Aspazio: Postparolo

«Aspazio» esperantigita aperas en momento fortune elektita. Ĝi aperas tuj post la kvara kongreso esperantista, en kiu tiel elokvente estis proklamita kaj triumfis en la koroj de diversnaciaj kongresanoj idealo de internaciismo. Ĝi aperas samtempe en momento de kvardekjara jubileo de Svientoĥovski, kiam en Varsovio okazas kunveturo de liaj adorantoj.

Ĉar la aŭtoro de l’ «Aspazio» dum sia longa mirege fruktodona laborado estis apostolo de vera internaciismo, tio signifas — de l’ ama alproksimiĝo de ĉiuj nacioj, celanta kunigi plej sanktajn inspirojn de diversnaciaj genioj en unu komunan sunon, en unu belegan harmonion, en kiu perdiĝos nenia tono originala kaj valora.

Ĉar duaflanke, liaj polaj adorantoj, nun alportantaj al li festajn signojn de grandestimo kaj danko, per ĉi tio protestas kontraŭ mallarĝa kaj malnobla kalumnio, dum longaj jaroj persekutinte lin kvazaŭ malvarman kosmopoliton kaj egoiston, — lin, poeton-filozofon, kiu sciis kunigi varmegan amon al la progreso de l’ patrujo kun varmega amo al la progreso de l’ homaro.

Kaj se publiko okcidenta povas malpli interesiĝi pri Svientoĥovski, talentoplena publicisto, potenca batalanto kaj estro de l’ pola progreso dum kvardek jaroj, mi tamen nun ne vidas en pola literaturo verkiston, kiu per sia komune-homa penso kaj tutmondaj idealoj meritus pli esti prezentita al la diversnacia esperantistaro, ol la aŭtoro de l’ «Aspazio».

Por ni, Poloj, dezirantaj al nia lando lumon kaj varmon de progresanta tagiĝo, Svientoĥovski estas antaŭ ĉio tiu homo, kiu montris al ni eblecon kaj necesecon de nova evolucio sur vojo de interna disvolviĝo anima post la nacia katastrofo en la jaro 1864, kiam unuj tute perdis esperon pri estonteco kaj plorante sidiĝis sur la tomboj historiaj, aliaj tute perdis penson publikan kaj interesiĝis memame nur pri sia privata bono. Pro tio ni havas apartajn kaŭzojn por dankemo al la patro de nia progreso en la lasta epoko.

Sed ŝajnas al ni, ke la aŭtoro de «Aspazio» kaj de multaj aliaj dramoj («Animoj senmortaj», «Spiritoj», k. t. p.) povas elveki miron kaj amon ankaŭ en la koroj de aliaj nacioj, kiel pensulo profunda, poeto nobla kaj bonega stilisto. Tial mi pensas, ke la tradukinto de l’ «Aspazio» havis bonan ideon, prezentante al la esperantistaro la belan verkon de Svientoĥovski.

En la dramon «Aspazio» la kreinto enmetis tutan sian animon — ĉiujn sonĝojn de idealo, ĉiujn batalojn de eterne revolucia spirito, tutan sian amon al beleco kaj malamon al malnobleco. Vi trovos en la figuro de Periklo sonĝon de Svientoĥovski pri homo, kiu regas animojn ne per privilegia posteno, ne per demagoga flatado de instinktoj de amaso, sed per pura potenco de persona genio — bela sonĝo, momente enkorpigita en Hellado, tiel kara al Svientoĥovski! Vi trovos en Aspazio idealon de virino — belan saĝecon kaj saĝan belecon. Vi trovos ĉi tie rondon de elektitaj spiritoj de Hellado kaj malkovros en Fidio, Sofoklo, Eŭripido — aŭtoran amon al arto ĉiuspeca, en Anaksagoro, Sokrato — lian amon al filozofio, en Protagoro — lian senkomparan talenton dialektikan — kaj en tuta dramo perlojn de malvarma penso filozofa kaj rubenojn de varma kredo je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj.

Unu el riproĉoj, farataj de kritiko al dramaŭtoro Svientoĥovski, ke ĉiuj liaj personoj parolas tiel bele kaj sprite, sperte kaj riĉe, kiel la aŭtoro mem, perdas sian forton en «Aspazio», kie la aŭtoro prezentas spiritojn elektitajn, havantajn rajton al lingvo elektita; krom tio la aŭtoro en ĉi tiu dramo diversigis sian lingvon, donis aliajn akcentojn al la juna Sokrato, al la doloranta patro Anaksagoro, kaj trafe malriĉigis la lingvon de la rondeto da humilaj animoj en la societo de Elpiniko.

Ni tute ne certigas, ke la dramo de Svientoĥovski estas verko sendifekta. Ni trovas nur, ke ĝi estas grandvalora kaj eminenta.

Laŭ nia opinio, difektoj teknikaj de tiu ĉi dramo: troeco de elemento rakonta kompare kun elemento agada, multparoleco de herooj, troa kapableco ilia por kreado de aforismoj anstataŭ akcentoj de vera pasio en momentoj de gravaj okazintaĵoj, k. t. p. — ĉio ĉi ne ludas seriozan rolon apud la beleco de l’ stilo kaj forto de la esprimitaj en ĝi ideo.

Kaj ni ne havas ankaŭ intencon persekuti ĉiujn laŭvolajn kaj nevolajn deflankiĝojn de la historia vero, kontraŭbatali modernismojn kaj anakronismojn, ĉar sur ĉiu paŝo en tiu ĉi granda dramo pli forte nin kaptas io pli grava — internaj intencoj de la aŭtoro, potenca pentraĵo de l’ batalo, kiun malhumila kaj memama intrigo flamigas en malluma amaso kontraŭ altaj spiritoj. La forumo de Atenoj fariĝas por ni pli proksima, kiam ni renkontas «hieraŭ» hodiaŭajn batalojn, nuntempajn dolorojn kaj sonĝojn de l’ homaro. Io eterna, eterne nobla kaj eterne malnobla en konstanta batalo — jen kio estas grava en tiu ĉi belega dramo, kreita de spirito de unu el la filoj de Prometeo!

Leo Belmont.
Librejo HACHETTE & Kio, 79, Boul. Saint-Germain, PARIS.

KOLEKTO DE “LA REVUO”

INSTRUA FAKO
Grammaire complète d’Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro ĉe la liceo «Charlemagne».
Unu volumo in-16, 166-paĝa (broŝurita)Fr.1 50
Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de Do ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj, en Esperanto verkita de Paul FRUICTIER.
Unu volumo in-16, 75-paĝa (broŝurita)1 50
Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaboris Alfred E. WACKRILL.
Unu volumo in-16, 95-paĝa (broŝurita)1 »
Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET.
Unu volumo in-16, 108-paĝa (broŝurita)1 »
LITERATURA FAKO
Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD, tradukita de Gaston MOCH.
Unu volumo in-8, 44-paĝa (broŝurita)Fr.1 »
Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. SVJENTOĤOVSKI, trad. de Dro Leono ZAMENHOF.
Unu volumo in-8, 154-paĝa» »
Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. LAMBERT.
Unu volumo in-8, 159-paĝa (broŝurita)2 »
Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana lingvo de Alfred BADER.
Unu volumo in-8, 33-paĝa (broŝurita)» 75
La libro de l’ Humoraĵoj, originale verkita de Paul de LENGYEL.
Unu volumo in-8, 194-paĝa2 50
La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de Do BEIN.
Unua, volumo in-8, 194-paĝa (broŝurita)2 »
Dua volumo, in-8, 238-paĝa (broŝurita)2 »
Tria kaj lasta volumo, in-8, 197-paĝa (broŝurita)2 »
La Reĝo de la montoj, de Ed. ABOUT. trad. de G. MOCH.
Unu volumo in-8 (en preparo)» »
La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj de Frederiko PUĴULA-VALJES.
Unu volumo in-8, 40-paĝa (broŝurita)1 »
Laŭroj, kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la Unua literatura konkurso de «La Revuo».
Unu volumo 142-paĝa2 »
Makbeto, tragedio en kvin aktoj, de SHAKESPEARE, tradukita de Do H. LAMBERT.
Unu volumo in-8, 125-paĝa2 »
TEKNIKA KOLEKTO
Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj), verkita de la Medicina Esperantista Grupo.
Unu volumo in-8Fr.1 50
Komercaj leteroj en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de P. BERTHELOT kaj Ch. LAMBERT.
Unu volumo in-16» 50
La komerca sekretario, de Ros. SUDRIA.
Unu volumo in-16» 50
Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD.
Unu volumo in-16» 75
Monadologio, de LEIBNIZ, tradukita de E. BOIRAC.
Unu volumo in-16» 60
Muzika terminaro, de F. de MÉNIL.
Unu volumo in-8, 20-paĝa» 60
Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj), de J. C. O’CONNOR, Ph. Dr. M. A., kaj D. D. P. HUGON.
Unu volumo in-16» 90
Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET DE L’ISLE.
Unu volumo in 8 (bindita)1 50
Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, avec modèles de lettres (en français et Esperanto), par R. LEMAIRE.
Unu volumo in-8» 40
Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto, par Charles VERAX.
Unu volumo in-8 (bindita)2 50
MUZIKO
Himno al Zamenhof, paroloj kaj muziko de R. DESHAYS1 »
La Vojo (kanto kaj fortepiano), paroloj de Dro ZAMENHOF, muziko de R. DESHAYS» 35
Esperanto (valso por fortepiano), muziko de A. F. de MÉNIL» 50
La kanto de l’ cigno (melodio), poemo de SVIRIDOV, muziko de F. de MÉNIL1 »
Kuŝas somero, poezio de Th. KANALOSŜI-LEFFLER, muziko de F. de MÉNIL1 »
Mi aŭdas vin, poezio de Leono ZAMENHOF, muziko de F. de MÉNIL1 »
Imprimerie Espérantiste V. Polgar-Politzer, 33, rue Lacépède, Paris.





Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"