Aspazio: Akto Kvara
AKTO KVARA
(En la domo de Periklo.)
SCENO UNUA
LEJO, ASPAZIO kaj TEORO.
LEJO
Mi sciis apenaŭ pri tio, ke Periklo fine disbatis Samosanojn.
ASPAZIO
Kial do oni tenis vin tiel longe en malliberejo?
LEJO
Ili estis konvinkitaj, ke mi estas Aspazio kaj la ŝajnaĵoj fortigis ilin en tiu ĉi opinio. Ĉar kion signifis tio, ke mi alveturigis Mileton kaj donis al ĝia konsilantaro la oferitan de Diotimo monon por knabinlernejo — tion saman ja vi povis fari, des pli, ke tio estas via naska urbo kaj mi alvenis kun Periklo.
TEORO (al Aspazio)
Ĝis nun ĉirkaŭflugas Atenojn la famo, diskonigata verŝajne de Elpiniko, ke vi inklinigis Periklon al la milito kun Samoso por defendi Mileton.
ASPAZIO
Ne estas eble kalkuli, kiom da pinĉskaraboj falis sur min el kalumniaj buŝoj. Estas ja homoj, kiuj serioze diras, ke li ĉion faras sub mia inspiro. Vere, kian imagon havas la Atenanoj pri tiu granda homo, supozante, ke mi levas lin supren kvazaŭ infanon, por ke li estu pli alta ol la aliaj. Estas ja pli facile pardoni la naivecon al la Samosanoj, kiuj tenante vin, kredis, ke ili forŝtelis la edzinon al Periklo kaj ke li ŝin ne serĉas.
LEJO
Ĝis la fino ili kredis ĉi tion. Trompinte la viglecon de nia mara gardistaro kaj forkondukinte min el Mileto, ili estis tiel ĝojigitaj de tiu ĉi akiro, ke ili dancis antaŭ mi; kaj kiam ree nia eskadro alnaĝis Samoson, ili kaŝis min en profunda subteraĵo, en kiu mi trasidis du monatojn. De sklavo mi eksciis, ke la urbo estis almilitita, la antaŭa estraro forigita...
ASPAZIO
Periklo promesis malavaran rekompencon al tiu, kiu montros la lokon de via estado.
LEJO
Tio sendube ankoraŭ pli certigis ilin, ke mi estas Aspazio.
TEORO
Mi miras, ke oni vin ne mortigis.
LEJO
Eble ili esperis ricevi grandan liberigmonon kaj verŝajne nur, kiam iu eligis ilin el la eraro, ili enigis min en ŝipon kaj forveturigis Sirion, por ke mi tie pereu kaj ne rakontu al vi pri mia malliberigo. Dume — ili trompiĝis.
ASPAZIO
Mia malfeliĉulino — kiel la sorto ĵetadis vin!
LEJO
Tamen, kiam mi pripensis, ke vi deziris plenumi la volon de Diotimo, ke vin povis forporti tiu ventego — mi estis sincere danka al la sorto. Ĉar vere, kio mi estas? Senforta kaneto en torento, kiun pli forta ĝia fluo povas elŝiri kaj forporti, kaj en la loko, kie ĝi staris, akvo kunfluos, ne lasinte eĉ postsignon.
ASPAZIO
Vi ofendas min kaj vin, ĉar mi vin amas kaj vi malatentas vin. Nebona vi estas.
LEJO
Nu, ni ne alverŝu al ni la amon, ĉar koroj niaj estas plenaj de ĝi. Kion de novaĵo? Periklo honoris la mortintojn per brilega parolo, rekomendita al lernantoj por legado en la lernejoj.
ASPAZIO
Efektive, li neniam estis pli elokventa. Kiam li malsupreniris de la tribuno, kortuŝitaj viroj ĉirkaŭprenis lin kaj virinoj kronis per floroj kaj rubandoj kiel venkinton en ludoj olimpiaj. La patroj, kiuj perdis en tiu milito siajn filojn, tiel varmege de li gloritajn, ĵetis sin sur lian kolon, ploregante kaj iliaj larmoj brilis per radioj de ĝojo. La komuna entuziasmo el plej malĝojaj koroj forŝiris la funebron. En lia ĉeesto niaj malamikoj havis apenaŭ kuraĝon silenti.
LEJO
Tio estas bona. Kaj Elpiniko? — Ĉu ŝi subfosas vin ankoraŭ ĝis nun?
ASPAZIO
Ŝi svenis en ĉirkaŭpreno de Hermipo, kiu skribis ian komedion kontraŭ mi kaj volis prezenti ĝin sur la scenejo, sed oni rifuzis al li. Ha! mi forgesis pri ia interesa okazintaĵo: nia administranto aĉetis en la foiro junan sklavinon, kiu, kiel poste klariĝis, estas knabina filino de Elpiniko.
LEJO
Kaj de kiu?
ASPAZIO
Polignoto neas la patrecon, sed jesigas la patrinecon. La maljuna sklavino, kiu nun servas Teoron kaj iam servis Cimonon, diras certige, ke li kun la fratino Elpiniko estas gepatroj de tiu ĉi knabino — sed tio ŝajnas al mi jam tro neinda por lia karaktero.
TEORO
Kaj gusto.
LEJO
Ha! miaj karaj, kiu penetris la misteron, kio ne estas versimila kaj inda por tiu mondo de puraj diroj kaj malpuraj agoj!
ASPAZIO
Kiel revenĝo por tio, ke Elpiniko malnobligas la filon de Periklo, mi feliĉigos ŝian filinon: mi sendis ŝin al la patrino por postuli de ŝi almenaŭ la parton de ŝia regnaneco, ĉar alie ni zorgos pri ĉi tio.
LEJO
Sed tiu furiulino freneziĝos de furio. Ŝi sendube estas dispremita, se vi permesas al vi tiel dolorige ŝin inciti.
ASPAZIO
Sendube. Periklo regas en Atenoj ĉiopove, kiel nur genio povas regi. La popolo respektas kaj adoras lin, ĝi estras sin mem, ĝuante ĉiujn bonaĵojn de la firma paco. Atenoj estas jam ne la plej altkreska branĉo de Grekujo — sed ĝia ĉefa trunko, el kiu kreskas plej sanaj branĉoj, ĝi estas centro de l’ politika vivo, plej ĉefa sanktejo de l’ scienco kaj arto. La diino de l’ saĝeco, skulptita de Fidio, videbla el malproksimo, brilanta per oro, marmoro, elefantosto, havas rajton rigardi fiere el Panteono, ĉar ŝi estas simbolo de l’ grandeco de la plej glora inter ĉiuj urboj, kiuj iam ajn ekzistis sur la terbrusto.
LEJO
Ĉu la areopago, la arĥontoj, ĉu diversaj aristokrataj putretaĵoj mortas trankvile en publikaj ruinaĵoj kaj ne intencas repreni sian antaŭan potencon?
ASPAZIO
Ne, ligitaj ili reviĝas per la rememoroj pri la estinteco, sed la estantecon ili cedis al ni.
TEORO
Tamen Tucidido, ilia estro, revenis el la ekzilejo.
ASPAZIO
Tiu bruema tabano kun sia mallonga pikilo por ni ne povas esti danĝera. Tia vekilo estas eĉ utila por la energio de demokratoj, por ke ĝi ne ekdormu.
LEJO
Kien rapidis tiel Periklo, ke li min apenaŭ salutis traflugante.
ASPAZIO
Al Anaksagoro, kies la plej amata filo estas malsana kaj kiu en malespero perdas momente la konscion.
LEJO
Li, indiferenta filozofo kun glaciigitaj sentoj...
ASPAZIO
La doloro disŝiris al li la tutan filozofion.
LEJO
Ĉu Eŭripido priploras ankoraŭ Diotimon?
ASPAZIO
Li edziĝis kaj ree eksedziĝis, ĉar lin perfidis kaj la dua edzino.
LEJO
Ha, ha, ha. (Eniras Periklo, enkondukante Anaksagoron.)
SCENO DUA
LA SAMAJ, PERIKLO kaj ANAKSAGORO.
ASPAZIO
Kiel li fartas?
PERIKLO
Sidiĝu Anaksagoro. (Al Aspazio.) Li mortis.
ANAKSAGORO (eksaltinte de la seĝo)
Li mortis? Li jam ne vivas kaj neniam vivos? La ligiloj de l’ mondo krevas, ĝiaj muroj krakas, falas sur min la firmamento ĉiela!... Ke ĝi dispremu plej rapide mian bruston! Terure!
PERIKLO (sidigante lin)
Kvietiĝu, amiko.
ANAKSAGORO
Se min volus ĉirkaŭpreni la kvieto de tombo, se la tero min komencus ensorbi...
PERIKLO (al Aspazio)
Mi ne supozis, ke la morto de tiu infano tiel dispremos lin. Li volis sin mortigi. Kvietigu lian doloron, kiel vi povos; mi devas rapidi en la juĝejon, ĉar oni komencis kontraŭ li proceson kriminalan kaj alsendis alvokon aperi tuj. Teoro, Lejo iru al lia malsana edzino kaj helpu ŝin en la enterigo de l’ korpo. Sofoklo kaj Fidio jam estas tie. (Li eliras kun Lejo kaj Teoro.)
SCENO TRIA
ASPAZIO kaj ANAKSAGORO.
ASPAZIO (proksimiĝante al Anaksagoro)
Anaksagoro paciĝu kun la nepreco.
ANAKSAGORO
Al kiu kaj al kio estis bezona tiu nepreco? Neniu prudenta kaj sentanta estaĵo plenumus tian krimon; nur la senanima naturo povis esti tiel kruela. Se ĝi havus konscion pri sia ago, ĝi haltigus terurigita la tutan movon, estingus la lumojn sur arkaĵo ĉiela kaj kovrus sian monstran vizaĝon per la morttuko de eterna nokto. Kio ĝi estas? Min ĉirkaŭas senmezura mallumo, kaj en ĝi lumas... li!
ASPAZIO
Kara majstro, fortigu vin iomete per la propra filozofio. Vi ja mem instruis, ke ni estas nur ŝanĝemaj formoj de la esto, malaperemaj ondoj sur la oceano de materioj.
ANAKSAGORO
Forŝiru de mi tiun malplenan kranion, el kiu forflugis la saĝeco kaj frakasu ĝin kiel malnovan paton, en kiu nenio jam rostiĝos. Jes, mi malgrandiĝis, kuntiriĝis, restis de mi apenaŭ tiom, kiom estas necesa por enteni la doloron. Kaj tamen ŝajnas al mi, ke tiu doloro plenigas la tulan spacon. Ordinare homo ekscias aŭ ekmemoras pri iu ajn sia organo nur tiam, kiam ĝi ekdoloras. Kaj mi sentas nur nun, ke mi havis tro grandan koron. En tiu koro malfermiĝis senfunda abismo, en kiu la tutmondo malaperas tiel, kiel hajlero en profundegaĵo de vulkano. Sur rando de kratero staras pala spirito de mia filo. Sekve, ne mi, sed la flamoj de enteriga ŝtiparo ĉirkaŭprenos kaj kisos lian karan korpeton? (Li ekstaras, volante foriri.) Mi ne permesos!
ASPAZIO (haltigante lin)
Estu almenaŭ viro, se vi ne povas jam esti filozofo.
ANAKSAGORO
Pardonu min...
ASPAZIO
Vi mem estas malbona via lernanto. En la unua pli dolora provo disŝiriĝis via scienco kiel aranea reto. Kial do vi kovris per ĝi la mensojn al la aliaj kaj al vi mem?
ANAKSAGORO
En la juneco mi ne disdonadis pecetojn da mia koro al koketulinoj: forigita de l’ mondo mi ŝparis grandan provizon da sentoj, kies parteton forprenis la edzino kaj el la resto konstruiĝis granda amo por tiu infano. Mi pli facile imagis al mi mian estadon sen unu mezuro, ol sen li. Mi almozus sur vojoj, dum varmegoj kaj frostoj, mi ne kovrus la piedojn kaj la vizaĝon eĉ per folieto krataga, dum ventego mi ne rifuĝus eĉ sub kampan papavon — se li nur povus vivi. Li mortis. Neniu tie — super la steloj — aŭskultas homajn dezirojn, ĉar alie neniu rifuzus mian peton.
ASPAZIO
La voĉo de homaj deziroj estas la plej mallaŭta inter ĉiuj, kiuj sonas en la naturo, ĉar ĝi alflugas apenaŭ ĝis la oreloj de proksime starantaj amikoj. Ekster ili ĝi silentiĝas aŭ resonas ne pli laŭte ol la bruo de cedraj pingloj. Nek la unua kaj nek la lasta vi estas neaŭskultita; miloj da malfeliĉuloj trairas la vivon, kiu sekigas al ili la salivon kaj domaĝas guteton da pluvo por la sekiĝinta buŝo. Leviĝu majstro, montru, ke la tondro, kiu disŝiris vian koron, ne frakasis al vi la kapon. Ĉu vi estus kapabla genufleksiĝi kaj klini la frunton antaŭ ĝia abomena potenco? Ne, Anaksagoro, por tiu humiliĝo vi estas tro granda. La neelpetebla nepreco mortigis vian filon, sed per tuta sia potenco ĝi ne efikos, ke vi ĝin ne esploru, ne nomu blinda, kruela kaj senprudenta.
ANAKSAGORO
Efektive, mi devas reĵeti tiun ŝtonegon, kiu falis sur min. Li konsilus al mi tion saman. Hodiaŭ ankoraŭ li demandis min: ĉu vi finis jam vian verkon pri la naturo? Pro kio oni vin alvokas al la juĝejo, ĉu pro tio, ke vi pensis? Kisu min — li diris — kaj etendis siajn malgrasajn manojn. Konstante rigardas min tiuj larĝigitaj pupiloj... Eble ilin ne kovris ankoraŭ la palpebroj? Eble li ne mortis? Fileto mia! (Li ploras.)
ASPAZIO (kortuŝita)
Ploru!... (Eniras Periklo kun Fidio.)
SCENO KVARA
LA SAMAJ, PERIKLO kaj FIDIO.
PERIKLO
Kara amiko...
ANAKSAGORO
Li vivas?!
PERIKLO
Vi devas elporti la duan teruran ekbaton: Tucidido kulpigis vin pro publika insulto de la religio kaj sendia komentariado de mitoj kaj, kiel pruvo, li almetis vian skribaĵon. Pro tia kaŭzo la juĝejo komisiis tuj aresti vin kaj apenaŭ, dank’ al mia peto, ĝi haltigis la plenumon de la ordono ĝis la fino de la enterigo de via filo.
ASPAZIO
Sekve, la fortranĉita kapo de Meduzo rekreskas? Sekve la interbatalo ne estas finita kaj la mortintoj en ĝi reviviĝas?
FIDIO
Ĝi estas la lastaj ektremoj antaŭ la morto.
ANAKSAGORO (al Periklo trankvile)
Konduku min en malliberejon.
PERIKLO
Vi povus ja neniam eliri el ĝi.
ANAKSAGORO
Por kio?
PERIKLO (severe)
Anaksagoro ne mortigu vin mem, ĉar ne por tio ni portis tiom da jaroj standardon de progreso, por ke vi propravole trapiku vin per ĝia akra pinto, kiam vi povas ankoraŭ ĝin teni glore.
ANAKSAGORO
Kion mi devas fari?
PERIKLO
Senprokraste forlasi Atenojn kaj malproksime de ili atendi la aljuĝon. En la haveno staras komerca ŝipo, kiu hodiaŭ fornaĝas al Mizio — tie Fidio konfidos vin al lia konata piloto.
ASPAZIO
Pri ĉio, kion vi lasas, ne ĉagreniĝu. La edzinon ni sendos tuj post vi.
ANAKSAGORO
Kaj ĉu vi donos al ŝi la urnon kun la cindro de mia filo?
PERIKLO
Bone.
ANAKSAGORO
Ĝi anstataŭos por mi la teron de l’ patrujo. Ne, Fidio, forĵetu el Atenoj la trabrulintan skorion kaj vi, Periklo, sciigu min, ke ili, liberiĝinte de mi, estas feliĉaj.
ASPAZIO (donante al li saketon kun mono)
Prenu kiel de filino. Vi estis ja por mi patro jam tiam, kiam la Atenanoj forviŝis de si malrespekte mian ombron kaj ne volis spiri per la sama kun mi aero. Amu min tiel ĉiam. (Ŝi kisas lian kapon.)
PERIKLO (ĉirkaŭprenante Anaksagoron)
Amiko... la sorto ne forŝovas vin de mi, sed forŝiras.
ANAKSAGORO (al Fidio)
Ni iru do... Neniam mi revidos la filon, neniam mi revidos vin. Kiun nun rigardos miaj lacigitaj kaj forploritaj okuloj....
FIDIO
Malfeliĉa Prometeo, la dio ree venĝas pro la forŝtelita de li fajro de l’ saĝeco. (Li eliras kun Anaksagoro.)
SCENO KVINA
ASPAZIO kaj PERIKLO, poste TRAKSO.
ASPAZIO
Periklo kara, vi antaŭsentas ion malbonan aŭ kaŝas ĝin de mi. Kial vi ordonis al Anaksagoro forkuri el Grekujo?
PERIKLO
Alie li estus malliberigita kaj eble kondamnita al morto.
ASPAZIO
Ĉu Anaksagoro povus esti malliberigita kaj kondamnita al morto en Alenoj, kie regas Periklo! Kion signifas ĉi tio, mia kara? Ĉu tiu popolo, kiu estas lin juĝonta, vin subite ĉesus obei? Suprenrampante la altecon, kiun vi atingis, vi enkondukadis gravajn leĝojn, detruadis jarlongajn regularojn, iniciatis militojn — kaj hodiaŭ, ekstarinte sur la pinto de gloro kaj influo vi ne estus kapabla defendi la amikon? Mi ne povas ĉi tion kompreni.
PERIKLO
Oni lin kulpigis pro insultado de la religio, pro neado de dioj...
ASPAZIO
Sekve?
PERIKLO
Se oni min iam ajn kulpigos pro tio, mi ne povos min senkulpigi eĉ antaŭ tiuj, kiujn mi feliĉigis, sed mi tuj forlasus la landon. El mortaj senformaj buloj de marmoro Fidio ĉizas statuojn, sur kiuj li skulptas ĉiujn signojn de beleco; sed ĉiu lia ĉefverko puŝita de fremda mano renversiĝos kaj mortigos sian kreinton malgraŭ tio, ke ĝi ŝuldas al li sian eston. Simile agas ofte kun siaj defendantoj popolo. Oni povas kun ĝi transturni la teron, kondiĉe, ke ĝi ne ekvidu, ke per tio oni difektas ĝian ĉielon; oni povas ĝin levi kontraŭ homoj, kondiĉe, ke ĝi ne rimarku en tio ofendon de dioj; ĝi elverŝos sian sangon por plej noblaj ideoj, sed ne ektuŝos plej sensencan superstiĉon religian. En la politikaj kaj sociaj opinioj dum la lastaj jaroj dispecetiĝis ankaŭ multego da antikvaj kredoj, la bankroto de la aristokrataro difektis iomete la mitologian komercon, kies spekulaciantoj sendube komencis klarigi al la popolo, kien ĝi atingis kaj kiu direktas ĝin al senpieco. Kun tiu kolero de l’ popolo oni ne devas ŝerci, mi esperas tamen, ke Anaksagoro estos nur unu sola propeka kapro.
ASPAZIO
Kaj li povus tion eviti, se vi, edukinte la popolon politike, edukus ĝin samtempe spirite. Ĝi ekposedis rajtojn, akiris bonstaton, sed restis malklera, nekapabla vin sufiĉe kompreni, ĉiam ema kontraŭstari siajn proprajn majstrojn kaj bonfarantojn.
PERIKLO
Eĉ por unu momento Atenanoj ne donis en miajn manojn la regadon, kiu ebligus al mi rapidigi la progreson. Mi agis ekskluzive per la forto de konsiloj kaj penoj, ne kiel arĥonto, ne kiel membro de l’ areopago, ne kiel altrangulo de la regno, sed kiel ĝia unua regnano. Ŝajnis al mi, ke mi faris ĉion, kion povas nur plenumi la forto de privata homo. Dume, en la fino de mia vivo, kiam mi komencis jam revi pri la dankeco de la samlandanoj kaj ne pri novaj meritoj, vi riproĉas al mi malkapablecon, vi, al kiu mi konfesadis miajn intencojn, kun kiu mi kune laboris, vi, mia kara edzino.
ASPAZIO
Periklo! Eble nur la disiĝo kun la amiko agordis vin tiel maljuste kontraŭ mi. Ĉu mi kuraĝus riproĉi malkapablecon al vi, kiu transformis la duonon de Grekujo kaj kiu donis alian direkton al ĝia historio. Ŝtoniĝu antaŭe al mi la lango! Sed ĉar mi estis via kunlaborantino, mi havas almenaŭ rajton montri al vi la mankojn de nia laboro. Jes, kara edzo, estas necese klerigi la popolon, ĉar, ĉio, kion vi konstruis sur tiu ĉi kruda maso, ne estos daŭra.
PERIKLO
Ĝi estas granda tasko, kaj mi penus ĝin solvi, se mi havus vian aĝon. Bedaŭrinde, mi staras je dudek jaroj pli malproksime ol vi kaj sentas jam en la brusto malvarmon de maljuneco.
ASPAZIO
Vi estas nur per longa batalado kaj laborado lacigita. Se iom post iom vi ripozos kaj okupos vin per la afero de senpagaj popolaj lernejoj...
PERIKLO
Se tiu ĉi devo apartenas al mi...
ASPAZIO
Mi aldonus ankoraŭ la alian.
PERIKLO
Kian?
ASPAZIO
Vi devas peni forpeli el Atenoj ĉiujn aristokratojn, kiuj konspiras kontraŭ la demokrataro.
PERIKLO
Se mi eĉ povus fari ĉi tion, mi ŝanceliĝus.
ASPAZIO
Kaj mi — ne. Deŝirado de folioj aŭ fortranĉado de trunketoj ne ekstermos lolon — oni devas ĝin elŝiri el la tero ĝis la plej malgrandaj radiketoj. Inter ni kaj la oligarĥio ekzistas ne sole diferenco de konvinkoj sed ankaŭ diferenco de rimedoj. Ni batalas noble, niaj kontraŭuloj malŝatas nenian malnoblecon. Tiun ĉi lolon vi nepre devas ekstermi el Atenoj. Vi iris tiel malproksime, ke la reston de l’ vojo vi trairos facile. Kaj nur sur ĝia fino staras via celo. (Eniras Trakso.)
TRAKSO
Elpiniko lasis la sklavinon ĉe si kaj diris, ke interŝanĝe ŝi aĉetos kelkajn viajn filinojn kaj alsendos ilin.
PERIKLO (severe al Trakso)
Ĉu ci ne scias ankoraŭ, kiel al ci estas permesate paroli kun cia sinjorino!
ASPAZIO
Mi ja klare komisiis al ci rekonduki la sklavinon.
TRAKSO
Kion mi povis fari, se la servistoj de Elpiniko tuj forkaŝis ŝin.
PERIKLO
El ciaj okuloj trarigardas mensogo. Memoru, se mi ekscios, ke ci helpis la retenon de tiu ĉi knabino, mi ordonos ŝian nomon elbruligi sur cia frunto. For! (Post la foriro de Trakso.) Kelkajn fojojn oni jam avertis min, ke li estas fripono.
ASPAZIO
Mi volis savi la malfeliĉulinon kaj eble mi ŝin pereigis. Sed ne, ŝi estas ja sklavino de Teoro, kiu havas rajton ŝin repostuli. (Eniras Eŭripido.)
SCENO SESA
LA SAMAJ kaj EŬRIPIDO.
EŬRIPIDO
Ĉu Anaksagoro estas en arestejo?
PERIKLO
Ne.
EŬRIPIDO
Oni diris al mi, ke ne estas permesite al li eĉ enterigi la filon. Via rifuĝejo estas fermita kaj ĝiaj edukatinoj trairos al la propraĵoj de la regno.
ASPAZIO
Kiu administris tiel?
EŬRIPIDO
Arĥonto. Mi mem vidis, kiel li forsendis ilin kun gardantoj en la juĝejon.
PERIKLO
Hola! Periklo vivas ankoraŭ! (Eliras.)
SCENO SEPA
ASPAZIO kaj EŬRIPIDO.
ASPAZIO
Kio do fariĝis?
EŬRIPIDO
La tutaj Atenoj rigidiĝis en tomba silento, kiun trakuras nur subpremataj murmuretoj de malĝojo aŭ kolero.
ASPAZIO
Ĉu kaŭze la proceson de Anaksagoro?
EŬRIPIDO
Inter aroj de la regnanoj, disĵetitaj en la urbo, kuras duonvortetoj, antaŭsciigantaj pli grandan ventegon.
ASPAZIO
Periklo ĝin dispelos.
EŬRIPIDO
Kie estas Anaksagoro?
ASPAZIO
En sendanĝero. Li forkuras Afrikon.
EŬRIPIDO
Dankon al vi. De unu horo mi la unuan fojon ekspiris pli libero. Homoj elfalis el mia koro, ne multaj restis en ĝi kaj antaŭ ĉiuj li — mia estiminda instruisto. Atenoj jam trosatigis min per enuo kaj abomeno, mi ne povas kun ili ŝimi kaj putri. Ĝis nun mi kontraŭstaris la intencon ilin forlasi, hodiaŭ la persekutado de Anaksagoro forigas min el tiu ĉi urbo. Mi forveturos kaj haltos nur tie, kie estos pli bone aŭ almenaŭ alie.
ASPAZIO
Leviĝu do ni ĉiuj kvazaŭ aro da koturnoj kaj forflugu en landojn pli varmajn. Ne, Eŭripido, tio estus tro birda.
EŬRIPIDO
Enkreski oni povas nur en la teron, varmigitan de suno de amo, sed ne malvarmigatan de frostoj de perfido. Min ekamis nenia estaĵo kaj ĉiuj perfidis.
ASPAZIO
Kaj Diotimo? Ŝi eĉ ne promesis al vi, ke ŝi vivos.
EŬRIPIDO
Sed ŝi jam ne ekzistas kaj mi ree estas solulo. Neniam diru, ke Eŭripido estas malforta, kaprica, timema kaj Periklo forta, kuraĝa kaj persistema, ĉar Eŭripido ne havis apud si tian virinon, kian Periklo havas en vi. Homo nur tiam batalas, kuraĝe sur la kampo publika, kiam hejme sentema koro rekompencas al li ĉiun perdon de fortoj. Se min amus Aspazio... mi nur demandus ĉiam, kio estas en la mondo por akiri kaj mi akirus.
ASPAZIO
Malsukcesoj vin tre disbatis: forveturu do kaj revenu hardita. Via granda spirito ne devas krevi sub ekbatoj de l’ vivo.
EŬRIPIDO
Restu sana Aspazio, sola virino, kiun mi ne malbenis. (Eniras Protagoro.)
SCENO OKA
LA SAMAJ kaj PROTAGORO.
PROTAGORO
Mi ne trovas ĉe vi Fidion?
ASPAZIO
Ne.
PROTAGORO
Kie mi povas lin trovi?
ASPAZIO
Li baldaŭ alvenos ĉi tien.
PROTAGORO
De kie?
ASPAZIO
Li mem diros al vi.
PROTAGORO (kun akcentado)
Kaj tamen vi devas ĝin klarigi al mi — kaj kiel eble plej baldaŭ.
ASPAZIO
Ĉu io minacas al li?
PROTAGORO
Kie li estas?
ASPAZIO
Li forkondukis Anaksagoron al la haveno.
PROTAGORO
Mi dankas. (Li foriras.)
ASPAZIO (haltigante lin)
Protagoro, kial vi serĉas lin?
PROTAGORO
Lia statuo de l’ diino Ateno ekŝanceliĝis sur Partenono.
ASPAZIO
Mensogo!
PROTAGORO
Mi havas pli da tempo por perdi ol li, mi restos do unu momenton por vin kvietigi. Sed vi, Eŭripido, kuru al la haveno, kaj, se vi renkontos Fidion, konsilu al li eksidi unuan forirantan ŝipon, ĉar li estas kulpigita.
ASPAZIO
Kulpigita? Pro kio?
EŬRIPIDO
Mi iras. (Li eliras.)
PROTAGORO (kiu murmuretis kelkajn vortojn al Eŭripido)
Pro tio, ke li malbone starigis la statuon.
ASPAZIO
Kaj pro tio li devas forkuri? Ne trompu min per malveraĵoj. Vi ne amis Fidion, sekve, se vi lin avertas, sendube minacas al li grandega danĝero.
PROTAGORO
Ĉu azeno, tirante veturilon kun peĉo haltos antaŭ saĝulo trapasanta ĝian vojon? Ne, ĝi renversos lin kaj trairos. Oni devas esti singarda. Kontraŭ danĝeroj ne baros nin fera krado sed junka digeto. Kankro perdiĝinta sur granda, ofte traveturata vojo ne estas malpli certa pri sia vivo, ol plej glora homo gardata de ĉiuj leĝoj. Sekve kaj Fidio...
ASPAZIO
Sufiĉe. Tro longe vi pretigas min al la sciigo, kiu devas esti monstra, se vi tiel malrapide senvualigas ĝin. Mi preferas ekaŭdi ĝin per unu fojo. (Ŝi vestiĝas por foriri.)
PROTAGORO
Kien vi iras? Atendu, — mi diros al vi. (Post momento de ŝanceliĝo.) Fidion mi iam ne amis, hodiaŭ mi deziras nur savi lin. (Eniras Periklo.)
SCENO NAŬA
LA SAMAJ kaj PERIKLO.
ASPAZIO
Vi aŭdis? Fidio estas kulpigata!
PERIKLO
Ĉu mi aŭdis? Ŝajnas al mi, ke subite alflugis vento, forkaptis eĥon de tiu kalumniaĵo kaj portas ĝin tra la tuta tero. Mi rigardis sunon, ĉu ĝi ne fermos sian okulon kaj faligos larmojn, vidante maljustaĵojn kontraŭ la granda homo. Sendube ĝi ne rimarkis ĉi tion. Kiamaniere en malgranda Grekujo povas enlokiĝi tiom da malindaj homoj kaj en iliaj mallarĝaj brustoj tiom da malnoblaĵo.
ASPAZIO
Periklo, mi ankoraŭ nenion scias.
PERIKLO
Menono, lernanto de Fidio, subaĉetita de la aristokratoj, kulpigis lin pro la ŝtelo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro tio, ke li skulptis mian kaj sian vizaĝon sur ŝia ŝildo. Ree ofendo de la religio punata per malliberigo aŭ morto.
ASPAZIO
La piaj mortigistoj volas nin buĉi por sanktaj tranĉiloj. Oni povas do pruvi la senkulpecon de Fidio.
PERIKLO
Kiel? Oni devus depreni la tutan oron de la statuo kaj pesi ĝin; tion permesos nek la superstiĉa popolo, nek la malamika por ni estraro. Sur la bareliefo de la ŝildo de Ateno estas facile trovi inter multaj figuroj la similecon al mia kaj lia vizaĝo. La aljuĝo tiamaniere apogos sin ekskluzive sur la atestado de Menono; oni ordonis jam malliberigi Fidion.
ASPAZIO
Ne. Vi tion ne permesos!
PERIKLO
Ĉar mi povus la kaptistojn konduki sur liajn postsignojn, mi sendis Sokraton al la haveno por averti Fidion.
PROTAGORO
Ĉi tien kuris ankaŭ Eŭripido.
PERIKLO
Malgraŭ tio mi ne estas sufiĉe certa. Kuru kaj vi, Protagoro, plej malmulte vi elvokos da suspekto kaj plej sprite vi konsilos.
PROTAGORO
Ĉu ne estas tro malfrue? (Li eliras.)
SCENO DEKA
PERIKLO kaj ASPAZIO.
ASPAZIO
Se ne ĉiuj tri, unu devas lin renkonti.
PERIKLO
Ia malbeno vagigus iliajn paŝojn, se ili lin ne trovus.
ASPAZIO
Mi ne supozas.
PERIKLO
Eble Fidio por forigi danĝeron de Anaksagoro elektis flankan vojon.
ASPAZIO
Eble li restis kun li.
PERIKLO
Tio estus la plej bone, ĉar li tuj fornaĝus.
ASPAZIO
Ha! Kial iliaj piedoj ne trakuras tiel rapide la spacon kiel mia penso!
PERIKLO
Ili revenigos lin sendube.
ASPAZIO
Se la nokto volus plirapidiĝi kaj forkaŝi Fidion, blindigante liajn persekutantojn! Malfeliĉe! ĝi ne etendis ankoraŭ siajn unuajn ombrojn. Periklo, li ne forkuros!
PERIKLO
Kial?
ASPAZIO
Miaj nervoj tremas pro timo, kvazaŭ kordoj ŝirataj: ili antaŭsentas malfeliĉon.
PERIKLO
Vi estas ekscitita. Regu vin mem, mia kara; vi vidos: hodiaŭa tago finiĝos bone kaj morgaŭ ni komencos la venĝon.
ASPAZIO
Mi kredas, ke vi venĝos pro niaj amikoj. Tiu ĉi espero kvietigas mian ĉagrenon.
PERIKLO
Mi ordonus ĉarpenti el mi trabon por ponto, se mi ne sukcesus puni la aristokratojn pro tiu ĉi duobla malnoblaĵo. Ke ili min frakasu, — ĉar alie mi ilin forbalaos!
ASPAZIO
Kia terura estas turmento atendi en malkvieto! Mi estas preskaŭ certa, ke Fidio saviĝos, kaj tamen min penetras la sento de ektimigita ĉamo, kiu aŭdas la fajfadon de traflugantaj apud ĝi sagoj. (Eniras Fidio.)
SCENO DEKUNUA
LA SAMAJ kaj FIDIO, poste TRAKSO.
ASPAZIO
Fidio?! Forkuru!
PERIKLO
De kie tiel rapide? Vi ne renkontis Sokraton, Eŭripidon, Protagoron?
FIDIO
Ne, sed mi renkontis la amindan knabon Alcibiadon, kiu nin veturigis al la haveno, kaj, kiam mi estis lokinta Anaksagoron sur la ŝipon li reveturigis min ĉi tien.
PERIKLO
Vi ne povas jam aperi en la urbo, vi estas kulpigita, persekutata, vi devas kaŝi vin en nia domo.
TRAKSO (eniras)
Alvenis la juĝeja gardantaro kaj petas, ke eliru al ĝi la regnano Fidio.
PERIKLO
Kiu diris al ĝi, ke li estas ĉi tie? Ci, lupido!
TRAKSO
Ne mi. (Li foriras.)
ASPAZIO (al si)
Ili jam havas lin en siaj ungegoj kaj ne ellasos.
FIDIO
Kiu min kulpigis?
PERIKLO
Menono, pro la proprigo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro la elĉizo de niaj vizaĝoj sur ŝia ŝildo.
FIDIO
Menono — mia lernanto! Mi — ŝtelisto? Mi prirabis mian propran verkon? Periklo, mi petegas vin en la nomo de nia longa amikeco, prenu martelon, supreniru Partenonon, disbatu la diinon, kolektu la oron kaj ĵetu al la kalumniuloj, ke ili pesu ĝin kaj vidu, ĉu mankas en ĝi eĉ unu ero. Ateno, ĉu mi kreis vin por mia malhonoro!
PERIKLO
Mi iros kun vi, eble oni permesos al vi senkulpiĝi en libereco sub garantio aŭ kaŭcio.
ASPAZIO (etendante la manon al Fidio)
Kaj tuj revenu al ni.
FIDIO
Aspazio, vi aŭdas, mi — ŝtelisto! (Li eliras kun Periklo.)
SCENO DEKDUA
ASPAZIO sola, poste SOKRATO.
SOKRATO (proksimiĝante al la enpensiĝinta Aspazio)
Mi salutas vin, Aspazio.
ASPAZIO
Fidio estas arestita.
SOKRATO (ektimigita)
Li veturis ja kun Alcibiado.
ASPAZIO
Oni kaptis lin en nia domo.
SOKRATO
Kies do forta mano tiel ekstermas genion kaj virton? De multaj jaroj ni alkutimiĝis kredi, ke nenio en Atenoj fariĝas sen volo de Periklo kaj jen subite oni faras ĉason kontraŭ liaj amikoj.
ASPAZIO
Sokrato, neu, ke vi havis rilatojn kun ni, ĉar vi povas enfali en tiun saman reton.
SOKRATO
Ĉu mi meritis tian konsilon? Ho, Aspazio, eble vi pli timas variolon, ol mi la morton. Mi ne volus nur morti pro tio, kion mi ne faris. Anaksagoron mi tial ne domaĝas, ĉar li suferas pro sia scienco. Pli malfeliĉa estas Fidio.
ASPAZIO
Jes. La historio sendube pro honto eksilentos pri lia puno.
SOKRATO
Ĝi havos por rakontado tiom da krimoj, ke dezirante ilin forkaŝi, ĝi devus tute eksilenti pri la homara vivo. Tamen ni ne elparolu la lastan vorton antaŭ ol la proceso de Fidio estos finita. Kulpigo de li estas laboro de malsaĝuloj, kaj senkulpigo estas devo de saĝuloj.
ASPAZIO
Pri malbonuloj vi forgesas.
SOKRATO
Ili nur estas malsaĝaj. Se homo scius precize valoron kaj sekvojn de siaj agoj, li nenian plenumus malnoblaĵojn.
ASPAZIO
Mi aŭdis de vi tian teorion jam multfoje, sed nun plej malmulte mi povas konsenti kun ĝi. Ekzistas homoj malbonaj sed prudentaj, kreitaj de la naturo por pereigi la aliajn — tiuj malutilas nin, tiuj kulpigas nin antaŭ la opinio kaj juĝejoj. Cetere, mi ne esploras, kiu de ni trompiĝas, ĉar nun mi scias nur tion bone, ke mia koro doloras kaj mi havas unu deziron — havi potencan kaj nelimigitan forton. Mi permesus forpreni de mia vivo tiom da tagoj, por kiom da tagoj oni donus al mi tiun ĉi forton. Kaj mi ekuzus tiun glavon juste. Ĝis nun mi havis diversajn dezirojn: mi volis esti bela, prudenta, instruita, mi deziris bone ludi, kanti, pentri, nun mi redonus ĉion, kion mi akiris, por regi eĉ mallonge la homojn. Ĉiu homo havas tian momenton, en kiu li ne nur deziras, sed devas esti potenculo.
SOKRATO
Li estus tiam tre danĝera.
ASPAZIO
Ne provu min konvinki, Sokrato, ĉar viaj vortoj restos senefikaj. Mi sentas en mi hodiaŭ tian justecon, ke mi povus regi la teron kaj la ĉielon. (Eniras Sofoklo.)
SCENO DEKTRIA
LA SAMAJ kaj SOFOKLO.
SOFOKLO
Ĉu vere estas, ke Anaksagoro forkuris kaj Fidio estas kaptita?
ASPAZIO
Neniu estus kredinta tion hieraŭ, kion ni hodiaŭ devas rigardi.
SOFOKLO
Kio estas? Ĉu en la brusto de Atenoj malfermiĝis ia ulcero, kiun ni ne rimarkis?
ASPAZIO
Nesufiĉe fortranĉita, ĝi renoviĝis tiam, kiam ni pensis, ke la popolo saniĝis de ĝi.
SOKRATO
Aŭ eble, la okazintaĵoj sendepende unu de la alia kunfluis tiel fatale.
SOKRATO
Kaj tian supozon oni ne devas escepti.
ASPAZIO
Tio vin tute ne rimarkigas, ke ili okazis en la tempo de la plej granda potenco de Periklo kaj atingis liajn plej proksimajn amikojn. Ho, ke plej eble rapide ia lumo dispelu tiun teruran mallumon!
SOFOKLO
Periklo alportos ĝin sendube al ni.
ASPAZIO
Unu foriris ekzilejon kaj malesperas pro sia filo, la alia en malliberejon kun senhonoro. Potencon! potencon! Naivaj, ni pensis, ke ĝin anstataŭos la saĝeco, honesteco, meritoj! Pli da homoj genufleksas antaŭ vipo, ol antaŭ genia verko. Se la filon de Anaksagoro devus atingi la sama sorto, tiam estas pli bone, ke li mortis. Ĉu oni lin bruligis jam?
SOFOKLO
Jes.
ASPAZIO
La urnon kun lia cindro ni sendos al la patro — li petis pri tio. Kie estas Teoro kaj Lejo?
SOFOKLO
Ili restis apud la malsana edzino de Anaksagoro.
ASPAZIO
Teoro ne scias pri la aresto de Fidio?
SOFOKLO
Ne.
ASPAZIO
Ŝi kaŝis antaŭ li sian senton. La malfeliĉo eligos el ŝi tiun amon. (Eniras Protagoro.)
SCENO DEKKVARA
LA SAMAJ kaj PROTAGORO.
ASPAZIO
Fidio savis Anaksagoron kaj mem falis en maŝon.
PROTAGORO
Mi aŭdis — mi vidis amason de la simplanima popolo, kiu staras ĉe Partenono kaj okulumas Atenon, disputante, ĉu ŝi havas sur si tiom da oro, kiom ŝi devas havi. La majstro, kiu kreis al ĝi la diinon iom post iom ŝanĝiĝas en ĝiaj okuloj je tajloro, kiu, kudrante ŝian veston, forŝtelis pecon da multekosta materialo. Eŭripido estas certa, ke la popolo ne permesos ektuŝi sian favoraton, kaj pririgardinte tiun ĉi scenon, li ordonis ankoraŭ unu fojon vin adiaŭi, Aspazio, kaj forveturis.
SOKRATO
Eble Fidio estas ĝis nun libera. (Eniras Periklo.)
SCENO DEKKVINA
LA SAMAJ kaj PERIKLO, poste SKLAVINO.
ASPAZIO
Vi revenas sola?
PERIKLO
Ne estas eble paroli, oni devas malbeni. Fidio estas arestita.
ASPAZIO
Ĉu oni akceptis nek monan proponon, nek garantion?
PERIKLO
Ne.
ASPAZIO
Sekve ili akrigas hakilon? Vi nenion jam signifas en Atenoj, Periklo, se oni rifuzis al vi eĉ tion, kion oni faras por simpla rabisto, kiu donis kaŭcion aŭ trovis garantion de tri regnanoj.
PERIKLO
Niaj kontraŭuloj apogas sin sur la leĝo, kiun mi renversi ne povas kaj al kiu la juĝantaro devas esti obeema.
ASPAZIO
La leĝo ja permesas antaŭ la aljuĝo lasi la kulpigitajn en libereco — kaj tamen Fidion oni ne liberigis.
SOKRATO
Sendube oni volis malebligi al li forkuron, kiu sukcesis al Anaksagoro.
PROTAGORO
Tio estas unue, due kun la ŝanĝo de leĝoj ne ŝanĝiĝis ankoraŭ iliaj plenumantoj: inter la arĥontoj, en la areopago kaj en aliaj oficejoj restis multaj adorantoj de la estinteco kaj de malamikoj de Periklo, kiuj incitas lin, ĉar jam de longe ili ne eksentis lian forton.
SOFOKLO
Kaj malbonecon dormigas nur timo.
ASPAZIO
Sekve, al niaj amikoj ni helpos nenion.
PERIKLO
Ne postulu, kara Aspazio, ke mi agu pli rapide, ol permesas la regularo de la lando. Estu certa, ke por ilia savo mi oferos la tutan influon, kiun mi ĝuas. Sed antaŭe mi devas esplori, ĉu tiuj konspiroj estas reciproke sendependaj kaj ĉu vere ili celas nur Anaksagoron kaj Fidion aŭ ili restas en sekreta kontakto kaj celas pluen. Tial mi petas vin diri al mi sincere: ĉu ne preterflugis viajn orelojn sciigo pri ia konspiro ilia aŭ intencoj?... Ne kaŝu antaŭ mi la danĝeron, ĉar mi timas nur tion, kion mi ne scias.
SOFOKLO
Ĉikanaĵoj ĉirkaŭflugas en la urbo konstante, ĉar kiu rapide veturas, post tiu hundoj plej forte bojas. Pri serioza movado inter aristokratoj mi ne aŭdis.
SOKRATO
Kiaj ĉikanaĵoj?
SOFOKLO
Sennombraj: ke Periklo transportis el Deloso en Atenojn la regnan kason de la liganoj por libere ĉerpi el ĝi; ke, kiel Temistoklo, li interkonsentas kun la reĝo Persa — kaj similaj. Se mi jam devas nenion prisilenti, mi aldonos ankoraŭ — petinte pardonon de Aspazio — ke Tucidido demandis min foje: kiom gajnis Periklo je junaj virinetoj, kiujn li prenis kun si Samoson kaj vendis al la estroj de taĉmentoj? Kompreneble, mi respondis al li, ke, kiel ĉeestinto en tiu ĉi militiro, mi scias taksi, kiom indas tiu ĉi malnobla kalumnio.
PERIKLO
Kiuj do estis tiuj ĉi virinoj?
SOFOKLO
Vi volas scii la tutan friponaĵon? Edukatinoj de Aspazio.
ASPAZIO
Malpuregulo!
SOFOKLO
Tiajn malpuraĵojn oni devas elĵeti eĉ el la memoro.
SOKRATO
Kaj mi renkontis multajn odorantajn kontraŭ vi per sia sufokanta malsaĝeco, sed tiu ĉi oleo ĉiam elvaporiĝadis kaj ĝi ne estas malutila.
PROTAGORO
Mi scias precize, ke ĉe Kalio kaj Tucidido okazas interkonsiliĝoj de l’ aristokratoj. Hieraŭ via filo Periklo, preterirante min sur la strato, haltis kaj videble volis ion diri al mi, sed li elbalbutis nur: «gardu sin mia patro de Hermipo». Mi provis iom pli eltiri, sed li estis tro...
PERIKLO
Ebria. Li deliris...
ASPAZIO
Certe, Hermipo skribis komedion.
SOFOKLO
Ĝi estas sola impertinenteco, kiun li povas fari.
PERIKLO
Sekve, io koviĝas kontraŭ mi! Por hodiaŭ tiom sufiĉas al mi — baldaŭ mi enrigardos pli profunde en la potencularan kuŝejon. Mi havas antaŭsenton, ke en mia domo estas perfidulo, kiu minacata per pendigilo tuj kondukos min sur la postsignojn (li vokas) Trakso! Protagoro, vi ne eraris, ke vi vidis lin ĉe Elpiniko: la duan fojon rimarkis lin, kiam li eliris de tie — Fidio (li vokas) Trakso!
SKLAVINO (eniras)
Al viaj servoj.
PERIKLO
Trakso forestas?
SKLAVINO
Li prenis ĉion sian kaj forkuris ien.
PERIKLO
Ha... Mia supozo sekve estis ĝusta. (La sklavino foriras.) La decida batalo devas esti proksima, se la spiono malaperis. Bone, mi ĝin akceptos, ĉar en mia brusto kolektiĝis sufiĉe da indigno. Vi ripozu iomete, kara Aspazio, post hodiaŭaj moralaj ekbatoj; mi iros en la urbon kaj kunvokos interkonsiliĝon de nia adeptaro.
ASPAZIO
Se vi alie ne sukcesos defendi Fidion, faru tion, kion li postulis — dishaku la statuon de Ateno.
PERIKLO
Mi esperas, ke ne estos necese ekuzi tian fortan rimedon. (Li kisas ŝin.) Havu ĉi tie pli gajajn pensojn. (Eniras Metronomo.)
SCENO DEKSESA
LA SAMAJ kaj METRONOMO.
PERIKLO
Kun kio vi tiel sen demando enfalas, estimata sinjoro?
METRONOMO
Kun tiu letero de la areopago. (Li legas.) Pro la plendo de la ĝuanta la tutecon da rajtoj — la regnano Hermipo, la areopago sciigas la regnanon Periklon, ke akceptita de li, kiel edzino, la fremdlandulino Aspazio el Mileto estas kulpigita: 1-e, je sendieco, aperigita de ŝi per la neirado en la sanktejojn, per la deŝirado de olivetoj en la arbareto de Ateno, per la blasfema citado de mitoj kaj interparolado senreligia pri la materio de ĉielaj korpoj; 2-e, je malĉasto kaj disvastigado de senmoraleco inter junaj knabinoj, liberaj kaj sklavaj, al kiuj ŝi instruis arton de senĝena amo. Tiuj krimoj estas punataj per morto kaj postulas tujan malliberigon de la kulpuloj. La areopago tamen, havante specialan konfidon al la meritplena por la lando viro, permesas al Aspazio resti libera ĝis la aljuĝo, se Periklo kune kun du regnanoj garantios ŝian aperon antaŭ tiu ĉi plej alta tribunalo de Atenoj kaj donos dek talantojn dum dudek kvar horoj kiel garantion. (Momento de komuna silento.)
PERIKLO
Oni volas mortigi ĉirkaŭ mi ĉiujn, kiujn mi amas?... Kaj ŝin? (Flamiĝante.) Kaj ŝin? Aspazion! (Al Metronomo.) Areopago, tiu ĉi enfalinta en la teron budo por ŝimantaj briletaĵoj, tiu ĉi rifuĝejo por kadukuloj, la areopago, kiu nur al mia grandanimeco ŝuldas sian ekzistadon, kuraĝas mian edzinon altiri en sian juĝejon, apogante sin sur la kalumnio. Diru al ĝi, ke ĝi tute ne estas la plej alta tribunalo de Atenoj, sed la gardanto de moroj, ke ĝi ne havas rajton juĝi iun ajn, ĉar mi forprenis de ĝi tiun rajton kaj redonis ĝin al la popolo, — ke tiun malnoblan aferon solvos la ĵurintoj.
METRONOMO
Al mia estraro mi tion ripeti ne povas, kaj mi havas ordonon de ĝi teni la gardistaron antaŭ via domo ĝis la garantio kaj la mono estos donitaj.
PERIKLO
Sekve mi mem sciigos tion al la areopago kaj donos la postulatan garantiaĵon. Vi, regnano, revenu dume al via gardistaro. (Metronomo eliras.) Mi forĵetos de mi la maljunecon, rejuniĝos en la kolero kaj montros al tiuj kadavroj, ke mia tombo ne estas ankoraŭ malfermita. (Al Protagoro kaj Sofoklo.) Vi subskribos kun mi la garantion?
SOFOKLO
Plej volonte.
PROTAGORO
Kun preteco.
PERIKLO
Ni eniros intervoje nur al mia administranto preni la monon. Specialan konfidon ili havas al mi kaj postulas dek talantojn — friponoj! Sokrato — vi restu ĉi tie... kara Aspazio, piede dispremu tiun abomenaĵon, ne falu sub ĝi. (Li kisas ŝin.)
ASPAZIO
Iru. (Periklo, Sofoklo, Protagoro eliras.)
SCENO DEKSEPA
ASPAZIO kaj SOKRATO.
ASPAZIO (enpensiĝinta)
Mi meritis la morton, ĉar mi ne kredis ekzistadon de dioj, ne vizitadis sanktejojn, blasfeme komentariadis la mitojn, diskutadis kun filozofoj pri ĉielaj korpoj, pri la deveno de l’ mondo, pri la fortoj de l’ naturo — mi pensis — sekve mi pekis. Mia spirito virina anstataŭ esti fumo de l’ vira fajro mem flamiĝis... Kial do dioj, se ili ekzistas, ne inokulas kredon al ĉiu homo? Ĉu mi neis ilian ekzistadon pro malboneco aŭ obstino? Ne rekonis ilin mia spirito. Jes, mi meritis la morton (ekscitita), sed mi, Sokrato, ne kondukis sur malbonan vojon atenajn knabinojn.
SOKRATO
Mi scias ĉi tion, Aspazio.
ASPAZIO
Al kiuj oni min alkalkulas? Ĉu efektive ili vidas nek mian purecon, nek ambicion? Ĉu mi el malproksimo similas malĉastulinon? Diru sincere Sokrato!
SOKRATO
Mi vin nur estimis, respektis, adoris, kaj, se estus al mi permesite — mi vin amus.
ASPAZIO
Sekve Hermipo mensogas? Unu mizera kalumniulo havas forton faligi homon de la plej granda morala alteco kaj lin blasfemitan starigi antaŭ la juĝo de amaso? Tio signifas, ke estro de l’ mondo estas — fripono, kaj honestuloj — liaj subuloj. Mi nenion povas fari al vi malbonan, ĉar la konscienco tion ne permesas al mi, sed la plej simpla sentaŭgulo povas vin kulpigi je mortigo, ŝtelo, je diversaj krimoj kaj vi devas suferi, engluti la honton aŭ perei. Se Periklo ne sukcesos min defendi, mi devos morti, forlasi la edzon kaj infanojn, kiuj kredos iam, ke ilia patrino estis malĉastulino, ĉar tiel volas Hermipo! Ne, karaj infanoj, mi en viaj junaj koroj elforĝos tiel profunde la maljustaĵon kontraŭ mi, ke ĝin ĉiuj akraj venenoj ne formanĝos!
SOKRATO
Kelkaj skandalemaj homoj kovris al vi, Aspazio, la tutajn Atenojn, el kiuj la justeco ne estas ankoraŭ forpelita. La nacio, en ĉio tiel granda, certe ne estos por vi malgrandanima. Dio ne pardonus tion ĉi al ĝi.
ASPAZIO
Ha, ha, ha! Sur la ŝtupoj de l’ trono de Zeŭso efektive sidas diino Dike, kiu raportas al sia patro pri ĉiu nelegaĵo, kaj li tuj kaptas tondron kaj trafas la kulpulojn — sed tio estas nur en fabelo, ĉar en la vivo li tute ne estas venĝema kaj kaŝas sin antaŭ la malfeliĉuloj. De tiu ĉi fantomo ni nenian atendas helpon, kiel egale de ĝiaj adorantoj. El la ungegoj de perforto kaj malhonoro savos min mia propra mano armita de ponardo.
SOKRATO
Aspazio, kion vi diras?
ASPAZIO
Ke mian vivon distranĉos neniu rajtoplena mortigisto. Mi estis nenies sklavino kaj kiel sklavino de l’ juĝo mi ne mortos. Se oni ekvolos min forigi el la mondo, mi foriros memfiera kaj senmakula kaj tiel plena je malestimo al tiu ĉi tero, kiel stelo, kiu sur ĝin neniam falis.
SOKRATO
Antaŭtempa decido.
ASPAZIO
Mi estis difektulino, ruiniganta la sanktajn arbaretojn, mi estis instruistino de malĉasteco, malamikino de virto — kaj pro tio mi devas esti mortpunita — ha! infekto ne malbeligas siajn oferojn pli monstre kaj ne turmentas pli terure. Nun ne sufiĉus jam al mi ĉiopotenco tera, mi volus ekposedi la diinan potencon: mi forŝirus de la tero la skvamon, naskantan krimojn, mi envolvus en ĝin la malnobligitan homan genton kaj ĵetus ĝin en senprofundaĵon de l’ spaco. (Eniras Teoro, Lejo kaj Filezio.)
SCENO DEKOKA
LA SAMAJ, TEORO, LEJO, FILEZIO poste PERIKLO.
ASPAZIO (febre)
Ĉu mi instruis al vi malĉaston? Ĉu pro mi vi estas malpli bonaj? Ĉu el mia buŝo falis en viajn animojn eĉ unu elspiro venena?
LEJO
De kie venas tiuj ĉi demandoj?
TEORO
Kio okazis kun vi?
FILEZIO
Aspazio, vi estas malsana.
ASPAZIO
Malsana? Ne — kondamnita al morto.
TEORO, LEJO, FILEZIO
De kiu?!
ASPAZIO
Ne timu — mi havas nevenkeblan defendanton. (Ŝi prenas el la ŝranko ponardon kaj alpremas ĝin al la brusto.) Nobla bonfaranto de senesperigitaj, venĝanto de senpunaj maljustaĵoj, la plej favora juĝisto por la forlasitaj de homoj kaj de leĝo — vi min savos!
LEJO
Ne tenu nin en terura sencerteco!
ASPAZIO
Ĝi estas la plej kara donaco, kiun mi ricevis de Periklo. Karaj amikinoj, se mi mortos, vi edukos miajn infanojn. (Eniras Periklo, Aspazio kaŝas la ponardon en la tunikon.)
PERIKLO
La afero estos juĝata de ĵurintoj post sep tagoj. Ĝis tiu tempo vi estas libera kaj povas sekrete forlasi Atenojn.
ASPAZIO
Ĉu ni ĉiuj disflugos, kiel kolombaro antaŭ nizo? Ne, Periklo, des pli, ke krom vi garantiis pri mi Sofoklo kaj Protagoro. Sur ilin mi ne povas faligi mian respondecon, kaj mi eĉ ne trompos miajn persekutantojn.
PERIKLO (sidiĝas, kovrante la vizaĝon per la manoj)
ASPAZIO (kisante lin)
Mi forkisos tiujn unuajn larmojn, kiuj eliris el viaj okuloj, sed — mi restos. Periklo, mia edzo, granda filo de Grekujo, ne fleksiĝu, ne rompiĝu... rigardu min, kiel mi estas kvieta.
(La kurteno falas.)