Ifigenio en Taŭrido: Akto I
AKTO UNUA.
SCENO UNUA.
IFIGENIO (sola).
Al via ombro, pintoj moviĝemajDe l’ densa kaj antikva arbareto,Al la sanktej’ kvieta de l’ diinoAnkoraŭ nun kun trema sent’ mi iras,Simile kiel la unuan fojon:Ne povas mi al vi alkutimiĝi.Jam multajn jarojn min ĉi tie kaŝasPlej alta volo, kiun mi obeas;Mi tamen ĉiam sentas min nur fremda.Ĉar ve! transmare estas miaj karaj!Mi longajn tagojn staras sur la bordo,Serĉante per la kor’ la Grekan landon;Al miaj ĝemoj nur per surdaj tonojRespondas la ondegoj de la maro.Ho ve al tiu, kiu devas viviFor de l’ gepatroj kaj de la gefratoj!Malĝojo al li rabas la feliĉon;Forvagas flanken ĉiam liaj pensojAl la gepatra domo, kie suno
Al li aperis la unuan fojon,Kaj samdomanoj ĉiam pli kaj pliEn ludo alligiĝis reciproke.La diojn mi ne juĝas; tamen verePlendinda estas stato de virino.En domo kaj milit’ la viro regas,En fremda land’ li ankaŭ al si helpas;Li la posedon, li la venkon ĝuas,Eĉ lia morto estas morto glora.Sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras!Eĉ krudan edzon obeadi estasPor ŝi ne sole devo, sed konsolo;Sed kiel mizerega ŝi fariĝas,Se en fremdlandon pelis ŝin la sorto!Ĉi tie Toas, nobla viro, tenasMin en katenoj sanktaj, tamen sklavaj.Kun honto mi konfesas, ke mi servasAl vi, diino, mia savintino,Nur kontraŭvole! Tamen mian vivonAl vi dediĉi devus mi libere!Al vi, Diano, ĉiam mi esperis,Ankoraŭ nun esperas mi senĉese.Vi min, filinon de plej granda reĝo,En vian sanktan aman brakon prenis,Por savi de la morto. Ho, diino,Se tiun grandan viron, kiun viTurmentis, postulante la filinon,Kaj li al vi oferis la plej karan,—Se la Agamemnonon disimilanVi de la Trojaj muroj disbatitajVenigis glore en patrujon lian,Se vi al li konservis la edzinon,Elektron kaj la filon, la trezorojn:Vi ankaŭ min redonu al la miajKaj min, savinte de la morto, savuDe l’ ĉi-tiea vivo, dua morto!
Al li aperis la unuan fojon,Kaj samdomanoj ĉiam pli kaj pliEn ludo alligiĝis reciproke.La diojn mi ne juĝas; tamen verePlendinda estas stato de virino.En domo kaj milit’ la viro regas,En fremda land’ li ankaŭ al si helpas;Li la posedon, li la venkon ĝuas,Eĉ lia morto estas morto glora.Sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras!Eĉ krudan edzon obeadi estasPor ŝi ne sole devo, sed konsolo;Sed kiel mizerega ŝi fariĝas,Se en fremdlandon pelis ŝin la sorto!Ĉi tie Toas, nobla viro, tenasMin en katenoj sanktaj, tamen sklavaj.Kun honto mi konfesas, ke mi servasAl vi, diino, mia savintino,Nur kontraŭvole! Tamen mian vivonAl vi dediĉi devus mi libere!Al vi, Diano, ĉiam mi esperis,Ankoraŭ nun esperas mi senĉese.Vi min, filinon de plej granda reĝo,En vian sanktan aman brakon prenis,Por savi de la morto. Ho, diino,Se tiun grandan viron, kiun viTurmentis, postulante la filinon,Kaj li al vi oferis la plej karan,—Se la Agamemnonon disimilanVi de la Trojaj muroj disbatitajVenigis glore en patrujon lian,Se vi al li konservis la edzinon,Elektron kaj la filon, la trezorojn:Vi ankaŭ min redonu al la miajKaj min, savinte de la morto, savuDe l’ ĉi-tiea vivo, dua morto!
SCENO DUA.
IFIGENIO. ARKAS.
ARKAS.
Min sendas nia reĝo, li esprimasSaluton al pastrino de Diano.Hodiaŭ por mirindaj novaj venkojTaŭrido dankas sian patroninon.Mi venas antaŭ reĝo kaj armeoKun la raport’, ke ili proksimiĝas.IFIGENIO.
Akcepton decan ni al ili faros,Kaj la diin’ atendas kun favoroLa oferdonon el la man’ de Toas.ARKAS.
Se ankaŭ la rigardo de l’ pastrino,De l’ respektata sankta virgulino,Nun estus pli serena kaj pli luma,Ĝi estus bona signo por ni ĉiuj!Malĝoj’ kaŝita tamen ĉiam kovrasMistere vian koron. Jam tre longeEl via brusto vane ni atendasVorteton de konfido. De l’ momento,En kiu mi ĉi tie vin ekkonis,Rigardo via ĉiam min tremigas;Kaj kvazaŭ enforĝita per feraĵo,Animo via kaŝas sin profunde.IFIGENIO.
Mi estas ja orfino elpelita.ARKAS.
Ĉu vi ĉi tie sentas vin tiele?IFIGENIO.
Ĉu povas fremda land’ fariĝi hejmo?ARKAS.
Por vi la hejmo ja fariĝis fremda.IFIGENIO.
Pro tio ĝuste sangas mia koro.En la komenco de l’ juneco, kiamApenaŭ la animo alligiĝisAl la gepatroj kaj al la gefratojKaj harmonie el malnova bazoPlantidoj novaj ĉarme kreskis supren,Ha, tiam min malben’ ne miakaŭzaSubite kaptis kaj min apartigisDe la amatoj kaj per fera manoLa ĉarman ligon ŝiris. Flugis forLa ĝojo de l’ juneco, la ĝuadoDe la unuaj jaroj. Eĉ savita,Mi estis jam nur ombro; la gajecoDe l’ viv’ en mi neniam plu refloros.ARKAS.
Se vi vin nomas tiel malfeliĉa,Mi povas ankaŭ nomi vin sendanka.IFIGENIO.
Vi dankon ĉiam havas.ARKAS.
Sed ne tiunSinceran, kiu logas bonfaradon,Gajecon, kiu al la mastro montrasKontentan vivon kaj amantan koron.Memoru, kiam antaŭ multaj jarojMistera sort’ alportis vin ĉi tien,Ho, tiam vin, donitan de la dioj,Renkontis Toas kun respekt’ kaj amo;Amike vin akceptis tiu bordo,Pri kiu kun teruro ĉiam pensasFremduloj, ĉar neniam antaŭ viFremdul’ en nian regnon povis veni,Se li ne volis laŭ antikva moroSur la ŝtuparo sankta de DianoTuj fali kiel sanga oferdono.IFIGENIO.
Libere spiri ne signifas vivi.Ĉu estas vivo, se sur unu loko,Kiel spirito ĉirkaŭ sia tombo,Mi devas nur funebri? Ĉu ĝi estasNatura, gaja kaj konscia vivo,Se ĉiu tago, vane trasonĝita,Preparas nin al tiuj grizaj tagoj,El kiuj sur malgaja bord’ de LetoKonsistas la estado de l’ mortintoj?Sencela vivo estas frua morto;Jen estas mia plej virina sorto.ARKAS.
Pardonas mi la noblan fierecon,Pro kiu al vi mem vi ne sufiĉas;Mi vin bedaŭras, ĉar la tutan ĝuonDe l’ viv’ ĝi de vi rabas. Ĉu nenionDe via veno vi ĉi tie faris?Sed kiu do la reĝon serenigis?Kaj kiu per bonkora admonadoForigis la antikvan kruelaĵon,Ke ĉiu fremda devis sian vivonSur la altaro de Diano perdi?Kaj la kaptitojn kiu tiel ofteDe certa mort’ resendis al patrujo?Kaj ĉu, anstataŭ flami per koleroPro perdo de antikvaj oferdonoj,Diano ne aŭskultis vian preĝon?Kaj ĉu ne ĉirkaŭflugas la armeonLa venko kaj eĉ antaŭ ĝi rapidas?Ĉu ne pli bonan sorton ĉiu sentasDe l’ temp’ kiam la reĝo, ĉiam saĝaKaj brava, nun sub via efikadoFariĝis ankaŭ mola, favorkora,Al ni faciligante nian devonDe la silenta obeado? TionVi nomas senceleco, se de viSur milojn dolĉe gutas la balzamo?Se al popol’, al kiu Di’ vin donis,Vi estas nova fonto de feliĉoKaj donas sur la bordo de la mortoAl la fremdulo savon kaj revenon?IFIGENIO.
Malgranda faritaĵo malaperasĈe la rigardo, kiom fari restas.ARKAS.
Ĉu decas tro malŝati siajn farojn?IFIGENIO.
Malbone estas siajn farojn pesi.ARKAS.
Fiere veran indon tro malŝatiAŭ pro valor’ malvera tro sin laŭdi—Egale ambaŭ estas mallaŭdindaj.Ho, kredu vi al la parol’ de viroSindona kaj honesta: se hodiaŭLa reĝ’ al vi parolos, faciliguAl li la taskon diri sian penson.IFIGENIO.
Vi min maltrankviligas. Mi jam ofteDe li proponon timis kaj evitis.ARKAS.
Pripensu viajn agojn kaj profiton!De l’ tempo, kiam li la filon perdis,La reĝo al malmultaj jam konfidas,Kaj eĉ al tiuj malpli ol antaŭe;Suspekte nun en ĉiu nobelidoLi vidas heredanton de la regno,Li timas senkonsolan maljuneconKaj eble eĉ ribelon, fruan morton.La skitoj ne tre ŝatas paroladon,Des pli la reĝo. Li, kiu kutimisNur agi kaj ordoni, li ne sciasLa arton aldirekti paroladonDe malproksime lerte ĝis la celo.Al li la taskon ne malfaciliguPer reteniĝo aŭ eĉ per intencaNekomprenado. Iru komplezemeDuonon de la voj’ al li renkonte!IFIGENIO.
Akceli tion, kio min minacas?ARKAS.
Aspiron lian nomas vi minaco?IFIGENIO.
Jes, ĝi por mi la plej terura estas.ARKAS.
Por lia amikec’ konfidon pagu!IFIGENIO.
Se li min liberigos de la timo.ARKAS.
Devenon vian antaŭ li ne kaŝu.IFIGENIO.
Pastrino devas esti sekretema.ARKAS.
Sekreto antaŭ reĝ’ ne devas esti;Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamenEn sia granda koro li ĝin sentas,Ke vi tre zorge antaŭ li vin kaŝas.IFIGENIO.
Ĉu havas li koleron kontraŭ mi?ARKAS.
Mi ĝin supozas. Kvankam li silentas,Okazaj vortoj tamen al mi montris,Ke lia koro forte jam decidisPosedi vin. Mi petas vin, ne lasuLin al si mem, por ke en lia koroNe maturiĝu la koler’, portanteAl vi teruron, kiu tro malfrueVin memorigus pri konsilo mia!IFIGENIO.
Ho, ĉu la reĝ’ intencas fari tion,Pri kio nobla homo, kiu amasLa propran nomon kaj respektas diojn,Neniam devas pensi? Ĉu li volasPerforte min de la altaro tiriEn sian liton? Tiam mi min turnosKun voko al la dioj, kaj precipeAl ŝi, Diano energia, kiuDefendon sian certe ne rifuzosKiel diino al pastrino siaKaj kiel virgulin’ al virgulino.ARKAS.
Ne timu! Nova sango malkvietaLa reĝon ne instigos fari tianJunulan agon. Sed de li mi timasAlian nun decidon, kiun liPlenumos senkompate kaj severe,Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn.Mi tial petas, montru al li dankon,Se pli oferi vi al li ne povas.IFIGENIO.
Ho, diru, diru, kion plu vi scias!ARKAS.
Li diros mem. Mi vidas, ke li venas.Al vi ordonas via propra koroAkcepti lin amike kaj konfide.Kaj noblan viron bona vort’ virinaKondukas malproksimen.IFIGENIO.
Mi ne povasPlenumi la konsilon bondeziran,La konsciencon tamen mi obeosKaj al la reĝ’ por lia bonfaradoMi donos bonajn vortojn. Mi dezirus,Ke al la potencul’ mi sen mensogoEsprimi povu, kio al li plaĉos.SCENO TRIA.
IFIGENIO. TOAS.
IFIGENIO.
Per la plej belaj donoj kaj trezorojVin benu la diino! Al vi ĉiamŜi donu venkon, gloron kaj riĉecon,Bonstaton por la viaj kaj plenumonDe ĉiu via nobla ekdeziro!Ke vi, kiu tre multajn zorge regas,Feliĉon ankaŭ multigitan havu!TOAS.
Mi ĝojus, se min glorus la popolo,Ke tion, kion mi akiris, ĝuasAliaj pli ol mi. La plej feliĉa—Ĉu reĝo, ĉu simplulo—estas homo,Se lin ĝojigas lia propra domo.Vi partoprenis en doloro miaLa tagon, kiam glav’ de malamikoDe mia flanko rabis mian filon,La lastan, la plej bonan. Tiel longe,Dum mia koro estis okupitaDe la spirit’ de venĝo, mi ne sentisLa dezertecon do loĝejo mia;Sed nun kontentigita mi revenas,La malamikan regnon mi detruisKaj mia filo estas jam venĝita,—Nun en la tuta mia domo restasNenio, kio povus min ĝojigi.La gajan obeadon, kiu lumisPor mi ĝis nun el la okul’ de ĉiu,Nun ombras zorgo kaj nekontenteco.Jam ĉiu pensas pri la estontecoKaj senfilulon sekvas nevolonte.Mi venas nun en tiun templon, kiunMi vizitadis ofte, por elpetiLa venkon, aŭ por danki por la venko.En mia brusto portas mi dezironMalnovan, kiu certe por vi ankaŭNe estas nekonata: mi esperas,Ke por la beno al popolo miaKaj al mi mem mi enkondukos vinEn mian domon kiel fianĉinon.IFIGENIO.
Ho reĝo! Al knabino nekonataTro multe vi oferas. HontigitaNun staras antaŭ vi la fremdulino,La elpelita, kiu sur la bordoNenion serĉis krom rifuĝo paca,Kaj tion vi al mi sufiĉe donis.TOAS.
Ke la devenon vian antaŭ miVi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,—Neniu gento povus ĝin toleri.Timigas nia bordo la fremdulojn:Postulas tion leĝ’ kaj neceseco;Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn,Vi, plej afable akceptita gasto,Laŭplaĉe disponanta sian tagon,—De vi konfidon mi esperis, kiunMeritas mastro por la gastameco.IFIGENIO.
Se kaŝis mi la nomon de l’ gepatroj,Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin farisPro embaraso, ne pro malkonfido.Ĉar ve! tre povas esti, ke se viEkscius, kiu antaŭ vi troviĝasKaj kian sorto malbenitan kaponVi nutras kaj defendas, teruregoAtakus tiam vian grandan koron;Anstataŭ sur la tronon min inviti,Vi eble min elpelus el la regno,Kaj antaŭ ol atingus mi revenonAl mia hejmo, finon de l’ vagado,Vi puŝus min al la mizero, kiuFariĝas ĉie la terura sortoDe ĉiu elpelito kaj vaganto.TOAS.
Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensasKaj kion ajn pri via dom’ decidis,—Mi tamen scias, ke de l’ tempo, kiamĈi tie vi aperis kaj ĉe niVi ĝuas plenmezure gastamecon,Ne mankas al ni beno de l’ ĉielo.Ne estus tre facile min konvinki,Ke mi en vi protektas kulpan kapon.IFIGENIO.
Vin benas la bonfaro, ne la gasto.TOAS.
Boneco por krimul’ ne donas benon;Ĉesigu do silenton kaj malfidon!Ne maljustulo tion ĉi postulas.Al mi vin la diino enmanigis,Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas,Kaj ŝia volo estu por mi leĝo:Se povas vi reveni en la hejmon,Mi tiam vin de ĉio liberigas;Sed se la vojo estas jam baritaAl vi por ĉiam, aŭ se via gentoEl sia lando estas elpelitaAŭ eĉ fatale tute estingita,Vi tiam ĉiurajte estas mia.Parolu do malkaŝe, kaj vi scias,Ke mi neniam rompas mian vorton.IFIGENIO.
De la ligil’ malnova nevolonteLa lango liberiĝas, por nun fineMalkaŝi, kion kaŝis mi tre longe;Ĉar se sekreton oni unu fojonAl iu elkonfidas, ĝi forlasasPor ĉiam la gardejon en la koroKaj malutilas, aŭ ĝi iufojeUtilas, se la dioj tion volas.Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo.TOAS.
Kviete vi eldiris grandan vorton!Ĉu tiu estas via gentopatro,Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo,Ke estis li plej granda favoratoDe la diaro? Ĉu li estas tiuTantalo, kiun Jupiter’ invitisAl sia tablo kaj al konsiliĝoKaj kies spertoriĉajn saĝajn vortojnLa dioj mem kun ĝuo aŭskultadis,Simile al parol’ de orakolo?IFIGENIO.
Li estas tiu sama. Sed la diojNe devas tro kun homoj amikiĝi:Ĉar mortemuloj estas tro malfortaj,Por sen kapturno teni sin tro alte.Ne estis li malnobla perfidulo,Sed nur tro granda, por sin senti sklavo,Kaj tro malgranda por kunul’ de dio,Kaj lia peko estis ja nur homa.Severa estis la dekret’ de l’ dioj,Kaj la poetoj kantas, ke perfidoKaj granda fiereco lin por ĉiamDo l’ tablo Jupitera defaligisKun granda malhonor’ en la Tartaron.Kaj ve! la tuta gento sur si portasEterne la koleron de la dioj.TOAS.
Ĉu pro l’ prapatro aŭ de propra kulpo?IFIGENIO.
Ĝi estas vero, ke la tuta gentoLa malkvietan forton de l’ TitanojHeredis certe; tamen JupiteroPer fer’ ilian frunton ĉirkaŭforĝis;Saĝecon, moderecon, pacienconNe konis ili; ĉiu ekdeziroĈe ili tuj fariĝis furiozoSovaĝa kaj senlima. Jam PelopsoLa viro kun la fera vol’, la filoAmata de Tantal’ al si akirisPer trompo kaj perfido la plej belanVirinon en la mond’, Hipodamion,Filinon de la reĝo Ojnomao.Du filojn ŝi al sia edzo naskis,Tieston kaj Atreon. Kun envioLa amon de la patro ili vidisAl la unua filo, kiu restisDe la edzin’ unua. La malamoLa fratojn interligis, kaj sekreteMortigis ili kune sian fraton.La patr’ Hipodamion tuj suspektas,Kaj furioze li de ŝi postulasRedonon de la fil’, kaj ŝi mortigasSin mem....TOAS.
Vi eksilentis? Ho, daŭrigu!Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!IFIGENIO.
Feliĉa estas, kiu kun plezuroParolas pri la patroj, kiu ĝojeRakontas pri iliaj grandaj agojKaj en la fino de la bela vicoSin mem fiere vidas. Ne naskiĝasEn ia dom’ subite duondioAŭ monstro; sed nur tuta granda vicoDa malbonuloj aŭ bonuloj kreasMonstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo.Post morto de la patro regis kuneAtreo kaj Tiesto en la urbo.Ne longe tamen povis daŭri paco.Post kelka temp’ Tiesto malhonorisLa liton de la frato. Tiam venĝeAtreo lin elpelis el la regno.Sed jam de longe, krimon preparante,Tiesto ŝtelis filon de AtreoKaj lin edukis kvazaŭ sian propran.Nun en la brusto de la kvazaŭfiloLi vekas furiozan venĝemeconKaj lin elsendas al la reĝa urbo,Por en la onklo buĉi sian patron.La plano de l’ junulo malkovriĝas;Kaj per kruela morto nun la reĝoLa atencinton punas, supozante,Ke li mortigas filon de la frato.Nur tro malfrue li sciiĝas, kiuEn turmentego antaŭ li pereis.Por kontentigi brulan deziregonDe venĝo, li sekrete primeditasTeruran faron. Ŝajne pacigita,Indiferenta kaj trankvila, logisLi sian fraton kun du liaj filojReturne en la regnon; ambaŭ knabojnLi kaptas kaj buĉigas; ĉe festenoRegalas li la patron per viandoDe liaj propraj filoj. Kiam posteTiesto, satiĝinte, eksopirasPri siaj filoj kaj demandon farasKaj pensas jam, ke post la pord’ li aŭdasIliajn paŝojn kaj ilian voĉon,Atreo kun sovaĝa rido ĵetasNun antaŭ lin la kapojn de l’ buĉitoj ...Vi, reĝo, kun teruro vin deturnas!La suno ankaŭ tiel sin deturnisKaj fordirektis tiam sian ĉaron ...Jen la prapatroj de l’ pastrino via!Kaj multon el la sorto de la virojKaj el iliaj agoj furiozajAnkoraŭ kovras la malluma nokto,Montrante nur krepuskon tremigantan.TOAS.
Vi ankaŭ ilin kovru per silento!Sufiĉe da teruroj! Vi nur diru,Per kia do miraklo vi elkreskisEl tiu trunk’ sovaĝa?IFIGENIO.
De AtreoUnua fil’ Agamemnono estis:Li estas mia patro. Sed en liMi ĉiam vidis—mi kun ĝojo diras—Modelon de la plej perfekta viro.Al li kiel unuan amofruktonMin naskis Klitemnestro, kaj post miElektron. Kaj la reĝo regis pace,Kaj la ripozon longe ne havitanRicevis nun la domo de Tantalo.Por la feliĉo de l’ gepatroj mankisAnkoraŭ filo; sed apenaŭ tiuDeziro plenumiĝis kaj intereDe la fratinoj kreskis la fileto,Oresto la amata, jen pretiĝisJam nova malfeliĉo por la domo.Vi aŭdis ja pri la milito, kiu,Por venĝi rabon de virin’ plej bela,La tutan forton de la grekaj princojVenigis sub la grandan urbon Trojo.Ĉu ili Trojon venkis kaj la celonDe sia venĝ’ atingis,—mi ne aŭdis.La tutan armearon de la grekojKondukis mia patro. En AŭlidoAtendis ili longe tute vaneFavoran venton, ĉar Dian’ kolerisIlian kondukanton, ŝi retenisLa rapidantajn grekojn kaj postulisPer Kalĥas la filinon la plej aĝanDe l’ reĝo. Tiam ili ruze logisMin kune kun patrin’ en la tendaron,Al la altar’ min tiris kaj oferisĈi tiun kapon al Diano. TiamŜi repaciĝis: ŝi ne volis haviLa sangon mian, ŝi min save kovrisPer nubo. Kaj nur en ĉi tiu temploPost ŝajna morto mi min mem rekonis.Ĝi estas mi, mi mem: Ifigenio,Nepino de Atreo kaj filinoDe l’ reĝ’ Agamemnono, la propraĵoDe la diino, antaŭ vi nun staras.TOAS.
Ne pli por mi valoras reĝidino,Ol la ĝisnuna nekonatulino.Senŝanĝe mi ripetas: vi min sekvu,Kun mi dividu, kion mi posedas!IFIGENIO.
Ho, kiel mi kuraĝus tion fari?Ĉu mi ne apartenas tute pleneAl la diino, kiu mem min savis?La rifuĝejon ŝi por mi elektis,Kaj por la patro, kiun per la ŝajnoŜi jam sufiĉe punis, ŝi konservasMin eble kiel la plej belan ĝojonPor lia maljuneco. Eble jamLa tago de l’ reveno proksimiĝas;Kaj mi, intencon ŝian malŝatante,Min mem katenus kontraŭ ŝia volo?Ŝi donu signon, se mi devas resti.TOAS.
Ŝi vin retenas, sekve ŝi konsentas.Ne serĉu tiel zorge la pretekstojn!Ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon;La aŭskultanto aŭdas nur la „ne“.IFIGENIO.
Ne volas mi per vortoj vin blindigi;La koron mian mi al vi malkovris.Kaj ĉu vi mem ne sentas, kiel minLa sopirado devas forte tiriAl mia patro, al patrino mia,Al la gefratoj, por ke en la domo,En kiu la malĝojo tiel ofteAnkoraŭ murmuretas mian nomon,Eksonu unu fojon ĝoja krioPri mi kiel pri novenaskitinoKaj floroj gaje kronu la kolonojn?Ho, se vi tien ŝipe min resendus,Vi al ni ĉiuj donus novan vivon.TOAS.
Nu, do reiru! Faru, kion diktasAl vi la koro, ne obeu voĉonDe la prudento kaj konsilo! EstuVirino tute, donu vin libereAl la instinkto, kiu vin senbrideSovaĝe pelas tien ĉi kaj tien!Se en la brusto de virin’ ekflamasDeziro, tiam eĉ ligil’ plej sanktaŜin ne detenas de l’ trompanto, kiuEllogas ŝin el la fidelaj brakojDe l’ patro aŭ de la sindona edzo;Sed se ne brulas flam’ en ŝia brusto,Ho, tiam vane kontraŭ ŝi laborasLa ora lango de la admonado.IFIGENIO.
Memoru, reĝo, vian noblan vorton!Ĉu tiel vi repagas por konfido?Vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi.TOAS.
Mi por surpriz’ ne estis pretigita;Sed ankaŭ tion devis mi atendi:Mi sciis ja, ke kun virin’ mi traktas.IFIGENIO.
Ho, ne insultu, reĝo, nian sekson!La bataliloj de virin’ ne estasBrilantaj kiel viaj, sed malnoblajNe estas ili certe. Kredu, reĝo,Ke mi komprenas la feliĉon vianPli bone ol vi mem. Ĉar vi ne konasVin mem nek min, vi tial opinias,Ke ligo pli proksima al ni donusFeliĉon. Tute plena de kuraĝoKaj de plej bona volo, vi postulas,Ke mi nun cedu; tamen plej sincereLa diojn dankas mi, ke ili donisAl mi la forton, por kontraŭbataliLa ligon, kiun ili ne aprobas.TOAS.
Ne dioj, sed nur via kor’ parolas.IFIGENIO.
Per nia kor’ parolas al ni ili.TOAS.
Kaj mi ne havas rajton ilin aŭdi?IFIGENIO.
Tra la venteg’ la voĉo ne aŭdiĝas.TOAS.
Ĉu la pastrino sola ĝin nur aŭdas?IFIGENIO.
Ĝin reĝo pli ol ĉiuj devus aŭdi!TOAS.
Ofico sankta kaj hereda rajtoDe l’ Jupitera tablo proksimigasVin al la dioj pli ol min, barbaron,Infanon de la tero.IFIGENIO.
Tiel punasVi min por la konfido ellogita!TOAS.
Mi estas hom’; pli bone do ni finu!La vorto mia restu: estu pluePastrino de l’ diin’ laŭ ŝia volo;Sed mi pardonon petas de Diano,Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigisDe la antikvaj decaj oferdonoj.Neniun fremdan prenas nia lando;Laŭ mor’ antikva lin atendas morto;Nur vi per via ĉarma afableco,En kiu mi per mia koro vidisJen amon do filino, jen la sentonDe silentanta ĉarma fianĉino,—Nur vi per sorĉa ligo min katenis,Ke mi forgesis tute mian devon.Vi mian cerbon kvazaŭ endormigis,Kaj mi ne aŭdis pli la murmuradonDe la popol’. Nun ĉiuj laŭte krias,Ke la frutempa mort’ de mia filoPro mia kulpo venis. Mi ne volasNun plu pro vi reteni la amason,Kriantan laŭte pri la oferdonoj.IFIGENIO.
Pro mi neniam tion mi deziris.La diojn ne komprenas, kiu pensas,Ke ili amas sangon; li enmetasEn ilin sian propan kruelecon.Ĉu min ne savis la diino mem?Ŝi mian servon volis, ne la morton.TOAS.
Ne decas por facilmovebla saĝoLaŭ nia propra vol’ komentariiLa sanktan tradicion. Vi plenumuLa devon vian, mi plenumos mian.Du fremdaj viroj, kiujn ĵus ni trovisKaŝitajn en surbordaj la kavernojKaj kiuj ne alportas al ni bonon,En miaj manoj estas nun. En iliDiino via havu nun denoveLa longe jam mankantajn oferdonojn!Mi ilin sendos; vi la servon konas.SCENO KVARA.
IFIGENIO (sola).
Vi havas nubojn, ho savantino,Por kovri senkulpajn persekutatojnKaj per la vento ilin forportiDe la fera kruela fatalo,Trans la maron, trans multajn landojnIlin forporti, kien vi volas.Vi estas saĝa, la estontaĵonKaj la pasintaĵon vi konas precize;Via rigardo gardas la viajn,Kiel via lumo, la vivo de l’ noktoj,Gardas kaj regas tutan la teron.Miajn manojn detenu de sango!Benon kaj pacon neniam ĝi donas;Kaj la fantomo de mortigitoEn horoj malĝojaj de la mortigintoLin atakas kaj lin turmentas.Ĉar la senmortuloj amas la homojn,La bonajn gentojn kaj generaciojn,Kaj ili volonte longigas la vivonDe mortemulo, kaj ili volonteAl li ebligas ĝui kelktempeKune kun ili la ĝojan vidonDe propra ilia eterna ĉielo.