Aspazio: Akto Tria

AKTO TRIA

(En la domo de Kalio.)

SCENO UNUA

ELPINIKO, EGINO kaj KAPRO.
ELPINIKO (kiun Egino finas vesti)
Strange, ŝajnas al mi, ke la haroj estas tro alte plektitaj. (La sklavino korektas.) Strange, donu al mi ankoraŭ blankigilon. (Ŝi viŝas la vizaĝon.) Mi ne povas kompreni: Polignoto estis antaŭ nia domo kaj ne eniris?
EGINO
Eble li timis renkonti la sinjoron...
ELPINIKO
Kaj ci de kie scias, ke li timas la sinjoron?
EGINO
Vi ordonis al mi nur tiam lin enlasi, kiam...
ELPINIKO
Mi ordonis, sed ci silentu — eĉ antaŭ mi, eĉ antaŭ ci mem. Se okuloj ciaj perfidos ion eĉ per unu ekpalpebrumo, mi ordonos verŝi sur ilin fanditan rezinon. Ĉu li parolis kun ci?
EGINO
Jes.
ELPINIKO
Kial do ci tuj ne diris al mi ĉi tion, malsaĝa balaaĵulino! Pri kio li demandis? (La sklavino silentas.) Pri kio li demandis?
EGINO (konfuziĝinta)
Ĉu mi ne permesos al li min... pentri.
ELPINIKO
Pentri — cin — mian sklavinon! Ha teruro! Sub vergoj ci elŝprucigos por li, malnobla raŭpo, ruĝan kolorigilon!
EGINO (genuas)
Kompaton, sinjorino, kion mi kulpas — mi ja ne volis.
ELPINIKO
Ci sciis pri tio, ke li min pentris.
EGINO
Mi klarigis al li, sed li ekridis kaj respondis, ke...
ELPINIKO
Kion? Diru!
EGINO
Ke vin li pentris de malantaŭe kaj min li volas pentri de antaŭe.
ELPINIKO
Ci mensogas! Ha, ci amindumis lin — sed mi malkutimigos cin de tiuj flirtaĵoj. For! Porkejojn ci balaos, ne min vestos. Aŭ ne! Kapro!
KAPRO
Mi estas.
ELPINIKO
Vi vendos ŝin hodiaŭ por io ajn kaj al iu ajn... Sed antaŭ ol eligi ŝin al la vendejo, donu al ŝi bonan memoraĵon, por ke ŝi longe min memoru. Vipu ŝin de antaŭe! Ĉu Trakso ne venis ankoraŭ?
KAPRO
Li venos baldaŭ.
ELPINIKO
Tuj sciigu min pri ĉi tio. (Ŝi montras la sklavinon.) Anstataŭ ŝi mi bezonas la alian — kiu estas lerta inter ili?
KAPRO
Eble la numeron duan?
ELPINIKO
Ne.
KAPRO
Eble la kvinan?
ELPINIKO
Ne — kaj tiu antaŭ nelonge aĉetita el Noro?
KAPRO
Lerta, sed malbela.
ELPINIKO
Bone — tio estas... nenio malhelpas. Alvoku ŝin ĉi tien — ŝia nomo estos Noro.
KAPRO
Al viaj servoj. (Li eliras kun Egino.)
ELPINIKO (sola)
Ha! kial mi jam estas nejuna! (Eniras Noro.)

SCENO DUA

ELPINIKO kaj NORO.
ELPINIKO
Ĉu ci havas purajn manojn?
NORO
Purajn.
ELPINIKO
Plibonigu al mi ŝnuraĵon sur la ŝueto. (Noro kliniĝas al ŝiaj piedoj.) De hodiaŭ vi servos ekskluzive por mi. Ci neniun vidos ĉi tie, neniun aŭdos ekster miaj ordonoj. Ci silentos, kiel fiŝo eĉ tiam, kiam la sinjoro pri io ajn demandos. Ĉiujn personojn, kiuj vizitas min, ci devas koni kaj ŝajnigi, ke ci konas neniun. Ĉu ci komprenas?
NORO
Perfekte. (Leviĝante.) Nun la piedo estas jam belega.
ELPINIKO
Belega? Ci ŝajnas estis inteligenta. Ĉirkaŭrigardu min bone — ĉu la vesto estas en ordo?
NORO
Kiel sur statuo.
ELPINIKO
Kaj la kapo?
NORO
Nenia statuo havas egalan.
ELPINIKO
Efektive? Sekve mi plaĉas al ci?
NORO
Ha! vi estas tiel bonodora, tiel belkreska, tiel... bela.
ELPINIKO
Kiom da jaroj laŭ cia opinio mi havas?
NORO
Ho, ne multe.
ELPINIKO
Pli ol kvardek?
NORO
Eble kune kun via patrino.
ELPINIKO
Ci trodolĉigis jam la flataĵon. Sed mi ekamis cin. (Eniras Kapro.)

SCENO TRIA

LA SAMAJ kaj KAPRO, poste HERMIPO.
KAPRO
Mi vendis jam Eginon por du minoj.
ELPINIKO
Kiu aĉetis tiel rapide?
KAPRO
Polignoto.
ELPINIKO
Polignoto!
KAPRO
Tiu ĉi pentristo, kiu vin vizitas. Li renkontis nin antaŭ la domo...
ELPINIKO
Ha, ci brasika kapo, ci porka buŝego, kion ci faris! Dioj, kiajn mi havas servistojn! La tutan haregaron mi elŝiros al ci el tiu ĉi sencerba kranio!...
KAPRO
Kompatema sinjorino, pardonu al la plej mizera, kiu ne scias, kion li kulpis.
ELPINIKO (al si mem)
Ĉu mi povis supozi! (Al Kapro.) Ĉu li prenis ŝin kun si?
KAPRO
Li liberigis ŝin.
ELPINIKO
Kion ci babilas?
KAPRO (ektimigita)
Kiam Polignoto pagis al mi, alvenis la regnanino Aspazio...
ELPINIKO
Neregnanino, porkulo!
KAPRO
Alvenis Aspazio, la edzino de Periklo...
ELPINIKO
Ne la edzino! Hetero! Ripetu: hetero!
KAPRO
Hetero Aspazio, kiu komencis lin riproĉi kaj fine peti, ke li revendu al ŝi la sklavinon. Por la bela Aspazio mi ŝin eĉ liberigos — respondis Polignoto kaj...
ELPINIKO
Sufiĉe! Sufiĉe! (Al si) Korthundo, kaj li kuros post ŝi. Ho! mi fine ŝin enpelos en budon! Zeŭso, helpu min, vi estas ĉiopova. (Ŝi iras en la poston de la scenejo al la aŭlo kaj stariĝas antaŭ la altaro.)
KAPRO
Kio ŝin tiel ekmordis?
NORO
Pst!
KAPRO
Mi eĉ ne divenas...
NORO (murmuretante)
Bovido, tiu ĉi Polignoto videble ripozas en ŝia koro...
KAPRO
Ĉu tiel juna, belega knabo volus eniri en la koron de l’ maljuna kaj abomena virinaĉo!
NORO
Silentu... ne elparolu ĉi tion, por ke vi ĝin ne elbabilu en sonĝo. Ŝi disŝirus vin en pecojn.
KAPRO
Li pentris ŝin, sed de malantaŭe, ŝi skribis al li leterojn, sed li malofte vizitis ŝin. Eble unu fojon li ekkuraĝis... Pri kio ŝi petas dion? Iu ekkrakigis la pordon. (Li elkuras.)
KAPRO (post la scenejo)
Estas! (Eniras Hermipo.)
HERMIPO
Kie estas cia sinjorino?
NORO (salutas, montrante Elpinikon kaj eliras.)
ELPINIKO (ekrimarkinte Hermipon, alproksimiĝas)
Bonan tagon!

SCENO KVARA

ELPINIKO kaj HERMIPO.
HERMIPO
Ĉu mi interrompis la preĝon?
ELPINIKO
Dio jam scias, kion mi petis.
HERMIPO
Sendube vi ofte kun li parolas. Bedaŭrinde mi estas devigata malklarigi la puran fonton de l’ sentoj ĉielaj per malpura tera afero.
ELPINIKO (scivole)
Kio do okazis?
HERMIPO
Mi kaptis la sekreton, ke en la hodiaŭa popola kunveno Periklo intencas peti por siaj filoj konfirmon de l’ rajtoj regnanaj, kiujn al ili ĝis nun, kiel naskitaj de fremdlandulino, oni rifuzadis kaj ke li eĉ intencas atingi ĝeneralan egalrajtigon de infanoj, devenantaj de tiaj edzecoj.
ELPINIKO
Tio estus jam tro senhonta.
HERMIPO
Pro tiu ĉi ja afero mi alvenis ĉi tien. La ĉeesto de via edzo en la kunveno estas necesa. Okupante altan postenon gentan kaj monan, posedante vastajn interrilatojn kaj eblon influi multajn regnanojn de li dependantajn — li povas tre multe efiki en tiu ĉi afero. Tiel opinias ankaŭ Tucidido.
ELPINIKO
Kia fataleco! Kalio matene forveturis la vilaĝon — al la fabriko.
HERMIPO
Kiam li revenos?
ELPINIKO
Mi ne scias. La laboristoj ekribelis, unuj postulas la forigon de l’ administranto, la aliaj krom tio la pligrandigon de l’ salajro. Inter ili estas ankaŭ homoj liberaj kaj liberigitaj, kun kiuj oni tamen devas trakti.
HERMIPO
Domaĝe.
ELPINIKO
Ha, ni gajnos du novajn regnanojn — ĉar, ŝajnas al mi, nur du filojn donis al Periklo tiu malĉastulino.
HERMIPO
Aspazio — jes.
ELPINIKO
Ĉu li apude de ŝi havas ankoraŭ similajn edzinojn?
HERMIPO
Multajn, sed feliĉe por la Atena regnanaro — senfruktajn. Antaŭ ĉio tiel nomataj amikinoj de Aspazio, kiuj kunvenas ĉe ŝi sub preteksto de literaturaj kaj artistaj disputoj, krom tio ŝi edukas al sia koketo junajn kokinetojn en la rifuĝejo por junaj sklavinoj.
ELPINIKO
Zorgema edzino.
HERMIPO
Kaj tial li repagas al ŝi per senlima malsevereco. Anaksagoro, Sofoklo, Fidio kaj nun la juna Sokrato anstataŭas lin ĉe la edzino laŭvice.
ELPINIKO
La daŭrigo indas la komencon. En la tago de l’ batalo apud Tanagro tiu ĉi senhontulino amuziĝis kun ili en la loĝejo de Periklo kaj, kiam li alvenis, li restis kun ŝi kaj ordonis al la popolo atendi la raporton pri la milito, kvazaŭ ia tirano Azia, malatentanta siajn subulojn. Ili sendube eĉ la edziĝon faris nur tian, kiel bestoj.
HERMIPO
Eĉ tion ĉi mi kredas. Ĝis kia cinismo kondukas Aspazio sian mokadon de religio kaj moraleco, mi konvinkiĝis hodiaŭ: elirante el la domo de l’ mortinta amikino, ŝi ne lavis la manojn kaj akompanis ŝian enterigon kun nekovrita vizaĝo. Tio ĉi ja postulas venĝon de homoj, de leĝoj kaj de dioj.
ELPINIKO
Dioj nin punas, homoj malnobliĝis kaj la leĝo gardata nek de la timemaj arĥontoj, nek de la kadukiĝinta kaj katenita aeropago subiĝas al senpunaj perfortoj de unu arogantulo. Kia do el la amikinoj de Periklo finis sian bonfareman vivon?
HERMIPO
Diotimo.
ELPINIKO
Ŝi mortis?! Tiu juna, tiu frenezulino, tiu, kiu... Kaj tiom da bruo faris mizera plenmano da polvo! Ha, ha, ha.
HERMIPO
Dum la lastaj tagoj ŝi furiozis sen ia deteno. Ŝi aĉetadis amase malgrandajn sklavinojn por Aspazio, disĵetadis monon al malriĉuloj, instigadis ilin kontraŭ riĉuloj kaj tiel delogis Eŭripidon, ke li sola vizitadis kun ŝi la teatron.
ELPINIKO
Tiun ĉi homon mi priploras. Li devenas de aristokrata familio, posedas grandan talenton, kiun li sencele konsumas en sentaŭga societo. La edzinon li forpelis, la preĝejon li ne iras kaj eĉ drinkas...
HERMIPO
Kion do alian povis li eklerni en la kortego de Aspazio, kie nur estas konfesata la religio de libera amo, kie Anaksagoro estas ŝatata, kiel granda saĝulo kaj Sofoklo, kiel plej glora tragediisto? Okazas tie disputoj kaj ŝajnas ankaŭ agoj tre liberaj, kies infekto disvastiĝas en pli grandajn rondojn de l’ urbo. Post ĉiu tiuspeca festeno Aspazio donas al siaj gastoj olivetojn de sia propra mano deŝiritajn en la bosko dediĉita al Ateno.
ELPINIKO
Tiun ĉi ŝian krimon kaj multajn aliajn mi havis okazon hodiaŭ kontroli. Starante pli proksime de dioj, ol aliaj sferoj de nia societo, ni devas ilin imiti kaj la proksimulojn juĝi juste. Sed, se tiuj ĉi sciigoj montriĝus veraj, la severeco estus nia devo; tiam ĉiu rimedo estos bona, ĉar ĉiu estos ofero por la patro de l’ mondo. Jes, Hermipo, oni devas agi, uzi ĉiujn rimedojn por elŝiri la malbonon kun la radikoj. Se tio estas malsano — oni devas ĝin sanigi, se tamen, kiel mi opinias, — senĉasta krimo, oni devas ŝin puni. Ha, puni senkompate, por ke la vido de la turmentoj heligu la vizaĝojn de dioj.
HERMIPO
Bedaŭrinde ni ne posedas potencon.
ELPINIKO
Kiu diras ĉi tion? Vi, Hermipo, granda poeto, kiu povas elkonduki kulpulojn sur la scenejon kaj vergi ilin? Aŭ vi ne konas viajn fortojn, aŭ vi domaĝas ilin por ni.
HERMIPO
Mi ilin sentas en mi kaj mi ne ŝparus ilin, se min ne absorbus la klopodoj pro vivo, se mi ne estus devigita subteni min per flarserĉado kaj kulpigado de kontrabandistoj, elveturigantaj figojn el Attiko. Kvankam mia okupo donas grandajn profitojn al la regno, tamen mi volonte ĝin ŝanĝus je rilatoj kun muzoj...
ELPINIKO
Se nur tio ĉi malhelpas vin, la afero estas aranĝita. Mi liberigos vin de la devo flarserĉi kontrabandistojn kaj redonos vin al muzoj.
HERMIPO
Mi akceptas tiun ĉi helpon en la nomo de la lando, al kiu mi reservos per mia talento.
ELPINIKO
Sekve rapide al la laboro. Baldaŭ ni devos prezenti en la teatro vian komedion, direktitan kontraŭ Aspazio kaj ŝia hontinda sekvantaro. Poste, ni kune pripensos alian atakon... Ho, ĉar mi, Hermipo, havas koncerne vin larĝan planon.
HERMIPO
Mi estos feliĉa, se en la rolo difinita por mi, mi ĝin plenumos kontentige.
ELPINIKO
Vi plenumos, sed konfidu pli al vi mem, estu... pli kuraĝa, eĉ kun... mi.
HERMIPO
Mia senkuraĝeco estas respekto por viaj virtoj, por via posteno... por...
ELPINIKO
Laŭ mia opinio, homoj plej forte kunligiĝas, se ili sin reciproke estimas sen moralaj kaj sociaj indecoj. Eĉ, se Hermipo ne estus poeto, li estus simpatia kaj bela viro. Por virino tiu ĉi flanko de homo neniam estas indiferenta.
HERMIPO
Malavare vi donacas al mi viajn favorojn.
ELPINIKO
La manon vi malfermis por ilin akcepti, sed la koron vi fermas.
HERMIPO
Elpiniko, mi ne kuraĝis flati al mi, ke...
ELPINIKO
Kaj tial mi konsilis al vi havi pli da kuraĝo eĉ rilate min. La sklavino Noro ĉiam scios, kie kaj kiam vi trovos min sola; mia edzo estas... okupita... bonkora...
HERMIPO (karese)
Pri tio mi revis. (Li kisas ŝian manon — eniras Kalio.)

SCENO KVINA

LA SAMAJ kaj KALIO, poste KAPRO.
KALIO
Jen kio! Kaj li dankas ŝin, sendube al li ankaŭ ŝi faris ian bonaĵon. (Li kisas Elpinikon.) Ĉiam kaj por ĉiuj bonfarema.
ELPINIKO
Hermipo...
KALIO
Mi ne demandas, ĉar vi amas bonfari en sekreto eĉ antaŭ mi. Kiel vi fartas, Hermipo — ĉu vi estas sana? Sur Parnaso estas freŝa aero. (Li devestiĝas.) Ke ili krevu!
HERMIPO
Tio estas vera dia destino, ke vi venis ĝustatempe...
KALIO
Jes ĝustatempe, ĉar prirabinte la fabrikon, preskaŭ ĉiuj forkuris kaj lasis al mi sur la sablo la postesignojn de siaj piedoj, por ke mi sciu, en kia direkto ilin persekuti.
ELPINIKO
Eh, Periklo deziras en la hodiaŭa popola kunveno akiri regnanecon por la filoj de Aspazio — kaj jen estas nepre necesa, ke vi ĉi tion ne allasu...
KALIO
Kiel do mi povas ne allasi, kiam mia unu kapo ĉe voĉdonado ne kalkuliĝas pli ol unu kapo!
HERMIPO
Sed la publika eliro de tiel serioza viro influus la aliajn.
KALIO
Mi ne forgesis, kiamaniere tiu ĉi serioza viro influis la aliajn en la afero de Partenono. Duan fojon mi ne intencas ridindiĝi por la afero, kiu min tute ne interesas. Eĉ se Periklo produktus plenan stalon da neleĝaj infanoj kaj farus ilin arĥontoj — mi ne ĝemus. Mi havas miajn klopodojn, kiujn mi devas forigi el la kapo. La fabriko haltis...
ELPINIKO
Sed, Kalio, multaj regnanoj, kiuj estas materiale dependaj de vi, kontraŭstarus la postulon de Periklo, se vi nur irus al la kunveno kaj esprimus vian opinion.
KALIO (al Hermipo)
Do, iru kaj anoncu publike, ke kiu voĉdonos por la aljuĝo de l’ regnaneco al la filoj de Periklo, al tiu Kalio ne pruntos monon, ne malfermos krediton, de tiu li postulos ŝuldpagon kaj tedos lin tiel, kiel decidos tion Elpiniko.
ELPINIKO (kisante lin)
Ĉiam brava. Sed kial do la kara edzo ne iros mem?
KALIO
Mi ne povas, karulino, mi ne havas tempon. Tiuj friponoj kaŭzos al mi nekalkuleblajn perdojn, se ankoraŭ hodiaŭ mi ne trovos aliajn laboristojn. En tre proksima tempo mi estas devigita liveri dek milojn da pafarkoj kaj lancoj por Sparto.
ELPINIKO
Sparto mendis tiom da nova armilaro? Tio ĉi min ĝojigas. Prokrasto estas ne allasebla. Ĉu vi punis la kulpulojn?
KALIO
Kiel vi konsilis: niaj sklavoj, nekontentaj de la fabrika administranto, ricevos de li dum tri lagoj po kvindek vergoj trempitaj en sala akvo; la liberigitajn kaj liberajn, kiuj forkuris, ni kulpigos antaŭ la juĝo kaj devigos rekompensi la kaŭzitajn de ili perdojn. Kia senĝena friponaro! Imagu al vi, apud la urba pordo baras al mi la vojon unu el ili, anoncante, ke liaj kamaradoj rekomencos laboron, se mi pliigos ilian tagan salajron je kvarono, ĉar pro malbona rikolto pano fariĝis pli kosta. Mi ne povis min deteni kaj mi tiel fermis al li la buŝon per la pugno, ke li etendis sin sur la tero.
ELPINIKO
Tio ĉi ne konvenas al aristokratoj, des pli, ke la batito vin alvokos antaŭ la juĝon.
KALIO
He, tiam li dekalkulos al si la valoron de la perdita pussango el la punpago, al kiu li estos kondamnita pro la detruo en la fabriko kaj la forlaso de la laboro. Kaj kondamnitaj estos ĉiuj! La tutan tiun ĉi aferon mi konfidos al Protagoro, kiun mi renkontis en la strato kaj kiu venos ĉi tien. Li elprocesos eĉ iliajn intestojn por mi, se li nur deziros; kaj li deziros, ĉar mi lin bone rekompencos por humiligi la maldelikatulojn kaj averti la aliajn. Tre sperta buŝisto li estas kaj en tiaj aferoj neanstataŭebla. Amuzu lin, mia virinjo, se li venos antaŭ mi, ĉar mi nepre bezonas tuj priparoli kun la liveranto de laboristoj, por ke li senprokraste dungu la aliajn. Ĝis revido, Hermipo, minacu en mia nomo nudajn regnanojn. (Li eliras.)
ELPINIKO (enpensiĝinta)
Protagoro venos... Se estus eble tiun sofiston akiri por ni... aĉeti... Li estus en niaj manoj terura... Mia Hermipo, rapidu al la popolkunveno kaj diskonigu en ĝi, sed mallaŭte, la minacon de Kalio. Malebrian aŭ ebrian venigu al mi Ksantipon, la filon de Periklo de la unua edzeco; Tucididon mi ankaŭ atendas (kun rideto) kaj vin, kompreneble. Kalio sendube ankoraŭ hodiaŭ forveturos por kelkaj tagoj al la fabriko.
HERMIPO
Mi ne malfruos.
ELPINIKO
Sed, sed — se vin ligas iaj interrilatoj kun Polignoto, disŝiru ilin. Li ne indas vin.
HERMIPO
Mi supozis tion. (Li eliras.)
KAPRO
Trakso venis.
ELPINIKO
Alvoku lin. (Kapro eliras.)

SCENO SESA

ELPINIKO kaj TRAKSO.
ELPINIKO
Ci diris al Kapro, ke ci volas esti por ni utila.
TRAKSO
Mi rigardis nur tra fendoj, sed mi vidis multe, mi portis leterojn sigelitajn, sed mi elflaris ilian enhavon.
ELPINIKO
Ĉu per ci sendis Periklo leterojn al Plejstonakso, la reĝo de Sparto, kiam tiu ĉi lasta iris kun armeo al Koronejo?
TRAKSO
Kaj de Kleandrido, lia konsilanto.
ELPINIKO
Ĉu estis en ili mono?
TRAKSO
Ĉu iu konfidus al mi, mizera sklavo, tiel grandajn sumojn? Iu alia ilin forveturigis.
ELPINIKO
Kiu?
TRAKSO
Mi ne scias.
ELPINIKO
De l’ reĝo persa ĉu ne alvenadis al Aspazio elsenditoj kun donacoj?
TRAKSO
Ne.
ELPINIKO
Ekrememoru, tio ĉi estas por ni necesa.
TRAKSO
Se ĝi estas necesa... mi rememoros.
ELPINIKO
Ĉu Aspazio pasigas vivon malĉastan kaj entrenas en ĝin siajn amikinojn?
TRAKSO
Sendube.
ELPINIKO
Ĉu ci vidis, kiel ŝi deŝiradis olivetojn de la arboj oferitaj al Ateno?
TRAKSO
Mi ne memoras.
ELPINIKO
Ĉu ŝi mokis la diojn?
TRAKSO
Ŝajnas al mi, ke jes.
ELPINIKO
Tio signifas, ke ci aŭ nenion scias, aŭ forkaŝas. Kion ci povas atesti?
TRAKSO
Kie?
ELPINIKO
Antaŭ la juĝantaro.
TRAKSO
Malfacila tasko. Tie sklavojn alvokitajn al atesto oni turmentegas.
ELPINIKO
Se ci diros, kion mi postulis, mi cin malavare rekompencos kaj faciligos al ci la forkuron en Azion for de Periklo, sur la ŝipo de mia edzo. (Ŝi donas al li saketon kun mono.) Du drakmoj kiel antaŭdono.
TRAKSO
Mi dankas, kaj kiom mi ankoraŭ ricevos por la Persaj elsenditoj, por la sanktaj olivetoj, por la ametaĵoj de Periklo kaj Aspazio, por la diskrevinta haŭto dum la juĝa esplorado?
ELPINIKO
Kvin minojn.
TRAKSO
Tro malmulte.
ELPINIKO
Ne marĉandu, se ci meritos, mi duobligos.
TRAKSO
Ĉu la antaŭdono estos alkalkulita al tiu ĉi favoro?
ELPINIKO
Ne, ne, sed estu jam kontenta.
TRAKSO
Kiel dankon por tio ĉi, mi senpage malkaŝos al vi gravan sekreton. Diotimo, la amikino de Aspazio, kiu mortis hodiaŭ, instigis siajn amatojn, por ke tiujn katojn...
ELPINIKO
Idioto ci estas. Pri tio ĉi jam griloj ĉesis sibli. (Oni aŭdas kantadon post la scenejo.) Kaŝu cin kaj malaperu nerimarkita. Dekstren! (Trakso elkuras — enfalas Ksantipo.)

SCENO SEPA

ELPINIKO kaj KSANTIPO.
KSANTIPO (iomete ebria, kantante)
Edzinojn multajn havas patro mia, Sed edzo li ne estas de la sia.
ELPINIKO
Ksantipo estu gaja pli mallaŭte.
KSANTIPO (sidiĝas)
Ĉu mi estas demokrato, kiu forkuras de sub Koronejo, ke vi ordonas al mi esti malgaja? Mia paĉjo estas ruza sturno: li ne estis tie kaj ankaŭ kantetas. Sed kiel li ekkantos, kiam li faros el siaj neleĝaj amfruktoj regnanojn. Atenajn! Hodiaŭ efektiviĝas tiu ĉi nobeliga stampado de miaj adoptitaj fratetoj. Hodiaŭ estas, kioma mi ne scias, datreveno de la buĉado de brutaro demokrata sur la kampoj de Koronejo, hodiaŭ mian patrinon, virinon senlaciĝan en la edzeca metio, mi jam la trian fojon edzinigis — tiom da solenoj mi devis ja festi per vinofero, kaj mi festus ankoraŭ la aliajn, se ne ekmankus al mi mono. Bone faris Hermipo, ke li alvokis min al vi, ho plej riĉa, kvankam mi ne scias, kiacele mi venis.
ELPINIKO
Por ke vi ĉesu festi diversajn solenojn, kiam tiel grava afero alvokas vin partopreni en popola interkonsiliĝado.
KSANTIPO
Protagoro instruis min: la animo estas senpeza kaj senforma. Mi elrezonis ĝin tiel: animo estas vaporo, kaj ĉar vino donas vaporon, sekve trinki devas ĉiu, kiu deziras havi grandan animon.
ELPINIKO
Vi scias ja, kion intencas fari Periklo; pripensu do, kia estus la impreso, se vi, lia filo, elirus kontraŭ la patron, kontraŭ malnobligadon de via antikva gento...
KSANTIPO
Mi povas!
ELPINIKO
En tia stato kun pligrandigita animo?
KSANTIPO
Tio ĉi ne malhelpas. Mi povas eĉ diri pli: — kion? — aha! ke li penis delogi mian edzinon, ĉar li donadis al ŝi monon kaj al mi ĝin rifuzis; poste kion? — ha! — ke li volis ŝanĝi sian eluzitan Aspazion je mia freŝa Tisandro; kion ankoraŭ? ke trompita en tiu ĉi kalkulo, li ĵetis sin malespere en la brakojn — de Protagoro.
ELPINIKO
Sekve iru kaj diskonigu ĉi tion publike.
KSANTIPO (leviĝas)
Mi iras! (Li foriras per necerta paŝo.) Okulo kontraŭ okulo! (Li haltas.) Tiu Periklo... mia patro... vekas en mi ĉiam ian malagrablaĵon. Li ne estas vinisto Hekatono, brava junulo, antaŭ kiu mi povas ĉion konfesi. Tiu ĉi ankaŭ amas mian Tisandron. Sed paĉjo Periklo, kiam li min ekrigardas... Mi preferas tamen miajn plendojn skribi, por ke iu alia ilin tralegu al li.
ELPINIKO
Tiam sidiĝu kaj skribu.
KSANTIPO
Sekmaniere? Mi tiel ne povas, en la stomako devas esti ankaŭ malseke, kiel la inkujo.
ELPINIKO
Noro! (La sklavino aperas.) Pokalon da vino.
KSANTIPO
Donu jam tuj kruĉeton. (Post la eliro de la sklavino) Kia abomena sklavino! Kompreneble ŝi ne servas Kalion, ĉar nur virino povas toleri apud si tian monstron. Kie estas Egino, delikata Egino, kiun Polignoto pinĉadis?
ELPINIKO (severe)
Tie estas la domo de Kalio, sed ne la drinkejo de Hekatono.
KSANTIPO
Pardonu al mi, plej kara, pardonu. Se la brava Hekatono havus ankoraŭ por siaj gastoj Eginon! (Noro alportas pokalon da vino, kiun Ksantipo eltrinkas unuspire — al Noro.) Enverŝu la duan.
ELPINIKO (kiun Noro rigardas demande)
Alportu! (Al Ksantipo post la eliro de Noro) Skribu.
KSANTIPO
Per kio mi devis ornami tiun ĉi mizeran folieton da papiruso? (Li leviĝas.) He, mi preferas eliri kontraŭ Periklon — okulo kontraŭ okulo... (Noro donas al li kruĉeton, kiun li ankaŭ englutas unuspire.) Verŝu la trian.
ELPINIKO (al Noro)
Foriru.
KSANTIPO
Atendu. (Noro eliras.) Kial ci ne donas la trian? La vino estas bonega, mi ja ne faris mienon malkontentan... Ĉu vi ne havas plu? Mi dankas eĉ por tiom. Ĉe Hekatono mi suĉos la reston. Sed panjo Elpiniko pruntedonos por la kruĉeto... Mia ora, mia...
ELPINIKO
Mia ebria, ni finu jam hodiaŭ tiun ĉi interparolon.
KSANTIPO
Mi ebria! Kion mi rompis al vi. Se plaĉos al mi, mi povas esti pli sobra ol puto.
ELPINIKO
Ha, Ksantipo, se vi povus nur por momento kompreni, kiom da bono vi forigas de vi mem kaj de la tuta lando.
KSANTIPO
Mi komprenos. De la tuta lando? Diru antaŭe pri la tuta lando.
ELPINIKO
Periklon oni devas nepre forigi de la influo, kaj forigi oni povas lin nur per konigo de liaj ĉiuj malĉastaj agoj.
KSANTIPO
Jes!
ELPINIKO
Patro kulpigata de la propra filo...
KSANTIPO
Okulo kontraŭ okulo? Ne! Mi preferas skribi...
ELPINIKO
Skribu do fine, kaj por tiu ĉi skribaĵo Periklo donos al vi la tutan sian riĉecon.
KSANTIPO
Riĉecon! Zeŭso vin delogu! Hekatono, brava junulo! kaj mi malsaĝa tute ne sciis, ke en kelkaj fingroj de mia dekstra mano mi posedas kaŝitajn trezorojn. Venu ĉi tien, estimata peceto papirusa, kovriĝu per miaj arĝentaj vortoj. (Li sidiĝas kaj skribas.) Ŝarĝita per trezoroj la mano ne povas moviĝi... Li delogis Tisandron... Malfeliĉa mia edzineto... Li proponis al mi anstataŭ ŝi Aspazion... Ŝi instruita? Ha, pli bona estas tiu virino, kiun neniu instruis. Ha, ha, ha! (Turninte sin al Elpiniko.) Ĉu vere? (Li skribas plue.) Protagoro... Tiu ĉi ne permesus al si... Kio do! Ili kredos... Fino. (Al Elpiniko.) Jen havu...
ELPINIKO
Pardonu... De kio mortis via pli juna frato, Paralo?
KSANTIPO
De malsano.
ELPINIKO
Ĉu Periklo ne faciligis al li la foriron de tiu ĉi mondo?
KSANTIPO
Sendube. Li sendadis al li vinon, kukojn...
ELPINIKO
Verŝajne venenitajn...
KSANTIPO
Kompreneble.
ELPINIKO
Almetu tiun ĉi suspekton kaj subskribu vin.
KSANTIPO (skribas)
Vinojn tro maldolĉajn... kukojn tro dolĉajn... (Li stariĝas.) Jen vi havas, Elpiniko, la plendon de mia koro, kiun vi metu antaŭ la tronon de la plej potenca dio.
ELPINIKO (traleginte la papiruson)
Perfekte. Sed mi supozis...
KSANTIPO
Panjeto plej kara...
ELPINIKO
Mi petas vin, ne nomu min tiel...
KSANTIPO
Kial do? Mian patrinon mi edzinigis, via Hiponiko estas ankoraŭ malgranda kaj mi estas jam granda. Prave, panjeto, vi rimarkigis, ke tiu ĉi skribaĵo — estas la tuta riĉeco de mia patro. Retenu ĝin kaj donu al mi nur etan ĝian onon...
ELPINIKO
Kiom vi bezonas?
KSANTIPO
Al Hekatono mi estas iom ŝulda... la heredon post Periklo mi devas kun miaj amikoj trinkfesti... Ne multe — cent drakmojn.
ELPINIKO
Por ĉiu vorto — unu drakmo. (Ŝi kalkulas la vortojn skribitajn de Ksantipo.) Okdek tri... (Ŝi prenas el la tablo monon kaj metas ĝin sur lian manon.)
KSANTIPO (ĝojigita)
Ĉiu vorto — drakmo! Okdek tri! (Eniras Protagoro.)

SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PROTAGORO.
ELPINIKO (al si mem)
En tia momento... ha!
KSANTIPO
Protagoro, mia estimata instruisto.
PROTAGORO
Sklavo montris al mi, ke ĉi tie mi renkontos Kalion.
ELPINIKO
Ripozu, regnano, mia edzo tuj alvenos.
KSANTIPO
Sidiĝu, majstro, ĉar la seĝo estas mola. Mi tuj finos la kalkuladon kaj tiam ni iom filozofos.
ELPINIKO (al Ksantipo)
Ŝajnas al mi, ke via amiko tro longe atendas vin.
KSANTIPO
Hekatono, brava junulo, kiel mi lin ĝojigos. (Al Protagoro.) Ree mi estas sinjoro! Dank’ al ĉi tiu nobla matronino, kiun dio rekompencis por tio en maljuna aĝo per filo, mi havos per kio vivi.
PROTAGORO
Pli ĝuste — trinki. (Elpiniko sufokas en si la koleron.)
KSANTIPO
La suno faras tion saman, sed ĝi malsaĝa trinkas roson el vinberoj kaj mi — sukon. Ha, ha, ha! Hekatono estas brava junulo. Ĝis revido, ĝis revido...
Multajn edzinojn havas patro miaSed edzo li ne estas de la sia.
(Li eliras kantante.)

SCENO NAŬA

PROTAGORO kaj ELPINIKO.
Konfesu Protagoro, ke mi grandanime malamas Periklon, subtenante lian filon.
PROTAGORO
La justuloj scias, kiel ŝati tion.
ELPINIKO
Se vi estas justa, konfesu ankaŭ, ke senbezone vi tenis vin ĝis nun malproksime de nia rondo, al kiu vi apartenas laŭ la gento, la kutimoj kaj la konvinkoj.
PROTAGORO
Ho, jes.
ELPINIKO
Mi ripetas: kaj laŭ la konvinkoj, ĉar malgraŭ intimaj ligoj kun la demokratoj, kiel mi aŭdis, vi ne flatis iliajn petolaĵojn, sed laŭdis la meritojn kaj la prudentan politikon de la aristokrataro.
PROTAGORO
Seninterrompe.
ELPINIKO
Oni diris al mi, ke dum la batalo apud Tanagro vi estis sur nia flanko.
PROTAGORO
Mi tiam estis en Atenoj.
ELPINIKO
Sed vi deziris venkon al ni kaj al la Spartanoj. Mi konjektas, ke la malvenko de la demokratoj apud Koronejo plenigis vin per kaŝita ĝojo kaj la malnobla reiro de l’ subaĉetita Plejstonakso — per malĝojo. Kuraĝe, Protagoro, forblovu de via aristokrata animo ĝian demokratan surtavolaĵon, rompu la falsan honton kaj diru: jes.
PROTAGORO
Jes.
ELPINIKO
Ho, en vi pulsas la nobla sango de l’ antaŭuloj.
PROTAGORO
La ruĝa!
ELPINIKO
Nun, kiam tute okaze kaj rapide ni komprenis unu la alian, mi esperas, ke vi ne rifuzos al ni vian helpon. Ĉar mia frato Cimono estis malnoble elsendita Egiptujon, kie li mortis, kaj, kiel mi supozas, li estis mortigita, la partio aristokrata en Atenoj ne havas sian gvidanton, kiu egalus kaj venkus Periklon. Tucidido havas nur fieron, Kalio nur riĉecon kaj abomenon al vivo publika, la resto — estas birdetaro taŭga nur por fari grandan bruon. Vi, Protagoro, estas plej glora, leĝisto, perfekta parolisto...
PROTAGORO
Jes, mi estas.
ELPINIKO
Mi esperas, ke nia partio irus kun vi batali.
PROTAGORO
Mi ankaŭ pensas tiel kaj krom tio mi vidas, ke oni devas naivulojn ne malhelpi, ili mem ridindiĝos.
ELPINIKO
Kian taktikon laŭ via opinio oni devus uzi en tiu ĉi batalo?
PROTAGORO
Vi volas, regnanino, ricevi de mi konsilon por vi?
ELPINIKO
Jes.
PROTAGORO
Laŭ mia opinio vi tute ne devas enmiksi vin en la politikon, sed kontentiĝi de la poezio... de Hermipo.
ELPINIKO
Min mirigas la subita malĝentileco, al kiu vi sendube alkutimiĝis en la societo de Aspazio.
PROTAGORO
Mi aŭskultis, regnanino, pacience viajn rimarkojn pri mia sango kaj destino, mi donis al vi konsilon, kiun vi postulis de mi; se mi estas por vi ne sufiĉe ĝentila, sekve videble vi kutimiĝis al tro grandaj postuloj en la societo — de Polignoto.
ELPINIKO
Protagoro!... en mia domo estas pordo, tra kiu oni povas eliri, sed ankaŭ esti elĵetita!
PROTAGORO
Aŭ sekrete enkondukita — mi scias ĉi tion, sed mi ne profitos. (Eniras Kalio.)

SCENO DEKA

LA SAMAJ kaj KALIO.
KALIO (al Protagoro)
Vi estas... bone... La afero staras tiel...
ELPINIKO
Mi preĝos por malbonaj homoj.
KALIO
Ne hontigu diojn per via bonkoreco. (Elpiniko foriras al la altaro en la aŭlo.) Sidiĝu kaj aŭskultu. Kvincent laboristoj en la armilara fabriko ekribelis kontraŭ mia administranto.
PROTAGORO
Verŝajne tiu lasta bonege tedis ilin — sendube li elŝiradis al ili la ungojn.
ELPINIKO
Ne, eble li malsatigadis ilin iomete, nu... kaj, kiel ordinare, ne malatentis la virinojn.
PROTAGORO
Forigu lin.
KALIO
Mi ne deziras. De l’ tempo, de kiu li havas tiun ĉi okupon, li ne prunteprenas, ne diboĉas...
PROTAGORO
Kial vin interesas liaj diboĉadoj kaj ŝuldoj?
KALIO
Restu tio ĉi inter ni — sed estante juna, mi restis ŝulda al lia patrino...
PROTAGORO
Kaj li estas la viva ŝuldatesto — mi komprenas.
KALIO
La sklavojn mi kvietigis mem; sed kun ili laboris liberigitoj kaj iom da libera balaaĵo. Tiuj lastaj haltigis la laboradon, disrompis kelkajn maŝinojn, armis sin en la armilejo kaj foriris; hodiaŭ ili alsendis sian rajtigiton kun la postulo pligrandigi la salajron, forigi la administranton. Al tiu ĉi alsendito mi difektis la regnanan makzelon, por kio la juĝo ordonos al mi lin rekompenci — kaj la afero estos finita; sed la senlaboreco, se ĝi longe daŭros, krom la kaŭzitaj perdoj, ne permesos al mi prepari la mendon al la templimo garantiita en la kontrakto per la puno de dudek talantoj. Kiel antaŭforigi ĝin?
PROTAGORO
Pligrandigi la salajron de la laboristoj.
KALIO
Tiun ĉi konsilon ili jam donis al mi — de vi mi atendas alian, pli prudentan.
PROTAGORO
Tio estas — tian, kiu montrus al vi rimedon por rekompenci la perdojn, devigi laboristojn labori por la antaŭa salajro kaj instrui ilin obei ordonojn de l’ administranto, kiu delogas iliajn edzinojn kaj filinojn?
KALIO
Proksimume.
PROTAGORO
Kalkulu malavare la valoron de la detruitaj maŝinoj kaj de la forŝtelita armilaro, venigu atestantojn, kiuj atestos, ke la ribelintoj intencis mortigi la tutan fabrikan estraron, skribu plendon kaj subaĉetu la juĝantojn. Tiam la laboristoj moliĝos...
KALIO
Aranĝu al mi tion ĉi rapide kaj efike — vi ricevos dek minojn.
PROTAGORO
Se vi demandus min, kiamaniere buĉi homon, mi povus diri al vi, ke oni devas preni akran tranĉilon, ataki lin nokte, post la mortigo lavi la manojn kaj purigi la veston, kvankam mi mem tion ne farus. Simile ankaŭ en tiu ĉi okazo mi klarigis al vi nur, kiel oni povas buĉi la malfeliĉajn homojn antaŭ la juĝo, sed mi tion ne faros. Vi ja ankaŭ povus bone fumaĵi novnaskitojn kaj tamen vi ne okupos vin per tio.
KALIO
Ho, ho, vi ŝanĝiĝis, frateto, kiel juna cervo — vi havas multbranĉajn kornojn.
PROTAGORO
Tio estas ornamo de edzigitoj, al kiuj mi ankoraŭ ne apartenas.
KALIO
Vi tamen forgesis, ke antaŭ kelkaj jaroj vi procesis por mi la ministojn en mia minejo, post kio ili devis labori dum dek du tagoj, nutrante sin per fasko da ajlo kaj peceto da pano dum la tuta tago.
PROTAGORO
Mi estis esploranta la vivon kaj tial mi deziris konvinkiĝi, el kiel profunda mizero de l’ popolo ŝprucas la fontoj de l’ enspezoj de Kalio.
KALIO
Bone. Mi estas jam tiel riĉa, ke mi povas konsideri, ĉu miaj enspezoj elfluas el homa maljustaĵo. Ĝis nun sofistoj nomis min patro de malriĉuloj kaj mian fortunon — patrino, kiu siajn laboristajn infanojn nutras per multmila mamo. Kaj vi diras...
PROTAGORO
Ankaŭ, ke vi estas patro de malriĉuloj, ĉar vi ilin kreas.
KALIO
Sekve, laŭ via opinio, mi ne devas puni la laboristojn, sed pligrandigi ilian salajron — kaj kion plu?
PROTAGORO
Tro gaje estas al vi en la mondo, Kalio, por ke mi povu vin amuzi per kalkulado de la devoj, kiujn vi eĉ ne pensas plenumi.
KALIO
Mi sincere deziras scii miajn devojn — ĉar, kiel mi diris, mi estas jam por tio sufiĉe riĉa kaj mi povas permesi al mi la konscienckalkulon.
PROTAGORO
Kiom kostas al vi en la fabriko pafarko?
KALIO
Ĉirkaŭ dekkvin drakmoj.
PROTAGORO
Kaj kiom vi ricevas por ĝi?
KALIO
Dudek.
PROTAGORO
Kian rajton vi havas por tiuj kvin drakmoj de la diferenco?
KALIO
La rajton de la kapitalo por la profitprocento.
PROTAGORO
De kie vi prenis tiun ĉi kapitalon?
KALIO
Tio estas historio longa...
PROTAGORO
Mi rakontos ĝin al vi mallonge. Via praavo, forŝtelinte la sekreton de Solono, kiu intencis proklami ĝeneralan amnestion por ŝulduloj, ekspluatis ĝin propraprofite; via avo aĉetis malkare la posedaĵojn de l’ elpelita Pisistrato; via patro proprigis la monon de Eretrejano forkondukita en Persujon; vi elflaris kaj forrabis la trezorojn, kiujn enfosis la Persoj — jen estas la historio de via riĉeco, kiu ŝuldas sian ekzistadon al trompo, ŝtelo kaj feliĉa okazo. Ne pensu, ke mi en ĝi vidas ian escepton — per tiu ĉi vojo iris al riĉeco ĉiuj aliaj gentoj Atenaj. Pripensu nun, ĉu la kapitalo, kolektita tiamaniere, havas rajton moralan por plua pligrandiĝo per oferoj de fremda laboro?
KALIO (ŝerce)
Ne ĉagreniĝu, mia filo jam bezonos nek perfidi Solonon, nek trompi Eretrejanon.
PROTAGORO
Via filo faros tion saman, kion vi: li heredos riĉaĵojn post vi, kiel vi post la Persoj. Heredo estas ankaŭ trovo.
KALIO (kiel supre)
En maljuna kapo reigi ordon estas malfacile: la havaĵon mi ne disdonos, sed por ke mi vin ne ellasu sen rekompenco por tiel bela sofistiko, mi pardonas je via honoro al la laboristoj la perdojn kaj pligrandigos ilian salajron — ĝis mi plenumos la mendon por Sparto.
PROTAGORO
Por kio Sparto mendis tiom da armilaro?
KALIO
Mi ne scias — mi eĉ ne demandis Tucididon.
PROTAGORO
Ĉu li estas ĝia makleristo?
KALIO
Ordinare li aranĝas ĝiajn aferojn en Atenoj.
PROTAGORO
Jes... Mi adiaŭas jam vin, Kalio...
KALIO
Restu ĉe mi por la tagmanĝo.
PROTAGORO
Mi ne povas, ankoraŭ hodiaŭ mi forveturas en Turiojn...
KALIO
Por kio?
PROTAGORO
Periklo komisiis al mi skribi por tiu ĉi urbo regularon.
KALIO
Nu, tie mi jam ne malfermos fabrikon. Plej singarde kun tiu Periklo, ĉar li starigos al si tronon kaj sidigos sur ĝi apud si Aspazion. (Dum tiuj ĉi vortoj alproksimiĝas Elpiniko.)
PROTAGORO
Ĉu ili ne estus belega reĝa paro! (Li eliras.)
KALIO (ridante)
Vi aŭdas, kara Elpiniko: vi, kiu valoras kronon, regas nur Kalion kaj la senĉasta Aspazio post nelonge regos Atenojn.
ELPINIKO
Ŝi jam regas ilin. Al vi ŝajnas, Kalio, ke vi estas regnano potenca, ke neniu egalas vin en riĉeco, ke vi povus propraforte starigi grandan armeon kaj ŝiparon, venki Grekujon, dum vi estas nur senpotenca subulo de l’ hetero, kiu, se ŝi deziros, ordonos al vi esti ŝia kuiristo.
KALIO
Elpiniko, vi ŝercas... (Eniras Tucidido.)

SCENO DEKUNUA

LA SAMAJ kaj TUCIDIDO.
TUCIDIDO
Al la filoj de Periklo oni aljuĝis rajtojn regnanajn.
ELPINIKO
Ke de hodiaŭ la nobeleco atena estu malhonoro por ĉiu honesta homo!
KALIO
Ĝi ne estas ja ankoraŭ la fino de l’ mondo.
ELPINIKO
Kion vi atendas pli? Ĉu tion, ke Periklo destinu vian haŭton por sandaloj por siaj bastardoj?
TUCIDIDO
Oni devas agi energie, ĉar li hodiaŭ ĝuas senliman amon de l’ popolo. En tiu ĉi momento li disvolvas sur la parolejo planon de granda magazeno konstruota ĉe la haveno, kiu ĉiujare estos plenigota per egipta greno, dividota senpage inter la plej malriĉaj regnanoj dum malbona rikolto. Kompreneble fervore akceptas tiun ĉi projekton malsataj leĝdonantoj, kiuj kolektiĝas amase en la kunvenoj popolaj de l’ tempo, kiam ili por ĉiu partopreno ricevas po unu obolo kaj povas al si aĉeti ajlon. Kia furioza eksplodo de pasioj estis tie!
ELPINIKO
Ĉu ni devas perei en tiu ĉi eksplodo?
TUCIDIDO
Periklo faros ĉion, kion li ekintencos; sen helpo ekstera ni lin ne venkos. Ree ni devas peti helpon de la Spartanoj, kun kiuj mi komencis jam intertraktadon. La tempo estas oportuna, ĉar Periklo intencas altiri Atenojn al la helpo por Mileto kontraŭ la insulo Samoso.
KALIO
Jen vi vidas, mi devas tuj veturi al la fabriko kaj gardi, ke la armilaro mendita de la Spartanoj estu preta al la templimo. Restu sanaj... (Forirante) Kiu elpensis tiun ĉi politikon!...

SCENO DEKDUA

ELPINIKO kaj TUCIDIDO.
TUCIDIDO
Apud Koronejo ni konvinkiĝis, ke disbati en polvon ajlajn regnanojn por ni ne estas malfacile. La subaĉetebla Plejstonakso estas elpelita el Sparto kaj lia posteulo ne havas gluiĝajn manojn. Sekve, se niaj sortoj dependas de batalo — la venko estas certa. Sed ĝi sola ne donos al ni firman superecon. Apud Koronejo restis ja de la vicoj demokrataj nur kaĉo kaj tamen sur tiu ĉi kaĉo Periklo ne ĉesis kreski. Tio estas okazo mirinda, ĝis nun nekonata en la historio, ke la popolo plej klera, sentema al la plej malgranda limigo de siaj rajtoj, elpelanta suspekte siajn bonfarantojn kaj heroojn, por ke ili per tro grandaj meritoj ne ektuŝu la egalecon respublikanan — tiu ĉi popolo subiĝas humile al la volo de homo privata, kiu okupas neniun oficon, kies sola regna indeco estas regnaneco Atena kaj sola potenco — elokventeco. — Pro tiu kaŭzo ni ne povas eĉ lin kontraŭstari, forigi de la posteno — ni povas lin nur mortigi.
ELPINIKO
Se tian oferon postulas la patrujo...
TUCIDIDO
Tro precize vi komprenis miajn vortojn — mi pensas pri lia mortigo morala. Kaj nur, se tio ne efikus... La dioj ja por celoj altaj liberigas homojn de la devo ŝati fremdan vivon.
ELPINIKO
Jam de longe mi kolektas pruvojn de krimagoj de Periklo. Inter la aliaj mi posedas skriban ateston de Ksantipo, kulpiganta la patron pro venenado de la filo; krom tio la sklavo...
TUCIDIDO
Ne Elpiniko, tiuj rimedoj estas bonaj nur tiam, kiam estas necese finbati vunditon. Sed Periklo staras ĝis nun ne vundita profunde, sed apenaŭ gratetita. En ĉiuj homaj bataloj la plej certa, ĉiam mortiga, estas tiu bato, kiu trafas la koron. Periklon oni devas trafi en la koron.
ELPINIKO
Kiamaniere?
TUCIDIDO
Perei devas tiuj, kiujn li amas. Li amas Fidion, Anaksagoron, kaj plej kore, ĝis religia adorado, ĝis idolkulto li amas Aspazion, kiu estas vere ĉarma kaj prudenta. Sen ŝi li jam ne povus ekzisti.
ELPINIKO
Ĉu vi ŝin ne trotaksas?
TUCIDIDO
Ne Elpiniko, ŝi estas Ateno de l’ infero, ŝi estas malbona spirito, naturdotita per genio kaj plej ĉarmaj belecoj de korpo. Ŝi instruas al seriozaj filozofoj saĝecon kaj ravas maljunulojn. Plej severa viro ne ektuŝus ŝin eĉ per cigna lanugo, se li havus esperon, ke ŝi ektuŝos lin per la buŝo.
ELPINIKO
Malfeliĉe, ŝi jam kisis duonon da ĉiuj viroj en Atenoj kaj nun ŝi feliĉigas la reĝon Persan.
TUCIDIDO
Mi dubas, sed tiu ĉi suspekto povas esti por ni tre utila.
ELPINIKO
Ĉu tamen la blindigita popolo kredos la okulvideblajn argumentojn?
TUCIDIDO
Vi ne konas la popolon, Elpiniko. Ĝi estas ordinara ĉevalo, kiu humile portas kaj trenas plej grandajn ŝarĝojn, sed ektiklita per iu en incitebla loko ĝi piedfrapas kaj mortigas sian mastron, kvankam tiu ĉi ĝin nutris kaj ne batis. Kaj tia incitebla loko estas ĉe popolo la religio, kiun Periklo kaj Aspazio kun ilia sekvantaro senpiigis sufiĉe. La plej ĉefa eraro de nia ĝisnuna taktiko estis — la starigado de aristokratoj kontraŭ demokratoj, de riĉuloj kontraŭ malriĉuloj, de politiko kontraŭ politiko, kiam ni devis starigi diojn kontraŭ malbonaj homoj, religion — kontraŭ senpieco. Nur tiamaniere ni liberigos Atenojn de la tiraneco de konspirestroj demokrataj kaj restarigos la tronon, sur kiu eksidos...

SCENO DEKTRIA

LA SAMAJ kaj HERMIPO.
HERMIPO (enfalas spiregante)
Tucidido, vi estas kondamnita al elpelo el Atenoj.
TUCIDIDO
Pro kio?
HERMIPO
Pro la sekretaj interrilatoj kun Sparto.
TUCIDIDO
Kiu min kulpigis?
HERMIPO
Protagoro.
TUCIDIDO
Kaj li de kie sciis?
ELPINIKO
Ree la tuta mia konstruaĵo en ruinoj?
TUCIDIDO
Mi revenos, sed mi ĵuras, ke ne kun humila saluto.
(La kurteno falas.)


Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"