En malluma subtera malliberejo kun malsekaj muroj, kovritaj de ŝimo, sidis princo Serèbrjanij kun katenitaj manoj kaj piedoj, atendante morton. Li ne sciis, kiom da tagoj pasis de kiam li estis kaptita, ĉar la lumo ne penetris en la subterejon; nur de tempo al tempo atingis liajn orelojn malproksima preĝeja sonorado kaj konforme al ĉi tiuj surdaj kaj malfortaj sonoj li kalkulis, ke li troviĝas en malliberejo jam pli ol tri tagojn. La pano, kiun oni lasis al li, delonge estis formanĝita, la akvo en la kruĉo eltrinkita, soifo kaj malsato jam komencis turmenti lin, kiam subite neatendita bruo altiris lian atenton. Super lia kapo iu malŝlosis seruron. Ekgrincis la unua ekstera pordo de la malliberejo. La sonoj aŭdiĝis pli proksime. Ekbruis la dua seruro, kaj la dua pordo ekgrincis. Fine oni malŝlosis la trian pordon, kaj li ekaŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kondukanta al lia ĉelo. Tra fendo de l’ lasta pordo ekbriletis fajro, la ŝlosilo turniĝis krietante, kelkaj rigliloj estis formetitaj; ...