Aspazio: Akto Unua

AKTO UNUA

(En la domo de Periklo)

SCENO UNUA

SOFOKLO, PROTAGORO, poste FIDIO.
SOFOKLO (scivole)
Kion li diris?
PROTAGORO
Li nur siblis, krakis, ronkis, eligis plej diversajn sonojn kvazaŭ li havus la gorĝon ŝtopitan per spongo. Oni devas eltranĉi al li buŝon en alia loko, ĉar per tiu ĉi buŝo li jam neniam ekparolos.
SOFOKLO
Ĉu vi lin demandis?
PROTAGORO
Kompreneble, sed li alkuris tiel spireganta, ke liaj pulmoj siblis kvazaŭ truhavaj blovsakoj; la sangiĝintaj okuloj staris en la vizaĝo senmove kvazaŭ rubenoj sur ŝildo kaj la lipoj estis nigraj de varmego. Li eltiris nur la leteron de Periklo kaj donis ĝin al Anaksagoro, kiu tuj fermis sin kun Fidio en la najbara ĉambro, kie ili ĝis nun interkonsiliĝas, aŭ pli certe — silentas, enbatinte kvar kubutojn en la tablon kaj premante per kvar manplatoj la krevantajn kapojn. Kelkfoje mi jam provis ion eltiri de la sklavo: li ĉiam ekleviĝis, rigardis min malsaĝe kaj spiregis.
SOFOKLO
Sed kion vi pensas laŭ lia mieno — ĉu li alportis bonajn sciigojn?
PROTAGORO
Ha! kredu al mi, Sofoklo, ke mi volonte dividus kun vi eĉ guteton da sciigo, se mi ĝin estus elpreminta el li. Mi ripetas, ke li eĉ unu vorton ne ekparolis kaj lia mieno esprimis tiom, kiom la vido de ŝaŭmanta ĉevalo: oni povas diveni, ke li rapide kuris, sed ne — kion li alportis.
SOFOKLO
Kvazaŭ serpentoj ĉirkaŭvolvas kaj mordas mian koron malbonaj antaŭsentoj. — Bataloj en genta familio estas ĉiam kvazaŭ interbataloj de du manoj. Se mi estus ĉiopova dio, mi ŝtonigus per malbeno tiujn kontraŭ si levitajn fratmortigajn manojn, por ke ili servu al la posteuloj kiel videbla averto.
PROTAGORO
Sed ĉar vi estas nur poeto, vi povas puni kulpulojn nur per tragedio, se, kompreneble, la fratoj Spartanoj, venkinte nin apud Tanagro, ne antaŭvenos tiun ĉi severan venĝon, destininte al via liro esti ŝovelilo por elverŝado de akvo el boatoj.
SOFOKLO
Tio ne tuŝas min, kiun ĉiu burdo povas senpune ekmordi kaj des pli sofisto malatenti. Sed ĉu efektive estus por vi amuza, se la Spartanoj disbatus nian armeon kaj ekposedus Atenojn?
PROTAGORO
Tute ne, ĉar ili estas sovaĝuloj, kiuj ne sentas respekton por filozofoj kaj al kiuj ŝajnas, ke homaj ripoj nur por tio estas kunkreskintaj kaj apartigitaj per membranoj, ke ili havu la lokon, por enpuŝi siajn glavojn en fremdajn brustojn.
SOFOKLO (frapetante en la flankan pordon)
Ĉu oni povas eniri? (Post momento) Se Atenaj testudoj volonte manĝataj de la Spartanoj scias pri la batalo apud Tanagro, ili sentas sendube la saman timon kiel vi. En tiel juna aĝo tiom da egoismo — hontu Protagoro!
PROTAGORO
Sed pro kio? La tuta homa raso konsistas el egoistoj sinceraj, hipokritaj aŭ naivaj. Tiuj ĉi lastaj, kiam iu ludas al ili melodion saltigan kaj poste malgajan, ne pensas, ke iliaj oreloj aŭdas sonojn de du kontraŭaj flutoj, sed nur de unu. Sed, se iu zorgas pri si mem, aŭ klopodas pri aliaj, ili pensas, ke unu fojon li blovas en instrumenton de egoismo, la duan — de l’ amo al proksimulo, dum li efektive blovas en unu instrumenton — de la propra kontenteco.
SOFOKLO
Vi tamen sur via propra fluto neniam ludas la amon al proksimulo.
PROTAGORO
Tio ĉi dependas de la gusto. La kato formanĝanta najtingalon ne levas fiere siajn lipharojn por insulti pegon, kiu elkavigas insektojn el la arbo, la homo tamen, enmetinte en sian buŝon vinberon, tuj malestime rigardas la alian, kiu maĉas pizon. Cetere, pri kio ni disputas? La estroj de la Spartanoj ankaŭ ekatakis nin ne por la propra profito, sed por la afero de la proksimuloj — siaj kunlandanoj.
SOFOKLO
La Spartanoj estas malnoblaj. Ili alrampis sub nian domon kiel ŝtelistoj, al kiuj perfida Atena potencularo malfermas la pordon kaj sofistoj preparas al sia tordema filozofio forĝitajn serurhoketojn. Mia sango bolas, kiam mi pensas pri ĉi tio kaj la vortoj ŝaŭmas, kiam mi parolas pri ĝi.
PROTAGORO
Ho, majstro. Vi estas tro granda por ke mi volu salti sur viajn ŝultrojn kaj ŝajnigi min pli granda ol vi, sed mi devas konfesi, ke barĉo bolanta en poto nenion elbalbutus pli sensencan, ol tiuj ĉi viaj vortoj facilanimaj kaj vere ŝaŭmantaj. Kie kaj kiajn serurhoketojn preparas sofistoj? Mi komprenas vian sinceran koleron, ĉar la Spartanoj venkinte nin, malrespektus la hodiaŭ regantajn Atenojn, kaj sendube estas pli bone kaj honore esti krono sur la kapo de Grekujo ol kuveto por lavi ĝiajn piedojn, sed mi vidas nenion mirindan aŭ nehumanan en tio, ke tiuj ĉi piedoj deziras el nia krono fari al si piedkuveton. La Spartanoj, kiel ĉiuj aliaj homoj, celas la samon — profiton, potencon kaj regadon.
SOFOKLO (kiu dum la lastaj vortoj ree frapetas en la pordon)
Sed per kia vojo?
PROTAGORO
Per vojo homa. Se mi mortigus vin, Sofoklo, por vi estus ja tute egale, ĉu mi enŝtopus en vian nazon tiom da floroj, por ke vi sufokiĝu de ilia odoro, aŭ ĉu mi enverŝus en vian buŝon tiom da cikuto, ke vi veneniĝus de ĝi. Al la genia poeto ne decas imiti drinkejestrojn de moraleco, kiuj ebriigas la popolamason per malutilaj deliraĵoj. Mirinda vere estas la homo: en la filozofio li ĵetas sin kiel infano en akvon — li iras kuraĝe antaŭen dum la akvo estas malprofunda, sed antaŭ la pli profunda, li retiras sin pro la timo, ke iu droninto lin ne entrenu en abismon. Tiu ĉi droninto estas ĉiam la logiko.
SOFOKLO
Kaj apud Tanagro?
PROTAGORO
Ne alie. Se mi ekatakos kaŝite kaj mortigos unu dormantan friponon — tio estas puninda krimo. Sed, se dum milito miloj da ni atakas kaj buĉas kelkajn milojn da dormantaj soldatoj de alia armeo — tio estas nobla merito. Aŭ alie, se la Spartanoj sciigus la Atenanojn pri sia intenco mortpiki ilin apud Tanagro — tio estus tute honesta, sed ĉar ili tion ne faris, ili agis malnoble. Ĉu ne vere? Mi preferus forpeladi muŝojn for de la sankta bovo en Egiptujo kaj grati, kie ĝin jukos ol konfesadi tian moralecon.
SOFOKLO
Ke vespoj metu en miaj oreloj siajn nestojn kaj surdigu min per sia zumado, por ke mi ne aŭdu vian filozofion. Kompatinda Grekujo, mia trezoro, sur via ĝis nun belega kaj sana vizaĝo aperas hodiaŭ bluaj makuloj de morala putrado. Eble vi estas saĝa, Protagoro, Periklo ja konfidis al vi la edukadon de siaj infanoj, vi fondis la laŭdatan lernejon de elparolado kaj leĝoscienco, Anaksagoro diras, ke vi travidas fundon de ĉiu afero, sed mi en aferoj malfacilaj alkutimiĝis konsiliĝi orakolon, kiu min neniam trompis kaj en tiu ĉi momento avertas min, ke vi turnas moralecon ambaŭflanken kiel sakon. La malfeliĉo unuigas homojn honestajn kaj instigas malbonajn kontraŭ la bonaj. La Spartanoj...
PROTAGORO
La Spartanoj estas sendube malbonaj, ĉar... ni...
SOFOKLO
Ĉar ni atingas la potencon per laborado tage kaj ili per ŝtelado nokte. De la tempo de l’ persaj militoj post la terura superakvo de azia barbareco, kiun ni rebatis apud Maratono kaj Salamino, anstataŭ fratiĝi kun ni per la sento de komuna defendo, ili komencis nin malami — kaj kial? Pro la radioj de l’ gloro, kiuj brilas el la frunto de Atenoj, pro nia genio, scienco, kuraĝo, supereco, al kiuj propravole subiĝis aliaj grekaj gentoj. Kaj per kio ni pagis al ili por tiu envio? Per fidela amikeco. Kiam la ribelintaj sklavoj ĉirkaŭis ilin kvazaŭ luparon en arbaro, malgraŭ prudenta kontraŭstaro de Periklo, ni akceptis la konsilon de la senpripensema Cimono, kiu nun pentas ĝin en la ekzilejo, ni sendis al ili rebathelpon, kiun ili suspekte resendis. Kie ajn gento ligita kun ni implikiĝas en najbaran malpacon, ili tuj alkuras al ĝia malamiko kun helpo. Kiam ili ne kuraĝas ataki malkaŝe, ili alrampas kaŝe kaj disŝiras aŭ implikas per intrigoj la ligfadenojn, per kiuj grekaj regnoj unuiĝis kun ni. Kaj nun en vulpaj feloj ili alvenis hipokrite defendi la Parnasanojn batalantajn kun Focejanoj, kaj ili ribeligis kontraŭ ni niajn kunliganojn, revenigis la superregecon de Teboj kaj stariĝis impertinente apud la limoj de Attiko, logante al si niajn aristokratojn, kiuj rekrias al ili perfide; ili estas pretaj alvenigi al Atenoj subfosade eĉ la maron, se ĝi nur volus nin dronigi kaj ilin suprenlevi sur siaj ondoj. Kaj ĉi ĉio laŭ via opinio estas honesta?
PROTAGORO
Laŭ mia opinio la naturo donas neniajn titolojn moralajn nek al homoj, nek al iliaj agoj. Ĝi naskas nur kreitaĵojn kaj aperaĵojn kaj la homo donas al ili nomojn. Kiel ĝi ne nomis la lunon luno, tiel ĝi ne nomis atakon de unu regno kontraŭ la alia — krimo aŭ virto.
SOFOKLO
Sed vi ne estas naturo, sed homo, sekve...
PROTAGORO
Kiel Atenano mi nomus tiun ĉi malican agon — krimo, kiel Spartano — virto.
SOFOKLO
Sed ĉar vi estas Atenano...
PROTAGORO
Nur laŭ la nuna stato, ĉar kiel filozofo mi apartenigas min al la regnanoj de la tuta civilizita mondo, sed ne al ĝia eta, kvankam plej bona peceto.
SOFOKLO
A!
PROTAGORO
Anstataŭ miri — komprenu, kion mi ripetas: la naturo ne nomas siajn idojn, sed naskas kaj zorgas ilin sennome, kaj, se ĝi donas iafoje preferon al unu el ili, tiam nur al la pli forta kontraŭ la malpli forta. Apud Tanagro ŝajnas al mi, ĝi favoras la Spartanojn — kaj vera filozofo devas subiĝi al ĝia volo.
FIDIO (kiu eliris el la ĉambro, al Protagoro ironie)
Vi antaŭflaras, frateto, Spartanan manon sur nia gorĝo, kaj tial vi longigas vian langon per rezonado por leketi tiun ĉi manon. Fi! (Al Sofoklo) Nur antaŭ momento mi rekonis vian voĉon.
SOFOKLO
Kio do okazis?
FIDIO
Mi tuj rakontos al vi, antaŭe ni respondu al Periklo. Atendu! (Li foriras.)
PROTAGORO
Se mi kredus mitologion, mi supozus, ke Apollo enkraĉis en homan kranion kaj kreis la cerbon de Fidio, kies saĝeco estas fi..!
SOFOKLO
Li ne malgrandiĝos, eĉ se vi lin ekpikos per via malico.

SCENO DUA

SOFOKLO, PROTAGORO, ATENAJ REGNANOJ.
REGNANO (eniras sur lambastono)
Pardonu — oni diras, ke venis ĉi tien alsendito el Tanagro.
SOFOKLO
Certe la batalo ne estas ankoraŭ finita.
REGNANO
Se mi havus mian fortranĉitan piedon, mi estus tie. (Eliras.)
PROTAGORO
Interesa homo!
SOFOKLO
Nur interesa? ĉu li ankaŭ dezirus partopreni en la milito pro memamo?
PROTAGORO
Pro malbona kutimo aŭ pro la timo antaŭ pli granda malbono. Cetere, eble ia knabino forpuŝis la lamulon, kaj li deziras nun ankoraŭ unu fojon perdi la piedon, por ke oni lin triumfe alportu sur ŝildoj kaj kiel rekompenco por lia kuraĝo oni ordonu al ŝi edziniĝi je li. Kaj por ĝui edzecajn bonaĵojn piedoj ne estas necesaj.
SOFOKLO
Ne longan vi havas intelekton kaj tial vi longigas ĝin per vortoj el plataj ŝercoj, por ke ili restu en la manoj de tiuj, kiuj ĝin kaptas.
PROTAGORO
Se mi bezonos skribi belajn versaĵojn, mi venos al vi, majstro; kun kuvo por peti la talenton, sed, kiam mi bezonos filozofii, mi ne venos al vi prunti la saĝecon eĉ kun ŝeleto de milio.
SOFOKLO (kiu momenton promenis meditante)
Kaj tiaj devas defendi la patrujon! (Al Protagoro) Kiom da vi, sofistoj, ekzistas jam hodiaŭ en Atenoj?
PROTAGORO
Tiom, kiom da maturaj olivetoj en la sanktaj arbaretoj.
SOFOKLO
De tiuj antaŭtempe maturaj, kiujn mordetas vermoj. Vin forĵetos de si la arbo de Grekujo kiel tiujn degenerintajn fruktojn kaj kiel ili vi servos al apridoj.
MALJUNULO (kondukata de knaboj)
Oni diras, ke en la domo de Periklo oni scias pri la aferoj apud Tanagro.
PROTAGORO
Du Spartanoj veturas sur ĉiu Atenano kaj baldaŭ tiu ĉi tuta kavalerio venos al ni.
MALJUNULO (al la knabo)
Forkonduku min, la vortoj ĉi tie spiras malbonodore. Dankon al vi, dio, ke vi min blindigis, ĉar mi ne vidas la blasfemulon.
PROTAGORO
Kaj tamen, se mi dirus al li, ke Atenanoj rajdas sur Spartanoj, sendube li ekĝojus. Ĉiam estas tiel: kiam vulpo sufokas kokinon, la vulpo estas malnobla, sed kiam homo ĝin formanĝas — li estas nur malsata.
SOFOKLO
Kiaj do monstroj kreskos de la filoj de Periklo sub influo de tia instruisto, kiel vi.
PROTAGORO
Kontraŭe, ili estos bravuloj kaj ne permesos al si la nazon viŝi per broso. Domaĝe, ke ili ne estas ĉi tie, alie mi montrus al vi, kiel ili bone argumentas, ke se unu fermas la okulojn, la alia ĉesos ekzisti, ke talpo neniam atingos limakon, ke ĉiu virino arendas de viro sian propran korpon, k. t. p. Sed fine, estus bone ekpremi ion el la milita konsilantaro de Periklo por kvietigi blindajn kaj lamajn regnanojn, kiuj kunrampas ĉi tien flarante novaĵojn.

SCENO TRIA

LA SAMAJ, ANAKSAGORO, FIDIO, SKLAVO.
FIDIO (plaŭdante per la manoj al la sklavo)
Ĉu ci estas sana?
SKLAVO
Tute sana.
FIDIO
Flugu sage kaj donu tiun ĉi skribaĵon al Periklo kaj, se Spartanoj cin kaptos, englutu ĝin.
SKLAVO
Mi estas preta al servoj. (Eliras.)
ANAKSAGORO
Mi vin salutas, Sofoklo.
SOFOKLO
Malgajan sciigon mi legas sur via vizaĝo.
ANAKSAGORO
La Tesalanoj perfidis kaj transiris al la Spartanoj.
SOFOKLO
Ha, rampaĵoj!
ANAKSAGORO
Nia nobla Efialto pereis.
SOFOKLO
Tiun ĉi sagon nenio eltiros el mia koro!
FIDIO
Kaj kio estas pli malgaja, li falis ne sur la kampo de batalo, sed sub mortiga mano de iu nekonata krimulo. Oni lin trovis matene en la tendo kun trahakita vizaĝo; en nia tendaro estas tro multe da aristokratoj por trovi tiun, kiu plenumis tiel malnoblan venĝon.
SOFOKLO
Ke li en la tuta naturo, en sonĝo kaj maldorme vidu nenion alian krom la sangigita ombro de Efialto kaj nenion aŭdu krom lia lasta ekspiro.
ANAKSAGORO
En la fronto de la demokrataro Atena restis nur sola Periklo.
SOFOKLO
Se li ankaŭ ne pereis.
FIDIO
La batalo ne estas ankoraŭ finita — nun oni faris interrompon.
ANAKSAGORO
Antaŭvenante tamen malbonan okazon de reatako, Periklo konsilas en la aparta letero al la arĥontoj fortikigi la urbon kaj armigi ĉiujn militkapablajn.
SOFOKLO
Ni estos devigitaj rebati eksteran atakon kaj interne sufoki la perfidon, ĉar niaj aristokratoj kvazaŭ ratoj rampas el la urbo al la Spartanoj kaj reveninte, akrigas kontraŭ ni la dentojn.
PROTAGORO
Alie dirante, tiu ĉi tuta aventuro estis superflua.
FIDIO
Kia?
PROTAGORO
Tiu — apud Tanagro.
FIDIO
Precipe por vi, ĉar, oni diras, ke la Spartanoj al tro ruzaj kaj babilemaj advokatoj ŝtopas en la buŝon rapon.
PROTAGORO
Via devo estas — bele skulpti per ĉizilo, sed ne per lango prudente paroli, kaj tial mi pardonas al vi tiun ĉi malsaĝaĵon.
FIDIO
Vi povas ne pardoni kondiĉe nur, ke vi silentu, ĉar mi ĵuras je ĉio, kio min nun dolorigas, ke mi plu ne toleros tiun ĉi ofendan babiladon.
ANAKSAGORO
Fidio, ne atentu...
FIDIO
Ke tiu ĉi arogantulo levu fiere sian kapon, ĉar alie li ne ekrigardus en niajn okulojn, sed li ne pensu, ke ĉi tie iu rampas sub lian nazon. Vere indigna estas la baraktado en Atena marĉo de tiuj sofistaj gobioj, kiuj nur scias glitiĝadi el la manoj. Fi! Restu ĉi tie Anaksagoro, ĉar povas alkuri nova alsendito. Mi iros kun Sofoklo averti la regnanojn pri la danĝero kaj prepari rebaton, se la Spartanoj intencos rampi sur niajn murojn kaj per la falantaj kranioj mezuri ilian altecon. (Eliras kun Sofoklo.)

SCENO KVARA

ANAKSAGORO kaj PROTAGORO.
PROTAGORO
Kiel li ekŝprucis! Tamen anstataŭ iri kampon al Tanagro, li preferas interne de la muroj falĉi Spartanajn kapojn.
ANAKSAGORO
Ne ofendu lin, Periklo klare postulis, ke ni restu kaj, se ĝi estos necesa, neniigu la konspiron de aristokratoj.
PROTAGORO
Mirinda afero! Oni povas verki bonegajn tragediojn, skulpti mirindajn statuojn; oni povas esti tiel valora kaj samtempe tiel malsaĝa kiel — perlo. Disputo kun tiaj homoj — egalas malpacon kun vento bruanta en kameno.
ANAKSAGORO
Senbezone vi ilin incitas....
PROTAGORO
Kompreneble — teren antaŭ ĉiu, kiu surrampis patriotajn irilojn!
ANAKSAGORO
Nun ne estas tempo por tiuspecaj malpacoj, kiam la malamiko proksimiĝas.
PROTAGORO
Nature — kiu mem iras batali aŭ elsendas aliajn, tiu ne havas rajton rimarki, ke unu lia orelo estas pli ruĝa ol la alia; sed li povas senpune eĉ al saĝulo forrazi por sia plezuro duonon de la barbo. Sofoklo, Fidio — estas potenculoj, al kiuj Protagoro mizera sofisto devas kiel hundo servi kaj svingi la voston. Ĉu ĝi estas ebla, majstro, ke vi ankaŭ pensas tiel same?
ANAKSAGORO
Dum milito senaktiviĝas ĉiuj leĝoj eĉ la logikaj kaj plej altan forton ricevas nur la instinkto memgarda.
PROTAGORO
Kaj kion vi interkonsiliĝis fari por plenumi ordonojn de tiu ĉi plej alta potenco?
ANAKSAGORO
Tio ĉi ne estas mia afero, sed afero de la arĥontoj kaj homoj konantaj la defendan taktikon. Mi volus esti utila al la patrujo, helpi al Periklo kaj feliĉe direkti la aferojn, sed ŝajnas, ke mi restos nur malaktiva atestanto.
PROTAGORO
Do fine, dirante senkaŝe, la Spartanoj disbatis nin. Efektive, Periklo trafis kvazaŭ neĝo en Afrikon kaj kun la armeo li sendube degelas.
ANAKSAGORO
El la letero oni vidas, ke li estas en granda embaraso.
PROTAGORO
Kaj tute prave, ĉar la Spartanoj, ekposedinte Atenojn, povas redoni al li la malbelan edzinon kaj forpreni la ĉarman amatinon.
ANAKSAGORO
Tre facile vi pesas lin, kaj tamen vi devas lin estimi.
PROTAGORO
Sed mi ja estimas, precipe kiam li eksedziĝis kun la ŝafino, kies ŝafidojn mi havis feliĉon eduki.
ANAKSAGORO
Vi scias pri la eksedziĝo?
PROTAGORO
Plej precize, kvankam oreloj miaj ne estis indaj, por ke li enmetu en ilin tiun ĉi sekreton.
ANAKSAGORO
Kaŝu ĝin tamen ĝis ia tempo.
PROTAGORO
Sed mi ne haltigos ĉiujn babilulajn muelilojn, kiuj ĝin nun muelas. Antaŭ la forveturo Periklo finis kun mi la kalkulojn kaj avertis, ke la edzinon kun la filoj li elsendas dum sia forestado al la parenculoj en Kefision. Dume ŝi alvokis min en sian nunan loĝejon kaj ploregante kvazaŭ iu tondus ŝin per malakraj tondiloj, anoncis, ke Periklo eksedziĝis kun ŝi. Lavinte la vizaĝon en larmtorento, ŝi komencis ĝemi al mi tiel senteme, ke, se mi volus kvietigi ŝian doloron, mi havus jam hodiaŭ grasan edzinon, kiu scias bonege ŝpini, kuiri, divenprovi pri estonteco kaj certe kuŝi sur malmola lito. Mi konsoladis ŝin, ke ŝi vidviniĝas jam la duan fojon kaj tial kun tiu stato ŝi paciĝos facile, sed ŝi senĉese elĵetadis el la brusto: Aspazio, Aspazio! Pro ŝia peto mi venis ja ĉi tien ekscii, kiam revenos Periklo.
ANAKSAGORO
Ĉu vi konas tiun Aspazion?
PROTAGORO
Iomete. Periklo enŝlosis ŝin en la ekstremaĵo de la urbo kun surdmuta sklavino, sed mi aŭdis, ke ŝi estas belega, ke ŝi vendadis sin en Mileto, ke ŝin Fidio alveturigis Atenojn, rekreis ŝin en kelkaj statuoj kaj dum ia festeno grandanime oferis al sia amiko.
ANAKSAGORO
Mensogo!
PROTAGORO
Ho, mi vidas, ke la estimata majstro, kiu ŝajnigis sin nenion sciante, povas doni al mi precizajn klarigojn.
ANAKSAGORO
Vi eraras, mi donos neniajn, mi ĝustigas nur, ke Aspazio ne vendis sin en Mileto, ke ŝi alvenis ĉi tien ne kun Fidio, kiu ŝin neniam vidis, sed kun sia maljuna patrino, komercistino de kombiloj kun kiu ŝi ĝis nun loĝas. Sed kiu do dissemas tiujn abomenajn ĉikanojn tiel dense, ke vi kolektis da ili tian amason?
PROTAGORO
La plej forta blovilo de ĉikanoj, la fratino de Cimono — Elpiniko, kiu estas furioza kontraŭ Periklo pro tio, ke li kaŭzis la ekzilon de ŝia frato kaj kiel certigas aliaj, ke li nenion volis akcepti de ŝi, kvankam ŝi oferis al li ĉion — eĉ sen la mano. Estas sen dubo tio, ke ŝi edziniĝis je maljuna Kalio por kontraŭbatali Periklon per la riĉaĵoj de sia edzo, kiu ilin ie elfosis post la foriro de Persoj. Ŝi estas hodiaŭ estrino de la aristokrata partio, ĉar Tucidido nur nun etendas la manon al la direktilo. Ĉu Aspazio estas vere belega?
ANAKSAGORO
Mi vidis ŝin — verŝajne ankaŭ vi ŝin baldaŭ ekvidos, dume pardonu, mia buŝo ne povas esti la fendo, tra kiu vi povus ekrigardi la sekreton de mia kora amiko. Ia tumulto antaŭ la domo....
PROTAGORO
Estas ja milito — sekve la popolo drinkas kaj krias. Ordinare ĝi plenigas sin je kuraĝo en drinkejoj.
ANAKSAGORO
Jam krepuskiĝas kaj Fidio ne revenas.... Mi devas ion fari.... Periklo petis min paroli antaŭ la popolo.... Kion mi diros? Tian taskon mi ne plenumos.... La tumulto plilaŭtiĝas.... Ah, mi preferus direkti la tutmondon ol tiun ĉi aregon da homoj, kiun oni devas gvidi.... (Alkuras Fidio.) Fine... vi estas do....

SCENO KVINA

LA SAMAJ, FIDIO.
FIDIO (enfalante)
Ha, mortintaĵo! Al hienoj mi preparus el ili festenon! Fiere ili brilas per siaj kupraj fruntoj, kvazaŭ ilin nutris ne tiu sama tero! Rigardu la feston de nia aristokrataro! Unu senhontulo kuraĝis demandi min, ĉu ni preparis jam por la Spartanoj saŭcon. Mi ŝprucigis el lia nazo iom da nigraĵo por la spicado! Post unu momento Atenoj elsvarmos sur la fortifikaĵojn. Protagoro, vi estas ankaŭ alvokita plenumi devon regnanan.
PROTAGORO
La devo estas estro de ni ĉiuj, mi obeas ĝin, ne vin.
FIDIO
Vian langon kaŝu en la glavingon — la glavon eltiru.
PROTAGORO
Sub kies komando mi devas esti?
FIDIO
Sub mia.
PROTAGORO
Ho, ho, antaŭ la merito mi havas jam honoron, kiun mi povas cedi al ĉiu por putrinta rabataĵo.
FIDIO (severe)
Plu disputi ni ambaŭ ne havas tempon. Ni iru! (Enŝoviĝas vualita virino.)

SCENO SESA

TIUJ SAMAJ kaj la VIRINO.
PROTAGORO (haltante)
Ho, ia bonfara sinjorino. Lerta nimfo, se hodiaŭ estas via nokta deĵoro, vi povas foriri, ĉar Periklo ankoraŭ ne revenis de la milito.
FIDIO (forpuŝante Protagoron)
Kion vi deziras, regnanino?
VIRINO (ekscitita)
Ĉu estas vere, ke la Atena armeo estas disbatita kaj Periklo militkaptita?
FIDIO
Ni nenion scias pri ĉi tio.
PROTAGORO
Jes, li estas kaptita de iu sorĉistino, de kiu vi lin ne rebatos.
VIRINO
Se Periklo estas ankoraŭ ne venkita, de kie havas tiu ĉi junulo kuraĝon ofendi lin en tiu ĉi domo?
PROTAGORO
Konsolo de voluptoj....
FIDIO
Protagoro!
PROTAGORO
Tia estas mia efektiva nomo, sed minaca Fidio, — tio ni estas ankoraŭ la defendo de Atenoj por ke vi havu la rajton ordoni al mi; ne kriu do kaj ne elŝeligu al vi vane per kolero la okulojn el la palpebroj.
ANAKSAGORO (al Protagoro)
Silentu, ĉar vi eraras.
VIRINO (al la embarasita Anaksagoro)
Sed li vivas? Ne kaŝu la plej teruran veron.
PROTAGORO
La majstro timas nokti ĉi tie sola.
ANAKSAGORO (mallaŭte)
Kvietiĝu... li vivas... antaŭ unu horo li sendis al mi leteron.
VIRINO
Nur al vi...
ANAKSAGORO
Kaj al la arĥontoj.
VIRINO
Nur...
ANAKSAGORO
Ne elmetu vin al danĝero... revenu hejmen... li sendube alveturos hodiaŭ.
VIRINO
Hodiaŭ?! Mi ne ekmoviĝos de ĉi tie... Sekve li ne estas kaptita — li vivas? Ah! Kio okazis? Ekkrioj — eble li! (Enpuŝiĝas aro da viroj kaj virinoj, en ĝia fronto Elpiniko; la virino kaŝas sin post la kolonon.)

SCENO SEPA

LA SAMAJ, ELPINIKO kaj ŝia sekvantaro.
VOĈOJ
Li kaŝis sin, sed ni lin trovos kaj elfumos la melon.
ELPINIKO
Kuraĝe!
UNU EL LA ARO
Detruu la domon de la mortiganto de Atenoj!
ELPINIKO
En tiu ĉi loko mi faros monteton por la mortintoj, kiujn li elkondukis por buĉado!
DUA EL LA ARO
He, amikoj de granda militestro, kie estas via sinjoro!
ELPINIKO
Li forkuris, kiam falis ĉiuj, kiuj havis malpli longajn piedojn ol li.
VOĈOJ
Tanagro!
TRIA EL LA ARO
Forkuru ĉiu, kiu ne estas salamandro, ĉar mi eligos fajron!
FIDIO
Ĉu banditoj vi estas aŭ regnanoj! Vi deziras fari ĉi tie drinkulan juĝadon de la heroo, kiu repuŝis la malamikon kaj al kiu vi ŝuldas la sendanĝeran pasigon de hieraŭa nokto en viaj kuŝejoj!
VOĈOJ
Kion li diras?
ELPINIKO
Ha, ha, ha — li repuŝis la malamikon! Granda heroo! Kiam li eliras kampon, forkuras leporoj kaj ranoj saltas en akvon. Antaŭ Spartanoj li forkuris pro abomeno, ne pro timo. Ha, ha, ha!
FIDIO
Kiu?!
ELPINIKO
La granda viro, kiu venkas belegajn virinojn en Atenoj kaj glorajn regnanojn forpelas.
FIDIO
Kiu do?
ELPINIKO
Du egalaj ne ekzistas — nur unu Periklo!
FIDIO
Ili freneziĝis.
ANAKSAGORO
Sed furioza sinjorino kaj vi ĉiuj estas sendube senkonsciaj, aŭ ebriigitaj.
ELPINIKO
Jes, ebriigitaj de via amiko, kiu apenaŭ havas forton porti la propran kapon kaj volis ankaŭ porti sur ĝi Atenojn. Kiam nian armeon hetmanis Cimono, antaŭ ĝi kuris la timo kaj post ĝi la gloro. Sed la plej granda armeestro de Atenoj estas forpelita kiel malutilulo por ke li ne dispremu la vermon, kiu volviĝis ĉirkaŭ liaj piedoj kaj eĉ ne permesu batali timante kvazaŭ perfidon. Frato mia... Cimono... la plej brava filo de Hellado — estas perfidulo! Dioj punis tiun ĉi mutan blasfemaĵon — super la korpoj de Atenaj militistoj apud Tanagro turniĝas aroj da korvoj, kiuj kriegas la gloron de Periklo nun eble kaŝita en la kelo de tiu ĉi domo.
VOĈOJ
Forbruligu tiun ĉi truon, detruu ĝin.
UNU EL LA ARO
Ni alportos Cimonon sur la brakoj, li forviŝos de ni tiun ĉi hontegon!
FIDIO (al Elpiniko)
De kie vi scias pri la malvenko apud Tanagro?
ELPINIKO
Eliru sur la straton, kaj la forkurintoj de la batalkampo ĝin rakontas kaj al vi. Atenoj estas kovritaj per funebro kaj malhonoro. (Bruo sur la strato.)
PERIKLO (post la scenejo)
Ĉirkaŭtrumpetu, ke mi estas en Atenoj kaj ke tuj mi prezentos la raporton al la popolo.
ĈIUJ
Periklo! (eniras.)

SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.
PERIKLO
Kia kunkuro? Viroj kun bastonoj — virinoj — Elpiniko?
ELPINIKO (ironie)
Ni venis gratuli pri la venko.
ANAKSAGORO
Nia armeo estas disbatita — la Spartanoj iras Atenojn — kaj vi forkuras de ili — ĉu tio estas vera?
PERIKLO
Kiu mensogis?
FIDIO
Tiu ĉi furiulino kaj ŝia kanajlaro, kiu volis detrui kaj forbruligi vian domon.
PERIKLO
Gardistoj! (Eniras du soldatoj.) Konduku tiun ĉi virinon en la loĝejon de Cimono kaj diru, ke mi alsendas al li la fratinon, por ke ŝi al sia lacigita frato purigu la piedojn de polvo, alportu akvon por la lavado kaj preparu vespermanĝon.
ELPINIKO
Dank’ al vi mia frato estas en ekzilejo.
PERIKLO
Dank’ al mi li estas en Atenoj. (Elpiniko eliras kun la soldatoj) Kaj vi, kiuj deziras bruligi, ekbruligu la torĉojn antaŭ la parolejo sur la popola placo. Mi tuj alvenos tien.
ARO
Vivu Periklo! (Eliras.)

SCENO NAŬA

PERIKLO, ANAKSAGORO, FIDIO, PROTAGORO kaj SOFOKLO.
PERIKLO
Kiel vi fartas, amikoj? Kaj Protagoro kun vi? (Eniras Sofoklo.) Bonan vesperon, kara Sofoklo.
SOFOKLO
En la urbo oni diras, ke Elpiniko aranĝis ĉi tie ian atakon, ke ŝi alkondukis ebrian popolamason kun ponardoj...
PERIKLO
Malgranda skandalo! Sed mi vidas, ke mi faris bone, restiginte vin en Atenoj. Mi atendis la ribelon, ĉar mi kaptis la perfidajn leterojn de du potenculoj Atenaj al la Spartana militestro, al kiu ili promesis en la okazo de nia malvenko sian helpon. Post la unua ekŝanceliĝo de niaj vicoj komencis malaperadi filetoj de l’ aristokrataro kaj alportis sendube al siaj patroj la ĝojigan sciigon pri la venko de la Spartanoj.
ANAKSAGORO
Doloriga estis por ni la necerteco....
SOFOKLO
La urbon plenigis la siblado de serpentoj.
FIDIO
Sed kiel finiĝis la batalo?
PERIKLO
Ni renkontis la Spartanojn en la nombro dufoje pli granda ol la nia. Rimarkinte sian superecon, ili tuj ekatakis nin kaj rompis en kelkaj lokoj niajn kolonojn. Estis unu momento de senordo, en kiu ni perdis la tutan esperon, precipe kiam la Tesalanoj forŝiriĝis de ni kaj transiris al la malamiko. Tamen mi feliĉe rekunligis la distranĉitajn rotojn kaj rebatis la atakon. La Spartanoj ankoraŭ pli furioze reatakis, sed ni forĵetis ilin ĝis la fortifikaĵoj. Ses fojojn ili penadis disbati la muron de nia armeo kaj ĉiufoje estis deciditaj reiri. Fine, vidante la vanecon de sia fortstreĉado kaj timante, ke ni ne alkonduku novan helpon, ili proponis interrompi la batalon, deviginte sin forlasi Attikon kun la kondiĉo, ke ni malfermos al ili liberan reiron. Mi konsentis kaj alvenis ĉi tien por ekaŭdi la volon de l’ popolo. Mi subtenos la traktaton, ĉar unue mi deziras liberiĝon de la tre danĝera malamiko kaj poste... mi komencos kapti kaj neniigi tiujn amikiĝintajn kun ili krokodilojn, kiuj englutas la popolon kaj hipokrite ploras pri ĝia malfeliĉo. Mi instruos tiun ĉi popolon serĉi siajn rajtojn kaj metos sur la tombon de Efialto oferon de venĝo. Verŝajne la morto antaŭsciigis lin pri sia alveno, ĉar forirante por eterna ripozo, li diris al mi: se mi pereos, defendu malprave suferantajn sen mi, kiel vi defendis ilin kun mi. Bedaŭrinde lian mortiginton mi ne trovis. La tero ne tremas, kiam tiu ĉi krimulo paŝas sur ĝi. Mi devus antaŭe doni la raporton pri la batalo kaj prezenti la traktaton al la arĥontoj kaj al la areopago, sed ĉar mi scias, kiom da memamaj kaj venditaj al la Spartanoj animoj kaŝas sin en tiuj noblaj korpoj, mi preterpaŝos ilin kaj turnos min senpere al la popolo kaj tiamaniere mi ekcelos novan ekbaton en tiun ĉi putrintan konstruaĵon de l’ areopago, kiun Efialto komencis detrui.
SOFOKLO
Kie estas lia korpo?
PERIKLO
Soldatoj ĝin kondukas post mi kaj mi starigos ĝin al la vido publika kaj montros okulvideble al la popolo, kiel pereas ĝiaj defendantoj. Ni iru... Ankoraŭ hodiaŭan nokton mi devas reveni al la tendaro.
VIRINO (elŝoviĝante el post la kolono)
Periklo...
ANAKSAGORO (haltigante ŝin)
Ne senmaskiĝu...
PERIKLO (rimarkinte ŝin)
Kiu estas ĉi tio?
ASPAZIO (forĵetante la vizaĝkovrilon)
Mi.
PERIKLO
Aspazio!
PROTAGORO, FIDIO, SOFOKLO
Aspazio!
PERIKLO
Kion vi faras ĉi tie?
ASPAZIO
Vi min demandas kvazaŭ en Atenoj estus alia koro batanta per egala malkvieto pro vi. Mi alkuris ĉi tien por kontroli la terurajn sciigojn kaj restis, esperante, ke eble kiel Elpiniko al sia frato, mi purigos al vi la piedojn de polvo, alportos akvon kaj...
PERIKLO (kaptante ŝiajn manojn)
Ah! ne ŝercu, mia kara!... Anaksagoro konas ŝin — Fidio, Sofoklo, Protagoro — jen mia plej kora... amikino, kun kiu bonvolu lasi min por momento kaj sciigi, kiam la popolo amasiĝos.
PROTAGORO (forirante, al Anaksagoro)
Mi farus tion saman, se min vizitus tiel ĉarma amikino.

SCENO DEKA

PERIKLO kaj ASPAZIO, poste CIMONO.
PERIKLO
Kiel bone estas, ke vi alvenis ĉi tien. Vi ne timis fremdajn virojn?
ASPAZIO
Mi pensis pri nenio krom pri tio, kio okazis kun vi. Cetere estis ĉi tie Anaksagoro, kiu rekonis min laŭ la voĉo kaj kune kun Fidio riproĉis Protagoron pro lia malafabla mokado.
PERIKLO
Protagoro ofendis vin?
ASPAZIO
Li pensis, ke mi estas unu el tiuj, kiuj venas vin... dormigi.
PERIKLO
Mi ĵuras, ke krom mia edzino vi estas la unua...
ASPAZIO
Mi supozis, ke, kiel la doma instruisto, li konas viajn interrilatojn kaj kutimojn.
PERIKLO
Li estas homo ribelema kaj sarkasma, sed kvankam li ne unu fojon pruvis sian bondeziron por mi kaj sendube nur pro eraro kaj petolo ofendis vin, la lastan fojon li hodiaŭ ektuŝis mian manon.
ASPAZIO
Vi diras, ke li estas por vi bondezira kaj eble li estus por vi bezona?
PERIKLO
Jes, sed tio ĉi ne estas grava afero.
ASPAZIO
Kontraŭe. Mi ne dezirus forigi de vi iun ajn, kiu estas kapabla helpi viajn intencojn. Permesu, ke mi mem punu Protagoron. Vi okupu vin pri la malamikoj, kiujn vi havas en granda, tre granda nombro. Kiam mi trapasis la urbon, ĝi bruegis kiel maro kaj en ĝi kvazaŭ arego da minace knarantaj mevoj turniĝis la bando da sinjoraj servuloj kun Elpiniko en la fronto. Mi deziregis tiam, ke vi ekstaru en tiu ĉi maro forta kiel ŝtonego kaj ke tiuj furiozaj ondoj disbatiĝu senforte de via brusto. Ah, kiom da fojoj dum tiuj ĉi kelkaj tagoj mi mortis de timo kaj malespero. Kaj tamen mi neniam estis timema, tia faris min nur la amo.
PERIKLO
Stelo mia, ŝajnas al mi, ke dum nia disiĝo mi estis en mallumo kaj nur nun mi ree ekvidis helecon. Antaŭ mia penso konstante pendis via ĉarma bildo, kiu estis por mi ebriiga. Sur la lipoj mi sentis freŝan dolĉecon de viaj lipoj, en la okuloj penetrantan varmegon de viaj rigardoj, sur la vizaĝo molan ektuŝeton de viaj haroj. Kaj jen ree mi estas apud vi, Aspazio, vi ĉarma rideto de l’ naturo! La patrino gravediĝis per vi sendube en sonĝo, en kiu revigis ŝin ĉiuj belecoj de l’ tero. Se Dio vin rimarkus, li forlasus la ĉielon. La rigardo glitante sur via figuro elvokas en miaj nervoj plezuregajn ektremojn kaj varmigas en la vejnoj la sangon ĝis bolado. Mi malsobriĝas de vi.
ASPAZIO
Kaj tamen vi devas esti sobra... tie amasiĝas la popolo.
PERIKLO
Mi baldaŭ revenos kaj forveturos matene — vi restos ĉe mi — ĉu vere?
ASPAZIO
Kiel — la edzino.
PERIKLO
Edzino?
ASPAZIO
Vi ja eksedziĝis...
PERIKLO
Sed, hodiaŭ...
ASPAZIO (gaje)
Por kelkaj oraj moneroj pastro ne sole el la lito sed ankaŭ el la tombo leviĝos kaj je nia nomo buĉos por la diofero kelkajn grasajn bovidojn, kiujn li poste je dia nomo formanĝos. Mia patrino atendas min antaŭ la domo kaj benos nian edziĝon, viaj amikoj kantos la edziĝan kanton.
PERIKLO
Mi ne estas preparita por ĉi tio... Oni devus antaŭe forigi la malhelpaĵojn... Vi neniam postulis ĉi tion...
ASPAZIO
Ĉar vi ankaŭ ne postulis de mi pruvon de l’ amo, kiun sen perdo de l’ honoro mi ne povus al vi doni. Sed ne pensu, ke oferdonaco, banado en la akvo el la fonto destinita por gefianĉoj, formanĝado de kukaĵoj kaj elaŭskultado de edziĝfestaj kantoj, — ke ĉiuj tiuj ceremonioj edziĝaj faras laŭ mia opinio sankta kaj leĝa la ligon de sin reciproke amantaj koroj. Tute ne, se la mondo ne estus senpensema, se ĝi ne malrespektus homojn liberigitajn de ĝiaj antaŭjuĝoj, se tiuj lastaj ne estus enradikiĝintaj en plej bonajn animojn — mi restus ĉi tie por ĉiam kaj mi eĉ ne dirus al la sklavoj, ke mi estas via edzino. Sed tiu ĉi nia mondo, kiu kreis al si malĉastajn diojn por ilin senpune imiti, dispremus min per malrespekto kaj stampus sur mia frunto la nomon de hetero. Kaj ankaŭ vi Periklo konsentus kun ĝi, ĉar kiam mi ekparolis al vi pri edziĝo, vi forpuŝiĝis mirigita. Viro por konvinki sian amatinon pri la amo havas milojn da rimedoj, sed pri sia estimo nur unu — edziĝon. Por mi via estimo valoras tiom, kiom via amo. Mi povas resti kaj plue tiu Aspazio, antaŭ kiu genuas la plej potenca homo en Atenoj, sed reĝino en lia dormejo kaj malhonorita servulino en lia tuta vivo kaj patrino de liaj forpelitaj el la societo infanoj — mi ne estos! Por tio ĉi mi posedas tro malmulte da bruta voluptemo kaj tro multe da homa fiero!
PERIKLO (konfuzita)
Vi forgesas mia kara, ke vi ne estas regnanino Atena, ke oni ne rekonus en vi mian edzinon, niajn infanojn oni ne enskribus en la leĝan genealogion...
ASPAZIO
Sekve, estas pli bone sen ia kontraŭstaro kondamni ilin al disŝiro de ĉiuj malbonaj sortoj kaj ĵeti en la faŭkon de tiu ĉi raba monstro, kiu sin nomas leĝo regnana! Mi tiun ĉi krimon ne plenumos! Por vi viroj estas gloro batali pro la regado de aristokrataro aŭ demokrataro, pro respubliko aŭ monarĥio, pro privilegioj de areopagoj kaj kunvenoj popolaj, sed levi batalan flagon de maljustaĵoj kontraŭ homo ne posedanta nobeligitajn antaŭulojn — tio estas celo, kiu ne indas vian grandecon. Mi ne estas regnanino, miaj infanoj ne estus enskribitaj en la genealogiaj libroj, sed vi estas ja potenculo! Se vi dezirus, mi ne starus kun miaj infanoj tiel malalte, kiam vi staros alte. Sed vi timas batalon... vi min ne amas kaj eble eĉ ne deziregas!
PERIKLO
Aspazio!... Ĉesu!...
ASPAZIO
Ha, ha, ha, ĉu nervoj viaj ankoraŭ tremas plezure kaj la sango bolas?... Ĝis revido, ĉagrenita amato. (Laŭta parolado post la scenejo.)
PERIKLO
Aŭskultu min... (Al la eniranta sklavo) Kio okazis tie?
SKLAVO
Kelkaj regnanoj alkondukis Cimonon, kiu deziras interparoli kun mia sinjoro.
PERIKLO
Cimono? Petu lin eniri. (Al Aspazio) Mi petegas vin — atendu — eniru en tiun ĉi ĉambron. (Aspazio foriras.)

SCENO DEKUNUA

CIMONO kaj PERIKLO.
CIMONO
Vi certigis min apud Tanagro, ke mi povas sendanĝere reveni Atenojn kaj ke vi elpetos por mi la revokon el la eksilejo. Ĝis nun mi ne scias, ĝis kia grado mi povas konfidi al viaj vortoj. Apenaŭ mi aperis sur la strato, oni ekkaptis min kiel forkurinton kaj, kiam mi defendis min per via nomo, oni min alkondukis ĉi tien. Se mi eĉ estus meritinta punon, tamen mi ne meritis mokturmentadon de tiu ĝi kanajlaro. Bonvolu ja publikigi al tiuj nudpiedaj regnanoj, kiuj atendas tie, al kiu mi apartenas nun.
PERIKLO (alproksimiĝinte al la enirejo)
Cimono estas mia gasto kaj baldaŭ estos la via.
CIMONO
Mi ilia gasto? Fulmotondro! ne insultu min! Mi malestimis nigran popolamason, kiam mi ordonis al ĝi, kaj mi malestimas ĝin ankoraŭ pli, kiam ĝi ordonas al mi.
PERIKLO
Kaj kun tiu ĉi sento vi volis partopreni en la batalo apud Tanagro, kiam ia bandito el via partio, kaŝita en niaj vicoj, perfide mortigis la dormintan Efialton?
CIMONO
Mi estis nur estro de la soldatoj, sed ne de la banditoj: la raporton pri tiu ĉi krimo sekve mi ne intencas doni al vi, kiel mi ne postulas ĝin de vi pri la morto de miaj cent amikoj, kiuj partoprenis en la batalo kaj ĉiuj mortfalis por vin konvinki, ke ni ne scias perfidi.
PERIKLO
Mi ne dubis pri vi.
CIMONO
Sekve kiu?
PERIKLO
La armeo ekscitita per la mortigo de Efialto postulis, ke oni vin retenu.
CIMONO
La armeo Atena, kun kiu mi atingis tiom da venkoj, min kulpigis je krimo... je perfido. Grekujo — mi, kiu estis via fiero, ĉu en la fino de l’ vivo mi devas esti via honto? Dioj justaj, ĉu tio estas vero? Ne, Periklo, tian malhonoron ne postulis por mi la armeo, sed drinkuloj, diboĉuloj, ĉifonuloj, la tuta tiu ĉi via Atena popolo, kiun vi kunpelis al Tanagro, esperante, ke vi infektos per ĝi la aeron, kaj la Spartanoj, ŝtopinte la nazojn forkuros.
PERIKLO
Se tiu ĉi popolo estas tia, kulpa estas via nesatigebla avideco, via premado, via arbitreco, via fiereco, viaj perfortoj, ĉiuj deflankiĝoj de via egoismo. Vi forŝtelis de ĝi ĝiajn rajtojn kaj rekompensis ĝin per malrespekto. Vi faris ĝin malklera, malriĉa kaj koruptita kaj nun vi volas forigi de vi ĝian bildon. Sed ĝi forskuos de si la piedojn, kiuj ĝin batas, leviĝos el la humileco kaj moralfalo, reatingos siajn rajtojn. Ĝi forpelas jam Cimonojn kaj baldaŭ komencos detrui iliajn rifuĝejojn. Mi helpos ĝin en ĉi tio!
CIMONO
Vi revas... vi revas! Vi deziras suprenruli sur monton senaniman korpegon, kiu eĉ sur plej alta pinto restas malviva kaj putra. Eĉ, se vi kiel eble plej longe lavus kaj premus argilon, noblan metalon vi ne faros el ĝi. Dio konstruis la mondon kaj al la homoj li ordonis nur diveni liajn planojn. Al unuj li donis kapablecon sarki legomojn al aliaj regi; li firmigas en posteuloj la talentojn de antaŭuloj. Vane vi batalus kun la volo de l’ ĉielo.
PERIKLO
Pri agoj prudentaj kaj noblaj vi laŭdas vin mem, la malsaĝajn kaj malnoblajn vi alskribas al la dioj. Bone konata taktiko! Dume tiuj ĉi viaj kapabloj, firmigataj herede, se ili ne estas hirudoj ruinigantaj la popolon — ili estas en plej bona okazo — fortoj uzantaj liberecon. La supozata supereco do la aristokrataro estas nur ĝia privilegio. Cervon kun ligitaj piedoj facile antaŭkuros libera azeno. Trakribru ĉiujn aristokratojn tra mizero kaj sklaveco, kaj iliaj filoj forgesos, ke la patroj sciis manĝi granatojn kaj meti en elektan urnon globetojn. La popolo Atena eksilentis, sed ĝia dormetanta genio vekiĝas. Tio ne estas jam Atenoj, kiujn vi forlasis, Cimono; tio ne estas jam oportuna kuŝejo de l’ aristokrata pigmeo, sed lulilo de l’ juna grandegulo. Mi ĝin edukos, amasigos ĉirkaŭ ĝi kaj kunigos ĉiujn regnojn de Grekujo, mi turnos ĝin kune kun ili kontraŭ la kaverno de barbareco kaj perforto — kontraŭ Sparto.
CIMONO
Per kio mi povas esti al vi utila en la edukado de tiu ĉi grandegulo?
PERIKLO
Por ni estus sufiĉe da loko en Atenoj, por niaj partioj tro malmulte. Kiel la plej granda militestro en Atenoj — servu vian patrujon, sed kiel gvidanto de l’ aristokrata partio vi devas cedi. Ĉu vi volas veturi Egiptujon kaj forigi de tie la Persojn?
CIMONO
Kaj poste?
PERIKLO
Ĉu ni jam estos en sendanĝero? Por la tuta vivo sufiĉos al vi da milito.
CIMONO
Sekve, mi jam neniam revenos ĉi tien?
PERIKLO
Neniam!
CIMONO
Terura verdikto! Esti eterna vagulo... ne ekvidi eĉ antaŭ la morto la patrujon, kiun mi tiel adoris — senkompata destino!
PERIKLO
Ĝi devas esti plenumita.
CIMONO
Mi veturos!
FIDIO (eniras)
La popolo kolektiĝis kaj atendas.
PERIKLO (al Cimono)
Ni rapidu.
ASPAZIO (alkurante el la ĉambro)
Mi estas ĉi tie.
PERIKLO (al Cimono)
Cimono jen mia... edzino.
CIMONO
La dua. Ĉu mi povas scii, kies filino?
PERIKLO
De Arioĥo el Mileto.
CIMONO
Ne regnanino atena? (Ili eliras.)

SCENO DEKDUA

ASPAZIO, poste ŝia PATRINO.
ASPAZIO (al si mem)
Ne regnanino... (Dum unu momento ŝi staras sufokante la koleron, fine ŝi gajiĝas iom post iom.)
PATRINO (enŝoviĝante mallaŭte)
Periklo ordonis al mi eniri...
ASPAZIO (entuziasmigita)
Alportu al mi, patrino, florojn sur la kapon kaj lumigu la torĉon de Himeno, ĉar hodiaŭ edziĝas je mi Periklo!
(La kurteno falas.)



Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"