Kaptitoj de la glacirokoj: Ĉapitro 8: La malsupreniro

La sciigo pri la decido de Payen estis akceptata kun malfido. La perditoj ne kredis, ke tiom kolrompa entrepreno povus sukcesi.

"Unue la vertikala rokmuro, pri kiu vi rakontis al ni," diris la vojaĝanto kun rompita piedo. "Mi mem ja ne estas montgrimpulo, sed mi havas amikon, kiu komprenas tiujn aferojn. Mi scias, kiom multe estas necesa por tia malsupreniro. Kaj kion ni havas ĉi tie? Vi ja ne havas eĉ la fundamentan objekton, sen kiu tia malsupreniro estas tute neebla."

"Pri kio vi pensas?"

"Ŝnurego!"

Ili rigardis Payen plenaj de streĉa atento.

"Tion mi ne havas," li respondis trankvile, "sed mi havos ĝin. La ideo trafis min antaŭ momento. Se ĉi tiu ideo venus en mian kapon hieraŭ, nun mi jam estus malsupre. Ĉu vi memoras, sinjoro Bernier, kiel malfacile ni liberigis sinjoron Bakker de la paraŝutŝnuroj, kiam ni trovis lin en la neĝblovaĵo?"

"Tre bone."

"Nu, ni pretigos la ŝnuregon el la paraŝuto."

"Tiu ne tenos vin!"

"Vi falos en la abismon!"

El tio, kiel ili persvadis lin kaj avertis, estis videble kaj senteble, kiom amikaj ili dum tiuj kelkaj tagoj fariĝis.

"Ni faros ĝin tiom firma, ke ĝi eltenos—ĉu ne, fraŭlino?" li turnis sin al la stevardino, kiu prenis la paraŝuton kaj esplore ĝin palpis.

"Mi opinias, ke ĝi estos sufiĉe forta," ŝi respondis. "Ni faros tion zorge."

"Sed se vi sukcesus malsuprengrimpi tiun rokmuron," avertis plua vundito, "vi vojerarus en la montaro. Precipe se malleviĝus la nebulo. En nebulitaj montoj estas fremdulo eĉ sperta montgrimpulo, kiu alitempe sentas sin tie kiel hejme. La montoj estas tiom ŝanĝitaj, ke ili aspektas tute alie ol normale. Kaj se tio trafus ĝuste vin?"

"Tio ja estus malbona," konsentis Payen. "Sed ŝajnas, ke bela vetero ankoraŭ daŭros."

Ili provis persvadi lin, ke li restu sur la glaciroko. En ĉiu momento povas aperi la sava aeroplano aŭ grupo de montgrimpuloj—kaj en tiu kazo kial peni aŭ eĉ oferi sin?

Sed Payen persistis ĉe sia decido.

Kiam ili ekkomprenis, ke lin nenio detenos, ili proponis sin al li kiel kunulojn. La radiotelegrafisto, Bakker, la stevardino. Kaj fine aliĝis ankaŭ la maljuna, vundita Generalo Gibson.

"Ne," rifuzis ilin energie Payen. "Vi ĉiuj devas resti ĉi tie. Fraŭlino kiel helpantino de sinjorino Gibson, la ceteraj pro la vunditoj. Ni ja ne povas lasi la pacientojn ĉi tie sen protekto."

Ili protestis, ke por tio sufiĉas unu viro.

Payen restis necedema.

Dume la stevardino kaj sinjorino Gibson ekpreparis la paraŝutaĵon kaj komencis kunplekti la ŝnuregon. La laboro rapide progresis.

Kelkfoje ili havis la impreson, ke ili aŭdas bruon de aeroplano. Ili lasis ĉion kaj esplorrigardis la firmamenton. Vane.

"Aŭ ni estas jam tiom incititaj," rimarkis ĉagrene la Generalo, "ke ni aŭdas tion, kio ne ekzistas—aŭ ni malsukcesadas."

Li estis prava pri ambaŭ. Ili estis jam efektive incititaj per daŭra streĉo; sed ili ankaŭ malsukcesis. La bruo, kiun ili aŭdis, ne estis nura fantomo. La esploraviadiloj kelkfoje dum sia serĉado alflugis tiom proksime de la perditoj, ke ili vere ilin aŭdis.

Malfrue posttagmeze la ŝnurego estis preta. Ĝi mezuris dek ok metrojn.

Payen maltrankviliĝis.

"Mi iros provi ĝin," li diris. Kiu povis moviĝi, iris kun li.

Sur la rando de la abismo li ĵetis ĝin, kunmetitan en du partoj. La ŝnurego atingis apenaŭ duonon de la rokmuro.

"Kion nun?" demandis Bakker.

"Ĉi tie ĝi ne malhelpos," diris Payen kvazaŭ al si mem kaj lia rigardo vagis sur la neĝkampoj, kiuj etendiĝis sur la deklivo apud la vertikala rokmuro. "Vi tenos unu finon de la ŝnurego ĉi tie, aŭ ni ligos ĝin per la krampo, kaj poste, kiam mi estos malsupre, vi ĵetos ĝin al mi. Per tio, ke mi uzos ĝin unuoble sed ne duoble, kiel mi devus fari, la ŝnurego atingos ĝis la fundo. Sed en aliaj lokoj—?"

Cetere ŝajnis, ke malsupre tiaj krudaj, vertikalaj rokmuroj ne ekzistas. Ili ja vidas ĉion nur de malproksimo kaj el alto, kaj de tie la blanka maro ŝajnis unu kontinua surfaco. Sed kio atendas la bravulon post lia malsupreniro?

"Nur ke la ŝnurego ne ŝirdifektiĝu, estante nur unuopa," diris la radiotelegrafisto.

Ili faris kelkajn pezo-provojn. La ŝnurego ne difektiĝis.

Poste ili forbalais la neĝon kaj iom malproksime de la rando englaciigis la ŝtalstangon. Tie ili morgaŭ matene alligos la ŝnuregon....

Ili revenis al la aeroplano. La dorsosakon pretigis al li ambaŭ virinoj el la valizo, en kiu la radiotelegrafisto havis diversajn ilojn. Krom tio li preparis al si martelon, hakileton, kelkajn ŝtalajn stangojn, alumetojn, bandaĝojn....

Fine ĉio estis preta. Ree kaj ree ili konsiliĝis, ĉu ili nenion forgesis.

Neniu pensis pri dormo. Malsato komencis ilin ege turmenti. La sanaj pasaĝeroj ne manĝis jam de la hieraŭa vespero. Dum la tuta tempo ili trinkis nur iom da varmega teo. Sed ĝuste pro tio, ke ĉiuj pensis pri la manĝaĵo, neniu pri ĝi parolis.

Payen devis al ili denove rakonti la tutan historion pri Daumal. Pri tiu li pensis pli multe ol pri la vojo, kiu lin atendas.

"Do kiom da tagoj restas ĝis la fino de la proceso?" demandis sinjorino Gibson.

"Se la antaŭdiro de Paris Soir estas ĝusta," respondis Payen, "la verdikto estos dirita post tri tagoj."

Frosto trakuris iliajn dorsojn. Pri ili eble jam estis dirita la verdikto. Diris ĝin senkompataj montegoj. Kaj ilia morto estos oble pli malbona ol tiu de Daumal. Pli malbona, ĉar pli longedaŭra. Sed tio estis alia afero. Ili flugis, ili frakasiĝis. Akcidento, malfeliĉo. Tragedio. Sed tie.... tie temas pri terura eraro. Kaj ĝi estas pli ol nura eraro. Ĝi estas ja perforto, kiun faros homoj al homo. Kaj plej malbone estas, ke oni faras tion ne pro malbona volo....

Ĉio estis tiom stranga.... La malsataj pasaĝeroj sciis, kio atendas ilin, se ili ne estos trovitaj ĝustatempe. Kiel longe ili tiel eltenos? Eble ĝuste ĝis tiu momento, kiam Daumal estos ekzekutata. Ili mortos unu post la alia, turmentataj de la malsato, de la doloroj en vunditaj membroj, de la frosto—sed precipe de la malsato, kies fantomo jam ĉirkaŭflugas super ili.

Ili povis imagi al si, kion signifas tia mortado. Kiomfoje ili jam legis pri la blanka morto en priskriboj pri polus-ekspedicioj!

Kaj tamen—afero stranga kaj kortuŝe homa—tiun vesperon ili ne pensis pri tio, kio atendas ilin. Ili ne pensis pri tio, ke sukceso de la malsupreniro de Payen signifos liberigon, savon kaj vivon por ili. Ĉiuj iliaj pensoj estis direktataj al la malfeliĉa Daumal. Ĉu venos Payen ĝustatempe? Kaj ĉu li fakte venos?

Ili denove pensis pri tio, kiel mizere li estas preparita por sia vojo. Kun ekipo, kiun ĉiu montgrimpulo sincere priridus. Kun malsata stomako. Kiamaniere kutimas tion fari la montgrimpuloj? Matene abundan matenmanĝon, en la dorsosako pecojn de lardo kaj pano, krom tio paketon da ĉokolado. Kaj ĉio tio post la dormo, kiu fortigis la korpon por eksterordinaraj agoj. Payen estas malfortigita. Ja kiaj estis noktoj sur la glaciroko!

"Ni dormu, amikoj," diris sinjorino Gibson. "Sinjoro Payen iomete ripozu."

La "bonan nokton", kiu sonis ĥore post ŝiaj vortoj, estis pli varma kaj pli mola ol iam.

La sola, kion povis al ili la kruela naturo en tiu nokto prezenti, estis trankvilo. Ankaŭ ĝi estis al ili rifuzita. Dufoje ili estis vekataj de malhelaj frapoj.

Ili vekiĝis tuj je la krepusko. Scivole ili elrigardis. Kian seniluziiĝon preparis al ili denove la montegoj? Ho—ili tamen scipovas ankaŭ karesi! La suno leviĝis super la horizonton kaj inundis per sia oro la blankajn pintojn. Kia panoramo ĝi estus dum aliaj cirkonstancoj!

Payen rapide preparis sin. Li ne volis perdi eĉ unu minuton. La tago, kiu eble decidos pri ĉio, komenciĝas. Kiel ĝi finiĝos?

Li adiaŭis la malsanulojn. Neniu multe parolis. Palaj vizaĝoj provis rideti, sed ne sukcesis. Nur la okuloj parolis.

Al la loko de malsupreniro iris kun li ĉiuj sanaj kaj Generalo Gibson. Li tenis per la mano la bandaĝon sur la nazo kaj kuraĝe vadis tra la neĝo kun la aliaj. Sinjorino Gibson lin vane persvadis, ke li restu en la aviadilo.

La lasta manpremo. Ĉu ili havis preparitaj kuraĝigajn vortojn por la viro, kiu veturos sur la maron en la barko? Ili ne estis kapablaj eldiri ilin. Ĝi estis tro granda momento en ilia vivo.

Ili provis la stangon. Ĝi eĉ ne moviĝis. Poste ili alligis al ĝi la ŝnuregon, kiu jam atingis ĝis la fundo.

Marcel Payen lokis ĝin sub la maldekstran kruron, liberan parton li superĵetis trans la ŝultron kaj tie li ĝin prenis per la dekstra mano. Per la maldekstra mano li tenis la streĉitan parton, kiu pendis de la stango ĝis lia kruro.

Poste li komencis malsuprenlevi sin. La dekstran manon li ŝovis iomete malsupren, per tio la ŝnurego liberiĝis kaj la korpo per sia pezo glitis iom pli malsupren. En la sekvanta momento li liberigis la maldekstran manon—kaj tiamaniere ĝi progresis senĉese. Li konis tiun manieron de la malsuprenirado el la junaj jaroj. Li sciis, ke se li sin malsuprenlevus libere pendante, li bruletigus al si la manojn.

Post kelkaj minutoj li estis malsupre.

"Kia estas la neĝo tie?" ili demandis lin, singarde kliniĝante super la randon.

"Tute bona!"

Ili ĵetis al li la ŝnuregon. La lasta ligilo inter Payen kaj la ceteraj pasaĝeroj estis rompita.

"Feliĉan vojaĝon!" ili vokis al li. "Kaj ĝis la revido!"

"Ĝis la revido!" aŭdiĝis mallaŭte el la profundo.

Ili sekvis lian iron paŝon post paŝo. Ili vidis, ke li vadis sur kelkaj lokoj ĝis la zono, sed li progresis. La milda deklivo plifaciligis al li la iron.

Jam li paŝis proksimume tricent metrojn.

En tiu momento vokis Generalo Gibson:

"Sinjoro Payen!"

Payen haltis.

"Mi volas nur diri al vi, ke en la poŝo de la dorsosako vi havas unu biskviton!"

"Sinjoro Generalo—!"

"Ĝi restis al mi de la hieraŭa tago, ĝi ne estas ŝtelita, estu trankvila! Feliĉan vojaĝon!"

Kiel delikate dirite: Ĝi restis....!

Por reveni li ne povis eĉ pensi. En la afero estis io nobla.

Payen jam silentis. Li svingis per la stango kaj daŭrigis la iradon.

Post ĉirkaŭ horo li venis al la loko, kie la deklivo turniĝis maldekstren.

Li turnis sin. Liaj amikoj staris ankoraŭ apud la rando de la abismo kaj svingis por adiaŭi.

Ankaŭ Payen svingis. Poste ankoraŭ kelkajn paŝojn—kaj li estis sola.

Antaŭ li etendiĝis senfina deklivo. Ie en kapturna malproksimo, profunde sub la loko, sur kiu li staris, etendiĝis la valo. Tie certe kuŝas vilaĝeto aŭ urbo. Aŭ almenaŭ turista kabano.

Singarde li malsupreniris. La stango faris al li bonegajn servojn. Kiam li iris al la lokoj, kie la neĝtavolo estis tre maldika, li devis esti ankoraŭ pli singarda. Liaj piedoj ofte forglitis, li ŝanceliĝis, kelkfoje li falis—kaj unufoje li falegis sur la deklivo almenaŭ du cent metrojn kiel sur glitrelvojo.

Kelkajn tiajn lokojn kaj mi estus tuj malsupre li pensis kontentige, kiam li konstatis, ke li estas sendifekta kaj nenion perdis.

Poste lin haltigis neatendita malhelpo. En la glaciroko estis profunda kaj sufiĉe larĝa krevaĵo. Ĝi etendiĝis dekstren kaj maldekstren, kiom la okulo povis vidi.

Li ne longe pripensis. El la dorsosako li eltiris ŝtalan krampon, englaciigis ĝin, pendigis sur ĝin la ŝnuregon kaj sin malsuprenlevis. Ĝi sukcesis multe pli facile ol la antaŭa malsuprenleviĝo, ĉar la muroj de la krevaĵo estis oblikvaj.

Pli malbona estis la vojo supren. Li devis serĉi elstaraĵojn, sur kiuj li povus reteni sin. La elstaraĵoj estis glataj kaj kelkfoje li preskaŭ falegis malsupren denove.

Fine li respiris. La danĝera loko kuŝis malantaŭ li.

Li paŝis jam ĉirkaŭ tri horojn. La suno komencis agrable varmigi.

Malgraŭ tio, ke li estis jam tre laca, li ne kuraĝis dum momento halti kaj ripozi. Ĝis tie malsupre.

Li iris jam sufiĉe senzorge. Ŝajnis, ke la deklivo formis ĉi tie seninterrompan neĝkampon.

Preskaŭ senpense li pikis per la stango en la neĝon antaŭ si. Subite li haltis. La stango trapenetris la neĝtavolon kaj poste ĝi glitis malsupren tute libere, kvazaŭ ĝi penetris en la malplenan spacon!

Li rapide retiriĝis. Kion tio signifas?

Li ĉirkaŭrigardis. La neĝkampo estis ondigita. La vojon de Payen krucigis profundaĵeto, je la unua rigardo apenaŭ videbla.

Kelkajn paŝojn li foriris dekstren kaj singarde proksimiĝis al la profundaĵeto. La stango ĉiam tuŝis firman fundon. Kaj poste ĝi ree penetris en la malplenan spacon sub la surfaco!

Li provis tion ankoraŭ kelkfoje sur aliaj lokoj. La rezulto estis ĉiam la sama.

Ĉio estis al li klara. Li atingis krevaĵon, kies surfaco estis superblovita per la neĝo kaj tiamaniere estiĝis tiel nomata ponteto. Unu el la plej grandaj danĝeroj, kiuj atendas la montgrimpulon! Kiu malatentas la mildan profundaĵeton kaj ekpaŝas sur la ponteton per la tuto de sia korpo, tiu trafalas malsupren, en nekonatan profundaĵon....

Payen jam transiradis tiajn pontetojn. Sed tio okazis ĉiam nur en pli granda societo, kiun gvidis sperta gvidanto.

Hodiaŭ li estas ĉi tie sola....

Li iris sufiĉe longe laŭ la krevaĵo. Eble li malkaŝos ĝian finon.

Sensukcese.

Restis nenio alia, ol provi transiri la krevaĵon sur la malcerta ponteto.

Li enpikis la stangon ree kaj ree. Li provis, en kiuj lokoj la ponteto estas plej dika.

Fine li havis la impreson, ke li trovis la plej firman lokon.

Unue li certigis sin. Li forgratis neĝon kaj en la firman fundon li batis krampon, al kiu li alligis la ŝnuregon. Ĝian liberan finon li alligis al la korpo. Se li trafalus, li povus suprengrimpi helpe de la ŝnurego.

Poste li kuŝigis sin sur la ventron, dismetis manojn kaj krurojn, kaj malrapide, tre malrapide li rampis antaŭen. Li sciis, ke tiamaniere la pezo de lia korpo estas dividita sur la larĝa surfaco. Se li irus per normala maniero, la pezo koncentriĝus sur du plandoj kaj estus multe pli granda danĝero, ke li trafalos.

Retenante la spiron, decimetron post decimetro li klopodis venki la plej grandan malhelpaĵon. Li transrampis jam trionon, duonon, tri kvaronojn—jam restis nur peceto—

Ekkrio, svingo per la manoj, falo kaj poste nur bruo de la falanta neĝo....

Marcel Payen kuŝis sur la fundo de la krevaĵo, kies plafonon li ĵus trarompis. En la dekstra piedo ĉe la maleolo li sentis teruran doloron, en la kapo estis sovaĝa turniĝo.

Post mallonga tempo li rekonsciiĝis. Dekstre kaj maldekstre de li kuŝis densa mallumo, kiu nur en iuj lokoj ŝanĝiĝis en duonkrepuskon. Tra la granda truo super li la taglumo penetris en la kavaĵon.

Fluga rigardo konvinkis lin, ke ne estos facile suprengrimpi. La krevaĵo havis formon de kruĉo. Supre kaj malsupre ĝi estis plej mallarĝa, meze plej larĝa tiel, ke la supraj partoj de la muroj estis tute superpendaj. Kia feliĉo, ke li certigis sin per la ŝnurego!

Li liberigis sin el amaso da malmola neĝo, kiu sur kelkaj lokoj ruĝiĝis per lia sango. Payen ektimis. Ĉu li estas vundita? Li tuŝis per la mano la vizaĝon—la tuta manplato estis ruĝa. Dank' al Dio! Ili estas nur supraĵaj difektoj!

Li streĉis la ŝnuregon kaj rigardis la murojn. Li ne sukcesos alie, ol per grimpo rekte supren, sen apogo per la piedoj!

Kelkfoje li forte tiris por konvinkiĝi, ĉu la ŝnurego estas bone fiksita. Poste li saltis kaj volis fari la unuan grimpon.

Sed en la sekvanta momento li alteriĝis kaj ĝemis. Akra doloro en la maleolo faligis lin al la tero. Ĉu ĝi estas rompaĵo? Ĉu nur elartikiĝo?

Estu kiel ajn, li devos eksteren. Ĉi tie estas pika frosto, liaj manoj komencas rigidiĝi—

Denove li kroĉis sin al la ŝnuro kaj metis en la maŝon siajn piedojn. Kaj denove tordiĝis lia vizaĝo pro la doloro kaj li falis.

Bone, li provos tion sen helpo de la piedoj. Li ja ofte grimpis tiamaniere en la gimnastikejo!

Li prenis la ŝnuregon nur per la manoj. La krurojn li lasis libere pendi. Unu, du—kaj sufiĉe. Li restis pendanta kaj ne povis pluen. Li streĉis ĉiujn fortojn kaj progresis ankoraŭ dudek centimetrojn supren. Poste li falis malsupren.

La korpo, malfortigite de la malbonfarto de la lastaj tagoj, de la malsato kaj nova vundiĝo, ĉesis servi.
Marcel Payen paliĝis. Ĉu tiamaniere devas finiĝi lia sava vojo?

Iomete li ripozis. Li manĝis la biskviton de la generalo kaj klopodis varmigi la frostigitajn manojn per la spirado.

Li ĵetis sin sur la ŝnuregon, kunpremis la dentojn kaj flugis supren. Per superhoma klopodo li grimpis preskaŭ ĝis la duono. Tie lin forlasis la fortoj. Li povis fari kion ajn, sed pli alten li ne povis progresi.
Li provis meti la piedojn en maŝon kaj reteniĝi supre. Iomete li respiros kaj poste—

Doloro akra kiel razilo penetris denove la maleolon. La senpova korpo falegis malsupren....

Malvigle li rigardis momenton en la mallumon.

Ĉu la fino? Kaj kion pri Daumal? Kaj kion pri la forlasitoj?

Ne, li ne cedos!

Ree kaj ree li ĵetis sin sur la ŝnuregon. Sensukcese. Li sentis, ke la fortoj lin forlasas, ke li komencas tremi de malvarmo—

"Helpon!—Helpon!—Helpon!—Helpon!—Helpon!—Helpon!"

Tiel instruis lin la spertaj montgrimpuloj. Se oni vojeraras en la montoj, aŭ se oni kuŝas ie vundita kaj ne povas sin movi de la loko, donu kiun ajn signon sesfoje dum unu minuto, en egalaj tempintervaloj.
Sesfoje dum unu minuto. Li ridis. Kia frenezaĵo—kredi, ke iu povos lin aŭdi ĉi tie! En la regiono, en kies ĉirkaŭaĵo estas nenio alia ol glacio kaj neĝo, neĝo kaj glacio, glacio kaj neĝo.

Kaj silento.

Ĉu frenezaĵo? Eble. Ne, tute certe. Sed kio alia restas—li jam sentas, kiel li frostiĝas—

"Helpon!—Helpon!—Helpon!—Helpon!—Helpon!—Helpon!"

Sesfoje dum unu minuto. En regulaj tempintervaloj.

Ankoraŭfoje li volis provi grimpi, sed li nur pene stariĝis kaj tuj refalegis.

Li turnis la kapon al la truo. La firmamento estis pura, sen unusola nubo. Suno, la bruliga montar-suno, disdonas al la homoj ridetojn. Al la homoj? Kie estas la homoj? Tie, sur la glaciroko. Kaj plue.... tie en la malproksimo.... en Parizo.... en la karcero—

Kia kruelo!

Kaj poste li nur mallaŭte, mallaŭte ĝemis:

"Helpon!—Helpon!—Helpon!—Helpon!—Helpon!—Helpon!"

Sesfoje dum unu minuto, atentu kamarado, por ke vi ne eraru! Sesfoje—

Firmamento! Suno! Daumal!

En la truo de la krevaĵo aperis barbokovrita vizaĝo de viro. Li rigardis internen kaj per tondra voĉo vokis:

"Do kial vi ne aŭdigas vin, homo? Ni vokis vin, kaj vi—"

Sed tio jam estis super la fortoj de Payen.

Li fermis la okulojn kaj senkonsciiĝis.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"