Fabeloj de Andersen I: La knabineto kun la alumetoj

Estis terure malvarme; neĝis kaj komencis fariĝi malluma vespero; estis la lasta vespero de l' jaro, novjara vespero.

En ĉi-tiu malvarmo, en ĉi-tiu mallumo iris en la strato malriĉa knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; ŝi ja portis pantoflojn, kiam ŝi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre grandaj pantofloj, laste ŝia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la strato, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon ŝi ne povis trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris ke li povos uzi ĝin kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la knabineto kun la nudaj piedetoj, ruĝaj kaj bluaj pro malvarmo; en la malnova antaŭtuko ŝi havis amaseton da alumetoj kaj paketon ŝi portis en la mano; la tutan tagon neniu aĉetis alumetojn de ŝi, nek iu donacis al ŝi monereton; malsata kaj suferante de l' frosto ŝi iris kun malĝoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto! La neĝfloketoj falis sur ŝiajn longajn, blondajn harojn, kiuj ĉarme bukliĝis ĉirkaŭ la nuko, sed pri ĉi-tiu ornamo ŝi tute ne pensis. El ĉiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj en la strato odoris bonege ansera rostaĵo; estis novjara vespero, kaj pri tio ŝi la tutan tempon pensis.

En anguleto inter du domoj — unu staris iomete pli antaŭe en la strato ol la alia — tie ŝi sidiĝis metante la piedetojn sub sin; sed nun ŝi sentis la froston ankoraŭ pli multe, kaj domen ŝi ne kuraĝis iri, ĉar ŝi ja neniujn alumetojn vendis, nenian monereton ŝi ricevis; ŝia patro batus ŝin sendube, kaj estis malvarme ankaŭ dome; tie la tegmento kuŝis preskaŭ sur la kapo, kaj la vento fajfe muĝis tra la ĉambreto, kvankam oni ŝtopis per pajlo kaj ĉifonoj la plej grandajn fendojn.

La manetoj de la knabineto estis preskaŭ tute senvivaj pro malvarmo. Ho! alumeto povus fari bone al ŝi. Se ŝi nur kuraĝus eltiri unu solan el la paketo, ekbruligi ĝin kontraŭ la muro kaj varmigi la fingretojn ĉe la flamo! Ŝi eltiris unu, ritŝ! Kiel ĝi ŝprucetis, kiel ĝi brulis! Estis hela, varma flamo — kvazaŭ kandeleto, kiam ŝi tenis la maneton ĉirkaŭ ĝi! Kia mirinda lumado! Al la knabineto subite ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sidanta antaŭ granda ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro el latuno. La fajro tie brulas gaje, ĝi varmigas tiel bone; sed! — kio estas do tio! La knabineto jam proksimigis la piedetojn al ĝi por varmigi ilin ankaŭ — — sed ho ve! estingiĝis la flamo, la kameno malaperis, kaj ŝi sidis tie kun peceto de elbrulinta alumeto en la mano.

Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumadis, kaj en la loko kie la radioj falis sur la domon, la muro fariĝis diafana kiel krepo; ŝi rigardis en la salonon, kie staris tablo kovrita de brilblanka tuko, kun bela porcelanaĵo, kaj bonege vaporetis ansera rostaĵo kun pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraŭ pli belega: la ansero saltis el la plado, skuiĝante ĝi iris sur la planko, portante en la dorso tranĉilon kaj forketon; ĝi venis rekte al la knabineto; — sed tiam estingiĝis la alumeto, kaj nur la dika, malvarma muro restis videbla.

La knabineto ekbruligis alian alumeton. Jen ŝi sidis sub la plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto, la lastan Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj ornamas la butikfenestrojn, ŝin rigardis. La knabineto etendis ambaŭ manetojn; — tiam estingiĝis la alumeto; la multaj kandeletoj de l' Kristnaska arbo leviĝis pli kaj pli alten; ŝi vidis, ke ili estas nun brilaj steloj; unu stelo falis lasante sur la ĉielo longan fajrostrion.

"En ĉi-tiu momento mortas iu," diris la knabineto, ĉar ŝia mortinta avino, la sola persono, kiu faris bonon al ŝi, ofte diris: "Kiam stelo falas, animo flugas supren, al Dio!"

Ankoraŭ unu fojon la knabineto ekbruligis alumeton kontraŭ la muro; ĝi briladis kaj lumis ĉirkaŭe, kaj en la lumado ŝi vidis sian avinon, tiel hela, tiel belega kaj dolĉa.

"Avino!" kriis la knabineto, "ho avino, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos for de mi, kiam la alumeto estingiĝos, for de mi kiel la varma kameno, kiel la belega ansera rostaĵo, kaj la granda, dolĉa Kristnaska-arbo!" — kaj rapidege ŝi ekbruligis ĉiujn alumetojn, kiuj restis en la paketo. Ŝi volis nun firme teni la avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke fariĝis multe pli lume ol ĉe la klara tago. Neniam la avino estis tiel belega, tiel granda; ŝi levis la knabineton supren sur sian brakon, kaj en brilo kaj ĝojego ili forflugis, tiel alten, tiel alten, kaj tie estis nenia malvarmo, nenia malsato, nenia timo; — ili estis ĉe Dio.

Sed je la malvarma, frua matenhoro, en la anguleto ĉe la domo, sidis la knabineto kun ruĝaj vangoj kaj buŝeto ridanta: — senviva ŝi estis, mortigita de l' frosto la lastan vesperon de l' malnova jaro. La novjara mateno ekbrilis super la mortinta knabineto, kiu sidis tie kun siaj alumetoj, el kiuj unu paketo estis preskaŭ elbruligita. "Ŝi volis sin varmigi," oni diris. Sed neniu sciis, kiom da belaĵoj ŝi vidis, nek en kia brilo ŝi eniris kun sia kara avino en la ĝojegon de la Nova Jaro.





Esperanto Verlag Möller & Borel
Berlin SW., Lindenstrasse 18/19.

Verkaro de Dro L. L. Zamenhof.

Fundamento de Esperanto:
Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola,
bindita
1,30
Eldonoj Greka, Hispana, Itala, Rumana,
ĉiu volumo broŝurita
0,50
Oni vendas aparte:
Ekzercaro (kvinlingva)0,30
Universala Vortaro (kvinlingva)0,45
Wörterbuch Deutsch-Esperanto
bindita
1,25
broŝurita
1,—
Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch
bindita
0,65
broŝurita
0,50
Fundamenta Krestomatio
bindita
1,80
broŝurita
1,40
Georgo Dandin, komedio en tri aktoj de Molière0,55
Hamleto, tragedio en kvin aktoj de Shakespeare0,80
Ifigenio en Taŭrido, dramo en kvin aktoj de Goethe
bindita
1,15
broŝurita
0,90
La Predikanto, libro el "La Biblio"0,35
La Psalmaro, libro el "La Biblio"1,10
La Rabistoj, dramo en kvin aktoj de Schiller0,90
La Revizoro, komedio en kvin aktoj de Gogol0,70
La Sentencoj de Salomono, libro el "La Biblio"0,70
La Virineto de Maro, fabelo de Andersen, kun ilustraĵoj de Hilda May Brodie0,70

Verkoj de Kabe (Dro K. Bein).

Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, trad. el germana lingvo0,75
Unua Legolibro, gradigitaj legaĵoj kun frazlibro kaj modeloj de leteroj0,75
La fundo de l' mizero, de Sieroŝevski0,35
La interrompita Kanto, trad. el Orzeszko0,35
Internacia Krestomatio0,50
Pola Antologio0,85
La Faraono, trad. el Prus, tri volumojpo 0,90
Versaĵoj en Prozo, trad. el Turgenev0,40
Bona Sinjorino, trad. el Orzeszko (Esperanta Biblioteko Internacia)0,10

Kolekto de "La Revuo".

INSTRUA FAKO.
Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de Dro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj. En Esperanto verkita de Paul Fruictier0,60
Konkordanco de Ekzercaro, ellaboris A. E. Wackrill0,50
Frazaro, de H. de Coppet0,50
Du mil novaj vortoj ĉerpitaj el la verkaro de Dro Zamenhof, netroveblaj en Universala Vortaro, ellaboris P. Boulet0,70

Kolekto de "La Revuo".

LITERATURA FAKO.
Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de Tristan Bernard, tradukita de Gaston Moch0,50
Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. Svjentoĥovski, tradukita de Dro Leono Zamenhof1,—
Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. Lambert0,90
Imenlago, novelo de Theodor Storm, tradukita el la germana lingvo de Alfred Bader0,35
La Faraono, romano de Prus, tradukita de Dro Bein. Tri volumoj(ĉiu) 0,90
La Reĝo de la montoj, de Ed. About, tradukita de G. Moch. Ilustr. de Doré1,55
La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj de Frederiko Puĵula-Valjes0,50
La Tria, Memoraĵoj pri la tria Kongreso, ilustr.0,75
Laŭroj, kolekto de verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo"0,90
Libro de l' Humoraĵo, originale verkita de P. de Lengyel1,—
Makbeto, dramo en kvin aktoj de Shakespeare, tradukita de Dro H. Lambert0,90

Literaturaĵoj.

Sub la neĝo. Taglibro de juna loĝanto de la Jura montaro de J. J. Porchat, esperantigis J. Borel0,50
Solvo de la problemo de lingvo internacia, de ⁂ kun germana traduko de Profesoro Christaller0,40
Tri unuaktaj Komedioj: "La malfeliĉuloj" de A. v. Kotzebue — "Tie ĉi oni parolas Esperante" de T. Williams — "La Renkonto" de M. Hankel0,40
Ĉu unu lingvo internacia aŭ tri? de Prof. L. Couturat0,10
Advokato Patelin. Triakta proza komedio, de Brueys kaj Palaprat, tradukita de M.-J. Evrot0,35
L' Avarulo, de Molière, tradukita de S. Meyer0,35
Cikado ĉe Formikoj, Unuakta komedio de Labiche kaj Legouvé0,30
Ĉu li? Romano originale verkita de Dro Valienne1,75
Diversaĵoj. Rakontetoj tradukitaj de Lallemant kaj Beau0,60
Don Juan, de Molière, trad. de Dro Boirac, rektoro de l' universitato de Dijon (Versaĵoj)0,70
Elektitaj fabloj de La Fontaine, esperantigitaj de G. Vaillant0,35
Eneido de Virgilio, tradukita de Dro Vallienne. (Versaĵoj)1,30
Esperantaj prozaĵoj "kolekto da tekstoj de plej bonaj aŭtoroj"1,—
Kastelo de Prelongo, granda romano originale verkita de Dro Vallienne1,75
Kiel ni plibeligos la vivon, originale verkita de Saĝulo0,25
Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, ellaboris A. Grabowski0,85
La kvar Evangelioj, kunigitaj en unua rakonto kaj tradukitaj de la pastro R. Laisney0,75
Monadologio de Leibniz, traduko de Dro Boirac, rektoro de l' universitato de Dijon0,25
Libro de l' Humoraĵo, originale verkita de Paul de Lengyel, nova eldono1,—
La Nevo kiel Onklo, komedio en 3 aktoj de Schiller, trad. de Stewart0,50
Vojaĝo interne de mia ĉambro, de X. de Maistre, tradukita de S. Meyer0,35
Akvo dormanta, sceno el la Meksikana vivado, trad. Lotus0,25
Aventuroj de l' lasta Abenceraĝo, de Chateaubriand, trad. de R. Deshays0,25
Du rakontoj de D. de Rothau. La blanka Kastelo. Esperantista hotelo0,50
Du slavaj rakontoj. La Rakonto de Filip Vasiliĉ de M. Gorki. Ĉu li venas de J. Vazov0,30
Edziĝo kontraŭvola, unuakta Komedio de Molière, trad. de Dufeutrel0,30
El la historio de Esperanto (Letero pri la deveno de Esperanto). Paroladoj de Dro Zamenhof kaj Dro Bein (Kabe) en la Boulogna kongreso0,15
En Svislando, kvin rakontoj el verkoj de svisaj aŭtoroj elektis kaj trad. E. Ramo1,35
Esperantaj Perleroj el "Lingvo Internacia". Aforismoj, Proverboj, Poezioj, 3 Seriojpo 0,15
Eŭgenino Grandet, scenoj de la vivo de provinco de H. de Balzac, trad. E. Gasse0,75

Ĵurnaloj tute en Esperanto.

Oficiala Gazeto Esperantista: Organo de la Lingva Komitato kaj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj. 51 Rue de Clichy, Paris. 2,— Sm.
Dia regnoMühlheim (Rhein). P. Hübner, Friedrich-Wilhelm-Strasse 66. 0,90 Sm.
EsperantoGenève (Svis.), oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, duonmonata. H. Hodler, 8, rue Bovy-Lysberg. 1,90 Sm.
Esperanta LigiloParis (V) (Franc.), monata organo en reliefpunktoj por blinduloj. Ĉefredaktoro: Th. Cart, 12. rue Soufflot. 1,20 Sm.
Espero KatolikaParis, monata. Administracio 23 rue Joubert, Paris. Redakcio Claudius Colas, 10 rue Béranger, Paris. 2,— Sm.
Espero PacifistaNeuilly-sur-Seine (Franc.), monata organo de "Pacifisto". G. Moch, 26, rue de Chartres. 2,— Sm.
Hispana RevuoMadrid (Hisp.), ilustrata monata revuo. Josefo Menendez, Strato Echegary 17, I. 1,30 Sm.
Internacia Pedagogia RevuoBystrice-Hostyn, Moravio, Aŭstrio. Theodor Ĉejka. Membroj 1,— Sm. Nemembroj 1,50 Sm.
Internacia Scienca RevuoGenève (Svis.), monata R. de Saussure, 8, rue de Bovy-Lysberg. 2,75 Sm.
Internacia Socia RevuoParis (III) (Franc.), monata. R. Louis (Maison Commune), 49 Rue de Bretagne. 1,40 Sm.
Juna EsperantistoParis (Franc.), monata gazeto por junuloj, instruistoj kaj Esperantolernantoj. Presa Esperant. Societo, 33 rue Lacépède. 1,— Sm.
La Bela MondoDresden (Germ.), ilustrata monata gazeto. F. Emil Boden, Dresden-A., Bismarckplatz 12. 3,— Sm.
La RevuoParis (Franc.), internacia monata literatura gazeto, 48 paĝoj. Administracio: Librejo Hachette & Co., 79, Boulevard St. Germain. 2,75 Sm. Por Germanujo kaj Aŭstrujo ĉe Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin S.W. 68, Lindenstr. 18-19.
La SprituloLeipzig (Germ.), monata gazeto por ŝerco, humoro kaj satiro. Richard Bresch, Körnerstrasse 31, Leipzig. 1,20 Sm.
Lingvo InternaciaParis (Franc.), monata organo. Kun aldono literatura. Presa Esperantista Societo. 33, rue Lacépède. 3,— Sm.
Voĉo de KuracistojLwów (Galicio). Dro Stefan Mikolajski, Lwów, strato Sniadeckich 6. 1,50 Sm.
Presejo de Möller & Borel G. m. b. H., Berlin SW., Lindenstr. 18/19.


Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"