Aspazio: Akto Dua

AKTO DUA

(En la domo de Periklo)

SCENO UNUA

PERIKLO, ASPAZIO.
PERIKLO
Jes, laŭ mia opinio tio estas penso nepraktika, sed vi povas amuziĝi per ĉi tio.
ASPAZIO
Amuziĝi? Ĉu tiom da jaroj de la kunvivo kaj de l’ sperto konvinkis vin, ke mi amuziĝas kun vivo... Malĝoje...
PERIKLO
Ĉu mi diris ĉi tion? Ĉu mi vin ankoraŭ ne sufiĉe respektas? Ĉu mi ne ŝatas vian prudenton?
ASPAZIO
Kaj tamen iafoje vi parolas kun mi kvazaŭ kun infano, kies pepado estas agrabla sed naiva. Fine mi ĉesu esti por vi favorata papago, kiun vi ne karesas kontraŭ la plumoj kaj al kiu vi permesas petoli. Mi estas homo vere pli bona ol multaj lipharaj sinjoroj...
PERIKLO
Sed mi ne neas tion, tian ja Aspazion mi amas. Kaj se eĉ la tuta gento virina konsistus nur el vi sola, el mia buŝo eliradus nur senĉesa por ĝi adorado.
ASPAZIO
Ordinara bonodorfumaĵo de l’ edzo por lia edzino, en kiu li vidas bukedon de ĉiuspecaj perfektecoj kaj en aliaj virinoj vidas apenaŭ apartajn floretojn.
PERIKLO
Ah, ne blasfemu vin mem! Tiel sola vi estas en Grekujo, kiel sola estas en ĝi mia amo. Vian nomon eble la estonteco enskribos en la historion kaj la nomojn de aliaj grekaj virinoj ĝi apenaŭ enskribas en la urbajn registrolibrojn.
ASPAZIO (fermante al li la buŝon per la mano)
Flatulo. Iru jam al la kunveno popola kaj ne malhelpu nin en la interkonsiliĝo.
PERIKLO
Dume vi aliformigu la mondon ĝis kiam mi revenos.
ASPAZIO
Ne ŝercu, ĉu vi mem ĝin ne ŝanĝos hodiaŭ?
PERIKLO
Jes, hodiaŭ mi bezonas novan bonan stelon. Mi esperas, ke ĝi ankoraŭ lumas super mi. Mi malfortigis Sparton, forprenis de ĝi ĝiajn kunliganojn, plinombrigis la niajn, firmigis por kelkaj jaroj la pacon — ĉu Atenoj por ĉi tio deturnos sin de mi, kiam mi postulos monon por la konstruado de l’ granda nacia sanktejo, en kiu enkorpiĝos ilia gloro kaj en kiu loĝos iliaj dioj?
ASPAZIO
Vi klopodas pri dioj?
PERIKLO
Mi respektas nur la bele skulptitajn kaj nur tiajn mi enkondukos en Partenonon. Mi konstruos ĝin, eĉ se en la vojo al ĝi oni fosus abismojn kaj ŝutus montojn. Hodiaŭ mi ludos la grandan loton de mia vivo!
ASPAZIO
Se vi eĉ malgajnus, mi tamen ne vidus ankoraŭ en tiu ĉi malvenko — malfeliĉon.
PERIKLO
Kara aŭgurino, profetu, ke mi venkos. Mi ne etendas la manon al pendigita alte bagatelaĵo. Ĉu vi supozas, ke mi batalas por tio, ke la urbo havu ornamitan konstruaĵon kaj ĝiaj dioj luksan loĝejon? Tute ne. Mi volas per la artista genio de Atenoj potencigi ilian forton politikan, starigi belegan monumenton de l’ arto, kiu ne sole koncentrigus en si la tutan vivon de l’ popolo, sed ankaŭ allogus kaj ravus ĝiajn amikojn kaj humiligus la malamikojn. Partenono estos plej kara juvelo sur la tero, objekto de admiro en la tuta Hellado, celo de ĝiaj pilgrimadoj — tiun ĉi esperon garantias al mi la genio de Fidio. Cetere...
ASPAZIO
Finu.
PERIKLO
Cetere... mi devas nutri tiujn ĉi malsatajn kaj senpaciencajn amasojn, por kiuj mi akiras la rajtojn kaj al kiuj mi ne donas panon. Oni devas ilin okupigi, liveri al ili laboron, malfermi noblan elfluon al iliaj pasioj, oni devas satigi iliajn stomakojn kaj ravi okulojn. La popolo jam estas sata de honoroj kaj postulas laborenspezojn kaj, se mi nenion donos al ĝi por manĝi, ĝi formanĝos min.
ASPAZIO
Per Partenono vi ĝin vivigos dum kelkaj jaroj — kaj poste?
PERIKLO
Mi pripensos.
ASPAZIO
Vi donos al ĝi novajn rajtojn kaj honorojn? Eble mi eraras, sed ŝajnas al mi, ke vi, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj direktantoj de tiuj popolamasoj, feliĉigas ilin per iluzioj. La aristokrataro elŝiris al la popolo dentojn, vi restarigas ilin al ĝi, sed nur por tio, ke ĝi libere povu grinci kun ili. Kaj kion gajnas mizerulo, ricevinte la rajton firmigi leĝojn kaj okupi plej altajn oficojn, se por ĉiuj ĉi senpagaj honoroj li forlasos nek la kampon nek sian laborejon, nek iun ajn okupon, kiu lin nutras. Sur la kontraŭa bordo de l’ rapida kaj larĝa rivero vi dismetis diversajn bonfaraĵojn, al kiuj li devas naĝi sur mallarĝa breteto kaj la aliaj sur vastaj ŝipoj.
PERIKLO (enpensiĝinta)
Doloriga ĝi estas nepreco, sed tamen nepreco.
ASPAZIO (nekuraĝe)
Se vi enkondukus kaj rajtigus la projekton pri la pensioj aŭ la mona rekompenco por la plenumado de oficoj kaj regnanaj devoj... Tiamaniere vi ebligus al la elementoj demokrataj okupadon de ĉiuj postenoj. Malriĉuloj ne estras... nur laboras aŭ almozpetas.
PERIKLO (kiel supre)
Jes, malriĉuloj ne estras... (Li leviĝas subite) La lota enmeto pligrandiĝis. (Kisante Aspazion) Mi dankas vin, vi mia... Konscienco. (Li eliras.)

SCENO DUA

ASPAZIO, TEORO, LEJO, FILEZIO, poste DIOTIMO kaj ERO.
FILEZIO (enirinte kun Lejo kaj Teoro al la enpensiĝinta Aspazio)
Ne pri ni...
ASPAZIO
Ah, vi estas. Pri Periklo mi pensis, kiu antaŭ momento foriris.
TEORO
Ja grava kunveno, ĉar eĉ maljunuloj rapidas al ĝi.
LEJO
Kaj Elpiniko elrulis sian dikegulon, kiu, ŝajnas, malofte ŝvitas por la patrujo.
ASPAZIO
La hodiaŭa tago tiel grandiĝos en nia vivo, ke la aliaj estos kompare kun ĝi nur momentoj. Hodiaŭ Periklo revenos hejmen aŭ la unua inter la Atenanaj aŭ la lasta.
LEJO
Mi ne timas pri li; kiu regas en Atenoj kiel li?...
ASPAZIO
Li regas per la spirito, elokventeco, sed ne per la estrado. Se li nur unu fojon en grava afero ne konvinkos la popolon, plej mizera senfeligisto de brutoj volos lin piedbati senpune. Eh, oni devas rektiĝi, kvankam la sorto klinas nin... Eksidu. Mi invitis ankaŭ mian konatulinon el Mileto, Diotimon, kiu antaŭ nelonge venis el Atenoj.
TEORO
Kaj jam sukcesis ilin ekmuĝigi?
FILEZIO
Kiel oni diras, ŝi estas tre riĉa kaj stranga.
LEJO
Patrinoj murmuretas al la filinoj, ke ŝi estas nemorala, ke ŝi embuskas la junularon Atenan, ke ŝi inokulas malĉaston.
ASPAZIO
Pri kiu el ni oni ĉi tion ne murmuretis aŭ ne parolis laŭte! Tio estas ordinara ĉikana ŝpinaĵo, el kiu tiuj noblaj matroninoj ŝpinas kalumnion kontraŭ ĉiu memstara virino. Laŭ ili fraŭlinoj devas nur scii forte bati sklavinojn, varmege preĝi al dioj kaj lerte froti siajn korpojn per bonodoraj oleoj por la estontaj edzoj. Kaj, se jam fali morale — tiam sen ia brueto. Diotimo estas vere riĉa, aroganta, fantaziema sed la purecon de ŝiaj sentoj nenia malpurigos blasfemo.
DIOTIMO (enfalas)
Mi freneziĝos de rido!... Bedaŭru Aspazio... Pardonu — vi min ne konas ankoraŭ...
ASPAZIO
Restis al ili nur vin ekvidi — Teoro, Lejo kaj Filezio.
DIOTIMO
Bedaŭru do vi ĉiuj, ke vi ne vidis la iradon de miaj adorantoj. Hieraŭ en la teatro eksieĝis min kvaro: unu certigis, ke mi ekbruligis lian koron en Teboj, kie mi neniam estis, la dua, ke mi adorigos por mi tutajn Atenojn, la tria, ke mi jam adorigis ilin kaj la kvara, la plej maljuna, anoncis, ke li jam de longe ĵuris edziĝi nur je virino el Mileto. Mi permesis al ili viziti min la sekvantan tagon kaj al la servantino mi ordonis ĉiun enkonduki en alian ĉambron. La maljuna alvenis plej frue. Ĉu vi permesas peti vin pri malgranda servo? — mi demandis, Ordonu — li respondis flame. Mi havis klarvidadon, diras mi, kiu min ofte avertas, ke hodiaŭ en la kunveno de l’ popolo Kalio, la edzo de Elpiniko kun la helpo de siaj multenombraj adeptoj penos sin proklamigi reĝo de Atenoj. Mi petas do vin, kaŝu en la brustan poŝon tiun ĉi katon, kies la patrino en mia naska urbo estis oferdonita al Zeŭso kaj kiu forpelas ĉiun malbonon. Ĵetu ĝin sur la parolejon, kiam tien supreniros Kalio kaj poste rekaptu ĝin kaj alportu al mi. La maljuna mia adoranto larĝigis la okulojn, ekbalancis la kapon, sed prenis la katon kaj iris. Tion ĉi saman mi efikis ĉe la tri aliaj. Ah! kian ili havis mienon alpremante sub la vestoj la katojn, kiuj miaŭis malespere! Ne, mi mortos de rido... Kalio volas hodiaŭ ribeligi la popolon kontraŭ Periklo. Prezentu al vi sur la parolejo tiun ĉi barelon da fandiĝanta sebo ĉirkaŭita de katoj, kiujn la senfrukta Elpiniko edukas por li.
ASPAZIO
Vi elmetas vin al danĝero.
DIOTIMO
Kontraŭ kiu?
TEORO
La adorantoj tamen postulos rekompencon.
DIOTIMO
Ili ne aperos plu — eĉ ne kaptos la katojn. Cetere, ili fieriĝu, kiamaniere ili savis Atenojn de reĝo Kalio. Vi rigardas min kiel mordeman petolulinon. Mi ŝajnas esti tia. Sed tio ĉi ne estas sensenca facilanimeco. (Serioze) Ĉu tio ne kolerigas, ke virino juna, kiun ne zorgas la koro de l’ patro, de l’ edzo aŭ de l’ frato, devas fariĝi allogilo por ĉiu senĉasta viro? Ĉu mi estas ruĝa ĉerizo ĉe publika vojo, ke min iu ajn trapasanto volas deŝiri? Sed mi vere koleras! Ha, ha, ha! Mia avino, patrino, fratinoj mortis en trideka jaro de l’ vivo kaj al mi sendube restas ankoraŭ ne pli ol ses jaroj ĝis la morto. Tiun ĉi tempon mi devas pasigi gaje. Kial vi ekmutiĝis? Aspazio, diru do, por kio vi min invitis! Mi aŭskultas kaj konsentos kun ĉio, sed konsili al vi mi ne povas, ĉar mi estas laca. (Ŝi eksidas.)
ASPAZIO
Ŝajnas al mi, ke...
DIOTIMO
Pardonu... Ĉu estos ĉi tie Eŭripido?
FILEZIO
Verŝajne.
DIOTIMO
Nun mi jam aŭskultas. (Post momento de komuna silento) Aspazio?
ASPAZIO (subaŭskultante)
Ero! (Eniras sklavino) Ĉu la sinjoro interparolas en la ĝardeno?
ERO
Ne.
ASPAZIO
Ci povas foriri. (Ero foriras.) Tiu ĉi sklavino havas filinon, por kiu unu el la arĥontoj oferis al Periklo tri vetkurajn ĉevalojn.
DIOTIMO
Ĉu via edzo tenas ŝin por si mem?
ASPAZIO
Por mi — sed eble li sola en Atenoj tenas belegajn sklavinojn por sia edzino — la aliaj malnoble ekspluatas la abomenindan kutimon. Pri tiu ĉi ja afero mi deziras kun vi interparoli antaŭ la alveno de l’ edzoj. Ni rigardas indiferente terurajn vidaĵojn. Mi vidis sklavon, al kiu lia mastro pro ekbato de l’ hundo ordonis dum dudek kvar horoj boji kaj al la alia pro formanĝo de kelkaj prunoj enbati prunajn ostetojn en la tutan manon. Sur la stratoj trijaraj regnanoj distranĉas per vipoj la vizaĝojn de siaj vartistinoj. Potenculoj atenaj de tempo al tempo malplenigas la domojn de siaj laboristoj kvazaŭ abelujojn, forŝtelante de ili ĉiujn iliajn havaĵojn kiel mielon de abeloj. Ni kreskis en tiu ĉi krimo kaj tial ĝi ne elvokas en ni abomenon, sed tamen, se ĝin komencas juĝi ne la religio, ne la regularoj, kiuj senkulpigas ĝin, ne sensenta kalkulo, kiu pesas nur profitojn materialajn, sed nobla koro — tiam ni eksentas teruron. Tiu ĉi perforto de homoj kontraŭ homoj estas tiel monstra, ke ĝi abomenigas al mi la naturon de l’ homo. Bedaŭrinde nek mi, nek tiuj, kiuj konsentas kun mi, ĝin disbatas. Sed kvankam ni ne povas forŝiri ĉiujn kapojn al tiu ĉi socia hidro, ni fortranĉu almenaŭ unu — la plej malnoblan — tiun, kiu per la korpo de sendependaj sklavinoj nutras malĉastecon de iliaj mastroj.
DIOTIMO
Tio ĉi signifas?
ASPAZIO
Vi estas belegaj, riĉaj, vi posedas grandajn interrilatojn kaj influojn, fondu kun mi societon, kiu el rabaj manoj elaĉetus malgrandajn sklavinojn kaj konstruus rifuĝejon, en kiu ili edukiĝus liberigitaj. Periklo mokas tiun ĉi projekton — kaj vi?
DIOTIMO
Kial mi ne sciis tion hieraŭ, jam hodiaŭ mi estus ricevinta de miaj adorantoj kvar junajn sklavinojn kaj tiamaniere mi ne estus doninta al ili senpage la katojn. Sed mi trovos naivulojn. Dume mi oferas al vi mian bonan volon kaj kason. Bonega ideo, ĝi liveros al mi okupon kaj agrablajn animekscitojn.
FILEZIO
Ni havas malplenan domon, bonegan por tia institucio kaj la frato ne rifuzos ĝin al mi.
LEJO
Mia mortinta edzo zorgis pri tio, ke neniu bela sklavino velku ĉe li, ne naskinte nobeligitajn fruktojn. La zorgoj pri la perfektigo de la raso mallongigis eĉ al li, malfeliĉulo, la vivon. Lian noblan cindron mi honoros, ŝajnas al mi, plej bone senigante la aliajn je tio, kion li jam uzi ne povas. Aspazio, la spirito de mia edzo benas vin kaj al mi ordonas vin sekvi.
TEORO
Inter vi mi posedas plej malmulte da monrimedoj, sed kun la helpo de Fidio mi faros sur la fronto de tiu ĉi rifuĝejo platskulptaĵon: virinoj elŝirantaj al satiro knabineton, kiun li forrabis de sklavino.
ASPAZIO
Tro modesta vi estas Teoro; vi posedas pli da rimedoj ol skulptilo, ĉar la amon de ĉiuj Atenaj artistoj. Ni lasu al viroj la iluzion, ke ili estas ĉiopovaj kaj ni estas nur iliaj humilaj subulinoj, sed ni ekspluatu la influon, kiun ni havas ĉe ili. Alvenis stranga tempo, ke ekzistas nek tia krimo, nek tia virto, al kiu la bela kaj prudenta virino ne inklinigus en Atenoj la viron. Teoro, memoru ĉi tion — kaj vi ankaŭ.
DIOTIMO
Ho! mi bone memoras.
FILEZIO
Kaj, se la estraro malpermesos al ni?
ASPAZIO
La elpendaĵoj de ĉiuj institucioj devas esti viraj — ni ŝirmos nin per viro. Mi eĉ elektis unu.
FILEZIO
Kiun?
ASPAZIO
La grandan filozofon, homon tre respektindan, mian majstron... (Anaksagoro eniras.)

SCENO TRIA

La SAMAJ kaj ANAKSAGORO.
ANAKSAGORO
Mi forkuras de tiu ĉi tumulto.
ASPAZIO
De kie vi venas?
ANAKSAGORO
De la kunveno popola.
ASPAZIO
Kion oni decidis?
ANAKSAGORO
Oni decidis piedbati, krii, blasfemi, la prudenton nomi malsaĝeco kaj la malsaĝecon prudento... Mi envias vin Aspazio, ke vi povas vin apartigi de tiu bazaro de ĉiuspecaj pasioj kaj kviete filozofi pri ili.
ASPAZIO
Kvieta mi ne estas. Ĉu la projekto de Periklo estas akceptita?
ANAKSAGORO
Ekstaru super la kota trafluo de homaj aferoj, ke ĝi apenaŭ surŝprucu viajn piedojn, mia amikino. (Al la aliaj virinoj.) Mi ne salutis vin ankoraŭ — kaj unu el vi mi ne konas.
DIOTIMO (salutante)
Diotimo. Ĉu Kalio parolis?
ANAKSAGORO
Kriis ĉiuj eĉ la raŭkiĝintaj. (Al Aspazio) Elementoj bonfaraj kaj belaj kuniĝante kreas iafoje ligojn malutilajn kaj monstrajn. Nebuloj, kiuj malvarmigas al ni la fajron de l’ suno, renkontinte unu la alian, eligas el si tondron.
DIOTIMO (mallaŭte al Lejo)
Kion li rezonas?
ASPAZIO (penante kaŝi sian ekscitiĝon)
Sekve Periklo falis kun sia projekto?
ANAKSAGORO (al la ĉagrenita Aspazio)
Por liaj amikoj tio estus doloriga, por filozofoj ĝi devas esti indiferenta. Ekzistas nur materio kaj ĝia eco — la spirito, kiu kunigas ĝiajn erojn en diversaj interrilatoj. Tiuj samaj ili estas en Periklo kiel en Kalio, tiuj samaj en genio kiel en malsaĝulo, tiuj samaj en virto kiel en krimo — nur diversmaniere kunmetitaj. En la spaco restas ĉiam neŝanĝebla kvanto kaj kvalito de atomoj, semoj de l’ tutmondo, kaj sekve, ĉu Periklo venkos aŭ estos venkita, la materio ne transformiĝas, nur akceptos alian eksteraĵon.
DIOTIMO (mallaŭte al Teoro)
Ĉu vi lin komprenas?
ANAKSAGORO (al Diotimo)
Sendube vi demandas pri mi, regnanino. Pardonu, ke mi forgesis min prezenti al vi: mi estas Anaksagoro, mizera filozofo, ne taŭga por ia ajn praktika uzado, rigardanta senfine ĉielon kaj iranta kun kurbigitaj piedoj sur la tero, devigata sin okupi per la politiko kaj ne povanta pacigi blindulon kun akrevidulo. Mi havas fileton, kiun mi amas kaj ami ne volas. Kiom da fojoj li ekmalsaniĝas, mi sidiĝas ĉe lia liteto kaj rezonas: li estas ja nur kungluaĵo de materiaj atomoj, kiuj post lia morto restos en la spaco. Ĉu li estas vere mia filo deŝirita de la naturo? Ne, li estas nur ĝia fragmento, kaj ĝi ne pereigos eĉ unu atomon: de unu korpo ĝi forprenas, al la alia ĝi donas. La filozofio sanigas dolorojn. Se la koro ne estus necesa por la nutrado de l’ sango, oni devus ĝin eltranĉi. (Al Aspazio) Jes, Periklo, mia filo estas — nur konturoj momentaj malaperemaj...
DIOTIMO (mallaŭte al Filezio)
Eble vi lin komprenas...
ASPAZIO (revigliĝante)
Mi lin komprenas. (Al Anaksagoro) Diru al mi senpere: la popolo forĵetis liajn postulojn...
ANAKSAGORO (embarasita)
Mi ne atendis la finon. Ekscitita mi forlasis la kunvenon en la momento, kiam Periklo inter muĝado kaj blasfemado ekkriis: la direktilo ne alkreskis al mia mano, mi lasas do ĝin kaj cedas al la pli indaj; inter vi ili eliru!...
ASPAZIO
De tia alteco... en abismon... (Fiere) Kaj kiu estas tie pli inda ol li? (Eniras Fidio.)

SCENO KVARA

La SAMAJ kaj FIDIO.
FIDIO
La venko!
ASPAZIO
Ripetu!
FIDIO
El miloj da brustoj tondras himno pro gloro de Periklo! La popolo rajtigis la konstruadon de Partenono kaj al mi ĝin konfidis. Ho belegaj fantomoj, malsupreniru al mi el la nuboj, inter kiuj mi serĉis vin ĝis nun sopirante. Kunfluu en miajn okulojn ĉiuj gutoj de l’ roso de l’ hodiaŭa mateno, por ke mi povu per ili elplori mian ĝojon! En la marmora kuŝejo de Pentelikono ripozas de centjaroj la diino Ateno, kiun mi eligos el tie per skulptilo kaj starigos sur Partenono.
ASPAZIO (etendante al li la manon)
Estu do tiel genia kiel mi estas nun feliĉa. Anaksagoro, vi ektimigis min senbezone.
ANAKSAGORO
Kiamaniere mi povis diveni, ke Periklo kvietigos tiun furiozan ventegon, kiu lin komencis jam forporti, ke sovaĝaj kriegoj ŝanĝiĝos en ekkriojn de triumfo!
FIDIO (al Aspazio)
Ne miru, ke Anaksagoro ekdubis, se li forlasis la kunvenon tiam, kiam post la parolo de Tucidido lia aristokrata bando penis forpuŝi Periklon de la parolejo. Sed la popolo, dum momento forlogita de trompaĵoj, tuj rekonsciiĝis kaj rebatis la malnoblan atencon kontraŭ ĝia tribuno, kiun oni kulpigis, ke li volas riĉiĝi ĉe la konstruado de Partenono.
ASPAZIO
La kalumnio sendisiĝe fluas post la granda homo, kiel ŝarko post ŝipo, ĉiam flarante akiron.
FIDIO
Li ekpikis tiun ĉi ŝarkon mortige. Se vi estus vidinta, kiel li frakasadis siajn kontraŭulojn per argumentoj, kiel li dispremadis ilin per malrespekto, kiel li vipis per spritaĵoj, vi estus pro li ankoraŭ pli fiera, se vi nur povas esti pli fiera.
ASPAZIO
Kie estas tiu ĉi titano mia?...
FIDIO
Li restis, kaj min li elsendis por vin tuj sciigi...
ASPAZIO
Kion li faros tie ankoraŭ plu? Ĉu... Ne!...
DIOTIMO
Ĉu Kalio parolis?
FIDIO
Fi! Kalio estas maljuna mulo. Li alportis al la bazaro tion, per kio ŝarĝis lin lia edzinaĉo kaj li pensis ĝin bone vendi. Li elŝutis plej diversajn sensencaĵojn kontraŭ Periklo, fine li anoncis, ke sur lia loko li konstruus Partenonon propramane. Sed kiam Periklo diris: mi cedas la lokon al Kalio — kaptita en propran banton, la riĉulo komencis eltiradi el ĝi sian kapon. Subite, oni ne scias de kie, aperas apud li tri katoj...
DIOTIMO
Nur tri!...
FIDIO
Eŭripido rimarkinte ilin, ekkriis: Kalio ne povas konstrui Partenonon, ĉar li havas ja tiujn ĉi infanojn! Ektondris uragano da rido kaj forbalais la hontigitan Kalion, kiun Periklo finbatis per vortoj: regnanoj, li volis esti serioza!
DIOTIMO
Kiu diros nun, ke mi ne helpis al la konstruado de Partenono?
ASPAZIO
Kredeble...
FIDIO
Per kio?
DIOTIMO
La katoj apartenis al mi.
ASPAZIO
Ni festu tamen tiun ĉi meriton nur inter ni.
DIOTIMO
Kontraŭe mi ĝin mem ĉirkaŭfamigos tra la tutaj Atenoj.
ASPAZIO
Senbezone kaj sencele.
FILEZIO
Ne elvoku venĝon.
TEORO
Des pli, ke Elpiniko serĉas nur pretekstojn al ĉi tio.
LEJO
Ŝi alligos sin kiel klakilo al la kolo de sia mulo kaj diskonigos la maljustaĵon kontraŭ li kaj vian malnoblaĵon.
FIDIO
Kaj malutilos la gajnitan aferon.
DIOTIMO
La ridindecon timas eĉ dioj, kaj vi ne volas ĝin uzi kontraŭ homoj? Vi elĵetas el viaj sagujoj la plej akran sagon. Pli bone estus, se vi elĵetus saĝecon, honestecon, kuraĝecon, ĉar ili en batalo trompas pli ofte! Senplumigita de vi je delogaj ŝajnaĵoj malsaĝulo, fripono aŭ senkuraĝulo ree plumkovriĝos, se vi ellasos lin el la manoj sangekovritan kaj ne ridindan. Ĉiuj makuloj bone forlaviĝas aŭ orumiĝas: riĉa infanmortiginto povas fariĝi zorganto de orfoj, sed neniu trinkus publike pokalon da mielo kun Homero, kolorigita blue. La propra edzino ne permesos hodiaŭ al Kalio displekti ŝiajn harojn kaj morgaŭ eble perfidos lin. Miaj katoj efikis tion, kion neniam efikus la elokventeco de Periklo.
ASPAZIO
Mi kredos eĉ tion, kondiĉe, ke vi tiun okazintaĵon tenu en sekreto.
DIOTIMO
Mi eĉ ne pensas plenumi ĉi tion.
ASPAZIO
Vi blovas sur varmegan cindron, kiu sendube surŝutos kaj bruligos viajn okulojn. Vi ne estas atena regnanino; kiam Elpiniko ekmovos siajn influojn kaj interrilatojn, oni malhonoros vin kaj elpelos kiel malutilan mustelon; ne lasu vin vane forlogi per la forto de l’ demokrataro, kiu ĝis nun agas ankoraŭ ekster la regularoj. Ĉi tie al la fremdulinoj permesite estas apenaŭ tiom, kiom al pintuberoj, kiujn la vento faligis de arbo: kuntiriĝi dum pluvo kaj larĝiĝi dum bonvetero kaj ĉiam atendi, ke ies piedo transpaŝos sur ili.
DIOTIMO
Vi mem ja diris, ke ni vivas en la tempo de l’ virina regado.
ASPAZIO
Sed de l’ virinoj singardaj kaj prudentaj. Al la kuraĝaj oni certigis privilegiojn kaj liberecon, sed kondiĉe, ke ili estu malĉastulinoj.
DIOTIMO
Vanaj timoj! Ĉu mi alvenis Atenojn por esti ĉi tie strigo prudenta kaj evitanta la tagan lumon? Mi deziras profiti la vivon rapide, sensobre, gaje, ĉar ĝia fadeno baldaŭ disŝiriĝos.
ASPAZIO (malgaje)
Mi perdas en vi amikinon, helpantinon... Ha, vi ne volas iri kun mi, sekve flugu kun la vento.
DIOTIMO
Ne forpelu min, mi jam mallevas la flugilojn.
ASPAZIO (kisante ŝin)
Estas feliĉo, ke vi estas bona. Anaksagoro, ni oferis al vi tre respektindan postenon.
ANAKSAGORO
Kian?
ASPAZIO
La postenon de zorganto en la rifuĝejo por sklavaj knabinoj. Ni intencas elaĉetadi tiujn ĉi virajn bongustaĵojn.
ANAKSAGORO
La plej malbona elekto! Lasu trankvila la mallertulon, kiu apenaŭ povas zorgi sin mem kaj sian propran infanon.
ASPAZIO
Ni postulas nur, ke vi antaŭ la areopago kovru nin per via persono kaj neniam neu, ke tiu ĉi instituto apartenas al vi.
ANAKSAGORO
Tio ĉi ne superas miajn kapablojn. Mi eĉ pli multe penos efiki: mi petos Tucididon, kiu nun estras la aristokrataron ne sole en la politiko, sed ankaŭ en la ĝuado de tiuj bongustaĵoj, ke li subtenu nian entreprenon. Li fieras ja, ke li havas la plej belajn sklavinojn en Atenoj. Li eĉ donacis al mia fileto belkreskan nutristinon. (Eniras Sofoklo kaj Eŭripido.)

SCENO KVINA

LA SAMAJ, SOFOKLO, EŬRIPIDO.
SOFOKLO
Ni deziras al vi kaj al ni pli da tiaj tagoj.
EŬRIPIDO
En tiun ĉi domon eniras feliĉo...
SOFOKLO
De hodiaŭ la publika servado kaj krom tio la biletoj en la teatron por la malriĉuloj estos pagataj de la regno. La popolo povas nun edukiĝi kaj okupi ĉiujn postenojn.
ASPAZIO
Ho neforgesebla tago! Kie estas Periklo?
SOFOKLO
Li traktas kun la senditoj de kelkaj urboj, kiuj alvenis fari interligon kaj akcepti la superecon de Atenoj. Al ni li komisiis alporti al vi la ĝojigan sciigon.
ASPAZIO
Per sunradio mi skribus ĝin sur la ĉielarkaĵo, por ke ĝi ekbrilu al la tuta mondo.
FIDIO (kiu desegnas, ofte ekrigardante Aspazion, al si duonvoĉe)
Ĉarmaj linioj!
SOFOKLO
La unua eliro de ilia kondukanto ne sukcesis. Tucidido eksentis, ke li ne estas Cimono.
EŬRIPIDO
Eĉ kun la helpo de Hermipo. Kaj tiu ĉi senkapulo faris ankaŭ la unuan ekzamenon de sia servemeco. Antaŭ ne longe mi vidis lin ankoraŭ en furioza atako demokrata, en kiu li odoris kvazaŭ bakita korko — kaj jen, jam hodiaŭ, li parolis tre flue pri la rajtoj de la nobela sango, pri la parenceco de la antikvaj generacioj kaj la dioj, pri la destino de l’ homoj, pri la malutileco de l’ allasado de la klasoj pli malaltaj al la postenoj pli altaj — unuvorte, li babilis tiel, kvazaŭ lia patro kun Apollo amindumus Dafnon kaj li estus la frukto de tiu ĉi amindumado. Apud mi staris unu estiminda regnano, meritplena por la patrujo, ĉar apud Tanagro, kalkulante sur la batalejo la mortfalintojn, li forŝteladis al ili fingroringojn — tiu ĉi plej pasie jesigis al Hermipo.
SOFOKLO
Sed bonege dishakis lin Protagoro, kiu defendis la projektojn de Periklo per sia tuta arto.
FIDIO (kiel supre)
Protagoro? Li estas kapabla ankaŭ por tio?
ASPAZIO
Kial li ne venis kun vi?
SOFOKLO
Li promesis alkonduki iun tre junan filozofon, kiun li nomas pupilo de Atenoj.
ANAKSAGORO
La nomo de tiu ĉi junulo?
SOFOKLO
Sokrato.
ANAKSAGORO
Mi aŭdis pri li.
FIDIO
Malbela, kiel la muzo de Hermipo.
EŬRIPIDO
Sed oni povas en li speguliĝi, kiel en plej bona spegulo.
ASPAZIO
Tiu Hermipo, kiu kelkfoje jam per diversaj personoj frapetis nian pordon kaj ĉiam ĝin trovis fermita, nun tre plaĉas al mi, ĉar mi supozas, ke li persekutos aristokratojn per siaj komedioj. Mi legis unu el ili: ĝi havis guston de akvo post la trempado de jasmenaj branĉetoj. Malforta odoro faris ĝin ankoraŭ pli sveniga.
EŬRIPIDO
Ho, la gusto de liaj verkoj sendube pliboniĝos: ilin trapenetros la odoro de l’ rostaĵoj, kiujn la aŭtoro formanĝas ĉe la tabloj de l’ aristokratoj. Sen talento, por mono estas malfacile priskribi eĉ malgrandan konkon, sed estas facile kraĉi sur piramidon. Dungito literatura ne estas devigata elpremi por siaj mastroj amon el koro, sed galon el hepato por iliaj kontraŭuloj. Aristokratoj dungis Hermipon ne por ke li gloru ilin, sed por ke li nin malhonoru. Al ĉi tio ĉiu estas kapabla.
SOFOKLO
Kompreneble, sed li tamen havas veran talenton.
EŬRIPIDO
En la fleksebla nuko.
ASPAZIO
Ni festas hodiaŭ grandegan feston — ni do ne parolu pri tia mizera kulo: ĝi zumu al ili kaj piku nin. Hermipo — ne estas Esĥilo.
SOFOKLO
Kaj kiu kuraĝus ilin kompari? Esĥilon neniu anstataŭos.
EŬRIPIDO
Eĉ vi Sofoklo?
SOFOKLO
Kvankam mi venkis lin en Olimpaj ludoj, mi tamen lin ne venkos en la historio. Kiam li vivis, li forpuŝadis min ofte per sia aristokrata fiereco, per sia religia fanatismo, per la ŝimaĵo de siaj principoj; la morto tamen kovris per funebra kitelo la kriplaĵojn de l’ homo kaj malkovris la potencon de l’ genio, kiu kvazaŭ diamanta koloso, pura, brilanta kaj fortika ekstaris nemallumigita kaj nesuperebla en la literaturo de Grekujo.
ASPAZIO
Kredeble vi, Sofoklo, nur per tio estas pli malalta ol li, ke vi vivas ankoraŭ.
SOFOKLO
Aspazio, li kreis Prometeon.
ASPAZIO
Sed li gloris Zeŭson, kiu tiun ĉi Prometeon pro la forrabo de la sciencfajro el Olimpo alforĝis al ŝtonego kaj per vulturo elŝiradis al li ĉiutage la reviviĝantajn internaĵojn. Vi tamen, Sofoklo, kaj kun vi ni ĉiuj respektas ne la venĝeman kaj kruelan dion, sed la kuraĝan homon, heroan martiron, kiu elvokis al batalo la tiranon de l’ ĉielo kaj oferdonis sin por la homoj. Ĝi estas plej bela kaj plej vera mito, kiun iam ajn naskis homa imago. La dramo, kiun ĝi enhavas, komenciĝis antaŭ jarcentoj kaj eble neniam finiĝos — la dramo de estintaj kaj estontaj suferadoj de l’ homo. El ĉiuj legendoj de l’ greka religio mi kredas nur tiun ĉi solan: jes, Zeŭso ekzistas kaj Prometeo ekzistas — neniam ili pereos kaj neniam ĉesos interbatali, al mi ŝajnas eĉ, ke la tuta homa kredo estas entenata en tiu ĉi mito kun tiu sola diferenco, ke unuj estas adorantoj de Zeŭso, la aliaj — de Prometeo. Ni apartenas al la lastaj: ni forŝtelas la fajron al dioj de l’ ĉielo kaj de l’ tero, kiuj nin pro tio alforĝas al ŝtonegoj super senprofundaĵoj kaj al vulturoj ordonas nin disŝiradi; ni suferas, sed dume la fajro flamiĝas, lumas kaj varmigas, ekbruligas homan penson per la fajreroj de novaj veroj kaj inspiroj. Tiel estos ĉiam; Zeŭso kaj Prometeo ricevos aliajn nomojn, la ŝtonego ŝanĝiĝos en kolonon, krucon aŭ lignaron, sed la batalo daŭros. Esĥilo ĝin ne komprenis kaj tial li fermis ĝin per la venko de l’ dio kaj humiligo de l’ homo. Prave la trafluganta aglo frakasis per la ŝelo de l’ testudo la kranion de l’ kadukiĝinta poeto.
FIDIO (senĉese desegnante, ekrigardinte Aspazion, murmuretas)
Belega modelo por Minervo!
SOFOKLO
La profunda maljuneco ne povas flugi kun rapideco de l’ juna aĝo. Ni kuras kiel infanoj, li paŝis malrapide, kiel nia patro. Sed li ankaŭ havis sian junecon — kaj li estis Prometeo, ĉar vera genio neniam iras malantaŭen kaj neniam subiĝas.
ASPAZIO
Li ripozu en la historio balzamita per ĉiuj rimedoj de l’ senmorteco, sed por la nuntempa vivo li posedas nur valoron de estiminda mumio. En liaj tragedioj la tero kune kun siaj kreitaĵoj estas senforta kaj pasiva bulo, sur kiu orgias, kaj bivakas, estras kaj mastrumas, aŭ dancas kaj kapriolas la hordo da diboĉantaj dioj: por ni la tuta naturo portas ne super si sed en si la leĝojn kaj la destinojn. La homo de Esĥilo trenas katenojn, la via, Sofoklo, portas apenaŭ iliajn lastajn ĉenerojn enkreskintajn en la korpon, kaj eble la homo de Eŭripido havos nur post ili bluajn striojn. Tio ĉi estas grandega progreso ne sole en la verkado de tragedioj, sed ankaŭ en la komprenado de la mondo.
EŬRIPIDO
La legendo diras plue, ke Zeŭso, volante venĝi sur ĉiuj homoj la kulpon de Prometeo, alsendis al ili ravan knabinon, kiu, havante skatolon plenigitan je diversaj malfeliĉoj, malfermas ĝin konstante kaj fermas nur tiam, kiam el ĝi volas forflugi deloga espero. Pandoro estas ĉiu virino kaj nur en viaj manoj, Aspazio, mi ne vidas tiun ĉi pereigan skatolon, sed la bonfaran kornon de l’ plenhaveco. Mi kisas tiujn ĉi manojn. (Li kisas.)
ASPAZIO
Samaĝuloj pli facile interkompreniĝas; vi jen proksimiĝas al mi, Sofoklo malproksimiĝas.
SOFOKLO
Ne, Aspazio, mi bedaŭras nur, ke mi ne povas vin sekvi.
DIOTIMO (al Eŭripido)
Unu el la Pandoroj, nomata Diotimo, estas scivola, kian malfeliĉon alportis al la mondo via patrino, naskinte vin?
EŬRIPIDO
Almenaŭ malprofiton al deko da homoj, ĉar mi en dekobla kvanto trinkas vinon.
DIOTIMO
Kial vi edziĝis?
EŬRIPIDO
Por forpeli la edzinon malgraŭ la tri filoj.
ASPAZIO
Ĉu efektive?
EŬRIPIDO
La ĉarman kaj virtoplenan Ĥoirinon, mian edzinon, povas de hieraŭ edziĝi ĉiu, kiu volas havi multenombrajn domamikojn. (Al Diotimo.) Kaj vi, regnanino, se vi trovos ian senpekan knabinon, al kiu mi havos la honoron enfali en la okulon, petu ŝin permesi al mi almenaŭ iomete ripozi post la unua edzino.
DIOTIMO
Mi permesas.
TEORO kaj FILEZIO
Kiel eble plej longe.
LEJO
Al la viro, kiun unu virino forlasis, la aliaj ne rapidas. En tiu rilato ekzistas inter ni solidareco.
EŬRIPIDO
Ne sole en tiu ĉi rilato. Vi similas reciproke kiel citronoj; unu havas pli dikan aŭ pli maldikan haŭteton ol la alia, sed ĉiuj vi estas acidaj kaj agacigaj. La naturo, kreante vin, ne zorgis pri diverseco — ĝi faris du formojn: malbelan kaj belan, kiujn ĝi laŭvice plenigas per miksaĵo de hipokriteco, malico kaj malnoblaj voluptoj. Iafoje ĝi eraras kaj enmetas en ĉi tiujn formojn materialon viran, preparitan el pli perfektaj elementoj — kaj tiam aperas Safo, Aspazio aŭ iu ajn alia eraro de l’ naturo.
DIOTIMO
La sekvantan tagon post la forpelo de l’ edzino estas malfacile esti pli afabla por virinoj. Post unu jaro vi parolos al unu el ni alie...
EŬRIPIDO
Ne.
DIOTIMO
Eĉ en la orelon?
EŬRIPIDO
En la orelon ne al unu el vi mi parolos multe pli frue, ol post unu jaro. Mi ne forigas de mi virinojn, ĉar mi ne povas, mi nur scias, kiom ili valoras.
DIOTIMO
De hieraŭ.
EŬRIPIDO
Vi deziras nepre, regnanino, fari min trompita edzo, blasfemanta pro propra maljustaĵo la tutan sekson virinan — vi maltrafas. Mi pli frue ekkonis la malfidelecon de virinoj, ol la akrecon de raziloj. Ordinare, kiu prenas edzinon, kaptas kaj hejmigas sovaĝan anason, kiu forkuras de li en najbaran marĉon, kiam li pensis, ke ĝi ekamis lian puran lageton. Edziĝi oni devas tamen, ĉar pli bone estas havi sian propraĵon, eĉ duban, ol ŝteli la fremdan. Mi eĉ permesus al ĉiu edzo havi kelkajn edzinojn, por ke ili per reciproka ĵaluzo haltigu sian hereditan malfidelon. Tio estus por ni pli kosta, sed ankaŭ pli oportuna. Viro tiel longe povas konfidi al virino, kiel longe ŝi kun siaj konkurantinoj batalas pro li. Rilate min, mi faris eraron, ĉar mi malatentis tiun ĉi singardecon.
DIOTIMO
Sendispute vi havas rajton malŝati ĉiujn, kiuj vin amos.
EŬRIPIDO
Kaj tiujn, kiuj min ne amos. Mi estas viro — sekve kreitaĵo, per kiu la naturo aperigas siajn plej grandajn potencojn, kaj tio sufiĉas por ke mi kiel leono rigardu malrespekte vermojn, kiuj povas ĝin piki eĉ trabori, sed kiuj ne posedas ĝian forton kaj noblecon.
ANAKSAGORO (al Aspazio)
Mia lernanto, sed ne mia scienco.
SOFOKLO (al Eŭripido)
Vi estus malbona dio, kvankam vi estas bona homo: por venĝi vi detruus la harmonion de l’ mondo...
EŬRIPIDO
Unue, ŝajnas, ke tiel agas ĉiuj kolerigitaj dioj, due, tiu imagata harmonio ekzistas nur por ne multenombraj feliĉuloj. Por la tuta homaro la mondo estas malnova, nereguligita maŝino rompanta senĉese siajn radetojn, maŝino, kiun plibonigi oni ne povas, ĉar ĝi de la komenco estis malbone konstruita. La plej mankohava ĝia risorto estas virino, kiu per sia perfida amo kvazaŭ per rustaĵo trapenetras plej malmolajn virajn korojn.
ASPAZIO
Ĵetu vian malbenon sur la malĉastan aristokrataron, el kies putra brusto vi elsuĉis tiun ĉi venenan maldolĉaĵon kaj restu inter ni; vi trovos virinojn honestajn, kiujn vi respektos. Mi kredas al vi, ke vi konas nur malicajn serpentojn, ĉar la aliajn en la putranta lukso vi ne vidis; vi estas sekve prava, sed kun tiu ĉi praveco ne eliru ekster la limojn de tiu sfero, en kiu vi naskiĝis, edukiĝis kaj disreviĝis.
EŬRIPIDO
En la komenco de l’ mondo ne ekzistis aristokrataro, kial do la antikvaj legendoj prezentas en la unua homo patron de l’ civilizacio kaj en la unua virino patrinon de l’ homa malbonsorto?
ASPAZIO
La komencon de l’ mondo homoj ĉiam tiel elpensas, kiel ili volas konservi ĝian daŭrigon. Inter ĉiuj donacoj de l’ naturo kaj akiraĵoj, kiujn ekposedis viro, neniun li tiel malbonuzis kiel virinon. Li agis kun ŝi pli malnoble ol kun la tero, kies fruktodonecon li pligrandigis, ol kun la arboj, kies fruktojn li perfektigis, ol kun la bestoj, kiujn li en arbaroj kaptis kaj kreskigis, ĉar li ne sole ekspluatis ŝian laboron, sed malakrigis ŝian spiriton kaj malĉastigis ŝiajn sentojn. Nia inokulita pomarbo pli superas la sovaĝan, ol la civilizita virino — la barbaran. Viro konsumis mem la bonaĵojn de l’ progreso, al virino li donis apenaŭ almozon; li iris antaŭen, kiel senkompata avarulo kaj ŝi post li, kiel humila almozulino. En tiu ĉi humiliĝado ŝi perdis la plej noblajn instinktojn kaj disvolvis tiujn, kiuj faris ŝian malliberecon pli tolerebla. Kaj vi postulas, Eŭripido, ke ŝi ne rampu sur tero, kiam al ŝi estas permesite nur traglitiĝi tra la fendetoj de l’ vivo? Ĉu vi ne aŭdis, kio estas en virino scienco, memstareco, energio? — Ribelo senmorala.
EŬRIPIDO
Sekve — ili ribelu.
ASPAZIO
Tiun ĉi kuraĝon havas ĉiuj, kiujn vi vidas ĉi tie.
DIOTIMO
Ĉu vi iros kun mi morgaŭ en la teatron al la tragedio de Sofoklo?
EŬRIPIDO
Kun vi? Sed tio ĉi estus sentofenda.
DIOTIMO
Ha, ha, ha — jen kuraĝulo! kaj al ni li ordonas ribeli.
EŬRIPIDO
Mi iros.
FIDIO (al Aspazio)
Ekrigardu tiun ĉi skizon de Partenono. Sur la supro staras la diino — protektantino de l’ urbo.
ASPAZIO
Simila al mi?
FIDIO
Ŝi estos ankoraŭ pli simila. (Al Eŭripido.) Se vi estus skulptisto, vi ne kolerus kontraŭ virinoj. Mi diras al vi, ili havas iafoje tiel belegajn konturojn, ke apud ili eĉ la plej malvarma virto elvaporiĝus. (Eniras Protagoro kaj Sokrato.)

SCENO SESA

LA SAMAJ, PROTAGORO kaj SOKRATO.
PROTAGORO
Saluton al la estiminda areopago. Tiom da saĝeco de Atenoj kolektiĝis ĉi tie, ke malfacile estas renkonti sur strato prudentan homon. (Al Aspazio, montrante Sokraton.) Sokrato, junulo, kiu ĝis nun skulptis marmorajn kapojn kaj nun deziras skulpti homajn cerbojn.
ASPAZIO (al Sokrato)
Vi estos granda, Protagoro jam portas antaŭ vi vian gloron, li, kiu min...
PROTAGORO
Aspazio! por unu kulpo unu puno: mi instruis malgrandan sklavon legi, kiel vi postulis — vi ne devas sekve rememorigi al mi, ke iam mi ofendis vin antaŭ, ol mi vin ekkonis.
ASPAZIO (etendante al li la manon)
Des pli, ke hodiaŭ por la defendo de Periklo mi estas danka al vi. (Al Sokrato.) Neniu antaŭe diris al mi pri vi — ĉu vi devenas el Atenoj? (Sokrato silentas.)
PROTAGORO
Mia amiko ekmutiĝis.
ASPAZIO
Anaksagoro volonte vin aŭskultus.
EŬRIPIDO (al Sokrato)
Kio okazis kun vi?
ASPAZIO
Sidiĝu, Sokrato.
SOKRATO (kiu la tutan tempon rigardis Aspazion, sidiĝas ĉe ŝiaj piedoj)
Ne parolu al mi...
ASPAZIO
Kial do?
SOKRATO
Ne parolu... La spirito, kiu min neniam forlasas kaj ĉiam murmuretas al mi konsilojn, foriris kaj forprenis de mi la prudenton. Sed ĝi rekuraĝiĝos kaj revenos. Mi estas kvazaŭ monstro, kiun formis el argilo Atenoj, stampinte sur ĝia vizaĝo malbelecon kaj en la koro la respekton por beleco. Ĉirkaŭ tiu ĉi monstro saltas kun insulta rideto diversaj teraj sorĉoj, kiujn ĝi atingi ne povas. La radioj de matenruĝo estas malpli helaj, ol viaj rigardoj. Vi ridetas kompate, la plej bela inter estaĵoj, nomitaj iam ajn virino. Mi ne elvokas en vi abomenon, dum malgrandaj knaboj, ekvidinte min sur strato, kaŝiĝas en la vestfaldojn de siaj patroj. Ĉar min neniu amas krom mia propra animo.
ASPAZIO
Vi estas tiel juna...
SOKRATO
Via voĉo sonas, kiel kordoj de l’ harpo eola, karesitaj de printempa bloveto, kaj ĉarmajn tonojn enverŝas en mian bruston. Mi estas juna — vi diras. En malbela korpo la animo rapide maturiĝas, ĉar ĝi volas kiel eble plej frue forflugi el ĝi. En la via ĝi trovas plezuron — ĝi ne forviŝis en ĝi eĉ unu ĉarmon virgulinan. Hontigitaj rozoj kunvolvus en burĝonojn siajn kalikojn, se vi ekstarus inter ili.
ASPAZIO
Ha, kia poeto — kaj kiel elokventa...
SOKRATO (ekstarinte subite)
Rekonsciiĝu, Sokrato! Venu mia spirito kaj gardu min... Aspazio, ĝi estis sincera knaba preĝo... Eŭripido... Protagoro... Anaksagoro, vi rimarkis en mi pensantan polveron. Mi estas — kiel certigas mia patrino — parazito kaj sentaŭgulo, ĉar mi promenas sur la kampo de l’ filozofio kaj mi sarkas malbonherbojn el ĝiaj fruktoj. Mi haltigas homojn, kiuj kredas, ke ili scias ĉion, kaj mi konvinkas ilin, ke ili scias nenion, ke ili konstante plenigas per sablo truajn sakojn aŭ plenblovas per vento vezikojn kaj kliniĝas sub ili, kvazaŭ ili portus grandegajn ŝarĝojn.
ANAKSAGORO
Vi forprenas panon al sofistoj.
SOKRATO
Mi ne forprenas, ĉar tiujn ĉi vezikojn mi trapikas senpage.
ANAKSAGORO
Kion vi instruas?
SOKRATO
Diferencigi fungojn, kiujn ni kolektas en la arbaro de l’ studado kaj el kiuj konsistas la tuta scienco. Estas inter ili pli bonaj kaj malpli bonaj, nutraj laktarioj kaj malutilaj agarikoj, sed tamen ili estas fungoj; plej bonajn iliajn specojn oni devas manĝi junaj, ĉar ili putras rapide. Hodiaŭa vero povas morgaŭ fariĝi falso. Mensogo estas venena agariko kaj superstiĉo vermoplena fungo — filozofo devas ilin forĵetadi el la korboj de homoj malkleraj, por ke tiuj lastaj ne malsaniĝu morale, ĉar al la virto kondukas vojo tra la scienco... Krimulo estas ne klera aŭ malbone rezonanta malsaĝulo.
PROTAGORO (al Anaksagoro)
Tiu ĉi homo frue vekiĝis kaj frotis sian okulojn.
ANAKSAGORO
Li larĝe ilin malfermis.
PROTAGORO
Li parolas saĝe, kvankam tiun ĉi lian konkludon oni povus ankaŭ refuti.
ASPAZIO (al Sokrato)
Vizitu nin ofte — vi estos ĉiam dezirata gasto.
SOKRATO
Vi tiel ĉarme petas, ke mia spirito ree min forlasis (Sidiĝas ĉe ŝiaj piedoj.) En la eterneco flugpendas idealoj de l’ universo, kiuj ĵetas rebrilojn sur la homan vivon. Vi estas ilia plej pura rebrilo.
ASPAZIO
Nun vi min rigardas nur, eble poste vi min aŭskultos. Anaksagoro, vi promesis tralegi al ni vian disertacion pri la mitoj — ĉu vi alportis la manuskripton?
ANAKSAGORO
Jes — sed silentu pri ĝia enhavo antaŭ ĉiu, por kiu mi estas en Grekujo superflua. Laboro ĉi tiu devas perei kaj eble kun ĝi ankaŭ mi, sekve almenaŭ tiu ĉi sorto nin iom atendu. (Li legas.) «Ĉiuj mitoj pri la kreo de l’ mondo kaj ĝiaj pratempaj agoj apartenas al la poezio kaj por la scienco posedas nenian signifon ekster la valoro de simboloj, kiuj...» (Eniras Periklo.)

SCENO SEPA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.
ASPAZIO (ĵetas sin sur la kolon de Periklo)
La tutaj Atenoj devas vin tiel ami, kiel mi.
PERIKLO (ironie)
Ha, se vi, mia ĉielarko, povus iafoje ekvidi la tutajn Atenojn! (Al la ĉeestantoj.) Mi vin salutas, amikoj.
ASPAZIO
Vi estas ekscitita...
PERIKLO
Ĉar Atenoj estas ne sole vi, ne nur grandaj mensoj kaj karakteroj, celantaj grandajn idealojn, ne nur la honesta sed ŝanĝebla popolo, Atenoj — estas ankaŭ aristokrataj korvoj kaj diversa socia mortintaĵo, inter kiu putras ankaŭ miaj propraj filoj. La pli aĝa, ebria blasfemis hodiaŭ la preterpasintan patron, lacigitan de la laboro en la popola servado.
ASPAZIO
Tio ĉi vin ne devas jam dolorigi...
PERIKLO
Kaj ne dolorigas tiel, kiel la nova perfido de l’ aristokrataro, kiu subite ekmarŝis al Koronejo, kie sekrete jam de kelkaj tagoj ili dismetis sian tendaron kaj kien la reĝo Plejstonakso rapidas kun la armeo Spartana.
ĈIUJ
Milito!
SOFOKLO
Infekto neniigu eĉ la semon de tiuj ĉi malnoblaj perfiduloj!
FIDIO
Fi! sentaŭguloj! (Bruo de miksitaj voĉoj.)
ASPAZIO (al Periklo)
Ĉu ĝi estas certa sciigo?
PERIKLO
Alvenis rapidkuruloj.
ASPAZIO
Sed vi ne iros, Periklo! Ili volas vin forlogi el Atenoj, por ilin eksposedi per helpo de malkaŝaj kaj kaŝitaj konspiruloj en la urbo.
PERIKLO
Mi interdividos la danĝeron, sed al la aliaj mi ĝin entute ne cedos.
ASPAZIO
Ĉi tie minacas la plej granda! Mi petegas vin, kara edzo, kiun eĉ miaj antaŭsentoj ne trompis...
ĈIUJ
Restu, Periklo!
PERIKLO
Ni ne povas ĉi tie fari konsilantaron, ni iru demandi la popolon, al kiu kaj kie li ordonos batali. (La viroj eliras.)
DIOTIMO
Aspazio, ĉu vi perdis la esperon?
ASPAZIO
Kun la suno subiras por ni la feliĉo de l’ hodiaŭa tago, sed morgaŭ la suno leviĝos kaj kun ĝi reeklumos ankaŭ nia feliĉo.
(La kurteno falas.)


Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"