Ifigenio en Taŭrido: Akto V
AKTO KVINA.
SCENO UNUA.
TOAS. ARKAS.
ARKAS.
Mi devas kun konfuz’ al vi konfesi,Ke mi ne scias, kien la suspektonMi devas nun direkti. Ĉu ĝi estasRuzaĵo de l’ kaptitoj, kiuj penasSekrete kuri for? Ĉu la pastrinoAl ili donas helpon? Pli kaj pliLa famo kreskas, ke la ŝipo, kiuAl ni alportis ambaŭ la fremdulojn,Ankoraŭ ie staras en la golfo;Kaj tiu frenezeco de la viro,Kaj tiu resanktigo, la pretekstoDe la prokrasto, vekas ĉiam pliSuspekton kaj postulas singardecon.TOAS.
Rapide al ni venu la pastrino!Kaj poste iru, akre kaj rapideEsploru, serĉu sur la tuta bordo,De l’ promontoro ĝis la arbaretoDe la diin’. Sed sanktan la profundonRespektu; nur embuskon saĝe faru,Ataku la fremdulojn kaj, trovinte,Laŭ la kutimo via ilin kaptu.SCENO DUA.
TOAS (sola).
Terure nun alternas la koleroEn mia kor’: jen kontraŭ ŝi, en kiuMi vidis tiel puran sanktulinon,Jen kontraŭ mi, ĉar per malseverecoKaj per boneco mi ŝin mem edukisPor la perfido. Homo tre facileAlkutimiĝas al la sklava statoKaj baldaŭ lernas plenan obeadon,Se oni lian tutan libereconForprenas. Jes, se en la krudan manonDe la prapatroj miaj ŝi enfalus,Ŝi estus ĝoja, se ŝi mem saviĝus,Ŝi danke alte ŝatus sian sortonKaj antaŭ la altaro fremdan sangonVolonte verŝus, kaj la necesaĵonŜi nomus sankta devo. Dume nunEn ŝia brust’ boneco mia naskasDeziron arogantan. Vane miEsperis, ke mi ŝin al mi alligos;Ŝi mem por si preparas sian sorton.Per flatoj ŝi akiris mian koron;Se al la flatoj nun mi kontraŭstaros,Ŝi per ruzaĵo kaj per trompo serĉosAl si la vojon, kaj boneco miaAl ŝi aperas kiel posedaĵo,De longe jam al ŝi apartenanta.
SCENO TRIA.
IFIGENIO. TOAS.
IFIGENIO.
Vi vokas! Kio vin al ni venigas?TOAS.
Oferon vi prokrastis; diru, kial?IFIGENIO.
Al Arkas ĉion klare mi rakontis.TOAS.
De vi mi volus tion aŭdi.IFIGENIO.
TemponAl vi Diano donas, por pripensi.TOAS.
Mi pensas, ke ĉi tiu tempo estasTre taŭga por vi mem.IFIGENIO.
Se via koroEn la decid’ kruela rigidiĝis,Por kio do vi venis? Reĝo, kiuPostulas kruelaĵon, povas troviSufiĉe da servantoj, kiuj ĝojePor rekompenco prenos sur sin memDuonon de l’ malbeno, kaj la reĝoAlmenaŭ ŝajne restus senmakula.En peza nubo faras JupiteroDecidojn, kaj sendatoj liaj portasPereon al la kapoj malfeliĉaj;Sed li trankvile marŝas en la altoj,Neatingebla dio en ventego.TOAS.
La sankta lipo kantas nun sovaĝe.IFIGENIO.
Ne la pastrino nun al vi parolas,Sed la filino de Agamemnono.De nekonata virgulin’ la vortoSanktecon por vi havis; nun subiteAl la princino volas vi ordoni?Ho, ne! De la plej fruaj miaj jarojMi lernis obeadon, en komencoAl la gepatroj, poste al diino,Kaj plej libera mi min ĉiam sentisEn obeado; tamen submetiĝiAl kruda vorto kaj ordon’ kruelaDe viro—tion mi neniam lernis.TOAS.
Ne mi—malnova leĝ’ al vi ordonas.IFIGENIO.
Avide ni alligas nin al leĝo,Se la pasion nian ĝi favoras.Al mi alia, pli malnova leĝoParolas kaj ordonas kontraŭstari:La leĝo, kiu diras, ke fremduloPor ĉiu homo devas esti sankta.TOAS.
Videble la kaptitoj por vi estasTre karaj; ĉar de granda ekscitiĝoVi la plej ĉefan vorton de l’ saĝecoForgesas, kiu diras: ne incituLa potenculon!IFIGENIO.
Sed ĉu mi parolas,Ĉu mi silentas, vi ja scias, kioEn mia koro estas nun kaj ĉiam.Ĉu rememoro pri egala sortoNe naskas la kompaton en la koro?Kaj tiom pli en mia kor’! En iliMin mem mi vidas. Antaŭ la altaroMi mem ja tremis, kaj la frua mortoSolene min ĉirkaŭis genuantan;Jam la tranĉil’ ekbrilis, por traboriLa bruston, plenan de bolanta vivo,Teruro trapenetris mian koron,Mi fermis la okulojn, kaj—mirakleMi trovis savon. Se al ni la diojFavore sendis savon kontraŭ morto,Ĉu ĝi ne estas nia sankta devoRepagi tion al malfeliĉuloj?Vi tion scias, vi min konas, tamenVi volas nun perforte min devigi!TOAS.
Obeu la oficon, ne la reĝon!IFIGENIO.
Ha, ĉesu! ne beligu la perforton,Ĝojantan de virina malforteco!Libera mi naskiĝis, kiel viro.Se nun la filo de AgamemnonoTroviĝus antaŭ vi kaj vi altrudusAl li postulon, kiun vi ne devas:Li ankaŭ havas glavon, havas brakon,Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi.Sed mi nenion havas krom la vortoj,Kaj nobla viro devas dece ŝatiLa vorton de virino.TOAS.
Mi ĝin ŝatasPli, ol mi ŝatus glavon de la frato.IFIGENIO.
Ŝanĝiĝas la sukces’ en la batalo;Ne taksu malamikon tro malforta.Eĉ malfortulon la natur’ ne lasisSen helpo kontraŭ pugno de fortulo.Ĝi al li donis ruzon, artifikojn;Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras.Jes, la fortul’ meritas la ruzaĵojn.TOAS.
Ruzaĵon neniigas singardeco.IFIGENIO.
Animo pura ruzon ne bezonas.TOAS.
Vin mem vi nesingarde ja kondamnas!IFIGENIO.
Ho, se vi vidus, kiel la animoEn mi batalas forte, por rebatiMalbonan tenton tuj en la komenco!Do sendefenda antaŭ vi mi staras?La belan peton, tiun ĉarman branĉon,En mano de virino pli potencanOl glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas?Per kio do mi povas min defendi?Ĉu mi miraklon petu de l’ diino?Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas?TOAS.
Mi vidas, ke la sorto de l’ fremdulojVin tre maltrankviligas. Kiuj estasLa viroj, kiuj tiom vin zorgigas?IFIGENIO.
La viroj—ili estas—mi supozas,Ke ili estas grekoj.TOAS.
Samlandanoj?Kaj certe ja en vi ili revekisLa belan bildon de reveno hejmen?IFIGENIO (post mallonga silento).
Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faroLa rajton havas sole nur la viro?Ĉu neeblaĵon sole li alpremasAl sia forta kaj heroa brusto?Sed kion oni nomas granda? KioKun ekscitado levas la animonDe ĉiam ripetanta rakontanto,Se ne la faro, kiu preskaŭ tuteSukceson ne promesas, kiun tamenKuraĝa homo brave entreprenas?Ĉu tiu, kiu sola en la noktoPenetras en tendaron malamikanKaj kiel flamo ne antaŭviditaAtakas furioze la dormantojnKaj vekiĝantojn, fine, atakitaDe l’ leviĝintoj, tamen forrapidasKun multo da akiro,—ĉu li solaMeritas gloron? Ĉu nur tiu, kiuLa vojon sendanĝeran malŝatante,Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn,Por landon liberigi de rabistoj?Por ni nenio restas? Ĉu virinoNaturan sian rajton devas perdi?Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj,La rajton de la glav’ de vi forrabiLaŭ maniero de amazoninojKaj la premadon venĝi nur per sango?En mia brusto ondas malkvieteKuraĝa entrepreno: mi konscias,Ke mi riproĉon grandan ne evitos,Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos;Sed mi al vi transdonas mian sorton,Ho, dioj! Se vi amas la justecon,Kiel pri vi glorante oni diras,Ho, tiam montru ĝin per via helpoKaj nun per mi la veron vi honoru!Jes, sciu, reĝo, estas preparataSekreta trompo. Vane vi demandosPri la kaptitoj; ili estas forKaj jam atingas la amikojn, kiujĈe l’ bordo ilin kun la ŝip’ atendas.La pli maljuna, kiun la malsanoĈi tie kaptis kaj nun jam forlasis,—Li estas—jes—Oresto, mia frato;La dua estas lia konfidato,Amiko lia de l’ plej junaj jaroj,Pilado. Ilin sendis ApolonoEl Delfoj al ĉi tiu nia bordo,Kun la ordon’ la bildon de DianoForrabi kaj venigi la fratinonAl li, kaj rekompence por ĉi tioAl la persekutato de l’ furioj,Al la kulpulo pri patrina sangoLa liberiĝon li promesis doni.Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restasEl la Tantala domo, mi nun metisEn viajn manojn: pereigu nin,Se via konscienco ĝin permesas!TOAS.
Vi pensas, ke la skito la barbaraAŭskultos tiun voĉon de la veroKaj de l’ homeco, kiun ne aŭskultisLa grek’ Atreo?IFIGENIO.
Ĝin aŭskultas ĉiu,Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis,Se nur la fonto de la vivo pureTra lia brusto fluas.—Kion, reĝo,Vi nun por ni silente en la koroPreparas? Se ĝi estas pereigo,Ho, tiam min mortigu la unuan!Ĉar nune, kiam plu nenia savoPor ni jam restas, nun mi plene sentasLa tutan terurecon de l’ danĝero,En kiun mi per miaj propraj manojNun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve!Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn!Kun kia koro diros mi adiaŭAl mia frato, kiun mi mortigas?Neniam en okulojn la amatajnMi povos plu rigardi!TOAS.
Do tielePer arta elpensado la trompistojElteksis reton ĉirkaŭ via kapoAl vi, la longatempe izolita!El tio, kion via kor’ deziris,Facile ili faris por vi kredon!IFIGENIO.
Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus,Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj.Se la esplor’ alie al vi montros,Vi tiam povas ilin pereigi,Vi tiam min forpuŝu kaj pro punoPor mia malsaĝeco min forpeluAl la malgaja kaj senhoma bordoDe rifa kaj sovaĝa insuleto!Sed se montriĝos, ke la viro estasLa kara kaj amata mia frato,Ho, tiam lasu nin libere iri,Kaj kiel antaŭ nun por la fratino,Vi nun por la gefratoj estu bona!La patro mia mortis de l’ edzino,Kaj ŝi de l’ filo. Lasta la esperoDe la Atrea gent’ sur li teniĝas.Permesu do, ke mi kun pura koroKaj pura mano iru al la hejmo,Por tie nian domon senpekigi!Plenumu vian vorton! Vi promesis,Ke se mi iam havos la ebleconReiri al la miaj, vi min lasos:Nun la ebleco venis. Reĝa vortoNe estas kiel vorto de simpluloj:Li ne promesas nur por embaraseMomente liberiĝi de l’ petanto,Li ankaŭ ne promesas, se li kredas,Ke la plenum’ neniam povas veni.Nur tiam li eksentas la alteconDe la valoro sia, se li povasFeliĉon doni al la atendanto.TOAS.
Simile kiel fajro kontraŭ akvoBatale sin defendas kaj muĝanteEkstermi penas sian malamikon,Tiele nun batalas la koleroEn mia brusto kontraŭ viaj vortoj.IFIGENIO.
Ho, lasu do, ke via favorkoro,Simila al la sankta oferflamo,Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭataDe danko kaj de beno kaj de ĝojo!TOAS.
Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉoMin kvietigis!IFIGENIO.
Donu vian manon,Ĝi estu por mi signo de la paco!TOAS.
Tro multe vi postulas tro rapide.IFIGENIO.
Bonfaroj ne bezonas pripensadon.TOAS.
Tre multe! ĉar tre ofte post la bonoJa sekvas la malbono.IFIGENIO.
Nur la duboMalbonon povas fari el la bono.Ne dubu, sed plenumu mian petonLibere, kiel diktas via sento!SCENO KVARA.
ORESTO (armita). LA SAMAJ.
ORESTO (turnita al la scenejo).
Duoble streĉu ĉiujn viajn fortojn,Rebatu ilin, restas nur momento!Ne cedu, kovru vojon al la ŝipoPor mi kaj la fratino! Venu tuj!(Al Ifigenio, ne vidante la reĝon.)Ni estas perfiditaj. Tre malmulteDa tempo ni disponas por la kuro.Rapidu!(Li ekvidas la reĝon.)TOAS (kaptante la glavon).
Tie, kie mi alestas,Neniu povas teni nepunateLa glavon nudigitan!IFIGENIO.
Ne profanuPer furiozo kaj per mortigadoLa templon de l’ diin’. Al la amasoOrdonu stari pace kaj aŭskultuPastrinon kaj fratinon!ORESTO.
Diru, kiuLi estas, tiu, kiu nin minacas?IFIGENIO.
Respektu en li reĝon, kiu estisPor mi la dua patro! Ne koleruMin, frato! La infana mia koroKonfide metis nian tutan sortonEn lian manon. Vian entreprenonKonfesis mi al li kaj mi tieleAnimon mian savis de perfido.ORESTO.
Ĉu pace li permesas forveturon?IFIGENIO.
Min silentigas via nuda glavo.ORESTO (enigante la glavon en la ingon).
Parolu! mi obeas viajn vortojn.SCENO KVINA.
LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj).
PILADO.
Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojnLa niaj nun kolektis; repaŝante,Cedante malrapide, ili estasPremataj en direkto al la maro.Sed kian paroladon inter princojMi vidas! Tio estas ja sendubeLa respektata kapo de la reĝo!ARKAS.
Kviete, kiel ĝi al vi konvenas,Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj.La aroganta entrepreno estosPunita baldaŭ. La anar’ iliaFalante cedas; jam la ŝipo estasEn niaj manoj. Vi nur vorton diru,Kaj tuta ĝi en fajro staros.TOAS.
Iru,Al la popol’ ordonu trankviliĝi!Neniu tuŝu nun la malamikojn,Dum ni parolas!(Arkas foriras.)ORESTO.
Mi akceptas. Iru,Amiko mia kara, kaj kolektuLa reston de l’ anaro! kaj silenteAtendu, ĝis ni vidos, kian finonAl niaj faroj la ĉiel’ preparis!(Pilado foriras.)SCENO SESA.
IFIGENIO. TOAS. ORESTO.
IFIGENIO.
Mi tremas. Antaŭ ol komencas vi paroli,Mi petas, liberigu min de zorgoj!Mi timas malfeliĉon, se vi, reĝo,La voĉon de l’ justeco ne aŭskultos,Aŭ vi, ho mia frato, ne retenosLa rapideman flamon de l’ juneco.TOAS.
Mi, kiel pli maljuna, estas pretaReteni la koleron. Diru, kielVi pruvos, ke vi vere estas filoDe l’ reĝ’ Agamemnono kaj la fratoDe ŝi?ORESTO.
Jen, vidu, estas tiu glavo,Per kiu li batalis kun Trojanoj.De lia mortiginto mi ĝin prenisKaj mi la diojn petis, ili donuAl mi la kuraĝecon kaj la brakonKaj la feliĉon de la granda reĝo,Sed nur pli belan morton. Nun elektuEl viaj militistoj la plej noblanKaj lin batale kontraŭ mi starigu!Nenie sur la tero al fremduloTiela peto estas rifuzata.TOAS.
Ĉe ni antikva moro al fremduloNeniam donis tiun rajton.ORESTO.
SekveDe vi kaj mi la moro komenciĝu!Per imitado tuta la popoloLa noblan agon de l’ reganto baldaŭSanktigos kiel leĝon. Mi bataluNe sole por ni mem,—sed mi, fremdulo,Batalu por la rajtoj de fremduloj!Se mi pereos, tiam decidiĝosKun mia sorto ankaŭ sort’ ilia;Sed se mi havos la feliĉon venki,Neniam paŝu sur ĉi tiun bordonFremdulo, kiun ne renkontos tujRigardo de la plej helpema amo,Kaj ĉiu forŝipiĝu konsolita!TOAS.
Vi al mi ŝajnas inda, ho, junulo,La patrojn, kiujn vi la viaj nomas.Tre multe da kuraĝaj, noblaj virojMin akompanas; sed en mia aĝoMi mem ankoraŭ kontraŭ malamikoVolonte staras, kaj mi estas pretaKun vi la sorton provi de l’ batalo.IFIGENIO.
Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvonLa dioj ne permesos! Prenu forDe l’ glavo vian manon! Pensu, reĝo,Pri mi kaj mia sorto! La bataloRapide decidita eternigasLa viron; se eĉ falas li, la kantoLin gloras. Tamen la senfinaj larmojDe la restintoj, do virin’ amata,Ne estas kalkulataj; la poetoSilentas pri la miloj de la tagojKaj de la noktoj, kiam orfigitaAnimo vane vokas la perditon,Silente konsumiĝas, sopirante.Min mem avertis tuj en la komencoLa zorgo, ke min trompo de rabistoNe ŝtelu for el mia rifuĝejoKaj ne fordonu min al la sklaveco.Kaj diligente faris mi demandojn,Pri ĉio plej detale informiĝisPostulis signojn, kaj nun mia koroJam estas tute certa. Vidu tieSur lia dekstra mano la makulonTristelan, kiu tuj post la naskiĝoĈe li aperis kaj pri kiu dirisLa pastro, ke ĝi estas antaŭsignoDe peza faro, kiun por la manoRezervis la destino. Kaj duobleKonvinka por mi estas la cikatroĈi tie, ĝuste super lia brovo.Ankoraŭ kiam estis li infano,Elektro iam per nesingardecoFaligis lin; li trafis tripiedonKaj vundis brovon.—Jes, ĝi estas li!Kaj ĉu la simileco al la patro,Ĉu la interna ĝoj’ de mia koroNe estas certigantaj atestantoj?TOAS.
Kaj se eĉ viaj vortoj ĉiun dubonEn mi forigus, kaj eĉ se mi bridusEn mia brusto tutan la koleron,Ni tamen devus inter ni decidiPer bataliloj: pacon mi ne vidas.Ĉar ili venis,—vi ĝin mem konfesas,Por rabi for la bildon de l’ diino;Ĉu mi trankvile tion ĉi toleru?La greko ofte ĵetas avidegeOkulon al trezoroj malproksimajDe la barbaroj, al la ora felo,Aŭ al ĉevaloj, al filinoj belaj;Ne ĉiam tamen ruzo kaj perfortoKun malhoneste akirita havoFeliĉe ilin hejmen revenigis.ORESTO.
La bild’, ho reĝo, nin ne malpacigu!Nun jam klariĝis la eraro, kiunLa dio metis ĉirkaŭ nian kapon,Simile al vualo, kiam liDeziris, ke ĉi tien ni vojaĝu.Mi petis, ke li donu al mi helpon,Por liberiĝi de l’ furioj; tiamLa dio diris: „Kiam la fratinon,Restantan kontraŭvole en la temploDe l’ malproksima bordo de Taŭrido,Vi revenigos en la grekan landon,Vi tiam liberiĝos de l’ malbeno.“Ni pensis, ke la vortoj de la dioKoncernas la fratinon de li mem,Li tamen pensis vin! La fortaj ĉenojNun falis; vi, senkulpa virgulino,Denove apartenas al la viaj.Vi min ektuŝis, kaj mi resaniĝis;En viaj brakoj min la lastan fojonAtakis la malsano plej krueleKaj plej terure skuis mian cerbon;Sed tuj, kiel serpento en kavernon,Ĝi fulme malaperis. Kaj per viMi ĝuas nun denove plej libereLa lumon de la tago. La decidoDe la diino nun al mi montriĝasEn plena brilo. Kiel sanktan bildon,Al kiu per mistera dia vortoLa sorto de la urbo alligiĝis,Ŝi vin forprenis, la protektantinonDe nia domo, kaj ŝi vin konservisEn sia sankta kaj silenta loko,Ke vi fariĝu beno por la fratoKaj por la viaj. Kiam ĉia savoJam ŝajnis senespere forperdita,Vi ĉion nun al ni redonas. Reĝo!Direktu vian koron al la paco!Vi ne malhelpu, ke ŝi resanktiguLa patran domon, ke ŝi min redonuAl la palaco pente purigitaKaj kronu min per la antikva krono!Redonu por la beno, kiun ŝiAl vi alportis; rajton pli proksimanAl ŝia frato nun permesu ĝui!La forton kaj la ruzon, de la virojPlej grandan gloron, kovras nun per hontoLa vero de ĉi tiu alta koro,Kaj pura kaj infana konfidecoAl nobla vir’ ricevas rekompencon.IFIGENIO.
Memoru vian vorton! La paroloEl la sincera kaj fidela buŝoVin tuŝu! Nin rigardu! La okazoPor tia nobla far’ ne ofte venas.Vi ne rifuzos; cedu!TOAS.
Bone, iru!IFIGENIO.
Ne tiel, mia reĝ’! Sen via benoKaj kontraŭ via volo mi ne iros.Nin ne forpelu! Ĉarma kora rajtoDe reciproka gastameco liguNin ambaŭ: kaj tiele ne por ĉiamNi estos disigitaj. Tiel sameProfunde, kiel mian propran patron,Mi amas vin per mia tuta koro,Kaj tiu sento restos por eterne.Se iam eĉ la plej malgrava homoEl via gento al orelo miaAlportos sonon de la lingvo, kiunEl via buŝo aŭdi mi kutimis,Kaj sur la plej malriĉa mi rimarkosLa karan formon de la vesto via:Mi tiam lin akceptos kiel dion,Mi mem al li pretigos la kuŝejon,Sidigos lin sur seĝo ĉe la fajro,Demandos nur pri vi kaj via sorto.La dioj al vi donu rekompenconPor viaj faroj, via bonkoreco!Adiaŭ! Turnu vin al ni kaj donuAl mi elkoran vorton de disiĝo!Ho, tiam pli kviete al la velojLa vento blovos, kaj pli trankviligeEl la okuloj de la forirantoSilentaj larmoj fluos. Ho, adiaŭ!Por signo de antaŭa amikecoLa dekstran manon vi al mi etendu!TOAS.
Adiaŭ!
Fino.
________________________________________________________________________
Verkaro de Dro L. L. ZAMENHOF
Ĉiu Esperantisto devas nepre posedi la verkojn de nia Majstro!
Fundamento de Esperanto: | ||||
Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola (bindita) | Fr. | 3 | » | |
(La sama, broŝurita) | — | 2 | » | |
Oni vendas aparte | Ekzercaro (kvinlingva), broŝurita | — | » | 75 |
Universala Vortaro (kvinlingva), broŝurita | — | 1 | » | |
Eldono | Hispana | — | 1 | » |
— | Itala, tradukita de Sino Rosa Junck | — | 1 | » |
— | Greka, — So Konstantino Kuluri | — | 1 | » |
— | Slovaka, — Do A. Ŝkarvan kaj So Evstifeieff | Kr. | 1 | » |
— | Hungara, tradukata de Sro Bno Ladislao d’Orczy | » | » | |
— | Rumana, tradukata de la »Societatea Esperantista Rumana | » | » | » |
Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Dua eldono, revidita, korektita, pliigita! Ĝi estas la vera komplemento de Universala Vortaro.
| ||||
Unu volumo, in-16, 178-paĝa (broŝurita) | M. | 2 | » | |
Fr. | 2,50 | |||
Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch. Tre utila poŝa vortaro.
| ||||
Unu volumo in-16, 137-paĝa (broŝurita) | M. | 1 | » | |
Fr. | 1,50 |
Fundamenta Krestomatio, plej grava verko, kiun ĉiu devas legi por akiri perfektan stilon.
| |||
Unu volumo, in-16, 460-paĝa (broŝurita) | Fr. | 3,50 | |
Hamleto, tragedio en kvin aktoj, trad. el SHAKESPEARE.
| |||
Unu volumo, in-16, 170-paĝa (broŝurita) | Fr. | 2 | » |
La Revizoro, komedio en kvin aktoj, trad. el N. V. GOGOL.
| |||
Unu volumo, in-8, 100-paĝa (broŝurita) | Fr. | 1,50 | |
La Predikanto, trad. el «La Biblio».
| |||
Unu volumo in-8. 28-paĝa (broŝurita) | Fr. | 0,75 | |
La Psalmaro, libre trad. el «La Biblio».
| |||
Unu volumo in-8 (en preparo) | — | » | » |
La Rabistoj, dramo en kvin aktoj, trad. el SCHILLER.
| |||
Unu volumo in-8, 144-paĝa (broŝurita). | Fr. | 2 | » |
La virineto de maro, fabelo, trad. el ANDERSEN, kun ilustraĵoj de Hilda May BRODIE, (Eltirita el la Fundamenta Krestomatio.)
| |||
Unu volumo in-8, 42-paĝa (broŝurita) | Fr. | 1,50 |
LA REVUO
Internacia monata literatura gazeto
EN ESPERANTO
EN ESPERANTO
La sola, kiu estas honorata per la konstanta kunlaborado
DE
Dro L. L. ZAMENHOF
Aŭtoro de la lingvo Esperanto
DE
Dro L. L. ZAMENHOF
Aŭtoro de la lingvo Esperanto
Plej bonstila, zorge revidita, bele presita, akurate eldonata, La Revuo publikigas novelojn, teatraĵojn, romanojn, poeziojn, seriozajn studojn pri popolmoroj, historio, geografio, k. c. Ĉiu numero enhavas bibliografian parton, tutmondan kronikon kaj tre interesan felietonon.
Ĉiu numero havas 48 paĝojn da plej bona teksto!
Specimenoj estas senpage senditaj. Konkursoj estas organizitaj.
Francujo.—Librejo HACHETTE KAJ Ko, 79, boulevard Saint-Germain PARIS, unu numero 50 cent., jara abono
| Fr. 6 |
Danujo.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN, unu numero 50 öre, jara abono
| Kr. 4,50 |
Germanujo kaj Aŭstrujo-Hungarujo.—ESPERANTO-VERLAG MÖLLER & BOREL, Prinzenstr. 95, BERLIN, unu numero 45 pfen., jara abono
| M. 5 |
Granda Britujo kaj Kolonioj.—THE BRITISH ESPERANTO ASOCIO, Museum station Building, 133-6, High Holborn, LONDON W. C., unu numero 6 penc., jara abono
| S. 6 |
Hispanujo.—J. ESPASA, 579, calle de las Cortes, BARCELONA, jara abono
| P. 8 |
Italujo.—R. GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO, unu numero 50 cent., jara abono
| L. 7 |
Rumanujo.—Libraria noua CAROL P. SEGAL, Calea Victoriei, 77, BUCURESTI, unu numero 60 banoj, jara abono
| Leoj. 7 |
Polujo.—M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA, unu numero 25 kopekoj, jara abono
| R. 2,80 |
Unuigitaj Ŝtatoj.—FLEMING H. REVELL COMPANY, 158, Fifth Avenue, NEW-YORK, unu numero 10 cend, jara abono
| D. 1,40 |
Svedujo kaj Finnlando.—P. AHLBERG, 27, Surbrunnsgatan, STOCKHOLM, unu numero 50 öre, jara abono
| Kr. 4,50 |
Por la landoj, kie ne estas abonejo, sin turni al la firmo HACHETTE & Ko en PARIS; jara abono (por tiuj landoj)
| Fr. 7 |
Oni akceptas pagon de l’ abono nur per poŝtmandato aŭ ĉeko.
Kolekto de «La Revuo»
Grammaire complète d’Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro ĉe la liceo «Charlemagne».
La sola vere plena gramatiko, laŭ plej scienca kaj logika plano. Ĝi estas kaj estos la modelo de l’ gramatikoj. Speciale taŭgas por superaj kursoj. Eĉ nefrancoj havos grandan utilon de ĝia lernado.
| |||
Unu volumo in-16, 166-paĝa (broŝurita) | Fr. | 1,50 | |
Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de Do ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj. En Esperanto verkita de Paul FRUICTIER.
| |||
Unu volumo in-16, 75-paĝa (broŝurita) | Fr. | 1,50 | |
Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaborita de Alfred E. WACKRILL.
| |||
Unu volumo in-16, 95-paĝa (broŝurita) | Fr. | 1 | » |
Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET.
| |||
Unu volumo in-16 (en preparo) | — | » | » |
Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD, tradukita de Gaston MOCH.
| |||
Unu volumo in-8, 44-paĝa (broŝurita) | Fr. | 1 | » |
Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. LAMBERT.
| |||
Unu volumo in-8, 157-paĝa | — | » | » |
Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana lingvo de Alfred BADER.
| |||
Unu volumo in-8, 33-paĝa (broŝurita) | Fr. | » | 75 |
La libro de l’ Humoraĵo, originale verkita de Paul de LENGYEL.
| |||
Unu volumo in-8, 194-paĝa | Fr. | 2,50 | |
La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de Do BEIN.
| |||
Unua volumo, in-8, 194-paĝa (broŝurita) | Fr. | 2 | » |
Dua volumo, in-8, 238-paĝa (broŝurita) | — | 2 | » |
Tria volumo, in-8, 197-paĝa (broŝurita) | — | 2 | » |
La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj de Frederiko PUĴULA-VALJES.
| |||
Unu volumo in-8, 40-paĝa (broŝurita) | Fr. | 1 | » |
Makbeto, dramo en 5 aktoj de SHAKESPEARE, tradukita de Dr H. LAMBERT.
| |||
Unu volumo in-8, 125-paĝa | — | » | » |
Teknika Kolekto
Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj) verkita de la MEDICINA ESPERANTISTA GRUPO.
| |||
Unu volumo in-8 | Fr. | 1,50 | |
Komercaj leteroj, en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de P. BERTHELOT kaj CH. LAMBERT.
| |||
Unu volumo in-16 | Fr. | » | 50 |
La Komerca Sekretario, de Ros. SUDRIA.
| |||
Unu volumo in-16 | Fr. | » | 50 |
Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD.
| |||
Unu volumo in-16 | Fr. | » | 75 |
Monadologio, de Leibniz, tradukis E. BOIRAC.
| |||
Unu volumo in-16 | Fr. | » | 60 |
Muzika Terminaro, de F. de Mènil.
| |||
Unu volumo in-16 (en preparo) | — | » | » |
Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj) de J. C. O’CONNOR, PH. DR. M. A., kaj D. P. HUGON.
| |||
Unu volumo in-16 | Fr. | » | 90 |
Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET de L’ISLE.
| |||
Unu volumo in-8 (bindita) | Fr. | 1,50 | |
Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie avec modèles de lettres (en Français et Esperanto), par R. LEMAIRE.
| |||
Unu volumo in-8 | Fr. | » | 40 |
Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto, par Charles VERAX.
| |||
Unu volumo in-8 (bindita) | Fr. | 2,50 |
1907 Tutmonda Jarlibro Esperantista
ENHAVANTA LA
Adresaron de Dro ZAMENHOF
Adresaron de Dro ZAMENHOF
Tiu ĉi jarlibro aperis dum la Kongreso. Ĝi entenas: pli ol 20.000 adresojn de Esperantistoj de l’ tuta mondo, plenan sciigon pri la propagandaj societoj, la gazetoj en Esperanto, k. t. p.
| |
Unu volumo, in-16, broŝurita | 3 Fr. 50 |
La aldono 1908 aperos en Julio.