu mano, ekkaptis per alia la tirŝnuregon, kaj la barko haltis.
—He, vi, arŝinulaĉoj, komercistoj, bravuloj! Ĵetu en Volgon ĉiujn viajn sabrojn, pafilojn, ĵetu tuj,—alie mi ellasos la ŝnuregon, kaj vi ĉiuj pereos kun via tuta ŝarĝo!
La komercistoj komence intencis pafmortigi la heroon, sed ŝanceliĝis, pensante: se ni lin mortigos, ni ankaŭ pereos!
Kaj ili ĵetis batalilojn en Volgon, nur kelkajn ili kaŝis, por lin mortigi, kiam li venos prirabi la barkon. Sed la heroon ne facile estis superruzi.
—Bone!—li diris,—la bataliloj dronis, nun vi iru, kien vi volas! Alivorte: saltu el la barko en la riveregon, kun la kapo antaŭen!
Ili ŝanceliĝis, sed li alkroĉis la ŝnuregon al la arbo, ekkaptis pafilon kaj ekpafis.
Tiam ili ĉiuj sin ĵetis en Volgon, kvazaŭ ili estus ranoj. Kaj la heroo krias al ili:
—Ne alnaĝu ĉi tien! Naĝu al alia bordo, aŭ vi ĉiuj estos mortigitaj, kiel anasidoj!
—Nu, kamaradoj, kion vi diros? Bona estas mia heroo?
—Bravulo!—aprobis la rabistoj,—vera bravulo! Kion li faris poste?
—Li per ŝnurego eltiris la barkon sur la sablon.
—Li devis esti tre altkreska?
—Ne, ne pli altkreska, ol mi, nur la ŝultroj iom pli larĝaj!
—Pli larĝaj ankoraŭ, ol ĉe vi? Kiel li aspektas?
—Li aspektas kiel bona bravulo: haroriĉa kapo, nigra barbo, iom kurbigita figuro, plata vizaĝo; sed kiaj okuloj?—teruro!
—Nu, hetmano, vi rakontas pri via heroo mirindaĵon, sed ni ne tre kredas al vi. Neniun ni iam vidis pli bravan, ol vi!
—He, he, ĉu vi multon vidis, malsaĝuloj? Ne,—daŭrigis Ringo kun fervoro: eksciu, ke, kompare al li, mi estas nenio! Sentaŭgaĵo, nenio plu!
—Kiel estas la nomo de via heroo?
—Jermako Timofèeviĉ!
—Ha, kia nomo! Ĉu li sola laboras, sen kamaradoj?
—Ne, ne sola. Li havas bonegajn kamaradojn. Sed la rusa caro ekkoleris kontraŭ ili. Li sendis sian armeon al Volgo por venki ilin kaj venigi Moskvon la dehakitan kapon de ilia esaulo [63] Ivano Ringo [64].
—Ĉu oni lin kaptis, Ivanon?
—La caraj servistoj kaptis Ringon, sed la ringo forglitis inter iliaj fingroj kaj forruliĝis en la mondon. Kie ĝi nun estas, Dio scias, sed kredeble baldaŭ ĝi ree aperos apud Volgo: kiu unu fojon vidis Volgon, al tiu ne plaĉas aliloke!
Silentis la hetmano kaj meditis.
Silentis ankaŭ la rabistoj. Ili mallevis siajn bravajn kapojn surbrusten kaj silente karesis siajn longajn lipharojn, siajn larĝajn barbojn. Pri kio pensis la bravuloj, sidante sur la vasta arbara herbejo, meze de l’ virga arbaro? Ĉu pri pasintaj jaroj de sia juneco, kiam ili estis ankoraŭ honestaj militistoj aŭ pacaj vilaĝanoj? Ĉu pri Volgo arĝentkolora? Ĉu pri mirinda heroo, pri kiu ĵus rakontis la hetmano? Ĉu pri alta konstruaĵo, staranta meze de l’ vasta kampo, pri du kolonoj, supre kunigitaj per trabo, pri kiuj en tiu epoko nepre pensis ĉiu bravulo en momento de malgaja humoro?...
—Hetmano!—ekkriis unu rabisto, rapide alkurante kaj preskaŭ perdante la spiron.—Kvin verstojn de ĉi tie, sur Rjazana vojo rajdas dudek viroj, riĉe armitaj, en orkovritaj kaftanoj! Belegaj ĉevaloj, ne malpli ol cent rublojn ĉiu!
—Kien ili rajdas?—demandis Ringo, eksaltante.
—Ili ĵus sin direktis al Malbenita Ŝlimakvo. Ekvidinte ilin, mi tuj ekgalopis ĉi tien tra arbaro kaj marĉaĵo.
—He, kamaradoj!—ekkriis Ringo: leviĝu! Dudek viroj sekvu min! Vi, Vulturo,—li sin turnis al la maljuna rabisto,—prenu aliajn dudek virojn kaj kaŝu vin ĉe la malrekta kverko; ataku ilin, se ni eble venos tro malfrue. Nu, rapide, prenu la sabrojn!
Ringo eksvingis per sia ĉekano, kaj ekbrilis liaj okuloj. Li similis severan militestron meze de obeema armeo.
Ĝisnuna libera sintenado de l’ rabistoj malaperis kaj estis anstataŭita per senescepta disciplino.
En la sama momento kvardek rabistoj eliris el la aro kaj formis du taĉmentojn.
—He, Dmiĉjo!—diris Vulturo al la junulo el apud Kolomno:—prenu bastonegon, iru kun ni, eble vi ekkoleros ankoraŭ unu fojon!
Dmiĉjo faris stultan grimacon, sed sendispute prenis el la manoj de l’ maljunulo grandan bastonegon, metis ĝin surŝultren kaj iris ne rapidante kun sia taĉmento al la malrekta kverko.
Alia taĉmento, gvidata de Ringo, galopis al Malbenita Ŝlimakvo, penante alveni pli frue, ol la nekonataj rajdantoj.
___________________________
Piednotoj
[59] Rimeno kun metala globeto sur la ekstremaĵo. Tiun ĉi ilon oni kaŝas en maniko kaj tute neatendite faras kruelajn batojn per ĝi.
[60] Rusa popola esprimo, signifas altan gradon de konfuziĝo.
[61] Urbo de Moskva gubernio.
[62] Heroo de rusaj antikvaj legendoj.
[63] Esaulo—estro de kozakoj.
[64] «Ringo» signifas ruse 2 vortojn: «pèrstenj» kaj «kolcò». La hetmano estis nomata Irano pèrstenj, kaj nun li uzas en sia rakonto la nomon «kolcò» por ne esti rekonata.