Ifigenio en Taŭrido: Akto III
AKTO TRIA.
SCENO UNUA.
IFIGENIO. ORESTO.
IFIGENIO.
Malfeliĉulo, mi vin senĉenigas,Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela.La liberec’, donata de la templo,Simile al la lasta vivekbriloDe malfacila malsanul’, prezentasNur antaŭsignon de la morto. TamenĜis nun ankoraŭ mi ne povas diriKaj diri al mi mem mi ne kuraĝas,Ke vi pereis! Kiel do mi povusPer krima man’ dediĉi vin al morto?Kaj tamen tiel longe, dum mi restasPastrino de Dian’, neniu havasLa rajton iel tuŝi vian kapon.Sed se mi ne plenumos mian devonLaŭ la postulo de l’ kolera reĝo,Li tiam inter miaj helpantinojAlian virgulinon pastrinigos,Kaj tiam krom deziro plej varmegaMi jam nenion povos al vi doni.Ho, kara samlandan’! eĉ simpla sklavo,Sur kiun lumis nia hejma suno,En fremda land’ tre kara al ni estas:Kun kia do senlima ĝoj’ kaj benoMi devas vin akcepti, kiuj dolĉeAl mi alportis bildon de herooj,De mi en infaneco adorataj,Kaj kiuj mian plej internan koronKonsolis per espero la plej bela.
ORESTO.
Ĉu vian nomon kaj devenon vianVi kaŝas kun intenco? aŭ ĉu ebleMi povas scii, kiu disimileNun staras antaŭ mi?IFIGENIO.
Vi min ekkonos.Sed nun rakontu, kion via fratoAl mi ĝis nun sciigis nur duone,—La pluan sorton de l’ personoj, kiuj,De Trojo reveninte, sur la sojloDe sia propra dom’ neatenditanFatalon trovis. Kvankam mi tre junaAlvenis sur ĉi tiun fremdan bordon,Sed mi ankoraŭ bone rememorasLa grandan timon kaj la grandan miron,Kun kiu mi rigardis siatempeTiujn heroojn. Ili elveturis,Kaj tiam ŝajnis, kvazaŭ la OlimpoSubite malfermiĝis kaj la bildojnDe l’ glora kaj mirinda mond’ antikvaMalsupren sendis por la pereigoDe Iliono. Sed la plej majestaEl ĉiuj estis reĝ’ Agamemnono!Ho diru, ĉu li efektive falisPer la perfido de edzino siaKaj de Egisto?ORESTO.
Jes, vi diris veron!IFIGENIO.
Ho, ve al vi, Mikeno malfeliĉa!Tiele semis nepoj de TantaloPer plena man’ malbenon post malbeno!Simile al kreskaĵo senvalora,Miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante,Por nepoj kaj pranepoj ili kreisParencajn mortigantojn por eternaSovaĝa reciproka venĝemeco!Malkovru ĉion, kion en la vortojDe via frat’ por mi ankoraŭ kovrisLa ombro de l’ teruro. Diru, kielLa lasta filo de la granda gento,La ĉarma knabo, certe destinitaPor iam fari venĝon por la patro,—Kiele li, Oresto, trovis savonEn tiu sanga tago? Ĉu li ankaŭPereis en la reto? Ĉu li vivas?Ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas?ORESTO.
Jes, ambaŭ vivas.IFIGENIO.
Ho vi, ora suno,Radiojn la plej belajn al mi pruntuKaj metu ilin kiel mian dankonAl Jupitero antaŭ lian tronon!Ĉar mi nur estas muta kaj malriĉa.ORESTO.
Se vin kun tiu reĝa domo ligasIntima ia ligo aŭ rilatoj,Kiel kredigas via bela ĝojo,Ho, tiam tenu forte vian koron!Ĉar tre dolora estas por ĝojantoRefalo tro subita en malĝojon.Vi scias, mi ĝin vidas, nur la mortonDe l’ reĝ’ Agamemnono.IFIGENIO.
Kaj ĉu tioNe estas por mi scio tro sufiĉa?ORESTO.
Vi scias nur duonon de l’ mizero.IFIGENIO.
Kaj kio plu? Orest’, Elektro vivas?ORESTO.
Pri Klitemnestro vi nenion timas?IFIGENIO.
Ŝin ja nek timo, nek espero savos.ORESTO.
Ŝi el la lando de l’ esper’ foriris.IFIGENIO.
Ĉu do pentante ŝi sin mem mortigis?ORESTO.
Ne! sed la propra sango ŝin mortigis.IFIGENIO.
Parolu klare, ke mi plu ne serĉu!La necerteco per flugil’ mallumaMilfoje batas ĉirkaŭ mia kapo.ORESTO.
La dioj do destinas, ke mi estuLa sciiganto de la faro, kiunMi tiel volus kaŝi por eterneEn la sensona regno de la nokto!Al tio kontraŭ mia propra voloMin nun devigas via ĉarma buŝo;Ĝi tamen havas rajton, por postuliDoloron ankaŭ; bone, ĝi ricevos.En tiu tag’, kiam la patro falis,Elektro save kaŝis sian fraton;Strofio, la bofrato de la patro,Volonte lin akceptis kaj edukisLin kune kun la propra sia filo,Pilado, kiu sin tre baldaŭ ligisKun la veninto per plej bela ligoDe la plej forta kora amikeco.Kaj ju pli ili kreskis, des pli forteEn ili kreskis la deziro venĝiLa morton de la reĝo. Kaj sekrete,En vestoj de fremduloj, ili venisMikenon, kvazaŭ por alporti tienSciigon pri la morto de OrestoKaj ankaŭ lian cindron. Ilin boneAkceptis la reĝino, ili venisInternen de la domo. Al ElektroOrest’ sin rekonigas; ŝi reblovasEn li la fajron de l’ venĝemo, kiuEn la alesto sankta de l’ patrinoJam preskaŭ estingiĝis. En silentoŜi lin kondukas al la loko, kieLa patro falis, kie tre malfortaMalnova postesigno de la sango,Jam preskaŭ tute plu ne rimarkebla,La plankon, multefoje jam lavitan,Ankoraŭ kolorigis. Tiam ŝiPer sia fajra lango nun priskribisĈiun detalon de la krima faroKaj sian sklavan kaj mizeran vivon,La fierecon de la perfidulojKaj la danĝerojn, kiuj la gefratojnAnkoraŭ nun minacas de la flankoDe la patrin’ duonpatriniĝinta.Kaj tie al Oresto ŝi altrudisMalnovan la ponardon, kiu tiomEn la Tantala dom’ jam furiozis ...Kaj propra fil’ mortigis Klitemnestron ...IFIGENIO.
Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigasFeliĉajn tagojn super puraj nuboj,Ĉu nur por tio dum tre multaj jarojVi min de ĉiuj homoj apartigisKaj tenis min en via proksimecoKaj sur min metis la oficon virganLa sanktan fajron ĉiam subtenadiKaj la animon mian vi, simileAl flamo, ĉiam direktadis supren,Ke la terurojn de la domo miaEksentu mi nur iam pli malfrue,Sed tiom pli profunde?—Ho, paroluAl mi pri la junulo malfeliĉa!Parolu pri Oresto!ORESTO.
Ho, se jam oni povus nun rakontiPri lia morto! Kvazaŭ fermentante,Leviĝis el la sang’ de l’ buĉitinoLa ombro de l’ patrino.Al la filinoj de l’ eterna noktoĜi krias: „tenu firme, ne forlasuLa mortiginton de l’ patrino! PeluKaj persekutu la krimulon! Pelu!Al vi li apartenas!“—Ili aŭdas,Iliaj okulaĉoj ekrigardasĈirkaŭe kun la agla avideco.Kaj ili ekmoviĝas en la nigrajKavernoj, kaj el la anguloj venasSenbrue tuj ilia sekvantaro,La dubo kaj la pento. Antaŭ iliVapor’ leviĝas el la Aĥerono;El ĝiaj nebulringoj ekruliĝasĈirkaŭe de la kapo de l’ kulpuloSenĉesa freneziga meditadoPri l’ faritaĵo. Tiam, rajtigitajPereon porti, la inferulinojElpaŝas sur la belan dian teron,De kiu ilin antaŭ longa tempoForpelis la malbeno de la dioj.Pied’ ilia pelas la kuranton,Ripozon ili donas nur momente,Por tuj ataki kun teruro nova.IFIGENIO.
Ho malfeliĉa, en la sama statoVi estas mem, kaj tial vi komprenasKiome li, malfeliĉul’, suferas!ORESTO.
Kion vi diras? Kia sama stato?IFIGENIO.
Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo;Al mi jam tion diris via frato.ORESTO.
Sufiĉe! La animo via grandaPer falsa vort’ ne estu plu trompata!Fremdulo por fremdulo povas teksiMensogon kaj ruzaĵon, por faligiLin en la reton; inter ni ekzistuNur vero!Mi estas mem Oresto! Kaj ĉi tiuKrimula kap’ kliniĝas al la tomboKaj serĉas morton. Kaj en ĉia formoMi estas preta vole ĝin akcepti!Ho, kiu ajn vi estas, mi al viKaj al amiko mia malfeliĉaDeziras savon; sed al mi la savonMi ne deziras. Se mi ne eraras,Ĉi tie vi nur kontraŭvole restas;Eltrovu do rimedon, por forkuri,Sed min ĉi tie lasu. Mia korpoMalsupren falu de la alta roko,Ĝis maro fluu mia sang’, portanteMalbenon al la bordo de l’ barbaroj!Vi iru, en la hejma greka landoKomencu novan, pli feliĉan vivon!(Li foriras.)IFIGENIO.
Tiele do vi fine al mi venas,Vi, Plenumiĝ’, filino plej ravantaDe la plej granda patro! Ho, giganteNun antaŭ mi leviĝas via bildo!Per la rigardo mia mi apenaŭAtingas viajn manojn, kiuj plenajDe fruktoj kaj de benaj kronoj, portasTrezorojn de Olimpo. Kiel oniEkkonas reĝon laŭ la grandmezuroDe l’ donoj—ĉar la kvanto, kiun multajJam nomus riĉo, al li devas ŝajniMalgranda—tiel oni vin, ho dioj,Rekonas laŭ la donoj tre ŝparataj,Sed longe kaj saĝege preparataj.Ĉar nur vi solaj scias, kio estasPor ni utila, nur vi solaj vidasLa vastan regnon de la estonteco,Dum antaŭ ni la steloj kaj nebulojĈiuvespere kovras la rigardon.Trankvile vi aŭskultas nian preĝon,Petantan pri sensaĝa rapideco,Sed via man’ neniam malmatureDeŝiras la ĉielajn orajn fruktojn;Kaj ve al tiu, kiu ilin prenasPerforte tro frutempe: la acidaManĝaĵ’ al li alportas nur la morton.Ne lasu, ke la longe atenditaFeliĉ’, apenaŭ iam esperita,Simile al la ombro de amikoNun preterpasu vane, restiganteTrioblan suferadon kaj doloron!ORESTO (denove aliras al ŝi).
Se vi pri vi kaj pri Pilado preĝas,Ne citu mian nomon kun la viaj!Ne savos vi krimulon, sed kun liDividos vi malbenon kaj mizeron.IFIGENIO.
De via sort’ dependas mia sorto.ORESTO.
Neniel! Sola kaj sen akompanoMi iru en la regnon de la morto.Se eĉ per via propra kovrotukoVi kovros la kulpulon, vi ne kaŝosLin antaŭ la eterne-maldormantoj;Alesto via, ho ĉielulino,Flankigos ilin, sed ne fortimigos.La teron de la sankta arbaretoNe rajtas ili tuŝi arogantePer la piedoj, sed de malproksimeDe temp’ al tempo aŭdas mi ilianTeruran ridon. Tiel blekas lupojĈirkaŭe de la arb’, sur kiun savisSin vojaĝanto. Ekster la arbaroRipozas ili, kvazaŭ sieĝante;Sed se mi nur forlasos la arbaron,Tuj ili ekleviĝos, balancanteSerpentajn siajn kapojn, aperigosĈirkaŭe polvajn nubojn kaj peladosAkiron sian pluen, sen ripozo.IFIGENIO.
Ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton?ORESTO.
Ĝin ŝparu por amato de la dioj!IFIGENIO.
Espero nova nun por vi eklumis.ORESTO.
Tra fumo nur briletas antaŭ miLa mortriver’, vokante al infero.IFIGENIO.
Ĉu vi fratinon havas nur Elektron?ORESTO.
Nur ŝin mi konis; ĉar la pli maljunanFrutempe prenis for el la mizeroDe nia domo ŝia bona sorto,En kiu ni nur teruraĵon vidis.Ho, ne demandu plu kaj ne aliguVin al la Erinioj. Kun kruelaPlezuro ili de l’ animo miaLa cindron blovas for kaj ne permesas,Ke la plej lastaj karboj, kiuj restisDe la terura brul’ de nia domo,En mia kor’ kviete estingiĝu.Ĉu tiu fajr’, intence incitata,Nutrata per sulfuro de l’ inferoEterne en animo mia brulos?IFIGENIO.
Mi dolĉan odoraĵon nun enportasEn tiun fajron. Pura spir’ de amoPer delikata blov’ malvarmetigosLa ardon, kiu bakas vian bruston!Oresto, mia kara! Ĉu ne povasVi min kompreni? Ĉu de l’ akompanoDe la teruraj diaj punantinojLa sang’ en viaj vejnoj elsekiĝis?Ĉu el la kapo de Gorgon’ penetrisŜtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn?Se elverŝita sango de patrinoPer surda voĉo vokas al infero,—Ĉu pura bena vorto de fratinoNe vokos dian helpon de Olimpo?ORESTO.
Ĝi vokas! Ha, ĉu tiel vi dezirasPereon mian? Ĉu en vi sin kaŝasDiin’ de venĝo? Kiu do vi estas,Vi, kies voĉo kruelege turnasLa plej profundan mian internaĵon?IFIGENIO.
Eksentu do la voĉon de la koro:Orest’! ĝi estas mi, Ifigenio!Mi vivas!ORESTO.
Vi!IFIGENIO.
Ho, frato!ORESTO.
For! ho, for!Ne tuŝu miajn buklojn! Ĉar, simileAl la edziĝa vesto de Kreuzo,Per nevenkebla fajro mi infektas.Foriru! Kiel iam Herkuleso,Mi devas preni morton izolite.IFIGENIO.
Vi ne pereos! Ho, se mi nur povusTrankvilan unu vorton de vi aŭdi!Forigu mian dubon, ho, certigu,Certigu al mi tute la feliĉon,Pri kiu tiel longe mi petegis.Ĉar rado de doloro kaj de ĝojoEn mia kor’ ruliĝas. De l’ fremduloForpuŝas min la timo; sed plej forteMin la interno tiras al la frato.ORESTO.
Ĉu staras mi en templo de Lieo?Ĉu furioza puŝo de pasioAtakis nun subite la pastrinon?IFIGENIO.
Ho, aŭdu min! Ho, vidu, kiel finePost longa, longa tempo mia koroNun malfermiĝis por la granda ĝojo,Ke al la sola kaj al la plej karaEl ĉio, kio en la tuta mondoPor mi ankoraŭ restis, mi nun povasLa kapon kisi; ke per miaj brakoj,Ĝis nun nur al la vento etenditaj,Mi fine vin nun povas ĉirkaŭpreni!Ho, lasu! lasu! Ĉar eĉ de l’ ParnasoLa fonto, kiu saltas en la valon,Ne fluas tiel pure, tiel hele,Kiel nun fluas senmezura ĝojoEl mia koro, fluas kaj ĉirkaŭasMin kiel granda ondoplena maro.Oresto! Ho, Oresto! Mia frato!ORESTO.
Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidasAl vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu,Dian’ postulas servon la plej ĉastan;Ŝi venĝas malsanktigon de la templo.De mia brust’ forigu vian brakon!Kaj se vi volas doni al junuloSavantan amon kaj lin feliĉigi,Vin tiam turnu al amiko mia,La viro pli valora. Jen li vagasSur la vojeto tie sur la roko;Al li vi iru kaj al li vi donuKonsilon bonan, sed min lasu for!IFIGENIO.
Rekonsciiĝu, frato, kaj rekonuLa trovitinon! La ĉielan ĝojon,La puran, ĉastan ĝojon de fratinoNe nomu senprudenta volupteco!Ho, dioj, prenu la manian kovronFor de okulo lia la rigida,Ke la momento de l’ plej alta ĝojoNe faru nin trioble malfeliĉaj!Jen antaŭ vi ŝi staras, la fratinoDe longe jam perdita. De l’ altaroMin la diino tiris for kaj savisĈi tien min en sian propran templon.Kaj vi, kaptita kaj oferbuĉota,En la pastrino trovas la fratinon.ORESTO.
Ho, malfeliĉa! Nun la suno viduDe nia dom’ la lastan teruraĵon!Ĉu ne troviĝas tie ĉi Elektro?Ŝi ankaŭ nun kun ni pereu kune,Por ne daŭrigi sian vivon solePor sorto kaj suferoj pli turmentaj!Pastrin’, al la altaro min konduku:La fratmortigo estas tradicioHereda en malnova nia gento;Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidisMin pereigi fraŭle, sen infanoj.Kaj vi de mi akceptu la konsilon,Ne amu tro la sunon kaj la stelojn;Ho, sekvu min en la malluman regnon!Simile kiel drakoj sulfurmarĉajSin en batal’ englutas reciproke,La furioza gento de TantaloSin mem ekstermas; iru do kun miMalsupren seninfane kaj senkulpe!Vi min rigardas kun kompato? Ĉesu!Sammaniere serĉis KlitemnestroResonon en la kor’ de sia filo;Sed lia brako trafis ŝian bruston,Kaj la patrino falis. Ho, aperu,Spirito indignanta! Vi, furioj,Alproksimiĝu per fermita rondo,Rigardu la al vi agrablan dramon,La plej teruran, kiun vi preparis!Ne venĝo aŭ malamo nun akrigasPonardon sian: la fratin’ amantaNun estas devigata doni morton.Ne ploru! Ĝi ne estas via kulpo.De mia infaneco mi nenionTiele amis, kiel vin mi povusNun ami, ho, fratino mia kara.Jes, levu la ponardon, ne indulgu,Disŝiru tiun bruston, donu vojonAl la torentoj, kiuj en ĝi bolas!(Li falas svene.)IFIGENIO.
Elporti sola tiom da feliĉoKaj tiom da suferoj mi ne povas.Pilado, kie estas vi, Pilado?Alportu vian helpon, kara viro!(Ŝi foriras serĉante.)SCENO DUA.
ORESTO (vekiĝante el la sveno kaj leviĝante).
Ankoraŭ unu! Donu do al miEl Leta akvo lastan refreŝiganKalikon! Baldaŭ el la brust’ elnaĝosLa lasta konvulsio de la vivo.Tre baldaŭ la spirito mia fluosTrankvile al la fonto de forgeso,Al vi, fantomoj, al nebul’ eterna.Permesu, ke en via mezo trovuRipozon la pelita fil’ de l’ tero!Mi aŭdas murmureton en la branĉoj,El la krepusko venas ia bruo ...La novan gaston vidi ili venas!Ha, kia estas la anaro, kiuMajeste iras, kvazaŭ princa domo?Maljunaj, junaj, viroj kaj virinojKviete marŝas. Disimilaj ŝajnasPasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas,Jen la prapatroj de la domo mia.Atreo marŝas pace kun Tiesto;La knaboj gaje ludas ĉirkaŭ ili.Ĉu vin jam plu malpaco ne disigas?Ĉu kune kun la lumo de la sunoLa venĝo estingiĝis? Tiam minVi ankaŭ ja akceptos kaj mi povosAliĝi al solena via marŝo.Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto,La lasta viro de via gento;Kion vi semis, li ĝin rikoltis:Kun ŝarĝ’ de malbeno li iras malsupren.Sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj.Prenu lin, prenu en vian anaron!Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston:Ĉi tie ni ĉiuj perdis malamon.—Al mi montru la patron, kiun mi vidisNur unu fojon en mia vivo!Ĉu vi ĝi estas, la patro mia?Kaj la patrinon vi ame kondukas?Se donas la manon al vi Klitemnestro,Tiam ankaŭ Oresto povas alpaŝiKaj diri al ŝi: vian filon rigardu!—Vidu ambaŭ la filon! Akceptu lin bone!Sur tero ja estis salut’ de mortigoLa vorto signala en nia domo,Kaj siajn ĝojojn la gento TantalaTrovis nur transe de l’ nokto eterna.Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas!Min konduku, mi petas, al la maljunulo,Al la patro de l’ gento! Kie li estas?Mi volas lin vidi, la kapon la karan,La adoratan, kiu sidadisEn konsiliĝ’ kun la dioj senmortaj.Ŝajnas, vi tremas, vi vin deturnas?Ĉu li suferas, la diosimila?Ho ve! la plej altaj la potenculojPer feraj ĉenoj la bruston heroanPor teruraj turmentoj alforĝis!
SCENO TRIA.
ORESTO. IFIGENIO. PILADO.