Ifigenio en Taŭrido: Akto IV
AKTO KVARA.
SCENO UNUA.
IFIGENIO (sola).
Se por mortemuloLa dioj destinasTre multajn konfuzojnKaj por li preparasSkuantan transironDe ĝoj’ al doloro,De suferoj al ĝojo:Tiam apud la urboAŭ sur bord’ malproksimaIli por li edukasAmikon trankvilan,Ke en hor’ de mizeroEstu preta la helpo.Ho, benu, dioj, benu vi PiladonKaj benu ĉiun lian entreprenon!Li estas forta brako en batalo,Li estas luma saĝo en kunveno,Ĉar tre trankvilan havas li animonKaj al la suferantoj li alportasKonsilon kaj en ĝusta tempo helpon.Min li forŝiris de la frato, kiunMi kun ador’ senfine rigardadis,Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povisSatiĝi de l’ feliĉo mia propra,Mi lin el miaj brakoj ne ellasis,
Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiuĈirkaŭis nin kaj estis tre proksima.Nun ili, por plenumi la intencon,Jam iras al la mara bordo, kie,Kaŝite en la golf’, ilia ŝipoAtendas nur la signon. Kaj al miPrudentajn vortojn ili en la buŝonEnmetis kaj instruis min, kieleMi al la reĝ’ respondu, se li sendosInsiste ekpostuli la oferon.Mi vidas, mi min devas lasi gvidiSimile al infano; mi ne lernisInside aŭ per ruz’ ion akiri.Ho ve al mensogantoj! La mensogoNeniam liberigas nian brustonSimile al la vortoj de la vero;Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentasLa homon, kiu ĝin sekrete forĝas,Kaj kiel sago, kiun en la flugoPotenca dio kaptas kaj rebatas,Ĝi celon ne atingas, sed resaltasKaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis.Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.Ĉu eble sur la ter’ nesanktigitaDe l’ bordo nun denove la furioAtakis plej kruele mian fraton?Ĉu eble ili estas malkaŝitaj?Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas!Ha, jen! Jen kuriero de la reĝoĈi tien venas per rapidaj paŝoj.La koro en mi batas, la animoKovriĝas per nebulo, kiam miNun devas ekrigardi la vizaĝonDe l’ vir’, al kiu devas mi mensogi.
Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiuĈirkaŭis nin kaj estis tre proksima.Nun ili, por plenumi la intencon,Jam iras al la mara bordo, kie,Kaŝite en la golf’, ilia ŝipoAtendas nur la signon. Kaj al miPrudentajn vortojn ili en la buŝonEnmetis kaj instruis min, kieleMi al la reĝ’ respondu, se li sendosInsiste ekpostuli la oferon.Mi vidas, mi min devas lasi gvidiSimile al infano; mi ne lernisInside aŭ per ruz’ ion akiri.Ho ve al mensogantoj! La mensogoNeniam liberigas nian brustonSimile al la vortoj de la vero;Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentasLa homon, kiu ĝin sekrete forĝas,Kaj kiel sago, kiun en la flugoPotenca dio kaptas kaj rebatas,Ĝi celon ne atingas, sed resaltasKaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis.Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.Ĉu eble sur la ter’ nesanktigitaDe l’ bordo nun denove la furioAtakis plej kruele mian fraton?Ĉu eble ili estas malkaŝitaj?Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas!Ha, jen! Jen kuriero de la reĝoĈi tien venas per rapidaj paŝoj.La koro en mi batas, la animoKovriĝas per nebulo, kiam miNun devas ekrigardi la vizaĝonDe l’ vir’, al kiu devas mi mensogi.
SCENO DUA.
IFIGENIO. ARKAS.
ARKAS.
Rapidu, ho pastrin’, kun la ofero!La reĝ’ atendas, la popol’ postulas.IFIGENIO.
Mi volus tuj plenumi mian devon,Sed ve, malhelpo neantaŭviditaStariĝis inter mi kaj la plenumo.ARKAS.
Ha, kio baras reĝan la ordonon?IFIGENIO.
Okazo, kiu ne de ni dependas.ARKAS.
Rakontu, ke mi tuj al li raportu,Ĉar li decidis jam, ke ambaŭ mortu.IFIGENIO.
La dioj ĝin ankoraŭ ne decidis.El tiuj viroj la plej aĝa portasSur si la kulpon de parencmortigo.Lin la furioj venĝe persekutas,Kaj eĉ en la interno de la temploAtakis lin malsano la kruelaKaj malsanktigis la plej puran lokon.Mi nun kun virgulinoj miaj iras,Por per lavado en la pura maroLaŭ la misteraj leĝoj de la pastrojLa bildon de l’ diino resanktigi.Neniu nin malhelpu en la iro.ARKAS.
Mi iros tuj raporti al la reĝoPri la malhelpo; la ceremonionVi ne komencu, ĝis li ĝin permesos.IFIGENIO.
Ĝi estas nur afero de l’ pastrino.ARKAS.
La gravan fakton reĝo devas scii.IFIGENIO.
Sed lia vol’ nenion povas ŝanĝi.ARKAS.
Pro formo potenculon ni demandas.IFIGENIO.
Ne trudu, kion devus mi rifuzi.ARKAS.
Konsentu tion, kio estas bona.IFIGENIO.
Mi cedos, se ne tro vi malrapidos.ARKAS.
Mi post momento estos ĉe la reĝoKaj tuj returne kun la vortoj liaj.Ho, se mi ankaŭ povus al li portiSciigon, kiu ĉion klare solvus!Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilonDe fidelulo!IFIGENIO.
Volonte ja mi faris, kion povis.ARKAS.
Ankoraŭ nun vi povas ĉion ŝanĝi.IFIGENIO.
De mia volo tio ne dependas.ARKAS.
Neplaĉantaĵon trovas vi ne ebla.IFIGENIO.
Vi trovas ebla, kion vi deziras.ARKAS.
Ĉu ĉion tiel pesas vi trankvile?IFIGENIO.
Mi lasis la decidon al la dioj.ARKAS.
Sed ili ja la homojn savas home.IFIGENIO.
Mi faros ĉion, kion ili diros.ARKAS.
Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas.Nur la kolera stato de la reĝoAl ambaŭ la fremduloj donas morton.Jam de tre longe la militistaroDekutimiĝis de l’ oferoj sangaj.Eĉ multaj, kiujn malamika sortoAl fremda bordo pelis, sentis memLa tutan ĉarmon, tutan la diecon,Se la vaganton en la fremda landoRenkontas bondezira kaj afablaVizaĝo homa. Ho, ne tiru forDe ni la bonon, kiu por ni ĉiujDe vi dependas! Kion vi komencis,Vi povas ja facile alfinigi;Ĉar la mildeco, kiu de l’ ĉieloEn homa formo venas sur la teron,Nenie pli rapide al si regnonKonstruas, ol en tiu loko, kieSovaĝe kaj konfuze nova gento,Plenega de kuraĝo kaj de forto,Gvidata per la propraj antaŭsentoj,La ŝarĝojn de la homa vivo portas.IFIGENIO.
Ne skuu la animon mian, kiunLaŭ via vol’ direkti vi ne povas.ARKAS.
Dum temp’ ankoraŭ estas, oni ŝparasNek penon, nek admonon ripetatan.IFIGENIO.
Al vi klopodojn kaj al mi suferojnVi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj.ARKAS.
De la suferoj mi nun petas helpon,Ĉar plej amike ili ja konsilas.IFIGENIO.
Kruele ili ŝiras mian koron,Sed la malvolon ili ne ekstermas.ARKAS.
Ĉu povas nobla kor’ malvolon haviPor bono, kiun nobla hom’ proponas?IFIGENIO.
Jes, se la nobla hom’ anstataŭ dankoMin mem akiri malkonvene volas.ARKAS.
Se iu ne deziras, tre facileLi ĉiam trovas vortojn de praviĝo.Mi pri l’ oferoj al la reĝ’ raportos.Ho, se vi en la kor’ al vi ripetus,Kiele noble li kun vi agadisDe via veno ĝis la nuna tago!SCENO TRIA.
IFIGENIO (sola).
De la parol’ de tiu viro nunEn plej malĝusta tempo mia koroSubite returniĝis. Mi ektimas!Ĉar kiel ondoj en potenca kreskoLa rokojn superverŝas, kiuj starasĈe l’ bordo en la sablo, tiel fluoDe ĝojo mian koron tute kovris.Mi en la brakoj tenis neeblaĵon.Nun al mi ŝajnis, ke denove nuboKviete min ĉirkaŭas, de la teroMin levas kaj min dolĉe endormigas,Simile kiel tiam, kiam minLa brako de l’ diin’ savante kaptis.La fraton mian kaptis mia koroPer sia tuta forto; mi aŭskultisNur la konsilon de l’ amiko lia;Nur ilin savi estis la enhavoDe miaj pensoj. Kiel la ŝipanoVolonte sin deturnas de la rifojDe negastama kaj dezerta lando,Mi tiel de Taŭrido min deturnis.Sed nun la voĉo de l’ fidela viroMin ree vekis, min rememorigis,Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn.Duoble abomena nun fariĝasPor mi la trompo. Ho, animo mia,Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencasDubeme ŝanceliĝi? Ne! la teronDe la soleco devas vi forlasi!Enŝipigitan kaptos vin la ondojPer sia balancado,—nun pro timoVi nek la mondon, nek vin mem rekonas.
SCENO KVARA.
IFIGENIO. PILADO.
PILADO.
Ha, kie estas ŝi, ke mi rapiduAl ŝi alporti ĝojan la sciigonPri nia savo!IFIGENIO.
Vidu, jen mi estas,De zorgoj premegata, mi atendasNun la konsolon, kiun vi promesas.PILADO.
La frato resaniĝis! La ŝtonecanEkstersanktejan teron kaj la bordonAtingis ni en gaja parolado.Ni ne rimarkis, kiam ni forlasisLa arbareton. Ĉiam pli ravanteLa bela flamo de junec’ ĉirkaŭisLa buklan lian kapon. Hele brilisKuraĝe kaj espere la okuloj,Kaj lia kor’ libere sin fordonisPlenege al la ĝojo kaj plezuro.Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi.IFIGENIO.
Benata estu! De la lipo, kiuEldiris tiajn feliĉigajn vortojn,Neniam sonu tono de suferoj!PILADO.
Aŭskultu plu; feliĉo kiel princoKun bela sekvantaro ĉiam marŝas.La kamaradojn ankaŭ ni retrovis;En roka golf’ la ŝipon ili kaŝisKaj sidis atendante kaj malĝoje.Apenaŭ ekvidinte vian fraton,Ekkriis ili ĝoje, kaj insisteLa ŝipanaro petis rapidigiLa forveturon. Ĉiu man’ sopirasRemilon, kaj eĉ vento, de ni ĉiujTuj rimarkita, ĉarmajn la flugilojnEtendis kaj ekblovis de la bordo.Ni do rapidu, kaj vi tuj kondukuMin al la templo, lasu min eniriKaj kapti respektege la objektonDe nia celo! Mi sufiĉos sola,Por porti for sur miaj fortaj ŝultrojLa bildon de l’ diino; kiel forteMi sopiregas la celitan ŝarĝon!(Ĉe la lastaj vortoj li sin direktas al la templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne sekvas; sed baldaŭ li sin returnas.)Vi staras sendecide! Vi silentas!Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperisBarante ia nova malfeliĉo?Ho, diru, ĉu vi al la reĝ’ raportisLa vortojn, kiujn ni interkonsentis?IFIGENIO.
Jes, kara viro; sed vi min insultos.Mi sentas jam silentan la riproĉon!Sendito de la reĝo al mi venis,Kaj kion vi al mi instruis, tionMi al li diris. Ŝajnas, ke li estisTre mirigita, kaj li tre insistis,Ke pri l’ malofta la ceremonioRaporton oni faru al la reĝoKaj aŭdu lian volon; kaj mi nunAtendas la revenon de l’ sendito.PILADO.
Ho, ve al ni! Renovigita flugasNun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj!Nu, kial do vi vin ne kovris saĝePer rajtoj de pastrino?IFIGENIO.
Mi neniamKovrilon faris el la pastra rajto.PILADO.
Ho, tiam vin kaj nin, animo pura,Vi pereigos. Kial mi ne pensisPri ĝi antaŭe kaj vin ne instruisEviti ankaŭ tiun ĉi postulon!IFIGENIO.
Nur min insultu! Mi nur estas kulpa,Mi tion sentas; tamen mi ne povisRifuzi al la vir’, kiu postulisPrudente tion, kion mia koroNe povis ja ne trovi tute prava.PILADO.
La stato nun fariĝis pli danĝera;Sed ankaŭ tiel ni ne devas perdiKuraĝon, aŭ per agoj neprudentajAŭ tro rapidaj mem nin elperfidi.Trankvile nun atendu la revenonDe la sendito, kaj post liaj vortojVi staru forte, kion ajn li diros!Ĉar la aranĝo de sanktigaj farojJa estas ne afero de la reĝo,Sed de l’ pastrino. Kaj se li dezirosEkvidi la fremdulon, kiun pezeAtakis konvulsioj de frenezo,Rifuzu sub preteksto, ke vi tenasNin ambaŭ nun kaŝitaj en la templo.Tiele vi al ni la eblon donos,Ke, forportante sanktan la trezoronFor de l’ popolo kruda kaj barbara,Rapide ni forkuru kaj saviĝu.Plej bonajn signojn sendas Apolono,Kaj antaŭ ol ni pie la kondiĉonPlenumis, li al ni jam aperigisFavoron sian, kiun li promesis.Oresto liberiĝis kaj saniĝis!Kun li, kun nia kara liberulo,Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj,Al la insulo roka, kie loĝasLa dio! Kaj tuj poste al Mikeno,Ke ĝi revivu, ke nun el la cindroDe ĝiaj estingitaj fajrolokojLa patraj dioj ĝoje releviĝuKaj bela fajro lumu nun denovePor ili. Via mano la unuaPor ili ŝutos el la oraj vazojIncenson. Trans la sojlon vi enportosDenove savon, ĝojon, novan vivon,Kaj la malbenon vi malaperigos,Kaj vian familion vi ornamosPer novaj, freŝaj floroj de la vivo.IFIGENIO.
Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara,Tuj mia kor’, trafita de l’ radioDe viaj vortoj, turnas sin feliĉeAl dolĉa la konsolo, kiel floroSin turnas al la suno. Kian ĝojonAlportas firmaj vortoj de amikoApudestanta! tiuj vortoj havasĈielan forton, dum solulo falasSub ŝarĝ’ de sia propra meditado!Ŝlositaj en la brusto, maturiĝasNur malfacile kaj tre malrapideLa pensoj kaj decidoj, sed alestoDe kara homo ilin tre facileDisvolvas.PILADO.
Nun adiaŭ! Mi rapidosNun trankviligi la amikojn, kiujAtendas sopirante. Poste baldaŭĈi tien mi revenos kaj, kaŝitaEn arbetaĵ’ de roko, mi atendosDe vi signalon.—Tamen diru, kialVi nun meditas? Vian frunton kovrisSubite ia ombro de malĝojo.IFIGENIO.
Pardonu! Kiel la senpezaj nubojAntaŭe de la suno, tiel flugasMalgranda zorgo antaŭ mia koro.PILADO.
Ne timu! Nur por trompi la danĝeroSin ligis kun la timo. Ambaŭ estasKunuloj.IFIGENIO.
Tamen ne malnobla estasLa zorgo, kiu penas min averti,Ke mi ne trompu mian reĝon, kiuPor mi fariĝis kvazaŭ dua patro.PILADO.
La homon, kiu buĉas vian fraton!IFIGENIO.
La homon, kiu faris al mi bonon.PILADO.
Se la neces’ ordonas, ĝi ne estasMaldanko.IFIGENIO.
Tamen restas ĝi maldanko;Nur la neces’ ĝin senkulpigas.PILADO.
PravaVi estas antaŭ dioj, antaŭ homoj.IFIGENIO.
Sed mia propra koro ne silentas.PILADO.
Tro-severeco estas fiereco.IFIGENIO.
Mi tion ne esploras, mi nur sentas.PILADO.
Kun ĝusta sent’ vi devas vin adori.IFIGENIO.
Feliĉa estas kor’ nur tute pura.PILADO.
Vi tia vin konservis en la templo;La vivo nin instruas esti malpliSevera kontraŭ ni kaj la aliaj;Vi ankaŭ tion lernos. Tiel strangeLa homa gento estas konstruita,Tiele ĉio estas reciprokeInterplektita kaj interligita,Ke en si mem aŭ kun aliaj homojNeniu povas resti tute puraAŭ senkonfuza. Ni ne devas estiJuĝantoj pri ni mem. La homo devasNur marŝi kaj observi sian vojon;Ĉar tre malofte homo ĝuste taksasFaritajn siajn farojn, sed li preskaŭNeniam scias taksi la faratajn.IFIGENIO.
Vi preskaŭ min konvinkis.PILADO.
Sed por kioKonvinki, se elekto ne ekzistas?Por savi fraton, vin kaj la amikon,Nur unu voj’ ekzistas; tial restasNur la demand’, ĉu ni la vojon iras?IFIGENIO.
Ho, lasu min heziti! ĉar vi memNe farus kun anima trankvilecoTielan maljustaĵon kontraŭ homo,De kiu vi ricevis nur bonfarojn.PILADO.
Se ni pereos, tiam vin atendasRiproĉo pli severa, kondukantaAl malesper’. Vi certe ne kutimisSuferi perdojn, se nun, por evitiGrandegan malfeliĉon, vi ne volasOferi eĉ vorteton de malvero.IFIGENIO.
Ho, se mi en mi portus viran koron,Por kiu, se ĝi ion jam decidis,Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj!PILADO.
Vi vane ŝanceliĝas. Nun ordonasLa fera mano de la neceseco,Kaj ĝia serioza signo estasPlej alta leĝo, kiun eĉ la diojObei devas. La nekonsileblaFratino de l’ eterna sorto regasSilente. Se sur vin ĝi ion metis,Vi tion portu! kaj se ĝi ordonis,Plenumu sendispute. La ceteranVi ĉion scias. Baldaŭ mi revenos,Por preni el la sankta via manoDe nia sav’ la belan sigelilon.SCENO KVINA.
IFIGENIO (sola).
Mi sekvu lin; ĉar mi la miajn vidasUrĝante en danĝero. Tamen ve!La propra mia sorto min timigas.Ĉu mi ne savu la esperon, kiunMi en soleco tiel bele nutris?Ĉu la malbeno daŭru do eterne?Ĉu tiu gent’ neniam sin relevuKun nova beno? Ĉio ja forpasas!Feliĉo la plej bona kaj de l’ vivoPlej belaj fortoj fine malaperas!Pro kio do malben’ ne malaperus?Ĉu tie ĉi kaŝita, deŝiritaDe la kuranta sort’ de mia domo,Mi vane do esperis, ke mi iamPer pura mano kaj per pura koroLa makulitan domon senpekigos?Apenaŭ mia frat’ en miaj brakojDe sufereg’ mirakle resaniĝas,Apenaŭ longe sopirita ŝipoAlproksimiĝas, por min forkondukiAl la haveno de la hejma lando,—La surda neceseco sur min metasPer fera mano jam duoblan krimon:Forrabi sanktan, al mi konfiditanKaj adoratan bildon kaj samtempeFripone trompi viron, kiu zorgisPri mia vivo kaj pri mia sorto.Ho, mi jam timas, ke en mia koroEkĝermi iam povas abomeno,Ke la malam’ profunda de l’ titanojRilate al la dioj de OlimpoJam ankaŭ mian delikatan brustonEkkaptus per ungegoj de vulturo!Ho, bonaj dioj, savu min kaj savuEn la animo mia vian bildon!En la oreloj la malnova kanto,Jam forgesita, nun al mi resonas,La kanto, kiun kantis kun teruroLa Parkoj, kiam de la ora seĝoTantalo falis. Ili mem suferisKun la amiko. En ilia brustoVentego bruis, kaj terura estisIlia kanto. En la infanecoMi aŭdis ĝin de mia vartistino;Mi bone ĝin memoras.
Ho, gento de homoj,Vi timu la diojn,Ĉar ili regadonEterne posedasKaj povas ĝin uziLaŭ sia bontrovo.
Plej timu la homo,Se dioj lin levis!Sur rifoj kaj nubojJen staras la seĝojĈe tabloj el oro.
Aperas malpaco,Kaj falas la gastojKun hont’ kaj ofendojEn noktajn profundojnKaj tie ligitajAtendas nur vaneJustecon kaj juĝon.
Sed restas la mastrojEn festoj eternajĈe l’ tabloj el oro.Kaj el la abismojLa spir’ de l’ titanojOfere falintajPer fumaj nubetojAl ili leviĝas.
Kaj ili deturnasBenantan okulonDe tuta la gento,Kaj eĉ en la nepoLa iam amitajLa trajtoj de l’ avoJam ilin incitas.
Tiel kantis la Parkoj;Kaj la ekzilitoEn noktaj kavernojAŭskultas la kantonKaj, pri la infanojKaj nepoj pensante,Balancas la kapon.