ELEKTITAJ FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE: LIBRO DUA
I.—Kunsido de ratoj.
Kato, nomata Lardomanĝulo,Ekstermis tiel la ratojn,Ke preskaŭ neniu el ili vidiĝis,Tiom ĝi estis entombiginta.La supervivantoj, kaŝataj en truoj,Apenaŭ kvarone satigis malsaton,Kaj, ĉe l’ malfeliĉa ratar’, LardmanĝuloTaksiĝis ne kato, sed vera diablo.Jen iam la besto ruzega foririsEn la ĉirkaŭaĵon por serĉi edzinon.Dum la bruego kiun ĝi farisKun sia katino, la ratoj kunsidisEn unu angulo por konsiliĝiPri la malbono ilin premanta.La prezidanto, saĝa persono,Tuj ekopiniis, ke estas neceseAlligi tintilon al kolo de l’ kato,«Ĉar tiel, kiam ĝi ekmilitos,Ni, sonon aŭdante, sub teron forrampos;Ĝi estas sola bona rimedo.»Ĉiuj laŭdegis la prezidanton,Ĉar ŝajnis al ĉiuj nenio pli bona.Sed kiu do volos alligi tintilon?«Ne iros mi, diris la unu, mi tielMalsaĝa ne estus.—Ne povas mi, dirisAlia»; kaj tiel okazis, ke oniForiris, nenion farinte.—Mi vidisMultegajn kunsidojn tiele senfruktajn,Kunsidojn ne ratajn, sed ja de monaĥoj,Kaj ankaŭ de kanonikoj.
Se estas necese nur ion decidi,La konsilantoj estas sennombraj;Sed se necesiĝas decidon plenumi,Neniu plu sin proponas.
II.—La lupo havanta proceson kontraŭ la vulpo antaŭ la simio.
Lup’ diris, ke ŝtel’ ĉe ĝi estis farita,Kaj vulpon najbaran, sufiĉe friponan,Kiel ŝtelinton kulpigis.Antaŭ simion ambaŭ kunvenis,Kaj sen advokato diskutis l’ aferon.Neniam Temis’, laŭ simia memoro,Juĝis proceson tiel konfuzan.Ŝvitis sur sia seĝ’ la juĝanto.La du procesantoj protestis, kriegis,Kontraŭparoladis, sin interinsultis.En fin’ la juĝanto ekdiris: «Amikoj,De longe mi konas la vian malicon:Ambaŭ vi pagos monan la punon,Ĉar, lupo, ci plendas nenion perdinte,Kaj, vulpo, ci prenis l’ objekton petitan.
Laŭ nia juĝanto, ne povas erari,Kiu kondamnas la malvirtulon.
III.—La du bovoviroj kaj la rano.
Du bovoviroj kontraŭbatalisPor havi bovinon kun la reĝpotenco.Pro tio rano ĝemadis.«Kial vi plendas? demandis iuEl la popolo koakblekanta.—Ĉu vi ne vidas, ĝi diris,Ke ĉe la fino de la batalo,L’ unu ekzilos l’ alian,Kaj ĝin el la verdaj kamparoj forpelos?Ĝi ne plu reĝos en la herbejoj,Kaj venos reĝadi en marĉajn la kanojn,Kaj sub piedoj siaj nin premos;Unu post unu ni do suferosPro la batalo pri la bovino.
Timo tiela estis bonsenca,Ĉar en la marĉojn venis la bovoSin kaŝi, kie ranojn, po dudekEn ĉiu horo ĝi dispremegis.Ho ve! ĝi montras, ke ĉiutempeLa malgranduloj elpagasLa malsaĝaĵojn de l’ potenculoj.
IV.—La hundino kaj ŝia kunulino.
Hundino, baldaŭ idojn naskonteKaj ne sciante kien demetiŜarĝon tiele gravan, fervorePetegis hundinon alian al ŝi tujPrunti ŝian dometon,Kaj tien l’ estonta patrin’ sin enfermas.Post kelke da temp’ la mastrino revenas;Sed petas l’ alia semajnon ankoraŭ:La idoj, ŝi diris, apenaŭ ekmarŝas.La kunulino je ĝi konsentas,Kaj ĉe la limtempo denove ŝi petasLa siajn dometon, kameron kaj liton.Jen la hundino montras la dentojn,Kaj diras: «Tuj mi kun la miaj foriros,Se vi nin povos forpeli.»La idoj estis jam tute grandaj.
Vi ĉiam bedaŭros bonfaron al homoMalbona: por ion pruntitan repreni,Vi devos uzi la batojn,Vi devos procesi, vi devos batali.Lasu lin meti ĉe vi piedonTre baldaŭ kvar li estos metinta.
V.—La leono kaj la muŝeto.
«Forflugu, insekto senforta, bestetoDe l’ ter’ elkraĉita.» Tiele leonoParolis iam al la muŝeto.Ĉi tiu tuj ĝin al batalo elvokis:«Ĉu pensas vi, ĝi diris, ke viaLa reĝa nomo min tre timigas?Multe pli ol vi bov’ estas forta;Mi ĝin laŭ mia volo kondukas.»Tuj ĝi, trumpetisto kaj same heroo,Ekzumas por la atako,Kaj, malantaŭen ekforfluginte,Jen ĝi subite sur la leononSin ĵetas kaj ĝin ekfrenezigas;Jam la bestego ŝaŭmon el buŝo,Fajretojn el siaj okuloj elĵetas,Kaj forte blekegas. Jam ĉiuj ĉirkaŭeForkuras, ĉiuj sin kaŝas,Jam ĉie regas granda teruro,Kaj tian timegon elfaras muŝeto.La muŝ’ la leonon centloke atakas,Jen pikas la dorson, jen pikas la buŝon,Jen en la nazon eniras.De l’ best’ la kolero fariĝas grandega,Dum la malamik’ nevidebla triumfasKaj ridas; ĉar per ungoj kaj dentojSin mem la bestego sangade disŝiras,Sur siajn flankojn brue frapadasLa voston, kaj vane batadas l’ aeron.Sed baldaŭ pro sia koler’ kaj lacecoĜi falas: jen ĝi preskaŭ pereis.Venkinte, l’ insekto glorege forfluĝas,Kaj kiel zumis ĝi por l’ atako,Tiel ekzumas ĝi pro la venko.Dum ĝin ĝi kuras ĉien anonci,Jen ĝi aranean renkontas kaptilon,Kie ĝi ankaŭ morton renkontas.
Sed kion instruas la fablo? Unue,La malamikoj la plej malgrandajEstas tre ofte la plej teruraj,Kaj due, la sin el grava danĝeroTirinta, en ia sengrava pereas.
VI.—La azeno ŝarĝita de spongoj kaj la azeno ŝarĝita de salo.
Azenkondukisto, kun vip’ en la mano,Kondukis, kiel princo romana,Du bestojn longegorelajn.La unu, ŝarĝite de spongoj, marŝadisRapide; l’ alia penade vojiris,Kvazaŭ ĝi portus botelojn.Ĝi estis ŝarĝita de salo. Tra montoj,Tra valoj kaj vojoj, ĉi tiuj migrantojEn fin’ transirejon riveran alvenis,Kaj en embaraso tre granda sin trovis.La mastr’, kiu tien jam estis veninta,Sur la spongportantan azenon sursaltis,Antaŭen pelante la beston alian,Kiu, volante agi laŭvole,En kavon baldaŭ enfalis,Sur l’ akvon revenis, kaj fine sin savis;Ĉar ĝi al bordo penis alnaĝi,Kaj tiel bone sin fluidigisLa sal’, ke tute liberigite,La best’ plu nenion eksentis sur ŝultroj.La spongportanta, kiel ŝafidoLa plej imitema, ĝin volis imiti.Jen ĝis la kolo ĝi en la akvonEniras, kaj kun si fortiras la mastronKaj la spongŝarĝon. Ili triopeTrinkis multege, ĉar hom’ kaj bestoGlutis la ondon kiel la spongoj.Tiuj ĉi tiel pezaj fariĝis,Ke l’ bordon l’ azeno ne povis atingi.Ĝin ĉirkaŭprenis la mastroKun tim’ de morto neevitebla.Al helpo venis iu—ne estasTre grave diri kiu—sufiĉas,Ke per ĉi tio oni komprenas,Ke sama agad’ ne konvenas al ĉiuj.Tiun ĉi punkton volis mi pruvi.
VII.—La leono kaj la rato.
VIII.—La kolombo kaj la formiko.
Laŭ via povo helpu al ĉiuj:Vi ofte bezonos pli ol vi malgrandan.Tion elpruvos du fabloj,Ĉar de ĝi multaj estas la pruvoj.
Sub la piedojn de la leonoEl tero malsaĝe eliris la rato.La reĝo de l’ bestoj, ĉe tiu okazo,Kompata sin montris kaj lasis ĝin vivi.Ĉi tiu bonfaro ne estis perdita,Kvankam ne ŝajnas kredeble,Ke al leono rat’ povas helpi.Sed elirinte el la arbaroj,Ĉi tiu leono kaptiĝis en retoj,Kiujn blekegoj ĝiaj ne povisDisrompi. La rato alkuras, la maŝojnMordetas kaj tiel penadas, ke fineLa beston ĝi liberigas.
La pacienco kune kun tempoPli multe prosperas ol fort’ kun kolero.
El pli malgrandaj bestetojElvenas pruvo l’ alia.Dum trinkis kolombo en ond’ de rivero,Okaze formiko enfalis en l’ akvon.Kaj en ĉi tiu maro grandegaPenadas, sed vane, reveni al bordo.Tuj al ĝi la birdo kompate alflugas,Kaj ĵetas en l’ ondon trunketon de herbo,Sur kiun rampante, l’ insekto dronantaSin savas per helpo de tiu ŝipeto.Ĉe tiu momento, plugisto alvenas,Marŝante per la nudaj piedoj.Tiu ĉi havis pafarkon.Tuj kiam li vidas la birdon Venusan,Li volas ĝin havi en sia bolpoto.Dum ĝin mortigi li sin preparas,Jen pikas formiko lian kalkanon.La vilaĝano turnas la kapon;Ekaŭdas la birdo kaj tuje forflugas,Kaj kun ĝi forflugas la manĝo de l’ homo;Li sen kolomb’ vespermanĝis.
IX.—La leporo kaj la ranoj.
Lepor’ en hejmo sia revadis,—Ĉar kion hejme fari, se oniNe revas?—Ĝi sin per ĉagreno konsumis:Tiu ĉi besto estas malĝoja,Kaj la timego ĝin elmordetas.«La timemuloj, ĝi diris,Ja estas tre malfeliĉaj,Ĉar ili nenion manĝadas profite;Neniam plezuro, senĉese teruroj:Jen estas la mia vivado. Pro timoLa malbenita, nur la okulojnDuonfermante povus mi dormi.—Vin mem korektu, diros saĝulo.—Ĉu povas tim’ korektiĝi?En ver’ mi kredas, ke mem la homoj,Kiel mi, timas.» Tiel rezonisNia leporo, kaj ĝi samtempeĈion spione ĉirkaŭrigardis;Maltrankvilega kaj sendecidaĜi estis: bloveto, brueto, ombreto,Ĉio ajn ĝin ekfebrigis.Tion ĉi nun pripensante,La besto malĝoja ekaŭdis brueton;Tuj ĝi forkuris al rifuĝejo,Kaj baldaŭ alvenis al bord’ de lageto.Jen ranoj ensaltas en l’ ondojn, jen ranojEn grotojn siajn profundajn reiras.«Ho! ho! ĝi ekkriis, mi faras ja tion,Kion al mi mem faras aliaj!Mi ekaperante timigas aliajn;Mi al la ranaro alportas teruron!De kie tiela kuraĝ’ al mi venas?Ĉu povas esti? bestoj min timas!Ĉu do mi estas militfulmulo?Mi vidas—sur tero timul’ ĉiam trovasTimulon ankoraŭ pli ol li timeman.»
X.—La koko kaj la vulpo.
Sur arba branĉo, kiel gardanto,Sidis maljuna koko tre ruza.«Amik’, diris vulpo kun dolĉa voĉeto,Inter ni tute ĉesis milito;Ĉie nun regas paco facila;Mi venas al vi tion anonci.Al mi do alflugu, por ke mi vin kisu;Mi petas, vi ne prokrastu,Ĉar longan vojaĝon mi devas hodiaŭFari senmanke; vi kun la viajPovos sentime viajn aferojnZorgadi: al vi frate ni helpos,Kaj, pro la ĝojo de tia paco,Hodiaŭ vespere fajregojn bruligos.Dume alflugu riceviLa kison amikan de amo la frata.—Amiko, respondis la koko, nenionMi povis sciiĝi pli bonan ol tiunAnoncon agrablan de paco komuna,Kaj mia ĝojo estas duobla,Ke ĝuste de vi mi pri tio ekscias.Mi vidas du hundojn, sendube senditajnPor ekanonci tiun sciigon;Ili rapidas kaj tuj ĉi tienAlvenos; mi teren deflugas; ni frateĈiuj ekpovos nin interkisi.—Adiaŭ, diris la vulpo,Mi devas multajn bestojn viziti,Ni fojon alian elfestos la pacon.»Tuj rapidege ĝi tra la kampojForkuras, tre malkontentaJe sia ruzo senfrukta,Kaj en si mem la koko maljunaRidas pro ĝia timego;Ĉar estas plezuro trompi trompinton.
XI.—La korvo volanta imiti la aglon.
La birdo Zeŭsa iam ŝafidonAeren forportis. Ĉi tion vidinte,La korv’ pli malforta, sed tiom manĝema,Tuje ĝin volis imiti.Ĝi flugas ĉirkaŭ la ŝafidaroKaj ŝafon elektas plej grasan, plej belanEl ĉiuj, ŝafon por diofero,Kaj elnutritan por buŝoj diaj.Ĝin rigardante la korv’ ekdiris:«Ne scias mi, kia bonmamo vin nutris,Sed korp’ via ŝajnas en stato mirinda;Por mi vi estos bona regalo.»Sur la ŝafidon tuj ĝi deflugas;Sed ŝafa la kreitaĵoPli pezis ol unu fromaĝo, kaj plieĜia ŝaflano estis densegaKaj preskaŭ tiel miksitaKiel la barbo de Polifemo.Ĝi tiel detenis la ungojn de l’ korvo,Ke tute ne povis la birdo forflugi.Ĝin prenas paŝtisto, ĝin metas en kaĝonKaj donas al knaboj, por sin amuzadi.
Ni devas mezuri la nian fortecon:Pereas ŝtelist’ se rabisto fariĝas.La imitado estas trompado:Estas danĝere por tiranetoSe agas li kiel la grandpotenculoj,Kaj kie la vesp’ pasas, restas la kulo.
XII.—La pavo plendanta al Junono
Pav’ al Junono iris por plendi.«Diin’, ĝi diris, ja ne senpraveMi plendas kaj murmuradas.La voĉo, kiun vi al mi donis,Malplaĉas al la tuta naturo,Dum la najtingalo, birdeto senforta,Sonore kaj ĉarme kantadas eĉ nokte,Kaj de l’ printempo estas ornamo.»Junon’ kolere respondis:«Birdo ĵaluza, kiu silentiDevus, ĉu havas vi rajtonEnvii voĉon la najtingalan,Vi, kiu portas ĉirkaŭ la koloLa ĉielarkon plej belkoloran,Vi, kiu fiere marŝadas, vi, kiuMalvolvas la voston plej riĉan kaj ŝajnasButiko de juvelisto?Ĉu estas ia birdo sur teroPli bone ol vi mem farita por plaĉi.Best’ ĉiu ĉiajn indojn ne havas,Al vi ni donis ecojn diversajn.La unuj grandecon kaj forton ricevas;Falk’ estas malpeza kaj agl’ plenkuraĝa;Korvo utilas por l’ antaŭsignoj;Korniko konigas malbonojn venontajn;Ĉiuj je sia voĉ’ kontentiĝas.Vi ĉesu do plendi, alie je viaPlumaro mi vin pune senigos.»
XIII.—La leono kaj la azeno ĉasantaj.
La reĝ’ de l’ bestoj iam intencisĈasadi: ĝi festis sian nomtagon.Sed ĉasas leon’ ne paserojn, sed aprojnFortegajn, gazelojn kaj cervojn belkreskajn.Por ĝin helpadi ĝi alvenigisL’ azenon voĉo-Stentoran.Ĉi tiun ĝi uzis en lok’ de ĉaskorno.Ĝin do de branĉaĵoj kovritan posteneĜi lokis kaj al ĝi ordonis blekegi,Pensante, ke ĉe tia blekegoLa plej kuraĝegaj forkuros pro timo;Ĉar ili certege ne povos suferiLa tondron de ĝia voĉo.L’ aero resonis de bruo terura;Timego ekkaptis l’ arbarajn logantojn,Kaj ĉiuj forkuris kaj nepre subfalisĈiuj sub l’ ungojn de la leono.«Ĉu mi ne faris bonan servadon?Ekkriis l’ azeno, por si mem prenanteTutan la gloron.—Jes, la leonoRespondis; ci ja tre kuraĝe blekegis;Se mi ne konus cin mem kaj cianLa rason, mi mem tute timiĝus.»L’ azeno, kvankam rajte mokita,Ekvolis koleri, sed ĝi ne kuraĝis;Ĉar kiu do povus suferi azenonFieran: naturo ne faris ĝin tia.