Makbeto: Akto Dua

AKTO DUA

SCENO UNUA

Inverneso. Korto de la kastelo de Makbeto.
Venas BANKVO, kaj FLEANCO, portante antaŭ li torĉon.
BANKVO.
Kioma horo, knabo?
FLEANCO.
La luno jam subiris: sed horbaton
Mi ne ankoraŭ aŭdis.
BANKVO.
Lunsubiro
Okazas je l' dek-dua.
FLEANCO.
Pli malfrue,
Mi kredas.
BANKVO.
Bone; prenu mian glavon.
En la ĉielo regas mastrumado
Ŝparema, ĉiuj lampoj estingiĝis.
Ĉi tion ankaŭ prenu. Forta voĉo
Alvokas min ripozi, sed mi sentas
Min maldormema: bonaj potenculoj,
Min gardu de l' abomenindaj pensoj
Malbonigantaj min dum la dormado!
Eniras Makbeto, kaj Servisto kun torĉo.
Al mi la glavon donu. Kiu venas?
MAKBETO.
Amiko.
BANKVO.
Ĉu vi ne enlitiĝis? Jam la reĝo
Kuŝiĝis, tre plezurigita estis,
Kaj al servistoj viaj malavare
Disdonis el la reĝa kesto. Ankaŭ,
Jen, per ĉi tiu diamanto vian
Edzinon li salutas, ŝin nomante
Gastigantino plej aminda, poste
Li kontentege sin retiris.
MAKBETO.
Niaj
Deziroj fari taŭga la akcepton
Al lia reĝa moŝto iom mankis
Pro malpreteco, difektanta nian
Bonvolon.
BANKVO.
Ne, sufiĉas. Lastan nokton
Al mi en sonĝo la tri sortulinoj
Aperis: ili al vi diris veron.
MAKBETO.
Mi ilin ne pripensas: tamen, kiam
Ni havos ian horon disponeblan,
Pri tiu temo kun vi konsiliĝi
Mi volus, se al vi agrable estas.
BANKVO.
Plezure.
MAKBETO.
Se mi povos vin enskribi
Kun partianoj miaj, sen honoro
Ne estos via helpo.
BANKVO.
Se honoron
La mian mi konservos,—dum mi celas
Ĝin plibriligi,—kaj senmakulite
Neriproĉinda mian fidelecon
Mi gardos ĉiam, mi konsilon vian
Tre ĝoje partoprenos.
MAKBETO.
Bonan nokton.
BANKVO.
Mi dankas, kun deziro reciproka.
Bankvo kaj Fleanco foriras.
MAKBETO.
Mastrinon vian petu, ke tuj kiam
Trinkaĵo mia estos preta, ŝi
La sonorilon sonorigu. Iru liton.
Servisto foriras.
Ĉu mi ponardon vidas antaŭ mi,
Kun la tenil' facile manprenebla?
Mi vin ekkaptu: ne, mi vin maltrafis.
Mi tamen povas vidi vin ankoraŭ.
Ĉu vi videbla, netuŝebla, estas,
Vidaĵ' fatala, aŭ nur fantazia
Ponard', kreita de l' spirit' malsana?
Mi vin ankoraŭ povas klare vidi
Laŭ formo, same vera kaj palpebla
Ol tiu, kiun jen mi elingigas.
Vi min direktas laŭ la vojo, kie
Mi estis vojaĝonta, tian ilon
Uzonte.
Okuloj miaj estas aŭ mokindaj
De la aliaj sentoj, aŭ valoras
Ol ili pli: mi vin ankoraŭ vidas,
Havantan la tenilon kaj tranĉrandon
Per sangaj gutoj makulitajn, kiuj
Antaŭe ne ĉeestis! Ne—nenio—
Ĝi estas nur ĉi tiu entrepreno
Sangama, kiu kreas teruraĵojn.
Nun sur la tuta duonsfer' naturo
Malviva ŝajnas, kaj malbonaj sonĝoj
Malhelpas la interkurtenan dormon:
Nun Hekateo siajn oferaĵojn
Sorĉarte festas, kaj mortigo, kvazaŭ
Fantom' sensanga, kun gardisto sia,
La lupo, kies teruriga bleko
Anoncas lin sekrete alpaŝantan,
Simile al Tarkvino la sentama,
Alproksimiĝas sian celon. Tero
Senmova, ne aŭskultu miajn paŝojn,
Pro timo, ke la ŝtonoj mem sciigu,
Kien mi min kondukis, kaj la senton
Sangrigidigan de la hor' forigu,
Konvenan al la horo. Mi malsaĝe,
Dum li ankoraŭ vivas, nur minacas:
Malvarma spiro mia ne prezentas
La pensojn, kiujn fajra cerbo sentas.
Oni sonorigas.
Mi iras laŭ la sonorilinvito:
Ne aŭdu ĝin, Dunkano, muzikeron,
Vokantan min ĉielon aŭ inferon.
Foriras.

SCENO DUA

La sama loko.
Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
La samo, kio ilin ebriigis,
Min faris maltimema; tio, kio
Ekkvietigis ilin, min flamigis.
Aŭskultu! La raŭkkrio de la gufo,
Profeto pri venontaj teruraĵoj.
Nun li plenumas la fatalan agon.
Tra malfermitaj pordoj la ronkado
De la lakeoj, kiuj pro ebrio
Malzorgas sian mastron, venas. Mi
La forgesigan drogon en la glasojn
Enverŝis, ĝis la mort' kaj la naturo
Interdisputas inter si, pri kiu
Venkonta estas.
MAKBETO.
(De post la scenejo.) Kiu venas? Kio!
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ho ve, mi timas, ke vekiĝis ili,
Ke ĉio restos provo, sed ne faro.
Aŭskultu! Mi pretigis la ponardojn;
Li nepre ilin vidis. Se ne ŝajnus,
Ke mi la trajtojn de la patro mia
Rigardas, l' agon mi farinta estus.
Revenas Makbeto.
Ho edzo mia!
MAKBETO.
Mi la faron faris.
Ĉu vi ne aŭdis bruon?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Nur la krion
De l' strigo kaj kraketon de la grilo.
Ĉu vi parolis?
MAKBETO.
Kiam?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Nun.
MAKBETO.
Dum mi
Malsupreniris?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Jes.
MAKBETO.
Aŭskultu! kiu
En ĉambro dua kuŝas?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Donalbeno.
MAKBETO.
Vidaĵo priplorinda! (Rigardante siajn manojn.)
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Malsaĝe vi ĝin nomas priplorinda.
MAKBETO.
En dormo unu ridis, la alia
«Mortigo» kriis, vekiĝinte; tamen
La preĝojn murmurante ili turnis
Sin al ripozo.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Tie du kunloĝas.
MAKBETO.
La unu kriis «Dio benu nin,»
«Amen» l' alia, kvazaŭ ili vidas
Min, kiu kun sangmakulitaj manoj
Iliajn voĉojn tremegantajn aŭdis.
Sed mi ne povis «Amen» diri, kiam
«Nin Dio benu» ili kriis.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ne
Pripensu tiel la aferon.
MAKBETO.
Tamen,
Kial ne povis mi respondi «Amen»?
Mi plej bezonis benon, sed «Amen»
En gorĝo sufokiĝis.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Vi ne devas
Mediti tiamaniere, ĉar
Pripenso tia frenezigos vin.
MAKBETO.
Mi kredis aŭdi voĉon, kiu kriis,
«Ne dormu plu! Makbet' mortigis dormon,»
Senkulpan dormon, la zorgforgesilo,
La mort' de nia ĉiutaga vivo,
Freŝiga bano al tro lacaj membroj,
Balzam' saniga de l' spirit' vundita,
Rimedo ordigita de Naturo
Por anstataŭi la agadajn horojn,
La ĉefnutrilo, kiu dum vivado
Subtenas la homaron.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Kion diri
Vi volas?
MAKBETO.
Ĝi kriadis, «Plu ne dormu,
Glamis' mortigis dormon, do Kordoro
Ne dormos plu; ne dormos plu Makbeto.»
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Sed kiu tiel kriis? Nobla Grafo,
Animfortecon vian vi difektas,
Dum vi rigardas preskaŭ frenezume
La faron. Iru, kaj per manlavado
Forigu l' abomenan kulpigilon.
Pro kio vi reportis la ponardojn?
Vi devus ilin tie lasi: for,
La dormemulojn sange ŝmiru.
MAKBETO.
Mi
Ne iros plu: mi timas eĉ la penson
Pri mia faro; ĝin ankoraŭ vidi
Mi ne kuraĝas.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Al mi la ponardojn,
Ŝanceliĝulo, donu: la dormantoj
Kaj la mortintoj estas ne timindaj:
Nur la okulo de infan' rigardas
Pentraĵon de diablo time. Se li
Sangadas, mi makulos la lakeojn
Por fari ŝajnon de ilia ago.
Ŝi foriras. Oni frapas ĉe la pordego.
MAKBETO.
De kie venas tiu ĉi frapado?
Kaj kial ĉiu bruo min timigas?
Jen vidu, kiaj manoj! Ĉu la tuta
Neptuna Oceano elpurigos
El mia man' la sangon? Ne, la mano
La senmezuran vaston de l' mararo
Sangkolorigus, aliformigante
La verdon en la ruĝon.
Revenas Ŝia Grafina Moŝto.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Egale sangkolorajn kun la viaj
Jen vidu miajn manojn, sed mi hontus,
Se mia kor' la saman elrigardon
Ol via portus. (Oni frapas ĉe l' pordego.)
Mi frapadon aŭdas
Ĉe l' suda enirejo: ni kuŝiĝu;
Da akvo kelkaj gutoj nin purigos:
Kiel facile do! kuraĝo via
Forlasis vin. (Oni frapas ĉe l' pordego.) Aŭskultu! oni frapas;
Do vian ĉambroveston tuj surmetu,
Pro timo, ke okaze ni aperu
Gemaldormuloj. Do rekonsciiĝu.
MAKBETO.
Ne, per rekonsciiĝo mi konscios
La faron. (Oni frapadas.) Veku per la pordfrapado
Dunkanon! Se nur tio estus ebla!
Ili foriras.

SCENO TRIA

La sama loko.
Pordfrapado post la scenejo. Venas PORDISTO.
PORDISTO.
Jen, kia frapado! Se iu estus pordisto de l' inferaj pordegoj, ne estus fino al lia klopodo por ŝlosi kaj malŝlosi. (Frapado denove. Li parolas kvazaŭ li estus pordisto de l' inferaj pordegoj.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas, je l' nomo de la diablo? Jen farmamastro, kiu estas memmortiginto, antaŭtiminte tro da fruktoj: Venu frue: alportu sufiĉe da viŝiloj: ĉar, tie ĉi, vi elŝvitos. (Oni frapas.) Frapu! frapu! Kiu estas, je l' nomo de la alia diablo? Vere, jen dusencaĵparolinto, kiu laŭvice povis ĵuri por aŭ kontraŭ tiu aŭ alia partio; kiu estis je nomo de Dio senmezura perfidulo, sed ne povis atingi ĉielon per dusencaĵparolado: Ho, eniru dusencaĵparolinto. (Frapado denove.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas? Jen angla tajloro, sendita ĉi tien, tial ĉar li ŝtelis specimenon de franca ŝtrumpo; eniru, tajloro; tie ĉi vi povos hejti vian gladilon. (Frapado denove.) Frapu, frapu; neniam trankvilo! Kia vi estas? Sed tiu ĉi loko estas tro malvarma por la infero. Mi ne volas ludi plu la rolon de diablapordisto: Mi intencis enlasi kelkajn el ĉiuj profesioj, kiuj vojaĝas sur florkovrita vojo al la eterna fajrego. (Frapado denove.) Baldaŭ, baldaŭ! Rekompencu la pordiston, mi petas. (Malfermas la pordegon.)
Venas Makdufo kaj Lenokso.
MAKDUFO.
Ĉu vi hieraŭ tiom malfruiĝis,
Ke vi ne levis vin je l' matenruĝo?
PORDISTO.
Ni ja festiĝis ĝis la kokkantado,
Kaj la drinkado estas incitilo
Al tri aferoj.
MAKDUFO.
Al kiuj tri?
PORDISTO.
Je mia honoro, al nazkolorigado, dormado, kaj urinado. Sentamon ĝi ekscitas kaj malekscitas; ĝi ekscitas la amdeziron, sed forigas la funkciadon; do, pri multa drinkado oni povas diri, ke ĝi estas dusencaĵparolilo al la sentamulo. Ĝi faras lin, kaj malfaras lin; ĝi instigas lin, kaj malinstigas lin; igas lin alproksimiĝi kaj malproksimiĝi; fine trompas lin per dormo, kaj, kulpiginte lin, ke li ne veran vorton diras, lin forlasas.
MAKDUFO.
Mi ja kredas, ke drinkado trompis vin per dormo kaj faris vin mensogulo hieraŭ nokte.
PORDISTO.
Tion ĝi faris, sinjoro; sed mi punrekompencis ĝin pro ĝia perfido, kaj estante, mi kredas, pli forta ol ĝi, mi sukcesis ĝin terenĵeti.
MAKDUFO.
Ĉu via mastro nun leviĝas?
Venas Makbeto.
Frapado nia vekis lin; rigardu.
LENOKSO.
Al via Moŝto bonan tagon.
MAKBETO.
Ankaŭ
Al ambaŭ bonan tagon.
MAKDUFO.
Ĉu la reĝo
Leviĝas, nobla grafo?
MAKBETO.
Ne ankoraŭ.
MAKDUFO.
Li min ordonis frue lin viziti:
Sed mi la horon preskaŭ preterlasis.
MAKBETO.
Mi vin al li konduku.
MAKDUFO.
Tio ĉi,
Mi scias, al vi estas plezuriga.
MAKBETO.
Laboro, kiu plaĉas, portas ĝojon.
Jen lia ĉambro.
MAKDUFO.
Mi kuraĝas frapi,
Ĉar mia servo ĝin al mi permesas.
LENOKSO.
Ĉu ne la reĝo iros for hodiaŭ?
MAKBETO.
Sendube: tia estas lia volo.
LENOKSO.
Ventegoj reĝis lastan nokton; kie
Ni loĝis kamenkapoj forbloviĝis,
Kaj tra l' aer' aŭdiĝis plendoj, strangaj
Ekkrioj de mortantoj, antaŭdiroj
Pri ekrompiĝoj de interrilatoj
Intimaj familiaj, ŝtatmalsanoj
Konvenaj al la dolorigaj tempoj
De la jarcent'; la mallumama birdo
La tutan nokton bruis: kelkaj diras,
Ke la terglobo, kvazaŭ februmanta,
Ektremis.
MAKBETO.
Estis nokto malkvieta.
LENOKSO.
Junulo mi antaŭe ne memoras
Similan nokton.
Revenas Makdufo.
MAKDUFO.
Abomenaĵ' terura, de la koro
Ne imagebla, nek de l' lang' direbla!
MAKBETO kaj LENOKSO.
Kio okazis?
MAKDUFO.
Rigardu la ĉefverkon de detruo,
Mortigo malpiega jen perforte
Enmarŝis la sanktejon de l' Sinjoro,
Kaj ŝtelis la trezoron plej altprezan,
La vivon mem.
MAKBETO.
Ĉu vi «la vivon» diris?
LENOKSO.
Vi volas diri lian reĝan Moŝton!
MAKDUFO.
Enpaŝu en la ĉambron por blindigi
Okulojn viajn per la vid' de nova
Gorgono: ne demandu la klarigon;
Vidinte vi ĝin scios. (Makbeto kaj Lenokso foriras.)
Ho vekiĝu!
Alarme sonorigu. Perfideco!
Mortigo! Bankvo, Donalben', Malkomo,
Vekiĝu, dormon tiun ĉi plummolan,
La nuran figuraĵon de la morto,
Forĵetu, kaj rigardu morton mem.
Jen kio vin terure frapos, kiel
La veno de la tag' de l' lasta juĝo!
Malkomo, Bankvo, kvazaŭ el la tomboj,
Leviĝu, kiel senkorpuloj, por
Vin konformigi al la teruraĵo!
Ho, sonorigu. (Oni sonorigas.)
Venas Ŝia Grafina Moŝto Makbeto.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Kia do okazo
Pravigas tian bruan trumpetadon,
Vekintan gedormantojn tie ĉi?
Parolu!
MAKDUFO.
Ho afabla sinjorino,
Ne dece estas, ke orelo via
Ricevu tion, kion mi parolus.
Novaĵo tia en la ripetado
Mortigus aŭdantinon.
(Venas Bankvo.) Bankvo, Bankvo!
Mortiĝis nia reĝa mastro.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ho!
Ho ve! ĉi tie?
BANKVO.
Kia kruelaĵo!
Ho kara Dufo, kontraŭdiru vin,
Dirante «mi eraris».
Revenas Makbeto kaj Lenokso.
MAKBETO.
Se mi nur antaŭ unu horo estus
Mortinta, mi min kredus tre feliĉa,
Ĉar de la nuna tempo ŝajnas, ke
Nenio seriozan elrigardon
Prezentas en la ordo de naturo:
En homa vivo ĉio bagatelojn
Posedas: velkis gloro kaj beleco:
La veran vinon de la vivo oni
Elflui lasis, kaj sub la arkaĵo
Ĉiela restas nur sennutra feĉo.
Venas Malkomo kaj Donalbeno.
DONALBENO.
Kio malĝusta estas?
MAKBETO.
Vi ne scias!
La font', la kapo, la fontano mem
De via sang' ŝtopiĝis.
MAKDUFO.
Via patro
Mortiĝis.
MALKOMO.
Ho, de kiu?
LENOKSO.
Ŝajne liaj
Ĉambrogardistoj lin mortigis, kies
Vizaĝoj, manoj, estis sangŝmiritaj,
Kun la ponardoj, kiujn neviŝitajn
Ni trovis sur la kapkusenoj: ili
Malfermis la okulojn mirigite;
Nenies vivon ili sciis gardi.
MAKBETO.
Eĉ nun mi pentas malsaĝecon mian,
Ponardiginte la servistojn.
MAKDUFO.
Kial
Vi tion faris?
MAKBETO.
Kiu povas esti
Mirplena, saĝa, kolerega, kaj
Samfoje sintenema? ne, neniu:
La amo, kiu furioze brulis
En mia brust', rapide preterpasis
Prudenton, haltigilon de l' animo.
Jen li—Dunkano—kuŝis, lia haŭto
Arĝentkolora per la ora sango
Strekita, kaj la tranĉoj elrigardon
De buŝoj havis, pretaj je l' eniro
De la ruino: jen la mortigistoj,
Kolorigitaj laŭ metio sia,
Ĉiu ponardo ĝis tenil' kovrita
Per sango: kiu povus sin deteni,
Havante koron de la am' kapablan,
Kaj la kuraĝon, kiu tiun amon
Vidigi povas per agado sia?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ho, helpon! helpon!
MAKDUFO.
Helpu la grafinon.
MALKOMO, en la orelon al Donalbeno.
Ĉu ni permesos per silento nia,
Ke la plimulto kredu, ke ni mem
Akceptas la rezonojn de Makbeto?
DONALBENO, en la orelon al Malkomo.
Sed ĉu ni tie ĉi parolos, kie
La sorto, kvazaŭ el kaŝej', elsaltos,
Kaj nin ekkaptos? For; ne estas tempo
Indulgi niajn larmojn.
MALKOMO, en la orelon al Donalbeno.
Larmojn, kiuj
Eĉ nun apenaŭ povas sin deteni
Pro nia kordoloro.
BANKVO.
La grafinon
Tuj helpu. (Oni forportas Ŝian Moŝton.)
Kaj, post kiam ni nin estos
Vestintaj kontraŭ la malvarmo vintra,
Kunvenu, kaj ĉi tiun monstran faron
Esploru per persista ekzameno.
Ni tremas inter timoj kaj suspektoj:
Sub la protekto Dia jen mi staras,
Kontraŭstaronte la malicintrigojn
De perfiduloj.
MAKDUFO.
Ankaŭ mi.
ĈIUJ.
Kaj ĉiuj.
MAKBETO.
Ni do surmetu viran pretigecon,
Kaj poste ĉiuj rekunvenu.
ĈIUJ.
Bone.
Ĉiuj foriras escepte Malkomo kaj Donalbeno.
MALKOMO.
Kion vi faros? Ne kun ili iru:
Ŝajnigi kordoloron ne sentatan
Facile estas al la intriganto.
Foriros mi Anglujon.
DONALBENO.
Mi Irlandon.
Aparte ni pli sendanĝere agos:
Ĉie tie ĉiuj estas perfiduloj.
Ju pli intima nia parenceco,
Al la mortinta reĝo, des pli ili
Al ni sentigos sian kruelecon.
MALKOMO.
Ĉi tiu sag' mortiga, ĵus pafita,
Ankoraŭ ne atingis sian celon,
Kaj ni, la trafon por eviti, sekvos
La vojon plej senriskan. Al ĉevaloj:
Ni senceremonie, forpermeson
Ne demandante, iru: ĉiu devas
Repagi tion, kion li ricevas.
Ili foriras.

SCENO KVARA

Sama loko. Ekstere de la kastelo de Makbeto.
Venas ROSSO kaj MALJUNULO.
MALJUNULO.
Dum sepdek jaroj, kiujn mi memoras,
Teruraj horoj pasis, kaj strangaĵoj
Okazis, sed lastnoktaj mirindaĵoj
Antaŭajn malgrandigis.
ROSSO.
Bona patro,
Vi vidas, ke la tuta ĉielaro
Minacas, ofendite de la homoj,
Al la scenejo de la sangverŝado.
Laŭ la horloĝ' tagiĝas, sed sufokas
Malluma nokt' la revenantan sunon.
Ĉu nokto kunaliĝis kun la krimo,
Aŭ tago pri ĝi hontas, ke la tero,
Kvazaŭ malviva, tute profundiĝis
En la mallumo, kiam viva lumo
Ĝin volas kisi?
MALJUNULO.
Estas nenature,
Simile al la faritaĵo. Marde,
Jen falko, per flugiloj etenditaj
Naĝante malhumile en aero,
De nura nizo estis atakita,
Kaj mortigita.
ROSSO.
Ankaŭ la ĉevaloj
De l' reĝo (ne ekzistas pli perfektaj,
Rapidaj, belaj)—tio estas stranga
Sed tute certa—pro sovaĝiĝeco
Barilojn derompinte forgalopis,
Malobeemaj, kvazaŭ batalontaj
Al la homaro.
MALJUNULO.
Jes, kaj oni diras
Ke ili manĝis unuj la aliajn.
ROSSO.
En vero, kun la senmezura miro
De mi la rigardinto. Jen alvenas
Venas Makdufo.
Makdufo. Kiel kuras la aferoj,
Amiko bona?
MAKDUFO.
Ĉu vi ne komprenas?
ROSSO.
Sed kies estas tiu sanga faro?
MAKDUFO.
De tiuj, kiujn ĵus Makbet' mortigis.
ROSSO.
Ho ve! sed kion ili fine celis?
MAKDUFO.
Allogis ilin ia rekompenco.
La filoj de la reĝo, Donalbeno
Kaj lia frat' Malkomo sin forŝtelis,
Kaj malaperis,—kio suspektigas
Al ili.
ROSSO.
Tio ankaŭ estas kontraŭ
La voĉo de natur', Ho malŝparema
Gloramo, kiu volis eĉ engluti
De via propra viv' la fonton! Do
Makbet' fariĝos la regnestro?
MAKDUFO.
Certe
Li estas jam nomita, kaj irinta
Al Skono por ricevi la honoron
De reĝarajto.
ROSSO.
Kie de Dunkano
La korpo estas?
MAKDUFO.
Oni portis ĝin
Al Kolmakilo, la enterigejo
Plej sankta, kie liaj antaŭuloj
Ripozas pace.
ROSSO.
Ĉu vi Skonon iros?
MAKDUFO.
Ne, kuzo, Fifon.
ROSSO.
Tien ankaŭ mi.
MAKDUFO.
Nu, oni faru ĉion bone, Dio
Protektu, kiel dum antaŭaj tempoj.
ROSSO.
Adiaŭ, patro.
MALJUNULO.
Vin benu Dio kaj la bonfarontojn
Al mia lando, de homar' zorgantojn.
Ili foriras.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"