Ifigenio en Taŭrido: Akto II
AKTO DUA.
SCENO UNUA.
ORESTO. PILADO.
ORESTO.
Ni iras nun la vojon de la morto:Animo mia grade trankviliĝas.Mi Apolonon petis, li foriguDe mia flanko la teruran bandonDe l’ venĝfantomoj, kaj en liaj vortojMisteraj tiam sentis mi promeson,Ke trovos mi la helpon kaj la savonEn la sanktejo de fratino lia,La regantino de la Taŭridanoj.Ĝi plenumiĝas: tuta la mizeroFiniĝos nun kun mia vivo kune!Al mi, al kiu dia mano premasLa koron kaj surdigas la spiriton,Ja estas tiel ĝoje kaj facileAdiaŭ diri al la lum’ de l’ suno!Kaj se ne devas nepoj de AtreoKun kron’ de venko fali en batalo,Se mi, simile al prapatroj miaj,Perei devas kiel oferbesto:Ĝi plenumiĝu! Estas ja pli boneĈi tie morti antaŭ la altaro,Ol en angulo malbenita, kieMortigus nin parenco-insidanto.Ho, lasu min almenaŭ nun ripozi,Vi, subteruloj, tiel avidantajLa sangon, kiu ĉiun mian paŝonGutante signas! Lasu min ripozi,Jam baldaŭ mi malsupren al vi venos.Nek min, nek vin la lum’ de l’ tago vidu,Kaj la tapiŝo verda de la teroNe estu plu svarmejo por fantomoj.Mi venos al vi tien sub la teron,Kaj tie en senviva surda noktoEgala sorto ĉiujn unuigos.Nur vin, Pilad’, senkulpa kamaradoDe mia nigra sorto kaj malbeno,Ho, kiel malvolonte mi kunprenasEn la funebran landon antaŭtempe!Nur via vivo, via morto kaŭzasAl mi ankoraŭ timon aŭ esperon.
PILADO.
Ne iras mi ankoraŭ kiel viPasive en la regnon de la ombroj.Tra la vojetoj konfuzitaj, kiujKonduki ŝajnas al la nigra nokto,Mi penas nin traŝovi al la vivo.Pri morto mi ne pensas; mi meditasĈu eble iel helpos nin la diojRimedon ian trovi por forkuro.La morto—ĉu vi timas aŭ ne timas—Ja venos mem. Eĉ kiam la pastrinoJam levos sian manon, por detranĉiAl ni oferdediĉe niajn buklojn,Eĉ tiam via savo kaj la miaNe ĉesos esti mia sola penso.Forĵetu la malĝojon, ĉar per duboAkcelas ni danĝeron. ApolonoAl ni promesis, ke en la sanktejoDe la fratin’ atendas nin konsoloKaj helpo kaj reveno. Kaj dusencajNeniam estas vortoj de la dioj,Kiel tre ofte pensas la prematoj.ORESTO.
Al la malĝoj’ de l’ vivo la patrinoEn infanec’ min jam alkutimigis,Kaj mi tiele kreskis, viva bildoDe mia patro, kaj la senparolaRigardo mia ĉiam estis akraRiproĉ’ por ŝi kaj ŝia adultulo.Tre ofte, kiam la fratin’ ElektroEn la profunda parto de la ĉambroSilente sidis antaŭ la kameno,Mi min al ŝia brusto time premisKaj per okuloj grandaj kaj malĝojajRigardis ŝin, plorantan dolorege!Kaj tiam ŝi pri nia granda patroParolis multe. Kiel mi dezirisLin tiam vidi, esti apud li!Jen mi deziris flugi for al Trojo,Jen mi deziris, ke al mi li venu ...La tago venis ...PILADO.
Nu, pri tiu horoBabilu inferuloj en la nokto!Nin rememoro pri pli bela tempoFortigu freŝe per heroaj faroj!La dioj ja bezonas bonajn homojnPor siaj planoj sur ĉi tiu tero;Sendube vin ankoraŭ task’ atendas;Vin ili ja ne sendis kun la patroĈe lia ir’ malvola al la Orko.ORESTO.
Ho, se mi lian baskon tiam kaptusKaj sekvus lin!PILADO.
Nu, tiuj, kiuj vinKonservis, ili zorgis ja pri mi;Ĉar kio mi sen vi fariĝus, tionMi eĉ prezenti ja al mi ne povas,Ĉar de la temp’ de mia infanecoJa nur kun vi kaj nur por vi mi vivasKaj volas vivi.ORESTO.
Ne rememoriguAl mi la belajn tagojn, kiam dolĉeEn via dom’ mi trovis rifuĝejonKaj via nobla patro tiel amePri la duonmortinta floro zorgis,Kaj vi, senĉese gaja, ĉiutageSaltadis ĉirkaŭ mi kun nova vivo,Simile al la hela papilioĈirkaŭe de mallumkolora floro,Kaj la gajecon vian enverŝadisEn mian koron, kaj mi eĉ forgesisMizeron mian, kaj en viglaj revojJunecon mian mi kun vi pasigis.PILADO.
Vin ekaminte, mi komencis vivi.ORESTO.
Ne vivi, sed suferi vi komencis.Jes, tio estas la esenc’ teruraDe mia sorto, ke kvazaŭ pestuloDoloron mi kaj morton en mi portas;Ke se mi nur ektuŝas ian lokon.Eĉ la plej sanan, baldaŭ ĉirkaŭ miSur la vizaĝoj eĉ la plej florantajAperas trajtoj de rampanta morto.PILADO.
Mi certe la unua devus morti,Se via spir’ en si venenon portus.Kaj tamen diru mem, ĉu mi ne estasAnkoraŭ plena de kuraĝ’ kaj ĝojo?Kaj amo kaj kuraĝo nin kondukasAl grandaj faroj.ORESTO.
Grandaj faroj? Jes,Ni ilin iam vidis antaŭ ni!En tiu tempo, kiam ni, ĉasante,Kuradis tra la valoj kaj la montoj,Kaj similante per la brust’ kaj pugnoLa grandan nian gentopatron, niEsperis, ke ni tiel persekutosKun glav’ kaj bastonego ian monstronAŭ bandon da rabistoj; kiam niVespere sidis ĉe la granda maro,Nin apogante unu al alia,Kaj antaŭ ni la ondoj dolĉe ludisKaj vasta staris antaŭ ni la mondo:Ho, tiam certe ofte ni kaptadisLa glavon, kaj estontaj faroj svarmisĈirkaŭe, kiel steloj en la nokto.PILADO.
Sen lim’ estas la faro, kiun volusPlenumi la animo. Ĉiun agonNi volus fari tuj tiele grandeLaŭ la amplekso, kiun ĝi atingas,Se multajn jarojn, tra generaciojKaj landoj, ĝin la buŝo de l’ poetojPligrandigante rulas. Bele sonasLa agoj de l’ prapatroj, kiam ilin,En la vespera ombro ripozante,Junulo sorbas kun la ton’ de harpo;Sed kiel niaj faroj, tiel ankaŭIliaj ne prezentis perfektaĵon.Ni pelas ion, kio antaŭ niRapide kuras, kaj ni ne atentasLa vojon, kiun iras niaj paŝoj.La paŝojn de l’ prapatroj kaj la signojnDe la surtera viv’ ilia preskaŭNi ne rimarkas, ĉiam ni nur celasIlian ombron, kiu disimileTre malproksime sidas kvazaŭ kronoTre alte sur la pintoj de la montoj.Mi ne tre ŝatas tiujn, kiuj celasNur gloron inter la popol’ akiri;Sed vi, junulo, vi la diojn danku,Ke ili tiel frue tiel multePer vi jam faris.ORESTO.
Se al iu homoLa dioj donis la ĝojigan sortonForigi malfeliĉon de la siaj,Grandigi sian regnon, fortikigiLa limojn, aŭ malnovajn malamikojnFaligi aŭ forpeli,—tiam liLa diojn danku, ĉar al li la diojPlej grandan ĝojon en la vivo donis;Sed min la dioj faris ja buĉisto,Devigis min mortigi mian propranPatrinon, kiun tamen mi adoris;Kaj venĝe por la ago malhonoraMin abomene ili ruinigis.La domon de Tantalo ili juĝas,Kaj mi, la lasta el la dom’, ne devasRicevi morton pian aŭ honoran.PILADO.
Neniam pro la krimoj de la patrojLa dioj faras venĝon sur la filo;Ĉu bona, ĉu malbona—ĉiu memPor sia far’ ricevas rekompencon.Nur beno herediĝas, ne malbeno.ORESTO.
Ne beno ja kondukis nin ĉi tien.PILADO.
Sed la decido de la altaj dioj.ORESTO.
Ilia do decido nin mortigas.PILADO.
Plenumu la ordonon kaj atendu!Se la fratinon vi al ApolonoAlportos kaj se ambaŭ kune loĝosEn Delfoj, sub konstanta adoradoDe nobla gento, tiam por ĉi tioLa alta paro certe vin favorosKaj savos vin de la inferulinoj.Jam en ĉi tiu sankta arbaretoJa ne kuraĝas ili ekaperi.ORESTO.
Almenaŭ morton havos mi trankvilan.PILADO.
Sed mi alie pensas. Mi kunligisLa pasintaĵon kun la estontaĵoKaj ne mallerte solvis la misteron.Tre povas esti, ke jam antaŭ longeLa dioj pri la granda far’ decidis.Diano certe volas forsaviĝiDe la sovaĝa bordo de l’ barbarojKaj de iliaj sangaj homoferoj;Ni estas elektitaj, por plenumiLa belan faron, kaj jam nun mirindeNi estas devigitaj tion fari.ORESTO.
Vi lerte interplektas la decidojnDe l’ dioj kun la propraj viaj voloj.PILADO.
Nu, kion do valoras homa saĝo,Se ĝi ne penas lerte trapenetriLa volon de la dioj? Pezan ŝarĝonSurmetas dioj sur la noblan homon,Se li tro multe pekis, kaj por liDestinas ili taskon, kiu ŝajnasAl simplaj homoj tute ne solvebla.Sed la heroo venkas, kaj pentfareLi faras tiajn servojn, ke la mondoEstonte lin adoras.ORESTO.
Se la sortoAl mi destinis vivi kaj agadi,Ho, tiam iu dio liberiguLa frunton mian de l’ kapturno, kiuSur glita, patrinsange makulitaVojeto min al la mortintoj tiras;Kompate li sekigu tiun fonton,Per kiu el la vundoj de l’ patrinoKonstante sur min ŝprucas la malbeno!PILADO.
Atendu pli trankvile! La malbononVi mem ja pligrandigas kaj vi prenasSur vin de la furioj la oficon.Min lasu primediti, vi silentu!Nur poste, bezonante por la agoLa fortojn kunigitajn, mi vin vokos,Kaj kun kuraĝ’ prudenta tiam ambaŭAlpaŝos ni al la efektivigo.ORESTO.
Parolo de Uliso.PILADO.
Vi ne moku!Jes, ĉiu devas mem al si elektiHeroon imitotan, se li volasAtingi la Olimpon. Mi konfesas,Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudentoMakulas viron, kiu sin dediĉisAl plenumado de kuraĝaj faroj.ORESTO.
Mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman.PILADO.
Ne petis tial mi de vi konsilon.Jam unu paŝon faris mi. Jam multeDa scioj mi ellogis de l’ gardistoj.Mi scias jam, ke fremda, disimilaVirin’ katenas tiun sangan leĝon;Nur puran koron, preĝon, odorfumonAl dioj ŝi oferas. Ŝian koronTre multe oni laŭdas; oni pensas,Ke ŝi devenas de amazoninoj,Ke ŝi forkuris, por ke ŝi per tioEvitu ian grandan malfeliĉon.ORESTO.
Videble nun potenco ŝia lumaLa forton perdis pro la proksimecoDe la krimulo, kiun la malbenoĈirkaŭas, kiel vasta nigra nokto.La pia sangavido liberigasDe la katenoj la antikvan moron,Por nin nun pereigi. La sovaĝaSpirito de la reĝo nin mortigos;Se li koleras, tiam nin virinoNe povas savi.PILADO.
Bone al ni estas,Ke de virin’ dependas nia sorto!Ĉar viro, eĉ plej bona, kutimigasSpiriton sian al la krueleco,Kaj fine li eĉ leĝon al si farasEl tio, kion mem li abomenas,Kaj la kutimo faras lin malmolaKaj eĉ nerekonebla. Sed virinoObstine ĉiam sekvas sian senton,Kaj en la bono kaj en la malbonoŜi estas pli fidebla ... Ts! ŝi venas!Nin lasu solaj! Mi ne devas tujEldiri niajn nomojn aŭ konfidiAl ŝi tro nesingarde nian sorton.Foriru! Antaŭ ol ŝi ekdezirosKun vi paroli, mi kun vi parolos.SCENO DUA.
IFIGENIO. PILADO.